Penseo 32
Februaro / 1993
Kris Long (1944¡ª)
¡°ĈU¡ VINBERARBO FIGOJN?¡±
(Jakobo 3:12)
Mi konis nur malfreŝajn gluajn
¡ª kaj ¡°montri figon al la mond¡¯¡±
laŭ Adamson, kaj ¡°Kiel gluti¡±
laŭ Lawrence en amora rond¡¯;
ke figoj nur interne floras,
ke grandas figfoli¡¯, Adam¡¯¡
kaj diri ¡°figon ne valoras¡±
¡ª parolfigurfoliumad¡¯
ĝia ¡ª ŝelbalonoj ŝvelas blue,
Kontuzas fraga marmelad¡¯¡
* * *
Mi ŝatas la difuzan lumon
de l¡¯ ĉielbluo, sed eĉ pli
la lumon kiu lasas plumon
de prujno post herbtuf¡¯ aŭ pri-
arĝentas grizon per tagmeze
ne degelinta orlruband¡¯:
malombra serpo parenteze
mallumon trenas sub la pland¡¯.
Pu Songling (1640¡ª1715)
LA KURAĜO ELPROVITA
S-ro Dong, ano de Xuzhou (Ŝjuĝoŭ), ŝatis skermon, kaj ofte tennis sin fiera kaj memfida. Foje li hazarde renkontis vojaĝanton, kiu rajdis sur azeno kaj iris samvoje kiel li. Ambaŭ do vojaĝis kune. Dum konversacio Dong trovis la kunvojaĝanton kun malkaŝaj paroloj. Demandite, la vojaĝanto diris ke li havis familian nomon Tong kaj devenis de Luoyang (Lŭojang).
¡°Kien vi vojaĝas?¡± demandis Dong.
¡°Mi vojaĝis for de mia hejmloko jam dudek jarojn, kaj ĵus revenis el trans maroj.¡± rspondis tiu.
¡°Ho! Se vi vojaĝis tra la Kvar Maroj, vi certe vidis multajn homojn.¡± Dong daŭrigis sian demandon.¡± Ĉu vi iam renkontis neordinarajn personojn?¡±
¡°Sed kia estas la tiel nomata neordinara persono laŭ vi?¡±
S-ro Dong do parolis pri siaj fortaj amo al skermo kaj bedaŭro ankoraŭ ne ricevis instruon de neordinara persono.
¡°La neordinaran personon oni povas trovi ĉie,¡± respondis la vojaĝanto, ¡°sed li instruas sian arton nur al tiuj lojalaj oficistoj aŭ obeemaj filoj.¡±
¡°Ho, ĝuste tia mi estas,¡± Dong diris senhezite, kaj li eltiris sian glavon, ĝin vibrante kantis, kaj eksvingis detranĉi la branĉojn de malgranda arbo apudvoje, pavante ĝian akrecon.
Tong ekridis, karesante al si la barbon kaj petis prunti la glavon de s-ro Dong por rigardi.
S-ro Dong volonte transdonis sian glavon al Tong, kiu, post iom da rigardo, diris:
¡°Tio estas la plej malaltranga armilo, farita el kirasfero saturita de fetoraj ŝvitoj. Mi, kvankam senscia pri skermo, tamen havas glavon, sufiĉe utilan.¡±
Kaj li prenis el sub sia vesto ponardon, ĉ. futon longan, per kiu li tranĉis la glavon de s-ro Dong, tial facile kvazaŭ melonon, kiu dispeciĝis oblikve kiel hufferoj.
Konsternite Dong ankaŭ pruntis la ponardon de Tong por apreci, li zorgeme karesis ĝin plurfoje kaj redonis.
Kun insistemo s-ro Dong iinvitis la gaston Tong al sia hejmo tranokti, kaj petis ke tiu instruu al li skermon, sed Tong ĉiam nomis sin sensciulo pri skermo. Kiam s-ro Dong ŝvele parolis kun manoj sur siaj genuoj, la gasto Tong nur ĝentile kaj respekte aŭskultis.
Estis jam noktomeze. Subite aŭdiĝis bruoj el trans najbara korto, kie loĝis la patro de s-ro Dong. Surprizite s-ro iris al la muro por atente aŭskulti kaj li aŭdis koleran krion: ¡°Tuj voku vian filon al nia torturo, nur tiam ni liberigos vin!¡±
Post momento, sekvis sonoj de torturo al ĝemanto, laŭkies voĉo vere estis la patro.
S-ro Dong ekkaptis lancon por savi sian patron, sed lin haltigis la gasto Tong, dirante: ¡°Tre eble vi jam ne ppovos reveni vivanta, do bone konsideru antaŭ la vivrisko.¡±
Ege maltrankvile, s-ro Dong petis lian konsilon kaj tiu diris:
¡°Nun la rabistoj eĉ rekte vokas vian nomon, do ili certe ne lasos vin plu vivi. Ĉar vi ne havas aliajn gefratojn, vi devas unue viziti vian edzinon por aranĝi la postmortajn aferojn, sume mi malfermu la pordon kaj alarmu viajn servistojn.¡±
Dong jesis kaj eniris raporti al sia edzino, kiu ekploris, sin kroĉante ĉe lia vesto, tiel la kuraĝo de s-ro Dong tuj degelis. Kune kun la edzino li rifuĝe ascendis la supran etaĝon kaj serĉis pafarkon kaj lancon por defendi sin mem kontraŭ la eventuala atako de la rabistoj.
Dum ili haste sin prepares en konsterniĝo, aŭdiĝis parolo de Tong kun rido: ¡°Ho, feliĉe! La rabistoj jam foriris.¡±
Kiam la geedzoj Dong tennis kandelon prilumi, la gasto Tong jam malaperis.
Heziteme ili eliris kaj ekvidis ke la olda patro estis ĝuste revenanta kun lanterno post drinko kun najbaroj. En la korto amasis jen cindroj de bruligitaj pajloj sur tero. Nur tiam ili komprenis ke la gasto Tong estis vere neordinara persono.
el la ĉina: Guozhu
PAĜOJ DE ĈINESKOJ
Mao Zifu (1963¡ª)
PIKNIKO
¡ª laŭ melodio Sopir-al-Sudo
Somero;
akvo-verd-plaĝo.
Manĝi propran kuiron,
trinki ekster studkaĝo.
Ondas flor-aĝo.
STRANDO
Ridas sun¡¯,
kuŝas knabino
en bikino sen timid¡¯.
Paŝas knab¡¯ kun rektspino
al riversino.
Guozhu
PINO EN NEĜO
¡ª laŭ le melodio Yiqin¡¯e
Neĝ¡¯ sen fin¡¯
subpremas al verda pin¡¯.
Verda pin¡¯
staras rekte,
ne fleksis sin.
Kio plej imponas nin,
estas via pura sin¡¯,
pura sin¡¯
kun spitema
nobla inklin¡¯.
Lu Jixin (1953¡ª)
SENTITOLE
¡ª laŭ melodio Dekses-silabo
Kor¡¯
dorse kuŝas sur memor¡¯,
maĉas nun:
tempa la odor¡¯.
*
El
kor¡¯ la hontema esper¡¯¡ª
sur fenestr¡¯
timema paser¡¯.
*
Viv¡¯¡ª
rozaj sonĝoj kun naiv¡¯
ĵetas sin
al reala klif¡¯.
*
Ombr¡¯
ruina ne estu tomb¡¯
de nia
elkora kolomb¡¯
*
Ŝild¡¯
portita dorse ¡ª la bild¡¯
de saĝa
persono kun virt¡¯.
*
Voj¡¯
de okuloj sub sekoj¡¯
zigzaga
al sonĝa levkoj¡¯.
*
Mut¡¯--
erupcia la prelud¡¯.
Kovras ĝi:
tondro, muĝ¡¯ kaj flut¡¯.
*
Ho, Li-rivero, ĉu kordo
kantanta
el tera kor¡¯ do?
*
Kat¡¯:
Bone! se jam multas rat¡¯,
al mi do
plias homa ŝat¡¯.
Shi Chengtai (1939¡ª)
SUR TAISHAN-MONTO
Mi fine grimpas sur vin, Taishan-monto,
jen, ĉe la Suda ĉielpordo staras.
Ĉirkaŭe nuboj ŝvebantaj muaras,
fariĝas la ĉielo jada ponto.
Forfluas tra paseo tempa ondo,
la historio ĉie kalendaras:
Poemoj de Li Bai, Du Fu rivalas,
inspiroj ŝprucas plu el via fonto;
parad¡¯ imperiestra jam malhelas,*
cipresoj oldaj drajas freŝe, vigle,
kaligrafaĵoj sur rokoj fabelas¡
Incensoj antaŭ budhfiguroj pigre
fumas, al pinto kabla ĉaro celas.
Turismas ŝikaj gejunuloj nigre¡
*imperiestroj de diversaj dinastioj dum la ĉina historio vizitis Taishan-monton por kulti la ĉielon kaj la teron.
1992-08
Mao Zifu (1963¡ª)
FAJRAĴO
Hura, en malhelo
zomas al ĉielo,
rave floras,
kore bolas.
Post impulse, belo?
DALTONISMO
Ja povas surdulo
percepti muzikon orfean.
Ĉe hela okulo
ne vidas mi vivon glacean.
Ho ve, pesimismo?
Ne, morbas mi je daltonismo!
HO, LUNO
Luno, luno, sunon ne forpelu.
Pigo, pigo, plue kantu valse.
Voje mia hom¡¯ venantas hejmen;
sonĝ¡¯, sciigis jam mi nefalse.
Feng Menglong (1574¡ª1646)
LA SUSPEKTEMA BOPATRINO
En la 19-a jaro de Wanli-erao (1591 p. K.), Ming-dinastio, ekstere de la okcidenta urbpordo de Suzhou troviĝis familio. La filo komercis en fremda loko. La bofilino servis al sia bopatro ekstreme milde kaj asidue, tiel ke la bopatrino eĉ eksuspektis pri adulto inter bopatro kaj la bofilino. Nokte, alivestite sin per la vestaĵoj de la maljunulo, la bopatrino enŝteliĝis en la dormĉambron de sia bofilino kaj ekbrakumis ŝin por pruvi. Ne povante sin liberigi, la bofilino en kolerego gratvundis per ungoj la vizaĝon fr la ĉirkaŭbrakumanto. Kun doloro la bopatrino forkuris, kaj, ekde la sekvanta mateno, ŝi ne plu ellitiĝis sub preteksto de malsaniĝo.
La bofilino kaŝe revenis al la hejmo de siaj gepatroj kaj rakontis la okazintaĵon. Ŝia patro do vizitis al la hejmo de sia boparenco, sed li rimarkis ke la vizaĝo de la bopatro estis tute senvunda.
Reveninte, la patro riproĉis sian filinon mensogi. Ofendite, la filino tamen sin pendis kaj mortis.
La patro akuzis al la aŭtoritato. La bopatro neniel povis sin pravigi. Sed najbaroj malkaŝis ke la bopatrino havis gratvundojn survizaĝe. Tiu do estis kondukita al la mandareno kaj post juĝado la afero fine estis ĉiom malkaŝita.
trad. Miĉino
Li Ŝangjin
Marian Zdankowski
MAZDAĴETOJ
Problemo de viro
Mi ofte pensas
pri orgio,
tamen pli ofte:
¡°sed per kio?¡±
***
Denove mi sonĝis
kun ŝi historio¡
matene mi havis
la pruvojn de tio¡
Al viro
La plej grandas ¡ª al viro ¡ª
Klopodo kaj malbono,
kiam nadleto montras
la kvinan kaj duonon¡
Radioskopio
Rigardante virinon
¡ª sendube¡ª
vi subkomprenas
kion ŝi havas sube.
Ĉu ŝi scias
Mi rezones
rigardante ŝin avide:
¡°Duoble donas
kiu donas rapide!¡±
Okazas, ke¡
Mi kisas ŝin ¡ª
nenia reago.
Mi karesas ŝin.
Nenia reago.
Kelkfoje.
Kaj poste¡
mia amatin¡¯
ĉirkaŭbrakas min.
Ege ĝoje¡
Post naŭ monatoj
En aŭgusto ¡ª
ama flustro¡
en aprilo ¡ª
la lulilo¡
Paciencon
Ne ĉagreniĝu
pro ŝia kaprico,
venos certe via vico!
Alvenante min
Ĉar mi jam estas
obstina speco ¡ª
forĵetu penson
pri la virgeco.
Dilemo
Ĉu la plej dolĉas kareso
Kun aŭ wen¡
la permeso?