Penseo  23

Majo / 1992


 

Aldi de¡¯ Giorgi

 

SONETOMAĜE AL PENSEO

 

El for a land¡¯ Ĉinuj¡¯ venas PENSEO.

Malgrandas la format¡¯, grandas l¡¯ ideo

kaj la enhavo, juvelete ŝika,

por belŝatano ĝue gratifika.

 

Do iru mia kanta melopeo:

ke ĝin neniam trafu la pereo

sed floru kiel tiu flor¡¯ unika,

kiun simbolas ĝi, floro lirika.

 

El fora orient¡¯, el ĉina saĝo,

venas instruoj per beletristiko,

per etas ed tre bunta mozaiko.

 

Do flugu tiu ĉi salutomaĝo,

amike, bondezire, kore kaj

sinceradmire. Dankon, Shi Chengtai!

                         Como, 1992-03-21

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

ALMOZULO

Knabino, lanon

kaj buterpanon

mi ne bezonas.

mi petas de vi

      manon.

 

SENTITOLE

Kato en amuz¡¯

sidas kiel mus¡¯

sub balail¡¯:

    Hm¡­tus¡¯.

 

Pu Songling (1640¡ª1715)

PRIŜTELO DE PERSIKO

Infanaĝe mi vizitis foje al la provinca ĉefurbo por partopreni ekzamenon en la tago de Printempa Komenco. Laŭ malnova moro, unu tagon antaŭe, komercistoj de diversaj rondoj starigis ornamitajN arkaĵojn kaj gratulis per orkestroj al la oficejo de mandarenoj, kio nomiĝas Ludo de Printempo. Ankaŭ mi tien iris kun amikoj por ĝui la spektaklon.

Tiutage la homoj venis nube. Ambaŭflanke en la halo sidis oriente/okcidente kvar mandarenoj vid-al-vide, ĉiuj en ruĝa robo. Tiam mi estis tro juna por scii ke kiaj oficistoj la mandarenoj funkcias. Aŭdiĝis nur bruado de homoj kaj muzikiloj. Jen elpaŝis viro vektportanta ion kaj knabo kun disetendiĝantaj haroj. Verŝajne li diris ion, kio tamen droniĝis neaŭdebla en la tumulta bruo. Ni vidis ke la mandarenoj ridis kaj pedelo nigre vestita tuj ordonis laŭte ke li komencu la ludon.La viro jesis kaj demandis kian ludon oni volas spekti. La mandarenoj interkonsiliĝis kelkajn vortojn kaj la pedelo demandis ke kio la viro lertas. Li respondis ke li povas renversigi naturajn fenomenojn. Tion raportis la pedelo al la mandarenoj. Momenton poste li re-eliris kun ordono ke alportu persikon.

La viro jesis humile kaj demetis sian veston, per kio li kovris la keston. Ŝajnigante sin plenda grumblis : "Kiel malprudentas nia mandareno ! En sezono de glacio, kie mi povus akiri persikon ? Se mi rifuzus, tio certe kolerigos Lian Moŝton. Kion fari ?"Lia filo parolis :"Paĉjo, vi jam promesis, kiel do povas nun rifuzi ?"Post longa hezitado la magiisto vole-nevole parolis :"Mi jam bone pripensis. Kie oni povas trovi persikon nun, kiam la printempa neĝo ankoraŭ amasiĝas en la homa mondo ? Nur en la ĝardeno de Diino Wangmu (noto: Ŭangmu.Laŭdire en ŝia ĝardeno la persikujoj donis fruktojn post ĉiuj tri mil jaroj), kie regas ĉiam prospero sen velko, probable troviĝas. Do unika elirejo por ni ¡ª ŝteli de tie."

La filo diris :"Hi, sed kiel oni povus ŝtupare ascendi la ĉielon ?""Rimedo estas." la viro respondis.Kaj li malfermis la keston, de kie li elprenis amason da ŝnuro, proksimume je kelkdek ĝang-oj longa. Ordigante la viro trovis la ekstremon, kiun li ĵetis aeren kaj la ŝnuro tuj pendiĝis aere kvazaŭ io ĝin kroĉis.Post nelonge li ĵetis la ŝnuron pli kaj pli alten ĝis en la ĉielon elĉerpita."Venu, mia infano !"li vokis la knabon. "Mi estas tro olda kaj peza por tien iri, do vi iru !" kaj li donis la ŝnurekstremon al la filo dirante : "Surgrimpu per tio !"La filo akceptis la ŝnuron kun perpleksa mieno plendante : "Tro stultas vi, mia patro, ke vi devigas min surgrimpi al la ĉielo dek mil futojn alta per tiel maldika ŝnuro. Se ĝi interrompiĝus en la mezo, ĉu mi ankoraŭ rezervos mian vivon ?"Sed la patro kriis redevige :"Mi jam misdonis promeson kaj , nun ege pentas senhelpe. Do iru, mia filo, malgraŭ la peno. Se vi sukcesos, certe ricevos premion de cent taeloj da arĝento, per kio mi edzinigos al vi belan knabinon.:La filo prenis la ŝnuron kaj eksurgrimpis supren spirale. Liaj manoj moviĝis kaj piedoj sekvis kvazaŭ araneo sur araneaĵo kaj iom post iom eniĝis en nubaron ne plu videbla.Post longa tempo, ekfalis persiko tiel granda kiel taso. La magiisto ĝojega dediĉis tion al la halo. La persiko rondiris de unu al alies manoj de mandarenoj kiuj post longa observado neniel povis konfirmi aŭ negi ĝian aŭtentikecon.Subite la ŝnuro ekfalis teren. La magiisto konsterniĝis kun ekkrio :"Ho ve ! Iu disrompis la ŝnuron. Kiel mia filo sin apogas ?"Post momento, io falis. Observante li trovis ke en la kapo de la filo.Kunprenante tion, li lamentis :"Ho, certe la gardisto malkaŝis la ŝtelon ! Fatalaĵo por mia filo !"Ree post momento, ekfalis gambo kaj membroj sin sekvis unu post aliaj falantaj.La magiisto kun kortuŝa plorego kolektis la membrojn de sia filo en la keston kaj ĝin fermis dirante :"Mi havas nur tiun ĉi solan filon, kiu ĉiam kaj ĉie min akompanas en migrado. Hodiaŭ, pelate de la ordono li estas trafita senatendite de severa malfeliĉo. Kion mi povas fari krom lin enterigi ?"Li iris al la halo ka petegis :"Jen, mia filo estas mortigita pro la persiko. Kompatu min kaj helpu en lia enterigo, pro kio mi restos eterne dankema al vi !" Mandarenoj treege ŝokiĝis kaj ĉiuj monalmozdonis malavare.La magiisto akceptis ĉies donacon, enmetis ĝin en sian poŝon kaj vokis ekfrapante al la kesto :"Mia filo, kial vi ankoraŭ ne eliru por danki la premion ?"Ĉe lia voko ekiris de la kesto jen knabo kun disetendiĝantaj haroj, kiu kappuŝis la kovrilon kaj riverencis al la nordo. Tiu knabo, ja neniu alia ol la propra filo de la magiisto.Pro la eksterordinara mirindeco ĝis hodiaŭ mi ankoraŭ bone memoras ĉi tiun magion.Poste mi aŭdis, ke adeptoj de la religio de Blanka Lotuso scipovas tiun magion, ĉu ili do estus ties disĉiploj ?

                         el La Strangaĵoj de Liaozhai

                                      trad. Guozhu

 

Shi Chengtai

 

DU MU EN AMAVENTUROJ

Du Mu, la poeto de Lasta Tang-Dinastio, estas fame konata, kies kariero plenis de romeneca nuanco: Li naskiĝis en la nobla familio, je 803 p.k., lia avo estis la fama historiisto Du You, kaj li estis edukita de la tradicia kulturo laŭ konfuceanismo kaj feŭdisma etiko deinfanece; tamen lia ideologio kaj kondutoj ofte koliziis kun la feŭdisma etiko, ke li senbride ĉasis la aman liberon. Kelkaj amaventuroj en lia vivo diskoniĝas pro lia poezia verkado eĉ ĝis nun.

En la 2a jaro de Taihe-erao de Dezhong-imperiestro (828) li sukcesis en la metropola ekzameno, tio estis favorite de fortune al li, sed tiu favorite junulo ne gajnis ŝancon por disvastigi sian politikan kapablon, kiun opiniis intelektuloj dum la feŭdisma epoko la unika misio. Du Mu poste estis engaĝita de prefekto de Xuanzhou, kiel sekretario. Tiam li aŭdis, ke belulinoj troviĝis en urbo Huzhou, kie lia amiko Cui estris kaj li vizitis tien, Cui speciale okazigis festenon por akcepti lin kaj alvokis ĉarmajn kantistinoj-putinojn en la urbo por akompani Du Mu. Sed neniu el la belulinoj estis aminda laŭ D Mu. Cui alie aranĝis remkonkurson, kiu allogis urbanojn, multaj junulinoj ankaŭ spektis la konkuron. Du Mu mem veturis sur boato laŭ rivero kaj rigardis ambaŭborden. Subite, li rimarkis iun knabinon, kiu akompanis sian patrinon por spekti, jam vespere. Du Mu ravita pro ŝia ĉarmo tuj ekstazis. Li konsultis kun la patrino, ĉu li povas peti la manon de la knabino? Tamen la patrino hezite balbutis, ke ŝia filino ankoraŭ estis tro juna¡­ Du Mu donis promeson al la patrino: ¡°Nun mi ne edzinigis ŝin, post dek jaroj mi estros en ĉi tiu urbo, tiam mi certe edziĝos kun via filino, nur vi atendos min dek jarojn, se mi ne revenos post dek jaroj, do, via filino eblos edziniĝi al alia.¡± Du Mu ankoraŭ donacis multajn silkaĵojn kaj monojn al la patrino, kiel dozon. Sed nur post dek kvar jaroj Du Mu revenis en Huzhou, kiel urbestro, kaj la tiama knabino jam edziniĝis antaŭ tri jaroj, eĉ jam havis du infanojn. Ĉagrenite, Du Mu versis:

Mi printempan ĉarmon serĉas, sed malfrue.

Pri florantaj branĉoj mi ne triste plendas.

Puncon jam jam faligis la vent¡¯ detrue,

tamen verdfolioj ombras, semoj pandas.

En 833 Niu Shengru, la prefekto de Yangzhou-regiono invitis al Du Mu, kiel sia sekretarion por ŝati lian talenton. Tiam Yangzhou estis gaja kaj floranta urbo, kie svarmis famaj belaj hetajroj kaj kantistinoj. Du Mu laboris en oficejo tage kaj frekventis bordelojn vespere.

Li diboĉis inter belulinoj kaj drinkado. Eksiĝinte, Niu Shengru adiaŭis al Du MU kaj prezentis skatoleton, en kiu kuŝis multaj paperfolioj, sur kiuj Du Mu legis, ke iun daton Du mu vizitis iun bordelon kaj iu hetajro akompanis lin; iun daton Du Mu tranoktis ĉe bordello; iun daton Du Mu drinkis ie, kaj similaj, tiuj estis notitaj kaj anoncitaj de subulo de Niu al la prefekto mem. Traleginte, Du Mu hontis kaj dankis al Niu pro ties toleremo al si. Baldaŭ post la transposteniĝo de Niu, Du Mu mem ankaŭ estis promociita, kaj venis al urbo Luoyang, la Orienta ĉefurbo de Tang-dinastio, li kun iomete da penta sento versis:

Banale vagas monde mi kun vinoj,

kaj amorludis inter belulinoj.

Trasonĝis jam de jarojn mi en Yangzhou,

nur restas diboĉ-renomo ĉe putinoj.

                    (Memkonfeso)

  Poste Du Mu ofte rememoris pri la vivo en Yangzhou, li versis multe, jen unu el tiaj poemoj:

Vagadis mi senbride kaj frivole,

aplombe dum dek jaroj tostis sole.

En pluv¡¯ printempa kaj aŭtuna monto

ĉe ĉiuj temploj versis mi laŭvole.

                     (Rememore pri antaŭaj vojaĝoj)

  En urbo Luoyang Du Mu funkciis kiel inspektoro de la ministerio de Tang-dinastio. Tiam Li Yuan, la eks-ministro loĝis en urbo Luoyang, ofte regalis amikojn kaj famulojn en sia salono per luksa festeno kaj akompanigis belulinojn al la gastoj. Iutage Li Yuan okazigis festenon, pri tio Du Mu aŭdis kaj deziris ĉeesti ĝin. Tamen Li Yuan ne intencis invite Lin, ĉar Du MU responses pri ekzamenado kaj kontrolado al funkciuloj en la registaroj. Sed Du Mu mem petis al Li Yuan ĉeeston, kiu Li Yuan ne povis rifuzi pro ĝentileco. Dum la festeno rigardante belulinojn, Du Mu trinkis tri glasojn da vino, kaj demandis al Li: ¡°Mi aŭskultis, ke vi havas ĉarmulinon Purpura Nubo, kiu estas ŝi?¡± Li Yuan fingrodirektis al Purpura Nubo, kiun longatempe najlis la rigardo el rondigataj okuloj de Du Mu. Du Mu murmuris: ¡°Ho, la famo ne trompas min!¡± kaj laŭtvoĉe al Li Yuan: ¡°Ĉu vi povas donaci ŝin al mi?¡± Li Yuan, ridetante, ne respondis, dum la ĉarmulinoj turnis sin ridante al Du Mu, kiu tamen ree trinkis tri glasojn da vino, stariĝante, aplombe improvizis:

Festenon en salon¡¯ vi organizas,

kial vi ne invitas min? Surprizas

mia arogantaĵo l¡¯ ĉeestantojn,

rigardoj ĉarmulinoj al mi brizas.

                (Ĉe festeno de eks-ministro)

  Poste Du Mu transposteniĝis, funkciis kiel prefekto en urboj Huangzhou, Cizhou, Muzhou kaj Huzhou. Ĉie, kie li oficiis, liaj amaventuroj spuris en lia poezia verkado. Li ne nur estis dando, aŭ romantika poeto, sed ankaŭ kapabla funkciulo, honesta politikisto: Li kuraĝe verskis pri sia politika opinion, kritikis koruptadon de la dinasti. En la poemoj li ankaŭ admires pri belaj pajzaĝoj de patujo kaj mokis decadencon de la Kortego, verges cinikecon de nobeloj kaj kurakratoj.

  Du Mu mortis en la 61 de Dazhong-erao (852). Eble li mem konsciis, ke poemoj pri amoro kaj diboĉo ne koincidis kun sia reputacio, (li opiniis sin ortodoksa konfuceisto), kiam li kuŝis sur malsanula lito dum sia lasta tempo, li forbrulis plejparte da manuskriptoj de siaj poemoj. Sed lia nevo Pei Yuanhan ĉiam kolektis liajn poemojn, tiel post la forpaso de Du Mu, Pei Yuanhan ordigis sian kolekton kaj kompilis liajn poemojn kaj eseojn, eldonis ilin en 20 volumoj, en kiuj troviĝas ĉ. 450 poemoj kaj iuj eseoj, kaj ĝis hodiaŭ oni povas legi ilin.

                                         1992-04, Tailai

 

Po Cuji (Bai Juyi 772¡ª846)

 

ADIAŬ AL LA VINTRA FORNO

Jam de kvin tagoj estas printempa la sezono,

   aroma, freŝa, brila la tuta regiono.

   De l¡¯ blanka sun¡¯ radias tagtage pli da varmo,

   disfalas la malhele grizblua nubosvarmo.

   Glacipendaĵo lasta ekkrakas jam kaj krevas,

   La novaj sprosoj freŝajn banĉetojn kreski levas

diversas ĉiun lumon, konsolon kaj esperon,

ne sola mi ja amas la dolĉan primaveron.

Ĉu florojn mi bezonas? Kuŝi mi povas en verando.

Kaj en la kor¡¯ de l¡¯ hmo doloras tamen dorno:

Mi malaperos, kiel la ruĝa fajr¡¯ en forno.

                     trad. K. Kalocsay

*Estimata s-ino Ada Csiszar fariĝis senlaborulo post la demokratigo de sia patrujo kaj povas kapti tempon por ordigi postlasitajn poemojn de K. Kalocsay, Apolono sur nia verda parnaso (ĉu domaĝe aŭ feliĉe), ŝi trovas tiun ĉi pecon kaj donas honoron al nia Penseo por aperigi ĝin unuafoje. Koran dankon al s-ino Ada Csiszar!


                                                                                                                                                                ·µ»ØĿ¼