Penseo 44

Februaro / 1994


 

Laŭlum

     el la 111 Simplaj Versaĵoj

PLORSALIKO

Plorsaliko nenifara --

belulio verdhara --

kapon skuas en zefiro,

amsopiras kun suspiro.

 

Jen ventego furiozas,

plorsaliko eknervozas,

aplombe tute perdas,

en luktado ŝi mallertas.

 

KRIZANTEMO

Floras krizantemo,

brile bela diademo,

spit¡¯ al prujnode aŭtuno,

ore brilas kiel la suno.

 

Dum suspire venta ĝemo,

flavfolia frosta tremo,

ŝia floro kun parfumo

plaĉas al homkomunumo.

 

Lu: (en Tang-dinastio)

 

RIĈAĴO DE YUCHI JINDE

En la lastaj jaroj de Sui-dinastio (581-618), vivis en Taiyuan malriĉa klerulo, kiu vivtenis sin kiel instruisto. Lia loĝejo najbaris kun oficiala tenejo. La klerulo do fosis truon sur la komuna muro, tra kiu li eniris la tenejon kaj vidis ke tie amasiĝis dekmilionoj da moneroj Kiam la klerulo volis preni iom da mono reveni kun si, aperis gardisto en ora kiraso kaj kunlanco en sia mano, kiu haltigis lin, dirante:

"Se vi vere bezonas monon, vizitu al s-ro Yuchi kaj petu slipon subskribitan de li! Ĉar tio estas riĉaĵo de s-ro Yuchi Jinde! "

La malriĉa klerulo do komencis serĉi tiun s-ron Yuchi, sed post longa penado ankoraŭ ne sukcesis trovi. Foje, li preteriris forĝejon kaj informiĝis ke la pene laboranta forĝisto, kun hirtaj haroj kaj nuda brusto, estis nomata Yuchi Jinde.

La klerulo atendis ĝis intermita ripozmomento de forĝa laboro kaj alsalutis lin.

"Kion vi volas de mi ?" demandis la hirtulo-forĝisto."

"Mi estas povre malriĉa," la klerulo klarigis, " dum vi estas riĉa. Ĉu vi bonvole favorus min per donaco de 500 monermiloj ?"

"Vi bone vidas ke mi estas nur forĝisto," Yuchi kolere rspondis, " kiu forĝisto povas kalkuliĝi en la mondo kiel riĉulo ? Kial vi moku min per tiu serĉa diro ?"

Sed la klerulo insiste petegis.

"Bonvole kompatu min kaj donu al mi slipon kun via subskribo ! La tuta afero riveliĝos komprenebla en estonteco !"

Vole nevole, Yuchi lasis, ke la klerulo skribu sur papero jenon : "500 monermiloj estu donata al la tenanto de ĉi tiu slipo."

Poste, li mem subskribis la daton kaj sian nomon.Tre kontente, la klerulo multe dankis al Yuchi kaj foriris, dume Yuchi kaj liaj metilernantoj ĉiuj manklakante ridegis, opiniante lin fantaziulo.

Tamen, la klerulo reeniris la tenejon, kie li revidis la saman gardiston en ora kiraso kaj prezentis al li la slipon.

"Jes, tio estas slipo de s-ro Yuchi." la gardisto ridante diris kaj petis ke la klerulo ligu la slipo sur trabo. Poste li lasis la klerulon preni monon, sed nur je la sumo de 500 monermiloj.

Jaroj forpasis. Yuchi en servo al la imperiestro por fondi la novan dinastion havis multe da eminentaj meritoj. Li petis permeson reveni al sia hejmloko. La imperiestro premidonis al li grandan sumon da monoj kaj unu tenejon neniam malfermitan. Post malfermo de la tenejo Yuchi kontrolis kaslibron kaj rimarkis mankon de 500 monermiloj. Kiam li volis puni la tenejan pordiston, subite frapis al liaj okuloj slipo sur trabo. Leginte, Yuchi trovis tion ĝuste la slipo subskribita de li mem en la tempo kiam li ankoraŭ laboris kiel forĝisto. Li miris multajn tagojn kaj sendis sekrete serĉi la klerulon kaj retrovis lin. La klerulo detale rakontis pri ĉio okazinta. S-ro Yuchi donis al li abunde da donacoj kaj sendis lin for. Poste, s-ro Yuchi disdonis ĉiom da riĉaĵo de la tenejo al siaj malnovaj amikoj kaj konatoj.

¡ª    el Volumo 146 de Taiping Guang Ji (Ampleksa Antologio de Taiping)

trad. Guozhu

 

Lin Huiyin (1903--1955)

 

NE LASU

Ne lasu

la pasintan passion,

kiu, kvazaŭ fluanta akvo,

leĝeras daŭre

en monta fonto,

en nokto, en pinarboj

svage ĝemobedaŭre.

Vi tenu l¡¯ veran emocion!

Samas al luna helo,

lampfajroj trans la monto,

steloj sur la ĉielo.

Vi ne vidiĝas,

nur en la sonĝ¡¯ kaŝiĝas.

Sed la parolon vi retrovu

el la tenebra noktvualo --

Vi kredi povu

ke sonas ties eĥo

en intermonta valo!

 

RIDO

Ridas ŝiaj lipoj, okuloj

kaj vangkavetoj rondaj.

Ridoj florfrondaj,

kiel pimpaj rosruloj,

kaŝiĝas inter dentbrilaro.

Rido -- feina, ĉarma:

zefira kanto, ondeta muaro.

Ridas aplombe ŝia buklo

dise ĉe la oreloj,

kvazaŭ tenere ombro flora

svarmas en via fundo kora

jukige, dolĉe.

La rido -- bilda, poezia:

nuba spuro, ondkur¡¯ gracia.

                   el la ĉina: Shi Chengtai

Pri la poetino Lin Huiyin:

   Dum la komenco de la 30aj jaroj en Pekino troviĝis nomata la Salono de Sinjorino, kiun Shen Congwen, la fama verkisto, priskribis en sia novelo, ties mastrino ja estis Lin Huiyin. Oni nomis ŝin la geniulino siatempe. En ŝia salono svarmis famaj liberalismaj intelektuloj de la tiama Ĉinio. La poetorkistoj kaj verkistoj Bing Xin (1901--), Zhou zuoren (1885--1967), Zhu Guangqian (1897--1986), Feng Zhi (1905--1990), Liang Zhongdai (1903--1983), Wen Yiduo (1899--1946), Shen Congwen (1902--1988), Liang Shiqiu (1903--1987), Bian Zilin (1910--) k.a. ote vizitis la salonon, tie ili varme diskutis kaj disputes pri beletro kaj verkado, kaj la mastrino Lin mem estis la plej entuziasma parolinto. Oni ĉiam admires ŝian spiritan lertecon kaj saĝan inteligentecon. Ŝiaj poemoj, laŭ ŝi mem, kiuj ¡°elfluas penege de plorado¡±, ofte aperies sur la felietonoj de la Matenĵurnalo, Dagong Ĵurnalo (kiun redaktis Shen Congwen), en revuoj la Nova Luno, la Granda Ursino k.a. En 1931 aperis libre El Poemoj de la Nova Luno*, en kiu troviĝis ŝiaj 4 poemoj.

Ŝi naskiĝis en urbo Hangzhou, 1905. Je 1919 ekstudis en mezlernejo de Londono, Anglujo. Post du jaroj, reveninte patrujon, ŝi komencis sian karieron de verkado, krom poemoj ŝi ankaŭ verkis novelojn. Ekde 1923 ŝi veturis al Usono, en Pensilvania Universitato studis la arkitekturon. Diplomiĝinte, ŝi kaj ŝia edzo prof. Liang Sicheng, la fama arkitekto, migre vizitis multajn lokojn aŭ urbojn en la Nordorienta Ĉinio, provincoj Sichuan, Yunnan, Hebei, Shanxi k.a. por esplori la antikvan arkitekturon kaj instrui spite la turmentadon de ftizo al ŝi. Ŝi kunlabore kun sia edzo prof. Liang verkis valorajn disertaciojn pri la ĉina antikva arkitekturo, eĉ en tiuj spuras ŝia estetika serĉado.

Jes, ŝi senĉese serĉis la belecon dum sia verkado, eĉ estis nomata estetikisma poetino. Ŝi ofte elmetis spiritajn opiniojn pri poetiko (iam tre akraj, incitigaj), ekz. ¡°la vera poeto devenas el spirito, kiu eble estas malliberulo de karno, ankaŭ eble de animo¡­¡± aŭ ¡°la vera poeto obeigas sian inspiron al la poezia etoso kaj esenca elemento de la poezio -- beleco.¡±

Post 1949 Lin Huiyin laboris en Qinghua Universitato, Pekino, kiel profesorino de ties arkitektura fakultato, alie, ŝia estetika serĉado ankaŭ ne povis konveni al ĉeffluo de tiama literature verkado en la nova Ĉinio. Pro ftizo ŝi forpasis en 1955, (feliĉe eskapis el demonaj ungoj de la Kultura Revolucio, eĉ pli frua la Movado kontraŭ Dekstruloj) ĉe la bombona festeno de Dio disputus pri la beletra misio¡­

En 1958 la Popola Literatura Eldonejo en Pekino eldonis ŝian poemaron, nome Poemoj de Lin Huiyin, en 1993 la Verkista Eldonejo eldonis ŝian biografion La Geniulino Siatempe, verkita de Lin Shan.

*de 1928 en Pekino fondiĝis Rondo la Nova Luno, kies membroj estis Hu Shi (1891--1962), Xu Zhimo (1896--1931), Wen Yiduo, k.a. Ties organo la Nova Luno, monata revuo, fariĝis kultivejo de la novaj poetoj. La rondo kreis la Librejon Nova Luno en Shanghai. Ĉirkaŭ la rondo kaj ties revuo(j) formis literaturan skolon, kiun oni nomas la Nova Luno-skolo. La libro El Poemoj de la Nova Luno estis redaktita de Chen Mengjia (1911--1966), la fama poeto el tiu skolo, tre juna tiam, eldonita de la Librejo Nova Luno, Shanghai, 1931, en kiu troviĝas 80 poemoj el 18 aŭtoroj.

 

Xu Zhimo (1896--1931)

 

SAJONARA*

-- al japana knabino

Ho, kia tereneco

En tiu riverenc¡¯ gracia!

Kvazaŭ nimfeo delikata

Klinanta sin en friska vento.

¡°Pri via farto zorgu,¡±

Kaj ree ¡°pri la farto zorgu.¡±

En tiu voĉ¡¯ adiaŭanta

Ja vibris, por mi, tristo dolĉa! Sajonara!

*japana vorto, signifanta ¡°adiaŭ¡±

                                esperantigis Wang Congfang

 

Mao Zifu

 

PRI VIDAĴOJ

-- kiujn mi nur imagas dum la legado aŭ antaŭ ekrano de televidilo*

LA GRANDA MURO

sanga river¡¯ de nokto ĝis mateno

anhele rampis pli ol dumiljaron

solidas nun ŝtalspine kaj gigantas

prigapas ĉi-kaj ali-stelo l¡¯ staron

nu ŝi spiriton mian jam trapikas

regas eoston lumoj de neono

korbo -- refrakto de eon¡¯ en tempo

sorbante blizardskuon estas sprono

 

LA ĈIELA ALTARO

kia platlarĝa vojo! mi atingas

la mondon kvadrat-rondan. vigla verdo

aŭdigas guton al mi en memperdo

revo pezega ĉielsoren pinglas

rikolto! Harmonio! preĝ¡¯ en nubo

malgraŭ stentor¡¯ vastvolbo restis muta

aŭdiĝas subita voĉo fluta:

¡°ĉi-tere staras Eĥa Muro, bubo!¡±

 

PARKO BEIHAI

ho maro montas monto maras ree

Blanka Bagoda ĉion vidas vee

kiu longvivas ja kun sun¡¯ kaj luno?

l¡¯ ujo kaj budho jadaj ĉiam en lumo

reĝo, ho, reĝo kiel droni sombron?

donante al popolo dolĉan ombron --

falas gigantajn pinoj du neniam;

vivas kioskoj koridoroj ĉiam

*ĉar laŭ mia informiĝo, nia juna kunlaboranto s-ro Mao estas kripla, kaj movas sin per radseĝo, ĉu li povas turismi al tiuj ¡°vidaĵoj¡±?, kiel aliaj ŝikaj junuloj? eĉ li tajpis siajn manuskriptojn per unu fingro! eble mi ne devis admoni lin aĉeti tajpilon por versi en Esperanto¡­ Ĉu mi kulpis por li? mi ne scias¡­

                                   la red.

 

INTER NI

El s-ano Madeleine de Zilah, redaktoro (aŭ redaktorino?) de La Gazeto:

¡­ Rilate al ¡°Kong Fu Zi¡¯, aŭ Konfucio (mi bedaŭras la PIVan Konfuceo¡­ oni enmetis ¡®e¡¯ por eviti la finaĵon ¡®io¡¯, kiun cetere ili - Kalocsay, Waringhien- lasis al preskaŭ ĉiuj aliaj ¡®ius¡¯ (Kartezio, Klaŭdio), vi * devas uzi aŭ la formon latinan (Confucius) esperantigitan ¡®Konfucio¡¯, aŭ la ĉinan formon ¡®pin jin¡¯ esperantigitan ¡®Kong-Fu-Zi+o¡¯, kiun poponas Cherpillod**. Se temus pri teksto okcidentdevena ¡®Konfuzio¡¯, mi dirus ¡®Konfucio¡¯, se temas pri ĉindevena ¡®Konfuzio¡¯, oni ĉiam rajtas uzi la nevarieblan fremdan pin-jinan formon ¡®Kon-Fu-Zi¡¯. Eble la logika solvo estus ĉiam uzi la enlandan formon¡­ se al ĉinoj ¡®Konfuzio¡¯ ŝajnas pli konforma al la prononco, ni do uzos ¡®Konfuzio¡¯ laŭ via letero¡­

Jen ĉio por hodiaŭ. Ni atendas la venontan Penseo-n¡­

* vi: la redaktoristoj de LG

**en Nepivaj vortoj

 

El Neussner, D-37284 Waldkappel:

  Ni serĉas komercajn kontaktojn kun via lando kaj tial eventuale volas anonci en via revuo. Bonvolu sendi al ni vian tarifon pri anoncoj.

  *Mi volas helpi vin kontakti kun ĉinaj komercistaj samideanoj, eĉ ¡®senpage¡¯, kvankam nia revueto estas nomata la ¡®beletra¡¯. Mi jam aperigas vian adreson kaj deziron sur la paĝo de la revuo la Verda Spiko, organo de Guangdong-a Esperanto-Asocio, la dulingva. Do, pacience atendu respondo(j)n el la ĉina Movado! Kaj mi propones al vi, estimate s-ano, rekte skribu al s-ro Hou Zhiping, la ĉefestro de El Popola Ĉinio, kiu gvidas la Informan Kompanion en Pekino.

                                      la red.


                                                                                                            ·µ»ØĿ¼