Penseo 19

Januaro / 1992


 

Karaj panseanoj / legantoj:

  Jen la Nova Jaro estas sur sojlo de 1992. Anstataŭ mia rutina babilaĵo mi aperigas poemon de nia kunlaboranto Guozhu por gratuli al vi la Feliĉan Novjaron!

  Alie, ĉu en ĝi ni povas elĉerpi ion por kuraĝigi nin dum la aktivado en Esp-Movado? Jes, eble, mi esperas!

                                         la red.

Guozhu

AMIKE VIA

Kiel rapida tempkuro!

Ĉu ni nur veas kun krio

post ŝir¡¯ de lasta folio

de kalendaro sur muro?

 

Jaroj forglitis sen spuro.

Grizis jam nia tempio.

Kiel rapida tempkuro!

Ĉu ni nur veas kun krio?

 

Sojle ĉe l¡¯ nova futuro,

vokas nin sancta misio.

Luktu ni kun devkonscio

spite al leĝ¡¯ de Naturo

 

malgraŭ rapida tempkuro!

                  1992/01/01

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

ĈELO KVIETA

Pum!

Sur teron falas skeleton folia,

Kukol¡¯ vekiĝas, vidas ja ponardon

nigran, celantan al glabelo ĝia,

ekkrias, tuje fermas la rigardon.

Spitemaj ratoj subrigardas ĉion;

do, lekas guton sangas jen aplombe.

Timante, blatoj finas nun orgion.

Nu, staras radianta glavo¡­ Bum! Be!

 

Zhou Guoping

 

 

PARO DA ĜEMELOJ

(Fablo)

Vivo kaj Morto estas paro da ĝemeloj. Morto tiel alkroĉiĝas al sia pli aĝa frato, ke ĉiam akompanas lin. Sed, Vivo malŝatas sian pli junan fraton, el kiu li ĉiam flugi intencas kiel eble plej energie. Vivo malkontentiĝas precipe tiam, kiam lit re ĝoje trinkas, Morto aperas kaj ĵetas lian glason teren, kaj tuj la glaso frakasiĝas.

¡°Vi, ia kontraŭulo, mi ne scias, kial patrino naskis vin, se jam naskis min?¡± Vivo krias senespere.

¡°Mia kara pli aĝa frato, netiel diru. Ĉu estas eble, ke vi ne sentas vin soleca, se mi ne ekzistas?¡± Morto diras paceme.

¡°Neniam!¡±

¡°Tamen pensu, ĉu estas eble, ke vi povas ĝui la guston, se mi ne konkuras kontraŭ vi? Ĉu estas eble, ke via prezentado estas brila, se ni ne kune aktorus samtempe? Ĉu estas eble, ke la belaj versaĵoj ŝprucas el via koro kaj la belaj bildoj aperas antaŭ vi, se mi ne donus al vi inspiron?¡±

¡°Mi preferas solecon ol vidas vin!¡±

¡°Mia kara frato, via deziro neeble realiĝas.

¡°Patrino ordonis min akompani vin, timante ke vi sentas vin soleca. Kial, kiel obeema filo, povas malobei la ordonon de nia patrino?¡±

Tiel venante al patrino Naturo, Vivo petas, ke ŝi forigu la pli junan fraton de lip or emancipi lian implikadon. Tamen Naturo estas tre saĝa patrino, ŝi ne sin konformiĝas al sia filo. Fine Vivo ne povas malobei sian patrinon, sed ne komprenante, kial patrino donas la bonan aranĝon al li, kaj tial Vivo ĉiam entenas malamon en si, trovante sin tute senhelpe.

                                   elĉinigis  Gnail

 

Seimin (1940¡ª)

 

KIAL KAJ KIEL MI AMAS ESPERANTON

         (daŭrigo el n-ro 18)

 

¡°Antaŭ Dumil Jaroj¡±,

trans la montoj, maroj,

¡°Kvin Virinoj de Amoro¡±

iris ¡°Kun Sopira Koro¡±

al la ¡°Landoj de la Fantazio¡±.

Jen ¡°Vojaĝo al Kazohinio¡±.

 

¡°Ili¡± ¡°Ĉe Abismo¡± vidis:

¡°¡±Viktoria¡± kaj ¡°Irisis¡±

draŝas al ¡°La Malŝparulo¡±

¡°Gosta Berling¡±, kies kruro

estis ja ¡°La Nevenkebla Ĝeno¡±

en la ¡°Metropoliteno¡±.

 

Kaj ¡°Colomba¡±, ¡°Bofilino¡±

de ¡°Tadeo¡±, kun ¡°L¡¯ Obstino¡±

batas al ¡°Cezaro¡±, ¡°Faraono¡±,

per kiu ¡°Pinta Krajono¡±

kaj ¡°Elingita Glavo¡±.

Jen ¡°Viktimoj¡±: jam ne savo!

 

Ho jes, jam ¡°Jarmiloj Pasas¡±,

kaj nun ¡°Nenio Okazas¡±.

¡°Hura!¡± Granda ¡°Familio¡±!

Ĉu do ¡°Pli ol Fantazio¡±?

Ne plu ¡°Nuda inter lupoj¡±,

en ¡°Vartejo¡± gajas pipoj.

 

¡°La Interrompita Kanto¡±

sonas en la ¡°Neĝa Lando¡±

¡°Kiel Akvo de l¡¯ Rivero¡±,

¡°El la Polvo d la Tero¡±.

Vidu nur, ¡°El la Maniko¡±

falas ¡°Rozoj kaj Urtiko¡±.

 

¡°Vivo Vokas¡±; ¡°Tra la Mondo¡±

kuras ¡°Tridek Tri Rakontoj¡±,

¡°Duonvoĉe¡±: ¡°Estu Homo¡±!

Ne ¡°La floroj de Malbono¡±!

Venu la ¡°Ruĝa Aŭroro! ¡ª

¡°Eterneco¡± en la ¡°Koro¡±!

         *       *        *

Majstro, sed miaj kolegoj

faris multe pli da legoj.

Ili tajpas, notas, citas,

dum mi gapas, sekvas, sidas ¡ª

¡°La Infana Raso¡±, ¡°Eroj¡±,

kaj ¡°Humoroj¡±, ¡°Rimleteroj¡±¡­

 

Se tagnoktojn ni dediĉus,

por tralegi ne sufiĉas

tempo. Oni ĝui povas

nur iome, ĉar sin trovas

nun abundo da trezoroj

de plej diversaj koloroj.

 

          III

Pardonu, Majstro, ¡ª mi rimaĉas

sen fin¡¯, sen takt¡¯;

la tuta ¡°Poemaĵo¡± kaĉas,

jen pura fakt¡¯.

 

Poeto mi ne estas.

se mi sukcesas iel, ĉi tio, vere, tiel

pri la facil¡¯ atestas.

 

Jam nia lingvo poezia

                             belsona

                             heltona

rivali povas al nacia.

 

sed mi pli ŝatus lingvon ĉiutagan

  papagan¡ª

   leĝere

    senpene

     senĝene

      senpere

 

Se mankas babilanto,

  mi diras al mi mem,

sidante sur litrando,

  pri io ¡ª ĉia tem¡¯;

aŭdiĝas foje kanto,

  sen melodi¡¯, kun trem¡¯.

  Paŝante, kap¡¯ al fosto,

¡°Pardonu,¡±

  mi diras, ¡°via Moŝto!¡±

  Vidante kuri bovo,

¡°Redonu!¡±

  Mi krias, ¡°he, al ovo!

  Ej, Majstro, vere vante,

ke oni pensu ĉiam Esperante?

 

Dabingo

  bongusta eĉ sen ŝinko

Huntuno

  viando kaj faruno

  por oldo kaj por juno

  ja ĉiam oportuno

Ho! Majstro,

mielas eĉ acida frukt¡¯ post la senĉesa arda lukt¡¯

 

ho lingvo de la am¡¯

     IDEO

  brulanta lang¡¯

     FORMO

  surtera pen¡¯

ho koro el la flam¡¯

     INTERNACIA

  bruanta sang¡¯

     MODERNA

  ĉiela ben¡¯

     PACO ETERNA

                           (fino)

                          -1979-

 

Niu Su

LA AKVO-PERLO

La Granda Anguo-templo iam estis rezidejo de Princo Xiang, kiu poste fariĝis imperiestro Ruizong. Post kiam li surtroniĝis, li faris sian malnovan rezidejon ankoraŭ templo, kaj donacis perlon kun instrukcio, ke la perlo estu ĉiam konservita en la tenejo, ĉar ĝi ja valoris cent milionojn da mono. Tamen, bonzoj de la templo nur simple metis la perlon en ŝrankon kaj rigardis ĝin tute ne kiel valoraĵon.

En la 10-a jaro de Kaiyuan-erao (722 p.K.) , kiam oni bezonis monon por konstruado en la templo, bonzoj de la templo malfermis la ŝrankon por rigardi ĉu tie troviĝas io taŭga por forvendi, kaj ili ekvidis keston sub sigelita fermslipo kun okulfrapa skribaĵo: " Tiu ĉi perlo valoras cent milionojn."

La bonzoj kune malfermis le keston kaj vidis ion, tre siliman al ŝtono, ruĝan, kiu ete brilis en nokta obskuro kun lumo alta je coloj.

La bonzoj parolis unu al aliaj inter si: " Jen nur ordinara objekto. Kiel ĝi povus kosti tiom kara ? Lasu nin prov-vendi!"

Kaj unu bonzo estis sendita al foirejo kun la perlo por sondi kian prezon la klientoj konsentus pagi.

Post kelkaj tagoj, nobeloj venis kaj iu el ili pridemandis sed, rigardinte la perlon, li diris: "Tio ĉi estas nur ordinara ŝtono, ne multe distingiĝa ol briko aŭ rubo. Kial vi postulas tiel multe ?" Kaj ili foriris ĉiuj kun mokridoj. Ankaŭ la bonzo sentis honton pro tio.

Post dek tagoj, alia vizitanto pridemandis. Informiĝinte ke ĝi povas brili en nokto, li konsentis pagi je pli alta prezo de miloj da mono.

Post unu (aŭ pli ol) monato, venis al la foiro fremdulo el la Okcidenta Regiono por serĉi trezorojn. Ekvidinte la perlon, li estis tiel ekscitita, ke li eĉ adorkliniĝis levante la perlon super sia kapo. La fremdulo aspektis riĉa kaj grava persono. Pere de interpretisto li demandis :"Kiom prezas la perlo ?"

"Cent milionoj." respondis la bonzo.

La fremdulo karesis la perlon longan tempon kaj foriris kun bedaŭro.

La sekvan tagon li revenis.Ĉifoje la interpretisto diris al la bonzo: "La perlo vere indas je la prezo kiun vi postulas. Tamen, la fremda s-ro vojaĝis for de sia hejmo jam tro longan tempon. Nun li volas aĉeti la perlon per ĉiom da mono ankoraŭ restanta ĉe si, nome, per kvardek milionoj, ĉu vi konsentus ?"

Ĝojege, la bonzo kondukis lin viziti al la abato, kiu jesis la negocon.

La sekvan tagon, la fremdulo pagis la sumon kaj prenis la perlon, dirante :"Pardonu ke mi pagis tiel malmulte !"

La abato demandis al la fremdulo, de kie li venis kaj kion li faris per ĉi perlo.

"Mi estas ano de Dashi-lando." respondis la fremdulo. "En la unuaj jaroj de Zhengyuan-erao (627-649), nia reĝo vizitis al Ĉinio kaj prezentis tiun ĉi perlon kiel tributon. Sed poste la reĝoj de nia lando tiel forte sopiris ĝin ke ili eĉ proklamis tion, ke tiu, kiu povas revenigi la perlon, estu premie nomumita kiel ĉefministro. Tia proklamo daŭris jam pli ol 70 aŭ 80 jarojn kaj mi sentas min tre feliĉa ke mi povas ĝin reakiri. Tio ĉi estas ja akvo-perlo. Kiam nia armeo kampadadis, nur se ni fosu du futojn surtere kaj metu la perlon en la kavon, tuj fontiĝis per si mem akvo, kiu sufiĉis por kontentigi trinkadon de miloj da homoj. Tial al nia armeo neniam mankas akvo dum militmarŝo. Sed, depost fordono de la perlo, nia armeo ofte sentis turmenton de soifo."

La abato ne kredis tion. La fremdulo fosigis kavon kaj enmetis la perlon. Post momento, jam abunde fontiĝis akvo, klara kaj frida. La bonzo prenis kaj trinkis. Nur tiam ili konsciis ke tio estas vera trezoro. Tiam la fremdulo foriris kun la perlo kaj neniu sciis kien li vojaĝis for.

 

notoj:

Niu Su: Niŭ Su

Anguo: Angŭo

Xiang: Ŝjang

Ruizong: Jujzong

Kaiyuan: Kajjŭan

Dashi: Daŝi

Zhenguan: Ĝengŭan

--el la Volumo 420 de Taiping Guang Ji (La Ampleksa Antologio de Taiping)

trad. Guozhu

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

 

Zenoto

 

ĈIAM VERDA

¡ª    omaĝe al la 2a Ĉina Esp-Kongreso

(1991.12.29.¡ª1992.o1.01, Tangshan)

 

Pino, pino,

kun fera obstino.

Jen ter¡¯, kvazaŭ krepo,

semas vi sur stepo.

Poste, poste,

sindonas senkoste.

 

Vivu, vivu,

antaŭen ne drivu.

Espero racia,

la pasio mia.

Ami, ami,

jen, elkore flami.

                    19191.12. Huhehot

 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

SENTITOLE

¡ª laŭ melodio Dekses-silabo

 

Jun¡¯

revas tro pri onta sun¡¯,

perdas jam

multon: ora nun!

 

Kant¡¯

kun ju pli da elegant¡¯,

al ĝi des

mankas jam sekvant¡¯.

 


                                                                                                                                           ·µ»ØĿ¼