Penseo 47

Majo / 1994


 

Cao Xueqing (1715¡ª1764)

 

JADO EN ILUZIA LANDO EKAMORIS

¡ª   el la 5a ĉapitro de la Ruĝdoma Sonĝo

La Elreviga Diino diris: ¡°Kaj vi, kial plaĉas al mi? Ĉar vi estas la plej granda amorulo en la mondo, de la pratempo ĝis la nunno.¡±

Jado saltis de timo. ¡°Vi min mistraktas kaj mistaksas, Diino!¡± Li protektis, ¡°Paĉjo kaj panjo ofte riproĉis pro mia maldiligenteco. Kiel mi kuraĝas tuŝi tion, kion vi nomas amoro! Cetere, mi ankoraŭ junas, nenion konante, kion signifas.¡±

¡°Komprenu!¡± klarigis la Diino. ¡°Ĉar amoroj ĝenerale samas, tamen essence diferencas. La amorantoj en la mondo raviĝas sole de ies korpa ĉarmo, ŝatas nur kanton kaj dancon. Ili sentas nek lacon nek enuon en la amindumado, kroĉante sin ĉiam al la nubo kaj pluvo*. Ili eĉ deziris okupi ĉiujn huriojn en la tuta mondo por momenta elano. Ili do estas nur brutoj kun sensa amoro.

¡°Sed vi, naskita kun natura pasio, havas tian amoron ¡ª ni do ĝin nomu ¡°mensa amoro¡¯, kiu estas ne esprimebla buŝe, sed nur percpetebla intue. Tial vi povas bone amiki al fraŭlinoj. Tamen la mondo vin rigardos stranga kaj ekstravaganca. Cent buŝoj vin mokos kaj kalumnios; mil okuloj al vi gapos kaj strabos.

¡°Hodiaŭ viaj praavoj vidis min kaj faris sinceran peton. Mi ne povas plu lasi, ke vi, anstataŭ akomodi vin al la socio, ĉiam glorigu nur mian sekson. Mi do vin alkondukas, ke vin ebriigu la diina vino, penetru la feina teo kaj sobrigu la subtilaj kantoj. Kaj poste mi donos al vi mian junan fratinon Ke cing, kies infannomo estas Ĝanmei**. La geedziĝo okazu en bona horo ĉi-nokte. Clas nenion alian ol ke vi spertu ĉion kaj komprenu, ke eĉ en la iluzia lando de feinoj la amoro tiel vantas, tiom do pli en la polva mondo. Poste vin liberigu mem el tio kaj rekonsciigu, vin turnu al la instruoj de Konfuzio kaj Menzio kaj dediĉu al prosperigo de via imperio.¡±

La Diino inicas Jadon pri la sekreto de nubo kaj pluvo. Sekve ŝi puŝis lin internen, fermis la pordon kaj sin pafis for.

Jado sentis sin ŝvebi kaj, laŭ la Diina sufloro faras kun la ineto ĉion, kion ni prefere ne priskribu.

Mateno venis post tia nokto. Li jam sin ne povis apartigi disde Kecing. Ambaŭ dronis en tenero kaj dolĉo. Ili promenis, mano en mano.

Subite aperies verpejo, en kiu lupoj kaj tigroj tumultas. Frontis nigra torento, tranĉante la vojon. Vidinte nenian pontoon la amara paro perpleksiĝis. La Elreviga Diino kriis de malantaŭe:

¡°Haltu! Tuj returniĝu!¡±

Jado reprenis la piedon kaj demandis:

¡°Kie ni troviĝas?¡¯

¡°Erariga Pramejo, 300 kilometrojn profunda kaj 500 kilometojn larĝa. Nek boato nek ŝipo, nur floseto, direktata de Ligna Ermito kaj movata de Cindra Akrolito per stango. Akceptante nenian pagon ili pramas iun laŭ fato. Vi hazarde venas ĉi tien. Gardu vin kontraŭ enfalo! Alie vanus mia sincera admono, kiun mi donis al vi hieraŭ.¡±

Apenaŭ Si finis la averton, la akvo en la Erariga Pramejo ektondris, kaj grego da noktaj monstroj kaj riveraj demonoj sin ĵetis al Jado kaj lint iris en la akvon. Li tiel teruriĝis, ke gela ŝvito pluvis tra lia korpo. Li raŭke kriis el la gprĝo:

¡°Help! Ĝanmei!¡±

Penetra kaj aliaj ĉambristinoj hastis internen kaj prenis lin en la brakojn. Aŭdiĝis murmurado:

¡°Ho, Jado, ne timu! Ni estas ĉe vi!¡±

Kecing sides en la verando, ordoninte ke la knabinoj rigardu ludon de katoj kaj hundidoj. Subite ŝi aŭdis sian infannomon, kiun Jado kriis en la sonĝo. Surprizite ŝi pensis:

¡°Tie ĉi neniu informiĝas pri mia infannomo. Kiel li sciiĝis? Kaj kriis en sonĝo?¡±

Vere

  Kun kiu mi intimis en la sonĝ¡¯ mistera,

  amant¡¯ la plej pasia en ĉi mond¡¯ pelmela?

sed Kecing ĝemis sin ne fari demandon al li.

Jado sentis sin perdiĝi tra nebulo. Servistinoj alportis Longanaĵan*** trinkaĵon. Li prenis nur kelkajn buŝojn da longganaĵo, li leviĝis por ordi la veston. Por zoni lian pantalonon Penetra ŝovis sian manon ĝis lia lingveno kaj trafis ion ĝelan kaj gelan. Tia viskozaĵo ŝin tiel timis, ke ŝi tuj eltiris la manon.

¡°Kio okazis?¡± fine ŝi sukcesis demandi.

Lia vizaĝo tute ruĝiĝis. Li pinĉis al ŝi la brakon anstataŭ respondi.

Siaflanke Penetra, sufiĉe saĝa kaj pli aĝa ol li je du jaroj, jam povis percepti ĉion de l¡¯ vivo. Vidinte tian staton ŝi komprenis, kion signifas tio. Do, ankaŭ ŝi ruĝiĝis de pudoro. Ŝi multe silente aranĝis al li la vestojn kaj kondukis lin al Avino.

Post hasta vespermenĝo li revenis al sia ĉambro.

Kiam ĉiuj vanjoj kaj servoknabinoj forestis, Penetra rapide elŝrankigis kalsonon de Jado, hontis kaj ŝi kaj li.

¡°Bona franjo, diru al neniu! Al neniu!¡± li petis.

¡°Kion vi sonĝis?¡± ŝi demandis ridete. ¡°De kie la sternaĵo, tiel strange malpura?¡±

¡°Longa historio!¡± Kaj li detale rakontis ĉion el la sonĝo. Fine li konfidencis, kiel Elreviga Diino inicis lin pri nubo-pluva ludo, pro tio Penetra tiel pudoris, ke ŝi klinis sin kaj kaŝis sian vizaĝon per manoj, subpremante ridon. Ŝi ĉiam plaĉis al li pro ĉarmo kaj delikateco. Ĉi-momente li insistis, ke ŝi gustumi la nubon kaj pluvon kune kun li, laŭ la instrukcio de la diino. Ŝi bone sciis, ke Avino jam donis ŝin al li, ŝi do ne volis esti malobeema, se hodiaŭ tio devis okazi. Ambaŭ secrete provis la ludon. Kaj feliĉe, ke tio ne trafis ies rigardon. Post tio li donis apartan konsideron al ŝi kaj ŝiservis al li ankoraŭ pli zorgeme kaj ofere.

 

*nubo kaj pluvo ¡ª figurasence, amoraĵo, sekskuniĝo.

**Ĝanmei ¡ª en la ĉina lingvo: kombino de du tipaj beloj (nome de Ora kaj Jaspa).

***longano ¡ª (euphoria longan) frukto kun ledeca ŝelo kaj kerno ĉirkaŭita de sukoplena dolĉa pulpo, freŝiga, saniga laŭ onidiro.

                    el la ĉina: Seimin (1941¡ª)

 

Jen debato el ¡°Vintra Rakonto¡± de Ŝekspiro. Pri arto kaj naturo. Vi povus legi ĝin aparte, sed noto pri la fono donos eble certan spicon al la temo.

Sicilia reĝo kredas la filinon. Perdita, Bastardo kiun patris bohemia reĝo, iam gasto. Lordo fuĝas kun la bebo al Bohemio, ¡°dezerta lando ĉe la maro¡± laŭ fantasia ŝekspira geografio, kaj ¡°eliras ĉaste de urso¡±. Paŝtisto prenis la vinditan bebon kaj edukas ŝin kampare¡­

Ĝis enamiĝas Florizei, la bohemia princo. La suspektema reĝo kaŝvestas sin kaj lordon (Kamilo) por esplori. Dum Perdita por festi la ŝaftondon (kun Forizel en kamparankitelo) transvestas sin reĝine¡­

Nun legu la febaton de maskoj (memorante, ke laŭ greka mitologio ¡°¡­Prozerpina / florplukis, mem pli bela flor¡¯ ¨C kaj plukis / ŝin ombra Dis¡­¡±, alinome Plutono; la rakonto vere temas pri printempa reviviĝo).

                                  Meva Maron

(Perdita, Polikseno, Kamilo, Florizel)

Per.                           Bonvenon, sir,

Jen donu florojn, Dorko. Estimataj

sinjoroj, rosmanenon prenu, ruton;

la tutan vintron ili bonodoras.

Favoron kaj memoron al vi ambaŭ,

bonvenon ĉe l¡¯ Saftondo!

Fol.                           Paŝtistin¡¯

¡ª ho bela!¡ªvi divenas niajn aĝojn

per vintra floroj.

Per.                           Sir, la jaro velkas;

nek mortas la somero nek naskiĝas

la trema vintro. Laŭsezone belas

diantoj kaj levkojoj disstriitaj,

¡°naturbastardoj¡±, iuj diras; nia

kamparĝardeno ne fekundas tiajn,

kaj mi ne stikos.

Pol.                           Kial vi, fraŭlino,

neglektas ilin?

Per.                           Ĉar laŭ onidiroj

la du kolorojn arto kaj naturo

kunlaborante kreas.

Pol.                           Eble; sed

naturon plibonigas nur rimedo

farita de naturo mem. Trans arto

laŭ vinaturpatranta restas arto

naturfarita. Ĉar, fraŭlin¡¯, ni nuptas

pli mildan grefton al sovaĝa trunko

kaj koncipigas malpli noblan ŝelon

per nobla ĝermo; arte ni riparas

naturon ¡ª ŝanĝas eĉ ¡ª sed l¡¯ arto mem

naturas.

Per.                           Jes.

Pol.                           Do lasu la ĝardenon

levkojabundi kaj ne nomu ilin

bastardoj.

Per.                           Mi ne fosus teron por

eĉ unu stiki; same mi,

fabrike, je ne volus ke ĉi tiu

junulo diru ¡°plaĉas¡± kaj nur tial

per mi deziru bredi. Jen, sir, floroj;

lavendo spica, mento, majorano

kaj kalendulo, kiu kun la sun¡¯

eniras liton kaj eliras plore;

jen somermezaj floroj, laŭ mi taŭgaj

por meaĝuloj. Jen, bonvolu preni.

Kam.                         Ho ve!

Vi tiel magrus: januaraj ventoj

trablovus vin penetre, tiun, amiko,

printempajn florojn mi volonte havus

por via hor¡¯ de l¡¯ tago; kaj por via,

kaj via, kies virgaj branĉoj portas

fraŭlinajn florojn plu. Ho Prozerpina!

La floroj, kiujn time vi el ĉaro

de Dis faligis! Dafodiloj

venantaj antaŭ ol hirund¡¯ aŭdacas

per belo mortajn ventoj jungu; palaj

violoj pli aromaj ol Junonaj

papebroj aŭ Venere spir¡¯; primoloj

sen edzo mortos, ne vidinte Febon

en forto (la malsano de fraŭlinoj);

bovlipoj, imperia krono; ĉial

lilioj, inter ili reĝblazonaj.

Ho, mankas por girland¡¯¡ª aŭ por la

karan per ili priŝutadi!

Flo.                           Ĉu? Kadavron?

Per.

Ne, riverbordon por amorpetoloj,

Aŭ, se kadavro, ne por entombigo,

Sed vigla nun en mia ĉirkaŭbrak¡¯

en viaj floroj. Mi verŝajne ludas

laŭ pentekostaj pastoraloj: vesto

humoron ŝanĝas.

Flo.                           Kion ajn vi faras,

ĝi plibonigas la faraton. Kara,

se vi parolas, mi nur tion volas;

kantante vendu kaj aĉetu, donu

almozojn. Se vi dancas, do marondu

eterne, daŭre movu vin simile¡­

 

Laŭlum

el la 111 Simplaj Versaĵoj

BAMBUO

La bamboo verdas

ne nur en printempo,

verdon ĝi ne perdas

eĉ en vintra tempo.

 

Kun la foliaro,

ĝia trunko rektas.

En gracias taro,

ĉarme ĝi aspektas.

 

LOTUSA FLORO

Lotusa floro

en rozkoloro,

fein¡¯ el koto

kun pura koro.

 

Ŝi noblas, virtas,

aromas, mildas,

kun papilioj

tamen flirtas.

 

Lin Shihuan (en Qing-dinastio)

 

VOĈIMITA ARTO

Iam vivis en ĉefurbo eminenta voĉimitisto. Iufoje, okaze de festeno, oni aranĝis en la nordorienta angulo de la halo tolan tendon kloŝforman pli ol 8 futojn altan, en kiu sidis sola la majstro de sonĵonglado akompanata nur de tablo, seĝo, faldventumilo kaj bambua klakilo. Ekstere, ĉirkaŭ la tendo kunsidis la gastoj. Post momento, ekklakis en la tendo kaj tuj regis en la halo silento. Neniu kuraĝis plu laŭte paroli aŭ ridi.

Aŭdiĝis de malproksime en la nokta strateto bojado. Vekiĝis iu virino. Ŝi faris oscedon kaj braketendiĝon, dum ŝia edzo murmure deliras apude. Post iom da tempo, vekiĝis bebo, ĝi eksplodis per plorego kaj de kiu estis vekita ankaŭ la edzo. Li ordonis ke la edzino karesu kaj suĉigu la bebon. Kun cico en sia buŝo la bebo ploris singulte. La virino kantante lulis la bebon, frapetadante al ĝi. La edzo ellitiĝis por pisi. Ellitiĝis kun la bebo por pisi ankaŭ la edzino. Tiam vekiĝis en la lito alia pli aĝa infano, kiu senĉese murmuris. Dum tiu momento, kune aŭdiĝis samtempe la sonoj de frapetado de la virino al la bebo, de kantzumo de la virino, de plorsingultado de la bebo kun cico en buŝo, de murmuro de la infano ĵus vekiĝinta kaj de la insulto de la viro al ĝi. Ĉiu sono estas esprimata ege versimile. Aŭdante tion, la gastoj senescepte absorbiĝis de tio kaj rigardis kun antaŭen-ŝovita kapo kaj ridetis, admiradis en si pri tiu mirinda prezento!

Post kelka tempo, la edzo reenlitiĝis kaj baldaŭ li dormis. La edzino ellitigis la infanon pisi. Post tio ili ĉiuj enlitiĝis por dormi, ankaŭ la bebo iom post iom dronis en dormemon kaj la frapetado de la virino al ĝi paŭzis de tempo al tempo. Tiam aŭdiĝis susuroj kaŭzitaj de rato, kiu eliris por serĉi manĝaĵon kaj faligis vazojn. La virino ektusis en sonĝo, aŭdante tion, la gastoj sentas iom da senzorgeco kaj sin rektigis sidante sur la seĝo.

Subite, iu voĉo laŭte kriis: "Incendio!" La edzo eksaltis desur la lito kriegante. La virino vekita ankaŭ kriegis timigite. La du infanoj ploregis. Sekve, kriegis miloj da homoj, ploregis miloj da infanoj, bojadis miloj da hundoj, inter tiuj sonoj miksiĝis klakoj de faliĝantaj domoj, krakoj en brulanta fajrego, hurlo de ventego, la miloj da sonoj aŭdiĝis samtempe; inter kiuj aŭdiĝis ankaŭ la vokoj de helpopeto de miloj da homoj por saviĝo, hxoraĵo de homoj dum faligo de domoj, bruoj en rapida forporto de objektoj kaj sibloj de akvaj verŝoj: ja mankas nenia sono kiu devvas aŭdiĝi. Homo, kiu havas eĉ se centon da manoj kaj ĉiu mano po centon da fingroj, ne povas montri unu el la sonoj; kaj homo, kiu havas eĉ centon da buŝoj kaj ĉiu buŝo enhavas eĉ se centon da langoj, ne povas distingi unu el tiuj sonoj. Aŭdante tion, preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj paliĝis de timo kaj forlasis sian seĝon, kun suprenfalditaj manikoj, nudigitaj brakoj kaj tremantaj kruroj apenaŭ forfugxinte konkure.

Subite, en la tendo ekklakis denove kaj silentiĝis ĉia sono. Malferminte la tendon, oni trovis ke ene sidas sola homo kun nur tablo, seĝo, faldventumilo, bambua klakilo kaj nenio alia.

Tradukis Guozhu

 


                                                                                          ·µ»ØĿ¼