Penseo 42

Decembro / 1993


 

  Kiam mi redaktas la lastan numeron de 1993, mi deziras omaĝi al niaj legantoj la tradukon el la Ruĝdoma Sonĝo, la plej granda verko en la ĉina historio, far Cao Xueqing (caŭ ŝŭeĉin). Laŭkutime mi devas skribi kelkajn liniojn pri la romano kaj la aŭtoro, tamen mi ĉi-momente hezitas, do, kial? Ĉar mi tuj ekmemoras pri la Helena sentence: ¡°Por paroli pri Homero necesus esti alia Homero¡±. Mi klare konas, ke mi neniel havas kompetentecon esti Homero, se mi temas pri romano La Ruĝdoma Sonĝo kaj ties aŭtoro s-ro Cao Xueqing, tiel granda, kiel Homero¡­ Eĉ nia eminenta tradukanto Seimin, membro de Esperanta Akademio, mem diris: ¡°Se temas pri la aŭtoro kaj originalo, mi prefere silentu¡­¡±

  Nu, ĉi-momente mi nur publikigas la unuan pecon el la romano¡­ ¡°silentu¡±¡­ sed ideo pri la romano kaj aŭtoro paroli ankoraŭ tiklas mian naivan nervon, eble mi poste pretigos artikolon, nur poste¡­

  Jen mi aldonas versaĵon, kiam mi sendis al Radio Pekino antaŭ la Novjaro, kie laboras nia tradukanto Seimin, por fini mian babilon ĉi tie, ĉu mi estas tro babilema?

Ekter fenestro neĝas.

Imagas mi, sidante,

ke la Elsend¡¯ sieĝas

vin eĉ dum Novjaro.

Kaj mi nun esperante

legas Ruĝdoman Sonĝon;

en mia kora maro

tajdas delico. Plonĝon!

Ho, mi ne -- Jado, dando,

sed restas vagabondo¡­

                     la red.

 

AL SERVISTIN¡¯ INKLINON POVRA JUCUN KAŜIS

EN SONĜO SI¡¯IN VIDIS ANIMITAN JADON

-- el la 1-a ĉapitro de la Ruĝdoma Sonĝo

Jen la unua ĉapitro, kiel enkonduka.

La aŭtoro mem diru, ke verkante ĉi tiun libron ¡°Rakonto de Ŝtono¡± li provas kaŝi faktojn el siaj travivaĵoj kaj priskribi ion el siaj sonĝo kaj iluzio alegorie per ¡°animita¡± jado. Tial aperas iaj nomoj: ekzemple Zen Si¡¯in*.

Sed pri kio temas? Kaj pri kiuj? Jen liaj aliaj vortoj:

¡°Nenia sukceso post ĉiaj penoj! Subite mi rememoras tiujn inetojn, kiujn mi estas iam vidintaj. Ilin pesinte, mi trovas, ke ĉiu el ili povas min eklipsi per knduko kaj intelekto. Mi, viro ja, perdus dignon antaŭ la subroboj! Honto, sekve pento. Kio helpas? Kaj kiel treni la tagojn?

¡°Iam mi ĝuadis lukson kaj pompon en la ĉiutaga vivo, dank¡¯ al Imperiestra beno kaj prapatra merito. Sed nun neglektinte admonojn de l¡¯ gepatroj kaj fratoj, kaj ignorinte instruistan edukadon kaj amikan konsilon, mi, havante nenian kapablon, ŝimas en la vivo. Peko! Peko! Kion fari? Mi, do, surpaperigu ĝuste ĉion ĉi, ke oni vidu: ekzistas ja multaj ĉarmulinoj, kiuj brilu anstataŭ esti forgesitaj pro mia nepardonebla kulpo kaj la provo min senkulpigi.

¡°La verkadon ĝenas do nenio, nek la pajla kabanaĉo kaj ruineca lito, nek la agrabla zefiro kaj roso, nek la distraj floroj kaj salikoj en la korto kaj ĉirkaŭe. Mi, apenaŭ studinta ĉion lernendan sen literature talento, tekstu la rakonton en vilaĝa lingvaĵo, arbiter elpensita pro tio, ke la inetoj famiĝu kaj legantoj sin amuzu kaj libeigu el ia ajn tedo kaj ĉagreno. Ĉu ne bone?

Kaj jam alia nomo: Ĝa Jucun**.

¡°Sonĝo¡±, ¡°Iluzio¡± kaj similaj vortoj en tiu ĉi ĉapitro servas por atentigi la legantojn, ke tio estas ankaŭ esenco de l¡¯ libro.

**                   **                     **

Ho, estimataj legantoj, de kie la libro venas?La origino ŝajnas iom absurda, tamen, post zorga konsidero oni trovas ege interesa. Mi faru klarigon, ke vi bonvole vidu la lumon!

La diino Nju Va fandis rokojn por ripari la ĉielon. Ĉe la klifo Uzi en la montaro Dahuang ŝi faris 36,501 blokojn, el kiuj ĉiu havis la alton de 40 metroj kaj kvadraton de 80 metroj. Fine ŝi la lastan pecon forlasis ĉe la piedo de la monto Cingen***, kiu, ĉu ne strange? -- post longa ega tempo ekhavis animon. Tagnokte ĝi veadis kaj lamentadis pro honto, ĉar ĉiuj samspecaj jam leviĝis kun ripara merito al la ĉielo kaj sole ĝi, Ŝtono, kvazaŭ neniom taŭga, restis neglektita.

Iun tagon Ŝtono, same suspirante, vidis alveni de fore bonzon kaj taoiston. Ambaŭ majestaj kaj radiaj, gaje parolis kaj fine sidiĝis ĉe ĝi. Ili babilis jen pri feaĵoj tie kaj trans la nuboj, jen pri lukso kaj riĉo de tiu kaj tiu en la mondo.

Ŝtono ĉion aŭdis. Ĝi eksentis fortan tenton de la karma mondo kaj deziris tiean ĝuon. Sed tiel kruda kaj granda korpo! Kion fari? Aŭdigis home al la bonzo kaj taoisto:

¡°Ho, Majstroj! Mi estas tiel kruda kaj misforma, ke mi eĉ hontas vin saluti. Ĵus vi parolis pri ĉio flora kaj prospera en la homa mondo, tiel enviige. Vere, mia aspekto estas malplaĉe roka, tamen estas iel animita. Vi certe ne estas ordinaraj, ĉar ŝajnas al mi, vi havas fean aspekton. Vi do posedas la kapablon konkeri la naturon kaj savi la mondon, kaj la virton utiligi ĉion kaj helpi ĉiun homon, se vi montros eĉ iomon da kompato, vi jam povos porti min en la povlan mondon, ke mi spertu dum kelkaj jaroj la ĝuadon en lukso kaj riĉo, el amo kaj tenero? Kaj vian senmortan bonon mi ĉiam memoras.¡±

La bonzo kaj taoisto fole ridegis.

¡°Bone! Bone! Ja ekzistas ia ĝuo en la homa mondo. Sed oni ne povas ĉiam ĝin teni ĉe si. Cetere, ¡®Malhelo en belo, demono pro bono¡¯, ĉi tiuj vortoj tute ne apartigeblaj, aludas, ke momente ĝojo transrandas al aflikto, kaj la homo kaj aĵo jam fariĝas tute aliaj, kaj fine nur sonĝo, ĉie malplena. Prefere, ke vi ne iru tien.¡±

Sed la homa deziro de Ŝtono jam tiel ardiĝi, ke ĝi ĵetis iliajn vortojn al la vento. Ĝi ne ĉesis petegi. La duo vidis, ke nenia konvinko helpas, kaj suspire diris:

¡°Jen, jen! Trafas la leĝo, ke ekstrema kvieto sin turnas al ekmovo kaj io naskiĝis fine el nenio. Nu do, bone, ni konduku vin tien! Sed ne pentu, se vi trafos ion malagrablan!¡±

¡°Bone, bone!¡± konsentis Ŝtono.

¡°Vijam tute homiĝis anime,¡± rimarkis la bonzo. ¡°Sed via korpo -- tiel krude granda, sen ia ajn valoro kaj originaleco. Vi povas servi nur kiel pieda subtenilo. Per budha miraklo mi vin helpu; kaj kiam ĉio finiĝos en la mondo, mi redonu al vi la nunan formon, ĉu bone?¡±

Ŝtono donis mil dankojn. La bonzo faris misteran litanion kaj scribe procedis, kiel magiisto tiel kaj tiel. Kaj Ŝtono fariĝis pura, diafana kaj belega jado. Post momento ĝi kuntiriĝis en porteblan ornamaĵon, je ventumila pendaĵo malgranda.

La bonzo ĝin tenis en la manplato kaj ridetis. ¡°Nun vi, jam trezoro laŭ la aspekto, sed sen aŭtenta konfirmebla alro. Bone, ke mi ĉizu kelkajn vortojn, ke oni vidu vin rara objekto. Poste ni portos vin al lando de civilizacio kaj prospero, en kleran kaj ĝentilan familion de grandulo, ke vi trovu ĝuadon en tenero kaj lukso, meze de floroj kaj salikoj.¡±

Ŝtono ege ĝojis.

¡°Mi ne scias,¡± ĝi diris, ¡°per kiom da miraklaj ecoj vi min benis kaj kien vi min portos. Mi esperas, ke vi donos la lumon.¡±

¡°Lasu!¡± La bonzo ridetis. ¡°Vi mem ĉion konos.¡±

Li metis ĝaoisto. Sed kien? Neniu sciis!

*Zen Si¡¯in: ĉine la nomo homofonas al ¡°veraj faktoj kaŝitaj¡±

** Ĝa Yucun: homofono de ¡°fikcio en vilaĝa lingvaĵo¡±

***Dahuang: Granda dezerteco;

   Uzi: Sensenseco;

   Cingen: Radikoj de Amo.

   Nju Va -- laŭ mitologio ŝi estis imperiestrino en la pratempa epoko, kaj kreis homojn el leŭso, l orienta Eva.

                                    trad. Seimin

 

Meva Maron

DU STUDOJ KUN NEĜO KAJ ŜAFOJ

1.     Nigrorizablanka

Kalkŝtona mur¡¯, ardeztegmento:

plurtona griza ŝtonpejzaĝ¡¯

dm vintre furiozas vento

kaj neĝo dum mallonga tag¡¯

degelas

      restas nigrablanka

desegno, karbkrajona skiz¡¯,

anstataŭ ŝveli dum senmanka

sukertavolo kovras; griz¡¯

 

disfalas. Blu¡¯ apenaŭ ombras,

palrozas nur krepuska nub¡¯

kaj pugoj dum kontrole nombras

paŝtisto ĉu surmonte sub

neĝdrivo ĉe ŝtonmuro flavas

ŝaffel¡¯aŭ nigras ŝafvizaĝ¡¯;

la neĝo nigrajn ostojn lavas

sengarnaj; akvofort-pejzaĝ¡¯.

 

2.     KVAKERE GRIZA

Ĉu mia tera paradizo?

Finfine vera umbilik¡¯?

Langantoj el kvakera grizo;

colfingroj el mantelmanik¡¯

aperas kiel

         tombtabuloj;

skribĉizo fronte, nigra dors¡¯,

kusenas korpojn montanguloj,

luplektas akvolukta tors¡¯¡­

 

Forvelkas neĝkonturaj briloj,

montungoj sub nubranda seg¡¯

ŝafaro -- buloj por ŝvabriloj --

furaĝon frandas enmalsek¡¯¡­

Kaj for! Marŝtonoj, ĉu, perdintaj

poluro, grizas sur marbord¡¯.

Fraksenburĝonoj nigrapintaj,

kaj nokto. Kaj fermita pord¡¯.

 

Bao Xu

 

LA NIGRA MALJUNULO

En Baoying-erao (762-763) de Tang-dinastio, la imperia inspektoro de Yuezhou estis Huangfu Zheng. Li havis belan edzinon nomatan Lu, sed neniun infanon. En la prefektujo troviĝis Baolin-templo, en kiu la halo de Diino Momu estis frekventata de viroj kaj virinoj, kiuj preĝpetis por havi filon aŭ filinon, kaj ilia deziro ofte estis plenumita . Foje, en sia libera tempo la inspektoro kun sia edzino vizitis al la templo. En la halo de Diino Momu li preĝis, bruliginte incenson: "Mi petas vin doni al mi filon. Se jes, mi volonte donacu al la templo milionon da moner-miloj el mia salajro por renovigi la konstruaĵojn." Kaj lia edzino Lu aldonis: "Se nia espero realiĝos, ankaŭ mi volonte donacu milionon da moner-miloj el mia kosmetika elspezo por nova fresko al la templo." Poste, ili rondvizitis en la templo kaj hejmen revenis nur vespere. Post du monatoj, la edzino gravediĝis, kaj en la favora tempo ŝi efektive naskis fileton.

Ĝojege, Huangfu konstruigis tri halojn en la templo, ekstreme lukse belajn, dume lia edzino amasigis milionon da moner-miloj ekster la templa pordo por varbi pentriston. Ĉiutage pentristoj el Bian, Hua, Xu, Si, Yang, Run, Tan, Hong kaj aliaj prefektujoj venis al la loko, sed neniu el ili kuraĝis preni sur sin la taskon, ĉar la rekompenco estis tro kara. Jen venis homo, kiu sen mencio pri sia mono sed diris ke li venis el Tiannan kaj estis lerta en pentrado. Li restis en la templo pli ol unu monaton. Iutage li rigardis la muron kie li faris pentradon kaj balancis sian kapon. La bonzo komisiita pri la afero ekdemandis: "Kial ne finu la pentradon kiel eble plej rapide?"

La homo respondis kun rideto: "Bonvole pretigu olelampojn kaj ĉi-nokte mi finos tion." La bonzo faris laŭ lia ordono. Kaj en la sekva tago la nomita muro jam estis kovrita per nova fresko en brile sorĉaj koloroj. Tamen, la pentristo jam malaperis.

Do Huangfu aranĝis grandan vegetaran bankedon. Ĉiuj riĉaj komercistoj estis invititaj. Li ankaŭ elektis bonaŭguran tagon por celebri per orkestro. Ĉeestis oficiroj, oficistoj kaj civitanoj. Tagmeze de la tago, alvenis maldika nigra maljunulo, ok futojn alta, kun konusa ĉapelo kaj pajla mantelo, tenanta ŝpaton en siaj manoj. Pordgardistoj haltigis lin, sed Huangfu ordonis lasi lin eniri. La nigra maljunulo iris rekte en la halo de Diino Momu, kaj per la ŝpato ekhakis al la vizaĝo de la diina portreto sur la muro, tiel ke ĝi tuj difektiĝis. Tio kaŭzis konsterniĝon inter la nuboj da spektantoj kaj en la halo ekbolis bruoj. Soldatoj de Huangfu volis mortigi lin sed la nigra maljunulo montris neniom da timo.

"Ĉu vi freneziĝas ?" demandis Huangfu.

"Ne." respondis la nigra maljunulo.

"Ĉu vi majstras pentrarton ?"

La respondo ankoraŭ estis "Ne."

"Do pro kio vi difektas la murpentraĵon ?"

"Ĉar mi malamas la pentriston pro tio, ke li trompis Vian Ekscelencon." li diris. " Via Ekscelencokaj Sinjorino donacis du milionojn da moneroj por pentri Diinon, sed la portreto sur la muro eĉ malpli indas ol la vivanto kompare je beleco."

Tiu respondo kolerigis la inspektoron kaj li ekinsultis lin.

Sed la nigra maljunulo kunpremante siajn manojn diris ridante : "Se vi ne kredas min, estas sufiĉe ke vi rigardu nur al mia ordinara edzino kaj vi komprenos ĉu mia parolo estis vera aŭ ne."

"Kie ŝi estas ?" demandis Huangfu.

"En mia loĝejo, nur du aŭ tri liojn sude de la lago."

Huangfu do sendis dek subulojn iri kun la maljunulo por alkonduki lian edzinon. El kabano la nigra maljunulo kondukis jen knabinon : 15- aŭ 16-jaran, kun malmulte da belŝirmaĵoj, en ordinara vestaĵo, sed aparte logas ŝiaj belo kaj ĉarmo. Post nelonge ŝi venis al Baolin-templo. Tio kaŭzis sensacion inter la amasoj de spektantoj, kiuj konkure rigardis ŝin, ĉiu kun etendigita kolo. Kaj antaŭ ŝi ĉiuj konvinkiĝis ke la pentrita Diino sur la muro estas malpli supera ol ŝi je beleco. Kiam ŝi estis kondukita al la perono antaŭ halo, ankaŭ la inspektoro devis konfesi en si ke ŝi eĉ superis lian ĉarman edzinon.

"Kial vi, kiel banala plebano, povas havi tiel belan edzinon ?" Huangfu diris." Ŝi devas esti prezentita al la imperiestro."

"Permesu ke ŝi revenu por momento adiaŭi al siaj parencoj." la nigra maljunulo petis.

Huangfu sendis kvindek soldatojn kaj dek servistinojn eskorti ŝin hejmen reveni.

Veturante trans la lago, la nigra maljunulo sola sidis en malgranda boato, dum la soldatoj, servistinoj kaj lia edzino en granda ŝipo. Kiam ili estis atingontaj la transan bordon en rapida fluo, je ĉies surpriziĝo, la edzino subite flugis en la boaton de la maljunulo. Timigite, la soldatoj kaj la servistinojrapidigis sian ŝipon por proksimiĝi al la boato. Ili vidis ke la nigra maljunulo kaj lia edzino descendis de la boato kaj iris man-en-mane. Kiam ili postkuris, la geedzoj ambaŭ transformiĝis en blankajn gruojn kaj sturme flugis al la ĉielo.

¡ª    el la Volumo 41 de Taiping Guang Ji (La Ampleksa Antologio de Taiping)

trad. Guozhu

 


                                                                                                                         ·µ»ØĿ¼