Penseo  31

Januaro / 1993


 

Karaj legantoj / penseanoj

  La Nova jaro 1993 alvenas. Nia Penseo denove havos la novan printempon, dum kiu ĝi fariĝos pli ĉarma, almenaŭ mi esperas tiel. Mi dankas vin, kiuj donis al ni la instigon, kuraĝigon kaj subtenadon en la malfacilaj tagoj dum vintro por Penseo!

  Nu, anstataŭ mia rutina babilaĵo ĉi-momente mi aperigas poemeton de la estimate maljuna poeto Kuroda Masayuki el Japanio, kiel mesaĝon:

FELIĈAN NOVJARON

En la mondskala frosta depresio

post granda disfalego de monstra sovetio,

la mond¡¯ ŝanĝiĝos, ĉie inter nacioj

sen ĉes¡¯ eksplodis konfliktaj tragedioj.

  Jes, ĉie ¡®eksplodis (eĉ ¨Cas) konfliktaj tragedioj¡¯ en nia terglobo, ho ve! Sur paĝoj de Esperanto, n-ro 1042, p. 198 mi legis, ke nia samideano Predrag Dakovic el Zagrebo pereis milite; de Literatura Foiro, n-ro 134, p. 14 mi legis la nomliston de la Milito en Kroatio Mortintaj Ĵurnalistoj¡­ ĉu ni, esperantistoj, celante la homaran harmonion, povas silenti antaŭ tiaj tragedioj? Ne, neniel!

  Tamen, kion fari? Mi, simpla esperantisto, ne scias kaj ne kapablas trovi rimedon por solvi la problemon, nur plenvoĉe (ne duonvoĉe) vokas al nia verda mondo: Klopodadu laŭ via ebleco por la Monda Paco!

                       la red. 1993-01-01, Tailai.

 

Mao Zifu

 

VIAJ OKULOJ

Via okulpara vinbero

sentigas la sangvinan bava;

bolas je Hipolreno rava.

 

En la monat¡¯ tepida majo,

antaŭ l¡¯ sereno floroj hontas.

En tute pura vintr¡¯, neĝfloroj

l¡¯ eteron, spite morton, sondas.

Nokte, vi ne kaplevu, alie,

la steloj, elipsite, falas.

Tage, vi ne eliru, alie,

la suno, ofendite, palas.

 

Medaliono, kia ĉelo,

reduktas vin nun al mizero.

Ne plu parolas la okkuloj.

Montriĝas nur en sonĝ¡¯ tenero¡­

 

POST PLUVO

Burasko jam forpelis burdojn,

kiuj rabie skrapis gurdon.

Penso salata ondon trovas,

Kontemplas akvofluan surdon.

         *

La monto gargarita. Raŭpo

pengrimpas laŭ la fust¡¯ de laŭbo.

Kristala tento vagas supre;

ĉu akvoperlo estas traŭbo?

         *

Salik¡¯ sur akvo per branĉetoj

jen strebas sian minacon paŭsi.

Birpar¡¯ en planon entrudiĝas,

la pentron iluminas laŭ si.

         *

La korpon fuman kornas bovo.

Plumhirta koko bene jodlas.

Nur hundo restas atrabila:

Lumbrik¡¯ galimation modals.

          *

Vaporo kunfandigas klaron.

Aspiron grundo ne plu riglas.

Fariĝas arde sur verdaĵo.

Tikliĝa semo kore viglas.

         *

Ranoj relasas sin kun vervo.

Elfluas arba glaŭk¡¯ laŭ l¡¯ nervo.

Bluvolba pandas rido arka.

Parolas knabinet¡¯ al cervo.

          *

Kiu irize l¡¯ vaston nimba?

Knabino sur la ponto pimpas.

La fingr¡¯ direktas al tulego.

Ne senvu, mens¡¯ for el vi grimpas!

 

Li Yu (937¡ª978)

KANTO

¡ªlaŭ melodio sablon forlavas la ondaro

Pluvadas ekster la kurten¡¯ torente,

Forpasas la printemp¡¯ silente.

Tra l¡¯ litkovril¡¯ matena frosto mordas dente.

Forgesante en la sonĝo esti inter fremdaj homoj,

Mi ĝuu jam ĉi-momente!

Ne devas tie alte sole sidi,

La belan vastan landon vidi,

Facile adiaŭis, malfacilas ja revidi!

Ho!  fluo, floro, kaj printempo, ĉio pasis: kvazaŭ

El la ĉiel¡¯ sur teron gliti!

               el la ĉina: Saint Jules Zee

 

Pu Songling (1640¡ª1715)

LOTUSFLOROJ EN VINTRA MONATO

  Vivis en Jinan taoisto. Neniu sciis kiu li estis, kia estis lia nomo. Ĉu vintre somere, li ĉiam portis sur si nur subŝtofitan robon, ligitan per flava rubando, tute sen alia vesto. Li ofte kombis al si la harojn per duona kombilon. Fininte la kombadon, li kroĉigis la kombilon sur hartuberon tiel farante kvazaŭ ĉapon. Tage li iris nudpiede en foiro, kaj nokte kuŝis sur strato. Degelis ĉiom da neĝoj ĉirkaŭ li je periferio de kelkaj futoj.

En multaj tagoj, kiam li venis, li ofte prezentis prestidigitadon, kaj la spektantoj konkure donis al li monojn. Jen, fripono donacis at li vinon, kun peto, li instruu al li prestidigitadon, sed la taoisto ne konsentis.

Foje, okaze la Laoisto banis sin en rivero, la fripono ekrabis al li la vestojn por lin minaci. La taoisto petis kun saluto:" Bonvole redonu al mi la vestojn, kaj mi ne avaros mian malgrandan arton. "

Sed la fripono ne fidis lian promeson, obstine rifuzante redoni la vestojn.

u vi vere ne volas redoni la vestojn?" demandis la taoisto.

" Ne. Mi ne redoni. " kategorie rifuzis la fripono.

La taoisto ne plu parolis.

Subite is flava rubando transformiĝis en serpenton, pli dikan ol manplenojn, kiu ĉirkaŭvolvis la friponon je 6 aŭ 7 ringojn, kun levita kapo, koleraj okuloj kaj sanganta lango. La fripono genuiĝis konsternite, kun paliĝinta vizaĝo, urĝa spiro, li petegis savon al sia vivo.

La taoisto do prenis la rubandon, kiu montriĝis tamen ne serpento. Dume estis alia serpento kiu zigzage moviĝis en la urbon. De tiam la taoisto fariĝis pli fama. Informiĝinte pri lia neordinara magio,    lokaj ĝentlemanoj kaj riĉuloj invitis lin al mondumaĵoj, kaj de tiam li frekventis societon. Poste, ankaŭ la lokaj mandarenoj informiĝis pri lia famo, kaj ofte invitis tin al festenoj.

Iutage, la taoisto anoncis ke li aranĝos festenon en la Akvosurfaca Kiosko de Darning ¡ª  tago por reciproki la komprezon de ĉiuj, kiuj iam regalis lin festene.

En la anoncita dato, ĉiuj invititoj ektrovis sur sia tablo invitilon de la taoisto. Sed neniu povis scii kiel ĝi venis alsendita.

Gastoj venis unu post aliaj al la Akvosurfaca Kiosko. La taoisto eliris humile por ilin bonvenigi. Tamen, enirinte oni vidis nur malplenan kioskon, troviĝis tie nek tabloj, nek seĝoj. Oni suspektis ĉu li eble trompus? Sed la taoisto parolis al la mandarenoj: ¡°ĉar mankas al mi lakeoj, mi volas peti helpon de viaj servistoj, ke ili iom laboru.¡± La mandarenoj jesis pri tio.

La taoisto do pentris sur muro du pordklapojn kaj frapis sur ili. Jen iu respondis de interne kaj per ŝlosilo malfermis la ppordon. Ĉiuj ĉeestantoj do kun scivolemo rigardis enen kaj vidis ke tie estis sufiĉe, homoj ir-revenis, troviĝis ĉio necesa ekz-e ekranoj, kurtenoj, kanapoj kaj tabloj, kiujn oni transdonis unu post alia eksteren tra la pordo. La taoisto ordonis la servistojn transpreni kaj starigi la meblojn en la kiosko, kaj avertis ke ili ne interparolu kun la homoj en la pordo. Tiel, dum la trans- dono kaj ¨Cpreno de la objektoj, oni nur ridetis rigardante unu al alia. Post nelonge, la kiosko jam estis plenigita de la mebloj, pompe luksaj. Sekve, transdoniĝis el la muropladoj unu post aliaj kun diversaj frandaĵoj, bonodoraj kaj varmaj. Ĉiuj gastoj miregis pri tio.

La kiosko sides kontraŭ lago. Kie ĉiusomere, en la sesa monato, disfloris dekoj da hektaroj da lotusfloroj ĝis la horizonto. Sed tiam, kiam okazis la festeno, estis frosta vintro. Ekster la fenestroj vidiĝis nur vasta lagoakvo, kun kelkaj fumstrioj transborde. Hazarde iu mandareno suspires dirante: ¡°Bedaŭrinde neniu lotusfloro ornamas nian festenon hodiaŭ!¡± Aŭskultinte ĉiuj kapjesis samopinie.

Post memento, pedelo en nigra vesto alkuris raportante : " La tuta lago jam estas kovrita de lotusfloroj!"

Ĉiuj ĉeestantoj ire miris je tio. Puŝmalferminte la fenestrojn por rigardi, ili efektive vidis senliman verdajon de lotusfolioj intermiksitan per lotusburĝonoj. kiuj en palpebruma daŭro ekfloris kune. Kiam blovis la norda vento, bonodoraj lotusaromoj penetris ĉies cerbon. Ĉiuj ĉeestantoj surprizite tre ĝojis. Kaj sendis homon boate kolekti iom da lotusflorojn.

De malproksime ili vidis ke pedelo remis boaton en la densejon de lotusfolioj, sed post nelonge revenis kun nenio en la mano.

Demandite la pedelo respondis: " Kiam mi remis boaton en la lagon, mi vidis ke la lotusfloroj troviĝas malproksime antaŭ mi. Iom post iom mi remis ĝis la norda bordo, sed tiam mi trovis ke la lotusfloroj troviĝas malproksime ĉe la suda bordo."

La taoisto diris ridante: "Tio estas nur iluziaj en fantazio!"

Post kelka tempo, kiam la vino estis baldaŭ elĉerpota, ankaŭ 1a lotusfloroj velkiĝis unu post aliaj, kaj ekblovo de la norda vento rompis la tigojn de lotusfloroj, kiuj malaperis unu post aliaj.

Tio tre plaĉis al iu mandareno, Daŭtaj de Jidong. Li kunvenigis la taoiston al sia oficejo kaj ĉiutage amuziĝis kun li.

Iutage, la mandareno regalis gastojn per festeno, kiun ĉestis ankaŭ la taoisto.

La mandareno havis bonegan vinon kiel hereditan familian trezoron. Ĉiufoje prezentis maksimume nur dekalitron da tia vino por regali gastojn, sed neniam ĝissate.

Tiun tagon la gastoj estis ravitaj de la vino kaj persiste petegis aldonon de la vino, sed la mandareno obstine rifuzis preteksante ke la vino jam elĉerpiĝis.

Tiam la taoisto diris kun rido al la gastoj: ¡°S-roj, se vi vere deziregas kontentigi vian drinkemon, petu al mi!¡±

La gastoj do faris peton al li. La taoisto jen metis vinkruĉon en sian manikon, kaj post nelonge, li elprenis la vinkruĉon plena kaj verŝis kompleze la vinon en pokalon de ĉiuj ĉeestantoj, kiuj trovis la guston tute sama kiel tiu de la mandarena vino, kaj ĉiuj ĝissate drinkis.

Post disiĝo de la gastoj la mandareno ĉiam sentis grandan suspekton pri la okazintaĵo. Li eniris kontroli sian vinujon, kaj trovis ĝin jam tute malplenigita dum la sigelfermaj slipoj sur ĝi restis netuŝitaj. Ege kolerigite la mandareno ordonis aresti la taoiston kiel fisorĉiston kaj puni per vergado. Sed, kiam la vergo jus tuŝis la taoiston, ekdoloris ege la postaĵo al la mandareno. Kiam la vergo batis duafoje, preskaŭ krevis la postvangoj de la mandareno. Kvankam la taoiston raŭte kriis sub la vergado, tamen sangis fakte la mandareno sur la alta seĝo. La mandareno do ĉesigis la vergpunadon kaj pelis la taoiston, kiu foriris de Jinan, oni ne sciis kien. Poste, oni foje vidis lin en Jinling, vestitan same kiel antaŭe. Demandite, li nur ridetis senvorte.

                              esperantigis Guozhu

 

Bakin (1904)

 

ANTAŬPAROLO POR LA FLORO DE LA PASINTO*

Tiu ĉi dramo estis tradukita antaŭ 3 jaroj. Kiam ĝi aperis en Novela Monatĵurnalo, mi donis antaŭ la traduko jenan enkondukon: "La aŭtoro de ĉi-dramo E. Amicis estis itala verkisto, kiu verkis La Koron. La dramo estis verkita en 1906, du jarojn antaŭ lia forpaso, apartenas al verkoj de lia lastaternpo. En junio de 1906 ĝia surscenigo gajnis grandan sukceson. Aŭguste oni prezentis la dramon en Esperanto dum la Universala Kongreso de Esperanto en Genevo. Mi transtradukis ĝin laŭ la esperanta versio eldonita en Basel samjare. La esperanta titolo estas La Floro de La Pasinto.

La esperantiginto s-ino Rosa Junck antaŭ sia traduko dediĉis al la aŭtoro; Dediĉe al E. Amicis, dank¡¯ al lia nobla sento malfeliĉuloj povas restarigi kuraĝon; dank¡¯ al lia instruo krueleco povos fariĝi boneco.

La tradukanto ankaŭ kun la same deziro ĉinigis ĉi ­libron, kaj volonte dediĉas la tradukon al mia samideanoj. "

Tiuj linioj laŭ mi ĝis nun ankoraŭ restas ne eraraj, tamen ĉimomente mia sento estas pli malpli ne sama. Se mi esprimas tian senton, tio bezonos apartan libron kaj ne konvenas al antaŭparolo. Inter pensoj de Amicis kaj mi troviĝas abismo, kiu sed la povas bari, ke mi legis la koron kortuŝita, kompreneble ankaŭ ne povas bari, ke mi tradukis tiun dramon. Nur laŭ mi nenia kialo inter Anna kaj Alberto troviĝas por 'eterna disiĝo' , mi ne komprenas, kial Alberto ne devis revidi kun Anna, kial Anna devis travivi siajn lastajn tagojn en la kredo de religio.

Tamen, malgraŭ tio, ĝi estas leginda. Mi ŝatas ĝin, ĉar ĝi antaŭ ni prezentas bildon pri mizero kaj malfeliĉo, kiun estis ilustrita per alia stila tono por ni, tion certe komprenas saĝaj legantoj, mi ne necesas detale ekspliki tie ĉi.

Antaŭ eldono de la libroformo mi ĝenerale legis kaj reviziis la tradukon, kaj korektis kelkajn vortojn. Iujn dubitajn preserarojn mi tradukis laŭ mia opinio, kiujn mi ankoraŭ ne trovas pli kontentajn esprimojn nun, do, restigas ilin en la antaŭaj.

1933

Tiu estis verkita antaŭ 6 jaroj. Lastatempe mi trafoliumis la libreton kaj opinias, ke ĝi indas reeldonon, tial mi reviziis ĝin dum tago, faris multajn korektojn, la nuna traduko eĉ eble pretendate estas la retraduko. Nur mi ne trovis la originalon ĉe la manoj, ne povis ekzameni laŭlitere, do, mi ne scias, ĉu ankoraŭ troviĝas eraroj aŭ ne.

1939

*La traduko unue aperis en gazeto Novela Monatĵurnalo, 1930;  poste la tradukinto men eldonis ĝin libroforme en 1933. En 1940 Eldonejo Kultura Vivo refoje eldonis ĝin.

el la ĉina: Shi Chengtai

 

 


                                                                                                      ·µ»ØĿ¼