Penseo 41

Novembro / 1993


 

Seimin (1941--)

 

REMEMORE AL TIKOS

           1.

Tikoso, Tikoso,

dekjara patoso

en la mond¡¯alia

ekster rond¡¯ envia,

 

Bonfara Terene* --

jardeka edeno

kun la verdaj floroj

en persistaj koroj.

       2.

Kial vi forpasis

nin subite?

Kio vin frakasis

nevidite?

 

Via koro krevis

elsangante,

batojn vi ricevis

propaganda¡­

       3.

En dezertojn vi semerojn metis --

jam burĝonis pluraj

kun animoj puraj;

vi oferi l¡¯ vivon ĉiam pretis.

 

Per stenciloj vi kajerojn presis

por disdoni poŝte

ilin, proprakoste;

la nivel¡¯ adepta jam progresis.

 

Jen oazoj etaj dise brilis

per fascina verdo,

humis la dezertoj;

sed la koro via ne trankvilis;

 

Vileterojn korespondan lanĉis

kntraŭ ĉia moko;

irma kiel rook

vi ondegojn ĉiuflankajn tranĉis.

 

Tra la lando vi semerojn ŝutis,

venkon esperante;

ĉarme, elegante

vi la rolon standardistan ludis.

 

Jen Herbeto, Nova Floro ĝuis

ĉe vi dolĉan sukon,

deskuante jugon;

verda rojo en la koroj fluas.

        4.

Fine! Kio fine?

Sole kapokline?

Tikoso, Tikoso,

eternal koloso!

 

Kotiĝo** aŭtuna,

al floroj fortuna --

Bonfara Tereno

al ĉiu nur beno¡­

________________

* nomo de la rememorata

**el la poemo verkita de Gong Zizhen en 1839:

Kun disiga trist¡¯ la sun¡¯ subiras;

min ĉantado al lotan¡¯ fortiras.

Post kotiĝ¡¯ petala, same ama,

floroj nutan sukon reakiras.

 

Jiashu (ĝjaŝu)

 

OKAZE DE LA DEKA DATREVENO DE FORPASO DE TIKOS

Tre rapide ŝanĝiĝis la mondo dum lastaj dekkelkaj jaroj. Okazis multaj aferoj, kiujn nia cerbo neniel povis antaŭpercepti. Pli kaj pli malgrandiĝis nia mondo. Antaŭ kelkaj jaroj iuj elpensis la diron ¡°Monda Vilaĝo¡±, kiu hodiaŭ aŭdiĝis jam ne kiel nova nomo. Kvankam tio, ke la homaro kune eniris mondon de Granda Harmonio, nuntempe ankoraŭ estas sonĝo ne efektivigata, tamen, ni jam povas vidi, ke por akiri komunan konon, kiel sindonis al la nobla laboro vekiĝintoj de konscienco de diversaj nacioj. Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis, ke ni ¡°faru sinpreparon por morgaŭ kaj tenu la esperon en nia koro¡±. Por esperantisto, la sonĝo de Espero neniam ĉesiĝos, kaj en la sonĝo neniam ĉesiĝos, kaj en la sonĝo estas paradizo de idealismo. Tamen, pro la realo en la Oriento, tio kion prizorgis la plejparto de esperantistoj ĉe ni, ankoraŭ estas la lingvo mem. Dirite pli ekzakte, ili nur estas partoprenantoj de filologio.

Antaŭ pli ol dek jaroj, kiam Esp-movedo vigle disvolviĝis tra Ĉinio, mi diris en letero al amiko, ke ¡°mi ĉiam ne tennis min optimisma pri la disvastigo de Esperanto en la nuna Ĉinio¡± kaj la faktoj poste okazintaj pruvis ke mia dir one estas senmotiva deliraĵo. Tamen, malgraŭ ĉio, iuj amikoj, fidelaj al Esperanto, ankoraŭ silente marŝis sur la vojo de soleco, eĉ en sia malriĉa vivo prenis Esperanton por la unika metejo de sia spirito. Preskaŭ el ili ĉiuj trapaŝis la Esp-movadon en la mezzo de 70aj jaroj de Ĉinio.

Dum la pena lukto de lastaj dekoj da jaroj ili maturiĝis ne nur en apliko de la lingvo Esperanto, sed iom post iom ankaŭ en kono pri la mondo. Inter tiu ĉi grupo da homoj ĉiam sonis nomo de alia persono -- Tikos, kiu kreis novan eraon en la ĉina Esp-movado.

Tiu nom one fremda por ni, nun jam tre malofte vidiĝas eĉ en Esperantaj revuoj. Tamen por la nobla forpasinto, kaj famo kaj profito ambaŭ estis vantaĵo eĉ dum lia vivo. Do, kio ankoraŭ gravas? Nun ni eĉ ne povas scii, kie sepultiĝis lia cindro? tamen, kio estas grava en tio? Grave estas tio, ke per koro, li montis al la pli juna generacio de ĉinaj esperantistoj: Eĉ antaŭ la potenco, vi devas havi ian liberan penson kaj agon. Kvankam Tikos mem ne transpasis la limon de historio.

Mi memoras, ke antaŭ pli ol dek jaroj, alia veterana esperantisto, prof.Lu Jianbo, donacis al mi libron: Elektitaj Eseoj de Leo Tolstoj en Esperanta traduko. La libro enhavis la antaŭparolon: Tolstoj: Animo de Libero. Mi ĉinigis la antaŭparolon, kiun prof. Lu petis de mi. Tiuj veteranoj kun liberaj pensoj, spronite de sia konscienco, kmprenis la noblan idealon de la homaro je ĝia plej profunda tavolo. Kaj, por la idealo ili pages sian grandan penadon. Laŭonidire, ke Tikos en sia kadukiĝa aĝo varbiĝis al Kristanismo. Ni ja konis la travivaĵon de tiu ĉi obstina ĉina intelektulo, ni ja sciis la suferojn en lia vivo. Kiam la ideal one povis fine trapaŝi la fosaĵon de la realo, kiel idealisto, lia koro iompost iom aliĝis al absoluta kvieto -- tio estas ekskluziva elekto de homo kiu kutimis je spirita vivo kaj frontis al senespera mondo en filistraj bruoj. Ti one estas  negative konduto. Tio estas pliprofundiĝo en laidealo kiun li ĉiam fidele persistis. Ĉe tiu ĉi veterano, la kolera hurlo jam maldensiĝis kiel muta larmado. Kaj tio ke larmoj posedas pli grandan forton ol hurloj, estas neniel komprenebla por tiuj filistroj, kiuj nomis sin materialistoj. Ĉar ĝuste pro ekzisto de amo ekestis doloro, kaj ĝuste pro ekzisto de doloro oni pli forte amis, kaj, pere de amo fine akiris feliĉon. Kaj tiu forĝa procezo de sufero al ĝojo preskaŭ estas komuna por ĉiuj idealistoj, kiuj sin donis por la amo al Homaro.

Multaj paroloj aŭ kondutoj, kiuj estis rigarditaj kiel ¡°neindulgebe malvirtaj¡± en pasinteco, nun estas jam tute ne mirindaj, kiujn oni povas vidi kaj aŭdi ĉiutage. Negado de la historio estas kruela. Ĝi palisumis tiujn, kiuj titolis sin ¡°ĉiam prava¡±, sur la malhonoran kolonon! Finfine la mondo progresas. Ke ¡°la forto de spirito venkos¡±, ne estos vanta diro. Antaŭ dek jaroj Tikos estis celtabulo de ies ofendaj rigardoj, se hodiaŭ li ankoraŭ vivas, li eble farus pli multe da iniciatoj. Li eble verŝis gutojn da reŝa fonto al la beletra bedo en la ĉina Esp-movado ankoraŭ en soleco. Ke la beletra bedo en la ĉina Esp-movado estas en soleco, tio estas fakto. La originala verkado preskaŭ ankoraŭ estas tute virga tero. Origine Esperanto devas aparte atnti pri la homa naturo. Esperanta literature postulas ke homa naturo estu esprimita cent-procente ĝisekstreme; tio evidente tute ne realiĝis en Ĉinio. Okaze de la deka datreveno de forpaso de Tikos, la libera idealisto, mi esperas pri la nova reviviĝo kaj prospero de la Esp-literaturo en la ĉina Esp-movado.

                         1993-11, Chengdu

 

Mao Zifu

 

KIA GORĜO, KIA KORPO

-- memore al s-ano Tikos

Kiom da homoj vidis Lumon

tra la densdensa nub¡¯. Espero

naskiĝis fulme kaj tondrege.

La Voo el Oriento skuis

lupojn kaj tigrojn. Kia gorĝo!

 

Kiom da beboj el abisma

nescio elvekiĝis saĝe,

paŝas zeniton homarcelan

per viaj ŝultroj¡­ Kia korpo!

 

LETERO DE LUSIN AL FANG SHANGJING (TIKOS)

nokte de la 12a de apr. 1930

S-ro Shanjing:

La leteron kaj n-ron 4 de Nova Voĉo favore de vi senditajn, nun mi jam ricevis. Dankon!

La lignogravuraĵoj de vi faritaj, al mi ŝajnas, tre indas esti publikigitaj. Pri la nekonata ligneco, nur se oni gravurus multe, certe povos koni.

Ankaŭ ĉinaj gravuristoj antikvaj scipocis gravure la bildojn, kies instrumentoj kaj artoj verŝajne ankaŭ multe indas studadi por reference.

Rilate la eŭropajn lignogravuraĵojn, verŝajne, iliaj instrumentoj kaj stiloj multe diferencas de la ĉinaj. Gravuriloj ekzistas multspecaj, ekz. ĉizilo k.c. Gravurante, oni devas kuŝigi la manartiklon.

Kun s-ro Sun Yong mi ne interidiĝis, sekve ne scias detale pri li, kies adreso estas Hangzhou-a Poŝtoficejo, pere de s-ro Bu Chengzhong. Tamen, kun suspekto mi emas preni ĉi tiun dup or uu persono laboranta en poŝtoficejo. Kaj Espero-n mi jam sendis antaŭnelonge.

Ankaŭ s-ron PK mi neniam vidis. Laŭdiro de amiko li nomiĝas Xu Yun qian (Ŝju Junĉjan). Poŝtaĵon adresitan al Kaiming Librejo, Si Malu, Ŝanhajo, kredeble li povos ricevi.

La Scienco Proleta estas japanlingva gazeto kiu havas ĉi tiun latinliterajn vortojn nur unuloke sub sia titolo. Kaj la du tradukingtoj ambaŭ ne komprenas Esperanton.

La lignogravuraĵoj, kiuj vi sendis al mi lastfoje, ĝis nun ankoraŭ ne publikiĝis, ĉar mankas konvenaj lokoj (Torento stagnas, dum Matena Floro malaperis). Mi sendis nur tiun pri Akutagawa Ryunosuke al Literatura Studo antaŭ tagoj kaj prezentos al vi nur post ĝia finpreso.

                                          Lusin

 

Tikos (1907--1983)

 

ĈI TIE NE ESTAS 300 UNCOJ DA ARĜENTO

Iam estis monavidulo, kiu akumulis post longa tempo 300 uncojn da arĝento. Tio estis vere granda ĝojo por li. Tamen, samtempe komencis ke la najbaro Wang Er ofte turnis siajn ŝtelistajn okulojn al li. Tre verŝajne la fripono, kiu ĉiutage povas kaŝobservi lin, jam eksciis, kian riĉaĵon li nun posedas. Tial li estis ĉiam en maltrankvileco antaŭ ol li trovis sekuran lokon por kaŝi sian trezoron.

Ŝranko kaj kesto, li pensis, kvnkam povas esti ŝlositaj, tamen ili estas rompeblaj eĉ sub plej fortikaj seruroj. Nokte li povas meti la monon sub sia kapkuseno. Sed kion fari dum la tago? Ĉiutage li devis elpensi novan plej nediveneblan lokon por konservi la arĝenton. Sed neniu loko, kiel li poste konsideris, estis vere sekura.

Iun tagon venis al lia kapo la ideo, ke li enterigu la monon en sia dormoĉambro. Kaj tion li tuj faris. Tamen, en la dua tago li devis denove elterigi ĝin. Ĉar tiu metodo devenas de tre malproksima antikveco, kaj scias evident eke ankaŭ la ruza najbaro certe tion scias tre bone. La dormoĉambro estas tute ne granda, kaj oni povas facile ĝin traserĉi. La efektiva sekura loko, do ne povas esti en sed nur ekster la domo. Ekstere disetendiĝas la vasta mondo, kaj renversi la tutan tersurfacon komprneble ne eblas por ĉiu ajn ŝtelisto.

Jen, do tiel estu! Tamen li ne kuraĝis enterigi sian arĝenton en iu for a loko en kamparo, arbo aŭ sur montoj, ĉar eble iu alia hazarde trovus: rakontoj pri tia hazarda malkoro de trezoro ja ne mankas. Feliĉe li havis bonan lokon por sia cello. Nokte li enterigis la arĝenton sub la arbo antaŭ sia domo. La arbon li plantis mem sur sia propra tero, kaj neniu rajtis ĝin tuŝi. Cetere ĝi staris ĉiutage antaŭ lia nazo, kaj en ĉiu momento li povis kontroli la lokon.

En la sekvanta tago, tamen, antaŭ ol li finian sian taglaboron, li urĝeme rapidis hejmen. Ĉar li rezones, ke la fripona najbaro probable eldivenos la kaŝejon, se li ne trovos ĝin en lia ĉambro kaj eĉ sub la planko. Tiam la fripono certe konkludos al tio, ke la mono devas troviĝi ie ekster la domo. La unua loko kiun li konjektos, ne povos esti alia ol ĉe la arbo. Li cerbumis kaj cerbumis, kaj fine li konkludis ke la loko tute ne estas malbona, se li nur sukcesos deturni al atenton de la ŝtelisto for de la arbo. Kun tiu kondiĉo ĉio jam estos en ordo. Kiam li venis al sia hejmo, li jam elpensis bonan ideon. Li afiŝis sur la arbo kun jenaj nete skribitaj vortoj:

¡°Ĉi tie ne estas 300 uncoj da arĝento.¡±

Nun falis de li la peza ŝarĝo, kiu kaŭzis al li tiom da zorgoj kaj maldormon dum multaj longaj noktoj, kaj fine venis al li eblo ĝui dolĉan kaj trankvilan dormon. Baldaŭ jam subiros la suno. Kun malpeza koro li frue enlitiĝis.

Kiam la najbaro Wang Er revenis de la taglaboro kaj vidis la anoncon, lid iris en si: ¡°Hej, kion la monavidulo celas per tio? Nu, bone baldaŭ ni vidos, kio estas la tuta sensencaĵo!¡±

Nokte li venis al la arbo kun fosilo por malkovri la sekreton, kiun li ne rifuzis forpreni kun kontento, tamen, li ne forgesis replenigi la fosaĵon.

Post sufiĉa ĝojego, li vole nevole ekpensis, kiun la monavida najbaro suspektos, kiam tiu trovos la monon jam malaperinta. Kaj nun maltrankvilo komencis ataki la feliĉulon, ĝi li fine decidis reveni al la arbo kun peniko kaj skribis sur la suba parto de la avizo, kie ja ne mankis spaco por tio:

¡°La arĝenton ne forprenis la najbaro Wang Er.¡±

**     **     **

Nun la legantoj povas bone komprni, kion la ĉinoj aludas per la frazo, kiun ĉi tiu rakonto portas kiel sian titolon.

 

KONCIZE PRI TIKOS

-- la kronologiaj notoj pri Tikos

1907 je la 21a de dec. naskiĝis en urbeto Zhenhai de Ninbo, Zhejiang-provinco

1913 eklernis en elementa lernejo

1920 eklernis en Chengzhong -mezlernejo, Shangha; en ferio eksciis pri Esperanto ĉe sia pliaĝa fratino

1924 dipomiĝis el la mezlernejo

1925 eklaboris kiel instruisto en vilaĝa elementa lernejo; eklernis Esp-on pere de la Koresponda Lernejo de Ŝanhaja Esp-Asocio

1927-1928 laboris en Hankou (Wuhano); fondis Dimanĉan Esp-Lernejon kaj la verdstalan Librejon

1929 komencis korespondi kun Lusin

1930-1931 redaktis revuon la Espero, la organo de Hankou-a Esp-Asocio

1932 aliĝis al UEA, SAT (poste al IPEU); fondis Hankou-a Proleta Esp-Unio (HPEU)-n

1933 ĉinigis el Esp-o la artikolon Latiniga Skribado de Ĉina Lingvo, verkita de s-no Emi Siao el sovetia Esp-revuo La Nova Etapo, kaj publikigis ĝin en Ĉinio

1934-1936 arestita pro aktivado de EM kaj HPEU post reliberiĝo persistis en EM

1938 inaŭguris en Hankou la Esp-revuon Voĉoj el Oriento

1939 daŭrigis eldonadon de Voĉoj el Oriento en HongKong

1940-1948 veturis de Hongkong al Ŝanhajo, sed ne sukcesis al Chengdu; partoprenis en progresemaj kulturaj laboroj

1949 post liberigo de Ŝanhajo, kune kun aliaj s-anoj revivigis ŜEA, kaj fariĝis ties konsultanto; verkis ABC de Esperanto

1950 redaktis la Popola Mondo-n, organo de ŜEA

1951 fariĝis konsilanto de ĈEL kiu fondiĝis marte en Pekino

1954 eklaboris en la Popola Literatura Eldonejo en Pekino

1958 eklaboris en redaktejo El Popola Ĉinio (EPĈ)

1963 esperantigis romaneton La Ĉefa Historio de A-Q verkitan de s-ro Lusin

1966-1972 partoprenis enla laboro de la esperantigo de verkoj kaj poemoj de Maŭ Zedong

1973 subtenis eldonon de mimeografitan revuon El Ĉinaj Esp-istoj (EĈE)

1976 eldonis serion da mimeografitaj Tikos-leteroj kaj Tikos-legolibroj por interligo de diverslokaj esp-istoj kaj helpo de Esp-studado

1979 ĉeestis la inaŭguran Kongreson de Hubei-a Esp-Asocio

1981-1982 fondi Xinhua Koresponda Esp-Lernejon (XKEL)

1983 je la 6a de novembro forpasis en Pekino

                              kompilita de GZ kaj SCT


                                                                                                                     ·µ»ØĿ¼