Penseo 24

Junio / 1992


 

Laŭlum

 

MATENO EN LERNEJO

Matene laŭ ale’ lerneja

por legi mi sub arbon venas.

La suno brilas al mi kaj l’ arbeto,

ni ambaŭ en ĝi lumoplenas.

 

Ho, kara arbo, mia amiketo,

ni kune ĝuu sunbankedon.

Memoru ni pri ĉi-momento bela,

ĝis vi fariĝos arbo ĝisĉiela.

 

VIVOĜOJO

Mi ĝue maĉas la mankuntan panon,

plezure sentas la perduntan snon

kkaj trovas la gefilojn fortaj membroj.

Mi amas la piedon kaj la manon.

                   la 15an de majo, 1991 ĉe mia filo Xiaolin

 

Mao Zifu (1963—)

 

PLEJ KURTA VOJO

Faba gruzo

kaŭzas dek milojn da ondoj.

 

Tiom granda korpo

falas en tempan riveron,

ne rezultigas ombron da sono.

Simple,

sinku!

Eliru el alia flanko

      de la Terglobo

kun gemo en koro.

 

HERBETO SUR BALKONO

Devenas vi de Dio scias kie,

celiba, Kreskas for de lom’ ĉi tie.

Neniam vi ricevas de mi flagon,

kial sezonojn raportadas pie?

 

KLIMATIZILO

Printempas vi sezonojn kun servam’.

Tepidon en vi korpo trovas jam.

Sed homo esence estas plant’,

al kor’ situacio ŝajnas sam’.

 

Ada Csiszar

 

Klasikulo de la Esperanta Kulturo D-oro Kálmán Kalocsay (1891—1976)

En malgranda nord-hungarlanda vilaĝo Abaŭjszanto la 6an de oktobro 1891 naskiĝis knabeto, kiu en la baptado ricevis la antaŭnomojn: Kálmán Vince. La patrino Jolan Panda estis 24-jara, la patro d-ro Kálmán Kalocsay 31-jara kiam alvenis la etulo. La infano estis tute sama kiel la ordinaraj novnaskitoj. Nenia signo anoncis al la familio, ke la vivovojo de filo el Abaŭjszanto kondukos al la Esperanta Parnaso.

La infanaj jaroj de Kálmán ne estis feliĉa. Li estas du-jara, kiam la patrino mortis.

La edukpatrino ne povis anstataŭi la varmon de patrina amo.

La mezlernejon Kalocsay vizitis en la urbo Miskovic, kien la jurista patro esti translokita. Kalocsay ne apartenis al la eminentaj studentoj, sed lia inteligenteco, eksterordinara memorkapablo kaj ĉi-tempa jam montriĝanta poeta talento akiris renomon inter la lernejkamaradoj.

Kalocsay en 1909 komencis medicinajn studojn en Budapeŝto. Kiam en 1914 eksplodis la unua mondmilito ankaŭ la medicina studento devis soldatiĝi. Li pasigis 20 monatojn en la batalkampo kaj samtempe prepares sin al medicinaj ekzamenoj. Lia diplomo estas datumita la 2-an de majo 1916. Post la milito li ricevis laboron en la ĉefurba hospitalo de infektaj malsnuloj. La juna kuracisto intense okupiĝis pri infektaj malsanoj, ĉefe pri la difterio kaj skarlatino, precipe pri ties seruma terapio. Lia agado en la medicina kampo estis signifa: hospitala ĉefkuracisto, doktoro de medicinaj sciencoj, honora universitata profesoro kaj renoma fakverkisto medicinista. Kalocsay laboris entute 46 jarojn en la sama laborloko. Li pensiiĝis en 1963.

Kalocsay lernis Esperanton en 1911/12 kaj kiel Esperanto-poeto li debutis en 1921 per la poemkajereto: MONDO KAJ KORO. Tiuj poemoj — escepte kelkajn — jam montras poetan talenton. En 1931 aperis liaj rondelformaj poemoj sub titolo RIMPORTRETOJ. La poemoj kun ĉarma ludemo trafe karakterizas 58 fmajn esperantistojn. En la sama jaro nova poemaro de Kalocsay sub titolo, STREĈITA KORDO. La libro estis granda evento por la Esperanta literature, laŭ kompentuloj “epokfara”. Kalocsay ellaboris — la ĝis tiam mankantan Esperantan prozodion kaj per tio en nia liriko finiĝis la epoko de diletantismo. La kvara originalaĵo de Kalocsay sub titolo IZOLO estis presita en 1939, sed pro la proksimiĝantaj militaj jaroj ne venis al la publiko. Ĝi restis en nebindita stato.. La libron en 1977 eldonis UEA en faksimila represo. Post longa silento, en 1956 aperis nova poemvolumo, la verse reverkita EZOPA SAĜO. Ĉe la eldonejo PRO ESPERANTO (Vieno) estas jam survoje postlasitaj poemoj de Kalocsay sub titolo: VERSOJN ONI NE AĈETAS.

Multaj el la poemamantoj opiniis: estas granda perdo, ke Kalocsay ĉesis verki originalaĵojn. Li multefoje emfazis, ke la tradukado devigas la verkiston, ĉefe la poeton ellabori, poluri la lingvon, krome antaŭ la ne-esperanta mondo la tradukoj de konataj, mondliteraturaj verkoj povas pli efike pruvi la kapablecon de la Internacia Lingvo. Tiun kapablecon brile pruvis Kalocsay.

Kiel tradukisto Kalocsay debutis en 1921 per KANTANTA KAMPARO. La modesta kajereto entenas 101 hungarajn popolkantojn. En 1923 li tradukis poemfabelon de ŝ. Petofi: JOHANO LA BRAVA, kiu atingis jam la kvaran eldonon. Tiun ĉarman poemfabelon la eminenta tradukisto Sun Yong transplantis al la ĉina lingvo. (Ties historian detale rakontas Shi Chengtai en Penseo 1991 n-ro 11, kaj en Esperanto 1991/138-40).Sun Yong, kies merito estas — krom la interpreto de Petofi — aliaj tradukoj el la hungara literature (parte pere de Esperanto), en 1958 ricevis distingon: Ordeno de la Laboro de la Hungara Popola Respubliko. En 1924 en la brila traduko de Kalocsay aperies LA TRAGEDIO DE L’ HMO de I. Madach. Kalocsay klopodis konatigi la hungaran literaturon kaj samtempe kontribui per ĝueblaj tradukoj al la Esperanta literature. En 1933 aperis la renoma HUNGARA ANTOLOGIO kaj en 1970 150 elektitaj poemoj de S. Petofi sub titolo LIBERO KAJ AMO. Pro la diskonigo de la hungara liriko kaj la multjardeka laboro de Kalocsay la Hungara PEN-Klubo en 1970 distingis lin per honormedalo.

Kalocsay estis elstara interpretisto de la tutmonda poezio. En ETERNA BUKEDO aperinta en 1931, troviĝas 260 poemoj el 111 aŭtoroj kaj tradukitaj el 22 lingvoj. Tiu ĉi poemaro estas la kerno de la 665-paĝa TUTMONDA SONORO, tradukita el 30 lingvoj, aperigita en 1981. En 1932 aperis ROMAJ ELEGIOJ kaj LA TAGLIBRO de Goethe. La traduko de INFERO de Dante (1933) en la originala versformo, en tercinoj estis granda sensacio de la Esperanta literature. Post la mondmilitaj jaroj kaj post la jaroj de “malvarma milito” Kalocsay denove aktivadis. Tradukoj el Baudelaire: LA FLOROJ DE L’ MALBONO (kun G. Waringhien kaj kun aliaj) en 1957, en 1969 nova transplantaĵo de Kalocsay-Waringhien, poemaro de Heine: KANTOJ KAJ ROMANCOJ. Kaj venis la Shakespear-verkoj: REĜO LEAR (1966); SOMERMEZNOKTA SONĜO (1967); LA TEMPESTO(1970).

LA PROZAJ TRADUKOJ DE Kalocsay estas malpli signifaj ol la poemtradukoj. Jen, lia libroforme aperintaj prozaj tradukoj: LA PAĜO DE L’ REĜINO de J. Heltai; DU KOKCINELOJ; LA MONTRO de G. Gardonyi; MORGAŬ MATENE de F. Karinthy; ARTHISTORIO I de A. Hekler; ROZINJO de G.Y. Torok.

Kalocsay estis ĉefa poeto kaj poemtradukisto, tamen li devis esti ankaŭ lingvisto, pliriĉiganto de la lingvo, ĉar kiam li komencis literaturan agadon, la Zamenhofa lingvo ne estis tiom ellaborita kiel hodiaŭ. Grandskala estis lia agado ankaŭ ĉi-terene:

LINGVO STILO FORMO (1931)

PARNASA GVIDLIBRO (Kun G. Waringhien kaj R. Bernard, en 1932))

PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO (kun G. Waringhien 1938-1958-1965)

VOJAĜO INTER LA TEMPOJ (1966)

SISTEMA GRAMATIKO DE ESPERANTO (1966)

DOMFABRIKO, 6000 FRAZEOLOGIAJ ESPRIMOJ HUNGARAJ-ESPERANTAJ (kun A. Csinzas, 1975)

Ankaŭ kiel redaktoro Kalocsay plenumis graven rolon en la Esperanta literature. En 1922, J. Baghy, T. Schwartz,*, P. Balkanyi kaj Kalocsay fondis la faman revuon LITERATURA MONDO, kiu aperies en tri periodoj. La revuo baldaŭ fariĝis arta organo de la Esperanta kulturo, kerno de la tiel nomata Budapeŝta Skolo. Literatura Modo eldonis ankaŭ librojn. Ekzemple en la dua periodo (inter 1931 kaj 1938) oni aperigis 80 volumojn. Kalocsay redaktis ok librojn kaj kiel redaktoro li tralegis kaj korektis, lingve poluris sennombrajn manuskriptojn. Keom Literatura Mondo Kalocsay redaktis la BIBLIOGRAFIAN Gazeton (en 1933), la kvaronjaran revuon  Lingvo Libro (inter 1934 kaj 1938), estis redakciano Ĉe Hungara Heroldo, lingva revizianto de Hungara Vivo (inter 1961 kaj 1976). Estas fakto, ke multaj verkoj povas danki sian esperon kaj delikatecon al Kalocsay.

Kalocsay en siaj junaj kaj mezaĝaj jaroj vigle partoprenis en la Esperanto-movado: plenumis diversajn funkciojn en la Hungara Esperanto-Asocio, organizes, deklamis, rolis teatraĵojn, instruis kaj prelegis. Li havis neordinaran memorkapablon kaj ĝisfunde konis la temojn, kiujn li prezentis antaŭ publiko, do tio ebligis, ke plej ofte li parolis parkere. El liaj prelegoj nur kelkaj troviĝas surskribitaj. Tiuj valoraĵoj aperies libroforme en 1985 sub titolo: DEK PRELEGOJ.

Oni diras: Poet one mortas.

En la urbo Miskole jam strato, sur la iama someruma domo memortabulo, en la naskiĝloko strato, memorĉambro kaj bronza busto gardas lian memoron. (Pretere ni mencias, ke Kalocsay estis la unua, kiu — post Zamenhof — ricevis publican statueton). Pasis dekses jaroj post la morto de Kalocsay. Estas jam kolektita lia plena verkaro, estas registritaj multnombraj eseoj, artikoloj, poemoj, tradukaĵoj — verkitaj ankaŭ sub plumnomo ĝis nun rekonataj — per kiuj Kalocsay mult kontribuis al la plenmaturiĝo de Esperanto kaj al la florado de ties literature.

 

*Teodoro Schwartz estis patro de la konata amerika negoculo kaj mecenato Georgo Socros.

 

Su Shi (1037—1101)

 

PRINTEMPA NOKTO

Printempa nokta horo egalas al mil oroj.

Sub luna ombro ŝvebas plaĉa arom’ de floroj.

Kantoj kaj flutoj supre en pavilon’ teneras.

Trapezo en ĝardeno. Noktomezo sen rumoroj.

                  trad. Guozhu

                          1992. 05. 28

Ŝlosilo de Ĉinesko

1.               Poemo, verkita laŭ skemo de ĉina fiksforma poemo (ekz-e: ci-oj), estas nomata Ĉinesko.

2.               En ĉoina poezio, la skemoj de la fiksformaj poemoj estas tiel multaj, ke la sumo eĉ superis 2000, tamen, el kiuj la plej ofte uzataj, nombris ĉ. 50.

3.               Ĉiu ĉinesko havas sian propran nomon, kiu servas ĉefe (aŭ nur) por indiki la fiksforman skemon, sed ne kiel titolo de la poemo.

Tial, diversaj poemoj, verkitaj laŭ la sama ĉinesko, devas havi tute saman fiksformon, sed, samtempe, tute povas havi la plej diversajn malsamajn enhavojn.

4.               Nomon de ĉinesko ni skribas per Hanlingva Fonetika Alfabeto (HFA). Ĝi aperas ofte en la (vic-) titolo de la poemo, sube de la poemtitolo, kiu ankaŭ tre ofte tute ne aperies.

ekz-e: Laŭ ĉinesko Shiliuziling

Uzo de laŭsence esp-igita nomo estas permesata, sed litera, ne deviga.

ekz-e: Laŭ ĉinesko Dekses-silabo

Do ni enmetu ĉitie en nia ŝilosilo ankaŭ la originalan nomon de ĉinesko en ĉinaj ideogramoj, por eventuala esp-igo laŭ bontrovo de verkantoj.

5.               Esperanta ĉinesko redonas jenajn form-karakterizaĵojn de la originala samnoma ĉina fiksforma poemo:

(1)   Nombro de strofo(j).

(2)   Nombro de versoj.

(3)   Nombro de silaboj en ĉiu verso.

(4)   Nombro de rimoj.

(5)   Rimaranĝo.

6.               La skemon ni skribas jene:

(1)   Per ciferoj, kiuj indikas la nombron de silaboj en verso.

(2)   unu cifero por unu verso

(3)   ciferoj por senrimaj versoj estas kune skribitaj.

ekz-e: 43 signifas

ne kiel “kvardek tri silaboj en unu verso”

sed kiel “du versoj senrimaj, el kiu la unua enhavas 4 silabojn, la dua verso enhavas 3 silabojn.”

(4)   ciferoj supre /malsupre skribitaj indikas elekteblajn variantojn.

ekz-e: 4/3 la verso enhavas aŭ 4 aŭ 3 silabojn.

(5)   post cifero de kunrima verso estas komo [,]. Tamen, ĉar la lasta verso de ĉiu strofo ĉiam estas kunrima, tial, ne estas tie superflua komo.

(6)   per punktkomo [;], kiu indikas rimŝanĝiĝon.

(7)   per /, kiu dividas forme malsamajn strofojn, dum la du samajn strofojn ni indikas per (    )×2

(8)   per asterisko [*], kiu indikas ripeto de la vorto(j).

(9)   per du asteriskoj [**], kiu indikas palindromon.

(10)   per literoj sub ciferoj, kiuj indika rimaranĝon, rimŝanĝiĝon.

(11)   per litero x por senrima verso.

(12)   per majusklo, kiu indikas ripeton de la rimo.

ekz-e: signifas la skemo de shiliuziling

 

 

     specimeno:-------------------------

Vok’

Ondas kun Ĉineska log’.

Kreu ni

ofte dum l’ epok’!

-----------(Jixin)-----------

 

Busuanzi 卜算子  (55,75)×2

Caisangzi 采桑子  (74,4,7) ×2

 

Chaitoufeng 钗头凤  (3,3,7;3,3,44,1,1*,1*)×2

                   a a a b b x b b B B

Changxiangsi 常相思  (3,3,7,5) ×2

Daolianzi 捣练子  33,7,77

Dielianhua 蝶恋花  (7,45,7,7) ×2

Dingfengbo 定风波  7,7;7,2;7 / 7,2;2;7,2;7

                   a a b b a c c d e e d

Genglouzi 更漏子  33,6;33,5 / 33,6;33,5

                 xa a xb b xc c xd d

Hexinlang 贺新郎  5,344,76,7,78,33 / 7,344,76,34,78,33

Huanxisha 浣溪沙  7,7,7 / 77,7

Jiangchengzi 江城子  (7,3,3,45,733) ×2

Jianzi Mulanhua 减字木兰花  4,7;4,7 / 4,7;4,7

                           a a b b c c d d

Langtaosha 浪淘沙  (5,4,7,74) ×2

                     6    4

Linjiangxian 临江仙  (   6,7,  5) ×2

7                5

Manjianghong 满江红  434,344,77,353 / 33,33,54,77,353

Nangezi 南歌子 

 一式  55,7,9

 二式  55,5,53

Nanxiangzi 南乡子  (5,7,72,7) ×2

                                 54

Niannujiao 念奴娇  436,436,445,46 / 6  ,436,454,46

                                 45

Pozhenzi 破阵子  (66,77,5) ×2

Pusaman 菩萨蛮  7,7;5,5 / 5,5;5,5

                a a b b c c d d

Qingpingyue 清平乐  4,5,7,7; / 6,6,66

                    a a a a  b b x b

                      33

Qingyu’an 青玉案  7,   ,7,445×2

                      7

Qinyuanchun 沁园春  444,5444,447,354 / 6,35,5444,447,354

Queqiaoxian 鹊桥仙  (446,734) ×2

                         2  2*

Rumengling 如梦令  6,6,56,  ,   ,6

                         A  A

Shanhuazi 山花子  7,7,73  / 77,73

Shaonianyou 少年游

  一式  (445,445) ×2

  二式  75445 / 75445

Shengshengman  声声慢  4,46,64,634,336 / 6,36,46,634,37

Shengzhazi 生查子  (55,55,) ×2

Shiliuziling 十六字令  1,7,35

Shuidiaogetou 水调歌头  55,65,665,55 / 333,47,665,55

Shuilongyin 水龙吟  67,444,444,5433 / 6,34,444,444,544

Sumuzhe 苏幕遮  (33,45,7,45) ×2

Suzhongqing 诉衷情  7,5,65 / 33,3,444

Tashaxing 踏莎行  (44,7,77) ×2

Tiaoxiaoling 调笑令  2,2*,6;6,6;2**,6

                   a A a b b c C c

Xiangjianhuan 相见欢  6,3,9; / 3,3;3,9

                     a a a b b a a

Xiaochongshan 小重山  7,53,7,35 / 5,53,7,35

                    3,3,7;3,9;7,7;3,3,9

Xiaomeihua 小梅花  (                  ) ×2

                    a a a b b b c c d d d –

Xijiangyue 西江月  (66,7,6,) ×2

Yan’ermei 眼儿媚  7,5,444 / 75,444

Yijiangnan 忆江南  35,77,5

Yijianmei 一剪梅  (7,44,744) ×2

                  3*        3*

Yiqin’e 忆秦娥  3,7,  ,44 / 7,7,   ,44

                  A        A

Yugezi 渔歌子  7,7,33,7

Yujia’ao 渔家傲  (7,7,7,3,7) ×2

Yulinling 雨霖铃  4,44,644,65,347 / 7,35,634,426,345

Yumeiren 虞美人  7,5;7,9; / 7,5;7,9

                 a a b b c c d d

Zhegutian 鹧鸪天  7,7,77 / 33,7,77

Zhuzhici 竹枝词  7,7,77

                            ——Guozhu

 


                                                                                                                                                   返回目录