Penseo 46

Aprilo / 1994


 

Shi Chengtai

S-ANO ĴELEZO FORPASAS¡­

kiam mi informis, ke iu pioniro forpasis, en mia cerbujo tuj aperies versoj de Zhang Kejia, la fama poeto de la nuna Ĉinio, por memori pri s-ro Lusin:

Iuj vivas,

Li jam mortas;

Iuj mortis,

Sed li ankoraŭ vivas¡­

De la norda ¡®limurbo¡¯ (mi pruntas titolan vorton de novelo far s-ro Shen Congwen) mi alvenas en la sudan urbon Kantono, foririnte de la hejmloko, en kiu mi naskiĝis kaj nutriĝis dum pli ol kvindek jaroj, en mia koro troviĝas iomete da senlibereco aŭ malaplombo, estante ¡®laborulo veturanta suden¡¯, kial aliaj ĉinoj el nordaj provincoj. La pitoreska pejzaĝo sur la Feniksa Monto neniel forviŝas mian nostlgion, maldensan aŭ densan la krakado de somiero sur la komforta lito pli sopirigas min pri terlito en la norda hejmloko, kies varmo forpelis laciĝon de la tuta taglaboro¡­ ho, mi tuj komprenas, kial Eroŝenko, kiam li loĝis en hejmo de Lusin, aj instruis en Pekina Universitato, ofte plendis: Soleco, soleco, kiel en dezeto¡­

Ĝuste ĉi tiam mi informas, ke nia estimate veterano s-ano Ĵelezo, eks-prezidanto de ĈEL kaj honora membro de UEA, forpasis je la 2a de februaro en Pekina Hospitalo, sur mia hejmsopiro aldoniĝas la bedaŭro.

De kie mi temas? Mi neniam interbabilis kun s-ano Ĵelezo dum lia surtera vivo, nur interŝanĝis kelkajn leterojn. Li tiam baraktinte kun malsana turmentado, nur skribis malmultajn liniojn sur ĉiu letero, tamen el kio mi gajnis utilan instigon kaj vole-nevole elkore estimas lin. Mi estas simpla popolano, plebano, sed li ja altranga ¡®kamarado¡¯ de nia respubliko. Ĉu mi estas flatemulo? Mi neniam tiel pensis. Ĉar li, kiel pioniro de la ĉina Esp-movado, ĉiam zorgis pri disvastigo de nia movado kaj volis doni eblan helpon al preskaŭ ĉiuj samideanoj. Eĉ mi aŭdis, kiam s-ano Tikos kreis la Xinhuan Esp-Korespondan Lernejon, ĵus post la faligo de la Kvarpersona Bando, iuj rigardis Tikos herezulo, sed k-do Ĵelezo, kiel gvidinto, donis la subtenon al Tikos, almenaŭ la politikan aŭspicio.

Kiam nia revueto PENSEO aperies, mi sendis la 1-an n-ron al Ĵelezo, tiam mi nur konsideris, ke li foliumu dum libertempo, sed baldaŭ mi ricevis lian respondon: sur paperfolio kelkaj linioj da balancantaj ideogramoj kortuŝis min. Li diris, kiam li redaktis la revuon La Mondo dum la 30aj jaroj en Shanghai, li ankaŭ kreis felietonon pri la esperanta literature, tamen pro kaŭzoj li nur publikigis kelkajn poemojn de S. J. Zee, originalaĵojn de Cicio Mar (Ye Junjian) kaj tradukon elesperantigitan de Xumo; ¡°nun vi plenumas mian iaman deziron, kaj esperas, ke vi pli bone zorgu pri la revueto¡­¡± kaj samtempe sendis al ni poŝtmandaton de 10 juanoj, nu, li estis la unua pag-leganto de Penseo. Poste li propones al ni, Lin kaj mi, ke donu prezon de unu ekzemplero por (laŭ li) pluvivigi la revueton (nur poste ni nuligis la prezon por aboni sur la paĝoj, ĉar ni kapablas eldoni la revueton dank¡¯ al la subtenado de fervoraj mecenatoj kaj la eldonanto Lin ankaŭ ne havas sufiĉan tempon por viziti poŝtoficejon¡­)

Mi delonge deziris viziti al s-ano Ĵelezo kaj persone aŭskulti lian opinion pri la nuntempa ĉina Esp-movado. En la inaŭguro de la 71a UK en Pekino, 1986, mi certe vidis lin, tmen li estis antaŭ ni, sidante sur podio, ne inter ni. Ŝajnas al mi, ke li rapide foriris, manapogite, eble pro malsano. Dum la 5a Pacifika Kongreso en la marurbo Qingdao, mi esprimis mian deziron al s-ro Hou Zhiping, ke post la kongreso mi vizitos lin, kiam mi restos en Pekino dum la revena vojo, Hou fervore aŭ favore permesis aranĝon de rendevuo por mi. Tamen tiam mi rekte revenis hejmen tra urbo Tianjin, ne tra Pekino. En aŭgusto de pasinta jaro mi ĉeestis la kunvenon de ĈEL en urbo Changde kaj refoje esprimis mian deziron viziti lin al s-ano Hou Zhiping, kiu tuj konsentis kun mia deziro kaj eĉ volos akompani min dum vizito¡­ sed mi ankoraŭ ne restis en Pekino, nur foriris kun la deziro: dum la lasta fojo¡­

Do, tiu ¡®lasta fojo¡¯ estis en ĉi-februaro, kiam mi veturis al Kantono, sur vojo mi restis en Pekino nur unu horon noktmeze, kaj mi nur telefonis al s-ino Li Yuping kaj s-ano Seimin, kiu deĵoras en oficejo; foririnte de Pekino mi ankoraŭ havis la deziron: lasta fojo¡­

Mi jam nenial trovas ¡®lastan fojon¡¯, ke en Kantono mi sciis pri lia forpaso, ho ve¡­ La eternal bedaŭro akompanos min¡­

Sed, ĉu mi necesus intebabili kun tiu estimate pioniro pri la movado aŭ Esp-kulturo? Eble tio ne necesas, ĉar li ĉiam rigardis la disvastigon de nia Afero kaj ĉiam donis sian direktadon kaj helpadon al ĉiuj samideanoj, jes! Nu, konsiderante pri tio, mia ¡®bedaŭro¡¯ ŝajne devus paciĝi¡­ Krome, la plej bona memoro al li devas esti, ke ni, posteuloj, memkonscie transprenu de liaj manoj la torĉon de la Esp-movado kaj kuraĝe antaŭenmarŝas¡­

Estimata s-ano Ĵelezo ĉiam estos inter ni!

 

PAĜO DE ĈINESKO

Lu Jixin

-- laŭ la melodio Dekses-silabo

   1.

Viv¡¯--

rozaj sonĝoj kun naiv¡¯

ĵetas sin al reala klif¡¯.

   2.

Fort¡¯

mema estas lasta pord¡¯

antaŭ la

fivivaĉa mord¡¯.

   3.

Spur¡¯

venta lasas sin jam sur

bamboo

per foli-susur¡¯.

   4.

Ĝild¡¯

portita dorse -- la bild¡¯

de saĝa

persono kun virt¡¯.

   5.

Kat¡¯:

Bone! se jam multas rat¡¯,

al mi, do,

plias homa ŝat¡¯.

   6.

Stel¡¯

elkovitas el malhel¡¯;

kora kant¡¯

el silenta gel¡¯.

 

Wang Guozheng

 

DANKON

Kiel mi dankas al vi?

Zefiron mi ricevi volis,

kiam iris mi al vi,

sed vi al mi printempon donas.

 

Kiel mi dankas al vi?

Ondoŝaŭmon mi teni volis,

kiam iris m al vi,

sed vi al mi oceanon donas.

 

Kiel mi dankas al vi?

Folion mi deŝiri volis,

kiam iris mi al vi,

sed vi al mi acerojn donas.

 

Kiel mi dankas al vi?

Neĝeron mi ja kisi volis,

kiam mi iris al vi,

al mi puran mondon vi donas.

                    el la ĉina: Zhu Qi

Wang Guozheng -- jam fama poeto en la hodiaŭa Ĉinio, kies poemoj furoras inter junuloj. Li diplomiĝis en Jinan Universitato, 1982, Guangzhou, kaj debutis per siaj poemoj ekde 1985.

 

Liu Yiqing (403--444)

 

PUDROVENDANTA KNABINO

Vivis riĉulo, kiu havis nur solfilon kaj dorlotis lin ekstreme. Hazarde la filo preteriris foiron kaj vidis belan knabinon, kiu vendis pudron. La filo ekhavis korinklinon al ŝi. Ĉar mankis al li ŝanco por esprimi sian amon, la junulo do ĉiutage vizitis aĉeti de ŝi pudron, kaj, ricevinte kion transdonitan de ŝi, li tuj foriris. En la komenco ambaŭ havis nenian interparolon, sed , post ripetado en multaj tagoj, la knabino sentis fortan suspekton. La sekvantan tagon, kiam la junulo revenis aĉeti, la knabino demandis al li: "Pro kio vi aĉetis tiom da pudro? Kion vi volas fari per tio? S-ro !"

"Kvankam mi ne kuraĝas malkaŝe diri mian adoron al vi," respondis li, " tamen mi devas konfesi, ke mi ĉiam sopiras revidi vin, tial mi venadis aĉeti la pudron nur por ofte vidi vian belon."

Aŭdinte tion, la knabino kortuŝite silentis dumlonge, kaj ŝi promesis sekrete viziti al li en la venonta vespero. Je la difinita tempo, la junulo kuŝis en sia lito atendante ŝian venon, kaj, en la vespera krepusko, ŝi efektive alvenis. Ekstaze li kaptis al ŝi la brakon, dirante :" Ho, mia delonga aspiro nun fine realiĝis !" Kaj li estis tiel ravita ke li eĉ mortis de la ĝojego. Konstermite la knabino ne sciis kion fari kaj forŝteliĝis. Ŝi revenis al sia pudrovendejo en tagiĝo.

Kiam tempis por matenmanĝo, gepatroj de la junulo miris, kial la filo ankoraŭ ne ellitiĝis kaj iris al lia dormoĉambro, kie ili trovis lin jam mortinta ! Ili do vestis lin por meti en la ĉerkon, kaj , ekzamenante liajn postlasitajn objektojn, en bambua kesto ili trovis pli ol cent paketojn da pudoroj.

"Ho, certe estas tiu pudro, kiu murdis mian filon !" diris la patrino. Kaj la sekva afero, kiun ili faris, estis aĉeti pudron rondvizitante al ĉiuj vendejoj tra la tuta urbo. Kaj, en la pudrovendejo de la knabino ili vidis ke la paketoj estis samaj ekzakte kiel tiuj, kiujn ili trovis en la hejmo.

Ili kaptis la knabinon kaj demandis : "Kial vi murdis mian filon ?"

La knabino eklarmis singultante kaj konfesis ĉion okazintan. Sed la gepatroj tute ne kredis, kaj akuzis ŝin al la magistrato.

"Mi ne bedaŭras pri mia mortopuno !" diris ŝi. "Mi nur esperas ke mi revidu liajn restaĵojn kaj verŝu mian funebrao-malĝojon !"

La magistro permesis ke ŝi revizitu al lia hejmo. Karesante al lia kadavro, ŝi ploregis, dirante :" Kiel malfeliĉe ni estas ! Tamen mi estos kontenta nur se niaj spiritoj povus reunuiĝi unu la alian !"

Je tio la junulo subite reviviĝis. Post lia ekspliko pri ĉio, ili geedziĝis. Post, ili havis grandnombron da gefiloj kaj genepoj.

¡ª   el You Ming Lu ( Rakontoj pri Fantomoj kaj Vivantoj)

trad. Guozhu

 

Laŭlum

 

ĈIEL-KOLONO

Yandang-montaro --

mirinda maro

de rokgigantoj

en tura staro.

 

Ĉiel-kolono --

nubskrapa ŝtono.

Miraklon kreis

nature-masono.

 

Flirta Standardo,

alta cent jardojn,

kontraŭ ĝi staras,

kiel ponardo.

 

Jen akrobato,

glitas sur drato,

inter la pintoj

por lertparado.

 

LA OKCIDENTA LAGO

La Okcidenta Lago,

trankvila belulino,

sonĝadas eĉ en tago,

fascinas al animo.

 

Ekskursis tie viro,

edziĝis al feino,

sed poste bonza diro

al tio faris finon.

 

Ĉe-lage la naturo

abundas je nebulo.

Vi kvazaŭ ŝvebas nube,

dum gaja ŝipveturo.

 

Mao Zifu

 

ĈI-MONDE

Iuj pro viva plumbo

vendas viandon sian

Iuj por vivi lukse

ŝarĝas sin per ĉenoj

 

Iuj pro birdo griza

ricevas mortan ĝuon

Iuj por birdo nigra

perdas suferon vivan

 

Ie varmas vintre

Ie somere friskas

-- sub volo homa

kaj super dia

 

PUNO

Nubo forvoras sunon

jujubuj¡¯ sub jugon iras

Vento venas

folioj flugas foren

susure

O, Dio, donu punon

Pluvo pafiĝas

murmure

La folioj impetas infren

 

INTER NI

-- el K. Jakobo, Crene, Francujo

  Dankon pro la letero kaj ricevo de Penseo n-ro 38. Mi tre ĝuis vian elkoran artikolon pri Pastenak. (Ni mencios ĝin en LG)

  Tamen, la decido de Pasternak resti en Rusujo estas iom pli komplika ol via prezento. Ni nun scias, ke pro la Nobel-premiigo al Pasternak, oni elĵetis lin el la Soveta Verkist-Unio, kaj malpermesis al li akcepti, eĉ mencii, la premion kontraŭ puno je ekziliĝo. Oni povas diskuti pri lia ¡°vola¡± decido, ĉu ne?

  Ĉiaokaze, via artikolo estas tre interesa, kaj plaĉe verkita. Mi esperas, ke via feliĉa laboro tie forpelos iom da malgajo pro foresto de Tailai¡­

  -- Mi konfesas, kiam mi verkis recenzon pri la poemoj de Ĵivago (Pasternak), mi kun sopiro al mia ¡®luma vero¡¯ pri la soveta literature, kiu donis al mia ¡®bela kaj hela juneco¡¯ multan bonan tempon (kaj al nia generacio de ĉinaj intelektuloj)! Verkinte pri Pasternak, mi ankaŭ ekmemoris pri sortoj de kelkaj ĉinaj elstaraj verkistoj aŭ poetoj dum la 50aj kaj 60aj jaroj¡­ Jes, pro manko de la informoj mi ne pli detale konas kun Pasternak, tamen, en la antaŭparolo de lia poemaro en la ĉina lingvo, la tradukinto (la fama rusologo, s-ro Wulanhan) ŝajne neglektis la minacon de ¡®puno je ekziliĝo¡¯ al la poeto¡­ pri tia sorto mi, kiel ĉino, povas kompreni bone, ĉar ni ankaŭ travivis periodon de Maŭ-penso¡­

  Sed Pasternak restis en la sino de sia Rusa Panjo, ĉu tio estis feliĉa aŭ ne? eĉ ĝis nuntempo mi ne scias¡­

Mi nun laboras en la suda urbo, kiel ¡®laborulo veturanta suden¡¯, kvankam havas pli multe da salajro, tamen al mi mankas tempo kaj energio por verki aŭ versi, ĉu tio estas feliĉa aŭ ne? nu, mi klare scias pri tio: ne! Nur mi esperas, ke mi povos kapti tempon por Esperanto, kaj en la artikolo en ĉi-numero mi jam esprimis pri mia sent-stato ĉi tie¡­

                                 la red.

 

  -- el Mine Yositaka, Takasago, Japanio

  ¡­ Mi volas legi numeron de La Vereda Spiko, kiun oni omaĝas al la bedaŭrata Ĵelezo. Li estis tre konata kaj estimate de japanaj esperantistoj pro tio, ke li estis amiko de Verda Majo. Mi mem vidis lin, kiam li vizitis Japanion antaŭ pli ol dek jaroj. Li estis ja tre varma homo¡­

  -- Jes, ni sendos la numeron de La Verda Spiko, organo de Guangdong Esp-Asocio, al vi, kiam ĝi aperos baldaŭ. Ĵelezo dum sia juneco studis en Japanio kaj esperantistiĝis.

                                 la red.


                                                                                                                              ·µ»ØĿ¼