Penseo 17

Novembro / 1991


 

Li Defeng (1962¡ª)

 

SENESPERA AMO

Via rigardo plej tenera

ardigas miajn du okulojn.

La guto da varmlarmo

enflugas tra peniga viva vojo.

 

Mi ne volas konjekti pri morgaŭo,

amo eble aridos povre,

kvazaŭ sub sunradio forlasita

en placo orfo.

 

Via minca figuro tremetanta

en vento dolorigas min;

mia mieno nun nur kompatita

de mia ombro,

 

ĉu ankaŭ dolorigas vin?...

 

VIA ĈARMRIDO

Via ĉarmrid¡¯ vibrigas mian koron,

ĉimomente aera fluo haltas.

Viaj okuloj flamaj, kvazaŭ stelo flagras,

eltiras ŝvebe leĝertrilon¡­

 

Via ĉarmrid¡¯ difuzas nebulan etoson

en mezsomero ebriiga,

kaj en la sonĝon, kvazaŭ rondan lunon

mi ne rifuzi povas, nek invite¡­

 

Kiu knabino estas vi?

Kial la ĉarmo ekstazigas min?

¡­

Via ĉarmrid¡¯ vibrigas mian koron¡­

                el la ĉina Shi Chengtai

 

Pu Songling (1640¡ª1715 p.k.)

 

LA REĜO

  Prefekto de Hunan sendis oficiron eskorti 600 mil taelojn da arĝentoj al la metropolo. Duonvoje, luvego prokrastigis ilian veturon, tiel ke ili ne povis atingi la sekvantan stacion en vespero, kaj tranoktis en malnova templo; sed en tagiĝo, li trovis ke malaperis ĉiom da arĝentoj. Grandaj konsterno frapis ĉiujn eskortantojn sed al neniu povis atribui la kulpon. Do raportis la fakton al la prefekto. Opiniante tion fantasia, la kolera prefekto volis severe kondamni laŭ leĝo. Sed al lia pridemando ĉiuj eskortantoj respondis per la samo. La prefekto riproĉe ordonis al la oficiro ke li reveturu al la malnova loko enketi.

La oficiro venis al la templo kaj vidis antaŭ la pordo blindulon groteskan, kun anonco: ¡°Divenisto pri kio en via koro.¡±

Kiam la oficiro petis aŭguron, la blindulo antaŭdiris: ¡°Vi venas pro perdita arĝento.¡±

¡°Jes,¡± la oficiro konvinkite rakontis sian malfeliĉan travivaĵon.

Anstataŭ aŭguri la blindulo tamen postulis portseĝon, dirante, ¡°Sekvu min kaj vi scios la aferon!¡±

Oni obeis. Ankaŭ ĉiuj pedeloj sekvis. Kiam la blindulo ordonis, ¡°Orienten.¡± Ili iris orienten. Tiel ili marŝis kvin tagojn kaj venis al profunda montaro. Antaŭ ili subite aperies urbo kun multaj loĝantoj. Enirinte la urbon ili ankoraŭ iris longan tempon, fine, la blindulo ordonis, ¡°Haltu!¡± Kaj li descendis de la portseĝo, montrante per fingro al la sudo, lid iris, ¡°Se vi vidos altan domon ronte al la okcidento, frapu je la pordo kaj mem demandu!¡±

Kunigante siajn manojn kaj blindulo salutis kaj foriris.

Laŭ la instrukcio la oficiro efektive venis al alta domo kaj eniris. Tiam eliris homo kun ĉapelo kaj vestoj laŭ fasono de Han-dinastio, sen mencio pri sia nomo.

La oficiro prezentis sian devenon. La homo diris: ¡°Bonvole restu ĉi tie kelkajn tagojn, mi certe petos por vi aŭdiencon de la gvidanto.¡±

La homo kondukis la oficiron al aparta loĝejo, kun proviso de manĝaĵoj.

Iutage, dum libera tempo, li promenis ĝis la malantaŭo de la domo kaj ekvidis tie ĝardenon, kiun li eniris. Jen oldaj pinoj ŝirmis kontraŭ la suno kaj fajnaj herbetoj sterniĝis tapiŝe. Post irado tra zigzagaj koridoroj kaj kioskoj li trovis sin antaŭ impona pavilono. Laŭ ŝtuparo li eniris. Subite li vidis okulfrape sur la muro kelkajn homajn haŭtojn, ĉiujn kun okuloj, oreloj, nazo, buŝo kaj koro, fetorantajn per sanga odoro. Pro teruro eĉ hirtiĝis liaj haroj kaj li rapide retiriĝis en loĝejon, pensante ke tre eble li jam ne havos la esperon reveni vivanta kaj devis postlasi sian haŭton ĉi tie. Sed li repensis, se finfine atendus lin la Morto ambaŭokaze ĉu iri aŭ reveni, do lasu ĉion al la sorto!

La sekvantan tagon, la homo en malnovfasona vesto vokis lin, dirante, ¡°Hodiaŭ okazos aŭdienco al vi.¡± La oficiro nur obeis maltrankvile.

La homo en malnovfasona vesto galopis rajdante sur fortika ĉevalo, dum la oficiro lin sekvis piedire.

Post nelonge, ili venis al impona pordo, verŝajne de la rezidejo de gubernatoro. Pedeloj en nigraj uniformoj viciĝis ambaŭflanke. Regis serioza atmosfero.

La homo en malnovfasona vesto descendis de la ĉevalo, kondukis la oficiron eniri, tra alia pordo ili ekvidis ke tie sides reĝo, kun perla krono, en brodita robo, fronte al la sudo.

La oficiro rapide paŝis antaŭen kaj salutis kap-sur-tere.

¡°Ĉu vi estas la oficiro de Hunan, kiu eskortis la arĝenton,¡± ekdemandis la reĝo.

La oficiro humile jesis.

¡°Ĉiom da arĝento nun troviĝas ĉi tie,¡± daŭrigis la reĝo, ¡°Nur malgranda sumo. Estas ne tro granda donaco, eĉ se via prefekto malavare prezentis al mi.¡±

La oficiro petis plore: ¡°Finiĝis jam la limdato por mi, kaj severa kondamno certe atendas min,, se mi revenos kun malplenaj manoj. Per kio mi povus pruvi mian senkulpecon?¡±

La reĝo diris, ¡°Tio estas facila afero,¡± kaj transdonigis al li leteron en granda koverto. ¡°Respondu per tio kaj vi estos en sekuro,¡± kaj, la reĝo ordonis eskortanton sendi lin.

En granda timo, la oficiro tute ne kuraĝis diri ion alian, kaj, humile retirriĝis kun le letero reveni.

Sed ĉifoje la montoj, riveroj kaj vojoj, kiujn li traveturis, estis tute malsamaj ol tiuj laŭ kiuj li alvenis. Elirinte la montaron, la eskortanto adiaŭis al li kaj mem reiris for.

Post kelkaj tagoj la oficiro revenis al Changsha kaj ĝentile raportis ĉion al la prefekto. Sed tiu opiniis la tutan raporton despli fantasia absurdaĵo. En furioza kolero li ordonis ke oni per ŝnuroj ligu la oficiron, eĉ senigante al li la ŝancon sin pravigi.

Tiam la oficiro prenis el sino la leteron, kiun li prezentis al la prefekto.

Antaŭ ol finlegi la leteron, la prefekto ekfariĝis morte pala kaj ordonis ke oni malligu la oficiron, dirante, ¡°Ne gravas la arĝentperdo. Nun, vi foriru.¡±

Kaj li rapide sendis dekreton al siaj subuloj-mandarenoj ke ili plenumu ĉiamaniere la kompenson.

Post kelkaj tagoj, la prefekto ekhavis malsanon kaj baldaŭ mortis.

Jen la okazintaĵo: La prefekto dormis kune kun sia favorata konkubino. Post vekiĝo, foriĝis ĉiom da haroj de la konkubino. Granda konsterno surprizis ĉiujn en la oficejo, sed neniu povosciis la kialon. Nun en la koverto ia estas la haroj de la konkubino. Aldone estis letero kiu legiĝis jene:

¡°Vi komencis vian karieron ekde guberniestro kaj fine okupis la altan rangon de kortegano. Sennombra estis via riĉaĵo akirita de subaĉeto. La 600 mil taelojn da arĝentoj ni jam enkasigis post kontrolo, kaj vi devas mem kompensi per la monoj de viaj koruptaĵoj. La eskortinta oficiro estas tute senkulpa, al kiu vi ne devas doni ian ajn punon. Lastfoje ni forprenis la harojn de via konkubino por doni al vi etan averton. Se vi neglektus tion, ni forprenos vian kapon pli aŭ malli frue. Nun, la haroj de via konkubino estas resendita al vi kiel atestilo.¡±

Nur post la morto de la prefekto, liaj familianoj malsekretigis tiun leteron.

Poste, liaj subuloj sendis homojn retrovi la reĝan urbon, sed ĉie baris nur krutaj montoj sen ajna vojo aŭ pado.

Komentarias la verkanto de strangaJoj:

¡°Estas vere ekzalte ke oni averti la koruptiĝantan burokraton laŭ la maniero de la kavalirino Hongxian! Tamen la feoj en la Transpersikuja Lando neniam faris rabadon. Eĉ se kavaliroj faris tion, kiel povus esti kaj urbo kaj rezidejo de la reĝo? Ho, kiu do finfine estis tiu dio? Se la loko estu konata de la publiko, tre eble, senĉese venadus tien homoj por akuzoj!¡±

                              el la ĉina: Guozhu

 

Maria Pawlikowska-Jasnorzewska

 

FOLIOJ

Pala la laca somero.

Forflugas ora foli¡¯.

Falis la manoj de l¡± aceroj

kaj mi¡­

 

LETEROJ

La fornon, am-kajero!

La fornon, leterfasko!

Ĉar la fajro vin naskis,

refariĝu fajreroj!

 

CIGNO

Rigardu: demandsigna drivo

de cign¡¯ en diapozitivo¡­

La mond¡¯ atendas vid-al-vide:

vi malrapide¡­

 

ĜARDENO

Printem¡¯ aŭroras,

jen lumas, jen ombriĝas la ĝarden¡¯.

Ekfloras kaj forfloras

hieraŭ mia koro, nun jasmen¡¯.

 

SEKURO

Ĉu vi timas pri mi? Pro kio?

Ve, la viv¡¯ estas ŝtorma kaj senfine fia,

sed ĉu sireno bezonu

savzonon?

 

NIKE

Vi estas la pariza Hike Samotraka,

nekonsolebla amo!

Murdita, vi kuradas kun la ama flamo,

etendante la tonditajn brakojn¡­

 

LA PRECIEUSE

Peltmantela delikatulino

hezitanta super eta flako:

rozo kaj ombrelo, ĉina hundo sub la brako¡­

 

SIRENOJ

Dolĉe pizflor-aromas ĝardeno ĉe l¡¯ maro,

punta robo sin trenas al bordo larmplena.

Surmare ploras la sirenoj

pro l¡¯ mar¡¯ amara.

                        el la pola: Kris Long

 

Ĉina Fablo

LA BUĈADO DE BOVO FAR BUĈISTO

Buĉisto buĉis bovon por la reĝo de Wei-regno. La lokoj kiuj liaj manoj tuŝis, ŝultroj subtenis, piedoj kaj genuoj premis, aŭdigis ŝirsonojn de felo disigita for de karno ĉe ĉiu enpiko de la tranĉilo. Liaj movoj estis tial facilaj kiel en la danco ¡°Morusarbaro¡± kaj la sonoj tiel ritmaj kiel laŭ la antikva muziko Jingshou (Ĝing ŝoŭ).

La reĝo admires: ¡°Ha, kiel mirinda lerteco!¡±

Demetinte la tranĉilon, la buĉisto respondis:

¡°Tio, kion mi ŝatas, estas la regulo, pli valora ol simpla tekniko. Dum la unua tempo, kiam mi komencis lerni la metion, mi vidis la bovojn senescepte kiel tutojn, sed post tri jaroj mi vidis jam neniun plu kiel tuton, kaj nun, anstataŭ per okuloj, mi perceptas ĝin nur per mia spirito. Ĉesis uziĝi sensorganoj kaj gvidas nur mia volo. Laŭ la strukturo de bova korpo movaĝas mia tranĉilo inrter ostpj tra malplenaĵoj kaj ĉiu movo ja konformas al la natura cirkonstanco, tuŝante neniam eĉ vejnon aŭ tendencon, porn e paroli pri la grandaj ostoj. La bona buĉisto ŝanĝas sian tanĉilon post ĉiu jaro, ĉar li tranĉas; la nebona buĉisto ŝanĝas sian tranĉilon post ĉiu monato, ĉar li hakas. Mia tranĉilo, kvankam uzata jam de 19 jaroj post buĉado de milo da bovoj, estas tamen ankoraŭ tiel akra kvazaŭ post ĵusa skrigo, ĉar inter ostoj troviĝas certaj spacetoj, dum la klingo apenaŭ havas dikecon. Enigante maldikan klingon en spaceton ni certe trovas lokon por la libera turniĝo de la tranĉilo. Ĝuste pro tio mia tranĉilo restas freŝe akra malgraŭ la 19-jara uzado.

Tamen eĉ kun tia lerteco mi estas ĉiam singardema ĉe kompleksaj artikoj malfacile disigeblaj. Tiam mi kun fiksaj rigardoj per malrapidaj movoj glitigadas la tranĉilon ĝis fine la bovkorpo dispecigita brue ekfalas teren kvazaŭ amaso da argilo. Kun tanĉilo en la mano, direktante rigardon ĉirkaŭen mi staras en plena mamkontento. Poste mi viŝpurigas mian tranĉilon kaj zorgeme ĝin konservas.¡±

¡°Ho brave!¡± kriis la reĝo, ¡°Aŭdinte tion mi ekkomprenis la leĝon de higieno.¡±

                              el Zhuangzi (Ĝŭangzi)

                              elĉinigis Miĉino

 

Lu Jixin

 

REMEMORE

¡ª    Laŭ la ario Dekses-silabo

      (1)

Sur

fot¡¯ prenita el broŝur¡¯

aŭdiĝas

jen via murmur¡¯.

 

         (2)

Sur

seĝ sidita de vi, nur

kaŭradas

vespera obskur¡¯.

 

         (3)

Sur

kurba pad¡¯ kun via spur¡¯,

leĝeras

salika susur¡¯.

 

         (4)

Sur

lag¡¯, vin seĉas onda kur¡¯:

Kiel la

ebura figur¡¯?

 

         (5)

Sur

forŝvebanta uvertur¡¯

flagretas

antaŭa plezur¡¯.

 

*Dekses-silabo ¡ª unu el ĉinaj fiksformaj poemoj, konsista el kvar versoj de 1, 7, 3, 5 silaboj, kun rimaranĝo de a, a, x, a.


                                                                                                                                                         ·µ»ØĿ¼