Penseo 39

Septembro / 1993


 

  Septembre antaŭ tri jaroj Armand Su forpasis en sia urbo Tianjin, tiam nia revueto havis la specialan numeron omaĝantan al li. Post jaro kaj duono li poemaro estis eldonita en Pekino, kie li naskiĝis. Ĉi-septembre ni publikigas liajn poemojn, kiuj ne estis enlibrigitaj, kiam ni kompilis lian poemaron, kaj de li versitaj en la prizono. Ĉu oni povos kontempli pri la teruraj tagoj en la Kultura Revolucio kaj misio de la hodiaŭa Movado, gustumante denove tiujn poemojn?

  Nia kunlaboranto s-ano Mao Zifu, kripla junulo, neniam vidis la poeton Armand, tamen traleginte lian poemaron, versas por memori al li. Do, Armand Su foriris de ni (ĉu en paradizon aŭ inferno? mi ne scias), sed liaj poemoj vivas inter ni, ĉu ne? Almenaŭ mi kredas tion¡­

                         la red.

 

Armand Su (1936--1990)

POEMOJ EN PRIZONO

LA RUĜA GVARDIO

Bruligu mian bibliotekon tute

kaj konfisku mian verkojn absolute.

Ĉu vi vere kredas, ke ĉi-maniere

vi min complete neniigos surtere?

Eksterlando gardas miajn verkojn zorge,

Rome, Parize, Londone kaj Nov-jorke,

kiujn la rabistoj ¡°ruĝaj¡± ne atingos,

kaj nek mian nomon per fajro estingos!

                1968

 

HO, KARA PATROLANDO

Soldatoj kun pafilo min eskortis

jen min perforte puŝis, jen min tiris,

dum mi en katenoj peze iris,

tabulon grandan mi portis,

sur kiu skribita mia nomo,

mi estas la plej fia homo.

Por vi, kara patrolando, mi suferis

en malbenita prizono, en katenoj

al diktatoroj kun mil malbenoj.

                 1969

 

HO, ĈINUJO

Ho, Ĉinujo, lando de l¡¯ polico

kiu persekutas kun malico.

Svarmas denunculoj kaj spionoj,

kaj ĉefkonstruaĵo -- nur prizonoj.

Ho, Ĉinujo, lando sen libero,

jam en katenoj estas la Vero.

Defndi ĝin estas fia krimo

kaj la homaj rajtoj ja en ŝlimo.

                     1970

 

DIABLO

En la vortar¡¯ de plej nova vi-epoko,

DIABL¡¯ estos en la plej honora loko.

Signifas ĝi nur homojn kun nobla koro

spite al superhoma tortur¡¯, doloro

persistas en la neskuebla VERO,

kaj batalas por la tutnaci--LIBERO.

                    1973

 

Mao Zifu (1963--)

 

ĈERKO NE ESTAS TIMINDA

Vi, prirabite je ĉevalo,

padelis, fajron en la koro.

Ĉerko ne estis timinda;

timinda estas aferisto

kiu fabrikis trojn ĉerkojn.

 

Katenoj sur manoj, piedoj;

espero tra river¡¯ kaj monto.

Amo perdita jam perdiĝis,

sed deciduas flor¡¯ refloras.

 

Havaĵo nulis. Ne! Vi havis

ĉiam la saĝon, persistecon.

 

Troviĝas en la universo

eterne l¡¯ okulfrapa stelo.

Ho, Armand Su, poeto kara,

vi al la sorto sangokarnon

donis, Spirito restas por ni!

                  1993-09, Changde

 

Shi Jia

 

AMO MISKOMPRENITA

Tiun jaron mi diplomiĝis el la universitato kaj komencis labori kiel oficisto. En la tria tago post mia enoficiĝo, ĉe la fino de la laboro pluvo komencis fail, kaj ĝi continue daŭris, jen fortiĝante, jen malfortiĝante. Rigardante la falantajn pluvgutojn, mi ĉagreniĝis. Kiel do mi povos hejmeniri sen pluvombrelo?

Homoj unuope aŭ arope eliris el la oficejoj, kie ili laboris. Portante ĉiu ombrelon aŭ kovrante sin per pluvombrelo, ili haste iris sur la vojo hejmen, kaj neniu donis atenton al mi, ĉar mi estis novulo kaj ili ankoraŭ ne konis min. Ĝuste en tiu momento iu bela virino, kiu portis malfemitan ombrelon, ekapeis, starante en la pluvo ekstere. Mi konis ŝin: ŝi estis tajpistino en sekretariejo. Ŝi poris la belan nomon Xue Yanu (Elegantulino), kaj ankaŭ ŝia aspekto estis tre okulplaĉa. ¡°Venu kaj ni kune iru al la aŭtobusa haltjo. Tie mi donos mian ombrelon al vi por uzo kaj mi poos kuri hejmen, ĉar mia hejmo estas proksime.¡± Mi ne tuj respondis ŝin. Rigardante ŝian ovalan vizaĝon kun du ĉarmaj ridetkavetoj mi mallevis mian kapon pro pudoro. Ŝi silente staris en la pluvo, atendante min. Mi rifuzis ŝian komplezon kun danko, sed ŝi forte insistis, kaj fine mi devis cedi. Mi transprenis el ŝia mano la ombrelon, kaj ni kune ekiris, ŝultro ĉe ŝultro al la direkto de la aŭtobusa haltejo.

Ĉar mia stature estis je duonkapo pli alta ol tiu de Xue Yanu kaj la ombrelo estis malgranda, tial mi devis laŭeble klini la ombrelon al ŝi, por ŝirmi ŝin kontraŭ la pluvo. Dum mia vivo mi unuafoje paŝis ŝultro ĉe ŝultro kun juna fremdulino. La agrable in-seksa odoro el ŝia korpo preskaŭ ebriigis min. Mi penis eviti rigardi ŝin kiu paŝis ĉe mia flanko, nu, ni ambaŭ mutis. Sed interne mi estis tentata de ia nekonata forto, kaj mi prenis al mi kuraĝon ĵeti rigardon sur ŝian vizaĝon. Ĝuste en tiu momento ŝi levis sian kapon, por min rigardi. Sur ŝia nigra hararo briletis etaj akvoperloj, kaj ŝia vizaĝo ŝajnis eĉ pli rava. Mi mallevis mian kapon kaj dronis en konfuzaj pensoj.

Ĉe la aŭtobusa haltejo amasiĝis multaj homoj atendantaj aŭtobuson. Mi kaj Xue Yanu staris sub la malgranda ombrelo, malantaŭ la homamaso. Neniu aŭtobuso sin montris. Pensante, ke tiel longe starante en la pluvo ni ambaŭ povos malsekii, mi penis rdoni la ombrelon al ŝi kaj urĝis sin rapide hejmeniri. Sed ŝi ne volis foriri de tie kaj, kontraŭe pliproksimiĝis al mi. Akvogutoj senĉese falis de la ombrelorando kaj malsekigis niajn pantalonajn krurumojn. Ŝi ankoraŭ mute staris tuj proksime al mi, dronante en medito.

Finfine venis aŭtobuso. Mi ŝovis la ombrlon en ŝian manon kaj malgraŭ la pluvo enpuŝis min en la aŭtobuson. Miaj vestoj jam malsekiĝis kaj miaj hararo kaj vizaĝo estis kovritaj de akvogutoj. Post mia enaŭtobusiĝo mi ĵetis mian rigardon eksteren tra la aŭtobusa fenestro kaj vidis, ke Xue Yanu malrapide turnas sin kaj senmove staris tie en la pluvo kaj rigardis min.

La sekvantan tagon en la oficejo mi hazarde legis iun oficialan tabelon, kiu frapis min kvazaŭ tondro el klara ĉielo. Pro hontego mi forte dezirus fari al mi vangbatojn. En la tabelo mi legis: ¡°Xue Yanu, tridekdu-jara. La edzo, estro de teknologia sekcio¡­¡± En la kolumno de konduto: ¡°Ŝi estis plenkore varma al siaj kolegoj kaj estas ĉiam preta helpi al ili¡­¡±

Kvankam de tiam jam pasis multaj jaroj, tamen en sonĝo mi ankoraŭ vidas ŝin. Ĉiufoje, kiam vekiĝas mi el la sonĝo, mi sentas tiel fortan honton, ke mi eĉ volus entiri min en la teron, por min kaŝi.

                           trad. Wang Chongfang

 

Cheng Yijun

 

BABILO EN FREMDLANDO PRI DIABLOJ

(daŭrigo de n-ro 35)

  Mi respondis al li, ke mia patrujo estas granda erudiciulo prof. Su Buqing, kiu iam versis jene:

Junaĝe min rava allogis Ljaŭĝaj -- mirrakotoj.

Sed iom post iom mi foris pro viv-desapontoj.

Nun, post travivado de ĉiom da ventoj kaj prujnoj,

oldaĝe mi kredas pli oftaj Diablo-renkontoj.

¡°Por ne paroli pli tro malnova tempo,¡± mi diris, ¡°Vi pensu nur la jaroj depost la Dua Tutmonda Milito. Ja kiom multaj demonoj tiranis tra nia mondo, ĉu ne?¡±

Aŭdinte tion, la klarigisto ekridis, laŭdante ke tio estas elstara respondo kun la orienta saĝo.

Poste, li redemandis al mi: ¡° Ĉu nun ankoraŭ estas multaj diabloj en via lando?¡±

Mi respondis al li, ke ni ĉinoj batalis kontraŭ diabloj jam miloj da jaroj. Aparte menciinde estis ke en Tang-dinastio (618--907 p. K.) aperies ĉe ni s-ro Zhong Kui, kiu prenis ekzekuton de diabloj kiel sian profesion. Nun, apenaŭ ĉiom da diabloj jam estas ekstermitaj. Laŭ statistiko de iu karikaturisto, nun en Ĉinio postrestas nur unu diableto nomata Elfo -- Flatemulo, kvankam malgranda, tamen kun sufiĉe grandaj damaĝoj! Tial la karikaturisto speciale vekis karikaturon, kun titolo ¡°Zhong Kui, la Diablo-ekzekutisto¡±. En la bildo apud memkontente ridanta Zhong Kui, kies ekzekutista glavo estis flanke kuŝigita surtere, staras elfo Flatemulo, kiu gratsevis al Zhong. Estas ankaŭ piednoto: ¡°Ĉiom da diabloj esis ekstermitaj, escepte nur de tiu ĉi elfo.¡± por averti al la publiko ke ankoraŭ ne finiĝis la afero por elimino de diabloj.

Aŭdinte mian parolon la klarigisto ne povis teni sin de varmaj laŭdoj, dirante: ¡°Mi ne scias ke en la Oriento estas tiel brila humuro!¡± Poste li daŭrigis: ¡°Bedaŭrinde, ĉe ni ankaŭ estas ne malmulte da elfoj -- Flatmuloj. Verŝajne tio estas ĝenerala fenomeno.¡±

Adiaŭante, li fojrefoje petis min ke mi ne forgesu alporti venontfoje ĉinan diablon por pliriĉigi lian muzeon.

¡°Ni enfermigu ĉiajn diablojn en muzeon.¡± Li diris, ¡°Kaj en la mondo regos paco, ĉu ne?¡±

Mi kapjesis, promesante ke mi certe donacos al li unu ¡°elfon Flatmulon¡±, kiam mi havos oportunan ŝancon.

                                esperantigis Guozhu

 

B. Pasternak (1890--1960)

 

SPUROJ EN NEĜO

Tagfine markas knabinetoj

oblikvan spuron tra l¡¯ pejzaĝ¡¯.

Per feltaj botoj ili tretis

inter vilaĝo kaj vilaĝ¡¯.

 

Sed kroĉas sin infn¡¯ al panjo.

La citron -- suko de radi¡¯

enfluis kavojn kaj fendetojn

kaj lumlagiĝas en glaci¡¯,

koaguliĝas kiel fluo

el ovo kun krevinta ŝel¡¯,

kaj skioj tranĉas ĝin pe blua

linio, kvazaŭ voj-cizel¡¯.

 

Kaj, kiel kresp¡¯ en krem¡¯ acida,

forglitis lun¡¯en flankenrul¡¯.

Postkuras ĝin, ĉasante, sledo,

sed ne elturas sin panbul¡¯.

             el la rusa: Kris Long

 

Laŭlum

 

PRINTEMPA VENTO

Printempa vento

murmuras varme.

Insekta gento

viglegas svarme.

 

La suno brilas,

la floroj belas,

la birdoj trilas,

la koroj ŝvelas.

 

SPERTO

Kiel gajno ankaŭ perdo

estas grava vivosperto.

Pro perdaĵo vi ne ploru,

sed la sperton vi memoru.

 

Prenu pretan lecionon,

ne nur petu vi pardonon.

Homo lernu dum la vivo,

en plenumo de aktivo.

 

Shi Chengtai

 

OMAĜE AL ZENSTO

--- dum alvenas lia 90a naskiĝtaga datreveno

Dum tepidas Pekino la aŭtuna,

l¡¯ amikoj akompanas min viziti

la pioniron Zensto sen invite

por beni al Jubileul¡¯ maljuna.

 

Li jam batalis por Ĉinio Luma,

sed ne deziras por si mem profiti.

Dum tepidas Pekino la aŭtuna,

l¡¯ amikoj akompanas min viziti.

 

Ankoraŭ viglas Zensto la cerbuma,

kaj daŭras pri la vivo plu mediti:

Sed geedzoj disloĝas, por eviti

solecon, kun amik(in)o oportuna!

 


                                                                                                                       ·µ»ØĿ¼