Penseo 20
Februaro / 1992
Laŭlum
IMITU LIN POETOJ, GENERALOJ
Memore al marŝalo Chen Yi (1901¡ª1972)
Li estis vere granda generaloo
kaj li vivo ¡ª vivo de batalo.
Pro kio li heroe bataladis?
Li estis vir¡¯ kun alta idealo.
Poe¡¯ li estis riĉa je talento
notadis pri la historieventoj.
La versoj liaj vere pli valoras
ol perloj, gemoj, oro kaj arĝento.
Li estis potencega subtenanto
de l¡¯ Zamenhofa lingvo Esperanto.
Li diris: Okazigu ankaŭ U K
en la ĉefurbo de la partrolando.
Kaj ja sepdekunua U K vere
okazis en Pekino jam somore
de posta jaro milnaŭcentokdeksesa
kaj floris ĉina E-movad¡¯ prospere.
Marŝalo Chen, poet¡¯ kun idealo
subtenis Esperanton en moralo.
Imitu lin poetoj, generaloj¡
ke l¡¯ interlingvo venku en finalo!
Okaze de la 90a datreveno de la
naskiĝtago de marŝalo Chen Yi
MUZIKO
Ho, amiko,
tiel dolĉa, tiel sorĉa,
ĉiam preta por konsolo,
ĉiam lerta por parolo¡
Vi komprenas mian koron
kaj mildigas kordoloron.
Helpon dooni vi bonvolas.
Se mi ĝojas, vi petolas;
se mi ploras, vi konsolas;
se mi dancas, vi ekkantas;
se mi veas, vi ĝemantas¡
Ho, amiko,
al mi vi fidelas,
al mi vi helpemas.
Triston vi forpelas,
ĝojon vi dissemas.
Pro vi mi ne timas la solecon,
pro vi mi eterne fortoplenas,
pro vi mi posedas intereson
kaj mian vivon Sorto benas.
Julio, 1991
Chen Xuanyou
ANIMO DISIĜINTA DE LA KORPO
En la tria jaro de Tianshou-erao(692 p.K.), Zhang Yi de Qinghe funkciis kiel oficisto en Hengzhou kaj tie loĝis. Li estis homo kvieta, kun malmulte da amikoj. Al li naskiĝis ne filo, sed nur du filinoj, el kiuj la pli aĝa mortis jam infanaĝe kaj la pli juna Qianniang elkreskis senkompare ĉarma kaj bonvirta fraŭlino.
Zhang Yi havis nevon Wang Zhou de Taiyuan, kiu montris sin inteligenta kaj bela jam de infanaĝo. Zhang Yi taksis sian nevon tre kara kaj ofte diris:" Mi certe edzinigos Qianniang al li." Poste, ambaŭ elkreskis gefraŭloj kaj profunde amis en sia koro unu la alian, sed tion la gepatroj sciis neniom. Hazarde iu eminenta el la suboficistoj petis de Yi la manon de Qianniang kaj Yi konsentis ties svatigon.Informiĝinte pri tio la fraŭlino ege ĉagrenigxis, ankaŭ Wang Zhou suferis de malkontenta indigno. Pretekste ke li devas veturi al la ĉefurbo por la ŝtata ekzameno, li petis de Yi forpermeson. Ne povante deteni la nevon, Zhang Yi forsendis lin kun abundaj donacoj.
Kun kaŝita turmento en la koro, Wang Zhou faris adiaŭon kaj sidiĝis en boato. Vespere, la boato veturis sufiĉe malproksimen kaj atingis bordon ĉe monto. Noktmeze, kiam Wang Zhou neniel povis endormiĝi, li aŭdis subite de la bordo trotajn paŝojn kaj iu rapide alproksimiĝis. Ekrigardante, li trovis ke estas Qianniang alkurata kun nudaj piedoj. Zhou estis ravita de la neatendita feliĉo. Premante la manojn de la knabino li demandis kial ŝi alvenis.
"Mi ne povas vin forgesi eĉ en sonĝo!" diris la fraŭlino lamente. "Nun oni devigos min edziniĝi al alia homo kontraŭ mia volo, sed mi kortuŝiĝis de via neŝanĝebla profunda amo al mi, tial mi decidis reciproki vin kaj alkuris spite ĉion for de miaj gepatroj."
Pro la neatendita feliĉo Wang Zhou ekstazis neordinare. Li kaŝis la knabinon en la boaton kaj rapidigis senprokraste. Zhou tagnokte spronis la boaton kaj post kelkaj monatoj li atingis Sichuan-provincon.
En daŭro de kvin jaroj Qianniang naskis du filojn. ¡ª Ili ne korespondis kun siaj gepatroj, sed ĉiam sopiris ilin. Foje, plorante ŝi diris al la edzo:
"Mi venis al vi ĉion spitante. Dum kvin jaroj min informis nenio pri miaj gepatroj. Ĉu restas do loko en la mondo por tiel malĝentila filino kiel mi ?"
"Ne ĉagreniĝu, ni vizitu ilin! " respondis la edzo kortuŝite de ŝia turmentiĝo kaj ili kune veturis al Hengzhou.
Atinginte Hengzhou, Wang Zhou vizitis la domon de Zhang Yi la unua kaj rakontis ĉion okazintan.
"Kia babilo!" mirigite diris Zhang Yi."Dum tiuj jaroj Qianniang ja restadis ĉiam malsana en ŝia buduaro!"
"Tamen nun ŝi troviĝas en la boato !" persistis Wang Zhou.
Kun pliigita surprizo Zhang Yi sendis serviston al la bordo por konstati. En la boato efektive sidas Qianniang, flora kaj vigla, ŝi demandis al la servisto:
"Kiel fartas miaj gepatroj?"
Ege mirigite la servisto rapidis al Zhang Yi kaj raportis kion li vidis propraokule.
Kiam la malsana fraŭlino kuŝanta en la buduaro informiĝis pri tio, ŝi ellitiĝis, sin ornamis kaj ŝanĝis al si vestaĵojn, ridete, tamen tute senvorte. Ŝi eliris renkonte al la alia Qianniang kaj antaŭ ĉies okuloj la du fraŭlinoj kuniĝis en unu korpon kaj duobliĝis iliaj vestoj unu super la alia.
el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio
trad.Guozhu
Ĵus aperies nova elektita poemaro de Du Fu en la angla. Tradukis Davis Hinton, eldonis Anvil Press. Recenzoj laŭdis. Interesas min, ĉu rekoneblas originalo tre nuna anglalingva vesto. Do jen mi elangligis tradukon, ne konsultante ĉinan tekston: juĝu mem. Mi uzis la metrikon de ¡°Sinjoro Tadeo¡±, kiu ŝajne havas ĝuste longajn versojn kun taŭga cezuro (7+6=13 silaboj).
Du Fu (712¡ª770)
BOATE (el la jaro 760)
Jen ĉe l¡¯ suda Ĉefurbo vagabond¡¯ kultivas,
sed norden tra fenestroj gapas plu korvunde;
hodiaŭ en boato kun l¡¯ edzino drivas,
l¡¯ infanojn vidas bani sin riverprofunda.
Ĉasas unu l¡¯ alian papilioj, sportas.
Lotusoj en samtiga, para florflosado.
Sukon el sukerkanoj kaj teon ni portas
¡ª argilaj kruĉoj taŭgas ne malpli ol jado.
trad. Kris Long
Du Mu (803¡ª852)
BEDAŬRE
Mi printempan ĉarmon serĉas, sed malfrue.
Pri florantaj branĉoj mi ne triste plendas.
Puncon jam faligis la vent¡¯ detrue,
tamen verdfolioj ombras, semoj pandas.
REMEMORE PRI VOJAĜOJ ANTAŬAJ
Vagadis mi senbride kaj frivole,
aplombe dum dek jaroj tostis sole.
En pluv¡¯ printempa kaj aŭtuna monto
ĉe ĉiuj temploj versis mi izole.
RIGARDE AL CHANG¡¯AN*
Arbaro prujna super turo
dependas de l¡¯ ĉiela puro.
Sudmonto kaj aŭtunkoloro,
kiu pli altas en konkuro?
*Chang¡¯an ¡ª ĉefurbo de Tang-dinastio (la nua urbo Xi¡¯an)
trad. Shi Chengtai
LA KUNSIDO PRI PENSEO
Okazis en la nokto de Novjaro, 1992 en Hotelo Tangshan dum la 2a Ĉina Esp-Kongreso, kiun ĉeestis 27 samideanoj / penseanoj, ink. s-ino Li Yuping, s-roj Laŭlum, DaiSong¡¯en, Li Shen, la komitatanoj de ĈEL. La ĉeestintoj ferfore kaj favore laŭdis la klopodadon pri Penseo tribuado de Lin Liyuan, la eldonanto. Kaj la redaktoro Shi Chengtai parolis pri ĝia cello, gajninta atingo, kontribua peto kaj aliaj. Iu kritikis, ke Penseo uzis neologismojn. La redaktoro pri tio respondis, ke oni devas estimi la Fundamenton de Zamenhof kaj limigite uzi neologismojn. Laŭlum opiniis, ke aŭtoroj uzas neologismojn, laŭ principo de Neceso kaj Sufiĉo libere, tian efikon lasu legantojn esplori en la lingva praktiko, tio ne estas diskutinda¡
S-ino Li Yuping, la vicprezidanto de ĈEL, esprimis sian admiron pri Penseo kaj subtenas tiea laboron, ŝi esperis, ke Esp-beletro povos pli vigliĝi en la ĉina Esp-movado pere de pli multaj praktikuloj.
Lin Li yuan distribuis al ĉiuj ĉeestantoj la volumojn de Kolekto de Penseo, n-ro 1-18, de entute jaro kaj duono.
HONORIGO AL KÁLMÁN KALOCSAY
Okaze de la centjara jubilee de K¨¢lm¨¢n Kalocsay en Hungario fondiĝis Amika Societo de D-ro KÁLMÁN KALOCSAY
La cello de la Societo: gardi la memoron de tiu eminentulo de Esperanto:
1. konigo kaj disvastigo de liaj medicinaj kaj literaturaj agadoj;
2. reeldono de liaj elĉerpitaj libroj;
3. oedigo kaj aperigo de liaj postlasitaj manuskriptoj;
4. kolektado de liaj verkoj aperintaj en diversaj gazetoj, kaj poste aperigi la materialon ordigitan laŭteme;
5. helpi Esperantajn organizaĵojn, societojn kaj ĉiujn interesitojn per diversaj materialoj (biografiaj kaj bibliografiaj indikoj);
6. zorgado pri liaj memoraĵoj: tombo, strataj memortabuloj, publika busto starigita en 1986 en la naskiĝloko Abaŭjazanto, riĉigo de la Kalocsay-memorĉambro inaŭgurita en 1983;
7. aranĝo de solenaĵoj, internaciaj renkontiĝoj, diversaj konkursoj ktp.
Aliĝi al la Societo rajtas ĉiu morale senriproĉa hungara aŭ nehungara ŝtatano, esperantistoj kaj neesperantistoj kaj societoj.
La estraro de la ĵus fondita Societo kore invitas amikojn kaj respektulojn de la granda klasikulo de la Esperanto-kulturo.
Por pluaj informoj turnu vin:
Barnabas BATTA, Miskoic, 1526. Szentpcteri kapu 79, Hungario.
Ada CSISZAR, Budapest, 1023. Zsigmond ter 1/b. Hungario.
D-ro Arpad MATHE, Budapest, 1125. Tusnadi u. 14. Hungario.
** **
Even Chen (1963¡ª)
NUN RESTOS SOPIRO
Haste disiĝos
ni kun bona deziro.
Malmulta diro
ne sufiĉas al ambaŭ
ni, nun restos sopiro¡
Shi Chengtai (1939¡ª)
HO, NUR RESTOS SOPIRO
Viskio, vino¡ª
al ni ĝisebria ĝu¡¯;
kaj babilado
trans aĝa barikado
restos nur sopir¡¯ flu¡¯¡
1992-01-03, Tangshan