Penseo 45

Marto / 1994


 

LA REGNO DE L¡¯ MEVOJ

(laŭ Mairin O Direain)

Ne flugas plu la grandaj falkoj,

ne venos akcipitroj re.

Ĉu vivos plu sur ŝtormaj strandoj

ruĝkrura tringo kaj arde¡¯?

Tuj sekvos ilin cignoj, blankaj

maragloj¡­ Sed rabema mev¡¯

grakraŭke gardos parton, frandon

de fiŝkadavro -- mevfuraĝ¡¯.

                   el la irlanda: Meva Maron

 

Pu Songling (1640--1715)

 

LA REVENO DE XIHOU

Instruitulo Man d Changhua sin okupis kiel instruisto en Yuhang-gubernio. Foje, dum vizito al foiro li hazarde iris preter apudstaranta etaĝdomo. Subite falis liĉia ŝelo, kiu trafis lian ŝultron. Kaplevante, Man vidis ke staris ĉe fenestro en la supra etaĝo floraĝa knabino, kies ĉarmo tiel sorĉis lin, ke li haltis tie kvazaŭ najlite kaj gapis fiksrigarde kvazaŭ idioto. La knabino ekridis malsupren kaj retiriĝis enen.

Post esploro, Man informiĝis ke ŝi estis putino Xihou, la adopta filino de prostituistino Jia. Ĉar Xihou ĝuis grandan famon, sekve Man supozis ke lia deziro tre eble malfacile realiĝos. Reveninte al sia kabineto, Man dronis en longa meditado, eĉ sendorme tra tuta nokto.

La sekvantan tagon, Man iris al la bordello, prezentis sian vizitkarton kaj intervidiĝis kun Xihou. Ili havis gajajn ridojn kaj ĝojan babiladon, kio faris Man ankoraŭ pli sorĉita.

Sub preteksto Man prunteprenis de sia amiko certan summon, kun kiu li revizitis al la bordello kaj havis delicajn intimaĵojn kun la knabino, kaj li improvizis sur kapkuseno verskvaron dediĉe al ŝi:

  Kandelo brilas en noktmeza horo.

  Intimas kver¡¯ sur lit¡¯ en bonodoro.

  Tamen, post nova tualeto, morgaŭ

  ŝi ne plu tenos min en karmemoro!

Kuntirinte siajn brorojn Xihou diris:

¡°Kvankam mi ne estas pura, tamen mi ĉiam havis la deziron trovi por mi karulon kaj tutkore servi al vi. Nun, ĉar mankas al vi edzino, ĉu vi opinias ke mi taŭgus por mastrumi vian domon?¡±

Man tre ĝojis kaj ripete admonish ŝin nepre persisti je la interĵurita geedziĝpromeso. Ankaŭ Xihou tre ĝojis, dirante:

¡°Laŭ mia supozo, versado verŝajne ne estas tro malfacila, kaj, en senhoma okazo, mi ankaŭ volas iom provu. Sed mi ĉiam timas ke mia malbona verko vekus nur mokojn de leganto, tial, se mi havus la feliĉon geedziĝi kun vi, bonvole instruu min pri tio!¡±

Kaj Xihou demandis al la instruitulo kiom da bienoj lia familio havis?

Man diris: ¡°Nur 50 muojn da nefekundaj agroj kaj kelke da malnovaj domoj.¡± Xihou diris: ¡°Mi esperas ke, post nia geedziĝo, ni vivu ĉiam kune, sen disiĝo, kaj vi ne okupu vin per instruado! Ĉar 40 muoj da agroj jam povos provizi al ni memsufiĉan vivon, en la ceteraj 10 muoj ni plantu moruson, kaj, ni teksu 5 rulaĵojn da satenoj, kio jam superflue sufiĉos por impostpago en pacaj jaroj. Tiel, ni vivu harmonie en fermata domo, vi legos dum mi teksas, kaj ni povos distri nin en libertempo per versado kaj drinkoj. Kompare kun tia vivo, je kio ankoraŭ estus enviinda por ni eĉ la luksa de markizo kun milfamilia feŭdo?¡±

¡°Kiom estas proksimume la prezo por via elaĉeto?¡± demandis Man.

¡°Ho, ĉu monavidemo de prostituistino estos ĝissate kontentigebla?¡± respondis Xihou, ¡°sed, laŭ mia supozo, malpli ol 200 taeloj sufiĉas kovri la maksimuman summon. Nun mi bedaŭras nur tion, ke mi en tro naiva aĝo tute ne sciis akumuli monon, kiam mi gajnis iom, mi preskaŭ ĉiom donis al la prostituistino kaj restigis ĉe mi mem nur tro malmulte da ŝparmono. Se vi povus kolekti 100 taelojn, la ceteran summon vi ne prizorgu!¡±

¡°Ho, pri mia malriĉeco vi ja bone konas,¡± respondis Man. ¡°Kiel mi povus eldoni la grandan summon de 100 taeloj? Mi havis amikon, ĵuritan fratulo, kiu funkciis kiel guberniestro en Hunan kaj plurfoje invitis min, sed mi neniam vizitis lin pro skrupulo pri la tro malproksima vojaĝo. Nun, por vi, mi certe vizitu al li peti helpon. Post 3 aŭ 4 monatoj mi eble revenos. Bonvole pacience min atendu!¡±

Xihou jesis responde.

Man do eksiĝis kaj vojaĝis sudden. Kiam li atingis Hunan, lia amiko jam estis eksoficigita pro is kulpo kaj loĝis en pleba domo kiel punito. Estante mem malriĉa, li ne havis monon por helpi al instruitulo Man. Tiel, Man falis en ŝimadon, sen rimedo revojaĝi. Vole nevole li restis tie kaj vivtenis sin per instruado, kaj dum 3 jaroj ne povis reveni.

Foje, Man donis al sia lernanto batpunon. Poste, la lernanto dronis mortinta. Pro doloro pri morto de sia filo, la dunginto akuzis la instruiston kaj Man estis enkarcerigita. Feliĉe la ceteraj lernantoj opiniis la instruiston senkulpa, kaj simpatia de tempo al tempo, donis donacon al li, tiel Man enkoraŭ ne tro suferis.

Post disiĝo kun instruitulo Man, Xi hou izolis sin en fermata domo kaj konsentis akcepti neniun klienton. Post esplora demando la prostituistino sciis la motivon, sed ŝi neniel povis konvinki ŝin ŝanĝi la decidon, do portempe lasis ŝin libere agi. Admirante la faman belecon de Xihou, riĉa komercisto sendis svatistinon al la prostituistino transdoni lian fortan deziron por skiri Xihou, eĉ malavare konsentante pri kiom ajn dap ago.

Xihou rifuzis lian peton. Poste, pro negoco, la riĉa komercisto vojaĝis al Hunan kaj, profitante la ŝancon, esplori informon pri kazoo de instruitulo Man. Tiam la ddifinita malliberiga tempdaŭro de Man estis baldaŭ finiĝonta. La riĉa komercisto do per mono subaĉetis la koncernatan mandarenon, ke li intence daŭrigu la mallibarigon de Man kiel eble plej longe, kaj post sia reveno, la riĉa komercisto informis al la prostituistino: ¡°Instruiutlo Man jam turmentite mortis en malliberejo.¡±

Xihou dubis ĉu la informo estus nefidinda. Sed la prostituistino diris persvade al ŝi:

¡°Fakte, estas ne grave ĉu instruitulo Man jam mortis aŭ ne! Eĉ li ankoraŭ vivas, pensu, kio estas preferinda: ĉu edziniĝi al instruitulo por suferi dumvivan malriĉecon, aŭ al riĉulo por ĝui luksan vivon de brokataj vestoj kaj frandaj manĝaĵoj?¡±

Xihou respondis: ¡°Kvankam Man estas malriĉa, tamen kun pura kaj nobla personeco! Dumviva kunloĝado kun malpura komercisto vere ne estas io preferinda! Krome, kial ne devas kredi al neaŭtentika onidiro de malproksima loko?¡±

La riĉa komercisto do faris alian ruzaĵon. Li petis ke alia komercisto fabriku falsan ¡°antaŭmortan¡± leteron de Man kaj sendis tion al Xihou per senigi al ŝi la revon.

Ricevinte la leteron, Xihou korŝirite ploradis tagnokte. La prostituistino repersvadis al ŝi:

¡°Ekde via infanaĝo, mi pages multe da penado por vin varti, kaj, post via adoltiĝo nur pasis du aŭ tri jaroj, dum kiuj via repago al mi ankoraŭ estas nemulta. Nun, vi konsentas nek prostituiĝi nek edziniĝi, per kio do vi vivtenu vin?¡±

Vole nevole, Xihou edziniĝis al la riĉa komercisto, kiu donacis al ŝi multe da vestoj kaj ornamaĵoj, ke ŝi vivu abunde kaj lukse.

Post pli ol unu jaro, Xihou naskis unu filon.

Post nemulta tempo, dank¡¯ al helpo de sia lernanto, Man fine estis enigita je la miskulpigo kaj reliberiĝis. Nur tiam li informiĝis pri la fiago de la riĉa komercisto. Tamen, malgraŭ sia longa cerbumado, Man neniel povis kompreni, kial la riĉa komercisto, kun nenia malnova malamikeco, tamen tiel kruele insides lin. Dank; al la donacita vajaĝpago Man revenis al Yuhang. Informiĝinte pri tio, ke Xihou jam edziniĝis, Man sentis granda eksciton kaj malĝojon. Pere de maljuna vivovendistino, Man transsciigis sian doloron al Xihou. Aŭdinte tion, Xihou dolore malĝojis kaj ekkomprenis ke ĉio malfeliĉa okazis kaŭze de la intrigoj de la riĉa komercisto! Iutage, profitante lian foriron, Xihou murdis la bebon en vindaĵo kaj, kunportante ĉiom da siaj propraj riĉaĵoj, fuĝis revenen al instruitulo Man. Tamen, el ĉio, kio apartenis al la riĉa komercisto, ŝi prenis neniom.

Reveninte hejmen, la riĉa komercisto tre koleris kaj procesis al la aŭtoritato. Tamen, esplorinte ĉion, klara, la mandareno formetis lian akuzon ignorata.

Ho ve! Je kio diferencis ŝia reveno al Man ol tiu fare de Lordo Guan Yu al reĝimo Han? Tamen, ke ŝi forfuĝis post murdo al sia filo, tio montras, ke ŝi ankaŭ estas unu el la homoj kun malmola koro en la mondo!

Notoj: Xihou (ŝjihoŭ)

Jia (ĝja)

¡ª   el la Strangaĵoj de Liaozhai

                             trad. Guozhu

 

Mao Zifu (1963--)

 

Ankoraŭ pri Vidaĵoj

SOMERA MONTVILAO EN CHENGDE

Suzhou kaj Hangzhou jam spanitas ponte

kontemplas budho kaj fein¡¯ ĉefonte

spegule akvo, lotusfolioj ronde

ridas al homoj: la prauloj kaj mi

mongolo, han, tibeto, huj, manĉuro¡­

pentraĵon legas; monto, nubveluro

fluaĵo daŭras jarojn kie spuro?

freŝa en libro ĝi ja restas -- ŝajni

 

GROTARO YUNGANG

kia la vivo! digna sid¡¯ miljara

en tamen for de la mortema mondo

spite al tremegado tera, mara

ktarsas vin muzika la flufonto

malgraŭ tajfuno ravas rid¡¯ nektara

de la feinoj. vagas tempa rondo

venas homaraj envoi kaj kulto:

neforpeleblas kiel hidr¡¯. tumulto

 

ĜARDENOJ EN SUZHOU

vojkurbo inter sun¡¯ kaj lun¡¯ -- revtenta

pejzaĝo en mi aŭ mi en pejzaĝo

fiŝoj sur arboj flor-arom¡¯ torenta

ebria rokleonoj¡­ ĉu miraĝo

cikad¡¯ ne ĉerpu, daŭras la vojaĝo

-- klerulo kie Fiŝista Ĝardeno?

-- nur trans Ankoraŭ Alia Vilaĝo

el vinberujo dolĉa jam mateno¡­

 

Armand Su (1936--1991)

 

RENKONTO KUN BAKIN

Eble neniu ĉina verkisto ĝuas tian mondfamon kiel Bakin, kies verkoj plej multe tradukiĝis eksterlande kaj plej multe sursceniĝis kaj filmiĝis. Bakin estas ankaŭ la plej produktiva verkisto, kies kompleta verkaro facile ampleksus 30 dikajn volumojn (inkluzive de liaj tradukaĵoj el monda iteraturo). Kiel meritplena verkisto, post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko li vizitis plurajn landojn kaj estis en Varsovio, Pyiongjang, Hanojo, Tokio, Moskvo, Berlino, Parizo k.a. Cetere, li estas fama esperantisto, kaj sub lia plumo iuj rakontoj estis (kaj -os) esperantigataj.

Bakin estas mia unua kaj plej amata ĉina verkisto. Mi eklegis liajn verkojn en 1949, estante 12-jara knabo. Liaj tristaj kaj ardplenaj romanoj, noveloj kaj rakontoj lasis al mi plej profundan impreson, kaj mi ensorbiĝis forgesante manĝadon kaj dormadon. Liaj verkoj fariĝis mia konsolo en mia soleca vivo.

En printempo de 1951 mi skribis al li la unuan leteron, esprimante mian amon kaj konfidon al li. Li tuj respondis al mi kaj eĉ donacis al mi sian novan libron Festotagoj en Varsovio kun dediĉo. Kia granda ĝojo por mi, ke mi ricevis lian personan leteron! De tiam mi ofte revadis lin renkonti.

Tiu revo fine realiĝis post 28 jaroj. Profitante mian restadon en Shanghai, mi fine trovis lin hejme la 2an de okt. 1979. Li bonvenigis min ĉe la pordo.

Kun surprizo mi eksciis Bakin jam delonge aŭdis pri mi kaj legis pri mi. Li unue demandis pri mia sanstato kaj konsolis min: ¡°Vi ja suferis multe pli ol mi.¡± Mi demandis pri lia estonta laborplano, li diris: ¡°Mi ankoraŭ volas labori almenaŭ 5 jaroj kaj super verkado kaj tradukado.¡±

Bakin jam 75-jara kaj ankoraŭ havas tian grandan laborenergion. Rigardante lian tute blankajn harojn, mi eksentis grandan estimon al tiu ĉi aminda oldulo, kiu suferis multe dum la pasintaj jaroj sub persekutado de la Kvar-persona Bando.

Bakin diris al mi ke li lernis Espernton en 1922 kaj iam ankaŭ verkis esperante. Sed li tradukis pli el Esperanto ĉinlinven. Li bone memoris la nomon de Julio Baghy kaj tradukis lian novelon Printempo en Aŭtuno en 1930.

Mi montris al li mian itallingvan pomaron kaj la japanan tradukon pri mi fare de s-ino Simada en Julia n-ro de la Mondo de Esperanto. Bakin ridetis kaj diris ke li ricevis kelkajn leterojn de s-ino Simada, tradukistino de verkoj de Bakin en Japanio.

Jam tempis disiĝi. Laŭ mia peto, Bakin otiĝis kun mi en la korto de lia domo. Mi neniam orgesos tiun ĉi renkonton kun mia plej amata ĉina verkisto, kes verkoj akompanis dum 30 jaroj min sur la vivovojo.

 

*S-ro Mine Yositaka, la kolego kaj mia amiko, lastatempe trafoliumas la malnovajn gazetojn po kompili la Verkojn de Miyamoto, en Oomoto, n-ro Jul.-.dec. 1979 li trovis tiun pecon far la jam forpasinta poeto Armand Su kaj favore sendis la kopiaĵon al mi, ĉar li sciis, ke mi intencis kompili la Prozaĵojn de Armand, (ĉu mia intenco realiĝos ŭ ne, pti tio mi mem ankoraŭ ne klaras, ho ve¡­), do, tie ĉi mi nur elkore diras al li: Dankon! Tamen, mi ĝuste redaktas ĉi-numeran Penseon sur la Feniksa Monto, suburba pitoreskejo de Kantono, nu, l¡¯ ideo aperas ĉe mi: kial ne represas sur nia revueto tiun artikoleton, dum mia estimate s-ano Bakin jam ekhavas sian 90-an jraĝon ĉi-jare?

 

Laŭlum

el la 111 Simplaj Versaĵoj

POR ESTONTO

Ni manĝas, ke ni vivu;

ne vivas ken e manĝu.

Peneme ni aktivas,

ke ni la mondon ŝanĝu.

 

PLEJ BELAS

El ĉiuj floroj

la roz¡¯ plej belas;

en ĉiuj steloj,

Venus¡¯ plej helas.

 

Plej ĉarmas Guilin

per la pejzaĝo,

plej varmas por ni

la hemvilaĝo.

 

* Ni veterana s-ano Laŭlum, kvankam emertiĝas de la ĉefa posteno de EPĈ, tamen neniam emertiĝas de vico en Esp-movado: li eĉ instruis nian lingvon al geknaboj en la kurso gvidata de s-ino Shi Xueqing, en urbo Zhenjiang, prov. Jiangsu pasintvintre, krom li esperantigas poemojn aŭ rakontojn el la ĉina literature. Dum la instruado li prove versas por komencantoj, precipe, por la geknaboj, tial, li havas mimeografitita broŝuron, nome la 111 versaĵoj, el kiuj mi publikigas kelkajn pecojn, por instigi aliajn versi ¡°simplajn poemojn¡±. Mi opinias, ke en nia movado la porinfana literature ankaŭ devu havi sian prosperon! ĉu ne?

                                    la red.


                                                                                                                                                      ·µ»ØĿ¼