Penseo 36

Junio / 1993


 

Bakin (1904--)

 

ANTAŬPAROLO POR ŜIPO DE FELIĈO

Wu invitis min viziti la Novan Mondon vespere, antaŭ kiam li veturis al urbo Xiamen, lid iris: ¡°Tien mi vizitus antaŭ kelkaj jaroj, kune kun V. Eroŝenko, li esprimis senliman tenerecon. Mi sciis, ke li sopiras al tiu, li deziris, ke li povas trovi iometan spuron pri la vizito de tiu jaro tie.

Eroŝenko estas amiko estimate de ni ĉiuj. Liaj ondoforma lina hararo pendanta ĝis ŝultroj, virineska mieno, fermantaj du okuloj, tiuj ĉiuj kvazaŭ ankoraŭ ankoraŭ profunde gravuriĝas sur mia koro. Tiu ĉi rusa blinda poeto prenas triston de la homaro, kiel la sian. Li amas la homaron pli ol si mem. Li ŝajnas muzikisto, metis amon al homaro kaj malamon al la nuna social sistemo sur muzikilan koron, kun bela kaj trista stilo li ludis, kaj tuŝas miajn korojn. Eĉ, kvankam li restis en Ĉinio mallonge, tamen li jam postlasas neforviŝeblan impreson sur koroj de la ĉinaj junuloj.

Jes, li certe donacis al ni multajn. Ekzemple, li donacis al japanaj junuloj ¡®Lando de Ĉielarko¡¯-n, ¡®Koro de Aglo¡¯-n, ¡®La Persik-kolora Nubo¡¯-n, ¡®Ŝipo de Feliĉo¡¯-n, ankaŭ al ni ¡®la Ruĝa Floro¡¯-n, ¡®Cikatro de Amo¡¯-n kaj ¡®la Ĝemo de Unu Soleca Animo¡¯-n. Li foriris, ĉar ĉi tiu dezerto ne povas restigi lian varman koron, kiu amas ĉion. Li fine revenis en sian ĉiam sopiritan hejmlokon, sur kies vasta stepo spiras je freŝa aero de majo, aŭskultas kantado de najtingaloj en densa arbaro. Sed li ankaŭ ion elportis de ni. Ni rekompence donis al li ¡®homa ĉevalo¡¯-n, ¡®virino kun ĉirkaŭvolvitaj piedoj¡¯-n, ¡®ĝiba knabino¡¯-n kaj ¡®sekreto de knabino¡¯-n ktp., kiu faris cikatron ĉiam sur lia koro, kiu doloras lin pro kio dolorigas la homaron, malamas kio malamigas la homaron, pri tio ĉio ni ankoraŭ sentas doloron en nia koro ĝis hodiaŭ. Pli trista estas, ke niaj junuloj jam multfoje rivelas sian viglecon, tamen, tion li jam ne vidas.

Kaj ni ankaŭ ne forgesas bonfavoron. Ni amas lin, ni komprenas lin. Mi bone memoras, ke Wu al mi donis foton de la blinda poeto pasintjare, sur tiu aldonis paron da brilaj okuloj. Wu diris al mi, kiun desegnis knabo por li. Celante forigi ĉiun naturan mankon kaj lasi ĉiujn sur la mondo kontentaj, -- tia pura animo de la knabo ankaŭ ĝuste estas animo de nia blinda poeto. Nia knabo ne deziras rigardi doloron de la blindulo el fremdlando, resanigus liajn okulojn pork e li vidu ĉarman pezaĝon de la Naturo, kiel aliaj. Kaj samkiel la blinda poeto deziris fari ¡®Ŝipo de Feliĉo¡¯-n por la tuta homaro. Tial en la bela fabela mondo de koro de nia knabo kun koro de la poeto resonance sonas. Eble pro tio la verkoj de la blinda poeto vaste legataj en Ĉinio.

Kiam alvenos la ŝipo de feliĉo por la homaro? Iuj opinias kio estus revo neniam realigebla, sed mi ne tiel opinias.

Nun mi loĝas en la kvieta malnova de la sudlando. Nokte amiko instruas min koni  galaksiojn sur la ĉielo, tage mi esploras la vivon de etaj estaĵoj, ekz. anelidoj, ameboj k.a. sub mikroskopo. Mi vidis, ke troviĝas en izoleco la granda mondo kaj la malgranda mondo ĉirkaŭ ni. La vivo estas ĉie. Homo en izoleco ne indas en tiu ĉi mondo. Ŝajnas al mi, ke la evoluo de mia propra vivo kaj la evoluo de vivo de ĉiuj komunumoj estas rilataj, neaparteblaj. Tial se individual vivo difuzas, eĉ oferas por aliaj, tio ne estas neeble, kaj kiel diris Cuvier, la franca talenta filozofo: ¡°tiu difuzo ja estas la unua kondiĉo de vera vivo¡±, krome, en nia animo restas pli multe da simpatico, pli multe da amo, pli multe da ĝojo, pli multe da larmoj, kiuj multoble superas tiujn rezervatajn pro nia bezonado, pro tio ni dividas ilin al aliaj, tio ja estas konsekvenca. Tial, estiĝos ŝipo veturota de dekmiloj da homoj, kaj alvenos. Nur la hmaro ne iras al perea vojo. Do, ni finfine vidos, ke la ŝipo de feliĉo veturos sur maro inter homoj.

Pro tio mi kompilas tiun ĉi la Ŝipo de Feliĉo por Ŝanhaja Espernta Asocio, kaj ĝin mi volonte dediĉas al miaj samtempaj fratoj kaj fratinoj. Tiu ĉi estas la dua fabelaro de Eroŝenko. Ĉiuj fabeloj krom la Fabelaro de Eroŝenko, eldonita de Shangwu Libreo (1992, Shanghai), preskaŭ estas kolektataj, kelkaj inter ili ankoraŭ ne aperies sur paĝoj de ĵurnaloj aŭ gazetoj. Ĉi tie nip recipe dankas al s-roj Lusin, Mianzhun, Hujucz, Jiemin, Xike kaj Huilin, kiu permesis donaci kopirajton de la tradukoj al Ŝanhaja Esperanta Asocio, la libro pro tio povas havi ŝancon renkonti legantojn.

                           1930-09 en Quanzhou

Kiam la libro ĵus estas presota, amiko informas pri Eroŝenko: laŭdire li ankoraŭ sane vivas,instruas en lernejo por blinduloj de vilaĝo en sia patrujo. Iam kun plezuro li veturis al la Arkta Oceano ekspedicie, tia informo certe estas ĝoje dezirata de legantoj.

Alie, klarigu: inter 16 fabeloj en la Ŝipo e Feliĉo, la Malŝipariaj Favoroj, la Kapo de Scienculo, Morto de Kanario, Pirarbo, Martiriĝo de Senreligiulo, Infano de Dio sur Jupitero estas tradukitaj el lia unua fabelaro la Kanto antaŭ Tagiĝo, Marprincino kaj Fiŝisto el la dua faelaro la Lasta Ĝemo.

¡­la 4 pecoj tradukitaj de Lusin estas el la manuskriptoj en la japana lingvo; la 3 pecoj tradukitaj de Hujucz estas el la originaloj en Espernto.

                            1934-03, Shanghai

*la fama distrejo en tiama Shanghai

**la Kanto antaŭ Tagiĝo, la Lasta Ĝemo estas du fabelaroj de Eroŝenko en la japana lingvo

                               trad. Shi Chengtai

 

Meva Maron

 

POEMO KUN KOMENCE VERSO

DE ANTONIĈ (BOHDAN IHOR)

¡°Silent¡¯ en noktargil¡¯ radikas¡±

-- komencas kreski dum krepusk¡¯

ĝis morgaŭ nigran grundon pikos

verdstek¡¯, ankoraŭ ne krokus¡¯

vesperoranĝa, sunsubire

purpura¡­ el la granda kel¡¯,

el kript¡¯ eliros sunsopire

-- sed dume floras nur kandel¡¯.

 

PILKLUDO

Skeletoj -- kaj salikaj kvastoj!

Grizblanke kontraŭ blua fon¡¯

plenbranĉoj da kuniklaj vostoj¡­

¡°Katidoj! Sidi sur la tron¡¯

de l¡¯ nubo kiu brile ŝvelas

plumbfunde; kumuluse flug¡¯¡­¡±

dum flave per poleno vilas

(tenisa pilko!) burda pug¡¯!

 

Mao Zifu (1963--)

 

LABILECO

Ebriante umefloro

motras pro alveno de printempo.

Sanga ploro de kukolo

elvokas ridon azalean.

Kiam kresĉendas kanto de cikado,

salikamento

vagas en pasia vento.

Kaj somero arda

plenigas ĉion,

sed araneo per fiandro

ŝajnas nur nenion.

 

BRULIGI SILENTON

Cenzuro intense

elpremas nigran sangon el la plumo,

gutan, gutan, sed fine formigas

senliman maron kun nubfumo.

Larmpluvo ne povas forlavi karbonan

nigron, sed pli l¡¯ maron profundigas.

Nur fajro, ho, de Protemeo

kapablas bruligi l¡¯ ondstrekon sensonan.

 

Xi Murong (1943--)

 

SOLECA STELO

Sur la ĉielo

troviĝas la soleca stelo.

Dum nokto la vaganto,

ofte kapoturnante,

rememoras pri

sia unua,

          unua amo.

 

ELEGIO

Dum tuta vivo

mi ne renkontu plu kun vi!

Ĉar revidote, vi ne estas

tia, kia en mia koro,

kaj nur fluintaj jaroj

kun suno, luno

restas en la memoro¡­

*la aŭtorino estas ĝenerale preferata poetino de junuloj en Ĉinio nuntempe. Ŝi devenis el la mongola familio kaj naskiĝis en prov. Sichuan, studis en Tajvana Normala Universitato kaj la Reĝa Belarta Akademio de Belgio. Ŝiaj poemaroj: la 9 pecoj pri Tempo, la Senbedaŭra juneco, k.a.

 

Wei Xueyi (1596--1625)

 

BOATO SKULPTITA EL PERSIKKERNO

Vivis en Ming-dinastio (1368--1644) majstrometiisto nomata Wang Shyyuan, kiu povis skulpti el col-diametra lingo palacajn konstruaĵojn, objektojn, homfigurojn, kaj diversajn birdojn, bestojn, arbojn aŭ ŝtonojn, ĉiuj laŭ naturaj konturoj de la krudmaterialo kaj kun sia aparta gusto. Li iam donacis al mi boaton, skulptita el persikkerno, kiu temis pri la vizito de Su Shi al la Ruĝa Klifo.

La boato longis, de pruo ĝis pobo, ĉ. je pli ol ok colonoj, kaj altis proksimume je du maizgrajnoj. Meze, vidiĝis vasta halo kiel kajuto, superŝirmita per bambufolio, kaj ambaŭflanke de la kajuto estis malgrandaj fenestroj, dekstre kaj maldekstre po kvar, resume ok. Malferminte la fenestrojn, oni povis vidi tra ili delikatan balustradon. Kaj, ferminte la fenestrojn, oni povis legi sur la klapoj gravuritajn surskribojn. Dekstre:

  la altaj montoj kontaste malgrandigis la lunon,

  kaj la malleviĝanta akvo malkovris rokojn.*

Maldekstre:

  Blovis frida zefiro,

  kviea estis la akvo.**

Ĉiuj literoj estis ŝirmitaj per blua farbo.

Sur la pruo kunsidis tri personoj. Tiu meze, kun alta ĉapo kaj haroza barbo, estis s-ro Su Shi; dekstre: lia amiko la bonzo Foyin; kaj maldekstre estis s-ro Huang Tingjian.

S-roj Su kaj Huang ambaŭ aprecis al rulaĵo de kaligrafia verko. Per sia dekstra mano Su Shi tennis unu ekstremon de la rulaĵo, kaj la maldekstran manon li metis sur la dorso de s-ro Huang. Per sia maldekstra mano Huang tennis la alian ekstremon de la rulaĵo, kaj, per sia dekstra mano fingromontrante al la verko, li kvazaŭ ion parolis al sia amiko. Montriĝis videblaj la dekstra piedo de s-ro Su kaj la maldekstra piedo de s-ro Huang, ambaŭ iom flanken teniĝis. Genuoj de ili unu apud alia ĉiom kaŝiĝis en la vestfaldoj sub la rulaĵo.

Foyin aspektis ekzakte similas al la bodisatvo Majtrejo: kun nudigitaj brusto kaj mamoj. Levante sian kapon li rigardis disten, lia pozo kaj mieno multe diferenciĝis de tiuj de s-roj Su kaj Huang. Li sides kun dekstra gambo kuŝanta, sur kubuto de sia kurbiĝanta dekstra brako li apogis sin sur la boatflanko. Leviĝis lia maldekstra genuo, kie ripozis lia maldekstra brako kun rozario, kies bidoj estis klare nombreblaj.

Sur la pobo kuŝiĝis remilo, ambaŭflanke de ĝi troviĝis po unu boatisto. Tiu, ĉe maldekstra flanko estis kun konusa hartubero kaj leviĝanta kapo. Lia maldekstra mano kaptis ekvilibrilon, kaj la dekstra palpis al sia dekstra piedo, kvazaŭ laŭte vokis. Tiu ĉe maldekstra mano palpis al forno, sur kiu sides kruĉo. Tiu homo kun trankvila mieno rigardis antaŭen, kvazaŭ aŭskultante la boliĝon de teo.

Dorso de la boato estis iom plata, kaj tie gravuriĝis la subskribo de la aŭtoro, kiu legiĝis jene:

¡°Aŭtune en la dua jaro*** de Tianqi-erao skulptis Wang Shuyuan de Yushan¡±

la strekoj, kvnkam tiel maldikaj kiel kulpiedoj, estis klare distingeblaj kaj nigre farbitaj. Sube sekvis sigelo de respekta nomo: ¡°Chuping-montano¡±, skarlate farbita.

Resume en la boato troviĝis: kvin hmfiguroj; ok fnestroj; boatŝirmilo, remilo, forno, kruĉo, rulaĵo, rozario, respective po unu; subskriboj, aŭtora subskribo, sigelilo, malpli ol unu colo. La miniature artaĵo estis farita el longa kaj maldika perskkerno.

Post atenta observado, mi, Wei, Xueyi, admires kun miro: Ho, kiel mirinda metiarto! En antikvaj verkoj ja estis multaj notoj pri artaĵoj kreitaj kvazaŭ de fntomoj aŭ feoj, tamen, ja kiu jam vidis skulptaĵon el lingo malpli granda ol colo tamen kun klar videblaj brovoj kaj barboj?Eĉ se iu dirus al mi tion, kion mi mem ĵus priskribis, mi ankaŭ prenos tion mensogon. Sed tion mi nun vidis ja propraokule! Laŭ tio supozante, ankaŭ ne estas neeble ke oni skulptis simiinon sur pinto de dorno**** Ho, kiel mirinda matiarto!

Notoj:

* Citaĵo el la ¡°Dua Vizito al la Ruĝa Klifo¡± Penseo n-ro 10. p. 42

**Citaĵo el la ¡°Unua Vizito al la Ruĝa Klifo¡± Penseo n-ro 5, p. 17

***1622 p.K.

****Laŭ noto en HANFEIZI; iu Song-ano fanfaronis al la reĝo de Yan-regno, ke li povas skulpti simiinon sur pinto de dorno.

        el Vol. X de ¡°Yuchu Xin Zhi¡±

                                  trad. Guozhu

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

Lu Jixin (1953--)

 

SENTITOLE

-- laŭ la melodio Yumeiren

      (1)

Mi estas nigra ŝtono,

Vi blank-burĝono.

Per ondoj mar¡¯ min ŝarĝas.

La spleno pli ol maro larĝas.

 

       (2)

Ĉu via plumo mola

Tuŝas min bola?

Sub dolĉe ruĝa lipo

Ekveturas l¡¯ anima ŝipo.

 

Kaj sub via flugiloj

Vibras la spiro.

Vi tra nebulo flugas.

Libere, krutajn ondojn plukas.

 

       (3)

Kun pluvo vento pepas.

Sed penso ŝvebas

Jam splite tra la nubo

Kaj alte super la salupo.

 

Kiam koro flugilas,

Haven¡¯ reiras,

Eĉ lage, logo vela

Jam svenas kiel sfemera.

 

       (4)

Kiam lakteca nebul¡¯

Regas sur insul¡¯,

Ĝojo ŝajnas pura font¡¯.

Mia boato estu, kaj vi ond¡¯!

 

Forveturo¡­ sonĝ¡¯¡­ sublim¡¯¡­

Vijunigas min.

El kuno de kor¡¯ kaj kor¡¯

povas flui kristala aŭror¡¯.


                                                                                                  ·µ»ØĿ¼