Penseo 22

Aprilo / 1992


 

PROFUNDE FUNEBRAS PRI G. WARINGHIEN (1901¡ª1991)

K. Kalocsay (1891¡ª1976)

 

De Kolomano al Gaston¡¯

Varingian¡¯: jen mia, danksigne

kaj kun amika sentfeston¡¯:

de Kolomano al Gaston¡¯.

Ĉar li per sia sorĉbaston¡¯

beligis min (anseron cigne):

de Kolomano al Gaston¡¯

Varingian¡¯: jen mi danksigne.

 

Shi Chengtai (1939¡ª)

 

¡­¡­

ESEOJ de Waringhien tre majestas:

nu, KAJ LA CETER¡¯¡ª NUR LITERATURO,

BALETRO kaj aliaj sur la turo

de l¡¯ monda kultur¡¯ fiere nestas!

Mi ĝuas kremon en PARNASA, ŝajnas

en la ĝarden¡¯, mi voras, kiel bovo,

legomon. En la poezia stovo

bakite, mi la verskapablon ganjas.

                            1989-05

 

Shen Jiji (ĉ. 750¡ª800)

 

LA MAGIA KAPKUSENO

aŭ SONĜO EN HANDAN

  En la sepa jaro de Kaiyuan-erao (719 p.K.) estis taoisto Lju, kiu akiris la senmortan arton de feo. Dum sia vojaĝo al Handan li ripozis en malgranda hotelo. Demetinte ĉapon kaj malzoninte rubandojn, li sidis sinapogante al pakaĵo. Tiam venis juna homo Lu, vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo al kamparo, ankaŭ ripozis en la hotelo. Li sidiĝis sur la sama mato kun la taoisto kaj ili ĝoje interbabilis longan tempon. Poste, rigardante al sia ĉifona kaj nepura vestaĵo, Lu ekĝemis vekriante : "Ho, kiel malfeliĉa estas mi, la sortfuŝato !"

"Rigardu vin mem ¡ª nun sana, sendolora, kaj ĵus en babilado gaja, kial subite ĝemas pri malfeliĉo ?" diris la taoisto.

"Ba, mi nur vegetas ! Ĉu tia vegetado ankaŭ indas nomiĝi vivo ?" plendis Lu.

"Se tia ne, do kia jes ?" demandis la taoisto.

"Por viro, miaopinie," respondis Lu, "la vivo devas esti kun jenaj enhavoj: Krei meritojn, ĝui famon, funkcii kiel generalo aŭ ministro, frandi laŭ nobela stilo, aŭskulti al si plaĉajn muzikojn, fari sian familion kaj klanon prospera kaj riĉa. Nur kompleton da tio mi nomas inda vivo ! Iam, mi ankaŭ diligente studis kaj rezultiĝis erudito, rigardante ne tro malfacila sukceson en ŝtata ekzameno. Sed ĝis nun, en matura aĝo, mi ankoraŭ devas okupi min per terkulturo, ĉu mi vivas ne tro malfeliĉa ?"

Findirinte, li eksentis sin laca kun pezaj palpebroj kaj volis iom dormi. Tiam la mastro de hotelo ĝuste estis kuiranta miliojn. La taoisto prenis el sia pakaĵo kapkusenon, transdonis ĝin al Lu kaj diris: "Dormu kun mia kapkuseno kaj realiĝos viaj revoj pri honora kaj feliĉa vivo !"

La kapkuseno estis el blua porcelano, kun aperturoj ĉe ambaŭ ekstremoj. Kiam Lu klinis sin al ĝi, li trovis ke la aperturoj iom post iom pli grandiĝis kaj heliĝis. Lu stariĝis, eniris tra la aperturo kaj ¡ª jam venis al sia hejmo.

Post monatoj, Lu edzinigis al si tre belan fraŭlinon el nobla Cui-familio de Qinghe, kun pli abunda riĉaĵo. Lu ekstazis. De tiam liaj vestoj kaj veturiloj ŝanĝiĝis pli kaj pli luksaj.

La sekvan jaron, Lu estis rekomendita kiel kvalifikita kandidato por la metropola ekzameno kaj, sukcese trapasinte la nomitan ekzamenon li estis la unuan fojon nomumita kiel ŝtatoficisto en la kortega sekretariato. Poste, li partoprenis ankaŭ en la speciala kortega ekzameno kaj estis promociita al kapitano de Weinan. Post nelonge, transpostenigita al inspektoro, imperiestra kronikisto, kaj pli poste, sekretario por preparo de imperiestraj ediktoj.

Tiel forpasis tri jaroj. Li funkciis sinsekve kiel prefekto de Tongzhou kaj provincestro de Shaanzhou. Kun ambicio je akvoutiligo Lu konstruigis ekde Shaanxi kanalon je 80 lioj longan, kiu alportis grandan favoron al la loĝantoj kaj la lokanoj starigis ŝtonan monumenton honore je lia merito. Tiam li estis transpostenigita kiel provincestro de Bianzhou, samtempe kontrolisto super Henan-kantono, kaj fine kiel estro de la ĉefurbo.

Tiun jaron, la imperiestro lanĉis militon kontraŭ la sovaĝaj nomadoj Rong kaj Di por pliampleksigi teritorion. Profitante la ŝancon, la militestroj Simolo de Turfan kaj Mangbuĝi de Zhulong faligis fortresurbojn Guazhou kaj Shazhou, mortigis la armeestron Wang Junhuang, kio sensacie skuis la imperion. La imperiestro ekmemoris pri la komanda talento de Lu kaj komisiis lin ĉefinspektoro kaj armeestro de Hexi-kantono. En decidiga batalo Lu gajnis brilan venkon, falĉinte sepmil kapojn de malamikoj, kaj militakiris naŭcent liojn da teritorio. Li konstruigis tri grandajn muregojn por gardi la limojn. Kaj la lokaj popolanoj starigis monumenton sur Juyan-monto por laŭdi lian meriton.

Lu revenis al la Kortego por ricevi lordtitolon en soleno ekstreme impona. De posteno de la vicministro de Ministerio por Mandarenaj Aferoj li promociiĝis al tiu de la ministro de Civilaj Aferoj kaj estro de la Imperia Centra Inspektejo. Lu ĝuis grandan reputacion kaj bonan famon tiel en Kortego kiel inter popolanoj, sed lin enviis la tiam funkcianta premiero, kiu do disvastigis fifamojn por kalumnii Lu, tiel ke Lu estis malpromociita kiel prefekto de Duanzhou. Post tri jaroj li tamen estis revokita al la Kortego kaj komisiita kiel imperiestra konsilanto. Post nelonge, Lu fariĝis premiero en la Imperia Konsilio kaj dum pli ol dek jaroj administris la ŝtatajn aferojn kune kun la maldekstra kaj dekstra ĉefministroj Xiao Song kaj Pei Guangting. Okazis eĉ, ke dum unu tago li ricevis trifoje de la imperiestro konfidencajn dekretojn, kaj li ĉiam asistis la imperiestron per prudentaj konsiloj. Konsekvence li ĝuis la famon kiel saĝa premiero.

Sed la ceteraj korteganoj pro envio lin insidis, denuncante ke li kovis uzurp-intrigon en koluzio kun militaristoj limgarnizonantaj. Tial la imperiestro severe ordonis ke Lu estu enkarcerigita por speciala juĝado. Kiam la kapitano kun gvardistoj urĝe venis al lia domo por lin aresti. Lu en granda konsterniĝo diris al siaj edzino kaj filoj:

"En nia hejmloko oriente de Huashan-monto, ni ja havis kvincent mu-ojn da fekunda agraro, kiuj sufiĉis por nin bone vivteni kaj for de malsato, kaj for de malvarmo, por kio do mi ankoraŭ penis ĉasi la honoron ? Nun, falinte en ĉi tian malfeliĉon, mi eĉ ne povas reakiri la malnovan vivon ke mi vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo, senĝene vojaĝis sur vojo de Handan. Ho ve !"

Lu ekprenis spadon por sinmortigi, sed lia edzino malhelpis lin fari tion.

Ĉiuj implikitoj de la kazo estis ekzekutitaj, escepte nur de Lu savita dank' al protekto de iu eŭnuko.. Anstataŭe li estis ekzilita al Huanzhou.

Post kelkaj jaroj, la imperiestro konsciis ke Lu estis maljuste verdiktita, li redonis al Lu, la malkondamnito, postenon de premiero kaj honoran rangon de Yanguo-duko kun multe da neordinaraj favoroj.

Al Lu naskiĝis kvin filoj, nome: Jian, Chuan, Wei, Ti kaj Yi, ĉiuj talentaj. El ili la plej aĝa, Jian, sukcese trapasis la metropolan ekzamenon kaj estis nomumita kiel vicburoestro de la Ministerio de Mandarenaj Aferoj. La dua, Chuan, funkciis kiel prokuroro. La tria, Wei, kiel respondeculo de la Imperiestra Kapelo. La kvara, Ti, kiel kapitano de Wannian, kaj Yi, la plej distingiĝa, fariĝis la maldekstra konsilanto jam en sia 28-a jaraĝo. Ili edzinigis al si fraŭlinojn senescepte el la plej famaj kaj noblaj familioj. Nepoj nombriĝis pli ol dek.

Lu travivis multon: dufoje ekzilojn al malproksimaj sovaĝejoj; eksteratenditan revenon al Kortego; malsamajn vivojn jen en la metropolo, jen en la limregionoj; honorajn funkciojn de inspektoro kaj premiero; kun altrangula impono dum pli ol 50 jaroj. Lu ankaŭ estis disipema kaj ĝuema homo. Ĉiuj kantistinoj kaj dancistinoj en lia domo senescepte estis la plej belaj tra la lando. Al li premidonaciĝis sennombre da fekundaj bienoj, imponaj domegoj, belaj knabinoj kaj famaj ĉevaloj.

En sia oldaĝo Lu iom ppost iom fariĝis malforta. Plurfoje li petis forpermeson por emeritiĝo, sed ĉiufoje la imperiestro malkonsentis. Fine, li malsaniĝis. Tiam la senditoj de la imperiestro vizitadis lian hejmon unu post aliaj seninterrompe por informi pri lia sanstato, kaj lin kuracis la plej eminentaj doktoroj kaj la plej bonaj medikamentoj, sed vane. Sentante la alproksimiĝon de sia morto, Lu sendis al la imperiestro skribaĵon:

"Mi estis banala instruitulo en Shandong, origine sin okupis per terkulturado. Hazarda fortuno vicigis min inter viaj korteganoj kaj vi favoris min per tro multe da promocioj, ke mi funkciis sinsekve kiel armeestro kaj premiero dum multaj jaroj. Mi bone konsciis ke mi vere ne indas tion! Tiel, kun ĉiama maltrankvilo en koro, mi eĉ ne rimarkis la alvenon de mia maljuneco. Nun, mi aĝas jam pli ol 80 jarojn, travivinte la honoron de premiero. Mankas al mi jam tempo kaj kadukiĝas al mi kaj korpo kaj energio. En miaj lastaj horoj mi havas nenion por rekompenci vian grandan favoron. Adiaŭante al via sankta epoko mi vere sentas senfinan sopiron kaj per tio ĉi esprimas mian profundan dankon."

En la imperia edikto la imperiestro respondis:

" Dank' al via bonvirto vi fariĝis mia ĉefministro. Vi funkciis landlime kiel brava ĉefgeneralo kaj kortege kiel saĝa ĉefkonsilano. Dank' al via bona servo en nia imperio regis prospero kaj paco dum du dekduoj da jaroj. Mi ja esperis ke tagon post tago vi resaniĝos, sed ne atendis ke la grava malsano tiel senkompate turmentas vin. Nun mi sendas la Grandan Piaoji-generalon Gao Lishi por pridemandi vian farton. Do, prenu kuracadon kaj zorgu vian sanon por mi, kiu akoraŭ forte esperas ke vi povus resaniĝi eĉ sen helpo de medicinaĵoj."

En tiu nokto Lu mortis.

......sin etendante, la juna Lu vekiĝis el la sonĝo. Tiam li vidis ke li mem ankoraŭ kuŝis en la sama hotelo, kun la sama taoisto ankoraŭ sidanta apude, kaj en kaldrono de la hotelmastro la milioj eĉ ankoraŭ ne elkuiriĝis, resume, ĉio restis ankoraŭ la sama kiel antaŭ lia sonĝo. Lu ekstaris kaj demandis kun miro:

"Ĉu ĉio ĉi tio estas nur sonĝo ?"

"Jes, kaj same ankaŭ tio, kion vi nomas inda vivo." respondis la taoisto.

Lu dronis en meditado longan tempon. Poste, li diris kun danko al la taoisto:

"Ho, finfine mi komprenas pri la deveno de honoro kaj malhonoro, la ŝanco de fortuno kaj malfeliĉo, la leĝo de akiro kaj perdo, la sekreto de vivo kaj morto. Jen vi, mia instruisto, per tio forigis de mi avidojn pri vantaĵoj. Mi nepre ne forgesu vian instruon !"

Lu profunde riverencis refoje kaj foriris.

 

--el Kuriozaj Rakontoj de Tang-dinastio trad. Guozhu.

 

Du Poemoj de Du Fu

  Jen unu plua noto pri tradukoj el Du Fu. Revenis en iajn manojn klasika libro en la historio de tradukoj el ĉinaj poemoj en la angla, ¡°Abiaj flortabuloj¡± de Florence Ayscough kaj Amy Lowell (1922), libro kies principojn oni trovas nun dubindaj, ĉar l¡¯ aŭtorinoj analizis hieroglifojn same kiel (malpli kunlabore) Ezra Pound kaj Ernest Fenollosa jardekon pli frue. Do ĉinisto faris por poeto materialon kun kvar partoj: ĉina teksto (por vidi l¡¯ aspekton, signifoj laŭ vortaro, it-tie hieroglifanalizoj kaj proza traduko. Amy Lowell reverkis tion en la tiam modaj liberaj versoj. Kaj rezultis tekstoj ankoraŭ legeblaj: centon da poemoj de Li Bo, dekon da Du Fu, unuopajn poemojn de aliaj. Kun centpaĝa enkonduko. Por amuzo jen miaj retradukoj de du poemoj: ĉu rekoneblaj?

 

RIVERVILAĜO

 

Vilaĝo ĉirkaŭbrakas riverkurb-serpento:

trankvile daŭras simplaj someraj aferoj.

Hirundoj tien-reen nestas sub tegmento

kaj mevoj grege svarmas meze de l¡¯ rivero.

El nadloj fil¡¯ martele fiŝhokojn ĉarpentas,

l¡¯ edzino ŝaktabulon pentras sur papero.

Mi tre malsanas, mankas nur medikamentoj;

krom tio-kion tia modestul¡¯ esperu?

 

LA SORĈISTIN-RAVINO

 

Rosjado sur vundita velka bosk¡¯ acera,

la Sorĉintin-ravino nebulmalespera.

Ĉielrapide fluas ondoj de l¡¯ rivero,

ventnuboj horizonte miksiĝas kun Tero.

Mil krizantemoj floris, larmaj tagoj venos.

Boat¡¯ en sol¡¯ ankrita; la koro ĝardenas.

Tajloras vintrajn vestojn Blankreĝurbo supre,

lavatajn jakojn urĝe pistas sunsubire.

                            trad. Kris Long

 

Liu Yuxi (772¡ª842)

 

AŬTUNO

aŭTUNON MARKAS DE ANTIKVE TRISTO KAJ DESPERO.

Mi diras, ke aŭtuno belas pli ol primavero.

En la serena firmamento gruo strebas supren,

portante poezion al la bluo de l¡¯ ĉielo.

                            tradukis  Laŭlum 12-10-1991

 

Shi Chengtai

 

KANTO PRI LARA*

 

Ŝvebas la blanka neĝo februara

kaj vento muĝas ĉirkaŭ Valentino.

Ŝajnas ke vi, la Sorparbo-Dukino,

antaŭ mi reaperas, ĉarma Lara.

 

Poemoj de Ĵivago restas rara,

eternal amo iras al destino.

Kial sur Tero plenas hato, krimo?

Suferoj ŝvelis en l¡¯ Animo klara.

 

Por vi Paŝa per la revolucio

venĝis; bedaŭro sur neĝkampo vagas¡­

Ankoraŭ Kreskas, velkas historio

 

nature, kiel plantoj. Jen zigzagas

inter betuloj pad¡¯ en harmonio;

sed foren via belfigur¡¯ pli svagas¡­

 

*Lara ¡ª la bela heroino en romano Doktoro Ĵivago de Boris Basternak, nomata la Animo de Rusio

 Paŝa ¡ª la edzo de Lara

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

SENTITOLE

 

    I

Larmoj kordas, ho ve; luno arĉas,

La muziko universon farĉas.

Vi eĉ alistele povas aŭdi;

kial ne revenue? Mi enmarĉas!

 

     II

Rompu la distancon per akr-adzo,

kaj svenigu tempon per fer-madzo.

Hejmen! Ni kunestos ĝis eterne;

savu min el sopira haladzo!

 

     III

Jen muslinan nubon luno serpas.

Maron de folioj vento erpas.

Koro inter tero kaj ĉielo

pume falas: hundeto ekjelpas.

 

     IV

Velkaj branĉoj pikas ĉielon.

Vent¡¯ en lagon vintron nun impulses.

Vin atedas ree mi prameje,

malgraŭ frid¡¯, printemp¡¯ tra koro pulsas.

 

Xue Hou

             Mikronoveloj

NASKIĜTAGO

  Li pretigis abundan festenon.

  Ĝis noktiĝo neniu gasto alvenis.

  ¡°Bum, bum¡­¡± finfine iu frapis je la pordo.

  Lin surprizis la gasto, kiu estis antaŭa ¡°ulo¡±. La ¡°ulo¡± embarase metis donacaĵon sur la tablon, krurtremante balbutis: ¡°Via Sekretaria Moŝto¡­¡± eĉ se havus la duan vivon, tiam mi nenial forgesos vian bonkorecon, ke vi forigis mian ¡°ĉapon de fiulo / klasmalamiko.¡±

  Li sentis sin kvazaŭ en koŝmaro.

  Tio estis lia unua naskiĝtago post eksiĝo de la oficposteno.

 

ENMANIĜO

Terura batalo. Vivanta restis nur li mem.

Malamikoj hurle sturmis altejon.

Li elprenis du restantajn grenadojn, enmaniĝante, streĉe enmaniĝante¡­ Subite liaj du brakoj estis trafitaj reciproke de du kugloj. La grenadoj falis teren.

Li dolorite elvekiĝis.

La edzino tenere karesis liajn brakojn, kokete grumnblis: ¡°Vi forte enmaniĝis¡­¡±

Jam malmobilizite, li revenis hejmen. Li streĉe enmaniĝis la paron da maturaj mamoj de sia edzino dum sonĝo.

                                     trad. Shi Chengtai

                       el Novela Montĵurnalo, n-ro 1/1992


                                                                                                                                                              ·µ»ØĿ¼