Penseo  26-27

Aŭg-Sep. / 1992


 

La 5a Pacifika Kongreso de Esperanto okazis de la 17a ĝis la 22a de aŭg., 1992 en la ĉarma ĉemara urbo Qingdao, kien haste veturis de la suda, meza kaj norda partoj en nia lando ni, eldonanto Lin Liyuan (Kantono), kunlaboranto Guozhu (Huangshi), redaaktoro Shi Chengtai (Tailai) kaj ofertis nian Penseon al la kongresanoj, ĉinaj kaj alilandaj, kiuj forprenis, page aŭ senpage, stokon sur tablo metitan de nia ¡®mastro¡¯ lin (sed ne ¡®kapitalisto¡¯) en la halo pri Ekonomia Evoluo de prov. Guangdong de Huanghai-hotelo, ¡ª la kolektaj volumoj de n-ro 1 ĝis n-ro 18 kaj nove eldonitaj n-roj 19-25. Eĉ mi tre malfacile trovis kelkajn ekzemplerojn de la lastaj n-roj por nia aŭtoro Laŭlum antaŭ la Fermo de Kongreso. Ĉu oni preferas legi ĝin? Eble jes. Ĉu la movado vere bezonas tian povran revueton? Ankaŭ eble jes. Pri tio ni, triopo, sentis nin delica kaj, kaj eĉ fiera¡­ Do, mi kaj Guozhu tuj petegis al nia ¡®mastro¡¯ Lin, ke li regalu per biero de marko Qingdao nin. Dum la gustumo (eble nur mi mem aplombis bieron, ĉar Lin kaj Guozhu neniam kapablis trinki bieron, tial ilia akompano nur estis pozodona antaŭ mi, mi pensas) ni ekstaze diskutis pri longvivigo de Penseo: Ni persistas eldoni ĝin ĝis tiam, kiam? ni ne scias; kaj pli riĉigos ĝian enhavon laŭeble; plibeligos ĝian mienon, kompreneble strebe evitos preserarojn, kaj plivaste distribuos ĝin¡­

Verdire, ke mi iam estis pesimisto, se temis pri ĝia eldonkvanto ¡ª nur 200 eks. po ĉiu numero, tamen mi ĵus legis en n-ro 11 de Survoje: : ¡°Eldonkvanto de Literatura Gazeto estis ¡®apenaŭ cent¡¯ (Barsukov, vol. III, p.14). Al ĝi kontribuis Puŝkin¡­

Eŭropano jun la nomoj de Ĵukovskij, Jazykov kaj Puŝkin havis 150 abonantojn, sed Nuntempulo atingis la kvanton de abonantoj 500¡­¡±. ho, nia Penseo posedas pli ol 100 legantojn, pri tio mi fariĝas optimisto¡­ Sed, mi tuj ekmemoras, ke la menciataj revuoj estis eldonitaj en la lasta jarcento! Mi denove, ¡°ho ve¡­¡±

Tamen ni ankoraŭ deziras daŭrigi nian laboron, se vi, karaj legantoj / penseanoj ankoraŭ subtenas nin per viaj kontribuado, abonado, distribuado en via regiono kaj , kaj ¡­ mecenatiĝo!

Dum la kongreso ni ankaŭ diskutis kun la Linda f-ino Choe Youngsuk, la redaktoro de organo de Korea Esp-Asocio, pri kunlabora ebleco, ŝia ĉarma rideto kaj najtingala voĉsonoro vigligas mian rememoron ĉi-momente¡­

Nia nova amikino, s-ino Joy Garard volonte distribuos nian revueton en sia lando ¡ª Nov-Zelando, do Dankon al ŝi!

                                           la red.

 

Zhou Yongkeng

 

DONACE

¡ª    al la 5a Pacifika Kongreso de Esp.

 

En la mond¡¯ trans dekmil lioj

flugas verda vok¡¯ intima.

Nin sen baro interflua

ligas l¡¯ amikec¡¯ senlima.

                  1992. 08. Zhongshan

 

Masayuki Kuroda

 

KUZINA KOMPLOTO

Gekuzoj trotis

sub solecaj stratlampoj,

kuzin¡¯ komplotis.

 

Lin ŝi invitis

en kuirejon sufokan,

ŝin ŝvit¡¯ iritis.

 

Spite rimorson

demetis ŝi Jukaton*

en nudan torson.

 

Neĝblankaj cicoj

pufaj lin antaŭnazis

en brulvorticoj.

 

Rondiris pinĉi

jam cicojn li tenere,

deliris linĉi.

 

Ĉe ŝia damno

kun strabo li jam ne plu

nek amordramo.

 

Bonŝanc¡¯ fiaskis

pro diskreto tro nerva,

rimorson naskis!

 

Tempest¡¯ abrupta

sur min tro furiozis

kuzin¡¯ jam nupta.

 

Momenta pento

poste korfundon premis,

oris silento!

 

Kulmin¡¯ fragmentis

rimors¡¯ longigis spuron

plu sin latentis.

 

Oldulon trempus

sedimenta mar¡¯ pubera.

Memor¡¯ printempus.

 

Ne plu revenos

pubero forpasinta,

nur nunon trenos!

*Jukato ¡ª somera simpla (sensubŝtofa kimono brokata post la vespera bano.

 

Pu Songling (1640¡ª1715)

 

MURO KUN PENTRAĴO

Kiam Meng Longtan de Jiangxi( Ĝjangŝji ) kaj s-ro Zhu Xiaolian (Ĝu Ŝjaŭljan), trapasinto de provinca ekzameno, gastis en metropolo, foje ili ekskursis hazarde al templo, kies konstruaĵoj,ĉu la preĝhalo aŭ monaĥa loĝejo, ĉiuj estis ne tre vastaj, kie provizore loĝis maljuna bonzo vaginta el fremda loko. Vidante ke alvenis vizitantoj, li iom ordigis sian veston kaj eliris bonvenigante konduki ilin rondviziti la templon.

En la halo ili vidis skulptitan idolon de la budhista Majstro Baozhi ( noto: Baŭĝi (418-514),rigardata kiel mirbudaisto siatempe.), kaj, sur la ambaŭflankaj muroj estis delikate pentritaj freskoj kun vivecaj figuroj. Fresko sur la orienta muro temis pri feino fluge disŝutanta petalojn. La juna virgulino-feino kun disetendiĝanta hararo (noto: En antikva Ĉinio,infanoj malpli aĝaj ol 15-jara estis kun neligita disetendita hararo.) ĉarme ridetis tenante en sia mano floron. Ŝia ĉeriza buŝo kvazaŭ ekmoviĝos kaj ŝiaj rigardoj verŝajne fluus.?¥Fikse rigardante dum longa tempo, s-ro Zhu tute dronis en ekstazo kaj nebula penso. Ŝvebante, kvazŭx portate de nuboj, lia korpo alvenis jen sur la muron. Tie estis vicoj da pavilonoj, palacoj, nesamaj ol tiuj en la homa mondo. Maljuna bonzo lekcias sur la katedro. Amaso da aŭskultantoj ĉirkaŭis lin. Ankaŭ s-ro Zhu puŝiĝis inter ili staranta.

Post nelonge, li sentis ke iu kaŝe tiris lian baskon. Returninte sian kapon, Zhu vidis ke tiu estis la juna feino, kiu ekridis al li kaj foriris. Zhu tuj sekvis ŝin. Tra zigzaga koridoro ŝi eniris malgrandan apartamenton. Kiam Zhu heziteme ne kuraĝis plu iri, la juna feino sin returnante levis la floron en sia mano kaj svingis kvazaŭ per tio lin vokis de malproksime. Do, kuraĝigite Zhu ankaŭ eniris.En la kvieta ĉambro troviĝis neniu alia homo. Li ekbrakumis ŝin, kiu tamen ne tre rifuzis. Ambaŭ do havis intimaĵojn. Poste ŝi foriris ferminte la ĉambron kun averto ke li nepre eligu nenian sonon, eĉ tuson. En nokto ŝi revenis. Tiel pasis du tagoj. La amikinoj malkovris la sekreton kaj ili eltrovis s-ron Zhu post traserĉado en la apartamento. Kun ŝerco ili parolis al la juna feino: "Ho, kara franjo, kun tiel granda feto en via ventro, ĉu vi ankoraŭ rezervis la hararanĝon kiel virgulino ?" Ĝojbrue ili alportis harpinglojn kaj orelringojn k.s. por tualeti ŝin novedzino. Dume la juna feino nur silentis honteme. Tiam iu el la amikinoj diris :"Fratinoj, ni ne restu ĉi tie tro longe kiel ĝenantoj !" kaj ĉiuj feinoj ridklukis forirante.Tiam Zhu rigardis al la juna feino, kiu, kun alta hartubero kaj vibranta feniksforma harpinglo, aspektis pli bele ol tiam kun disetendiĝanta hararo de virgulino.Ĉar neniu alia estis ĉirkaŭe, ambaŭ ree amuzis sin amorlude. Odoroj de orkideo kaj mosko penetris iliajn korojn. Dum ili ankoraŭ ĝuis en nedisigebla interplekto, subite aŭdiĝis fortaj klaksonoj de botoj kaj katenoj, sekve bruo de disputoj. Surprizite la feino ekleviĝis, kaj gvatis kune kun Zhu. Jen venis oficiro en ora kiraso, kun fulge nigra vizaĝo, kiu tenis en siaj manoj ferajn ĉenaron kaj martelon. La feinoj lin ĉirkaŭsieĝis."Ĉu vi ĉiuj jam ĉeestas ?" demandis la oficiro."Jes, ĉiuj, senescepte !" ĥore respondis la feinoj."Se iu mortemulo kaŝiĝis inter vi," avertis la oficiro, "tuj lin denuncu por ne kaŭzu punon al vi !""Neniu !" refoje respondis la feinoj unuvoĉe.La oficiro returnis sin kaj balais per akraj rigardoj, kvazaŭ li volus traserĉi.Terurite la juna feino diris al Zhu :"Rapide kasxu vin sub la liton !" Kaj ŝi mem haste forfuĝis tra la pordeto sur la muro.¬òKaŝe kuŝante sub la lito, s-ro Zhu eĉ ne kuraĝis ellasi siajn spirojn. Jen li aŭdis ke la paŝbruoj de la botoj unue iris en la ĉambron, sed baldaŭ eliris, kaj, post momento la bruo pli kaj pli malproksimiĝis. Nur tiam Zhu trankviliĝis iomete. Tamen ekster la fenestro ankoraŭ aŭdeblis de tempo al tempo ke oni ir-revenis parolante pri tio.Post lontempa kurbiĝado sub la lito, s-ro Zhu sentis kvazaŭ cikado ĉirpis ĉe liaj oreloj kaj fajreroj ŝprucis el liaj okuloj. La situacio fariĝis vere netolerebla! Tamen vole-nevole li devis nur atendi la revenon de la juna feino, eĉ forgesinte de kie li mem alvenis.

Dume, en la preĝhalo s-ro Meng Longtan trovis sian amikon Zhu subite malaperinta. Kun dubo li demandis al la muljuna bonzo, tiu respondis ridante : "Li iris aŭskultu lekcion de budhismo.""Sed kie ?" demandis Meng."Ne malproksime." respondis la maljuna bonzo, kaj, post momento, frapis sur la muro per fingroj alvokante : "Ho, sinjoro patrono Zhu, kial vi foriris tiel longan tempon senrevene ?"Je lia voko jen aperis sur la pentrita muro ankaŭ la figuro de Zhu, kiu atente aŭskultante, kvazaŭ ion rimarkis.Tiam la maljuna bonzo revokis :"Rapide revenu ! Via kunvojaĝanto atendis vin jam tro longe."Kaj Zhu ekŝvebis de la muro surteren. Stulte, senvorte, kun rigidaj rigardoj kaj senforte moliĝintaj piedoj.Kun granda miro Meng demandis al li. Zhu respondis ke li,kuŝante sub la lito, subite aŭdis tondroj da frapoj sur la pordo kaj li elkuris subaŭskulti. Rigardante al la fresko, ili trovis ke la flortenanta juna feino jam estas kun alta spiralforma hartubero de novedzino anstataŭ la disetendiĝanta hararo de virgulino.

Surprizite Zhu demandis al la maljuna bonzo pri la kialo."Iluzio naskiĝas en la menso," li respondis kun rideto, "kiel mi, povra bonzo, povus eksplikipri tio?"Senkuraĝigite, Zhu trovis nenion por diri, kaj ankaŭ Meng surprizite konfuzigxis. Ambaŭ stariĝis kaj eliris laŭ la ŝtuparo.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Ke "iluzio naskiĝis en la menso ", tion diras verŝajne nur homo, kiu posedas veron. Diboĉa menso estigas voluptan iluzion kaj menso kun voluptemo estigas animstaton de timo. Por ilumini la malklerulojn, la Bodisatvo sugestis per miriado da trasformiĝoj de iluzioj, kiuj fakte estas nenio alia ol aktivoj de la homa menso. La maljuna bonzo parolis kun granda favora bonkoreco.Tamen bedaŭrinde montriĝas nenia signo ke aŭskultintoj komprenis lian instruon kaj iluminite decidis sin oferi al Budhismo kaj eniri montaron kun malligita hararo por serĉi la veron.

                                     elĉinigis Guozhu

 

Lu Jixin

 

PRO PACIFIKA PACO

Unuiĝa volo,                     Uvertura hel¡¯,

Magnetego sorĉa              Tiras nin ĉi tien.

Esperanto ĉiun                  Intimigas per

Ditirambo verda.        La vizaĝoj floras

Al amikar¡¯ kaj                  Al la blu-ĉiel¡¯.

         *     *     *

Vi skribas adreson kaj nomon,

dissendas do ankaŭ aromon.

Al vi ¡ª la boato feliĉa,

jen surfas amikeco riĉa.

     Oh, kara samideanin¡¯,

     ĉu l¡¯ ridoj ne ravas jam vin?

 

Juna edzo afableme fortas,

la edzino mildas kun kviet¡¯.

La esperon novan brak¡¯ kunportas

kaj morgaŭan sunon el ridet¡¯.

     Staru mi ĉe l¡¯ japan-famili¡¯

     partopreni en ĉi ĝoj-radi¡¯!

 

Dum la melodio ekondas,

la verda aklamo tuj fontas.

Vi levas la flagon koloran,

do, ankaŭ l¡¯ esperon elkoran.

     Sukceson al nia kongreso,

     Por la pacifika progreso!

 

En l¡¯ okuloj viaj helas sun¡¯,

brilas ideal¡¯ sur fingro nun.

Nia Majstro, kara Zamenhof,

jen por pacifika nova strof¡¯,

kune venas ni ĉe vin¡¯,

laŭte vokas per tut-sin¡¯:

     Paco, paco, paca flor¡¯

     Amikeco! Kunlabor¡¯!

 

Ni najbaras ĉe la mar-lazuro,

en ni forte pulsas pac-dezir¡¯.

Kune ni rigardas al futuro,

el la koroj fontas sama dir¡¯:

     Estu Ĉinio kaj Japani¡¯

     Ĉiam en amika harmoni¡¯!

 

Mi rigardas vin proksima,

sed vi min, ĉu malproksima?

Kiel ni du povos iĝi pli intima?

 

Via rido estas dolĉa,

Mia vorto, ĉu maldolĉa?

Kiam la rideto de mi iĝos sorĉa?

                    1992-08, Qingdao

Mao Zifu

 

MODERNIGA TEMPLO

Vokiva Compass*

Neniam-seka krano kaj sekura kas¡¯

En sofa mildo

monaĥo lantas

per il¡¯ kun bildo

Iam rigard¡¯ devias

vidas stelinon

morbidan en ravrido

Amitabo!¡ª perfido

 *marko de ŝatata horloĝo


                                                                                                                                                                   ·µ»ØĿ¼