Penseo 28-29
okt-nov / 1992
Karaj penseanoj / legantoj
Iuj amikoj demandis al mi, ĉu nia Penseo ankoraŭ Kreskas en florbedo de la ĉina Esp-movado aŭ ne, kiam nia eldonanto s-ano Lin Liyuan prokrastis la dissendon de la lastaj numeroj. Jes, nia Penseo Kreskas, sed pro kaŭzoj ĝi eble velkos, aŭ almenaŭ lastatempe ĝoi deziras vintrodormon. Pro kio? Nu, ĉefe pro la financa problemo:
Antaŭ pli old u jaroj iu fervora samideano finance subtenis nin eldoni la revueton, kiel mecenato, kiu, ĵetinte ¡®ferbovlon¡¯ de instruisto, komercis en la ekonomia tajdo envolvanta la nunan reforman kaj malferman Ĉinion. Krome iuj amikoj ankaŭ monsubtenis la revueton. Tamen nun ni ne ajnas plu de la menecato subvencion pro ties stagno en la komercado. Kaj ni, la redaktoro kaj la eldonanto, ne havas eblecon gajni alian financan subtenon, subtenadon, tial nia eldonanto jam ne kapablos elspezi afrankon por nia revueto, ties ĉiu numero bezonas pagi 400 juan-jn RMB, ĉ. 60 dolarojn, ho ve¡
Kion fari? Mi ne scias, kaj mi nur vintrodormigos nian karan Penseon baldaŭ¡ Kiam Penseo vekiĝos? Mi povas verte respondi:
Nia Penseo certe vekiĝos, kiam la printempo alvenos! La japana verkisto, esperantisto Akita Uĵaku en la Antaŭparolo por La Persik-Kolora Nubo, dramo de la rusa blinda poeto V. Eroŝenko diris: ¡°Ne malesperu, ĉar la printempo ja estos pereigita.¡±
Do, ni deziru printempon!
la red.
Guozhu
RIMPORTRETO
Pu Songling kun aspir¡¯ al lumo
verkis sub la cenzur¡¯ rigora,
damnis al mandaren¡¯ notora
indigne li ĝis maksimumo.
Majstre per fantasia plumo
pri feo, vulp¡¯ fantom¡¯ bonkora.
Pu Songling kun aspir¡¯ al lumo
verkis sub la cenzur¡¯ rigora.
Li nin ĝuigas per volumo,
sed ofte en la rid¡¯ humora
ne mankas sanga larm¡¯ dolora.
Ĉu vi komprenos post gustumo?
Pu Songling kun aspir¡¯ al lumo.
(1922)
Wang Shizhen (1634¡ª1711)
ŜERCE SURSKRIBITA
al Notoj pri Strangaĵoj de Liaozhai
Rakontas la aŭtor¡¯ absurde,
ĝuu ni aŭskulte.
Ĉe fab- kaj melon-apogiloj
silkas pluv¡¯ ja kiloj.
Tre eble tedas jam paroloj
tagaj de popoloj.
Pli plaĉas fantom-melopeoj
ĉe aŭtun-tombejoj.
(1688)
Pu Songling (1640-1715)
SURSKRIBITA POEMO
Al Notoj pri Strangaĵoj de Liaozhai
Pretis la Notoj ¡ª nur ridindaj faroj!
Nun oldas al mi robo kaj grizharoj.
Ĉe fridaj pluvoj, lampo, noktbabiloj,
mi konis la esencon post dek jaroj.
(1688)
trad. Guozhu
VIZITE AL VILAĜO PU
Post la 5a Pacifika Kongreso de Esperanto en urbo Qingdao ni faris turismon tra la antikva tero de Qi kaj Lu*. Unue laŭ propono de Guozhu ni vizitis al Vilaĝo de Pu apud urbo Zichuan. Ni alvenis antaŭ loĝejo de Pu Songling, la granda novelisto, sur ties portalo pandas nomtabulo kun kaligrafaĵo de s-ro Guo Moruo: La Antaŭa Loĝejo de Pu Songling, nun tie ĉi jam estas Muzeo de Pu Songling. Enirinte la korton, du oldaj granatarboj bonvenigis nin per sia disvolvantaj branĉoj. Sur la muro de ĉambro, kie Pu Songling naskiĝis kaj forpasis, troviĝas alia nomtabulo kun du ideogramoj: Liao Zhai ¡ª la ĉambro por babilado, kiu estis nomita de s-ro Pu mem por sia skribĉambro.
Pu Songling naskiĝis en 1650 p. K., fine de Ming-dinastio. Li diligente studis kaj fariĝis erudicia junulo. Kiam li estis 19-jara, li sukcsis en la gubernia ekzameno kaj gajnis titolon Xiucai, tamen la sort one favoris al tiu intelektulo, poste li fiaskis en kelkaj ekzamenoj, regiona aŭ province, dum 30 jaroj, tial lia revo por fariĝi funkciulo en registaro kaj disponi sian talenton en la politika tereno krevis. La malhela feŭdisma socio kaj koruptita burokrataro subpremis ĉiun honestan intelektulon kompreneble, Pu Songling ne aliĝis en la tiama burokratan tavolon, se li ne volis ankaŭ fari sin tia, kia estis feŭdismaj burokratoj kruele subpremantaj popolon en la dinastia registaro. Li vivis inter kamparanoj, konis kaj simpatiis ilin. Li estis engaĝita de familio Bi en Sipu-vilaĝo apud sia vilaĝo, kiel guvernisto entute 30 jarojn, krom li funkciis kiel asististo de sia amiko unu jaron en urbo Baoying. Li vivis mizere, tamen la guvernista vivo al li donis relative kvieton, tial li povis preni plumon verki novelojn, en kiuj li kaskade enverŝis maljustecon de la ekzamena sistemo por elekti funkciulojn de registaro¡ Kompreneble, tiam sub la terura diktaturo de Qing-dinastio li ne povis laŭdezire esprimi sin por eviti persekuton, tial li prenis alian esprimanieron, ke en la noveloj li figures multajn fantomojn, diablojn, vulp-feinojn aŭ limfojn, per kiuj li trafe kaj reliefe elverŝis sian tutan amon kaj malamon. Li nomis sian novelaron Liaozhai Zhiyi, la Strangaĵoj de Liaozhai, kiu estas en 5 volumoj, enhavas ĉ. 500 pecojn, dum lia periodo la novelaro cirkulis per mankopiaĵoj vaste.
Nun lia antaŭa loĝejo jam fariĝas muzeo, en kiu oni kolektis diversajn eldonojn de lia novelaro kaj aliaj vekoj, postlasaĵojn (nur lamposokleto, ĉifona litaĵo, kuseno, peniko, tuĉo, tuĉujo, linilo kaj aliaj, ho ve¡), pentraĵoj kaj kaligrafiaĵoj verkitajn de famuloj, kiuj vizitis lian loĝejon; en la ĉefa ĉambro pendis portreto de Pu Songling, kiu estis ilustrita de Zhu Xiangling en 1713, antaŭ du jaroj de lia morto.
Elirinte de la muzeo, ni vizitis puton nomatan Liuquan, Fonto sub Saliko, kie s-ro Pu frekventis siatempe, eĉ Pu alinomis sin Liuquan Jushi, la loĝanto ĉe Puto sub Saliko, pro sia prefero al tiu. Ĉar la puto ofte akvoplena estas, vilaĝantoj ankaŭ nomas ĝin Plena Puto. Nun tie staras obelisko kun skribaĵo Liuquan de s-ro Mao Dun. Onidire, Pu Songling ofte metis tablon kaj pretigis kruĉon da teo apud la puto por preterpasantoj, kiuj estis invititaj ĉe la tablo por trinki kaj ripozi, kaj s-ro Pu atente aŭskultis el ties buŝoj rakontojn, kiuj fariĝis materialoj en liaj noveloj. Ŝajnas al mi, kial s-ro Pu nomis sian novelaron la Strangaĵoj de Liaozhai (babilejo)¡ Ho, eble liaj kortuŝaj pecoj devenis el babiladoj de popolanoj¡
Pu Songling trapasis tutan vivon en sia hejmloko kaj eterne dormas ĉe la vilaĝo. Ni vizitis lian novriparitan tombejon, kiu estis subfosita de la ruĝa gvardio dum la Granda Kultura Revolucio, frenezaj junuloj ne elfosis oron aŭ trezoron, nur tovis, ke sub lia kadavro estis peniko, tuĉo, tuĉujo, lamposokleto kaj liniilo. Ho, nia genia verkisto,virtuoso de novelo ja vivis en mizero kaj malriĉo.
Tamen li lasas al ni tree valoran spiritan trezoron, lia novelaro estis kaj estas tralegata de la tuta mondo! En la ekspoza salono ni vidis diversajn tradukojn de liaj noveloj, ekz. de la angla, japana, franca, itala, korea, germana, rusa, ukraina¡ Ni ĝuste kunportis kelkajn numerojn de PENSEO, sur kies paĝoj aperies tradukoj de liaj noveloj, esperantigitaj de Guozhu. Ni donacis tiujn numerojn al la muzeo, kies respondeculo, iu bela klera junulino affable akceptis nin, tiel eble vi vidos la esperantan version d liaj noveloj en la ekspozejo, se vi ankaŭ vizitos tien¡
Adiaŭante al Vilaĝo Pu, maljunaj soforoj kaj salikoj ridete flustris al ni, ke s-ro Pu ankoraŭ ĉe ili aŭskultus babilaĵojn kaj verkus kortuŝajn rakontojn¡ Ĉe la komenco de strato sub arbombro kelkaj maljunuloj sidante babilas aplombe. Paroj da gejunuloj preterpasas ĉe ni, kolombumante, sur kies ŝikaj vestoj rebrilas sunradio, sekus ilin enviaj rigardoj de vulpfeinoj sub plumo de Pu Songling¡
*Qi kaj Lu estas la antikva nomo de la regiono en prov. Shandong
Shi Chentai 1992-10-02
K.Kalocsay
LA GRILO KAJ LA FORMIKO
Grilo (G) Formiko (F)
G: Ĉir, ĉir, ĉir, karul¡¯ Formiko
F: Ĉu vizitas min amiko?
G: Jes, mi. Kanta Gril¡¯ la nomo.
Kiel varma via domo!
F: Kara Grilo, do saluton,
sed demetu la surtuton.
G: Hu, la vento blovis min tro.
Neĝas, frostas. Venis vintro.
F: Kiel ajn la frosto akras,
ĉe mi bona fajro flagras.
G: Kiom da hejtaĵo tie!
Ĉu vi gajnis loterie?
F: Mi laboron ne neglektis,
dum somero mi kolektis
tigo, spliton, kruston, pajlon,
penis per surdorsa porio,
ke mi povu meti fajron
kaj min sai de frostmorto.
G: Ho, kaj kio en angulo
estas tio, vi, ŝparulo?
F: Herbo, frukto, ŝelo, greno,
ĉio bona por festeno,
muelite kaj pistite.
kapdoloron mi ne konas, aspirinon ne bezonas.
G: Trezorejo ĉi kamero!
Al mi mankas eĉ panero.
F: Vintron la prudent¡¯ avizis.
Ĉu vi do vin ne provizis?
G: Ne. Mi havas grandan peton.
Volu doni nun prudenton,
ĉar se mi ĝin ne ricevos,
de malsat¡¯ mi morti devos.
F: Kompatinda kamarado,
do malplenas via plado?
Sed ni havis ja someron,
kial do vi la kameron
ne plenigis antaŭvide?
Ĉu vi kuŝis malsanlite?
G: Mi nur ĉirpis, ĉirpis kante,
pri kolekto ne zorgante.
Mia zorgo la muziko
estas ne la pajl¡¯ aŭ spiko.
F: Sciis vi, ke venos vintro,
tamen vi senzorge trilis?
Nun murmuras via ventro.
Ĉirpo vin net re utilis.
G: El ĉi multe da manĝaĵo
done iom da fromaĝo.
F: Nur konsilon mi donacos,
eble tio vin kuracos:
Se muzikis vi somere,
dancu nun, ĉi-maniere
vin varmigu frostvetere.
Laŭlum
MEMORE AL K-DO JANG ĈIUĜEN*
Viaj okuloj ĉiam brilis ruĝaj;
Viaj manetoj, ĉiam oste magraj;
Viaj paroloj, ĉiam ŝtorme muĝaj,
Viaj kritikaj vortoj ĉiam akraj.
Fizike vi nur estis oficisto nana,
anime vi pruviĝis konscienco sana.
Vi spitis bojojn de spion-hundoj
¡ª ilia ĉas¡¯ montriĝis ĉiam vana.
Vi mortis ja hero de l¡¯ popolo,
glorega estis via brila rolo.
Jang Ĉiuĝen ¡ª via falsa nomo,
ĝin portis tamen vere brava homo.
*Jang Ĉiuĝen estis plumnomo de k-do Yang Fuchen, kiu martiriĝis kune kun k-do Eltunko en dec. 1949.
Armand Su ¡°revenas en sian patrolandon¡±:
Aperas POEMOJ DE ARMAND SU
eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1992
p. 168, prezo: 8.80 juan RMB
turnu vin al la Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio, Esperanto-Sekcio, P.O. Kesto 313
Beijing 100044, Ĉinio
ĉinaj legontoj al Libroservo de ĈEL, 100037 Pekino
Zhang Dai (1597¡ª1679)
NEĜSPEKTADO ĈE LA LAGOMEZA KIOSKO
Decembre de la kvina jaro de Chongzhen-erao (1632 p. K.) mi loĝis ĉe la Okcidenta Lago. Neĝegis tri tagojn. En la lago aŭdiĝis plu jam neniu voĉo aŭ pepado.
Tiun tagon, post komenciĝo de la nokta denso, kun peltaĵo kaj manforno, mi veturigis etan boaton al la Lagomeza Kiosko por ĝui sola la neĝspektaklon. Ĉio kunfandiĝis en senlima vasto de blanko nebuloza; kaj la ĉielo, nubo supre; kaj la montoj, akvo malsupre, sur la lago vidiĝis ombre nur strio da digo kiel streko, la Lagomeza Kiosko kiel punkto, mia boato kiel folieto, kaj homoj en la boato kiel du aŭ tri grajnoj!
Kism ni tingis la kioskon, jen sidas tie sur tapiŝo du homoj vizaĝo kontraŭ vizaĝo! Ĉe forno unu servoknabo varmigis por ili la vinon, ĝuste bolanta.
Ekvidinte min, ili ege ĝojis dirante: ¡°Ho, kiel eble ĉi tie ankoraŭ pli homo!¡± Kaj invitis min al drinko. Pene mi drinkis tri glasojn da vino kaj adiaŭis demandinte pri ilia nomo: ambaŭ el Jinling kaj gastas ĉitie.
Kiam mi descendis de la bordo, murmuris la boatisto: ¡°Maniulo ne nur s-ro estas, sed jen eĉ pli fortaj ol li!¡±
el Rememoroj de Tao trad. Guozhu
Lu Jixin
SUR FONTETO EN ARBARO
Arbe birdoj trile kveras,
kaj zefiro jam rondelas.
Eta ponto sonĝe revas.
Kribre suna lum¡¯ karesas.
Jen la freŝaj ridoj ĝermas,
kaj la verdaj koroj vervas.
Kvankam tempo sekve fluon
flosis, flosas for murmure,
Sed la vivo kun la verdo
pompe Kreskas jam sursure
ELKORE ĈIRKAŬITA
La kolora ĉina sako
plenas jam de ĝoja tago.
Onde bukla haro
mildas kun muaro.
Kantante arion teneran,
transiras vi sojlon someran,
Oh! la flore ĉirkaŭita domo,
la flore ĉirkaŭita homo.
Ombro jam mallongas,
vojo tamen longas.
Dum zefiro trinas ardon,
sun¡¯ origas jam rigardon.
Sur folio amoroza
ŝvebas la sopiro roza.
Oh! La flore ĉirkaŭita domo,
La flore ĉirkaŭita homo.