Penseo 16

Oktobro / 1991


 

Alberto Goodheir

 

LUMO

Super arbaro plumbas pluvonuboj,

en orient¡¯ sunlumo horizontas.

Mi padas, kie vintraj betulbranĉoj

kontraŭ la grizo multsignife signas.

Subite ritme sonas flugilbatoj.

Aro da cignoj soras streĉakole

el lago ripozanta ondobrile

en la arbarbrakumo. Molanasoj,

fulikoj kaj anseroj frostfuĝintaj

el norda regiono tie buas.

Mi haltas akvorande, en kortremo.

Denove, nun, ĉi tie! Ĉu mi soras

en cignobrilo tra plupezaj nuboj?

Ĉu lumo en mi enas, serĉas voĉon

kaj ritme envortiĝas? Lumomaro

preskaŭ aŭdeble ondas. Surda bruo

de la nacioj iĝas murmurado

kvieta, nealtruda. Ho frateco

de la ĉiomo, praa steleksplodo

kies fotonojn la okulo vidas

ĉar luma estas la okulo! Ĉio,

ni, cignoj, arboj, ĉiu vivestaĵo

partiklas en nedisigebla esto,

la vibra cirklo, kiu nin kuntenas

kaj logas al la centro, ke ni soru

enlumen, vortigante en adoro

la luman gloron de la universo.

 

Pu Songling (1640¡ª1715 P.K.)

 

La Taoisto Laoshan-Monto

  En nia urbo estis juna klerulo nomata Wang ( Ŭang ), la sepa filo de renoma familio, kiu admiris Taoismon ekde sia infanaĝo. Aŭdinte onidiron ke estas multaj senmortuloj sur la monto Laoshan, li pakis sian librosakon kaj faris vojaĝon tien.

Grimpinte sur montpinton li vidis tre kvietan templon, en kiu sidis sur tifaa kuseno vigl-aspekta taoisto, kies blankaj haroj pendis ĝis nuko. Wang riverencis kap-al-tere kaj parolis al la taoisto. Li trovis ties vortojn tre profundaj kaj petis ke la taoisto estu lia majstro."Mi timas ke vi probable estas tro dorlote delikata kaj ne povos elteni la penadon." diris la taoisto."Mi povos." asertis Wang. La taoisto havis sufiĉe grandan nombron da disĉiploj, kiuj kolektiĝis vespere. Wang riverencis profunde salutante al ĉiuj kaj restis kun ili en la templo. Tre frue en la sekvanta mateno, la taoisto alvokis Wang, donis al li hakilon kaj ordonis ke li haku brullignojn kune kun la aliaj. Wang respektplene obeis.Pasis pli ol unu monato, al manoj kaj piedoj de Wang kovris dikaj kaloj. Ne povante elteni tian penadon, Wang sekrete kovis en si deziron foriri.

Iun vesperon, kiam Wang revenis, li trovis ke du gastoj kundrinkis kun lia majstro. Kvankam jam estis sufiĉe malhele, tamen ankoraŭ neniu lampo aŭ kandelo estis lumigita. La taoisto do tranĉis blankan paperon en la formon de ronda spegulo kaj gluis ĝin sur la muron. Post momento, la tuta ĉambro estis plena de lunlumo tiel brila, ke eĉ hareto estis klare videbla. La disĉiploj asidue servis al la majstro kaj la gastoj."La ĝojon de tiel bela festo ni devas kunĝui!" diris unu gasto kaj li ekprenis desur la tablo kruĉon da vino, kiun li disdonacis kiel premion al ĉiu el la disĉiploj kun admono ke ili plengorĝe drinku ĝisebrie. Wang pensis en si :kiel povus esti ke unu kruĉo da vino sufiĉas por drinko de sep aŭ ok personoj ? Ili ĉiuj konkure trovis vintason por drinki la unua timante elĉerpion de la vino. Tamen Wang kun surprizo vidis tion ke la vino neniom malmultiĝis e post pluraj rondverŝoj.Post nelonge, iu gasto diris: "Dankon al vi pro la regalo per lunlumo ! Tamen, ĉu ne tro soleca estas ĉi drinko senamuza ? Kial ne invitu al ni Chang'e ( Ĉang'e ), la Feino de la Luno !"Dirinte li ĵetis manĝ-bastoneton en la lunon, kaj jen descendis el la luno belulino. Komence ŝi altis je malpli ol futo, sed tre baldaŭ ŝi jam fariĝis homalta ĉe ektuŝo al la tero.Ŝi havis sveltan talion, ĉarman kolon kaj gracie dancis la Dancon de Ĉielarka Jupo kaj Pluma Robo. Fine de la danco, ŝi kantis:

Vi, senmortaj feoj, ĉiuj hejmen jam revenis! Kial do min sola en la Lun-Palac' katenis ? Ŝia voĉo estis klara kaj vigla, tiel sonora kiel tiu de fluto. Kantinte, ŝi leviĝis turniĝante kaj eksaltis sur la tablon. Dum palpebrumo, ŝi ree fariĝis manĝbastoneto antaŭ la mirigitaj rigardantoj. La tri homoj ridegis."Estas vere plezure ĉi vespere," diris la alia gasto,"sed mi jam ne povas drinki plue. antaŭ nia disiĝo, ĉu vi povas drinki kun mi alian glason en al Luna Palaco ?"Kaj la tri homoj movis sian tablon en la lunon.Kiam ili drinkis sidante tie, la disĉiploj vidis ilin tre klare inkluzive eĉ iliajn brovojn kaj barbojn, ĝuste kiel figurojn en spegulo.Post momento, la luno iom post iom malheliĝis. Kiam la disĉiploj alportis bruligitajn kandelojn, ili trovis ke la du gastoj jam malaperis kaj tie sidis nur la taoisto sola. Tamen, la restaĵoj de la manĝaĵoj ankoraŭ estas sur la tablo, dum la luno sur la muro - nur papertranĉaĵo ronda kiel spegulo."Ĉu vi ĉiuj jam sufiĉe drinkis ?" la taoisto demandis al siaj discxiploj."Jes." ili ĥore respondis. "Se jes, do enlitiĝu frue, por ke ne estu malfruiĝintaj morgaŭ matene al viaj lignaĵhakado." la taoisto admonis.Konsentinte, la disĉiploj ĉiuj disiĝis.Droninte en admiro, Wang subigis sian ideon de foriro.

Forpasis alia monato, Wang sentis la penadon vere netolerebla, desplie, la taoisto instruis al li neniun magion. Li ne volis resti tie pli longe kaj petis forpermeson."Mi veturis centojn da lioj por ricevi instrukciojn de vi, mia senmortema Majstro," Wang diris, "se mi ne havus la ŝancon lerni la sekreton de longvivado, via instruo eĉ pri malgranda arto ankaŭ povus iom sensoifige karesi mian ardan aspiron. Nun, forpasis jam du aŭ tri monatoj, tamen ĉio, kion mi travivis, estas nur rutinaĵo matene lignaĵhaki kaj vespere reveni.""Mi ja antaŭdiris ke tre eble vi ne povas elteni la penadon," diris la taoisto kun rideto, "nun tio okazis efektive. Nu, bone, vi povos foriri jam morgaŭ matene.""Majstro," Wang petegis, "mi laboris ĉi tie pli malpli multajn tagojn. Bonvole instruu al mi ian malgrandan arton por ke mia alvizito ne rezultis tute senfrukte.""Kian arton ?" demandis la taoisto."Mi rimarkis, ke vi povas libere iri ĉien ajn, eĉ tra muroj," Wang diris,"mi estas kontenta se mi scipovus kiel tion fari."La taoisto ekridis konsente. Li instruis al Wnag sorĉvortojn kaj ordonis ke li mem ripetu. Post tio, la taoisto vokis :"Trairu !" Sed Wang, vizaĝe al la muro, ne kuraĝis iri."Provu !" la taoisto kuraĝigis lin.Wang prove ekmarŝis sed li haltis antaŭ la muro."Klinu vian kapon kaj rapide trairu senhezite !" la taoisto instrukciis.Wang do retroiris kelkajn paŝojn de la muro kaj pposte kuris al ĝi. Li trapaŝis la muron kvazaux neniecon. Returnen rigardante, li trovis sin jam ekster la muro. Ĝojege, li reeniris kaj dankis al la taoisto kiu admonis al li :"Tenu vin bonvirta kiam vi revenis hejmen, alie, la arto senefikos." Li donacis al Wang iom da mono por vojaĝo kaj sendis lin forveturi.

Post sia hejmen reveno, Wang pave fanfaronis ke li renkontis senmortulon kaj lernis arton trairi muron. Sed lia edzino rifuzis kredi tion. Do, Wang, laŭ la instrukcio de la taoisto, retroiris kelkajn futojn for de la muro kaj ekkuris al ĝi. Sed lia kapo tuj frapiĝis kun la malmola muro kaj li ekfalis teren. La edzino, helpante al li restariĝi, vidis ke aperis ŝvelaĵo tiel granda kiel ovo sur lia frunto. Ŝi mokis al sia edzo, kiu, sentante honton, kolere blasfemis la oldan taoiston senkora.Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Aŭdinte tion, neniu povis sin deteni de ridego. Sed ne ĉiu konscias ke estas ne malmultaj homoj kiuj agis kiel tiu ĉi Wang en la mondo. Nun estas senhonta homo, kiu amas karnajn voluptaĵojn kaj rifuzas akcepti honestajn admonojn, do venas flatemulo, kiu rekomendis al li arton por pavi sian arogantecon per forto, kaj trompis lin dirante ke per tiu ĉi arto li povas fari ĉion ajn kion li volas. Jes, tre eble ĝi efikas je la unuaj provoj, sekve li kredas ke ĝi estas ĉiopova ĉie kaj ĉiam. Li ne ĉesos ĝis kiam lia kapo frapos kontraŭ malmolan muron kaj li falegos.

¡ª    el la ĉina Guozhu

 

EL TANG-POEMOJ

Wang Zihuan (688-742)

 

KANTO PRI LANDLIMA URBO

Flarrivero foren al blanknub¡¯ torentas,

inter montoj la soleca urb¡¯ silentas.

Jen, ekkantas fluto pri Saliko Tristo,

ho, printemp¡¯ ne trans Pasejon Yumen ventas.

 

Wang Changling (698¡ª756)

 

ADIAŬ AL AMIKO EN LOTUS-TURO

Fride pluvis sur rivero dum nokthoro;

adiaŭis mi amikon ĉe aŭroro.

¡°Se demandos pri mi en Luoyang parencoj;

¡ª En jadkruĉ¡¯ glacikristalas mia koro!¡±

 

Zhang Ji (ĉ. 753)

 

EN BOATO ĈE FENG-PONTO

Luno falas; korvoj grakas; prujno plenas.

Kontraŭ lampoj kaj aceroj dormo splenas.

Noktemeze sonorad¡¯ el Hanshan-Templo

ekster Gusu-urb¡¯ en la boaton venas.

 

*Gusu¡ª antikva nomo de urbo Suzhou

                              trad. Shi Chengtai

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

GARBO DA VERSOJ

¡ªlaŭ la ĉinesko Caisangzi

 

L¡¯ OKULPARO

Ridetas l¡¯ okulparo.

   kiel suno

   kaj ol suno,

kun vivoplena juno.

 

Ĉu ili brilos nokte,

   kiel luno

   kiel ol luno

sur ondoplaŭda duno?

 

ROSO

Rosa gut¡¯ sur azele¡¯,

   sur monta vang¡¯,

   dum venta tang¡¯,

brilas kiel freŝa sang¡¯.

 

Rosa gut¡¯ sur lotus-flor¡¯

   sur laga vang¡¯,

   dum onda tang¡¯,

puras kiel larma blank¡¯.

 

PETALOJ KAJ PLUVEROJ

La flirtantaj petaloj

   kaj liberas,

   kaj teneras,

kiel sonĝ¡¯ leĝeras.

 

La senfinaj pluveroj

   kaj ribelas,

   kaj fabelas,

kiel spleno rondelas.

 

*Caisangzi¡ª unu el ĉinaj fiksformaj poemoj, konsistas el du strofoj por kvarversoj de 7, 4, 4, 7 silaboj, kun riaranĝo de x, a, a, a, x, a, a, a.

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

TAGIĜE

Zefir¡¯, kaskad¡¯,

   cikad¡¯¡ª

kunludo de aŭbad¡¯.

   Ĉu sun¡¯

   aŭ lun¡¯

   en fad¡¯

tra brumo ¡ª por ĝuad¡¯?

 

Lina Kostenko (1930¡ª)

 

NUNTEMPA BARKAROLO

Post ŝtonaj muroj, brua strat¡¯,

literoj svarme ¡ª mi ripozu:

kvietaj pensoj pri l¡¯ kontrast¡¯

ŝanĝiĝas kiel vent¡¯ Azova.

 

Karese, milde l¡¯ ondoj plaŭdas

sur sablo; mar¡¯ el perlamot¡¯.

La voĉo de la vento raŭkas.

Sursable pecoj de kanot¡¯.

 

Surhorizonte jen delfeno

sunrulas per marreĝa kron¡¯.

sed kial boatromp¡¯? Divenu:

ĉu pro milit¡¯ aŭ eble ŝtorm¡¯?

 

Ne urĝas min la tempopas¡¯!

Levkojarom¡¯ vespere fontas.

Kvieto. Sablo. Mi. Boat¡¯.

Kaj la neniam revenontaj.

           el la ukraina: Kris Long (1944¡ª)


                                                                                                                              ·µ»ØĿ¼