Penseo 4

oktobro/1990


¡¡

 

FUNEBRE AL NIA POETO ARMAND SU (1936.11.19-1990.09.23)

¡¡


¡¡

 

En la Nordorienta Ĉinio aŭtuna vento ekmuĝas; en la ĝoja ridsonoroj d ĉinoj por la sukceso de la 11a Azia Sportkunveno mi informiĝis, ke nia talenta Esp- poeto Armand Su jam forpasis je la 23a de septembro, 1990, ho ve! Kvankam mi bone scias, ke li kuŝis en lito kelkjare pro malsano, kiun trudis al li la krima Kvarpersona Bando en prizono, tamen mi neniel atendas, ke li tiel frue foriris de nia mondo! Ni, ĉinaj esperantistoj ne kapablas konstrui monumenton por li en lia urbo Tianjin, kvankam li meritas tion, tamen ni deziras konstrui monumenton en niaj koroj, ĉar li kontribuis multon por Esp-kulturo per siaj versado, verkado kaj tradukado.! Ĉu ni povas facilanime forgesas lin? Ne, neniam! Ni klare scias, ke liaj poemoj estis, estas kaj estos legitaj tra la tuta mondo! Sed mi, simpla ĉino, nur povas kompili kelkajn pecojn el lia poemaro ( kiu ankoraŭ ne trovas eldonanton, eĉ ĝis hodiaŭ, kvankam mi jam finis la kompiladon antaŭ 6 jaroj) kaj la funebrajn poemojn de liaj amikoj en nia povran revueton, kiel omaĝon al li, ho ve! Armand Su ĉiam vivas inter ĉinaj kaj alilandaj samideanoj!

                                                                                                                      la red.

Guozhu

Al Kara Armand
Laŭ ĉinesko RUMENGLING
     1

Kantas en Esperant¡¯
pri am¡¯ al Patroland¡¯

eĉ en la prison¡¯
de Kvarpersona Ban¡¯'.

Armand,

Armand,

nefleksebia gigant¡¯!

 

2

Vin gloru versgirland¡¯,

ĉielarka ruband¡¯,

ring¡¯ el papavoj

ĉar, laŭ muza komand¡¯

Armand,

Armand,
jam versos el felan¡¯'!

1990-09-30

 Shi Chengtai

ARMAND SU MORTIS

Aŭtuna vento triste muĝis,
karan Armand' jam portis morto!
Tamen delonge li sen vorto
kuŝe en lit¡¯ malsane fuĝis,

 

kvankam dum¡¯ Tuta Lando Ruĝis¡¯ * ,
voĉ-sonis lia kora kordo.
Aŭtuna vento triste muĝis,
karan Armand' jam portis morto!

Sed li defie ne rifuĝis
antaŭ malica sere¡¯ de sorto:

Rikoltis li en krea horto,
el Ĉin-kulturo kremon suĉis,

liaj poemoj monde muĝis¡­!

* Dum la dekjara katastrofo de la Granda Kultura Revolucio la Kvarpersona Bando fanfaronis, ke tiam jam Tuta lando Ruĝas.
                                             1990/10, Tailai

Wang Chongfang( 1936-   )

ARMAND SU, BELA FLOR¡¯! EKZOTA¡­

Armand Su, bela flor¡¯ ekzota
En la ĝarden¡¯ de 1¡¯ poezio.
Kun larm¡¯ li kantis pri Ĉinio¡ª
Ho, kia bardo patriota!

Kaj tamen pro la kor¡¯ devota
Suferi devis la genio!
Armand Su, bela flor¡¯ ekzota
En ĝarden¡¯ de 1¡¯ poezio.

Sed jen: post fal¡¯ de fort¡¯ despota,
Li ree kantas kun pasio,
Kun am¡¯ al vivo kaj patrio,
Per sang' kaj sago poliglota.

Ho, Armand, bela flor¡¯ ekzota!

1984-07, Zhenjiang

 

Armand Su

 

La Kabano de Du Fu

La nomo de la granda ĉina poeto Du Fu (712-770)  estas konata en la tuta mondo. Liaj senmortaj poeziaj verkoj estas )a trezoroj en la ĉina kaj la monda literature. Per la kortusegaj versoj li esprimis la sentojn kaj la suferojn de la ordinara popolo, kiun li profunde amis. Liaj versoj kun eksterordinara sincereco kaj lingva beleco transherediĝis de jarcento al jarcento en Ĉinujo.

Du Fu, kiu estis malriĉa dum la tuta vivo, multe suferadis en la mizero. Li estis ofte en migrado. En 1a vintro de la jaro 759, li almigris al la antikva ĉina urbo Ĉengdu (nun la ĉefurbo de Sicuan-provinco) kaj printempe de 760 li konstruis por si mem modestan kabanon norde de la urbo. Tie li trapasis kvar jarojn kaj verkis ĉirkau 240 poemojn. Tiutempe li mem laboris sur la kampo kaj tre intimiĝis kun la simplaj kamparaj popolanoj.

En 1964, mi havis okazon veni al tiu ĉi bela sudokcidenta urbo Ĉengdu kaj vizitis la Kabanon de Du Fu. Lia kabano situanta malproksime dc la urbocentro, inter kampoj, arboj kaj dometoj, kune kun la poste konstruita kaj riparita Templo de Du Fu kaj la nove konstruita Memoriga Halo de Du Fu formas veran idilian bildon, kiu min tre impresis.

Mi longe vagis en la Templo kaj tra la zigzaga koridoro de la Memoriga Halo kaj en la idilia ĉirkaŭaĵo, pri kiu Du Fu iam verkis tre belajn poemojn. En la Memoriga Halo estis ekspoziciitaj liaj verkoj en diversaj antikvaj kaj novaj eldonoj kaj en fremdiingvaj tradukoj, i. a. en la angia, franca, germana, rusa, japana, ĉeĥa, rumana, hungara k.a. Tio plene pruvis la popularecon de liaj verkoj en kaj ekster lia Patrujo.

Mi longe staris ĉe la bela laŭbo kun memorŝtono staranta meze en vitra kloso. Nome tiu ĉi laŭbo donis motivon al unu el la du ĉinaj postmarkoj emisiitaj en 1962 por omaĝi la 1250-an naskiĝdatrevenon de nia granda poeto.

Forlasinte la Kabanon, senkonscie mi ekmemoris la versojn el lia fama poemo "Kanto pri la kabano detruita de la aŭtuna vento" verkita ĝuste en tiu ĉi kabano kaj parkerita de mi ankoraŭ en la knabaĝo:

Kiel akiri grandan domon kun mil nestoj,

starantan firme kiel monto en tempestoj,

kie ĝojvivos la malriĉular' sen vestoj?
Ho! Se ĉi dom' grandega antaŭ mi ekestos,

eĉ mia kaban' vente detruita restos,
kaj eĉ de frost' mi mortos, mi feliĉa estos!

( Trad. Armand Su)

 

Poemoj de Armand Su (1936¡ª1990)

 

Armand Su (1936¡ª1990)

DEZIRO

 

Mi volas esti enterigita

en maja kam¡¯ de floroj kovrita.

Nenian girlandon mi bezonas.

(Kaj, kiu al mi dediĉe kronas?)

En ĝarden¡¯ de Naturo mi dormos,

ringon ĉikaŭ tomb¡¯ papavoj formos.

 

Jen, al mi la donaco girlanda

far nia patrin¡¯¡­ la Tero granda.

                        1959

 

UNUA RENDEVUO

 

Tra l¡¯ ĝarden¡¯ mi iras,

nek ŝi, nek mi ion diras,

Sed la manoj jam ne mutas,

firme sin tenante am-salutas.

                      1962

 

METEORO

 

preterflugis la meteor¡¯,

¡­ la plej brila stelo.

Sed tuj falis en la for¡¯,

en la senlima ĉielo.

 

Nur foje ĝi ekbrilis,

kaj estingiĝis la lumo.

Al mia amo ĝi similas,

mortinta sub pallumo.

                   1960

 

LA RUĜA GVARDIO

 

Bruligu mian bibliotekon tute,

kaj konfiksu miajn verkojn absolute.

Ĉu vi vere kredas, ke ĉi-maniere

vi min jam complete neigas surtere?

Alilandoj gardas miaj verkojn zorge,

Rome, Parize, Londone kaj Novjorke,

kiujn la rabistoj Ruĝaj ne atingos,

kaj nek mian nomon per fajro estingos!

                       1968

 

DIABLO

 

En la vortar¡¯ de plej nova viv-epoko,

DIABL¡¯ estos en la plej honora loko.

Signifas ĝi nur homojn kun nobla koro

spite al superhoma tortur¡¯, doloro

persistas en la neskuebla VERO,

kaj batalas por la tutnaci-LIBERO.

                           1973

 

Su Shi (1036¡ª1101)

SONĜO

 

Pasis for dek jaroj inter viv¡¯ kaj orto.

La sopir¡¯ jam ĉesis, tamen en memoro

ŝia tomb¡¯ soleca trovas sin en foro.

Kien mi konfesu de l¡¯ dolor¡¯ la vorton?

Ŝi min ne rekonos pli jam post dek jaroj,

kun vizaĝo polva, blankaj tempi-haroj.

 

Jen subite ŝi revenis je dormhoro,

ĉe l¡¯ fenestro hela kombis ŝi la harojn.

Ni nin fiksrigardis en larmoj amaraj.

Nun eksciis mi jam, kie la doloro?

En la luna lumo, ĉe l¡¯ eta pin-monto

kuŝas ŝia tombo en transtera mondo.

 

Lu You (1125¡ª1210)

ODO AL UMEFLORO

 

Ĉe la pont¡¯ dezerta estas vi tutsola,

kaj neniu vin demandas pri la sorto.

Je krepusko vi ĉagrenas senkonsola

kaj singultas la pluv¡¯ kaj la vent¡¯ sen vorto,

iĝi regin¡¯ ne valoras la klopodo.

Estu enviata de aliaj floroj!

Eĉ vi disprenita ĝis la polv¡¯ en koto,

tamen ŝvebas ĉiam viaj bonodoroj.

               

               el la ĉina: Armand Su

 

Sun Fangyou

 

BANDITINOJ

 (novelo)

  Dum la 20a jaroj ĉi-jarcente en regiono de prov. Henan agadis trupo da banditinoj, el kiu la plejparto da junulinoj estis el malriĉaj familioj, tamen kies ĉefino estis fraŭlino el iu riĉa familio. Kial ŝi aliĝis en la bandon, jam neniu esploris tion. Ili atakis biensinjorojn kaj riĉulaĉojn; helpis malriĉulojn; forkaptis homojn el riĉaj aŭ nobelaj familioj por devigi elaĉeton.

  La forkaptado far banditinoj ne similes al tiu de banditoj: ili prenis manieron mildan, tre malofte uzis pafilojn. Unue sendis spritan banditinon alivestitan, kiu iris en iun riĉan aŭ nobelan familion labori kiel servistino, post du aŭ tri monatoj ŝi konis cirkonstancon, kaj mendis daton, en kiu ŝiaj kuntrupanoj alvenis, ili facile forkondukis knabon de la familio. Poste ili komisiis peranton transdoni leteron al la familio por elaĉeti la knabon por limigita monsumo.

  Aŭtune en tiu jaro ili forkaptis solfilon de riĉa komercisto en urbo Chenzhou. La komercisto estis la plej riĉa en la urbo, kiu jam edziĝis al sep edzinoj, sed nur la sepa edzino naskis tiun filon. La sepa sinjorino estis bone klerigita, ŝi tre tristis kaj turmentiĝis de dolkoro pro forrabo de sia kara filo. Post meditado ŝi skribis leteron al la ĉefino de la banditinoj:

  Mi volonte genue falas antaŭ vi kaj petas en la nomo de Dio: vi redonu la knabon por nuligi mian doloron. Mi, kiel patrino kaj virino, kia vi mem ankaŭ estas, petas vin konsideri pri domaĝbato al mia familio fare de vi. Mia deziro por repreni la filon ja estas pli forta ol kio ajn tra la mondo. Mi volonte faras ĉion por interŝanĝe revenigi mian filon, do, sciigu al mi vian postulon.

  La ĉefino legis tiun leteron kortuŝan, kiun ŝi aprezis kaj miris, tuj en si alvenis inspire: nu, ŝi respondis:

  Mi volonte genue falas antaŭ neniu, nek deziras, ke alia genuiĝas antaŭ mi. Mi nur petas vin en la nomo de Dio: vi donos secure tion, kion mi bezonas por nuligi mian vivan doloron. Mi, kiel virino, petas vin kompreni diferencon inter niaj sortoj! Iu filozofo diris: Ĉiu deziras sekvi Fortunon, tamen Fortuno disponas homojn! Nun Fortuno puŝas min sur vojon de banditoj, tial mia deziro por vivteni min kaj venĝi al ĉiu riĉulo ja estas pli forta ol alia ĉio tra la mondo! Mi volonte bone zorgu pri via filo, do, mi petas vin, ke vi pagu tri mil arĝentmonerojn en difinitaj loko kaj dato laŭ mia sciigo al vi por repreni vian filon! Pro la sekureco informu neniun, mi petas!

  Leginte la leteron de la ĉefino, la sinjorino tre surpriziĝis! Ŝi neniel imagis, ke tiu abnditino povis esti bone edukita kaj verkis bonstile! Ŝi havis ideon, ke ŝi propraokule vidu tiun banditinon. Tiel ŝi prepares tri mil arĝentmonerojn, kiam la sciigo alvenis, ŝi persone en boato sides, veturis al fragmitejo en lago oriente de la urbo.

  La ĉefino plenumis la rendevuon. Ŝi rigardis ĉirkaŭen, ĉie ne troviĝis nekutima movo kaj sono. Ŝi aperies sur boato heroe. Ŝia purpura mantelo flirtis en la vento inter verdaj fragmitoj, kvazaŭ disfloranta peonio, spegulis ŝian belon kaj svelton. La sepa sinjorino stuporis momente, kaj trovis junan banditinon ludantan kun sia filo apud la ĉefino, kiu estis en sia familio kiel servistino, tiam ŝia koro ektrankviliĝis kaj ordonis serviston prezsenti monojn al banditinoj. La ĉefino ridetis, fajfis. Alia boato sagis el fragmitejo, sur kiu staris du banditinoj kun glavoj kaj pafiloj, ili prenis monojn, kalkulis, poste denove sagis al fragmitejo, malaperis en verda maro. Kiam la ĉefino mansvingis, du boatoj ekmovis unu apud alia. La ĉefino prenis la knabon kaj donis lin al la sinjorino. Neatendite, la knabo ne deziras reveni al sia patrino kaj stringis ŝultron de la servistino-banditino. La sepa sinorino tre konsterniĝis, dolore larmis dirinte al la ĉefino: ¡°Mi neniam pensis, ke vi unue forkaptis animon de la knabo!¡±

  Ridegante, la ĉefino diris: ¡°Knabo ja estas knabo. Ĉiu virino pagas al li patrinan amon, do li same ĝuas kareso-varmon! Estimata sinjorina moŝto, tio estas neaĉetebla per mono! Onidire, ke guverno estas pli grava ol nasko! Ĉu vi pensis, kian animstaton havos ĉi tiu mia fratino, se vi forprenos vian filon?¡±

  La sinjorino kapleviĝis, dum la banditino triste viŝis larmojn, ŝajnis ke ŝi havas triston kiel la sinjorino. La sinjorino estis kortuŝita kaj petis al la ĉefino: ¡°Permesu tiun fratinon reveni en mian hejmon, kaj restu ankoraŭ kiel servistino, ĉu?¡± La ĉefino rigardis al la sinjorino, diris: ¡°Mi opinias, ke tio ne taŭgas, ĉar ŝi jam malkovris sin. Se vi deziras, ke via filo povos gaje reveni hejmen kun vi, vi mem povas resti ĉe ni kelkajn tagojn!¡±

  La sepa sinjorino, kuntirante brovojn, hezitis momente, kaj decideme surgrimpis la boaton de la ĉefino¡­

                                                                                 elĉinigis Shi Chengtai

 


                                                                                                                                                                ·µ»ØĿ¼