Penseo 43

Januaro / 1994


 

Seimin

 

KELKAJ VORTOJ DE LA TRADUKINTO

-- pri la romano la Ruĝdoma Sonĝo

De 1985, instigate de s-ro Zhang Haiping kaj Nan Youli, mi sidadas super la tradukado de tiu ĉi romano.

La tradukado double malfacilas. Unue, la originalo estas kvazaŭ monumenta eciklopedio de la tuta kulturo kaj literature de la antikva Ĉinio. Due, Esperanto iel (ŝajne) anemias.

Se temas pri la aŭtoro kaj originalo, mi prefere silentu, ĉar multaj enigmoj restas disputataj, por kiel eltrovo iuj ĉinoj dediĉas eĉ la tutan vivon. Ekzemple, en kioma jaro la aŭtoro naskiĝis? Laŭ iuj en 1715, sed laŭ aliaj en 1724* -- sufiĉas, ke ni sciu, ke li vivis malpli ol 50 jarojn en la prospera periodo de la dinastio Qing.

Se temas pri la traduko, mi sincere diru, ke la Esperanta estas pli bona ol la angla almenaŭ enhave, ĉar tiu ĉi lasta ĉiam kuŝas konsultate sur la tablo. Se vi, estimata leganto, faros komparon, vi trovos multajn diferencojn inter la du versioj.

Se temas pri la propraj nomoj, mi riskas skandali iujn. Sed kia ajn klarigo estas superflua.

                              1993, Beijing

*la redaktoro nur prenas unu el tiuj ¡®eltrovoj¡¯ laŭ la propra konvinko

 

Cao Xueqing (1715--1764)

 

LA REKONTIĜO DE LADO KAJ JASPA

-- el la 3-a ĉapitro de romano La Ruĝdoma Sonĝo

Avino diris kun rideo, ¡°Viaj onklinoj kaj bofratinoj prenos la manĝon ne ĉi tie. Cetere hodiaŭ vi estas gasto. Sidiĝu do tie!¡±

Jaspa danke obeis. Avino ordonis al Matrono Vang eksidi. La tri kuzinoj permesite okupis -- Ingcun la unuan seĝon dekstre kaj Sicun la duan; Tancun la duan live. Li Van kaj Feniksa servis ĉetable.

Ĉambristinoj staris flanke, tenante gargarujon, tukojn kaj viŝilon, faritan el haroj cerveda vosto.

En la ekstera ĉambro svarmis oldaj kaj junaj servistinoj, pretaj je voko, kaj tiel silentaj, ke eĉ tuseto ne aŭdiĝis.

Kiam la manĝo finiĝis en silento, servoknabinoj plete alportis teon.

Hejme la patro de Jaspa admonish, ke ŝi ne tuj prenu teon post manĝo, porn e kaŭzi dispepsion. Sed ĉi tie vidinte tute malsaman kutimon, ŝi sin akomodis al ĝi. Tamen, apenaŭ ŝi akceptis la teon oni etendis ujon. Ŝi  do komprenis, ke estas por gargaro; kaj ŝi tion faris. Trinkota teo alvenis nur post kiam ĉiuj purigis la manojn.

¡°Vi povas foriri,¡± diris Avino. Mi volas babili kun miaj nepinoj.¡±

Matrono Vang leviĝis kaj iom parolinte, eliris, sekvate de Li Van kaj Feniksa. Avino demandis Jaspa, kion ŝi legis.

¡°Nur la Kvar Librojn1).¡± respondante, ŝi demandis, kiuj librojn la kuzinoj jam tuŝis.

¡°Kiujn?¡± murmuris Avino. ¡°Ili konas nur iom da ideogramoj. Tute malkleraj!¡±

Aŭdiĝis paŝbruoj, ke Jado revenas.

Jaspa sin demandis, ¡°Kia stipa folulo ĉi tiu Jado?¡± -- Ho, se ŝi ne vidus tian stipon, nenio okazus! Sed ŝi jam vidis anime, antaŭ ol la servistino finis la anoncon.

Kia sinjorido! Jen ora krono, inkrustita per juveloj. Jen ora diademo, formita el du drakoj luktantaj por perlo. Jen arkista jako, farita el ruĝa ŝtofo, kun papilioj kaj floroj broditaj el oraj kaj arĝentaj fadenoj sur si. Jen Palaca zono kolore kvastumita kaj bandigita. Jen fragohaa mantelo, farita el grizblua japana sateno, kun ok bukedoj da broditaj floroj. Jen kortegaj botetoj el nigra atlaso, blanke plandumitaj.

Jen vizaĝo -- plena luno,

  kun koloro

de floreto primavera

  en aŭroro.

Jen tempiaj haroj kvazaŭ

  griferitaj;

kaj la brovoj, tuĉe desegnitaj.

  Jen la vangoj -- freŝaj persikaj

petaloj;

kaj la okulpar¡¯, aŭtuna surfo.

Jen rideto fola dum kolero,

kaj rigardo varma ĉe severo.

Sed la plej okulfrapa estis belega jado, al la brusto kroĉita per kvinkolora silka saltiero ligita kun koliero kiu, farita el treditaj perloj, surhavis drakon formitan el kuntorditaj orfadenoj.

Lia tuto forte surprizis Jaspan, kies koro kriis:

¡°Ho, strange! Li, tiom konata, kvazaŭ mi jam vidus lin ie.¡±

Jado falis sur genuon, salute al Avino.

¡°Iru salti vian panjon kaj tuj revenue!¡± diris la oldulino.

Li reaperis, jam kun alia aspekto. Plekto el kurtaj haroj, ligitaj per ruĝa silko, sin ŝovis al la verto en dikan ŝpinaĵon brile nigran. De supre sobis kvar grandaj perloj kaj ĉe la plaktaĵa pinto kroĉiĝis oraj pendaĵoj en la formo de Trezora Oko2). Li surhavis puncan palton, apenaŭ novan, sed plenan de broditaj floroj, kaj serurforman amuleton, sur kiu oni legis lian budaisman nomon. Sube vidiĝis partoj de smeraldaj krurumoj al flora sateno; nigraj, orlitaj ŝtrumpoj kaj vermiljonaj ŝuoj dike plandumitaj.

Sen pudro l¡¯ vizaĝo pli klara;

kaj lipoj de ruĵa koloro.

Rigardo, ja sentimentala;

reviga ridet¡¯ dum parolo.

Sur brovoj -- amoro natura;

sopiro -- en paro okula.

   Superba la aspekto, sed malfacile penetri en la internon. Nu, oni verkis du poemojn laŭ la melodio Xijiangyue (ŝjiĝjiangjŭe). La versoj trafis ĝuste lin.

Senkaŭze lin atakas tristo kaj melankoli¡¯;

lin tordas jen deliro, jen frenezo, jen anksi¡¯.

En lia koro nur defi¡¯ kaj ribelemo regas,

kvankam ja delikatas lia fizionomi¡¯.

 

Li tuge ne komprenas devon pro la bohemi¡¯;

la librojn li ne legas pro la obstina malpi¡¯.

Ekstravaganca, fola kaj aŭdaca li sin montras,

ignora tute al riproĉo, skoldo, kalumni¡¯.

  *     *     *     *     *

Li prenas riĉon, noblecon tute por neni¡¯,

sed ne eltenas baton de mizera malorgi¡¯.

La oran tempon kaj la bonan ŝancon li forlasis,

kaŭzante malesperon al la land¡¯ kaj famili¡¯.

Li estas la unua sentaŭgul¡¯ en la soci¡¯;

de l¡¯ antikveco ja neniu similas al li.

Ho, junaj dandoj, sinjoridoj, jen averton prenu!

Lin ne imitu; vin detenu de la perversi¡¯!

 

Kun rideto Avino milde skoldis: ¡°Kial vi ŝanĝis la vestojn, antaŭ ol saluti nian gastinon? Nu!¡±

Jado jam rimarkis la fremdan knabinon kaj divenis, ke ŝi certe estas tiu, kiu venis el la sudo. Li sin klinis kun saluto al ŝi. Sidiĝinte li atente rigardis ŝin kaj trovis ŝian apartecon dis de aliaj knabinoj.

Fugecaj brovoj, milde kuntiritaj;

amplena okulpar¡¯, en ĝojo kaj morozo.

Kaj vangoj tristaj, tial eĉ pli ĉarmaj;

kaj korp¡¯ aminda, ĉar fragile.

Pupiloj brilaj per larmperloj,

kaj spiro povra pro softeco.

Figuro tute --

   Se ne moveta, flor¡¯ en akvo;

   se malkvieta, salikhar¡¯ en vento.

Ho, kia ŝi!

   ol Bi Gan pli ruzsaĝa,

   ol Xi Shi eĉ pli delikata3)¡­

Li eksplodis per rido post la observado.

¡°La kuzinon mi konas,¡± li kriis. Ankaŭ Avino ekridis, aŭdinte tion. ¡°denove deliraĵon! Kiel vi povus ŝin vidi?¡±

¡°Ŝi, kvankam ne vidita, ŝajnas konata. Mi do prenu ŝin kiel malnovan amikinon kaj nun ni revidiĝu kvazaŭ longa disiĝo, ĉu ne bone?¡±

¡°Bone, bone!¡± Avino hohois. ¡°Tre bone, ke vi jam povas esti tiel intimaj.¡±

Jado proksimiĝis ĉe ŝi. Li ankoraŭfoje ŝin pririgardis.

¡°Ion legis, kuzineto?¡± li demandis.

¡°Mi lernis nur unu jaron. Do, nur kelkaj ideogramojn.¡±

¡°Via nomo?¡±

Kaj ŝi respondis. Sekve pri ŝia alnomo.

¡°Mi ne havas.¡± ŝi diris.

¡°Mi donu al vi belan,¡± li propones ridetante. ¡°Pingping, jen la plej trafa.¡±

¡°De kie ĝi venas?¡± Tancun intervenes.

¡°Laŭ la Kompendio pri Antikvaj kaj Nunaj Homoj kaj Objektoj, en okcidento ekzistas ŝtono, nomata Dai, per kiu oni povas nigrigi brovojn anstataŭ per grafitgo. Cetere, la brovaj pintoj de mia kuzineto kurbas milde. Ĉu ambaŭ ideogramoj ne estas trafaj?¡±

Tancun hahais. ¡°Denove via elpensaĵo!¡±

¡°Escepte de la Kvar Libroj, preskaŭ ĉio arbiter elpensitas! Sole mi?!¡± Subite li sin returnis al Jaspa. ¡°Ĉu vi havas Jadon?¡±

¡°Ne!¡± ŝi respondis.

¡°Tiaĵon, mi supozas, vere raven, ĉiu devas posedi.¡±

Jado ekfrenezis. Li deŝiris la jadon kaj forte forĵetis ĝin blasfermante:

¡°Kio rara! Kio ¡®animita¡¯! Ĝi ĉe ne povas distingi homojn bonan kaj mavan. Mi ne deziras tiaĵon! For ĉi naŭzan kiĉon!¡±

Ĉiuj konsternite sturmis al la jado por ĝin levi. Avino angora prenis la nepon al sia sino.

¡°Pekulo!¡± ŝi riproĉis. ¡°Koleru, kaj batu kaj insultu, ne gravas! Kial vi ĵetis la vivgardan trezoron!?¡±

Larmoj perils sur la vizaĝo de Jado.

¡°Neniu el niaj knabinoj havas,¡± li grumnlis. ¡°Kial sole mi? Ĝi, neniom interesa. Hodiaŭ venis la feina kuzineto, eĉ ŝi ne posedas. Ĝi do certe ne estas io bona.¡±

Avino penis lin kvietigi. ¡°Ankaŭ via kuzino havis, havis pecon. Via onklino forte malĝojis ĉe sia forpaso, pro la ĉiama disiĝo. Kion fari? Oni do entombigis tiun pecon. Per tio via kuzino plenumu la filinan amon; kaj la animo de via onklino povu ĉiam vidi la filinon. Tial via kuzino diris, ke ŝi ne haas, ĉar ŝi sin ĝenas rakonti tion. Ĉe vi estas alia kazoo. Zorge portu ĝin; kaj gardu, ke via panjo ne informiĝu pri la okazaĵo!¡±

Ŝi prnis la jadon el la mano de ĉambristino kaj kroĉis ĝin sur la brusto.

Konvinkite per ŝiaj vortoj li lasis la aferon.

Vartistino venis demandi, kie Jaspa loĝu.

¡°Hodiaŭ Jado estu ĉe mi, en la interna ĉambro,¡± respondis Avino. ¡°Jaspa loĝu portempe en la Verdgaza Ĉambreto. Baldaŭ printempo venos, tiam mi rearanĝu!¡±

¡°Ho, mia bona avnjo!¡± interrompis Jado. ¡°Lasu min nokti ekster la Ĉambreto! Kial mi venu vin ĝeni!¡±

Avino, iom pripensinte, diris, ¡°Nu, bone!¡±

1)      la Kvar Libroj: Granda Lerno, Ora Mezismo, Analekto de Konfuzio kaj Mengzio, kiuj estis legendaj por la imperiaj ekzamenoj en la dinastioj Juan, Ming kaj Qing (ĉing), de tiamj instruituloj

2)      Trezora Oko: Platigitaj pecoj el oro -- perlo, duola lozanĝo, perkutinstrumento, rinocera korno, monero, romboforma spegulo, libro kaj basoa folio

3)      Bi Gan: onklo de la reĝo Ĝoŭ de ŝang-dinastio (17 jc. -- 11 jc. aK.), granda saĝulo;

Xi Shi (ŝji ŝi): belulino en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770 -- 476 aK.)

                                    el la ĉina: Seimin

 

Meva Maron

 

SEENTITOLE

La kupra fago floras. Temp¡¯

banale rimas kun printemp¡¯,

sed tamen: floras kupra fag¡¯

sen blag¡¯, en antaŭpaska tag¡¯.

Pistiloj, ruĝa brun¡¯ en faskoj,

karviaj semoj aŭ kuminaj

laŭforme¡­

         Mian kvardekkvinan

printempon mi unuafoje

rimarkis (ve, sed urĝas vojo!);

etendas Fagan historian

en kvazaŭ bildrakontan strion

la gestoj de levitaj pugnoj

(lanugaj tamen, kaj senungaj),

jupfaldoj¡­ Restas nur minut¡¯,

mi devas trajnon trafi. Mut¡¯;

sidvangoj de dama¡¯ forglitas,

kusenoj blankaj sekvinvitas --

Sed eĉ se pli rapide gutus,

okuloj miaj ne englutus,

mi satas¡­ Elĉerpiĝis fortoj,

anstataŭ temp¡¯ aperas vortoj,

senpera sperto for; paper¡¯

kolektos plvon dum somer¡¯.

 

Cao Zhi (192--232)

 

SUB POTO

Sub poto brulas flame fabtigoj;

En poto ploras fboj dolore.

¡°Ni kreskis ja el samaj radikoj,

Kial turmenti tiel senkore?¡±

 

*laŭ legendo tiun poemon verkis la fama poeto Cao Zhi en daŭro de sep paŝoj sur ordono de Cao Pi (187--226), lia pli aĝa frato, post kiam la lasta venkis en konkuro pri heredo de la pozicio de ilia patro Cao Cao (155--220). Estis du alternativoj por la poeto: aŭ li sukcese verku poemon en sep paŝoj, aŭ li mortu pro neplenumo de la imperiesta ordono.

                                     trad. Tikos (1907--1983)

 

Zhang Hua

 

LA BAMBUA FLOSO

Laŭ malnova onidiro, la Ĉiela Rivero* interligiĝis kun maroj sur la Tero. En lastaj jaroj, homo, kiu vivas sur insulo en maro, rimarkis ke bambua floso regule venis kaj forveturis ĉiujare en la oka monato ĉiam akurate. Iutage, la homon kaptis stranga ideo. Li do konstruis turon sur la floso, kaj, kunportante sufiĉe multe da provizaĵoj, forveturis pere de la floso.

En la unuaj pli ol dek tagoj li ankoraŭ vidis la sunon, la lunon kaj stelojn, sed poste li jam vojaĝis en vasta senlima spaco, kie li povis distingi nek tagon, nek nokton. Tiel forpasis ankoraŭ aliaj dekkelkaj tagoj, subite li venis al loko, verŝajne urbo, kie bonorde viciĝis domoj kaj multaj virinoj teksis tie. Viro kondukis bovon trinki ĉe riverbordo. Vidante la alvenantan vojaĝanton, la bovisto surprizite demandis: ¡°Ho, kiel vi veturis ĉi tien?¡± La vojaĝanto rakontis ĉion kaj demandis kie estas tiu ĉi loko? La bovisto respondis: ¡°Demandu al s-ro Yan Junping** kiam vi revenos al Shu-perfektujo, kaj li klarigos al vi pri ĉio.¡±

La vojaĝanto do ne ascendis sur la bordon sed returne veturis sur la floso, kiu revenis akurate kiel kutime.

Poste, la homo venis al Shu kaj vizitis al s-ro Yan, kiu diris al li, ke en certa dato de certa jaro, gasta stelo moviĝis al la Bovista Konstelacio***. Kalkulinte la jaron kaj monatojn, la homo trovis ke tio precise estis la tempo kiam li alvenis la Ĉielan Riveron.

             -- el Bo Wu Zhi (Rekordoj de Mirindaj Objektoj)

* la Ĉiela Rivero: La Lakta Vojo

**Yan junping: fama erudicia aŭguristo en Han-dinastio (206 aK -- 220 pK.)

***Bovista Konstelacio: Altairo

                                      trad. Guozhu

 

Laŭlum

 

AKTIVU

La horloĝo tiktakadas,

diris ĝi, ke tempo iras.

Ĉu vi ŝatas aŭ malŝatas,

al la tombo ĝi nin tiras.

 

Se vi timas nun la morton,

ĉar vi tiel havas forton,

 vi longe longe vivu.


                                                                                          ·µ»ØĿ¼