Penseo 25
Julio / 1992
Karaj legantoj / penseanoj:
Jen, nia Penseo komencas sian train jaron! Kvankam ĝi ankoraŭ restas floreto, tamen ĝi certe kreskas en ĝardeno de Esperantio kun la prospero de nia Esp-movado.
Mi, redaktoro, elkore dankas vin, ĉar vi kultivis kaj kultivas ĝin per viaj abono, legado, kontribuado, proponado, kritikado kaj¡ kaj laŭdado. Ĉu ni, la redaktoro kaj eldonanto, povos fini kultivadon niaflanke, se vi tiel donis kaj donas al ĝi flaman amon? Ne!
Daŭrigu viajn zorgojn kultivojn pork e nia Penseo floru pli bele!
la red. 1992-07
Robindronath Tegor (1861¡ª1941)
KONSEKRAĴO
(poemo 35)
Ridado, ŝercoj, kantoj kaj babilo
hieraŭ nokte nin amike rondis.
Ankoraŭ en la sendormiga brilo
de ĝojo, mi revenis laca; frontis
malluman hejmon. Jen, malvarma vento
ame karesis varman korpolacon:
tuj benis sangon milda sento.
Tuj mia koro ekatingis pacon
de ej¡¯ malluma, kiun jam forlasis
aktoroj kaj spektantoj. Supren pasis
mia atento, tuj trans nokta spaco
ĝis la stelkosmo.
de Via kvietaĵ¡¯, en kies kortoj
ni distris nin, sen pens¡¯, per ridaj sportoj.
elbengaligis Probal Daŝgupto
Dai Wangshu (1905¡ª1950)
ĈAGRENO
Ho, soleca ĉagreno de aŭtuno,
kaj la sopiro al proksima maro¡
Se vi demandas, kial mi ĉagrenas,
mi ne kuraĝas diri vian nomon.
Mi ne kuraĝas diri vian nomon,
se vi demandas, kial mi ĉagrenas,
nur diras pri sopir¡¯ al for a maro,
pri soleca ĉagreno de aŭtuno.
1933
MI PENSAS
Mi pensas, mi fariĝas papilio¡
Tenera vok¡¯ de floretoj post dekmil jaroj
trans senvekiĝa kaj sensonĝa nubo
vibrigas miajn kolorajn flugilojn.
1937
ĈE TOMBEJO DE XIAO HONG*
Post vojaĝ¡¯ soleca, longa metas
antaŭ via kap¡¯ mi kameliojn.
Mi atendas kaj en nokt¡¯ senfina
vi aŭskultas marajn elegiojn¡
1944
*Xiao Hong(1911¡ª1942) ¡ª la fama verkistino
trad. Shi Chengtai
Pu Songling (1640¡ª1715)
LUKTARTO
Li Chao, alinomata Kuiwu, estis loĝanto okcidente de Linzi. Senbridema kaj malavara, foje li renkontis bonzon kvestantan, kiun li regalis per sufiĉe multe da manĝaĵoj. La bonzo satigite tre dankis lin, dirante: "Mi venas el Shaolin-templo, kaj posedas negrandan arton, kiun mi tre volontas instrui al vi."
Kun ĝojo Li Chao loĝigis la bonzon en gastejon kun abunda provizo kaj lernis de li tagnokte.
Tiel pasis tri monatoj kaj Li Chao multe progresis en luktarto. Pro tio li sentis grandan memkontenton.
"Ĉu vi progresis ?" demandis al li la bonzo.
"Jes. " respondis Li Chao. "Mi jam ellernis ĉion, kion vi posedas."
Ekridis la bonzo, kaj ordonis ke Li Chao prezentu kion li lernis.
Demetinte sian palton, kaj, kraĉinte salivon al siaj polmoj, Li Chao ekprezentis, saltante kiel fluganta simio kaj malleviĝante kiel facilmova birdo. Post momento da moviĝado, turniĝado kaj saltado, fine Li Chao staris kontenta kun ambaŭ manoj ĉe talio.
"Nu, bone !" la bonzo reridis dirante: "Se vi jam ellernis ĉion kion mi posedas, do lasu nin fari matĉon."
Ĝojvolonte Li Chao akceptis la proponon. Ambaŭ do ekpozis kun interkrucitaj brakoj. Sekvis atakoj kaj rezistoj. De tempo al tempo Li Chao serĉis la mankojn de la bonzo, sed en palpebrumo, de eka piedbato far la bonzo, Li Chao jam teren falis forĵetita je distanco de pli ol dek futoj.
Manklakante la bonzo diris: "Ho, vi ankoraŭ ne tute ellernis mian arton !"
Apogante sin per ambaŭ manoj sur tero, Li Chao honteme kaj deprimite petis instruon de la bonzo.
Post kelkaj tagoj, la bonzo foriris.
De tiam Li Chao famiĝis. Li vagis multajn lokojn tra la lando kaj neniam renkontus rivalon.
Foje li vojaĝis al Jinan kaj hazarde vidis ke juna bonzino presentis luktarton antaŭ publiko, spektantoj ĉirkaŭsieĝis ŝin nube.
La bonzino parolis al la spektantoj: "Ludado de mi unuopa estas tro soleca kaj senvigla. Ĉu iu el vi volontus elpaŝi por amuzi ĉiujn per interludo kun mi ?"
Ŝi tiel parolis trifoje, dum la spektantoj nur silente rigardis inter si kaj neniu respondis jese.
Ĉeestante tie, Li Chao eksentis tiklon de luktemo, kaj elpaŝis fiere. La bonzino tuj salutis ridante al li kunigante siajn polmojn.
Ĵus post komenco de interlukto, la bonzino haltigis lin kriante: "Jen luktarto de Shaolin-skolo !" kaj demandis: "Kiu estas via honorinda instruinto ?"
Komence Li Chao ne volis respondi, sed ŝi insiste demandadis, kaj fine li eldiris la nomon de la bonzo. Tiam la bonzino salutis per kunigitaj pugnoj dirante: "Ho, ĉu la fama Malsagaca Bonzo estas via majstro ? Se jes, nia interlukto jam estas superflua, ĉar mi volonte antaŭkonfesas min superita."
Li Chao ankoraŭ petis plurfoje, sed la bonzino ĉiam rifuzis. Tamen la spektantoj instigis amase, kaj la bonzino fine diris: "Se vi estas disĉiplo de la Malsagaca Bonzo, do estas negrave ke ni ludu kiel samrondanoj. Tamen nur ĝis la grado de reciproka aludo."
Li Chao jesis. Tamen, vidante ŝin neforta, li supozis la matĉon facila. Krome instigate de juneca superemo, Li tre volis venki ŝin kaj konkeri la senrivalan famon.
Dum la interlukto intensis, la bonzino subite haltis saltinte flanken. Li Chao demandis pri la kialo, ŝi nur ridetis senresponde. Li Chao prenis tion kiel ŝian senkuraĝiĝion kaj petegis pri daŭrigo de la matĉo. la bonzino do releviĝis. Post momento, Li Chao ekĵetis al ŝi piedbaton. Responde la bonzino nur per kunigitaj kvin fingroj faris al lia kruro transverse tranĉon, kaj Li Chao tuj sentis sin forte hakita malsupre de la genuo kaj ekfalis teren ne plu povante sin levi.
La bonzino ridis kun pardon-peto: "Ho, tro impertinenta mi ofendis vin, bonvole ekskuzu min !"
Li Chao estis portita reveni hejmen kaj resaniĝis nur post pli ol monato da ripozo.
Post pli ol unu jaro, kiam la bonzo revenis, Li Chao rakontis al li la okazintaĵon, kaj tiu konsterniĝis parolante: "Ho, vi mem agis tro impertinente ! Kial inciti al ŝi ? Estis feliĉe ke vi unue menciis mian nomon; alie, via kruro tre eble rompiĝis jam delonge !"
tradukis Guozhu
Lu Jixin (1953¡ª)
VESPERA SUNO
Ĉu estas koro
kun sopira flam¡¯
al tera floro
eksponi pri am¡¯?
ĉu estas vango
ruĝa jam de hont¡¯
al mara tango
verŝi el kor-font¡¯?
Ĉu estas sango
solidita gut¡¯
al ĉiu rango
diri pri alud¡¯?
Mi tenas kulton
al vespera sun¡¯
serĉas rezulton
en svenonta lum¡¯.
ĈE HAVENO
¡ª al Asta
Kiel laca ŝipo
kontraŭ onda vipo
mi min tiras al via haven¡¯.
Post tanga amaro,
for de rula maro,
mi nur volas pacon sen ĉagren¡¯.
Viaj ondoj molas
kaj al mi konsolas.
Dolĉe dormas mi lulate ĉe muar¡¯.
Do en sonĝo mia
pri navigacia
alte flugas la kuraĝa lar¡¯.
1991, Malmo
Maŭ Zedong (1893¡ª1976)
LAŬ DEKSES-SILABOJ
(la nova traduko per storneloj)
Montoj!¡ª sur selo
solide, vipas mi la flugĉevalon.
Ravide, hu! ¡ª tri futoj de l¡¯ Ĉielo!
Montoj!¡ª gigantaj
marondoj tumultantaj; en batalo
intense mil ĉevaloj galopantaj.
Montoj! Kun pika
akraĵo, pintas tra l¡¯ lazuron. Falos
Ĉielo
sen la apogad¡¯ fortrida.
elĉinigis Licius
Liu Hao (?¡ª754)
DIALOGO SUR RIVERO
Ŝi: ¡°Kie hejmis vi? Sinjoro!
Mi mem loĝas en Hengtano.
Proksimigu niajn ŝipojn,
diru, ĉu vi ¡ª samlokano?¡±
Li: ¡°Jes, hejmlokas mi ĉeborde,
ofte ŝipas laŭ-ĉ-flue.
Ambaŭ vivas ni ĉe Changgan,
Kial konu nin ne frue?¡±
trad. Guozhu
Su Zi (1955¡ª)
LA ŜLOSILOJ
Li trankvile demetis la ĉenon da ŝlosiloj, tiel li ekrompis lastan ligon kun ĉi tiu hejmo, kiu iam apartenis al li.
Li leĝere metis la ŝlosilojn sur tablon.
La edzino, silente rigardante ĉion ĉi, sides ĉe litrando brakumante filinon. Ili ambaŭ estis ĝentilaj, pro tio eksedziĝo, kiu estis animskua aventuro por ordinaraj personoj, ĉe ili similes al fluanta rojo, kiam renkontis kun branĉo, la rojo kompreneble disfluas.
La trijara filino aplombe senŝeligis oranĝon, ŝirante kaj mordante, en la sino de patrino, sur kiu oranĝaĵeroj disfalis. Feliĉe al ili ambaŭ, ke la filino ankoraŭ restas naiva kaj nebulmensa, ne povante komprnei la disigan doloron.
Tamen lia koro tremetis, kiam li demetis la ĉenon da ŝlosiloj.
Li estas forgesema. Antaŭe, kiam ili vivis harmonie, la edzino nomis lin Ma Daha, kiu aĉetis simiojn anstataŭ sapon kun la simian marko. Li ne aĉetis simiojn hejmen, sed multfoje perdis ŝlosilojn. Iutage, kiam la edzino oficveturis, liaj ŝlosiloj, bum! estis fermata de li mem en la ĉambron. La fera pordo, kies efikon kontraŭ ŝtelistoj, oni neniel scias, tamen ŝovis lin en embarason. Fine li nur riskis, ke li grimpis suben de la balkono de najbaro superetaĝa per ŝnuro al la sia balkono, Kiom danĝera! Najbaroj, kiuj rigardis lin balanciĝantan inter etaĝoj, estis timigitaj spir-entenante. Poste, la edzino revenis, aŭskultinte pri tio el buŝoj de aliaj, ŝi kolere pugnobatis lian bruston. Kun larmplena vizaĝo ŝi raŭksingulte laŭtkriis: ¡°Mi preferus bruligi la domon ol ke vi riskos vin plu!¡±
Li brakumis la edzinon tiel stringe, ke ŝi ne povis plori.
Li ne riskis sin plu tiel, ĉar la zorgema edzino aĉetis por li fortikan ĉenon, sur kiu ŝi ligis ŝlosilojn bezonatajn de li. Ĉiufoje, kiam li demetis veston por lavi kaj surmetis la puran, ŝi akurate alligis la ŝlosilĉenon sur li. Kiam la filino kapablis kompreni vortojn de gepatroj, la edzino ofte rakontis al ŝi la historian pri la forgesitaj ŝlosiloj, fininte la rakonton, la edzino ankoraŭ okulumcelis lin: ¡°via malsaĝa patro!¡±
Tamen tio jam estas paseo. Post kiam ili travivis tiom da turmentado de reciproka netoleremo, la verdikto de juĝejo por diverco donis al ili enmancipatan plezuron. Li elspiris longe, konsiderinte, malnodis la ŝlosilan ĉenon, el kiu disligis kelkajn ŝlosilojn, kiuj apartenas al li mem, kaj metis la ĉenon sur tablon.
La edzino silentis. Li rigardis lastafoje al konata ĉirkaŭo kaj haste ekiris al la pordo.
Kiam li ekmalfermis la pordon, li subite aŭdis la klaran kaj sonoran vokon: ¡°Paĉjo, vi forgesas la ŝlosilojn.¡±
el Novela Monatĵurnalo n-ro 4 / 1992
trad. Sceto