Penseo 35

Majo / 1993


 

Meva Maron

 

PASTORALO

Maĉantaj ŝafoj en atenta

medit¡¯ al pretrpasantin¡¯

kontrole gapas -- sed kontentaj

ke ŝi ne fremdas, turnas sin;

mirteloj gutas sub pugmarkoj

el brua blu¡¯, purpurbravur¡¯¡­

Ŝafar¡¯ invitas min rimarki

Reversan flankon de l¡¯ natur¡¯.

 

DESDRENAJ PAŜTISTINOJ DUM KRISTNASKA

NOKTOMEZA MESO

L¡¯ okuloj trnas preĝbenk¡¯ atentas:

Fraŭlina par¡¯ el porcelan¡¯

dekoltas plej dekokjarcent

dum jen turbano, jen elan¡¯

de jupsvingant¡¯ en tura kask

bruniĝas pli kaj pli¡­ Nur stump¡¯

de distordita pomo! Fasko

de haroj meĉe. Kandelŝrump¡¯.

 

FUĜO EL SONĜO

Envolvas nin terbruna nub¡¯

per krispa orlo de kurten¡¯

ombrant, dum ni fuĝas sub

krenela rando de pekten¡¯

(pilgrima konk¡¯) en postlabora

buŝplen¡¯¡­ Stampite per foli¡¯--

emblemoj -- kupraj, verdaj, oraj --

vualo fermas pli kaj pli

palbluan foron¡­

 

V. Eroŝenko (1890 -- 1952)

 

LA TRAGEDIO DE KOKIDO

1

Lastatempe, unu el grupo da kokidoj de la familio falis en naĝejon fositan por anasidoj en korto, kaj mortis.

Tiu kokido estis stranga, kiu neniam ludis kun kokidoj el la grupo, sed ĉiam iris en grupon de anasidoj, kun beleta anasido ludis. La mastino de la familio iam persis, ¡°kokido devas ludi kun kokidoj, dum anasidoj kun anasidoj.¡± Tamen ŝi nenion diris, nur rigardis. Tiutempe la kokido iom post iom malgrasiĝis. La mastrino surprizante, diris:

¡°Ho ve, kio okazas al tiu etulo? Ĉu li malsaniĝas?¡±

Ŝi kaptis la kokidon kaj zorge ekzamenis. Sed post momento ŝi murmurante diris al si mem:

¡°Ne povas trovi malsanon de kokido, ĉar eĉ malsano de homoj ankaŭ estas tre malfacile ekzamenata klare.¡±

Kaj ŝi manĝigis al la malsanuleto ricioleon, pikis ties flugilon per kudrilo, por ke la sango elgutu, celante kuraci netrovitan malsanon. Sed ĉio ne efikis. La kokido iom post iom malgrasiĝis, ofte kapklininte, ŝajne pensis pri io. Tion rimarkinte la mastrino diris:

¡°Ho ve, vi nur estas kokido, pri kio vi pensadas? Eĉ homoj ankaŭ ne tiel ofte pensas.¡±

Dirinte, ŝi mem ankaŭ falis en pensadon senkonscie, tiam la mastrino balbutis mallaŭte:

¡°Ho, kokido ankoraŭ devas ludi kun kokidoj, dum anasidoj kun anasidoj.¡±

2

Iutage, la kokido ankoraŭ ludis kun anasidoj.Kiam la suno subiris, la kokido diris al la anasido:

¡°Kion vi plej ŝatas?¡±

¡°Akvon,¡± respondis la anasido.

¡°Ĉu bone?¡±

¡°Nu, ne malbone.¡±

La tago iom post iom forpasas. Kaj alvenos vespero, kion la kokido rigardis kapkline.

¡°Pri kio vi pensis, kiam vi naĝas?¡±

¡°Nur pensis, kiel kapti kobitididojn.¡±

¡°Nur pri tio?¡±

¡°Jes, nur.¡±

¡°Pri kio vi pensis, kiam vi ludis ĉeborde?¡±

¡°Ĉeborde, mi pensis pri naĝado.¡±

¡°Ĉiam tiel, ĉu?¡±

Jes, ĉiam.¡±

Jam ekvesperiĝis. La kokido ne rigardis plu, nur kapkline diris mallaŭte:

¡°Ĉu vi sonĝis pri kokido, kiam vi dormas?¡±

¡°Ne pri kokido. Nur sonĝis pri fiŝoj, pli grandaj ol kiujn donis al ni la mastrino.¡±

¡°Sed mi ne pri tiuj.¡±

Silentis.

¡°Kiun serĉis vi unue, kiam vi ellitiĝis ĉiumatene?¡±

¡°Serĉis la mastrinon, kiu portis al ni kobitidojn. Ĉu ankaŭ vi estas tiel?¡±

¡°Sed mi ne¡­¡±

Jam vesperkrepuskis, tamen, tion ne rimarkis la kokido kapklinanta.

¡°Mi pensas, kiel estas bona, ke se mi povas naĝi kun vi en la naĝejo!¡±

¡°Sed, tio nakaŭ ne gravas al vi, ĉar vi ne manĝas kobitidojn.¡±

¡°Tamen, ĉu ni nur estos por manĝi kobitidojn en la naĝejo?¡±

¡°Nu, mi ne scias, tamen¡­¡±

Post la vespero, la mastrino vokis kokidojn. Aliaj kokidoj kaj anasidoj tute revenis. Nur tiu kokido kapklinante, flugiloklinante, ne movis, esante en nebulo. La mastrino vidis tian, kia restis la kokido, parolante:

¡°Ho ve, kio okazas al tiu etulo?¡±

En la sekvanta mateno la kokido falis en la naĝejon kaj mortis. Tion aŭdis la anasido, kaj aplombe longigis beletan kolon, naĝis flore, dirante,

¡°Tiu, kiu ne kapablas naĝi, eĉ se kaptas kobitidon, kiun ankaŭ ne povas manĝi, sed deziris naĝi en akvo, ja estas idioto!¡±

La mastrino elprenis de la naĝejo la mortintan kokidon pro malgrasiĝo, kies malsanon ŝi ne povis ekzameni, tiam ŝi nur suspire rigardis.

¡°Ho ve, kompatinda etulo! Vi ne scipovas naĝi, ial vi iris en la akvon? Eble vi mortas pli bone ol vi vivas. Tamen malgraŭ tio, kokido ankoraŭ devas ludi kun kokidoj, dum anasido kun anasidoj¡­ Kvankam mi tiel pensis¡­ kvankam¡­¡±

Ŝi parolis al si mem, ankoraŭ ne rigardis al la kokidon mortintan, kies malsanon ŝi ne povis ekzameni.

La matna suno iom post iom leviĝis.

*elĉinigis la tradukinto el la traduko de Lusin, kiu ĉinigis el manuskripto en la japana originalo de la aŭtoro.

                             trad. Shi Chengtai

 

POEMOJ DE TANG-DINASTIO

Li Bai (701 -- 762)

 

SUBLUNE DRINKO SOLA

Kruĉet¡¯ da vino inter floroj tronas,

sed drinko sen kompano! Regas sombro.

Tasleve mi al Lun¡¯ inviton donas.

Kaj vi, la tria estu, mia ombro!

Ho, Lun¡¯ eĉ lipi vinon vi ne povas;

kaj vi, Ombret¡¯, nur sekvas min silente.

Vin ambaŭ bonaj amikoj mi trovas --

ni ĝuu kaj oiglu ĉi-momente!

Mi kantas¡­ Lun¡¯, vi milde min rigardas;

mi dancas, ha, l¡¯ Ombret¡¯ imitas fole!

Vin, post ebri¡¯ mi lasus kontraŭvole¡­

Liber¡¯ eternu, nin nenio ĝenu;

en la ĉielo kune ni promenu!

 

Zhang Ji (ĉ.753)

 

NOKTA ANKRIĜO

Ĉe lunfal¡¯ kaj prujnado kovroj grakas,

trist¡¯ boatojn, sikmorojn reatakas.

Friskas jen la templo Hanshan ekster Gusu,

noktomeze sonorila ploro vakas.

                         trad. Seimin

  Kvankam la poemo de Li Bai jam troviĝas traduko de K. Kalocsay kaj tiu de Zhang Ji jam aperies sur paĝo de nia revueto, tamen ni volonte publikiĝas aliajn tradukojn far Seimin en ĉi-numero, celante la vigligon de la eta¡¯ beletra laborado en Esperanto¡­

                                  la red.

 

Cheng Yijun

 

BABILO EN FREMLANDO PRI DIABLOJ

Ukraina instruisto foje diris al mi, ke ĉe Balta Mar one estas humuro, kaj tieaj indiĝenoj estas senmienaj, tiel glacie malvarmaj kiel marakvo en la nordo. Tamen, mi trovis humuron tie.

Kaunas estas negranda urbo en Litovujo. Se oni iras okcidenten laŭ Njamnas-rivero, fluanta tra la urbo, povos veni al Balta Maro. Post duontaga turisma vojaĝo, mi preskaŭ rondvizitis la tutan urbon. Mi demandis al vojirantoj, ĉu ĉi tie ankoraŭ estas aliaj vizitindejoj? kaj oni propones ke mi vizitu al la Muzeo de Diabloj.

La Muzeo sides en neokulfrapa strato, kun eksponejo en trietaĝa domo, kie kolektiĝis miloj da diabloj, blankaj, nigraj; okcidentaj, kaj orientaj; eŭropaj, kaj aziaj; eĉ ankaŭ amerikaj kaj aŭstraliaj el trans malproksimaj oceanoj.

Ĝenerale eŭropanoj ne estas superstiĉaj. Fondo de la Muzeo celas nek por averti al la homoj, nek por serĉi eksciton, sed por eksponi al la publiko apartan artgustumon. Ĉi tie ne estas monstraj bovkapulo aŭ ĉevalvizaĝulo kun eligitaj akraj dentegoj, nek troviĝas tiaj ferocaj dioj kaj reĝo aŭ juĝisto en Hadeso. Vidiĝas ĉitie kalejdoskope stranga maskoj, murdekoracioj kaj ĵongle artefaritaj pipoj, promenbastonoj, ĉasfusiloj k. c. -- ĉiu kun kapo de diableto, senescepte grimaca, delikata kaj komike groteska.

En la eksponejo ĉie ŝvebas humuro. Jen iu duvizaĝa Diablo, artefarita de loka metiisto, allogis min. La fronto figures ĉarma virino, dum la dorsflanko estas komika diableto. Admirinda estas la ekspliko de la klarigisto: ¡°La Diablo pensas pri virino, kaj, kion pensas virino? -- Nur la Diablo scias!¡±

Tiu elstara projekto kaj la mirinda ekspliko ambaŭ ridigis min. Kiu do diras ke la lokanoj de Balta Mar one konas humuron?

Profitante la okazon kiam vizitantoj venas ne multe, mi interbabilis kun la klarigisto.

Li demandis min, ĉu ankaŭ ĉinoj parolas pri diabloj? Mi respondas ke certe jes kaj rakontis al li, komencinte de Konfucio, kiu ne volas paroli pri diabloj aŭ feoj, kaj daŭrigante per sinsekvo pri la famaj ĉinaj klasikaj verkoj ¡°Neordinaraj Rakontoj¡±, ¡°Serĉado de Feoj¡± kaj ¡°La Strangaĵoj de Liaozhai (Ljaŭĝaj). Mi konigis al li ankaŭ la ĉefan enhavon de la inaŭgura ĉapitro de la fama ĉina romano ¡°Ĉe Akvorando¡± kiel la kortegano Hong misforlasis la monstrojn liberigitajn dise en la mondon, kaj kiel vizitindas la urbo Fengdu kiel fama Hadesa urbo. Resume, mi inundis lin per torentoj da paroloj pri diabloj kiom mi scias. Rezulte de tio, mia aŭskultanto estis plene imponita kaj senĉese laŭdadis pri la orienta ¡°Kulturo de Diabloj¡± tiom enhavoriĉa.

Verŝajne la juna klarigisto ektimiĝis de mia ¡°parolo pri diabloj¡±. Hezitinte momenton, li ekparolis: ¡°Mi estas materiisto, sed kelkfoje mi ankaŭ estas ne certa pri tio, ĉu finfine estas diabloj aŭ ne en nia mondo?¡±

                           (daŭrigota sur n-ro 39)

 

Mao Zifu (1963--)

 

PORTRETO

         I

Hirundo

sur pesilo flugas.

Supre, miriad¡¯ d nigro;

sube, abismo sen profundo:

kiel ajn la flugiloj sin movas,

fore de la tero ĝi ne povas.

          II

   Ondoj

   sur steloj

   kaj sur pinto.

   Preĝejo inundon suferas?

Nu, densa nubo surĉielas?

EN NOKTO

Nokto kun stomak¡¯ pentagruela

devoras urbojn kaj rurojn.

Homo, brut¡¯ kaj panteono

fluidon saman nigran

kunfandiĝas.

Sed sonĝas per sia propra revo.

MI ESTAS HEVEO

vi min vundas

mi vin reciprokas sange

volonte

 

Mi estas heveo --

se nur en via sino mi troviĝas --

sen veo

 

Wang Yuanhua (1920 --)

 

RESPONDO AL INTERNACIA CENTRO DE BIOGRAFIO EN KEMBRIĜO

somere 1988

D: Bonvolu paroli ion, kio interesas vin lastatempe.

R: Nun mi intencas esplori per antitezo kaj komparo de la kulturo inter Ĉinio kaj alinacioj la karakterizaĵon de la ĉina kulturo kaj la funkcion de la ĉina tradicia kulturo en la moderniga konstruado.

D: Bonvolu paroli vian propran atingon kaj la kaŭzon, per kiu vi sukcesas certe, kial vi sin okupas pri ĉi tiu laboro.

R: Lastajn 10 jarojn oni eldonis kaj publikigis jam miajn 8 verkojn kaj pli ol 100 disertaciojn pri historio de la ĉina kulturo, de la ĉina dicio de la ĉina ideologio kaj de la ĉina literature kritiko. Laŭ mia opinion en la tradicio de la ĉina intelektularo la bona flanko estas, ke on ideas ne nur posedi riĉan studfaksciaĵon, sed ankaŭ sin enteni en la sufersento por vivo, kio iĝas movforto por esplori la sekreton de la sciado, kaj alte levigas nian spiriton.

D: Bonvolu paroli, kio estas via atendo de estonteco kaj de junularo.

R: Mia atendo de estonteco estas, ke homa digno ne estu plu tretata kaj la homa valoro estu konstatata, tiel ĉiu povu posedi proprajn sendependecajn hom-dignon kaj hom-konscion. Mia atendo de junularo estas, ke ili superpaŝu nian generacion kaj marŝu al la cello pli plenhomeca!

*s-ro Wang Yuanhua estas la ĉina literaturisto kaj estetikisto.

                            el la ĉina: Ĝnail


                                                                                                                      ·µ»ØĿ¼