Penseo 21

Marto / 1992


 

Laŭlum

 

PLUVINUNDO

Post trosekeco pluvas, pluvas en abundo.

En kortojn, domojn, ŝrankojn, ĉien akvinundo.

Malsekas seĝoj, litoj, fornoj¡­ ĉio, ĉio.

Nenie estas eĉ pecet¡¯ da seka grundo.

 

Al viroj, inoj samas jen la tragedio.

Ekpluvas larmoj, orelŝiras helpokrioj.

Talio, brusto, kolo markas l¡¯ akvprofundon,

Nun floras vera solidara harmonio.

La 14an de Jul. 1991,

kiam 18 provincoj kaj

regionoj de Ĉinio suferas

de pluvegoj k inundo.

 

AL K-DO D. M.

Ni renkontiĝas sur la vojo

kun kora ĝojo kaj malĝojo:

ni ĝojas pro la amikiĝo

sed tristas pro hundara bojo.

 

Herooj bravis en batalo

kontraŭ la krima kapitalo,

sed post la venko venis paco

por revivigo de l¡¯ fatalo.

                 La 24an de majo, 1991

 

Pu Songling (1640¡ª1715)

 

INSTRUITULO DE FENGYANG

Instruitulo de Fengyang faris longan vojaĝon kun sia librokesto. Antaŭ veturo li promesis al sia edzino: "Mi revenos post ĉ. duonjaro !" Tamen, post pli ol dek monatoj venis neniu informo de li. La edzino dronis en forta sopiro.

Iunokte, kiam ŝi ĵus enlitiĝis, vidante la balanciĝantajn ombrojn ekster la fenestrogazo sub la luno, ŝi sentis sin premita de pli arda sopiro pri la forvojaĝinto. Dum ŝi sendorme turniĝadis en la lito, venis belulino kun harornamaĵoj el perloj kaj skarlata skarpo. Flanken ŝovinte kurtenon ŝi eniris kaj demandis ridetante: "Ho, fratino, ĉu vi volas intervidigi kun via karulo ?" La edzino haste leviĝis respondi. La belulino invitis ke ili kune ekiru. La edzino skrupulis pri la longa vojo, sed la belulino trankviligis ŝin pri tio, kaj, tenante ŝin man-en-mane eliris, kune paŝante sub la lunlumo.

Post irado de distanco atingebla per unu sagpafo, la edzino sentis sin iri lante kaj malfacile por sekvi la belulinon, kiu iris tro rapide. Ŝi vokis al la belulino, ke ŝi atendu momenton, ĉar la edzino volis reveni hejmen por almeti aliajn ŝuojn. La belulino sidigis la edzinon apudvoje, mem demetis siajn ŝuojn, kiujn ŝi pruntdonis al la edzino. La edzino ĝoje akceptis, kaj, estis bonŝance, ke la ŝuoj bone sidis al ŝiaj piedoj. Stariĝinte, la edzino reiris sekvante la belulinon. Ĉifoje ŝi sentis sin iri kvazaŭ flugante.

Post kelka momento ŝi ekvidis ke la instruitulo alvenis rajdante sur blanka mulo. Vidante sian edzinon, la instruitulo miregis. li haste descendis de la mulo kaj demandis kien iru la edzino ? "Por vin viziti." ŝi respondis. Kaj la instruitulo, vidante la belulinon, ankaŭ demandis kiu estis la kunulino. Antaŭ ol la edzino ekparolis, la belulino diris ŝirmante al sia buso ridante: "Atendu momenton ! Via edzino ĵus faris nefacilan piediradon, kaj vi mem veturis ĝis noktmezo, supozeble nun vi laciĝis kaj homoj kaj bruto. Mia hejmo troviĝas ne malproksime de ĉitie. Bonvole iom ripozu tie kaj morgaŭ matene revojaĝu! Vi ne malfruiĝos." Efektive, trans kelkaj paŝoj ja troviĝis vilaĝo, kaj ili kune iris en iun korton. La belulino vekigis sian servistinon el dormo, ke ŝi iom preparu por regali la gastojn. Ŝi diris: "Ĉinokte la luno brilas sorĉe bele. Ne necesas bruligi al ni kandelojn. Ni povas kunsidi ĉe la ŝtonaj tablo kaj segxoj sur la eta teraso." La instruitulo ligis sian mulon sub tegmento kaj sidiĝis laŭinvite. La belulino parolis al la edzino de la instruitulo: "Certe ne taŭgas al viaj piedoj mia ŝuparo. Ĉu vin ĝenis ne tro multe ? Revenonte vi jam havas bruton, do mi petas vin redoni al mi la ŝuojn." La edzino kun dankoj jesis.

Post momento, vino kaj manĝaĵoj estis pretigitaj. Tostante la belulino diris: "Post longa disiĝo, karaj geedzoj reunuiĝas ĉi-nokte. per tiu ĉi nebona vino nun mi gratulas al vi feliĉa paro !" Ankaŭ la instruitulo levis sian tason reciproke al la belulino. En gaja babilado la gastigantino kaj ŝia gasto fariĝis pli kaj pli familiaraj. La instruitulo fiksis sian rigardon al la belulino, kaj de tempo al tempo flirtis al ŝi per tiklaj vortoj, dume al sia edzino post longa disiĝo li eĉ ne donis minimuman komplimenton. la belulino ankaŭ amindumis kokete per ambiguaj flirtaĵoj. la edzino forlasita nur sidis silente, ŝajnigante sin stulta. post longa drinkado, ili iom post iom ebriiĝis, kaj la interbabilado perversiĝis pli kaj pli erotika. la belulino invitis sian gaston drinki per granda vazo. La instruitulo rifuzis, motivigante per ebriiĝo. Sed ŝia persvado pli intensis. Tiam li ridis kun propono: "Mi drinkos, kondiĉe nur, se vi kantos por mi kanton." La belulino ne malkonsentis, per ebura plektro ŝi plukis al liuto kaj ekkantis :

Vespere, post demeto

de miaj ornamaĵoj,

alblovas okcidenta

vent' tra fenestraj gazoj,

en mian buduaron

jen kaj jen froston ŝutis.

Aŭskultu! Sur baŝooj

pluvetoj triste gutis.

Kie, ho vi, vaganta,

kun kiu nun babilas ?

Ĉu scias vi, karulo,

kiel mi vin sopiras ?

Ĝis nun li ne revenas.

Larm' mian vangon plenas.

Kun am' mi lin atendas.

kaj lin malame plendas.

Aŭguru mi endome

per ruĝa ŝu' fantome.

Fininte la kanton, ŝi diris ridante: "Ho, vulgara ario, vere ne indas vian aŭskulton ! Tamen ĝi ja furoras, tial mi prezentas al vi snobe. " Ŝia voĉo estis tiel amorveka, kun sugestio ekscita, ke la instruitulo ensorĉita apenaŭ povis sin regi.

Post momento, ŝajnigante sin ebria, la belulino foriris de la tablo. Ankaŭ la instruitulo leviĝis, sekvante ŝin eniris la ĉambron kaj dum longa tempo ne revenis. La servistino tre laca, ekdormis kaŭrante en koridoro. La edzino akompanata de neniu, multe sin ĝenis. Ŝi volis forkuri hejmen, sed en la malhela nokto ŝi ne memoris la vojon. En embarasa hezitemo ŝi leviĝis esplori. Proksimiĝante al la fenestro, ŝi auxdis unue ne tre klarajn sonojn de amorludo, kaj plie tion, kiel la edzo konfidencis al la belulino ĉiom da litsekretoj, eĉ kun erotikaj detaloj inter propraj geedzoj. Tiun momenton, forte tremis la manoj kaj batis la koro de la edzino, kiu en granda indigno pensis eĉ preferinde sinmortigi en fosaĵo apudvoje.

Kiam ŝi, en furioza kolero, estis forironta, ŝi ekvidis sian junfraton Sanlang (La Triaulo) kiu alvenis rajdante sur ĉevalo, kaj demandis al sia fratino. La edzino rakontis ĉion al sia frato. Ankaŭ li flamis de kolerego kaj tuj revenis, kune kun sia fratino, rekte al la belulina domo. Tamen la pordo restis rigle fermita, el inter kies fendo ankoraŭ alŝvebis flustraj kolombumoj sur kapkuseno. Sanlang eklevis grandan ŝtonblokon kaj ĵetis al la fenestrokadro, kiu frakasiĝis plejparte. Jen aŭdiĝis laŭta krio de interne: "Ho ve! Rompiĝis la kapo al karulo ! Kia fatalaĵo !" Aŭdinte tion, la edzino ploregis kaj parolis al la frato: "Mi neniam petis ke vi murdu mian edzon ! Nun kion fari ?" Rondiginte siajn okulojn Sanlang diris: "Vi mem plorante invitis min alveni ĉitien kaj mi venĝis ja vin mem. Sed nun vi eĉ proparolas por via edzo kaj plendas pri frato ! Mi ne volas tiel servi al virino !" Sin turnante li volis foriri, sed la edzino kriis, kaptante lian brakon: "Kien vi iros? Kial ne kun mi ?" Sanlang forpuŝis sian fratinon teren falinta kaj liberigis sin foriranta. La edzino subite vekiĝis kaj komprenis ke ĉio okazis nur en sonĝo.

La sekvan tagon efektive revenis ŝia edzo rajdante sur blanka mulo. La edzino sentis miron pri tio, sed ankoraŭ eldiris nenion. Fakte, en tiu sama nokto la instruitulo ankaŭ havis sonĝon. Li rakontis tion al sia edzino kaj ambaŭ trovis, ke ĉio kion ili vidis kaj travivis en la sonĝo, estis ekzakte sama. La geedzoj tre miris pri tio. Siatempe, informiĝinte pri la reveno de sia bofrato de malproksime, ankaŭ Sanlang venis viziti lin. En komplimento i.a. li diris: "Hieraŭ nokte mi vidis vin en mia songxo, kaj hodiaŭ vi ja revenas. Tio estas vere mirinda. " La instruitulo ridis dirante: "Estis feliĉe, ke mi ne mortis trafita de granda ŝtonbloko !" Surprizite Sanlang pridemandis kaj la instruitulo rakontis ĉion en sia sonĝo. Kio des pli mirigis al Sanlang. Ĉar li ja sonĝis ke lia fratino plorante plendis al li kaj li en flama kolero forĵetis la grandan ŝtonblokon. La tri sonĝoj de ili estis tute konformaj unu al la aliaj, sed oni ne povas scii, kiu estis la belulino.

                                 el Strangaĵoj de Liaozhai

                                     trad. Guozhu  1992-01-18

 

Poemoj de Tang-Dinastio

Wei Yingwu (737¡ª790)

 

LA OKCIDENTA ROJO ĈE CHUZHOU*

La herboj sur rojbordo mi preferas;

orioloj en arba dens¡¯ trilbuŝas.

Printempa tajdo kun pluvego vesperas,

ĉe senhoma pramej¡¯ boato kuŝas.

 

AL AMIKO DUM AŬTUNA NOKTO

Aŭtunan nokton al vi mi sopiras,

paŝado veterfride min inspiras:

Susuras la falantaj pinkonusoj

montkviete, en sonĝon vi ne iras.

*Chuzhou (ĉuĝoŭ) ¡ª urbo en prov. Anhui, kie funkciis Wei Yingwu (vej Jingvu), kiel urbestro.

 

Chen Shen (ĉ. 715¡ª770)

 

RENKONTE AL KURIERO KIU VETURAS AL ĈEFURBO

Mi al hejmlok¡¯ rigardas: longas vojo;

humidas la manik¡¯ pro larma rojo.

Ĉevoje havas ni renkonthazardon,

vi per parol¡¯ informu mian farton.

 

Lu Lun (748¡ª800?)

 

SUB LANDLIMO

         I

Ventblove herboj en arbar¡¯ oscilis;

pafarkon generalo nokte tiris.

Aŭrore serĉas li sagvostan plumon,

jen, sago jam en rokon trafeiris.

    II

Sovaĝanseroj flugas sen lunlum¡¯,

intencas fuĝi nokte Ĉef¡¯ de hun¡¯.

Tuj persekuti ilin per husaroj!

Jen, plenas neĝ¡¯ sur sagoj, glavoj nun.

 

Liu Changqing (?¡ªĉ. 786)

 

TRANOKTE DUM NEĜVETERO

Blumonto foras dum vespero,

pajldom¡¯ malriĉas kontraŭ gelo.

Mi aŭdas ĉe heĝpord¡¯ bojadon,

nu, iu venas en neĝ-pelo.

                     trad. Shi Chengtai

 

Huangfu Shi

LA PENTRITA BIVO

  En sia vojaĝo al Wu instruitulo veturis preter Jiangxi-provinco. Venta vetero detenis la ŝipon ankri duonvoje kaj la instruitulo supreniris al la monto promeni. Post kelkdek paŝoj en arbaro li venis al deklivo, kie staris bonzejo, kun malfermita pordo, tra kiu vidiĝas lito kaj kanapo. Ekster la pordo ¡ª jen koridoro, troviĝis tie skribilaro. La instruitulo , sperta je pentrado, ekprenis penikon kaj pentris sur la pura muro de la ĉambro bivon tiel grandan kiel la veran. Kiam li finis la pentron, kvietiĝis la vento kaj la ŝipo ekstartis daŭrigante sian veturon.

La bonzo revenis, ekvidis la bivon, sed ne sciis de kie ĝi aperis. Li diris al vilaĝano: "Kredeble jen la Sankta Bivo el Wutai-monto. "

Tiu parolo, fakte nur ŝercaĵo, ekcirkulis inter la vilaĝanoj kaj multaj venis ĝin kulti, petis de ĝi feliĉon kaj tio tre efikis.

La instruitulo vizitis al Yangzhou, loĝis en Wu pli ol jaro. Li aŭdis onidiron ke en Jiangxi troviĝas Sankta Bivo kun mirakle feliĉiga kapablo. La instruitulo tion dubis. Dum sia revena vojaĝo, kiam la ŝipo veturis ree preter Jiangxi, la instruitulo ordonis ke la ŝipisto haltigu la ŝipon ĉi tie kaj li mem surbordiĝis esplori.

Hazarde la bonzo ankaŭ forestis kaj la pentrita bivo restis la sama, sed antaŭ ĝi jam amasiĝis flagoj, oferaj floroj kaj incensujo. Per akvo la instruitulo forlavis ĉiom la bivon, sed la bonzo ankoraŭ ne revenis.

Tiun nokton la instruitulo tranoktis en la ŝipo kaj la sekvantan tagon denove vizitis al la bonzejo.

La bonzo revenis vespere kaj trovis la bivon jam malaperinta. Li eklarmis. Kolektiĝis multaj vilaĝanoj. Kun granda malĝojo ili lamentis. La instruitulo intence demandis pri la kialo. Responde oni rakontis al li pri la mirinda kapablo de la bivo kaj aldonis: "Nun, certe iu inter ni faris krimon kaj la Sankta Bivo nin forlasis."

La instruitulo ekridegis. Li rakontis ĉion: Kiel li pentris kaj forvisxis la bivon. La bonzo kaj vilaĝanoj kredis lin kaj de tiam malaperis ankaŭ la miraklo pri la bivo.

 

el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio  trad.Guozhu

 


                                                                                                           ·µ»ØĿ¼