Penseo 48

Junio / 1994


 

Pu Songling (1640¡ª1715)

 

LA REPAGO FAR DING QIANXI

Ding Qianxi (Ding Ĉjanŝji), loĝanto de Zhucheng (Ĝuĉeng), estis riĉa kaj je mono, kaj je greno. Scipovante luktarton kaj justame, li tre admiris la kavalirecan konduton de Guo Xie (Gŭo Ŝje), la fama heroo de Han-dinastio.Ĉar censoro kontrolis lian agon, Ding forfuĝis. Kiam li alvenis Anqiu (Anĉjoŭ), pluvegis. Ding eniris hotelon por eviti, sed la pluvo daŭris ĝis tagmezo kaj ne ĉesiĝis. Tiam venis junulo, kiu invitis Ding al manĝo kun bona regalo. Jen falis vesperkrepusko, kaj Ding restis en lia hejmo. Ankaŭ la ĉevalo de Ding ricevis zorgeman manĝigon per furaĝo.Ding demandis pri la nomo de la junulo kaj tiu respondis: "La mastro havas familian nomon Yang (Jang). Mi estas nevo de lia edzino. Yang estas tre gastama, sed li hazarde vojaĝis aliloken. Nun restas en la hejmo nur la mastrino. Pro malriĉeco ni ne povas regali vin abunde. Bonvole pardonu!"Ding demandis kia estas la profesio de la mastro.Fakte la mastro ne havis kapitalon. Li nur mastrumis hazardludejon gajni sian panon.

La sekvan tagon, la pluvo ankoraŭ daŭris kontinue. Regalo al Ding tamen neniom malpli boniĝis. Vespere, oni tranĉis fojnojn por bruto, sed tre malsekajn, kaj kun malsamaj longoj. Ding sentis miron."Por diri la fakton, ho sinjoro, ĉar en nia malriĉa hejmo jam ne troviĝas furaĝo, kaj nia mastrino ordonis preni la fojnojn desur la tegmento."Ding sentis pli grandan miron, opiniante, ke ili tiel faris eble por gajni monon. Post tagiĝo, Ding pagis al la junulo arĝenton, sed tiu rifuzis. Ding perforte devigis lin transdoni la pagon al la mastrino, sed, post nelonge la junulo revenis kun la arĝento, kiun li redonis al Ding, klarigante: "Nia mastrino diris,ke ni gajnis nian panon ne per tio.Dum nia mastro vojaĝis eksteren ofte sen groŝo dum tagoj, kial ni devas ricevi pagon de vi, gasto en nia hejmo ?"Ding tre admiris. Adiaŭante li diris kun ripeta admono: "Mi estas s-ro Ding de Zhucheng. Kiam via mastro revenis, sciigu tion al li, kaj, mi petas, ke li vizitu al mi libertempe !"Jaroj forpasis. Estis nenia informo.

Okaze de jaro de granda malsato. Yang troviĝis en senelireja situacio. La edzin konsilis ke li vizitu al Ding. Yang obeis. Alveninte Zhucheng, li petis ke la pordisto informu lian nomon al s-ro Ding. Sed Ding jam ne memoris tiun nomon. Nur post klarigo Ding rememoris pri la nomo. Li haste eliris renkonti la alvizitanton, kun saluto invitante la gaston eniri. Vidante ke Yang vestis sin ne bone, s-ro Ding loĝigis lin en komforta gastĉambro, regalis lin per festeno kaj aparta komplezo. La sekvan tagon, s-ro Ding ordonis fari kompleton da vestoj por Yang, novan kaj varman. Yang tre dankis lin. Sed, pensante pri sia hejmo, li sentis grandan ĉagrenon kaj ne povis liberigi sin de volo pri almozpeto. Tamen post kelkaj tagoj, kiam Yang loĝas ĉi tie, Ding ankoraŭ ne menciis pri disiĝo kun donaco. Yang estis turmentita de pli forta ĉagreno, kaj, ne povante teni sin trankvila, diris al Ding: "Mi ne povs kaŝi al vi la fakton, s-ro, kiam mi foriris de la hejmo, mi havis nur malpli ol ŝeng-on da rizo hejme. Nun, kvankam mi ĝojas ŝarĝite de via granda favoro, tamen, mi ne povas ne pensi pri mia edzino en danĝero! " "Estu trankvila!" Ding respondis. "Mi jam aranĝis la aferon por vi. Bonvole restu ĉe mi ankoraŭ kelkajn tagojn kaj mi certe donos al vi monhelpon." Kaj Ding kolektis aron da hazardludantoj ke ili pagu sian kotizon al Yang kiel al la prezidanto de hazardluda sesio. Dum unu nokto Yang enspezis jam cent taelojn da arĝento. Nur tiam s-ro Ding sendis lin forveturi hejmen.

Kiam Yang revenis sian hejmon, li vidis sian edzinon en novaj vestoj, kaj servata de juna servoknabino. Yang demandis kun granda miro kaj la edzino respondis: "Depost kiam vi foriris, la sekvan tagon jam venis lakeo kun ĉaro da toloj kaj grenoj, kiuj amasiĝis plene en nia ĉambro kaj la lakeo sciigis nin ke tio estis donacita de s-ro Ding. Krome, li ankoaŭ donacis al mi junan servoknabinon."Yang sentis grandan dankon. De tiam li fariĝis bonstata kaj ne plu vivtenis sin per la malnova okupo.

Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:

Kaj malriĉa kaj gastama, kutime tia preferis esti la hazardludemulo. Mirinde tamen estis ke la edzino de Yang ankaŭ tiel kondutis. Ĉu ĉiu, kiu ricevis alies favoron sen danka repago, ankoraŭ indas la nomo de homo? Tamen, s-ro Ding ja posedis tian bonvirton, ke li ne forgesis rekompenci eĉ al favoro de unu pan-o.

                                   trad. Guozhu

 

Chen Mengjia (1911¡ª1966)

 

EPIGRAFO POR SOLDATO

Eble li dronus en rivero,

eble li finus sin surlite;

sed li nun kuŝas nur subite,

rigide sub ĉiel¡¯ sur tero.

 

Eble li putros tre rapide,

eble li estos forgesata;

sed iam staris li, l¡¯ aoldata,

kaj mortas por aliaj senhezite!

 

LA NOKTO

La nokt¡¯ senstela nubis surĉiele,

manprenante, vi tiris mian koron.

Kial mi ne diris: Mi amas vin?

ĉar mi, tre juna, falis en pudoron.

 

La nokton ni kuniris en strateto

ŝultre-ĉe-ŝultre kaj mane-en-mane.

Kial mi ne diris: Mi amas vin?

tion mi tennis nur en l¡¯ koro vane.

 

La nokt¡¯ kvietis ĉie en tenebro,

nur nin la korpo apud korp¡¯ ekzaltis.

Kial mi ne diris: Mi amas vin?

ho ve, la koro maltrankvile saltis.

 

La nokto pentas pri l¡¯ erar¡¯ dumvive,

Dio ŝtelprenis junan la animon.

Eĉ mi milfoje diru nun: Mi amas vin!

sed jam ne havas mi al vi pilgrimon!

 

EN ROSA MATENO

Mi zorge tiun padon preterpaŝas,

timante, ke faligas brilan roson;

  nu, zefiro tenere pasas,

  sed ne mi! ne mi!

 

Mi la korbatojn ŝtele kaŝas,

ne lasas l¡¯ es[erbirdon flugi de mi;

   nu, zefiro tenere pasas,

   sed ne me, ne me!

 

Inter ileksoj mi leĝere fore

iras, ŝirmante de salikoj vergoj;

   tio eblas nur por alia.

                    el la ĉina: Shi Chengtai

*Chen Mengjia (ĉen mengĝja) ¡ª la fama poeto en la ĉina moderna literature, grava figuro de la skolo Nova Luno, kiu formiĝis dum la fino de la 20aj jaroj en Pekino, ties membroj konsistis el la tiamaj liberalismaj intelektuloj, plejparte edukitaj en Eŭropo aŭ Usono, inter kiuj Chen estis unu el la junaj membroj, li versis multe, kaj redaktis la Poemaron de la Nova Luno. Post 1949, Chen Mengjia laboris en la arkeologia Instituto de la Ĉina Scienca Akademio, Pekino, foriris de Parnaso, kaj mortis en la Granda Kultura Revolucio, 1966¡­

                                    la tradukinto

 

Li Qing (ĉjing)

 

EKSEDZIĜO NEAGNOSKEBLA POST MORTO

(novelo)

La edzino de sinjoro X estis tiel megera, ke li ne povis ŝin toleri. Lin sin turnis al juĝejo kun peto pri eksedziĝo. Juĝisto A demandis lin pri la aĝo, kaj tiu respondis, ke li estas 49-jara. Juĝisto A do diris:

¡°Havante jam tian aĝon, kial vi devas eksedziĝi?¡±

¡°Mi efektive ne povas plu kunvivi kun ŝi,¡± estis la respondo.

¡°Nu, prokrastu la proceson por duonjaro kaj dume provu plu kunvivi kun ŝi,¡± diris juĝisto A.

Post paso de duonjaro sinjoro X ree venis al la juĝejo. Tim juĝisto B jam prenis la lokon de juĝisto A. B demandis:

¡°Kiam vi edziniĝis al ŝi?¡±

Antaŭ 12 jaroj.¡±

¡°Se 12 jarojn vi jam povas kunvivi kun ŝi, certe vi povos daŭrigi plu vian kunvivadon.¡±

¡°Sed 10 jarojn de la tempdaŭro mi pasigis en karcero de Kvarpersona Bando*.¡±

¡°Kiam vi estis tenata en la karcero, ŝi ne eksedziĝis de vi. Tamen nun, kiam vi estas elkarcerigita, vi eĉ petas pri eksedziĝo. Ho, kia sendankulo vi estas!¡± Juĝisto B diris kun indigno.

¡°Tiutempe ankaŭ ŝi suferis persekutadon, kaj ŝia tiama stat one estis pli bona ol mia enkarceriĝiteco.¡±

¡°Se tiel estis, vi ambaŭ devas des pli ameme zorgi unu pri la alia.¡±

Post paso de ankoraŭ alia duonjaro sinjoro X ree venis al la juĝejo. Juĝisto C, kiu tiam okupis la lokon de juĝisto B, diris al li:

¡°Denove estas vi! Kial vi, estante jam ne juna, foj-foje faras peton pri eksedziĝo? Nun ĉiuj popolanoj de nia lando estas okupitaj pri la modernigo de nia patrio, dum vi¡­¡±

¡°Ĝuste por povi libermane partopreni en la konstruado de nia patrio, mi petas pri eksedziĝo.¡± Sinjoro X sin pravigis.

¡°Kontraŭ vi, Chen-Shimei-tipaj** intelektuloj, la juĝejo nepre devas subteni suferantajn virinojn. Ni ne permesas al vi eksedziĝi!¡±

¡°Sed laŭ nova eltrovo de historiistoj Chen Shimei ja estis nur ordinara guberniestro. Li ne partoprenis en kortega ekzameno, nek fariĝis bofilo de la imperiestro. Ĉar li estis honesta kaj nekoruptebla, oni lin kalumniis¡­¡± sinjoro X kontraŭargumentis.

¡°Ĉesu kun via argumentaĉo! Kion ajn vi diras, vi havas neniam pravigeblan motivon por eksedziĝo.¡± Cdiris kolere.

Dum la sekvantaj ok jaroj sinjoro X daŭrigis fari ;la peton, kaj ĉiufoje lia peto estis rifuzata kaj al li estis ĉiam ne permesata eksedziĝi.

Finfine s-ro X falis en malsanon kaj mortis. En la testamento li komisiis al sia amiko procesi lastafoje por li pri eksedziĝo, petante, ke oni oficiale deklaru, ke li ne estis la edzo de sia edzino. Li a amiko venis al la juĝejo. Tie oni sciigis al li: ¡°Ni, kiuj laboras por protekti nur la leĝajn rajtojn de la vivantoj, ne zorgas pri tiaj aferoj, kia la agnoskado de divorco de mortinto.¡±

 

*la Kvarpersona Bando ¡ª formita el JiangQing (la edzino de Maŭ) kaj ŝiaj tri sekvantoj en la Politika Buroo de la Ĉina Kompartio dum la Kultura Revolucio (1966¡ª1976). La Bando provis kapti la ŝtatpotencon, sed ĝia komploto renkontis plenan fiaskon.

**Laŭ ĉina legendo Chen Shimei estis intelektulo, kiu, sukcese trapasinta kortegan ekzamenon, fariĝis altranga ŝtatoficisto kaj bofilo de la imperiestro malgraŭ sia edziĝinteco.

                           esperantigis: Wang Chongfang

 

Laŭlum

 

MI SONĜAS¡­

Mi sonĝas pri l¡¯ patrino.

Ŝi kuŝas jen senvorta.

Ploradas mi sen fino,

vidante ŝin jam morta.

 

Patrino jam forpasis

antaŭ dekoj da jaroj.

Nenion ŝi postlasis

krom jenaj vortgargaroj:

¡°Honeste vivu, filo,

laboru diligente,

fariĝu brava viro,

aktivu eminente!¡±

 

RIĈECO FONTAS EL LABORO

Riĉeco fontas el laboro,

valoras saĝo pli ol oro,

virteco belas pli ol floro,

fliĉas nur kontenta koro.

 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

MI NE VOLAS¡­

Mi ne volas verŝi grizan splenon,

Al vi sendas nur ankoraŭ benon.

Do ne ĉuu: kien l¡¯ arda koro?

Sin retenas plumen muta ploro.

 

Mi ne volas: la petal¡¯ defala

Tuŝu vian rumon tuj amara.

Do ne ĉuu pri l¡¯ rakonto ĝerma!

Al vi kuras nur ĉi rido velka.

 

Mi ne volas ke la juna sango

Ŝprucu trans vin al la suna vango.

Do ne ĉuu: kiel ter¡¯ silentas?

Jen rivero ĉiam altorentas.

 

DISIĜANTE

Disiĝante donas vi al mi rideton

Kun la rozaj bonodor¡¯, koloro.

Sorĉa floro levas do sonĝeton

Vindi min tra nokto ĝis aŭroro.

 

Disiĝante donas vi al mi rideton.

Sola kor¡¯ benitas do de varmo.

Mi kunportas hejmen la bukedon,

Tuj forviŝis sin la splena svarmo.

 

Disiĝante donas vi al mi rideton.

Freŝa fluo jam en brusto tintas.

Vibra flor¡¯ eltiras do dueton,

Sur ĝi la sopiraj ŝosoj pintas.


                                                                                                     ·µ»ØĿ¼