Penseo 40

Oktobro / 1993


 

Seimin

 

CENTJARA

(ĉar double travivinta la vandalisman jardekon)

Ho, ĉio restas en memor¡¯ --

 

Junul¡¯ el ruro,

kun kap¡¯ naiva, trema kor¡¯,

kun sanga puro,

 

atingis la ĉefurbon

por ŝviti en la civiliz¡¯.

Li faris grandan kurbon --

publika surpriz¡¯!

       La vivo ŝimis;

       la vagabond¡¯

       nenion timis

       en luksa ond¡¯ --

  *     *     *

  Scintilis verda stel¡¯

al kapo ŝtipa

  fandiĝis tranĉa gel¡¯

sub vesto ĉipa.

 

Oldul¡¯ kun alta naz¡¯,

okuloj brilaj,

sentem¡¯, penetra saĝ¡¯,

penseroj milaj --

 

sendit¡¯ de okulist¡¯

brakumis patre

disĉiplon en persist¡¯

pupile akre.

 

  Maljuna par¡¯

nenia ŝpar¡¯

       regal¡¯

       per kar¡¯

       kaj flam¡¯

       el am¡¯

  ŝate svati

  bene peni

  firme ŝirmi

  bole kori

  multe muldi.

  *     *     *

dekjara vandalism infera kataklism

   la gufoj -- kriĉis

vivomiloj estis forŝiriĝis olda kor

     la kosmo kiĉis

rompiĝis la maljuna pin

la flamo jam estingis sin

         zelotoj

       falis

  ardis la arden muĝadis la malben

         komplotoj

       balis --

  *     *     *

Revenas Primavero:

resonas verda kant¡¯

vigliĝas batalant¡¯;

rerulas sin rivero,

 

resonas sancta tero

disbrilas diamant¡¯ --

revenas primavero,

resonas verda kant¡¯;

 

sterniĝas pompa belo,

leviĝas la gigant¡¯

al nova la komand¡¯

sub verda luma helo --

 

Revenas Primavero!

  *     *     *

Knabino dekkvinjara

denuncas: -- Avo kara!

La patro ĉiam stultas,

li ofte min insultas,

ke mi malbone lernas

la ĉinan, ĉiam ternas,

neniam volas ĉine

paroli kun li. Fine

mi respondas kun ploro:

¡°Ne povas! Kia koro!

Havu kion vi semis!¡±--

Kaj mia korpo tremis.

 

Li volas en la ¡°maron¡±

salti kaj trafi salon.

¡°Anstataŭ teni sonĝon

ruĝdoman, faru plonĝon,

patraĉo! Foje dronu,

liberon al mi donu!¡±

  *     *     *

Z amenhofidaj koroj ĉiam junas,

E terne verdas ĉio en Naturo,

N iaj familianoj kore kunas;

S terniĝas la oazoj sub lumturo.

T utvive por la pac¡¯ vi kontribuas,

O rbriloj el la olda korpo fluas.

 

Wang Chongfang

 

HO, ZENSTO, AVO ENERGIA

-- verkita okaze de lia 90-jara naskiĝtago

Ho Zensto, avo energia,

Batalas nun ankor¡¯ aŭdace,

Por la ideo, tre sagace,

Malgraŭ l¡¯ neĝa blank¡¯ tempia.

 

Lia parolo melodia

Sonoras ĉiam orelplaĉe.

Ho Zensto, avo energia,

Batalas nur ankor¡¯. aŭdace.

 

Kun verda fervoreg¡¯ pasia

Kursanojn gvidis li senlace,

Kaj malkontentis li grimace

Pri la krokodilad¡¯ ilia.

 

Ho Zensto, avo energia.

 

Shi Chengtai

 

HO NIA ZENSTO

Menciante s-anon Zensto, mi ekpensas pri Majstro Konfuzio, eble iu ironie longentirus la buŝangulon, demandonte, ĉu la du personoj eblas samtempe taksmeriti? ho, absurda komparo! sensacia sensencao de esperantisto-frenezulo! -- Se oni nur atentis, ke Konfuzio estis la plej granda figuro en la ĉina historio kaj ĉina kulturo, filozofo, pedagogo, erudiciulo, soci-aktivulo, la sanktulo estimita kaj kultita de la dinastioj dum la ĉina historio, do, nia s-ano Zensto nur estas tre ordinara civilulo en Ĉinio, eĉ plebano, esperantisto, laboranto por Esperanto kaj afablulo, sen glora laŭro sur la kapo kaj sufiĉa mono en la poŝo, nu, unu el simplaj ĉinoj.

Tamen mi povas, jes ja povas, trovi multajn similaĵojn en la du personoj -- Konfuzio kaj Zensto, se vi ne kredas, do, vi pacience legu plu: Konfuzio estis la fama pedagogo, laŭdire, li havis tri mil lernantojn, el kiuj troviĝis sepdek du elstaraj disĉiploj. Nu, jen nia Zensto estas fervora esperantisto, senhalte okazigis Esp-kursojn, instruis nian lingvon al ĉinoj de generacio al generacio. Anekdoto aperas ĉimomente en mia memoro: En novembro de 1984, okazis la Simpozio pri Esperanto en Scienc-teknikoj en Huazhong-a Politeknika Instituto, Wuhan, dum la inaŭguro parolis s-ro Zhu Jiusi, rektoro de lainstituto. Li unue salutis al sia estimate instruisto Zensto, de kiu Zhu lernis Esperanton antaŭ duojarcento en urbo Suzhou, hejmloko de Zensto kaj Zhu, tiam ili ambaŭ estis viglaj junuloj, kaj nun jam maljunuloj. Alie mi povas mencii ĉi tie, ke iuj el la profesiaj esperantistoj de la redakcio EPĈ, Radio Pekino, oficejo de ĈEL estis lernintoj de nia Zensto. Ĉi-okaze mi ne elteni mian konfeson: en 1957 mi skribis leteron al ĈEL en Pekino, petinte ke oni helpu min lerni Esperanton, mi tuj ricevis respondon, kaj de tiam mi ankoraŭ ricevis senditajn lernolibron, ho, la mimeografian, verkitan de Venlo Von, broŝurojn kaj la Bultenon de ĈEL, en la leteroj iu detale respondis miajn demandojn pri la studado. Nur poste mi klare sciis, ke tiu ¡®iu¡¯ en ĈEL ja estis nia Zensto. Dum la 70aj jaroj, nia korespondado fariĝis ofta kaj interesperantista. Li ofte kun entuziasmo de esperantisto informis al mi novaojn en la tiama Esp-movado, spite la ¡®ruĝan teruron¡¯ de la kvarpersona Bando kaj ties ruĝa gvardio li instigis min persisti en la studado kaj kune atendi la alvenon de la printempo de la ĉina Esp-movado! Kiam mi unuafoje vizitis lin en lia urbo Suzhou, 1980, post la konatiĝo kaj bakitado da 22 jaroj mi omaĝis antaŭ li mian disĉiplan sincerecon, sed, ho ve, li ŝajne neglektis mian lernantecon sub lia aŭspicio, eble pro mia nekompetentecon en Esperanto aŭ lia karaktero gaja aŭ humura, nur nomis (eĉ ĝis nun ankoraŭ nomas) min la ¡®malnova kompano¡¯-- Jes, li pposedas multajn malnovajn kompanojn, kiuj estas liaj iamaj kursanoj, studentoj (li instruis Esperanton en universitato dum la 60aj jaroj en Pekino), kaj la nunaj ¡®akompanoj¡¯ en la ĉina movado.

Konfuzio estis erudicia filozofo, politik-aktivulo. Li scipovis la ¡®Ses artlertojn¡¯, nome pafo, rajdarto, ceremonio, muziko, skribo kaj kalkulado; li multe tralegis, odrigis kaj kompilis la ¡®Ses klasikaĵojn¡¯, nome Libro de Poezio, Libro de Historio (Shang Shu), Libro de Muziko, Libro de Ritaro, Libro de Ŝanĝo (Yi Jing), Kroniko de Printempo kaj Aŭtuno; li vagadis en diversaj regnoj por oferti sian ismon, distrumpetis pri idealo de la homara harmonio kaj la humana politico al la regnestroj, kaj eĉ deziris gajni postenon en regna registaro por plenumi sian ismon per la propra politika kapablo¡­

Kaj nia Zensto serioze studis nian Espeanton, multe legis en la lingvo; dum la 30aj jaroj li kun s-anoj akceptis s-anon Fedorcuk, la hungara elektrolaboristo, luis boaton por turismo (la tiama nekutima modaĵo en Ĉinio) de Suzhou laŭ lago kaj la Granda Kanalo ĝis Hangzhou, ekzercis sin en la parolado, post monato sur boato li parolis esperante jam flue kaj lerte. Li emfazis la ekzercadon de parolo kaj aŭskulto en siaj kursoj. Nu, mi ekmemoras, kiam mi unuafoje vizitis lin en 1980, aŭskultante mian balbutaĵon en Esperanto, li tuj kuntiris sian brovon kaj ordonante min: diligente ekzercu vin en parolado kaj aŭskultado! Li akompanis min iziti la famajn ĝardenojn en Suzhou, malgraŭ ke mi ankoraŭ ne kapablis aŭskulti en Esperanto, li mem ĉiĉerone rakontis al mi pri tiuj vizititaj ĝardenoj esperante, eĉ sen unu frazo en la ĉina, kaj mi honteme eĥis lian severan ¡®edukon¡¯, ĉu li laŭ Ĉe-metodo? mi ne scias¡­

Dum la longa vivo-kariero Zensto vagadis en multaj urboj de Ĉinio, ĉie kaj ĉiam li trumpetis pri la utilo kaj idealo de la lingvo Esperanto kaj ties ismo. Li ĉiam prenis la idealon de Zamenhofismo -- la homara harmonio kiel sian celon de klopodado,kaj li trovis, ke tia idealo koincidas kun la plej fine cello de Marksismo, porla liberigo de la ĉina nacio kaj la homara harmonio li senhezite aliĝis en Kompartion de Ĉinio, 1934, senegoisme kaj subtere laboris multe por la afero de la ĉina popola liberigo, eĉ li neniam deziris profiti por si mem kaj al neniu paradis pri sia brila revoluciula kariero. Li ankaŭ travivis multajn turmentojn kaj suferojn, eĉ dum la Kultura Revolucio estis nejuste traktita, sed pri tio li ŝajne neniam plendis, kaj ankoraŭ gaje, aplombe, vivas inter la plej ordinaraj ĉinoj, sen laŭro sur la kapo kaj sen sufiĉa mono en la poŝo.

Kvankam li ne estas filozofo, tamen li ĉiam konsideras pri la homa vivo. Iutage en aŭgusto, 1993, s-anoj Seimin, Zhuxueli, Wang Hanping kaj mi pilgrimis al li en lia hejmo, fakte la hejmo de lia filino, li gaje akceptis nin, babilis pri la homvivo. Li sentas sin soleca dumla maljuneco, sopiras al sia forpasinta tenera kaj bela edzino (mi feliĉe havis honoron intervidiĝi kun ŝi en Suzhou, jam antaŭ dek tri jaroj, ho ve¡­). Li aŭdace defies la feŭdisman etikon en la ĉina tradicio, kaj diris, se paro da junaj geedzoj disloĝas en malsamaj urboj, do, li aŭ ŝi devas amikiĝi kun aliseksuloj portempe, ili ankaŭ povas posedi pli intiman rilaton, kompreneble li emfazis, ka la paro laŭeblece ne kunkuŝas sur lito kun reciproka amik(in)oj, ĉar la amo devas esti sincera kaj fidela! Se -- do, inter la geedzoj troviĝas reciproke estimo, kaj ne riproĉas unu al alia -- Tia filozofa prelego aadmirigis s-anon Seimin kaj -- min! Kia vigla pensado de la 90-jara maljunulo! Sur la muro de lia ĉambro pandas foto de lia edzino, ĉirkaŭ kiu estas bildoj de -- ŝikaj ĉarmaj modelulinoj. Kiam mi rimarkis tiujn bildojn, li, ridetante, deklaris al ni, ke ŝato de beleco (aŭ al belulino?) ja estas la naturo de homo!

Konfuzio, erudiciulo, kvankam, kmpilis la ses klasikaĵojn, tamen ne postrestigis sian propran verkon, nur liaj disĉiploj poste kolektis liajn parolojn kaj anekdotojn laŭ kiuj kompilis la Analekton de Konfuzio, kiu fariĝas la klasika verko de la konfuceanismo. Nia Zensto ankaŭ ne publikigis propran verkon, kvankam li ankaŭ estas erudiciulo, scipovas Esperanton, la anglan, krom la ĉina. Mi nur legist re mallongajn artikolojn sub lia plumo, ĉu li pli verkis ion aŭ ne? mi ne scias, eble lia korespondaĵo certe fariĝas lia ĉefverko -- Nur bedaŭrinde, ke la disĉiploj de Zensto eble ne kapablas kompili por li la Analekto de Zensto, kvankam liaj paroloj kaj aktivado por disvastigi nian Esp-movadon, eĉ por akceli la proceson de la ĉinaj modernigoj ja estas tre valoraj kaj utilaj. Precipe  dum la lastaj dek jaroj li senrezerve kontribuis sin por la ĉina Esp-movado: instruis kursojn en Suzhou, Kunming; partoprenis en diversaj kunsidoj, simpozioj, landa kongreso kaj 71a UK en urboj Huangshi, Wuhan, Wuxi, Nankino, Kunming, Pekino, dum tiuj kunvenoj li ĉiam estis inter ni, sed ne antaŭ ni, kvankam li meritis sidi sur podio. Li ĉiam estis ĉirkaŭita de gajaj junuloj kaj mezaĝuloj, liaj ¡®kompanoj¡¯, malnovaj kaj novaj, vespere li ofte senlace gvidis la paroligan kurson, fervore bakis novajn talentulojn por la esperanta kulturo¡­ Ĉi-momente multja scenoj de intimaj, senbridaj babiladoj inter li kaj gejunuloj svarmas en mia cerbujo¡­

Iam mi admonish lin verki sian rememoraĵon, ĉar en lia kariero parte entenas la historian de la ĉina movado. Tamen li ankoraŭ neglektis miajn admonon kaj aspiron. Dum la vizito de aŭgusto, 1993, Seimin denove faris la saman admonon kun pli ardaj entuziasmo kaj aspiro, sed, ¡°Nenio el mi estas verkinda!¡± li simple respondis antaŭ nia despera gapado. En la revena vojo, adiaŭinte lin, mi diris, ke la modesteco(j) de veteranoj (tiam mi ankaŭ ekpensis pri s-anoj Tikos, Honfan, Venlo Von) perdigas al ni kaj posteuloj rarajn historiajn materialojn¡­Seimin, Zhu kaj Wang kapjesis je mia parolo kun ĝemspiro¡­

Sed mi ne tute forĵetas la aspiron, kirlantan en mia cerbo. Nu, ideo aperas, kial mi ne redaktos specialan numeron de Penseo por tiu, la Konfuzio en la ĉina Esp-movado, Zensto? Tion konsentas Seimin kaj aliaj amikoj, la disĉiploj aŭ ¡®kompanoj¡¯ de Zensto, kaj rapide reagis al mi. Jen en tiu numero mi redaktas poemojn dediĉantajn al Zensto, inter la aŭtoroj, Mao Zifu, la kripla junulo neniam intervidiĝi kun Zensto, tamen li certe volas aliĝi en la vicon de disĉiploj de nia Zensto.

Kompreneble, mi ankoraŭ atendas, ke pli multaj s-anoj prenas plumojn kaj skribas pri Zensto¡­

 

LETERO DE ZENSTO AL SCETO

Malnova kompano,

  Via letero kaj poemoj estas danke kaj ĝoje ricevitaj. Tion mi ankaŭ al vi kaj aliaj miaj bonaj amikoj sincere esprimas.

  Mi dankas vin pro via iniciato kaj vortoj en la poemo kaj letero kunmetita.

  Ni esperantistoj certe estos antaŭirintoj de la internaciaj lingvoj, tiam via poemaro estos aprecata de miloj kaj miloj da sekvantoj¡­

Mi tre valoras la lingvon Esperanto, kio alportis al mi tiom da progresaj, bonegaj geamikoj, unu el kiuj estas vi, kaj samaj kiel vi estas la aliaj.

  Nun mi iom longe vivas, sed malbonsane. Tamen nia patrio longlonge vivas kaj prosperas, kun manko de korupto kaj malespero de ĉio malice. Dezirante ke ĉiuj vi kaj aliaj estu

  Bonsana kaj feliĉa!

  Celebradon por Nacia Festo kaj Mezaŭtuna Festo!

                          tute via

                          Zensto

                          1993. 10. 1.

 

Mao Zifu (1963--)

 

RESTU ĈIAM VERDA

-- dediĉe al s-ano Zensto

Spite al dornoj

vi iris vian vojon nudpiede.

En la dezerto kora

vi fosis puton ja persiste.

 

Arida tero. Severa vetero.

finfine la prospero de ĝardeno

kaj fruktoj bigaradaj l¡¯ pion kronas.

 

Tra ĉi-jarcento

la koro restu ĉiam verda.

Kaj mi ne havas la honoron

esti laŭsange via nepo,

sed tamen lasu min obstinan

saluti vin la Verda avo!


                                                                                                           ·µ»ØĿ¼