Penseo 38

Aŭgusto / 1993


 

Shi Chengtai

 

ĈU PSALMO PRI LA VIVO AŬ REKVIEMO?

Nia generacio en Ĉinio travivis sian junecon dum la 50aj jaroj, la nomata mielmonato de Ĉinio kaj Sovetio. Tiam mi, studento en mezlernejo, samkiel aliaj junuloj en Ĉinio, legis multajn rusajn aŭ sovetiajn aŭtorojn, precipe A. Puŝkin, L. Tolstoj, A. Ĉeĥov, M. Ŝoloĥov, V. Koĉetov k.a. ravis min (kaj aliajn), kaj mi ŝatis kanti ruse la Majan Moskovon aŭ Marŝon de patrujo;laŭtlegis poemojn de Isakovskij¡­ Ho, la romano Tagoj kaj Noktoj de K. Simonov kortuŝis mian junan animon, kaj mi omaĝis miajn sincerajn larmojn al la Juna Gvardio de A. Fageev, eĉ deziris kaŝe oferi mian amon al f-ino Katjuŝa¡­ Certe la sovetia literature donis al mi la luman revon!

Poste jam dum la 60aj jaroj la reala vivo rompis man naivan revon: en la aktuala vivo troviĝis suferoj kaj mizeroj eĉ ne nia socialisma socio, la feliĉa vivo sub plumoj de la sovetiaj verkistoj ankoraŭ ne alvenis. La polemiko inter Ĉina Kompartio kaj la Sovetia Kompartio pri reviziismo iam igis min longe enspiri frostan aeron, kaj la Granda Revolucio de Maŭ faligis min en abismon. Tiam mi pli prefere legis la ramanon de Ŝoloĥov la Kieta Don, la sorto de juna kazako Grigori tiris mian sentimentalan koron. Mi jam klare konsciis, ke en la vivo troviĝas feliĉo, sed ankaŭ la sufero! Mi de tiam kontempis pri nia vivo, sorto, kaj pli ŝatis tiajn verkojn, kiuj vere spegulis la vivon de homara socio, dume tiuj, kiuj nur pozeme, false (eble nekonscie iam) psalmis laŭ la politika bezono, ne interesas min plu¡­

Nia epoko iris en la 80ajn jarojn, tiam mi hazarde renkontis la romanon Doktoro Ĵivago de B. Pasternak, la socetia pleto, kiu tuj ravis min, kvankam en ĝi mi ne trovis la grandajn figurojn de revoluciuloj, nek odon pri la Oktobra Revolucio, tamen la amara amo inter bela, animpura Lara kaj d-ro Ĵivago kaptis mian animon. Ili envolvis sin en la revolucian torenton, d-ro Ĵivago servis inter partizanoj, Lara kaj ties edzo Paŝa instruis en urala urbo. Paŝa forte amis sian edzinon, por ŝia sufero, kiun la malnova reĝimo trudis al ŝi, venĝis per la revolucia ekstrema rimedo kontraŭ la malnova mondo, lia kirasa trajno, sur kiu la ruĝaj flagoj flirtis, timigis la klamentadon renkontiĝi kun Lara en la urala urbo. Ili, kiel la rusaj intelektuloj dum la revoluciaj jaroj, ankoraŭ deziris resti en la anima ekvilibro kaj trankvile vivi. Sed Ĵivago kvnkam estis kuracisto, tamen ne povis kuraci aliajn, lia familio disiĝis (la edzino kaj infanoj rifuĝis en fremdlandon), eĉ li kun sia plej kara amantino Lara transloĝis en vilaĝo ĉirkaŭigita de blanka neĝo, vivis izolite de la homomonda konflikto, la fatalo ankoraŭ kaptis lin: tiu apaĉo Kamarovskij (ĉu simbolo de la malnova reĝimo?) trompis Laran per mensogo, la kortuŝa sceno aperies antaŭ legantoj¡­ Kiam Paŝa kondamnita de la revolucia juĝejo al mortpuno elfuĝis kaj alvenis en la vilaĝon por adiaŭi al Lara, tiam nur du viroj interbabilis, ludinte elegion pri la amon. Paŝa sinmortis, kaj Ĵivago postkuris Laran, se neniam revidis ŝin¡­ Post multaj turmentoj Ĵivago revenis en Moskvon, sed atendis lin jam apatio kaj alveno de Morto. Kiam Lara ankaŭ post multaj turmentoj revenis en Moskvon, ŝi nur ĉeestis funebran procession de sia kara Ĵivago kaj ordigis poemojn de Ĵivago¡­ La homviva bild-serio kun la humaneca voko sternis antaŭ legantoj, kiuj oferis siajn larmojn kaj devigite kontemplis pri nia mondo, homara misio, futuro¡­

Mi ne tuj komprenis poemojn de Ĵivago, kiam mi legis la romanon, eĉ nur rigardis tiujn aldono de la romano. Nun mi relegis la poemojn en la esperanta versio fare de Kris Long, mi konsentas kun laopinio de la tradukinto: ¡°¡­ dum pli ĝuste la romano komentarias la poemojn¡­¡± kaj ¡°fakte pli parencas laŭ strukturo Eŭgeno Onegin,¡± do la aŭtoro mem verkis eposon pri sia epoko kaj samtempuloj per la romano, el kiu distilis la poemoj en nomo de Ĵivago. Pasternak certe poezie ( kaj filozofe) esprimis sian vivsperton al ni komence li temis pri Hamleto:

  Ĉesas bru-sonoron. Mi surscene

  klinas min al fosto de la pord¡¯.

En resono for a mi divenu,

  ĉu l¡¯ epoko restos en malord¡¯.

En Ĉinio oni ofte diris, ke la homa mondo estas granda sceno, dum la sceno estas eta mondo. Neniu homo kapablas eskapi el la viva sceno, kvankam la poeto vokis: Dum okazas unu alian dramo, / kaj ĉi foje lasu min sen rol¡¯. Li nur renkontas ĉion: En fariseco ni baraktis, / vivon vivi -- malfacila art¡¯. Ĵivago certe amis la vivon, li deziris kanti printempon:

  Suno hejtas nin, ĝis ŝvito trempas.

  Furioze ŝvelas tra l¡¯ aravin¡¯.

  Ĉio unu fermentas ĉe printempo,

  kiel ĉe forika bovistin¡¯.

  Lin favore inspiris la rusa Blanka Nokto:

  Ĵurligas nin la sama

  timtremo pro mister¡¯.

  de l¡¯ ubo trans river¡¯.

Tamen en bela printempo ankaŭ troviĝas kotaj vojoj. La poeto donis la Klarigon al amatino: Ne ploru, vna via paŭt¡¯ / per lipoj disĉifreblaj -- ¡­ Kaj Urba somero, Vento donis al amanta paro la Ebrion¡­

  Ho, aŭtuno, ĉu la viva aŭ la reala, alvenis, sed:

  Mi lasis ĉiujn vagi,

  karulojn forveturi.

  Solecas ĉiutage

  la koro kaj naturo.

Nur en fabela mondo (iuj recenzistoj nomis novelojn de Lusin la nacia fabelo) la poeto faris sin bravulo, por savi belulinon li batalis kontraŭ monstro-drako. Post la batalo, Tamen batas koroj: / vekis sin je ŝi¡­ tiam fermpalpebre, trance. / Nuboj. Alte -- Bril¡¯ / Akvoj. Vadi. Transe. / Jaroj dum jarmil¡¯. Sed la aŭtuna ama frukto ne restis longe, la poeto ŝajne aŭdis ¡°praprofetan senputran voĉ-sonor¡±:

  Adiaŭ, blua volbo,

  transform-festanta or¡¯.

  Virin-karese solvu

l¡¯ amaron de l¡¯ mort-hor¡¯.

La vintra nokto alvenis: Tra l¡¯ tuta tero neĝa pel¡¯,/ neĝhula lulo. La korŝira disiĝo de la sincere amanta paro atingas la legantojn:

  Per ĉiu ŝia trajt¡¯ al li

  ŝi estis tiel kara

  kiel, laŭ tuta ŝaŭmlini¡¯,

marbordoj al la maro.

Kiam ŝi foriris, ¡®li staras, en la mano flik¡¯, / kaj plosigultas mute¡­

Nu la renkontiĝo sopiranta (ankaŭ de legantoj) haveblis post longa disiĝo: Izole tra neĝ-brilo / vi staras ĉe l¡¯ angulo. Ho, kiel ekscitiga! La poeto emociis:

  Ĉu for a pino ĉizis.

gravuris antimony?

  Vi restos ĉe mi skize

  sur kor-medalion¡¯.

  En ĝi eterne kuŝos

  humile ĉi mien¡¯

  kaj tial min ne tuŝas

  la mondo sen kompren¡¯.

Sur ili la Kristnaska stelo brilis, la Tagiĝo sekvis ilin, sed la ĉefrorulino nur ĝemparolis: Vi estis mia sort¡¯ / ĝis venis la milito. / De tiam -- eĉ ne vort¡¯, / nenio plu dirita. Ŝi legis lian testamenton. Tamen la monda Betanio sub dubprem¡¯.¡± Tie ĉi mi devas konfesi, ke mi ne konas temon pri religio, aŭ kristanismo, nur dank¡¯ al vortaro mi scias, ke Magdaleno pentis antaŭ Dio aŭ Kristo. Ĉu ŝi faris eksvoton? Ĉu la forpasita karulo fariĝis en ŝia koro Jesuo? Ŝi deziris, ke la korpon mi alsvenas ĉe tomb¡¯ en rok¡¯ tru¡¯; kaj, Sed skulte en abismon / dum tri tagoj da veriĝ¡¯, / mi tra ĉi terura sismo / kreskos ĝis la releviĝ¡¯.

Fine aperies la Getsmana Ĝardeno, la poeto aŭskultis instruon de Jesuo, sidante ĉe la spitita patro: Sed sekvus paĝo pli ol rit¡¯ aŭ mito, / plej kara en la libro de la viv¡¯. / Temp¡¯ estas. Amen! Estu la skribita! / Ĝi plenumiĝu kiel efektiv¡¯¡­ La animoj baptitaj en la revolucia incendio puriĝis, kaj kun la arta sorĉo de Pasternak eternas en nia homa mondo, sed ĉu la vivo nur  entombe havus hormonion?...

En la mondo homoj posedas feliĉon, ĝojon, sed ankaŭ doloron, turmenton, ĉu? Por serĉi la vojon al paradizo la homaro jam klopodadis milojn da jaroj, do, lasu la kortuŝajn poemojn de Pasternak kun ni klopodas plu.

Pasternak metis sian ardantan amon al Rusio en la poemojn kaj la romanon, sub lia plumo eĉ vintro kun blankneĝa kirlado, soprarboj tremantaj en venthurlado, sunsubiro sur barilo¡­ ĉiu aspektas tiom plaĉa kaj ĉarma. Nu, ŝajnas al mi, ke mi komprenas, kial li elektis la restadon en sia Rus-panjo, sed ne l¡¯ Nobelpremion en 1958.

Mi ne pretendas, ke mi kapablas komenti la poemojn, sed certe ne eltenas min sub la atako de la impresa emocio dum la legado kaj esprimas mian animkirlon en aspiro al vereco, boeco, beleco en la homara mondo, esperante, ke mia babilo ne trogenas vin.

La stilo de la traduko en Esperanto posedas koncizecon propran de Kris Long. Mi neniam vidis la rusan originalon, ne scias, ĉu la originalo ankaŭ estas verkita per mallonga kvar- aŭ kvin-piedaj versoj -- trokeaj aŭ jambaj? tamen Kris Long lerte uzis tiajn versojn, kaj havigis al sia traduko bonan metrikan formon. Mi tralegis la ĉinan version, kiun komparante, mi pli preferas la esperantan. Do, kiam ni povas posedi la tutan romanon Doktoro Ĵivago en la esperanta versio?

(¡°Doktoro Ĵivago¡± Poemoj de Boris Pasternak, el la rusa tradukis Kris Long, Fonto-Kajeroj, n-ro 11, eld. Fonto, 1992, P. 80, prezo:)

                  1993-11-13, Tailai

 

B. Pasternak (1890--1960)

 

Julio

Fantomo tra la domo vagass,

flagranta subtegmente ombr¡¯.

Ĝi paŝas super ni tuttage.

Tra l¡¯ domo vagas dom-fantom¡¯.

 

Sin trudas en aferojn ĉie,

enmiksas sin kun malafabl¡¯,

ŝteliras en nokt-vest¡¯ al lito,

la tukon tiras de la tabl¡¯.

 

Ne pland-frotinte ĉe la sojlo,

en tromb¡¯ enkuras, en travent¡¯

kaj, kvazaŭ kun dancino, soras

ĝis la plafono kun kurten¡¯.

 

Kun li estas, duoblulo

kaj malĝentila dorlotit¡¯?

Somere la kabanon luas

libertempanto kun invit¡¯.

 

La tutan domon ni fordonas

al li, dum daŭras la feri¡¯.

Okupas la luitan ĉambron

l¡¯ aero, tondro de juli¡¯.

 

Julio portas leontodan

kaj lap-lanugon en la vest¡¯.

Julio diras ĉion laŭte

kun rajt¡¯ enveni tra fenestr¡¯.

 

Step-ĉifonulo nekombita

kun herb-odoro kaj tili-

aromo, la fenkola, beta

kampar-aero de juli¡¯.

           el la rusa: Kris Long

 

Gan Bao

 

LA EDZINO DE DONG YONG

En Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.), vivis en Qiancheng iu nomata Dong Yong. Lia patrino mortis, kiam Dong Yong ankoraŭ estis infanaĝa. Dong Yong vivis kun sia patro kaj okupis sin per pena terkulturado. Kiam ili eliris, Dong Yong ĉiam veturigis sian patron per negranda ĉaro, dum li mem postsekvis piedire. Okaze lia patro forpasis. Dong Yong estis tiel malriĉa, ke li havis neniom da mono por sepulti sian forpasintan patron, do li vendis sin por fari la sepultadon. Bone konante lian bonvirton, lia mastro donis al li dek milojn da moneroj kaj sendis lin hejmen reveni.

Kiam Dong Yong plenumis la funebradon de tri jaroj, li decidis reveni al la mastro por labori kiel lia sklavo. Dum vojo li renkontiĝis kun knabino, kiu diris al li: "Mi volonte fariĝu via edzino !"

Kaj ili ambaŭ kune iris.

"Mi jam donis la monon al vi." diris la mastro.

"Dank' al via grandafavoro mi povis enterigi mian patron," respondis Dong Yong, "Kvankam mi estas banala plebano, tamen mi scias ke mi devas bone labori por repagi al via granda favoro."

"Sed kion povas fari via edzino ?" demandis la mastro.

"Ŝi scipovas teksi." respondis Dong Yong.

"Se vi insiste volas fari ion por mi," diris la mastro, "lasu ke via edzino teksu cent rulaĵojn da silkaĵoj por mi !"

La edzino de Dong Yong eklaboris en la domo de la mastro, kaj ŝi plenumis la postulatan sumon en dek tagoj.

Kiam ŝi eliris, ŝi diris al Dong Yong: "Mi estas teksistino en la ĉielo. Simpatiante vin pro via bona fileco, la Ĉiela Imperiestro ordonis min helpi al vi repagi la ŝuldon."

Dirinte tion, ŝi ekflugis al la ĉielo kaj malaperis.

--el Sou Shen Ji ( Rakontoj pri Feoj )

trad Guozhu

Noto: Gan Bao ¡ª vivis en la lasta periodo de la Okcidenta Jin-dinastio (265-316) kaj la komenca de la Orienta Jin-dinastio (317-420), li verkis la faman noveletaron Sou Shen Ji, kiu elfosis la fonton de tiaspeca novelverkado, nome, noveloj skribantaj pri feoj, fantomoj kaj strangaĵoj.

                        ¡ª el Rakontoj pri Feoj   trad. Guozhu

 

Lu Jixin (1953--)

 

SONĜO

-- laŭ melodio Dekses-silabo

Jen

ŝvebas ĉe la kapkusen¡¯

sonĝo kun

dolĉo kaj belscen¡¯.

 

Ben¡¯

for a de mi en maten¡¯

sed sub lun¡¯

iĝas mia pren¡¯.

 

Rem¡¯

sur ĝoj-lago sub seren¡¯

sonĝo nun

kiel en eden¡¯.

*     *     *

Jen

falas la kapkusen¡¯

sonĝo kun

peza prem¡¯ kaj splen¡¯.

 

Ĝem¡¯

tage dormas sub festen¡¯

sed sub lun¡¯

viglas kun katen¡¯.

 

Sen

ĉarma kanto nur ĉagren¡¯,

sonĝo nun

kiel en gehen¡¯.

 

En ĉiu nokta dorm-teren¡¯

pens¡¯ de jun¡¯

flugas kun poem¡¯.

 

Jen

sonĝo iras jam al sven¡¯

sub nov-sun¡¯

kri¡¯ el mi: Reven¡¯!


                                                                                                               ·µ»ØĿ¼