Penseo 18
Decembro / 1991
Seimin (1940¡ª)
KIAL KAJ KIEL MI AMAS ESPERANTON
I
¡°Bonan matenon, Majstro! Sidiĝu, mi petas.
Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo?
Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas
pri la Movado, kaj l¡¯ nuna perspektivo?¡±
el ¡°Humoroj¡± de William Auld
Vi certe ne konas min. Ĉino mi estas,
jam trideknaŭjara, nek old, nek juna;
la korpo masivas, la cerbo modestas.
Aĥ, kion mi diru? La cello komuna¡
Antaŭ dek ses jaroj, mi estis studento
en la fakultato ruslingva. Ŝvitegis
mi en labirint¡¯ garmatika¡ prudento
foriĝis, ho Dio! Ve! sombreco Regis,
ĝis foje aŭdiĝis, ke oni komencis
la kurson de lingvo la internacia.
Ĉu tio ne estas la angla?¡ª mi pensis.
Ne? Sed Esperanto? Ĉu ne sensacia,
la nomo, neniam aŭdita? Mi ŝovis
la kapon suspekte, rondiĝis l¡¯ okuloj,
streĉiĝis la nervoj. Ĝin lerni mi provis.
Ha, kia facilo! Nur dek ses reuloj;
akcento senŝanĝa; du kazoj nur restas;
la genr¡¯ ne ekzistas; kaj pri la derivo,
anaha, do simpla kunmeto ĝi estas.
Kaj oni rakontis, ke al ĝi la vivo
de ĝia aŭtoro dediĉis sin krude.
Sed kiam mi luktis super l¡¯ alfabeto,
sagadis murmuroj: forlasu entute
ludilon faritan ja por infaneto¡
Ho Majstro, ho Majstro, vi certe jam glutis
barelon da moko, blasfemo, sufero¡
Sed mi ne eltenis ¡ª kaj ĉio kaputis.
Mi krome ne sciis, ke eĉ la afero
facila postulas mamutan laboron.
¡°Ne en unu tago elkreskis Kartago.¡±
Forpasis monatoj; penetris la koron
potenca alvoko: Reeku la ago!
Min dotis tro poke la naturo, ho ve!
perfidies tre ofte la memoro¡ Kion do fari? Formike persistu kaj bove
laboru! ¡°Kuraĝon, obstinon!¡±, pasion¡
kurigis mi plumon, vortaron kopiis
sur slipoj; portante survoje, latrine,
gravuris mi en la memoron. Konsciis
mi: Avo Malsaĝa translokis obstine
montegojn pioĉe, por ida feliĉo;
¡°De guto post guto disfalas granite.¡±
Post tridek monatoj jam venis kondiĉo
por legi eseon, novalon, kun rido.
La ¡°Krestomatio¡± kaj ¡°Lingvaj Respondoj¡±
ripete legiĝis, apenaŭ parkere;
pro Marta povrega leviĝis mil ondoj
en koro sentema; Hamleto, jes, vere
mi ĵetis en mornon; Rabistoj, Rabeno¡
sed al Revizoro rifigis ĝislarme;
kampulo Georgo edziĝis sen peno,
dum mi ¡ª oj! La kapo ekbrulis, tro varme¡
vivanta la lingvo, streĉata la kordo.
Ĝin amas la ĉina junul¡¯ el la ruro,
banate en lumo. De sud ĝis nordo,
kun laŭta krakado disfalas la muro!
Eĉ, Majstro, forĵetis vi la aŭtorecon!
Rifuzis vi firme la tentan sumegon!
He, lasu ¡ª ni nomu vin Majstro! La decon
ni taksas kaj ĉiel atentas la flagon Interna Ideo
II
Majstro, sidu pli komforte!
Fumu, tiel pli konkorde.
La fumado al vi rabis
ja dek jarojn, ĉar vi strabis
al la morto. Nun ne gravas,
ĉar la mondo jam ne bravas¡
Je komenc¡¯ de ĉi jarcento
Jam enĉiniĝis nova sento.
Ekscintilis verda stelo
milde, klare, en malhelo.
Pioniroj semon metis ¡ª
ili feble burĝonetis.
Tempo kriza, land¡¯ mizera,
perspektivo senespera.
Ĝemis plore la popolo
kun la jugo sur la kolo.
Ĉie skeletoj sterniĝis,
en tenebro gufoj kriĉis.
Vagis hante la fantomo
al obskura, aĉa domo.
La ¡°Voĉoj el Oriento¡±
rompis muton. Firmamento
knaris. Jen ¡°Ĉinio Hurlas¡±
ruĝan ŝtormon ĝi aŭguras.
Arda flamo en l¡¯ okuloj ¡ª
jam vekiĝis laboruloj.
Rompi jugon, man¡¯ en mano,
sturmis brave ĉiu ano.
For diabloj! For demonoj!
Tondris krioj kaj pafsonoj¡
Venis pompa privamero ¡ª
sunraradioj ĵetas ajn al tro.
La naturo gaje sprosas,
rojoj kantas, kaj patosas
montoj, floroj ridas, birdoj
dancas ¡ª ĉie festaj bildoj.
Filo de montan¡¯ malriĉa
venis al ĉefurb¡¯, feliĉa,
lerni universitate.
Ho miracle! Ho beate!
En la granda familio
regas kora harmonio.
Poste Esperanton konis
li kaj en ekstazo dronis.
Diktis veterana sperto:
Ĉiam legu. Ĉi aserto
kaŭzis, ke li lasis spurojn
en mil libroj kaj broŝuroj.
(daŭrigota en n-ro 19)
Neĝa Umeo
LEGINDA MIA EDZO
Oni facile komprenas milojn da librojn, sed malfacile unu edzon.
Kiam mi eksciislin, kiu poste fariĝis mia edzo, estis duonjaron post mia eklaboro en lernejo. Amikino, loĝanta kun mi en la sama loĝejo, sciigis al mi, ke en la dua etaĝo vivis tre bona knabego. De tiam altiriĝis jam ne malmulte da miaj atentoj el li, kvankam okazis ankoraŭ nenia konversacio inter ni.
Pasis denove duonjaro, mi plu atribuis al li tiajn bonvirtojn kiaj sobreco, zorgemo, indulgemo, bonkoreco k.a. Estiĝis ĉe mi sopiro intimerioati kun li.
Ĝuste tiam li ekfunkciis kiel ĉef-instruisto kaj devis rekte kontakti kun mi.
Post nelonge, sincera interparolo malkovris tion, ke ni ambaŭ sopiris unu la alian jam longan tempon.
Dum nia enamiĝo, li montriĝis senlime zorgema, tute senfilistreca, aparte magneta por mia korinklino. Do, nova paĝo de mia vivo estis transturnita.
Tamen, tute neatendite, kiam apenaŭ finiĝis la miela monato, mia edzo jam ŝanĝiĝis en alian homon, tute malsman ol la estinta. Li fariĝis tiel kvieta kaj kontentema, kvazaŭ urso dum vintrodormado. Li prokrastigis ĉion nur se tio estus al la senfinaj morgaŭoj. Okazis eĉ kelkfoje, kiam mi estis tiel laca kaj opiniis, ke, vidante tion, eĉ preterpasanto simpatie helpus min, tamen li restis ankoraŭ senkore senmova. Mi, ege kordolora, ofende pikis lin per malvarmaj vortoj, nature, kun venenaj rigardoj. Incitite, mia edzo iom progresis. Ĝuste tiam, antaŭ la realo paliĝis ankaŭ lia aŭreola klereco, kiu iam tiel brilis antaŭ mi: Iutage, ni vizitis kun donacoj al mia kolego, kiu multe helpis min dum mia malfacilo, neatendite mia edzo fuŝis nian dankan ceremonion per nepardonebla balbutado, kio faris min tre hontinde embarasita. Do, reveninte hejmen, ne povante deteni min de kolerego, mi verŝis al li pluvojn da riprocoj, kaj tiel forpais pluraj monatoj en etoso de eksereniĝo aŭ ekpluvo, aŭ resereniĝo post ekpluvo ktp. Mi sentis ke la geedza vivo estis kaj paradiza kaj infera.
Post nelonge, mia edzo forveturis pro studado. En la hejmo restis nur mi, senakompana kaj soleca en vesperaj horoj. Tiam, relegante mian edzon, mi ektrovis lin vere mirinda, kun miloj da bonoj remaĉindaj.
Origine li estis homo, kiu kutime endormiĝis tuj post kuŝiĝo. Tamen ĉar mi sufris sendormecon pro neŭterastenio, do, li volontis pacience varti mian dormemon ĉiunokte per rakontado de fabelo: ¡°En neĝvetero disfloris umefloroj. Kuris aroj da cervoj, kaj dormetis jen tigro, kun oscedo, alia oscedo¡¡±
Li ankaŭ ofte vekiĝis en nokto, por suprentiri litkovrilon sur min, kiu havis malbonan dormpozon.
Mi rememoris, ke ĉiufoje, kiam mi havis malagrablaĵon kun mia kolegino kaj revenis hejmen, mi ĉiam tansŝutis mian koketan koleron al la edzo, dum li, ĉiam kun rido kaj pacienco, pacigis min ĉiamaniere.
Mi ankoraŭ rememoris, ke en la sezono kiam ¡°furioze ekblovis la aŭtuna vento¡±, mi pretigis eĉ nenian lan-trikaĵon por mia edzo, kiu tamen trovis neniom da malkontento pri tio¡
Dum tia meditado, leviĝis el mia korprofundo forta amo al mia edzo kaj, konsekvence, ankaŭ memriproĉo pri mia rigora kruelo.
Laŭrezone la familio ja estas haveno la plej kvieta, plej varma, kaj plej komforta, nur kie mia edzo povus lasi sin libera, senafekta. Kial do mi devigu lin ŝarĝi sin per masko kaj katenoj ankaŭ en la hejmo? Esence mia edzo estas ja nur instruitulo, kaj mi mem ankaŭ strebis al malfilistrecon dum la jaroj en universitato. Kial do mi koleru pro lia mallerta sensperteco en donacado? Ĉu tio ne estas mala kontraŭ mia lama inklino?...
Mi nombradis al mi unu post alia miajn malpravojjn, kaj subite komprnis ke mia edzo estas vere ekstreme tolerema. Li indulges min multe kaj toleris min multe. Cu li eble ĉiam atendis mian konsciiĝon?
Vekiĝinte el sonĝo, mi forte sentis ke la edzo ja estas fama verko kun enhavo kelkloke proza, kelkloke brila. Li aspektis jen kiel altaĵo, jen kiel montkresto, malsame mirinda en malsamaj tempoj. Tamen, pro troa proksimo mi ne volis alfronti kaj nek legis, nek pensis, preterlasinte multajn ŝancojn por apreci.
Nu, estas feliĉe, ke mi vekiĝis ankoraŭ ne tro malfrue.
El la Ĉinaj Fabloj
Ŝteli Kokon
Al homo, kiu ŝtelis ĉiutage kokon de sia najbaro, oni admonis ¡°Ĉesigu la malhonestan agon!¡±
Sed tiu respondis: ¡°Do, mi iom reduktu! Anstataŭ ĉiutage, mi ŝtelos nur ĉiumonate kaj ĉesiĝos la ŝtelado jam venontjare.¡±
Konsciinte oni devas tuj ĉesigi la malhonestan fiagon, kial do nur venontjare?¡±
¡ªMengzi
La Aplomba Kunagango
Masonisto de Ĉu-regno foje estis makulita je sia nazpinto per kalko tiel malgranda kaj maldike kiel flugilo de muŝo.
Li petis ĉarpentiston forhaki ĝin./ La ĉarpentisto tirlevante svingis sian hakilon tiel rapide kaj lerte ke li forhakis la kalkmuakulon kun neniom da vundo al la nazo de la masonisto, kiu sides ĉiam aplombe kun neniom da paliĝo.
Informiĝinte pri tio, la reĝo de Song-regno venigis la ĉarpentiston kaj petis ke li ripetu tion ankoraŭfoje. Tiu respondis: ¡°Jes, via reĝa moŝto, tiom mi faris efektive iam, sed nun jam ne plu povas, ĉar mia kunaganto mortis delonge.¡±
¡ª Ĝuangzi
Ĵeti Bebon en Riveron
Riverborde iu vidis ke homo estis ĵetonta en la riveron bebon, kiu ploregis timigite. Oni demandis pri la kialo. La homo respondis:
¡°Ne grave, lia patro estas majstro de naĝado.¡±
¡ª Ho, eĉ se la patro estas majstro de naĝado, tamen, ĉu la bebo tuj scipovas naĝi? Trakante aferon tiamaniere, oni certe faros erarojn.
¡ª Ljuŝi Ĉunkiu
trad. Guozhu
PAĜO DE ĈINESKO
Fasko da poemoj laŭ la melodio Dekses-silabo
Lu Jixin (Ĉinio)
SONĜO
Jen
ŝvebas ĉe la kapkusen¡¯
sonĝo kun
dolĉo kaj bel-scen¡¯.
Ben¡¯
for a de mi en maten¡¯,
sed sub lun¡¯
iĝas mia pren¡¯.
Rem¡¯
sur ĝoj-lago sub seren¡¯
sonĝo nun
kiel en eden¡¯.
** **
Jen
falas al la kapkusen¡¯
sonĝo kun
peza prem¡¯ kaj plen¡¯.
Ĝem¡¯
tage dorma sub festen¡¯,
sed sub lun¡¯
viglas kun keten¡¯.
Sen ĉarma kanto nur ĉagren¡¯,
sonĝo nun
kiel en gehen¡¯.
** **
En
ĉiu nokta dorm-teren¡¯
pens¡¯ de jun¡¯
flugas kun poem¡¯.
Jen sonĝo iras jam al sven¡¯,
sub nov-sun¡¯
kri¡¯ el mi: Reven¡¯!
S. Asta (svedio)
ĈI
Ĉi
arda ĉirkaŭbrako de vi,
ja por mi
estas poezi¡¯.
*Dekses-silabo ¡ª unu el ĉinaj fiksformaj poemo, konsista el kvar versoj de 1, 7, 3, 5 silaboj, kun rimaranĝo de a, a, x, a (x=senrima).