Penseo 2

aŭgusto/1990
¡¡


 

W. Auld

           LA AFERO

 

En ĉiu lando, ĉiu ŝtato, dediĉite kaj adepte,

Troviĝas la konatoj de l¡¯ kominikilo homa;

Ni avangardas mondon, kie la homaro senescepte

Parolos senkatene en komuno idioma.

 

La Majstra revo estis prava, disvolviĝis la realo;

Ne vana estis fid¡¯ de l¡¯ pioniroj kaj martiroj,

Ĉar ni hodiaŭ amikiĝas unulingve en egalo,

kaj spertas jubilante plenumigon de l¡¯ aspiroj.

 

Nacioj de la mond¡¯, atentu! Paca kunlaboro eblas,

Sen ombroj de suspekto, nekompren¡¯ kaj vortobstaklo:

En matenigo de la mondo, nia sancta flam¡¯ ne feblas,

Sed lumas jam konstante kiel signo de l¡¯ miraklo!

                 89/09/25

 

             AVERTO

 

Memoru, kiam vin brakumas

  Amo per sia stringo,

La etna diferencon inter

  Estigo kaj estingo!

                  90/01/25

 

Kawai Takasi

EN SOMERUMA MONTVILAĜO

 

Sur mont¡¯ mi somerume ĝoje restas,

bambuoj, arboj feas en ĝardeno.

Sengaste. Pigre eĉ dum ĉevalheno

sur libroj en kanabo mi siestas.

 

EL LA HOTELO

 

Matene mi foriras de l¡¯ hotelo,

nur ties lampo en vilaĝo brilas.

Koko jam krias; teron prujn¡¯ drapiras.

En la aŭroro helas sola stelo.

 

ADIAŬA FESTENO EN AŬTUNO

 

Drinku, amiko! Weicheng-kanto gongas.

Lunon fridigas la ĉirpad¡¯ kutima.

Kvankam la maro estas tre senlima,

tamen disiĝ¡¯-sopiro ja pli longas.

                el la ĉina: Shi Chengtai

 

Paĝo de ĈINESKOJ

 

                  DEKSES-SILABOJ

Lu Jixin

         SONĜO

           I

Jen

ŝvebas ĉe la kapkusen¡¯

sonĝo kun

dolĉo kaj bel-scen¡¯.

 

          II

Ben¡¯

for a de mi en maten¡¯,

sed sub lun¡¯

iĝas mia pren¡¯.

 

         III

Rem¡¯ sur ĝoj-lago sub seren¡¯

sonĝo nun

kiel en eben¡¯.

 

Guozhu

     Surskribo Sur Foto

 ¡ª¡ªlaŭ melodio Dek-ses-silaboj

 

Spur¡¯

verda en rava vetur¡¯

Ni kun Auld

sur la Granda Mur¡¯!

 

* Dekses-Silaboj: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 3, 5 silaboj, laŭ rimaranĝo de a, a, x, a. (x=senrima)

 

Li Defeng

YALU-RIVERO EN SOMERO

 

Viva forto plenas en rivero.

Jen, juneco trotas sur ondfluoj,

kiuj humidigas la knabinajn jupojn

kaj fariĝas perloj sub sunlumo,

radiante buntan sorĉon.

La gitaro gaje kantas kun ondsalto,

sub ombreloj sidas geamantoj.

La rivera klara fluo

purigas vin en animo,

se vi naĝas kontraŭ ondoj,

kaj eĉ miras, ke la fluoj

iras al la maro, kie sun¡¯ leviĝas.

 

LUNARKO-LAGO

 

Ĉiam la pura akvo

alligas korojn de l¡¯ urbanoj.

Ĉiu kun lago havas

neforgeseblan historian.

Laŭ la legendo,

ke ĉiu par¡¯ da geamantoj

vizitis al la lago, ties amo eternas sub ĉielo.

Fiŝhokanto, svingante strangon,

diris: ¡°Feino jam fariĝas karpo.¡±

Kien ajn se veturos vi,

do, amsopiro restos en la sonĝo!

 

PLUVO

 

Jen densa pluvo en somero

forpelas rendevuon;

kaj pimp[a la ombrelo

ne ŝirmas pluvfluon.

Sur ŝika ledsandalo

disŝprucas koto kun akveroj,

kaj el la koro gutas pluvamaro.

            trad. Shi Chengtai

 

La Interkompreniĝo

(mikronovelo)

            orig: Yu Boshang

            trad. Shi Chengtai

  Dum la deĵoro vendisto Ŝjaŭ Ĉen haste ŝtelforestis el la vendejo kaj rekte rapidis al grenvendejo por aĉeti rizon.

  Irinte al giĉeto li trovis neniun! Kie estis la vendisto oni ne sciis.

  Li preferis atendi.

  La atendado estus pleje suferiga en tiu ĉi mondo. Li ofte rigardis la horloĝon. Ĉirkaŭ 100 fojojn dum 5 minutoj! Li paŝadis tien kaj reen. Almenaŭ 100 fojojn.

  Li pisis du fojojn¡­

  Li plendis 120 fojojn¡­

  Li blasfemis 200 fojojn¡­

  Tamen la vendisto ankoraŭ ne alvenis.

  Atendi, atendi, kaj atendi¡­

  Insulti, insulti kaj insulti¡­

  Fine la vendisto alvenis. Neatendite, li estas kunlerninto Ŝjaŭ Ĝang.

  Ŝjaŭ Ĉen kolere alpaŝis kaj pugnis lin ĉe brusto: ¡°Kie vi estis? Vi suferigis min per atendado.¡± La alia repugnis lin: ¡°Kiel grave atendi? Ĉu mi ne venas finfine? La damninda ulo en ĉionvendejo ĝis nun ankoraŭ ne aperas.¡± Tion aŭdante, la atendanto konsterniĝis, demandante: ¡°Ĉu vi de ĉionvendejo?!¡±

  Ŝjaŭ Ĝang daŭre blasfemis: ¡°Mi atendis ĝis mi dufoje pisis kaj 200 foje insultis.¡±

  ¡°Ne insultu!¡± la atendanto intermetis, ¡°Ni ambawŭ estas samaj.¡±

  ¡°Kio?¡± Ŝjaŭ Ĝang fikse lin rigardis; ¡°Vi estas neniu alia ol la damninda?!¡±

  ¡°Ha, ha, ha¡­¡±

  ¡°Ha, ha, ha¡­¡±

  Paro da junuloj rigide ridis unu al alia kaj interkompreniĝis indulge.

 

Pu Songling (1640-1715)

 

LA GRILO

  Dum xuande-erao (1426-1435), Ming-dinastio, grila luktado tre furoris en la imperiestra palaco. Kaj rekvizicio pri griloj el popolanoj okazis ĉiujare. Origine, tiu insekto ne estis loka produktaĵo de Shaanxi province. Sed guberniestro de Huayin, por flati al siaj superuloj, prezentis foje grilon, kiu pruviĝis tamen tre kapabla en luktado; rezulte de tio, la kortego dekretis ke la grila tribute estu regula tasko de tiu regiono. La guberniestro devigis la grilon-kolektadon al vilaĝestroj. Kaj junaj huliganoj en urbeto komencis bredi grilojn per kaĝoj. Ili altigis la prezon de tiuj bonaj specoj kaj akaparis ilin kiel rarajn varojn. Ankaŭ la ruzaj ŝtotoficistoj profitis la kolektadon kaj bonan ŝancon poe eldevigi monojn. Tre ofte okazis tio, ke por unu grilo estis ruinigitaj riĉaĵoj de kelke de familioj.

  Vivis en la gubernio instruitulo nomata Cheng Ming, ĉiama malsukcesinto en la gubernia ekzameno. Tiu malsprita pedanto do estis rekomendita de malice ŝtotoficisto kiel vilaĝestro, kaj li neniel povis sin elturni de la ofico malgraŭ ĉia klopodo. Tiel, dum malpli ol unu jaro, preskaŭ ĉiom konsumiĝis lia nemulta riĉaĵo por kompenso! Jen okazis denove grilokolektado. Cheng ne kuraĝis eltordi monojn el samvilaĝanoj, nek povis mem pagi la kompensan monsumon. Turmentata de la granda tristo, li eĉ deziris morton.

  ¡°Je tio utilas al vi morto?¡± demandis lia edzino. ¡°Preferinde estus ke vi mem serĉu la grilon! Ĉu eventuale ekzistus milona ŝanco ke vi trafos unu?¡±

  Cheng jesis. Kaj li klopodis, de mateno ĝis vespero, kun bambua tubo kaj kaĝo el kupra filigrano en siaj manoj, serĉante ĉe kadukaj muroj, inter senordaj herboj! Li renverse turnis ŝtonetojn, fosis kavojn aŭ truojn, unuvorte, li serĉis ĉiamaniere, sed vane. Eĉ se li kaptis du aŭ tri grilojn. Ili ĉiuj estis nur el malbonaj specoj, maloftaj kaj sentaŭgaj, utilis por nenio. Sed la guberniestro difinis al li templimon kun severa puno. Kaj en pli ol unu tagdeko li estis punata per batoj ĝis cent. Sangoj makuliĝis inter liaj postvangoj, tiel ke li eĉ ne povis daŭrigi la grilserĉadon per si mem. Dolore kuŝante en la lito, Cheng pensis nur pri sinmortigo.

  Siatempe venis al la vilaĝo ĝiba divenistino, kiu povis antaŭdiri ies fortunon per orakolo. Edzino de Cheng, preparinte iom da mono, vizitis ŝin konsulti, kaj trovis ke ŝia pordo estis plene ŝtopita de amaso da konsultpetantoj, ĉu junaj fraŭlinoj ruĝe vestitaj aŭ maljunaj avinoj kun blankaj haroj. Enirinte, ŝi vidis kurtenon antaŭ la interna ĉambro, kun incensoj sur tablo fronte de ĝi. Tiu, kiu petis konsulton pri sia fortune, bruligis incensojn en tripieda incensujo kaj genuiĝis saluti klinante la kapon teren. Dume la divenistino ankaŭ propreĝi al la ĉielo, starante apude. Sed, kvankam ŝiaj lipoj movadis senĉese, tamen neniu povis scii kion ŝi vortis! Ĉiuj aŭskultantoj nur staris respektplene en solena silento. Post momento, de post la kurteno estis elĵetita papera slipo kun respondo ekzakte trafa.

  La edzino de Cheng prezentis sian monon sur la tablon! Ŝi bruligis incensojn kaj salutis kiel aliaj virinoj. Post momento kiu sufiĉas por unu manĝo, ekmoviĝis la kurteno kaj peco da papero estis elĵetita planken. Anstataŭ skribaĵon ŝi vidis pentraĵon:Meze de la bildo estis konstruaĵo, tre simila al templo; malantaŭe estis monteto. Strangaj ŝtonoj kuŝis ĉe la montpiedo, kie inter dornoj kaŝiĝis bonkvalita grilo kia Blujutkapulo; apude troviĝis bufo kvazaŭ eksaltonta. La edzino de Cheng ne povis deĉifri la misteron en la bildo. Sed la grilo jai el koncernis la problemon, kaj ŝi refaldis la paperon kaj portis ĝin hejmen reveni al sia edzo.

  Cheng foje-refoje cerbumadis, konjektante: ¡°Ĉu tio sugestas al mi, kie mi povus kapti grilon?¡±

  Atente leginte la bildon, li trovis ĝin ekstreme simila al la pejzaĝo de la Monaĥejo de Granda Budho oriente de la vilaĝo.

  Li do pene leviĝis kun helpo de lambastono, portante kun si la paperon, trenis sin al la malantaŭo de la Monaĥejo, kie li trovis malnovan tombon inter densaj kreskaĵoj. Li iris ĉirkaŭ la tombon kaj vidis ke ŝtonoj kuŝis tie, peco post peco, vivovere similaj al tiuj en la bildo. Do li malrapide paŝis inter la sovaĝaj kreskaĵoj kaj absorbiĝis en aŭskultado kvazaŭ serCante pinglon aŭ grajnon de mustardo k.s. Tamen ĝis elĉerpiĝis liaj menso, vido-kaj aŭdo-kapabloj, li trovis nenian spuron.

  Dum li okupis sin per zorgema serĉado, bufo abrupte eksaltis transen. Cheng des pli miris, kaj postkuris ĝin. La bufo saltis en herbaron. Cheng ĝin sekvis dividante la herbojn kaj ekvidis grilon ĉe dornoradiko. Cheng haste sin ĵetis al ĝi, sed la grilo fuĝis en ŝtonan truon. Li incites per maldika tigo, la grilo ne eliĝis. Li do pelis, enverŝante akvon en la truon. Fine elkuris la grilo, kiu aspektis tre bela kaj fortika. Cheng postkuris kaj fine ĝin kaptis. Atente observante li rimarkis, ke la grilo estis kun dika korpo, longa vosto, blua kolo kaj oraj flugiloj. Kun ekstazo li enmetis la grilon en kaĝon kaj portis ĝin hejmen reveni. Li tuta familio, dronante en rava ĝojego, rigardis ĝin pli kara ol la plej valora rara jado. La grilo estis bredita en poto,krabaĵoj kaj flavaj kaŝtanpolvo k.s. nutraĵoj, dorlotate de senfinaj zorgemo kaj amo, por atendi ĝis kiam la guberniestro postulis la tributon.

  Cheng havis filon, 9-jaran, kiu scivoleme malkovris la poton okaze de la malĉeesto de dia patro. La grilo tuj pafis elen, forsaltis tiel rapid eke la filo ne povis ĝin kapti. Kiam la knabo fine reprenis ĝin en sia mano, al la grilo jam defalis femuroj, krevis ventro kaj pereis en mallonga momento.

  La knabo terurite ekploris, kurante sciigi tion al sia patrino. Aŭdinte kio okazis, la patrino turniĝis morte pala. Konsternite ŝi insultis: ¡°Diablo prenu! Fiknabo! Kiam via patro revenis, li reguligos la kontojn kun vi!¡± La knabo plorante foriris.

  Post momento Cheng revenis. Kiam li aŭdis raporton de sia edzino, li sentis kvazaŭ amasoj da neĝo, glacio frapis al li sur kapo. Bruligita de kolero li serĉis la filon, kiu jam malaperis kie oni ne sciis. Fine li trovis nur la kadavron de la filo en puto, kaj lia kolero turniĝis en doloran bedaŭron. Cheng kriegis tute ekster si de malĝojo, malvolante plu vivi. La edzo kaj la edzino sidadis, vaziĝo al murangulo; nenia kuirfumo leviĝis de ilia kabano, kie Regis nur sufoka silento.

  Ĉe sunsubiro, Cheng prepares sepulti sian filon malvolvinte. Sed, je tuŝo li trovis ke restis al la knabo ankoraŭ febla spirado. Kun ĝojo li sternis la knabon sur la liton, kaj konscio revenis al la knabo je noktomezo. Nur tiam Cheng kaj lia edzino sentis iomete da malŝarĝiĝo. Sed la knabo restis en trance dormemo kun stulta mieno. Rigardante al la malplena grilokaĝo, Cheng resentis sufokiĝon kaj ne plu atentis pri la filo. Li ne fermis siajn okulojn tutan nokton, kaj, kiam la suno leviĝis el la oriento, li ankoraŭ rigide kuŝis en maro de tristo. Subite ĉirpoj aŭdiĝis ekster la pordo. Surprizite li leviĝis rigardi. Jen la grilo ankoraŭ sides tie. Li ĝoje faris frapon, sed ĝi forsaltis kun ĉirpo, facilmove kaj rapide. Li metis sian manojn sur ĝin, sed kvazaŭ vualis sur nenion! Kiam li ĵus levis sian polmon, la grilo reeskapis abrupte. Li haste sekvis ĝin, sed, post turniĝo ĉe murangulo, li persis ĝian spuron.

  Ĉirkaŭrigardinte, li trovis alian grilon sur la muro. Sed tiu estis malgranda, malhele ruĝa insekto, tute nekomparebla kun la unua. Pro la tro malgranda korpo Cheng opiniis ĝin sentaŭga. Kaj li daŭre priserĉadis la unuan, kiun li perdis. Ĝuste tiam, la malgranda grilo eksaltis kaj sides sur lia maniko. Li rigardeekzamenis al ĝi, kiu aspektis kiel talpgrilo, kun umeflore vejnitaj flugiloj, kvadrata kapo kaj longaj kruroj, entute verŝajne el bonaj specoj. Cheng do ĝojis ĝin alprenis.

  Tamen Cheng estis maltrankvila antaŭ ol prezento de la grilo, timante ĉu ĝi montriĝos sentaŭga, do li decidis unue doni al ĝi pruvludon. Jen ludema junulo en la vilaĝo havis grilon nomatan Kraba Bluo, kiu estis ĉiama venkinto en interbataloj kun aliaj insektoj. La junulo celis ĉasi grandan profiton per ĝi, tial li altigis ĝian prezon ĝis tia grado ke ankoraŭ neniu aĉetanto venis por ĝi. La junulo vizitis al Cheng. Vidante la grilon de Cheng, li ne povis deteni sin de mokrido, kaj li eldonis sian Kraban Bluon en kaĝon por kompari. Rigardinte al tiu impona grilo-giganto, Cheng ege hontis, sen kuraĝo por kompari. Sed la junulo insistis pri matĉo, kaj Cheng pensis en si: se la malbona grilo finfine taŭgas por nenia kazoo, prefere ludigu ĝin riske por foja ridigo. Tiel do, la du griloj estis enmetitaj en saman vazon. La malgranda nur kaŭris tie, tute senmove, tiel stulte kiel ŝtipo. La junulo ridegis, kaj prove incites la lipharojn de la grilo per porkharo, sed ĝi ankoraŭ ne moviĝis. La junulo reridis, daŭrigante inciton post incito, ĝis fine la grilo furioziĝis, eksturmis al la malamiko. Kaj tiel komenciĝis intense interbatalado kun viglaj ĉirpoj. Subite, la malgranda grilo eksaltis, etendante sian voston kaj hirtigante siajn ĉirojn, ekmordis la kolon de la malamiko. Konsternite la junulo rapide disigis ilin ĉesigante la miksbatalon, dume la malgranda grilo pave ĉirpadis svingante siajn flugilojn, kvazaŭ anoncante la venkon al sia maestro.

  Kiam Cheng ĝuis grandan ĝojon pro sia grilo, subite alvenis koko, kiu antaŭenpuŝiĝi kaj bekpikis al ĝi. Cheng eksaltis kriante de tteruro. Feliĉe la bekpiko ne trafis. La malgranda grilo forsaltis futon aŭ pli malproksimen. La koko antaŭen marŝis atake, jen la grilo jam estis sub ĝiaj ungoj. En hastemo Cheng ne scipovis kiel ĝin savi. Li tute paliĝis piedfrapante la teron. Tamen la koko etendis sian kolon, svingante siajn flugilojn kaj tordadis sian kapon ¡ª ĉar la malgranda grilo firme mordis al ĝi la kreston ne lasante ĝin libera. Kun pli granda surpriziĝo Cheng levprenis ĝin kaj remetis en la kaĝon.

  La sekvantan tagon, Cheng prezentis la grilon al guberniestro, kiu kolere riproĉis lin pro tio, ke li oferis tiel malgrandan insekton kiel tributon. La guberniestro ankaŭ ne kredis raporton de Cheng pri la elstara kapablo de la grilo. Li provis ĝin per bataloj kun aliaj griloj. Ĝi venkis ĉiujn aliajn. Li reproves per batalo kun koko, ankaŭ okazis tio ekzakte kiel Cheng diris. La guberniestro donis premion al Cheng kaj prezentis la grilon al provincestro, kiu metis ĝin en oran kaĝon kaj ĝoje sendis al imperiestro kun detala raporto pri ĝiaj kapabloj.

  En la imperiestra palaco la grilo estis provita per bataloj kun Papilio, Manto, Jolita, Verda Frunto kaj multaj aliaj ĉampionoj el la tuta lando, sed ĝi ĉiam superis ĉiun el ili. Kaj, des pli mirinde estis, ke tiu ĉi malgranda grilo scipovis danci laŭ ritmo de muziko ĉiufoje kiam oni ludis liuton aŭ similajn muzikilojn. Pro tio la imperiestro sentis grandan ĝojon kaj kontenton. Bonhumore li premidonis al la provincestro famajn ĉevalojn kaj silkaĵojn. Kaj la provincestro, ne forgesante de kie kontribuiĝis la grilo, dum mallonga tempo honorigis la guberniestron per laŭda komento kun eminenta merito*. La guberniestro en ravigo nuligis de Cheng la servuton kaj ordonis al la loka ekzamenisto treapasigi Cheng tra la gubernia ekzameno.

  Post pli ol unu jaro, la filo de Cheng rehavis siajn sensojn. Li diris: ¡°Mi sonĝis ke mi fariĝis grilo, facilmova kaj brava en luktado. Nun mi vekiĝis.¡±

  La provincestro ankaŭ abunde premiis Cheng. Tiel, post malpli ol kelkaj jaroj li jam fariĝis riĉulo, kiu posedis grandan bienon kun cent cing-oj da agraro, strotojn da domaro kaj sennombron da brutoj. Kiam li eliris, liaj peltaĵoj kaj veturiloj estis pli pompaj ol tiuj de nobeloj.

  Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:**

  Tre eble, la imperiestro faris ion nur hazarde kaj li forgesis tion jam poste. Sed, tiuj, kiuj plenumis lian ordonon, faris tion rutino. Krome, kiam mandarenoj estis monavidaj kaj pedeloj tiranaj, la popolanoj tre ofte dronis en suferoj ne ĉesigeblaj eĉ per vendo de siaj edzino kaj infanoj. Tial, eĉ paŝeto de la imperiestro ja koncernas vivon de popolanoj, do li nepre devas konduti diskrete. Tiu homo Cheng, unue ruiniĝis pro fipedeloj. poste riĉiĝis dank¡¯ al la grilo kaj ĝuis pompajn peltaĵon kaj veturilojn. Ĉu li povus sonĝi pri sia tiel bona fortune kiam li estis batita kiel punata vilaĝestro? Ĉar la Ĉielo volas rekompenci la honestulon, tial ankaŭ la provinc-kaj gunerbiestroj estis favorataj de la grilo. Estas vere kiel la antikvuloj diris: ¡°Kiam iu homo fariĝis senmorta feo kaj flugis al la ĉielo, ankaŭ liaj kokoj kaj hundo fariĝis senmortaj.¡± Ho, jes!

 

* cing-o ¡ª¡ª ĉina unuo de areo = 6.667 hektaroj

** la verkisto Pu Songling mem nomis siajn novelojn la strangaĵoj

                                              elĉinigis Guozhu


                                                                                                                       ·µ»ØĿ¼