Penseo 37

Julio / 1993


 

Lu Jixin

 

AL AMIKO

Renkontante ni nin jam man-premas,

Kaj ridetas vi kun roz-koloro:

Antaŭ tiu floro mi ektremas --

La animĄŻ aroma el de foro.

 

Parolante, pade ni promenas.

Strofas ĉiu frazo el la brusto,

Kaj zefiro sekvas in refrenas.

Brak-ĉe-brake, kiel rava flustro!

 

Disiĝante ni nin long-brakumas.

Flusas sango, vokas sed okuloj.

Verda koro ĉiam ne aŭtunas.

En memoro sokas la figuro.

 

AL KAJ FOR

Ĵetiĝe venis mi kun arda spiro,

Per matenruĝo tuĉis sur pupilo,

Falate iras for, mi kun nov-vundo.

Per vesperruĝĄŻ bandaĝas: mia frunto.

 

Ankoraŭ tiu suno sorĉe ĵonglas,

Ŝtonoza vojo plu zigzage longas.

Ĵetiĝe venis mi kun ardĄŻ aspiro.

Per matenruĝo tuĉis sur pupilo.

 

Dum lacan sunon monta lipo lekas

En vento jam truita revo blekas,

Falate iras for. Mi kun nov-vundo,

Per vesperruĝĄŻ bandaĝas: mia frunto.

 

Pu Songling (1640 --1715)

 

LA TRIA F-INO LOTUSO

Zong Xiangruo de Huzhou estis instruitulo.

En aŭtuna tago li iris al kamparo kaj vidis ke plantaĵoj en densejo forte skuiĝis. Zong suspektis kaj iris trans interkampaj padoj observi. Jen paro da geviroj seksumis surkampe. Zong ekridis kaj volis reveni. La viro honteme religis al si zonon kaj haste foriris. La knabino ankaŭ leviĝis. Atente observante, Zong trovis ŝin sufiĉe bela kaj plaĉa ĉarmulino. Li volis intimiĝi kun ŝi, tamen sentis la lokon tro sentaŭga. Do, proksimiĝinte kaj iom viŝante al ŝi, demandis:

"Ĉu la surkampa geĝuo estas plezura ?"

La knabino nur ridis senresponde.

Zong pli proksimiĝis al ŝi kaj levis ŝian vestaĵon, sekve vidiĝis delikata haŭto butere glata. Zong palpis al si sur la korpo, de supre al malsupre, kelkfoje.

"Ho, pedanta klerulo !" la knabino parolis ridante: "Faru kion vi volas ! Kial senĉese palpi ?"

Zong demandis pri ŝia nomo. Ŝi respondis:

"Post momento da amorĝuo jam sekvos disiĝo. Kial necesas demandi pri nomo ? Ĉu por konstrui torijon honorigan al ĉastulino ?"

"Geiĝo en sovaĝa kamparo inter herboj kun rosoj estas faro de vilaĝano-porkpaŝtisto. Mi ne kutimas je tio. Kun tiel ĉarma beleco, vi ankaŭ devas memestimi eĉ je amorrendevuo, kial vi agis tiel facilanime ?"

Aŭdinte tion, la knabino tre kontente kaj ĝoje samopiniis kun li.

Zong invitis, dirante:

"Mia modesta loĝejo estas ne malproksima de ĉi tie. Bonvole vizitu !"

La knabino respondis:

"Mi eliris jam tro longan tempon, kaj timas ke oni suspektus. Do mi vizitu al vi en nokto !"

Je komenco de la noktaj horoj, la knabino efektive venis al Zong, kaj ambaŭ ĝuis delicajn intimaĵojn. Tiel, eĉ post monatoj, ankoraŭ neniu alia sciis pri ilia sekreto.

Hazarde fremda bonzo loĝis en la vilaĝa templo. Vidante Zong, la bonzo surprizite demandis:

"Malica etoso vualas vian korpon. Ĉu vi havis ian neordinaran renkontiĝon ?"

"Nenian." Zong negis.

Post kelkaj tagoj, Zong subite malsaniĝis. La knabino ĉiunokte venis kun bongustaj fruktoj viziti al li. Ŝi milde karesis kaj asidue flegis lin kiel kara edzino. Tamen, ĉiufoje post kuŝiĝo ŝi ĉiam petis ke Zong sekskuniĝu kun ŝi. En malsano Zong sentis sin senforta, ne povante elteni la trokonsumon, kaj eksuspektis ĉu ŝi estas homo ? Tamen mankis al li rimedo portempe forigi ŝin. Do diris: "La bonzo iam asertis ke mi estas sorĉita de monstro, kaj nun efektive mi malsaniĝis, do lia parolo pruviĝis efika. Morgaŭ mi petos ke li degne venu kaj donu al mi talismanon."

Aŭdinte tion, la knabino paliĝis malĝoje kaj tio pliigis la suspekton de Zong.

La sekvan tagon, Zong sendis informi al la fremda bonzo. La bonzo diris:

"Jen vulp-spirito, sed kun magia povo ankoraŭ negranda, do facile kaptebla !"

La bonzo skribis du magiajn desegnaĵojn, transdonis al la sendito kun admono:

"Reveninte, antaŭ la lito de malsanulo metu puran vazon, fermitan per mia desegnaĵo. Kiam la vulpo estis envazigita, rapide kovru per pelvo, sur kiun tuj gluu alian magian desegnaĵon, metu ĝin en kaldrono kaj boligu per furioza fajro, tiel ĝi tre baldaŭ jam pereos !"

Post reveno, la sendita servisto preparis ĉion laŭ la instrukcio de la bonzo. La knabino alvenis tre malfrue nur en noktmezo. Ŝi prenis el sia maniko orajn oranĝojn, sed, antaŭ ol ŝi sin klinis al la lito de Zong konsoli, ekaŭdiĝis siblo el la aperturo de vazo kaj la knabino jam estis sorbita en la vazon.

La servisto abrupte alkuris, rapide kovris la vazon per pelvo, surgluis la magian desegnaĵon kaj volis boligi ĝin per fajro.

Tiam Zong vidis ke la oraj oranĝoj disŝutite rulfalis plene sur la plankon kaj rememoris pri ŝia profunda amo, li kortuŝiĝis malĝoje kaj ordonis rapide liberigi ŝin.

Post forigo de la magia desegnaĵo kaj la kovranta pelvo, la knabino eliĝis de la vazo, ege embarasite. Surgenue riverencante ŝi diris al Zong:

"Ho ve ! Kiel danĝere ke mia granda memkultureco preskaŭ neniiĝis en palpebrumo ! Al vi, vere bonkora humanulo, mi ĵuras, ke mi nepre rekompencu vin !" kaj ŝi foriris.

Post kelkaj tagoj, Zong fariĝis ankoraŭ pli grave malsana, verŝajne mortonta.

Servisto iris al foiro aĉeti por li ĉerkon, kaj duonvoje renkontiĝis kun knabino, kiu demandis: "Ĉu vi estas intendanto de s-ro Zong Xiangruo ?"

"Jes." respondis la servisto.

"S-ro Zong estas mia kuzo. Mi informiĝis ke li malsaniĝis tre grave kaj volis viziti lin, sed, bedaŭrinde, nun pro ia afero mi ne povas lin viziti persone. Tamen mi havas saketon da efika medikamento. Bonvole transdonu al li !"

La servisto akceptis la saketon kaj revenis.

Zong pensis ke li havis neniun kuzinon, kaj komprenis ke tio certe estas la rekompenco de la vulpa knabino. Li prenis la medikamenton, kaj efektive multe pli boniĝis lia sanstato. Tiel, post dek tagoj li jam tute resaniĝis. Zong sentis koran dankon al ŝi kaj preĝis al la ĉielo pri sia forta deziro revidi ŝin.

Iuvespere, kiam Zong sola drinkis en fermita ĉambro, li ekaŭdis fingran frapon al la fenestro. malriglinte la pordon li eliris rigardi kaj vidis: jen la vulpa knabino !

Ekstaze Zong tenis ŝian manon kaj dankis, kun peto ke ŝi restu por kundrinki. La knabino respondis: "Post nia disiĝo, mi estis ĉiam droninta en la cerbumado: per kio mi povus repagi al via granda favoro ? Kaj nun mi fine trovis por vi bonan edzinon. Ĉu tio sufiĉas por plenumi mian devon ?"

"Kiun vi trovis ?" demandis Zong.

"Nekonatan de vi." respondis la knabino. "Sed memoru: morgaŭ matene, je la 8-a aŭ 9-a horo, rapide veturu al la Suda Lago. Kiam vi vidis el inter la trapkolektantoj knabinon kun pelerino el blanka krepo, rapide postveturu al ŝi. Se ŝi hazarde perdiĝus el via vidkampo, vi povos trovi lotuson kun mallonga tigo, kiu kaŝis sin sub lotusfolio apud digo. Deprenu ĝin hejmen kaj bruligu per kandelo al ĝi je pedunklo, per tio vi akiros belan edzinon kaj longvivecon !"

Zong obee memoris ŝian instruon. La knabino volis foriri. Zong pene ŝin retenis, sed la knabino diris:

"Post mia lastfoja akcidento, mi ekkomprenis la grandan ideon: kial kaŭzi alies malamon aŭ plendon pro mia karna amorĝuo ?" Kaj ŝi adiaŭis gravmiene.

Laŭ ŝia instrukcio Zong venis al la Suda Lago, kie li vidis inter lotusfolioj multajn belulinojn, inter kiuj distingiĝis knabino kun pelerino el blanka krepo per eksterordinara ĉarmo. Zong proksimigis sian boaton al ŝi, sed la knabino subite malaperis. Zong dividis la lotusfoliojn kaj efektive vidis rozan lotuson, malpli altan ol futo. Zong do plukis kaj portis ĝin hejmrevenen.

Enirinte ĉambron, Zong metis la lotuson sur tablon kaj pretigis kandelon por bruligi. Tiumomente, sinturninte Zong ektrovis ke la lotuso jam transformiĝis en ĉarman belulinon.

Kun surpriza ĝojo Zong riverencis al ŝi, sed la knabino diris:

"Stultulo ! Mi estas monstra vulpino, kaj kaŭzos ĝenadon al vi !"

Zong ignoris al ŝia minaco, kaj la knabino demandis:

"Kiu instruis fari tion ?"

"Mi mem ja scipovas koni vin." respondis Zong. "kial necesus alies instruo ?"

Li ekkaptis al ŝi la brakon kaj tirate ŝi descendis de la tablo, tuj transformiĝinte en strangan ŝtonon, kiu altis je ĉ. unu futo kaj montriĝis ĉiuflanke delikata. Zong do remetis ĝin kultata sur la tablo. Li bruligis incensojn, riverencis kun preĝo kaj benoj. Nokte, Zong firme fermis kaj pordon kaj fenestrojn, timante pri ŝia eskapo.

La sekvan matenon, Zong rigardis kaj trovis ĝin jam ne plu ŝtono stranga, sed krepa pelerino, kies aromon oni povis flari jam de malproksime, kaj, revidante, oni eĉ povis rimarki ŝian ĉarmon, ankoraux retroveblan ekz-e je kolumo k.c.

Zong kovris sin per litkovrilo kaj kuŝiĝis ĉirkaŭbrakumante la pelerinon. Vespere, Zong leviĝis lumigi lampon. Kiam li revenis, je lia miro, la ĉarma knabino jam kuŝis en la lito sur lia kapkuseno. Ekstaze, Zong nur timis ke ŝi refoje transformiĝis en ŝtonon, kaj, preĝinte kun petegoj li kunkuŝiĝis al ŝi.

Ridante la knabino diris:

"Ho vere malbeninde ! Kiu svingis sian klaĉeman langon kaj kaŭzis ke tiu ĉi freneza bubo tiel ĝenadis min ĝismorte ?"

Kaj ŝi ne plu rezistis kontraŭ lia enveno. Tamen, dum la amorludo ŝi kvazaŭ ne povis elteni liajn atakojn kaj foj-refoje petis pri ĉesigo. Tamen Zong ne aŭkultis. La knabino do diris:

"Se vi ankoraŭ tiel ludos, mi retransformiĝos for !"

Zong ektimis, kaj ĉesigis sian movon. Ambaŭ tre kontentis intime.

Ekde tiam, valizoj kaj kestoj de Zong ofte estis plenigitaj de oroj, arĝentoj k.a. riĉaĵoj. Neniu povis scii de kie ili alvenis. Ankaŭ Zong tabue ne volis malkaŝi ŝian mirindan konduton.

Post dek monatoj da gravediĝo, la knabino elkalkulis la daton de akuŝo, ŝi eniris sian ĉambron kaj avertis al Zong ke li enlasu neniun homon. Preninte tranĉilon, ŝi fari al si mem cezaran operacion. Elpreninte la novnaskitan bebon, ŝi ordonis al Zong disŝiri pecon da tolo, bandaĝi al ŝi, kaj, post nur unu nokto, jam tute resaniĝis ŝia vundo.

Forpasis ankoraŭ aliaj ses aŭ sep jaroj. Iutage la knabino diris al Zong:

"Nun ĉio, kion mi ŝuldis al vi en la antaŭa vivo, jam estas likvidita ! Lasu nin adiaŭi unu la alian ! "

Aŭdinte tion, Zong eklarmis, dirante:

"En la unuaj tagoj, kiam vi venis al mi, mi estis tiel malriĉa, ke mi ecx ne povis min vivteni. Poste, nur dank' al via helpo mi fariĝis iom riĉa, kaj ĝuas abundan vivon, kial vi havas tiel malmolan koron por disiĝi de mi " Pretervorte, mankas al vi familio. En estonteco, se nia filo eĉ ne scias kiu estis lia patrino, ĉu tio ne estas tre granda bedaŭro ?"

"Disiĝo sekvis post renkontiĝo, tio ja estas tre ordinara leĝo. Nia filo estas dotita de granda Fortuno kaj vi mem havos longvivecon. Kion do vi ankoraŭ volas ĉasi ? Origine mi havis la familian nomon Lo. Se vi sopiros min, do ĉirkaŭprenu mian malnovan objekton kaj voku ĄźLa F-ino Lotuso'. tiam vi revidos min !"

Dirinte, ŝi elturnis sin de Zong kaj adiaŭis al li, dirante: "Mi foriru !"

Surprizite Zong rigardis al ŝi, kaj, dum palpebrumo ŝi jam flugis tiel alte super lia verto. Zong eksaltis kaj kaptis al ŝi, sed li manprenis nur unu ŝuon, kiu, falinte de lia mano sur teron tuj transformiĝis en la mirindan ŝtonan hirundon, kiu koloris eĉ pli ruĝa ol cinabro kaj estis travidebla tutkorpe, kiel kristalo.

Zong levprenis la ŝtonan hirundon, kaj ĝin konservis. Kontrolinte valizon, Zong trovis ke la pelerino el blanka krepo ankoraŭ restis. Kaj, ĉiufoje, kiam li sopiris ŝin, li ĉirkaŭprenis ĝin vokante: "Tria F-ino Lotuso !" kaj tio figuris denove la knabinon, kun rido kaj mieno tute samaj kiel en la malnova tempo. La sola diferenco estis nur ke ŝi ĉiam mutis senvorte.

                                    trad. Guozhu

 

Li Qingzhao (ĉingĝaŭ, 1084 -- ĉ. 1155)

 

Laŭ Melodio Shengshengman

Mi vane ion serĉas, serĉas,

kiam malĝojas, mi, soleca

tristo emerĝas kaj emerĝas.

Kiam varmiĝas de la frostĄŻ vetero,

la tagoj malfacile plej forpasas.

Tason post tasĄŻ da vino en vespero

ventan intenson ne frakasas.

Sovaĝanseroj jen transvenas,

kiuj jam estas la konatoj,

dum ĝuste mi ĉagrenas.

 

Elavkrizantemoj jam disfloras

kaj velkas ĉiuoke,

kiujn neniu pinĉi volas.

Mi sidas ĉe fenestro sole.

Do, kiel mi tranoktos senkonsole?

Guton post guto pluvo ĝemas,

kaj la platanoj ŝajne malfeliĉas;

ho ve! pri tio temas,

ke nur la tristi ne sufiĉas.

                     el la ĉina: Shi Chengtai

 

Laŭ Melodio Yongyule

Sopbanta sunĄŻ -- fandatanorĄŻ,

nubjada kunĄŻ -- krepuska horĄŻ.

Sed kie nun la homa solĄŻ?

Salikojn pala fumo tegas,

Ą°umeojnĄ± verve flutoj vekas,

sed la etosĄŻ printempa sekas,

Lanterna FestĄŻ en pompa belĄŻ,

pro la favoro de lĄŻ veterĄŻ.

Ĉu pluvĄŻ kaj ventĄŻ for de lĄŻ ĉielĄŻ?

Amikoj versaj min invitas,

aroman ĉaron ili gvidas;

tamen fordanke mi alridas.

 

En landa centro jam solenĄŻ--

feria tempo por virinĄŻ,

dekkvinan tagon -- la festenĄŻ.

Smeraldo-ĉapojn ja ornamis,

sur neĝĄŻ salika oro flames,

la tualeto orde samis.

Sed velkĄŻ, kaduko regas nun,

tempiojn tranĉas jam aŭtunĄŻ.

Mi timas iri sub la lunĄŻ!

Prefere mi ĉi-hore staru

ĉe la kurteno kaj jam faru

subaŭdon. Gaja ridĄŻ ne palu!

               el la ĉina: Seimin

 

Lu Jixin (1953--)

 

ĈINESKE

Ambaŭ,

ambaŭ

vi en ditirambon.

Ŝosoj el-markotaj.

Vortoj anekdotoj.

Tajdo,

tajdo --

ĉesu fenda stato.

* dum la 76a UK mi vidis, ke s-ano Liu kaj s-ino Wang, la ĉinaj espeantistoj el ambaŭ bordoj de lĄŻ markolo intime babilas.

 

Mao Zifu (1963--)

 

AMON FORDRINKIS

El

la orgia marĄŻ de elĄŻ

mi rampis.

Ne vidiĝis stelĄŻ.

 

Al

mi ventumis pluma alĄŻ

de supre;

pluvo jam en palĄŻ.

 

Por

vinelflua arda porĄŻ

la akvo

venis en ĝustahorĄŻ.

 

Sur

la kolapse febla surĄŻ

sentiĝis

pezĄŻ de EjfelturĄŻ.

 

Tuj

mi apogis min al tujĄŻ:

-- Kien nun

paŝas la rubujĄŻ?

 

-- SedĄ­

Nigra blanka vazĄŻ kun sedĄŻ

turniĝis

sur mantelĄŻ el ledĄŻ.

 

Kaj

ĝi ekiras al la kajĄŻ

post longa

staro en malgajĄŻ.

 

-- En

ŝia poŝo eĉ sen enĄŻ?

Kial ŝi

tranoktis kun penĄŻ?

 

-- Sen

pago de eĉ unu senĄŻ,

vi dormu

do ĉe mi, sen ĝenĄŻ!


                                                                                                 ·”»ŰÄżÂŒ