Penseo 3

septembro / 1990
 


 

Guozhu (1938—)

 

AKROSTIKE

—— al –sino Li Yuping, la novelektita vizprezidanto de ĈEL dum ŝia 50a naskiĝtaga jubileo

 

Alvenas via naskiĝ-festo,

La kvindek-jara jubilee!

Kvankam vi emos en modesto,

Aŭ sol’, ĝin memori (per teo?)

 

Ricevu tamen bondezirojn

Amikajn, pro ĉi tiu dato,

La plej sincerajn kor-admirojn

Intime de via Konato.

 

Jaroj forglitis senrevene.

Utilas nenia ve-krio…

Prefere ni fosu pli pene,

Intense por kara Patrio.

 

Nun devas mi kun beno, laŭdo

Gratuli vin, kaj… “Ĝis reaŭdo!”

1990-04-19       Huangshi

 

Shi Chengtai (1939—)

 

Rimgratulo

——al s-ino Li Yuping

 

Li Yuping — ne la fera sed la fea

sinjorino en la movad’ beate.

Ŝi en Radio Beijing delicate

parolas ĉiam por la cel’ idea.

 

Klopodis per efiko korifea

ŝi por la disvastigo nur soldate.

Li Yuping — ne la fera sed la fea

sinjorino en la movad’ beate.

 

Nun ŝi fariĝas la vicĉef’ armea

en la ĉina verdejo demokrate;

al ŝi deziras kore mi private:

La Sanon dum la tago jubilee!

 

Li Yuping estos fera… kaj la fea!

            1990-04-19, Tai Lai

 

Linda Kostenko (1930—)

Poemoj

 

Destino ŝercis kun malic’.

Tagvico staris por nenio.

Kaj venis — flagro kaj kapric’,

Sen trajtoj, sen permes’ aŭ scio.

 

Racio for kaj koro for:

fabelarbar’ netraireblas…

Sen senc’ aŭ sci’, sen paca hor’.

L’ animo trans abismon ŝvebas.

 

Ĉu mi revidos vin aŭ ne?

Sed eble ne pri tio temas.

Pli gravas iun foran re-

kaj re-soifi. Sen ŝatemo.

 

Ne logas fremdfeliĉa ge’.

Ĉu lun’ la transa lim’ allunos?

mi pensas vin. Mi scias ke

vi estas. Kaj l’ animo limas.

           el la ukraina: Kris Long

 

Gnail (1946—)

Liberaj Pecetoj

 

Vivo estas trezoro plej valora, sed en ĉiu tago multaj sur la tero pereas en sensenca batalo. Tio estas kontraŭdiro.

Alie, en ĉiu tago estas senĉese elfaritaj la pafilludiloj por knaboj, kiuj dume estas preparantaj iri al socio.

Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas plorĝemon de Naturo.

 

Interesiĝe pri sia familio, pri sia societo, pri sia nacio oni ofte parolas. Tamen oni ĉiam forgesas nur tion, ke li vivas en la mondo antaŭ ĉio kiel ano de homaro. Tiel la kurteno de tragedio tir-malfermas.

Kvankam oni povas klarigi enhavon de Esperanto tute laŭ sia propra deziro, tamen Esperanto sendube naskiĝi el la kredo al amo — frateco kaj justeco.

Ne malhonoru Esperanton!

 

Restante super la vido de la mondo oni plene trovas sian devon — klopodi por ĝin beligi.

Kiam mi foriros de la homa mondo, mi perdos je ĉiuj, escepte de mia amo, kiu freŝe vivos eterne.

 

Wu Hua

EKSTER EKZAMENEJO

 

  Kvankam ne ruĝlitera sur kalendaro, tamen hodiaŭ estas vra grandioza tago en nia urbo, ĉar okazas la enira ekzameno de elementa mezlernejo por ni, nome, geknaboj ĉirkaŭ 12-jaraj kaj ties gepatroj.

  Frumatene, kvin minutojn antaŭ 5-a, alarme eksonoris la vekhorloĝo. Mi kaj mia filo-ekzamenoto samtempe ellitiĝis, kun same ankoraŭ dormemaj okuloj, same peza koro, sed ankaŭ kun same ŝajnigitaj aplomboj ni ĝuis saman regalon de nudeloj. Post la matenmanĝo ni kune iris al la ekzamenejo / batalejo.

  Survoje mi demandis al mia filo: “Vi ne bone dormis en la nokto, ĉu?”

  “Hm, min trafis multaj sonĝoj. Ĉu vi…?”

  “Jes, min ankaŭ… pafis moskitaj plonĝoj…”

  Estas neeble dormi sen obscedaj sonĝoj, ĉar la teruraj bombadoj komenciĝis jam antaŭ pluraj monatoj. Pensu nu pri tio! Kiom multe (laŭ limigo, fakte plejparte!) da lernantoj malsukcessos en la vitala ekzameno! Kaj sekve kiom longaj vojoj de senlaborulo atendas tiujn, kiuj malsukcesos en la ekzameno…

  Ho, ve al mi — hontinde malbona patro, kiu, pro tro forta amo al Esperanto-librolegado, tre malofte donis ian helpon aŭ inspekton al la filo en lia lernado. Kaj vere ne gratulinda estas lia lerno-atingaĵo! Al filo lernig-nesufiĉo — al patro malfeliĉo. Inda repago!

  Kun penta maltrankvilo ni venis al la ekzamenejo. Fera bariero apartigis nin, filojn kaj patrojn. Rigardu! antaŭ la fera bariero jam svarmas gepatroj kiuj eskortis sian filon / filinon al la ekzameno. Kaj, sur la trotuaro amasiĝis bicikloj jam en vico pli longa ol cent metrojn…

  Starante ekster la fera bariero, la patroj, patrinoj de la lernantoj sentis sin ne pli senŝarĝaj ol tiuj ekzamenantoj en sufoka ekzamenejo.

  Aŭdiĝis jen riproĉo de akravoĉa virino al sia edzo: “Kial vi emas diri al la knabo, ken e gravas la rezulto en la ekzameno? Ĉu vi ne scias, ke oni povas diri tion nur post la ekzameno? Nur poste! Nu, vidu, ĉu gravas aŭ ne?”… Tuj stultigis muta la riproĉata edzo. Jes, pravas lia parolo, sed ne la tempo.

  Kelkaj viroj kaŭris ĉe la muro, rondvice donacante cigaredojn unu al la aliaj. Ili pene ŝajnigis sin senzorge bonhumora, sed la senordaj cigaredstumpoj ĉe iliaj piedoj perfidies ilin, malkovrante la kaoson en ilia koro. Preterpasantoj sentas strangan miron pri tiuj ĉi stranguloj, ne sciante, kial ili ĉiuj, ĉu enmane aŭ surŝultre, portas diversajn trinkaĵojn… kaj mi rimarkis kompatindan patron, kiu eĉ portas pladon da frititaj ravioloj olee brilaj, obstine atendante antaŭ la pordo. Mi forte deziris demandi al li, ĉu vi kunportas ankaŭ kondimentujon?

  Leviĝis eta tumulto: el trans la fera bariero eĉ transdoniĝis ekzamenpapero, ĝuste de ankoraŭ iranta matematika ekzameno! La gepatroj hurle eksieĝis, kapo ĉe kapo, kun rondigitaj okuloj por ĝin balai.

  “Fotokopiu!” iu saĝulo ekkriis, kaj la saĝa lumo eklumigis la tenanton de la ekzamenpapero. Li tuj grandpaŝe sin pafis al fotokopiejo, ka, post momento, la gepatroj, triope aŭ kvinope, mem eniris ekzamenstaton. Ili jen konsiliĝi pri la ekzamenaj demandoj, jen konjektas pri la animstato de siaj geknaboj en ekzameno.

  Venis la paŭzo inter du ekzamenoj. La gepatroj, svarmis antaŭ la fera bariero, interne ankaŭ la geknaboj tajdis al la bariero. Tiun momenton la gepatroj laŭte vokis kaj ankaŭ estis laŭte vokataj, kvazaŭ oni havis transvivan revidon. Kelkaj facilmovaj knaboj eĉ surrampis la barieron kaj de malproksime kriis al siaj gepatroj: Donu al mi glaciaĵojn! Sodakvon! Tia spektaklo igis min rememori pretervole pri la filma sceno de atako al la cara Vintra Palaco…

  Posttagmeze sekvos alia ekzameno, kaj post eniro de elementa mezlernejo, sekvos ekzameno por eniro de supera mezlernejo, de universitato, de…

 

Lu Jixin

 

VEKITE

     laŭ ĉinesko Rumengling

 

Vekite kun impres’—

en nokto vent-eksces’,

mi: kiel korto?

Servisto: Floras des,

Ĉu jes?

Ĉu jes?

Pli verdas, ruĝ’ en lez’!

 

POEMOJ DE LI BAI (701—762)

 

ADIAŬ AL AMIKO

 

Blua monto kuŝas norde de la urbo,

oriente akvo blanka ĉirkaŭkuras.

Post disiĝ’ ĉi tie via orfa velo

jam solace for mil liojn ekveturas.

 

Ŝvebas nub’, simile al vagula koro,

kaj kun amo de amik’ la suno svenas.

Ni mansvinge adiaŭis reciproke,

tamen la ĉeval’ ankoraŭ triste henas.

                                     trad. Guozhu

 

AL WANG LUN

 

Li Bai ekveturos per ŝipo nun,

subite kantas borde sur la dun’.

La akv’ de Persikflora Lag’ profundas,

malpli ol l’ amikeco de Wang Lun.

                                  trad. Shi Chengtai

 

ANKRE ĈE MONTA TEMPLO

 

La Templo skrapas la ĉielon,

en ĝi mi eĉ plukpovas stelon.

Mi ne kuraĝas laŭtparoli

pork e ne ĝenu fe-anĝelon.

                                   trad. Shi Chengtai

 

SOLA DUM DRINKO SUB LA LUNO

 

             3

Birdoj trilkantas. Nun agrable ventas.

Jen kaj jen floroj falas continue.

Kiu printempan triston sola sentas?

 

Amiko, ho, prefere drinku ĝue!

Ĉar nian riĉon aŭ feliĉon sorto

Fortuno jam destinis atribue.

 

Egalas por ni vivo aŭ jam morto.

Ĉio fariĝis same senkonsola,

Kiam nin kaptis ebria komforto.

 

Ekfalu ni al kapkuseno mola,

Forgesu eĉ pri nia memekzisto.

Tio ja estas ĝojo la plej fola!

                                      trad. Guozhu

 

            4

Tre ofte milojn da ĉagren’ mi havas.

Mia azilo — nur kelktasa drinko.

Kvankam malmulta vino, tamen savas,

ĉar trist’ foriĝas tuj ĉe vin-atingo.

 

Tial la vin’ sanktigas hororinde.

Ebria kor’ ovriĝas vin-beata.

Ĉu decas al ermit’ imiti blinde,

ke ĉiam suferigu sin malsata?

 

Se vi aprobas pri drinkoabstino,

kion utilas la honoro vanta?

Prenu frandaĵon por nektara vino,

kaj la gistaron — insulo felanda.

 

Ho, drinku belan vinon el la glaso,

kaj kuŝu jam ebrie sur teraso!

                                              trad. Guozhu

 

Shi Yonmgning

LA HUNDO

                                                                                                            (novelo)

 

  Malriĉa estis Gjan Uej kies gefiloj eĉ ne havis ŝuojn por vesti. Ne estis decaj mebloj en la domo kaj liaj familianoj often e havis sufiĉe da manĝaĵoj por manĝi. Krom malriĉeco, li ne estis sufiĉe forta kaj ne povis multe labori, tial li ne povis perlabori multon da mono pere de fizik-forto, kiu estis la nura havaĵo de malriĉuloj. Krome, lia edzino malsanadis, ĉian enlitiĝis tutan jaron, sekve li konsekvence fariĝis pli kaj pli malriĉa ke li ne povis travivi sen apogi sin sur alies helpo! Tamen li havis unu aŭ du kapablojn, kiuj la aliaj ne scipovis, t.e. li scipovis buĉi ŝafojn aŭ porkojn. Ĉiufoje de festo-alveno li estis tre okupita je buĉado. Tiu kaj ĉi tiu familio kutime invitis lin buĉi ŝafojn zŭ porkojn. Post buĉado la invitintoj kutimis rekompenci lin per viando aŭ internaĵo de buĉitoj. Spite al malriĉiĝo li ankaŭ povis akiri viandon por manĝi. Li havis nenian havaĵon krom tri ĉambroj heredataj de sia prapatro, sed unu el ili estis jam malmuntita kaj ĝiaj lignoj forvenditaj.

  Lia sola havaĵo estis hundo, kiun lid um ĝia ideco alportis de ie kaj kiu estis tiam tiel malgrasa ke ĝi preskaŭ mortis. Se li ne ĝin adoptus, ĝi delonge jam mortus. Kiel infanon, li ĉiutage ĝin nutris, ĝis ĝi plenkreskis. Li estis ĝia favoranto kaj la plej intima amiko. Kie ajn li iris, ĝi certe lin sekvis.

  Apudvilaĝe estis lia amiko, kiu ofte lin helpis dum lia malfacile. Oni ne sciis, kiom da manĝaĵoj kaj vestoj li ricevis de sia amiko. Li estis ĉiam dankema al sia amiko sed ne povis repagi pro malriĉeco. Tamen li ĉiam intencis repagi. Foje lia amika familio estis ŝtelita dum nokto. Li menciis la manieron repagi sian amikon — donaci al sia amiko la hundo.

  “Mi donu al vi mian hundon, kiu povas gardi vian domon.”

  “Ĉju? agrable, rapidu alporti!”

  La hundo ekhavis feliĉan vivon ekde alveno. Ĝi ofte povis manĝi ostojn kun viandoj en la nova familio.

  Iutagon la hundo malaperis.

  :Strange, kien ĝi iris? Ĉu ŝtelita de iu?”

  “Kiu scias? eble eliris.”

  Vespere ĝi aperies denove.

  “Ĝi ne perdiĝis kaj revenis. Kie estis ĝi?”

  “La hundo ne ŝatas ĉiam resti hejme. Ĝi devas eliri por sin distri, ĉu ne?”

  Ekde tiam ĉiutage la hundo foriris ĉe tagiĝo forestis la tutan tagon kaj revenis ĉe vesperiĝo. La mstro nur bezonis ĝin dum nokte, tial li ne pridemandis tion.

  Iutagon Gjan Uej vizitis sian amikon.

  “Ĉu la hundo plaĉas al vi?”

  “Jes, ne estos ŝtelite nokton.”

  “Sed ĝi foriris ekde tagiĝo.”

  “Oni ne scias, kien ĝi iras.” la mastrino diris.

  “Konjektu, kie ĝi estas?” Gjan Uej demandis.

  “Kie?”

  “Tage ĝi revenas al mi, ĝia eksmastro.”

  “Ha, ha! ĝi ankoraŭ ne forgesas sian mastron!”

  “Ĝi estas tre dankema, repagante vin por mi kaj neforgesante mian vartadon.”

  “Ĝi povas servi al ambaŭ mastroj samtempe!”

  “Iuj homoj eĉ ne povas tion fari!”

  “Jes”

 

Guo Moro (1892—1976)

 

KARBO EN FORNO

     sento sopiranta patrujon

 

Ah, mia jun-knabin’!

mi ne vanigu vian favoron

kaj vi ne l’ mian el estim’.

Jam tiel arde flamas

nun mi por mia karulin’!

 

Ah, mia jun-knabin’!

Sciinte la devenon mian

vi malinklinas nigran min?

Nur en la nigra brunto

ekzistas flama bel-anim’.

 

Ah, mia jun-knabin’!

Antaŭe mia formo

ja estis utilema pin’.

Jar-milojn mi enterigita

sub-sunen venas jam el min’.

 

Ah, mia jun-knabin’!

de kiam min karesas lumo

hejmlokon sopiras mia sin’.

Jam tiel arde flamas

nun mi por mia karulin’.

             1920-2

                                    elĉinigis Jixin


                                                                                                                                         返回目录