Penseo 30

Decembro / 1992


 

Bakin (1904¡ª)

 

ANTAŬPAROLO POR DANCO DE SKELETOJ*

Kvankam mi ankoraŭ ne indis en vicon de ĉinoj kun senesprimaj vizaĝoj promenantaj laŭ la Sankta Michel-strato ĉiutage (laŭ iu franca ĵurnalisto), tamen librobrokantejojn apud Sejno mi ofte vizitis. Almenaŭ dufoje mi vizitis tien dum semajno, alirinte man-malplene.

Tamen iufoje mi en pluveto rigardante la du altajn sonorilturojn de Notre-Dame (Dipatrina preĝejo), paŝis sur la revena vojo, enmane nur tennis maldikan libreton en Esperanto, ties titolo estas Danco de Skeletoj, kiun mi aĉetis por du kaj duono da frankoj.

Kelkaj tagoj pasis. En iu printempa mateno mi eniris la parkon Luksenburgo en la Latina kvartalo kun tiu libretto. Ĉar estis mateno, vizitantoj ne estis multaj. Mi kviete sides sur longa benko sub granda arbo. La sunlumo radiis sur verda gazono, inter kiu troviĝis rondaj buntaj florbedoj: el ŝprucigiloj pluveroj brilis en la sunlumo kiel perletoj. Mi tralegis la Dancon de Skeletoj. Dum tia paca atmosfero mia streĉita sento subite emancipiĝis. La ¡°Skeletoj¡± malaperis antaŭ miaj okuloj. Mi nur memoris pri fontano kaj stepo de sudro, kiujn mi ŝajnis jam vidi. Mi sciis, ke tia vivo povos alveni. Fontano kaj stepo por la tuta homaro fine estiĝos, kaj ni baldaŭ povos vidi ilin.

La aŭtoro Akita Uĵaku diris en la antaŭparolo por La Persikkolora Nubo, la fabela dramo de V. Eroŝenko: ¡°Ne malesperu, ĉar la printempo ja estos ne pereigita.¡±** Mi ankaŭ havas la saman opinion: jes, la printempo ja estos ne pereigita.

Kiam mi tralegis tiun ĉi libreton en la parko Luksenburgo, en la koro certe plenis espero. Nun mi ĉinigis ĝin dum la printempo en Shanghai.

                                               1929

*Danco de Skeletoj ¡ª dramo de Akita Uĵaku (1883¡ª1962), la japana verkisto kaj esperantisto. La ĉina traduko de Bakin estis eldonita de Kaiming-Librejo, 1930, Shanghai.

**V. Eroŝenko (1890¡ª1952) ¡ª La rusa ¡°binda poeto¡± laŭ ĉinoj, ties dramo La Perskkolora Nubo estis ĉinigita de Lusin (1881¡ª1936).

                                        trad. Shi Chengtai

 

Guozhu (1938¡ª)

 

RIMLETEROJ

Kara amiko Sceto:

Dankon al vi, poeto!

ĉar vi often in ravas

per mirinda soneto!

  *       *

Ofte la babil¡¯ el verdaj koroj

viglas ĝis malfruaj noktaj horoj.

Por ni ĉi-somera kunloĝado

restos ĉiam kara en memoroj!

*        *

Ne bedaŭru, ke progresas ni tro lante,

ne kapablas lerte versi Esperante.

Fosu nian sulkon nur senĉese!

Ni jam povos rimi kaj esprimi ĉion Dante.

 

Xu Huifen

FABELO

Estis frumeteno. Super la smeraldaj kampoj pendis delikata nebulo, kaj sur la ĉielo vidiĝis pecoj kaj pecoj de roza koloro. Proksime de kanalo sur la herbaro sides junulo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj. Kun paperfolio en unu mano kaj krajono en la alia li faris skizon de la matena pejzaĝo.

¡°Kiel bele vi desegnas, onklo!¡±

¡°Ĉu?¡±

La pentriasto turnis la kapon kaj ekvidis dek-kelkjaran knabineton. Ili do komencis interbabiladon.

Poste la junulo ofte venis tien kaj ankaŭ la kabineto faris la samon. Eksciinte, ke ŝi amas legi fabelojn, la pentristo aĉetis al ŝi multajn fabellibrojn. Ili intimiĝis.

Post paso de jaroj la knabineto elkreskis kiel pubera knabino, kaj la pentristo fariĝis mezaĝulo. Ili pliintimiĝis. Ankaŭ la knabino komencis fari pentradon. Kune ili pentris kaj ekskursis, kaj ili sentis sin tre feliĉaj. Ŝi nomis lin ne plu ¡®onklo¡¯, sed sia ¡®instruisto¡¯.

Iutage la knabino demandis la pentriston: ¡°Kial vi ankoraŭ ne edziĝis?¡± Li ekridetis: ¡°Do, ankaŭ mi ne nun ne havas tempon por fari pentradon kune kun vi!¡± Ankaŭ la kabino ekridetis: ¡°Do, ankaŭ mi ne edziniĝos.¡± ¡°Kaj tamen oni ja devas iam geedziĝi!¡± asertis la pentristo. ¡°Ĉu do vi jam havas amatinon?¡± demandis la knabino. ¡°Ne, plaĉas al mi ankoraŭ ne.¡± respondis la pentristo.

Pasis alia peco de tempo. Iutage en vespera krepusko la knabino kontraŭ atendo diris al la pentristo: ¡°Ĉu vi volus min edzinigi al vi?¡± La pentristo silentis, dume liaj okuloj evitis renkonti la ŝiajn, ĝis fine li ekparolis: ¡°Poste vi certe ekpentus.¡± ¡°Ne, mi ne ekpentus. Mi ja amas pentradon.¡± Post kelkaj tagoj la knabino ricevis letereton senditan de la pentristo. En ĝi ŝi povis legi nur la jenajn vortojn: Mi timas fabelon.

Unu jaron poste la pentristo edziĝis, kaj post paso de ankoraŭ du jaroj la knabino edziniĝis. Ili malofte intervidiĝis, kaj pli poste ili eĉ plu ne renkontiĝis.

La sezonoj alternis, kaj pasis ankoraŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Sur la kampoj, kies pejzaĝon ili siatempe pentris, leviĝis aro kaj aro da altaj domegoj. Iun tagon li kaj ŝi denove renkontiĝis tie, kie li unuafoje ŝin vidis. Ŝi fariĝis mezaĝulino. Sur ŝia vizaĝo jam montriĝis ne malmulte da sulkoj. Ŝi venis tien kun sia filino, por pentri tieajn odmegojn. La pentristo fariĝis p[reskaŭ maljunulo kun kapharoj tute griziĝintaj. Ili interŝanĝis salutojn. Li demandis ŝin: ¡°Ĉu vi fartas bone?¡± ¡°Bone.¡± ŝi respondis. ¡°Ĉu vi ankoraŭ faras pentradon?¡±¡ª estis demando de la virino. ¡°Jes, sed ne ofte.¡± ¡°Pri tio, do vi vin okupas?¡± ¡°Pri verkado.¡± :Kion vi verkas?¡± ¡°Ĉefe fabelojn.¡± ¡°Fabelojn?¡± kriis la knabineto, ¡°Fabeloj ja estas malveraj.¡± La patrio ekĝemetis. ¡°Ne. Se vi kredas, la fabeloj estas veraj.¡± Tiel diris la maljunulo al la knabineto. Ŝi fiksis sian konfuzitan rigardon sur la du homoj. La viro kaj la virino kontraŭrigardis longatempe, mute.

Sur la ĉielo, ĉe la horizonto naĝis malrapide unu roza nubo. En la vespera krepusko ili disiĝis unu de la alia.

*la aŭtorino estas instruisto en iu mezlernejo en Shanghai. Ĉi tiu noveleto estas ŝia unua verko.

                 elĉinigis Wang Chongfang

 

Armand Su

 

AL KURACISTINO MA

Vi blanka anĝelo.

Vi ne nur kuracas min,

kaj lavas miajn piedojn,

manĝigas kaj trinkigas min;

kaj min traktas amatine.

Vi lumigas mian koron.

Estu benata, ĉarma knabino,

mi vere vin ekamas.

                    1982

 

Zhan Wensi

 

AMO

Steloj maldensaj, luno ronda,

estas hontema vespero.

 

Ni kune iras sub lanternoj,

ombroj jen larĝiĝas jen kurtiĝas.

 

vi vulvas finger vestrandon,

mi kun malklinita kapo, mutas senparole.

 

Rigardoj parolas pri amo,

ŝultro estas komenco de feliĉo.

                      trad. Armand Su

 

Shi Chengtai

 

ARMAND SU REVENAS EN LA HEJMLANDON

aNTAŭ PLI OL 30 JAROJ Ĉina junulo debutis sur la verda parnaso, kies poemoj aperies sur paĝoj de Norvega Esperantisto unue, sekvinte sur la paĝoj de Norda Prismo, La Espero, Kvinpinto, Kial ne, Eŭropa Unio, Tamen, Oomoto, The British Esperantist, Juna Penso, La Praktiko kaj aliaj Esp-gazetoj. Lia granda foto aperies sur la kovrilpaĝo de la n-ro 1/1963 de La Espero kun titolo: ¡°Nova stelo ekbrilis en Oriento sur nia literature horizonto¡±. Li jam fariĝis fama poeto en Esperantujo kaj vigils en la vico de Esp-movado, lia nomo Armand Su estis konata tra la mondo.

Tamen en sia patrolando Ĉinio kvazaŭ nur kelkaj esperantistoj sciis lin tiam, kiam estis Maŭ-periodo, kiel d-ino M. Boulton, lia poezia fratino, skribis: "Multaj, en multaj landoj, estimis lin, kaj pro li ekestimis Ĉinion: sed la propra lando kruele batis sian filon. Kiam venis la "Kvaropa Bando", brutalaj junuloj batis lin kaj detruis liajn etajn trezorojn -- inter tiuj lian buston de Betoveno -- kaj finfine li estis arestita kaj kondamnita al dudek jaroj de malliberejo pro sia esperantismo kaj internaciaj kontaktoj. "(el Iltis -Forumo, n-ro 1/1991) Eble neniun leganton trovis liaj poemoj en la tiama Ĉinio, ŝajnas al mi ke liaj poemoj ne aperis en ĉinaj eldonaĵoj, ekz. en EPĈ neniam antaŭ 1979. Alie, ekzemple, s-ano Guozhu en sia remomoraĵo pri Armand Su skribis: "Ĝis 1979 mi nur legis tri liajn poemojn el malfacile pruntita gazeto, eldonita de fremdlando" (el Verda Spiko, n-ro 3/1990); kaj mi mem eksciis lian nomon nur ĝis tiam, kiam li jam estis liberigita el malliberejo, kaj preskati 'dum unu nokto' fariĝis famulo pro publikiĝo de raportaĵo pri " la diligenta, sukcesa dank¡¯ al memstudado poligloto" en la landskala tagĵurnalo la Lumo, kun titolo: Mi amas vin, bela Ĉinio kaj el la novaĵo de la Centra Popola Radio, jam en aprilo de 1979. Sed la poeto sciis nian nomon siaflanke: li tralegis libron La Esperanta Metriko, verkita de Guozhu, kiu nur estis mimeografita je 100 ekz. en 1973, ne havis eblecon sendi at Armand Su en prizono tiam, kaj mi nur restis izolita esp-isto loĝanta en la plej norda landparto. Tiel ni komencis korespondi kaj li kontribuis por la tiama mimeografa revueto, kiun mi redaktis por plenumi bezonon de la ĵus revekiĝanta enlanda movado. Poste mi vizitis lin ĉe lia nova loĝejo en urbo Tianjin kaj legis liajn poemojn, tio profundigis mian komprenon al lia "animo de poeto " kaj konis kun tia zigzaga suferplena vivovojo.

La ĉina esperantujo delonge devis eldoni poemaron por Armand Su, sed siatempe mankis tia kondiĉo. Pro tio ĝis nun plejparte da ĉinaj samideanoj ne povas legi liajn poemojn, en kiuj li kantis sincere pri sia bela patrolando, admiris ties darmajn vidindaĵojn; amis ties historilongan kulturon; versis kun la juneca entuziasmo pri amo aŭ amsopiroj, eĉ esprimis sian scivolemon pri amoro kaj amrevoj; li forte amis la vivon, aspiris al pli bela futuro de sia lando kai malamis maljustaĵojn kaj malegalaĵojn en la vivo... li verkis multe, eĉ mi dubus, de kie li kaptis tiom da tempo kaj energio por studi kaj verki. Je la komenco de 1984 s-ano Guozhu, tiama prezidinto de Huangshi Esp- Asocio, proponis ke ni kompilu poemaron por Armand Su, tio tentis min, ĉar lia verko ne devas nur apartenas at fremdlandaj esp-istoj, sed pli devas al la ĉinaj! Ni, kiel liaj amikoj, devas plenumi tiun taskon. Tiam la poeto mem jam longtempe kuŝis sur la malsanula lito, eĉ perdis parolan kapablon, tiel sub la helpado de Armand Su kaj lia edzino, nomata de M. Boulton "La heroa Rui Xi" , unue mi ordigis liajn poemojn laŭ temp-ordo kaj denove tajpis ilin; poste Guozhu redaktis ilin laŭ tema klasifiko. Post la duonjara klopodado la pretitaj manuskriptoj atendis eldonan ŝancon.

Sed la manuskriptoj kuŝis en tirkesto de s-ano Lin Liyuan, la ĝenerala sekretario de HEA, ne trovis eldonan eblecon pro iuj kaŭzoj (ĉefe pro la financa). En 1990 s-ano Lin konsiliĝis kun s-ano Zhou Guoxiang, vicdirektoro de Ĉina Esp-Eldonejo pri la eldono de poemaro, kiu interesis s-anon Zhou, dum la Esp-labora kunveno en urbo Qingdao. Reveninte en Kantonon, Lin sendis la manuskriptojn al Pekino.

Siaflanke d-ino M. Boulton ankaŭ kompilis poemojn de Armand Su laŭ la peto de la poeto mem antaŭ morto, ĉar Armand Su estis malespera pri apero de sia poemaro dum la lastaj tagoj. M. Boulton eĉ gajnis subtenon de Iltis- Eldonejo en Germanio, ŝi zorge kolektis kaj editoris poemojn de Armand Su. Tamen pri tio ĉio la ĉinaj kompilintoj, mi kaj Guozhu, nenion sciis pro manko de informoj, sed ni certe estas kortuŝitaj de la sincera amikeco kaj sublimigo de Zamenhofismo inter esp-istoj tra la mondo. Do, tie ĉi permesu min esprimi la elkoran dankon al d-ino Boulton kaj Utis-Eldonejo, ties klopodado ĉiam instigas nin oferi por Esp-movado kaj la zamenhofa idealo!

Dum la 2a Ĉina Landa Kongreso de Esperanto en urbo Tangshan (jan. /1992) mi kaj s-ano Zhou kunsidis pri la poemaro, kaj poste ĈEE eldonis ĝin. Tiel la ĉinaj samideanoj povas legi poemojn de Armand Su, la talenta poeto en la ĉina movado; la espera lumo finfine kloŝigas lian animon! Ho --, mi longe elspiras.

En Ĉinio oni ofte ŝatas diri, ke floro en muroj aromas ekster la muroj. Sed nun la floroj de Armand Su aromas en kaj ekster la muroj!

Finfine Armand Su revenas en sian hejmlandon!

Dum la 5a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao, aŭg. 1992, ĈEE unuafoje ofertis la poemaron, nur dum 4 tagoj elĉerpiĝis 60 ekz., kiujn kunportis s-ano Zhou kaj liaj kolegoj en la kongresejon, tio instigis s-anon Zhou, kiu konsiliĝis kun mi: kompilu plu alian volumon prozaĵoj de Armand Su! ĉar verko posedas legantojn, do, ĝi certe posedos la eternan vivovaloron!

Ĉu verko de Armand Su meritas vian aprecon? Nu, karaj amikoj, vi mem zorge legadu!

                      1992-09-08, Tailai

 

Mao Zifu

 

EN VOJAĜO

Monta blu¡¯.

Akva blu¡¯.

Voja labirint¡¯ en flu¡¯

tentas vidon plu.

 

Flora hor¡¯.

Suna hor¡¯.

Naĝas en kristalo kor¡¯;

jun¡¯ ne svenas for.

 *   *   *

Birda kaj¡¯.

Stela kaj¡¯.

Ho, hamako lula kaj

sonĝo de kamaj¡¯.

 

Vent¡¯ de pur¡¯.

Font¡¯ de pur¡¯.

Sed ĉi-monde regas nur

verda tend¡¯ sen mur¡¯!

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

Shi Chengtai

HO, NIA MONDO

plago, plago

vagas trans imago

en Terglobo kreve.

Harmonio ¡ª reve.

Vere, vere,

vivas ni danĝere.

 

Mondo, mondo,

¡ª   la feliĉa fonto.

Al milit¡¯ kruela

gapas paco cela.

Lace, lace,

ĉu ni, senkurace?

 

Estimata Kolego,

  Ni estus tre dankemaj al vi se vi bonvolus publikigi en via revuo la jenan informon:

OSIEK-PREMIO 1992

  Ĉijare la OSIEK-anoj propones 7 librojn premiindajn, prezentitaj en La Gazeto n-ro 41 (51 junio 92). La 23an de Julio 1992, dum la Internacia Esperanto-Konferenco en Ateno (Grekujo), per duobla sekreta voĉdonado, la OSIEK-premio estis atribuita al

Ebbe BIBORG

pro lia verko

Etimologia Vortaro de Esperanto

kies tria volumo aperas ĉiaŭtune. La premio, kies nuna valoro estas 300 ekuoj, estas laŭstatute rekompenco al verko en beletra.

Internacia Esperanto-Konferenco 93

en Hungario, 17-24 julio 1993

okazos en etoso de tradicia hungara vilaĝo, Kondoros, jet re moderaj prezoj. Pensiga temo ¡ª kia paroli Esperanton? kunvenigos prelegantojn kaj debatemulojn. Aliuloj, preferos lingvo-kursojn. Ĉiuj pasiiĝos por atribui OSIEK-premion.

Ekskurso: Tri tagoj en Budapeŝto

Post la konferenco

Pli detalaj sciigoj en la revuo La Gazeto

  Aliĝoj, informoj ĉe: Eric LAUBACHER, 1 rue de Vosges, 78180 Montigny- le- Bretonneux / Francio / tel. 16130966791


                                                                                                        ·µ»ØĿ¼