Penseo 33

Marto / 1993


 

Qu Yuan (ĉ. 340¡ª278 a. K.)

AL DIO DE RIVERO XIANG

¡ªkantita de la diino

Vi ankoraŭ ne ekiras hezitante:

kiu vin retinas ĉe l¡¯ insul¡¯? Ĝentile

mi tualetinte kun viizaĝ¡¯ serena

sidas en boat¡¯ kasia kaj facile

iras en Riveroj kiuj ne ondiĝi

mi ordonis kaj alflui plu tankvile.

Atendite, via moŝt¡¯, ne venas vi;

flutetante, nu, pri kiu pensas mi?

 

Post fluganta drako la boat¡¯ irinte

norden, ¡ª la remilojn per akor¡¯ garnita,

la kajuton per pumpilo kun kurtenoj

de eŭpatorio sub la flag¡¯ orkida¡ª

tra Lag¡¯ Dongting vojas Riveregon. Min

radiigas perspektiv¡¯ de l¡¯ marĉa fin¡¯.

 

Nun inspiron dian plue mi radias,

dum suspiron spasman veas la Fraŭlin¡¯.*

Kun lirlantaj larmoj en ĉagren¡¯ mi sentas

en la brust¡¯ doloron pripensante vin.

Ke glacion devus haki por antaŭen

iri la remiloj kaj la jul¡¯ cinamaj!

Ke pumpiloj oni ŝirus de sub akvo,**

kaj lotuson de sur arbopint¡¯! Malsamaj

koroj ne akordas: amikec¡¯ rompiĝos;

falos malgraŭ svata pen¡¯ aferoj amaj.

 

La river¡¯ murmuras sur ŝtonozaj baroj;

la fluganta drak¡¯dancante ŝvebas. Vi

rompis rendevuon kun pretekst¡¯: Jen pledon

al l¡¯ amanto ne fidela havas mi.

Surĉevale mi vagadis cis la bord¡¯ kaj

trans l¡¯ insulo de matene ĝis vespere,

nur vidante rojon ĉirkaŭ buduar¡¯ en

flu¡¯, kaj birdojn sur tegment¡¯ sidantaj kvere.

 

Mi zonfranĝon ĵetu mian en Riveron,

kaj restigu jadon ĉe la Marĉa Fin¡¯.***

Mi kolektu poliflorojn en l¡¯ insulo

por donaci al la nimfo-servistin¡¯.

Ŝanco ne haveblas ree: kun facila

koro iel restos iom mi trankvila.

                        elĉinigis Licius

  Tiu ĉi poemo estas unu el serio da kantoj dediĉitaj al dioj kaj diaĵoj n komunuma aŭ kortega diservo en Chu-regno dum la antikva Ĉinio.

*La Fraŭlino: servistino de la diino de Rivero Xiang.

**La aludo estas: pro granda malfacilo verŝajne mi laboras vane (linioj 19-22)

***Mi ĵetis oferaĵojn en la akvo por okulti la dion. ¡ª ¡°mi¡± estas ŝamanino, kiu ludas la rolon de Diino de Rivero Xiang en la diservo

 

Neologismoj:

pumilo ¡ª figo rampa (ficus pumila)

polio ¡ª pollia japonica

 

Xue Yongruo

LI ZIMU

Li Zimu, la sepa filo de princo Cai de Tang-dinastio, estis eleganta kaj talenta junulo, denaska amanto de muziko, kiu precipe lertis en flutludado tiel majstra, ke neniu tra la lando povus rivali kun li je tio.

En Jiangling estis malnova moro: vespere en la 15-a de unua monato lunkalendare okazis festivalo de koloraj lanternoj, tiam svarmis fraŭlinoj spektantaj la lanternojn laŭ-riverborde. Foje, dum sia vojaĝo al Jingmen (urbo en Jiangling), Li Zimu trafis la solenan festivalon.

"Se mi ludos per mia fluto," Li Zimu diris al siaj amikoj: "mi povas fari la amason de spektantaro komplete kvieta."

Ĉiuj liaj kunvojaĝantoj tre aprobis tiun ideon. Li Zimu do ascendis pavilonon, kaj komencis ludi sian fluton sur balkono. Kiam ekaŭdiĝis la klara sono disflanken, ĉesiĝis en la bazaro ĉia bruo, haltiĝis ĉiuj, kiuj iris kaj leviĝis por aŭskulti tiuj kiuj sidis.

Post finiĝo de la flutludado, silento ankoraŭ daŭris longe antaŭ ol la bruoj reaŭdiĝis. Fiera pr sia arto, Li Zimu montriĝis plezure memkontenta.

Tiam subite aperis maljunulo kun grizaj haroj, kiu descendis de boato kaj venis al Li, kantante al si mem paŝante. Li havis noblan aspekton kaj lia kanto estis en atika melodio. Li Zimu kaj liaj amikoj konkure salutis al li.

"Ĉu tiu, kiu ĵus ludis fluton, estas el reĝa familio ?" la maljunulo demandis. "Li estas dotita per superba naturo, tamen, bedaŭrinde lia muzika instrumento estas tro banala."

"Mia fluto estas donacita de la forpasinta imperiestro," respondis Li Zimu. "Mi ne aŭdacas diri ke mi povas rekoni la unikan kreaĵon de dioj aŭ spiritoj, tamen, el muzikaj instrumentoj, mi devas diri, ke tio ĉi estas rara trezoro. Dum mia vivo mi ja vidis pli ol dek mil flutojn, kaj ankoraŭ neniu el ili povus rgali al la mia, tamen, ĵus vi diris ke ĝi estas nur io banala , ĉu vi havas motivon por tion diri ?"

"Mi lernis flutludon ekde mia infanaĝo." diris la maljunulo. "Kaj nun ankoraŭ ne laciĝis kvankam en maljuneco. Mi ne havis la honoron ekzameni vian fluton, sed mi volonte provu ĝin se vi ne konsentus mian komenton "

Li Zimu transdonis sian fluton al la maljunulon, kaj tiu faris profundan enspiron por komenci ludi. Kiam la sono aŭdiĝis, la fluto splitiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj konsterniĝis , ne povante diveni kiu estis la maljunulo. Li Zimu eksurgenuiĝis petante la favoron vidi kian raran instrumenton la maljunulo havis.

"Mian fluton vi ja ne povas ludi." diris la maljunulo, sed li sendis sian servo-knabon al la boato por alporti tion. Rigardante, Li trovis ke la fluto estis el blanka jado. Transdoninte ĝin al Li, la maljunulo petis ke Li ludu. Kaj, kvankam Li eluzis sian tutan forton, li povis eligi eĉ nenian sonon. Tio faris Li-n tre embarasa kaj des pli respektplene humila. Sekve la maljunulo instruis al li ludi mallongan arion, kiu, kvankam tre simpla, tamen profunde kortuŝis ĉiujn ĉeestantojn.

"Mi estas tuŝita de via sincero por lerni," diris la maljunulo. "do mi foje ludu por vi." La muziko verŝiĝis de lia fluto, pure kaj bele, resonate fore kaj proksime. Neniu alia muziko povus kompari kun ĝi. Kiam la muziko daŭris, ekblovis forta vento kaj leviĝis ondoj en rivero kaj ĉien malheligis nuboj kun pluvoj. Post momento, kiam la ĉielo resereniĝis, la maljunulo jam malaperis.

 --el la Volumo 82 de Taiping Guang Ji (La Ampleksa Antologio de Taiping)

trad. Guozhu

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

SENTITOLE

Similaj sonoriloj sur sol-fosto

sia propra

provas disigi la ĉielon saman

per distingigaj tonoj, jaro post jaro.

Musko grimpas ŝtele, ne malfacile,

sur ilin, el la Nigra Turo.

Iutage, unuvoĉ¡¯ aŭdiĝas:

Sango verda!

 

ANKAŬ BELSELEKTO

Lakto kaj parfumo

estas por somat¡¯ nur ŝirmo;

interno montriĝas kvazaŭ riĉopufa¡ª

kiel spuro.

Lumo, muziko kaj avidaj langoj

sur la kurbo fluas.

 

Ĉe ¡°kio estas Napoleon?¡±

perdinte piedtenon,

belulino falas en la oceanon,

fariĝas fiŝo ora, naĝas fole,

tentante blindigajn gapojn.

 

Ĉielen man¡¯ leviĝas,

kaj rigardo.

 

ARTO

verdo kurba

kun tro multaj sonĝoj.

Distorda ruĝo

per ŝvito al ĉasato.

Sekve, flavor vertikala

sur arbokulmo.

Fine, horizontal purpuro

kovras pasinton.

 

FOTO

Sub

fera ponto, rida bub¡¯.

Spiralaĵ¡¯

inter li kaj nub¡¯.

 

LONGECO

Ho, sopira la hedero,

rapidega kun tranuba iro,

hezitas ĉe via rando sonĝa,

ve, zorgante pri la sprentiro.

 

SANGO

Tra

la kvieto de l¡¯ vila¡¯

per ventkant¡¯

daŭras unu saga¡¯.

 

Lin Wenjin (Singapuro)

 

MONŜRANKO

Subita akcidento dum vivo often e estas facile akceptita. Antaŭ nelonge sinmortigis la ankoraŭ ne edziniĝa fratino de s-ino Zhao Wei, pro tio lamente tristis. Ŝia edzo, s-ro Yi Yongxin, subite forpasis pro kardiopatia erupto, tio pli similes al ŝi montrompiĝa aŭ trekreviĝa, la kolono, kiu staris en la mondo dum 40 jaroj, tiel falis.

Sur komerca sceno Yi Yongxin estis maestro de importa kaj eksporta firmao, lerta manipulanto, kaj hejme bona edzo, amata patro; parencoj kaj amikoj sincere funebris pri lia morto.

La heredaĵo restigita de YiYongxin, laŭ takso de kontfako, almenaŭ havus milionon da monsumo. Sur liaj kuranta kaj deponita kontoj la monsumo ankoraŭ ne atongas cent mil. Oficisto de la firmao malkaŝis, ke Mastro Yi aĉetis multajn akciojn kaj oraĵojn kiuj devas esti metitaj en monŝrankon. Suspirinda al Zhao Wei, ke li neniam atendis sian subitan falon. La ŝlosilon li ne donis al ŝi, eĉ ne sciigis al ŝi ĉifron de la monŝranko.

Zhao Wei devis zorgi sian konfekciejon, kaj ne konis pri importa kaj eksporta komercado. Ŝi konsideris, ke li postlasas milionon da monoj, kio garantios, ke ŝi ne tristis por vesti kaj nutria dum la vivo. Tial ŝi decidis fini lian komercon. Liajn objektojn en la oficoĉambro ŝi tute ne prenis, nur petis, ke oni redonis tiun monŝrankon.

Post la morto de edzo la vivo de Zhao Wei grade interŝanĝis, precipe, en la spirita vivo ŝi sentis sin tre soleca kaj malplena. Kiam ŝi rememoris pri lia fidela amo al ŝi, ŝi ektristis kaj mem plorsingultis. Trovinte kelkajn datojn apartajn por ŝi ĉiujare, ekz. ŝia naskiĝtago, la nupta datreveno, la Festo por amantoj k.a., tiam li ĉiam donacis faskon da rozoj kun profunda amo al ŝi. Dum la Festo por amantoj de pasinta jaro li ankoraŭ omaĝis al ŝi speciale menditan ¡®Koron¡¯, kiu estis interplektita per naŭmil naŭcent naŭdek naŭ skarlataj rozoj, signifies ilian amon eterne senkoloriĝa. Ĉio tio fariĝas paseo. Nun ŝi nur vid-al-vide estis antaŭ tiu monŝranko. Ŝi obstine ne malfermi tiun monŝranko, kiun ŝi ne deziris detrui, ĉar ĝi estis simbolo de la edzo.

Intimaj amikoj de Zhao Wei admonish al ŝi kun diversaj ideoj por malfermi la monŝrankon.

¡°Nun interezo de banko estas tiel alta, vi devas plasi monon en bankon por profito.¡±

¡°Post revekiĝo de ekonomio oni povas fari ĉion, kio donos al si profiton, kial vi ne investas al komerco?¡±

¡°Akcio jam multe altiĝas, ĝuste estas bona tempo por forvendi akcion.¡±

¡°Vi sole fartas en buduaro ĉiunokte, ĉu, rigardante tiun ŝrankon, vi ne estas pli malĝoja?¡±

¡°Mortis homo, kiu ne eblos reviviĝi. Vi nur estas pli-ol-30-jara, kial vi fermigas sin ankaŭ en la monŝrankon?¡±

Konsiderinte kaj konsiderinte, dum la Festo por amantoj de la jam sekvanta jaro Zhao Wei havis ideon malfermi la monŝrankon. Li estis sentema, ĉu li pretigus iun donacaĵon al ŝi kaj tiun rezervus en la ŝrankon? Fine ŝi petis laboriston, kiu rompis la seruron sur monŝranko.

Foririginte la laboriston, ŝi mem, ferminte en ĉambro, per paro da tremantaj manoj leĝere ovris pordon de la manŝranko.

Ŝi stuporis.

Ene ne troviĝis monbiletoj, skcioj, des ne oraĵoj. Nur kuŝas fasko da leteroj ligitaj de silka rubando. Ŝi elprenis unu kaj eklegis, ke la ricevinto estas Zhao Tong, ŝia fratino, kaj la sendinto ja estas Yi Yongxin, ŝia edzo.

Subita akcidento dum vivo often e estas facile akceptita. Zhao Wei ĝisfunde estas en abismon.

                       el la ĉina: Shi Chengtai

*Lin Wenjin (1940¡ª) naskiĝis en Singapuro, lia prapatro devenis el prov. Fujian, Ĉinio. La invitata komitatano de Verkista Asocio de Singapuro, funkciulo en Ministrejo pri Eduko de Singapuro.

 

Feng Menglong (1574¡ª1646)

 

LA PATRO MISPRENITA KIEL BONZO

En ĉefurbo juna bonzino havis intimaĵojn kun amata viro. Ŝi volis reteni lin ĉe ŝi kiel eble pli longe, sed ne povis. Do, profitante lian ebriiĝon la bonzino forrazis al li ĉiom da haroj kaj tiel devigis lin resti en la bonzinejo kiel ŝia disĉiplino. Poste, edzino de la viro tamen alserĉis en la bonzinejo kaj, retrovinte sian edzon, forkondukis lin hejmen reveni. La edzo sentis grandan honton kaj penton, dirante:

¡°Ne malsekretigu mian revenon al ceteraj homoj kaj ni atendu ĝis rekreskiĝo de miaj haroj.¡±

Siatempe la filo de la viro estis en fremda loko por negoco. La bofilino sentis miron kaj suspekton pro tio kiel lastatempe la bopatrino manĝas ĉiam double da manĝaĵoj kiom sufiĉis por satigi du personojn, kaj ŝi snkaŭ aŭdis de tempo al tempo parolojn likitajn el la ĉambro de la bopatrino. Ŝi do faris etan truon, tra kiu ŝi kaŝe observes kaj ekvidis ke la bopatrino kuŝis kune kun iu bonzo. Ŝi sentis fortan indignon kaj rakontis ĉion malkaŝe al sia edzo. Aŭdinte tin la filo sentis ankoraŭ pli grandan ofendiĝon. Bruligite de flama kolero la filo ekprenis tranĉilon kaj entrudiĝis en la dormoĉambron de sia patrino. Palpinte al la kapoj de la du kuŝantoj, li ektrovis ke unu el ili efektive estas tute senhara de bonzo. Li eksvingis sian tranĉilon, kaj la kapo estis dehakita! La patrino haste malhelpis, sed jam tro malfrue! Ŝi malkaŝis la veron al sia filo. Kontrolinte la dehakitan kapon, la filo multe pentegis. Post juĝado la aŭtoritato deklaris ke li, kvankam ne dola murdinto de sia patro, tamen ne devis arogante mortiigi homon, eĉ se tiu vere estas adultinto de la patrino, kaj kondamnis lin al ekzekuto

                                                                                                 elĉinigis Guozhu

 


                                                              ·µ»ØĿ¼