Penseo 49

Julio / 1994


 

Laŭlum

 

PAPILIO

Papilio en koloroj

gaje fliras ĉe la floroj.

Ĝi ne plugas,

ĝi ne semas,

ĉie flugas

kaj ludemas.

Kiam frosta vintro venas,

pro malsato, ve, ĝi svenas.

 

ABELO

Abelo flugas,

nektaron plukas,

migrante sur la flora mato.

 

Abelo bruas,

mielo fluas,

donante nutron al homaro.

 

Abelo sorĉas,

mielo doĉas,

feliĉo gloras pro la faro.

 

Cao Xueqing (1715¡ª1764)

 

LA VIZITO AL F-INO ORA

¡ª    el la 8a ĉapitro de la Sonĝo en la Ruĝa Domo

Post kiam Jado malaperis el la vido, ili disiĝis.

Atinginte la Piran Aromon, li vizitis unue Onklinon Ŝe en ŝia ĉambro. Ŝi tuj ĉesis taski brodadon al servistinoj kaj, ricevante lian saluton, lin prenis al la sino, dume rideto ludis ĉirkaŭ ŝia buŝo.

¡°Estas malvarme, sed vi eĉ venas al ni, mia knabo! Ho, rapide, en la liton!¡± Kaj ŝi ordonis alporti bolan teon.

¡°Mia kuzo ne hejme?¡± demandis Jado.

¡°Aĥ, li, senbrida ĉevalo!¡± Ŝi veis. ¡°Ĉiutage li vagas eksteren. Neniel li volas resti hejme.¡±

¡°Ĉu mia kuzino pli bone fartas?¡±

¡°Jes. Dankon, ke antaŭ kelkaj tagoj vi sendis homon por informiĝi pri ŝia stato. Ŝi estas interne. Iru al ŝi; cetere, pli varme estas en la interna ĉambro. Mi finu la aranĝon kaj poste eniru babili kun vi!¡±

Jado glitis el la terlito kaj sin movis ĝis la pordo de l¡¯ intena ĉambro. Levinte rimearkeble trivitan kurtenon faritan el ruĝa silko, li paŝis internen. Kia Ora, kiu sidante en la terlito super kudrado, kun brila ebona hararo nodita sur la veto, portas mielkoloran vatveston, rozpurpuran veŝton liniitan per brunaj kaj neĝe blankaj mustelfelaj strioj kaj vatitan jupon tegitan per poree flava sateno ¡ª nek novajn nek eluzitajn, neniom luksajn ¡ª

Ŝiaj lipoj ruĝiĝadon ne bezonas,

la gagataj brovoj desegnon ne konas;

la vizaĝ¡¯ rememorigas diskon lunan,

l¡¯ okulpar¡¯ al naĝa amando similas.

Oni komentas pri ŝia silenteco,

ke ŝi kaŝas kompetenton luman;

sed pri ŝia toleremo ŝi mem diris,

ke ŝi ĉiam estas nur ŝlemila peco.

Ŝin observante Jado donis la demandon, ¡°Ĉu vi jam resaniĝis, kunjo?¡±

Ŝi levis la kapon kaj rektigis sin, vidigante rideton. ¡°Jam nenio estas grava. Dankon pro via zorgo!¡± Dirinte tion, ŝi petis ke li sidiĝu sur la lito. Ŝi demandis pri la farto de Avino, ŝiaj onklinoj kaj kuzinoj, fiksante rigardon sur lia eksteraĵo:

Surkape krono el oraj filigranoj inkrustitaj per gemoj; surfrunte ora diademo en la formo de du drakoj luktaj por perloj; surkorpe flave verda arkista jaketo, subŝtofita per blanka pelto farita el vulp-akselaj felpecoj, kun brodaĵo en la formo de leviĝanta boao, kaj skarpo kun buntaj paiplioj; kaj ĉeloke, longviviga seruro, lia noma talismano kaj la rara jado, kiun li, enmondiĝante kunportis.

Ridetis Ora, kiu diris, proksimiĝanta al li:

¡°Kiomfoje mi estas aŭdinta pri via jado, sed neniam ĝin vidinta. Hodiaŭ mi bone ĝin rigardu!¡±

Sin movinte pli proksimen li dekroĉis la jadon kaj metis ĝin en ŝian polmon.

Ŝi detale ĝin observes. Ha, paserove malgranda, aŭrore iriza, kreme glata, kaj ĉirkaŭata de koloraj vejnoj. Jen la miraĝa aspekto de l¡¯ dura ŝtono ĉe l¡¯ piedo de Cingen, en la montaro Dahuang. Poste iu poeto satiris:

Fantastas jam la roka fand¡¯ de Njuva,

tiom pli la rakonto pri l¡¯ absurda mond¡¯.

Kial ĝi sin pelas de la kvieta mont¡¯

kaj kroĉas al la ŝelo stinke pufa!*

Ho, l¡¯ sor¡¯ forviŝos brilojn de la oro

kaj ve, ĉirkaŭ la jado regos sur obskur¡¯!

el kavaj ostoj ja fariĝos monta tur¡¯¡ª

la nobelidaj nomoj falos el memoro.

Ŝtono registries ankaŭ sian metamorfozon kaj la praformajn ideogramojn ĉizelitajn de l¡¯ fava bonzo. Ni prezentu kaj la formon kaj la karakterojn! Sed, se pentri skrupule, ni povus kaŭzi malagrablon al la legantoj kiuj devus streĉegi la okulojn por apenaŭ distingi la vortojn, pro tio, ke la jado mem tiom etis en la feta buŝo. Ni do grandigu la skalon, ke la legantoj klare legu ilin sub lampo aŭ dum drinkado. Jen la klarigo, por tio ke oni ne sarkasmu senkaŭze: Ĉu la feto povus havi rian buŝeton, ke ĝi entenu tian koloson?!

Averse:

  TREZORA ANIMATA JADO

Nenie perdi, neniam forgesi;

ĉiam vivi kaj daŭre prosperi.

Kaj reverse:

1.     Ekstermi novajn spiritojn;

2.     Savi el misteraj malsanoj;

3.     Profeti plagon kaj feliĉon.

Ora  returnis ĝian averson kaj, fiksante sian rigardon al ĝi, voĉe legis almenaŭ dufoje: ¡°Neniam perdi, neniam forgesi; kaj ĉiam vivi kaj daŭre prosperi!¡± Subite ŝi rimarkis ĉeeston de Ing-er.

¡°Kial vi gapas anstataŭ doni teon?¡±

La ĉambristino nur hihiis, kaj poste:

¡°Ŝajnas, ĉi tiuj vortoj paras al tiuj sur via seruro.¡±

¡°Kio? An kaŭ sur via? Mi vidu!¡± petis Jado.

¡°Ne kredu ŝin!¡± murmuris Ora. ¡°Nenio sur ĝi.¡±

¡°Sed kial vi rigardas la mian!¡± li kriis. ¡°Al mi, bona kuzinjo!¡±

Ŝi ne povis rezisti al lia obstinado. ¡°Oni donis bonaŭgurajn vortojn kaj enĉizis ilin. Kaj la pezaĵon mi devas por ĉiutage!¡± Ŝi malbutonumis ruĝan ĵaketon kaj dekroĉis kolieron faritan el perloj kaj juveloj.

La seruro treme brilis en la polmo de Jado, kiu vidis klare kvar praformajn ideogramojn sur la averso kaj ankaŭ kvar aliflanke, sume ok, kiuj konsistigis du aŭspiciajn frazojn.

   Averso:

   Neniam disiĝi,

   nenie forlasi.

   Reverso:

   Eterne juni,

   kaj ĉiam daŭri.

Li ripetis buŝe la vortojn, sekve recites la proprajn.

¡°Ehe! Kuzinjo, vere, ili paras!¡± li konstatis, ekridinte.

Ing-er aldonis, ¡°Iu skabia bonzo donis la vortojn kaj diris, ke oni devas gravure ilin en oraĵon, kaj¡­¡±

Ora interrompis ŝin, riproĉante, ke ŝi ne alportas la teon. Sekve ŝi demandis Jadon, de kie li venis.

Sidante tute proksime al Ora, Jado flaris misteran aromon, kaj gelan kaj mielan.

¡°Kiam incenson vi uzas, kuzinjo?¡± li demandis. ¡°Mi neniam trafis tian odoron.¡± Ŝi ridetis. ¡°Mi pej timas incensaĵon. Fumo ŝiras vestojn.¡±

¡°Nu, kia la parfumo>¡±

Ŝi silentis momenton kaj ekhohois. ¡°Ho jes! Matene mi estis prenita boluson. La odoro certe venas el ĝi.¡±

¡°Kia boluso kun tia odoro? Mi gustumu pecon, bona kuzinjo!¡±

¡°Ne estu stulta! Ĉu oni povus preni medikamenton kaprice?¡±

Anonco aŭdiĝis ekstere, ¡°Fraŭlino Jaspa venas.¡±

La alvenanto sin milde svingadis internen. Ekvidinte Jadon, ŝi mistere ridetis. ¡°Aĥ! Malĝusta tempo.¡±

Kaj Jado kaj Ora levis sin kun rideto, por doni al ŝi sidlokon.

¡°Kion viaj vortoj signifas?¡± demandis Ora. ¡°Mi ne venus, se mi scius, ke li jam,¡± respondis Jaspa.

¡°Tiom malpli mi komprenas.¡±

¡°Aŭ ĉiuj sin oferas, aŭ neniu aperas. Pli bone, hodiaŭ li, morgaŭ mi, alterne, ke vi havu vizitanton en ĉiu tago. Do, nek tro solecige, nek tro bruige. Ĉu eĉ tion vi ne penetras, kuzinjo?¡±

Vidinte, ke ŝi potas karmizinan kamlotan kapoton, kies butonoj vices kaskade, Jado demandis, ¡°Neĝas?¡±

¡°Jam delonge,¡± respondis servistinoj ekstere.

¡°Ĉu mian mantelon vi alportas?¡±

Aŭdinte tion Jaspa elŝovis la vortojn, ¡°Jen jen, mi venas, kaj li sin fortrenas.¡±

Jado ridetis. ¡°Kiam mi pensis foriri? Temas nur pri mantela pretigo.¡±

¡°Jam sufiĉe malfrue, kaj neĝas,¡± sin intermetis Vanjo Li, iama mamnutristino de Jado. ¡°Ludu ankoraŭ iom kun viaj kuzinoj! Via onklino jam pretigis dolĉaĵon en sia ĉambro. Mi tuj sendos knabinon por la mantelo. Kaj la knaboj foriru?¡±

Jado aprobis ŝian proponon kaj ŝi eliĝis forigi liajn servoknabojn.

Vere, Onklino Ŝe jam atendis kun teo kaj frandaĵoj. Ŝi surtabligis ankaŭ anserajn palmojn kaj anasajn langetojn, kiujn ŝi mem peklis en gluecriza feĉo kaj kiajn Jdo admires antaŭ kelkajn tagojn, kiel ŝi mem aŭdis, en la hejmo de sinjorino Ju.

¡°Por gustumi tiaĵon oni devus havi vinon,¡± rimarkis Jado ridetante.

Ĉe lia sugesto Onklino Ŝe ordonis alporti plej bonan vinon.

Sed Vanjo Li alhastis kriante, ¡°Neniom da vino, Onklino!¡±

¡°Nur unu taseton, bona vanjo!¡± petis Jado.

¡°Sentaŭgulo! Glutu tutan poton antaŭ Avino aŭ via patrino! Memoru, tiutage ĉe mia malatento, iu diabla, verŝis vinon, por plaĉi al vi, sen zorgi pri aliula vivo aŭ morto; kaj mi ricevis du tagojn da riproĉoj.¡± Ŝi sin turnis al Onklino Ŝe. ¡°Vi ne scias, Onklino, sen vino li jam tiel aĉas, kun vino li apaĉas. Foje Avino tre ĝojis kaj lasis, ke li drinkaĉu laŭplaĉe. Sed alitage ŝi malpermesis al li tuŝi eĉ unu guton. Kial treni min en koton?¡±

¡°Trankviliĝu, maljuna etaĵo,¡± diris Onklino Ŝe ridante. ¡°Iru drinki! Mi ne lasos multe al li. Ne gravas. Cetere, se Avino dirus ion, mi prenus la respondecon.¡± Sekve al siaj servoknabinoj, ¡°Iru kun la vartistinoj, ankaŭ ili drinku iom kontraŭ la frosto.¡±

Vanjo Li povis fari nenion alian ol aliĝi al la drinkontaj.

¡°Ne necesas la vinon varmigi. Mi pli amas fridan,¡± diris Jado.

¡°Malbone, malbone,¡± admonish onklino Ŝe. ¡°Se vi trinkus malvarman vinon, via mano tremus dum skribado en al estonteco.¡±

¡°Kuzeto, vi legas ĉiajn librojn kaj akiras diversajn sciojn,¡± rimarkis Ora. ¡°Vino estas bruleca. Ĝi facile dissorbiĝas, se vi trinkos ĝin varmigitan; ĝi restos interne kaj ĉerpos la varmon de viaj organoj, se vi trinkos ĝin malvarman. Vi ne konas tian damaĝon? Ne prenu plu malvarman vinon!¡± Konvinkite Jado lasis la fridan vinon kaj petis, ke oni ĝin tepidigu.

Dume Jaspa subridis krakigante melonajn semojn per la dentoj. Ŝia servoknabino Ŝejan alportis manstovon.

¡°Kiu sendas?¡± demandis Jaspa. ¡°Kia zorgo! Ĉu oni pensus, ke mi mortos en frosto ĉi tie?¡±

¡°Ziĝan timas, ke vi malvarmumos, kaj sendas min kun la stoveto.¡±

La manstovon Jaspa prenis kaj tennis ĉe la sino. Sarkasma rideto ondis ĉirkaŭ ŝia buŝo, antaŭ ol ŝi daŭrigis, ¡°Vi aŭskultas nur ŝiajn vortojn! Sed miaj vortoj, tra unu orelo eniras, tra la dua eliras. Vi tuj obeas ŝian dikton, eĉ pli rapide ol imperiestra edikton!¡±

Jado bone sciis, ke tio celis lin, lit amen trovis nenian refuton. Li nur hihiis kaj hohois. Kaj Ora, kiu jam konis ŝian karakteron, tion ignores. Dume Onklino Ŝe admonish: ¡°Vi estas tiel delikata kaj ne povas elteni la froston. Ĉu ne bone, ke ili zorgas vin?¡±

Jaspa ridetis. ¡°Feliĉe, ke mi estas ĉe vi, Onjo. Ĉu oni ne ofendiĝus, se tio okazus en ties hejmo? Oni ne havus eĉ manstovon? Kaj mi devus preni ĝin el mia ĉambro? Oni eble imagus min aroganta kaj harpia anstataŭ vidi miajn servistinojn zorgemaj.¡±

¡°Vi, tro skrupula!¡± diris Onklino Ŝe. ¡°Tia ideo neniam okupas mian kapon.¡±

 

*Selo stinke pufa: aludo, ke la jado devas ĉiam sin kroĉi al Jdo, kies korpo, kiel tiu de ĉiu mortemulo, laŭ budhismo, entenas kvazaŭ ledpufo nur stinkajn mukaĵojn kaj fekon kaj aliajn fetoraĵojn.

                              el la ĉina: Seimin

 

RENEDOJ (el Karen-poemaro)

1.     Armene

Lunbril¡¯ al rook najlis l¡¯ urbon

de melongenoj kaj paprik¡¯

Ni kune plantis penspomarbojn

 

Fontfunde flavas lunpersik¡¯

Trankvilmuskato subfenestre

ekfloras ¡ª rara pacoplant¡¯ ¡ª

dum ombro nin surmure penetras

per franĝa vitpenik¡¯

Tintanta

muskatkrepuske font¡¯¡­

 

2.     Bohem

La tablon manoj kun bieroj

prempalpas Fortroteblas farb¡¯

ĝis la tabula lign¡¯ aperos

 

silente disbranĉanta arb¡¯

herbverdo penspurige flamos

sabliĝos rokoj sub bolid¡¯

Delfen¡¯ al mevoj versdeklamos

Mevtuko flirtos ĝis revid¡¯

 

3.     Silene

Rezin¡¯ odoras kaj boletoj

kun papilioj nuptas kros¡¯

Betulpaper¡¯ Vanesbeletoj

 

Pinligno sub penikkaras¡¯

¡ª sen ŝel¡¯, senskvama ŝvel¡¯¡ª ikonos

kaj pierisa petolem¡¯

kaperos la pentriston, kroleros

silent¡¯ en formo de poem¡¯

Omaĝas Meva Maron

 

INTER NI

¡ª el Kris Long, la 30a jan 94

  Ĉu vere vi tralegas trdukon de la Ruĝdoma Sonĝo? Ŝajnis, ke ĝi estas giganta¡­ David Hawkes, profesoro sub kiu mi iam esperis studi (li verkis elstaran enkondukon al Du Fu kun tradukoj de pluraj specoj por ĉiu poemo), eksiĝis el universitata kariero por angligi tiun romanegon (sub titolo ¡°La Rakonto de la Ŝtono¡±), kaj mi legis nur l¡¯ unuan volumon, jam 500 densajn paĝojn. Ŝajnas ke li finis per du pluaj volumoj, sed tiam jam aliaj aferoj okupis min¡­ Ĉu Seimin elektis malpli longan version? Aŭ mallongigis mem?...

s¡ª La redaktoro mem ankoraŭ ne tralegis la tutan tradukon de tiu giganta romano, entute 120 ĉapitrojn, tamen jam tralegis la antaŭjn 30 ĉapitrojn. ĈEE, la ŝtata eldonejo, decidas eldoni la 1an volumon kun 40 ĉapitroj en ĉi-jaro. Seimin tradukis la romanon laŭ la kompleta versio eldonita de la Popola Literatura Eldonejo, 1982, Pekino, kaj nenion mallongigis, eĉ kun detalaj notoj¡­ Kaj vi povas legi iujn pecojn en nia revueto¡­ (la red.)

¡ª el Edward Symoens, la 15a de marto, 94

  elkore dankas pro la regula sendado de via revueto PENSEO¡­

  Mi suppozas ke vi jam estis en kontakto kun ĉefredaktoro de la konata beletra revuo Literatura Foiro, s-ino Perla Martinelli. La teamo de tiu revuo sukcesis membrigi la E-verkistojn al la prestiĝa Internacia PEN-Asocio.

¡ª kvankam ni ankoraŭ ne opinias, ke ni kapablas membrigi nin, ĉiajn verkemulojn aŭ versemulojn en Esp., al tiu prestiĝa Internacia PEN, tamen ni ĉiam kun granda intereso legis LF kaj gratulas al tiu teamo la brilan sukceson! (la red.)

¡ª el Laŭlum, la 18an de apr. 94

  Ĉu vi ricevis mian leteron de la 23a de marto? Ĉu vi jam alkutimiĝis al la vivo sur via nova posteno en la suda urbo?... Kiel fartas PENSEO?

¡ª dankon al vi, estimate s-no! Mi kutimigas min al ĉi-tiea vivritmo, kvankam mia nova laboro lacigas min ĉiutage, tamen mi almenaŭ vespere redaktis nian revueton, eĉ per komputilo mallerte. Nu, mi deziras, ke nia eldonanto Lin, mia nuna ¡®mastro¡¯ rapide eldonu numerojn malfruiĝintajn, eĉ kun bonigaj aŭ beligaj mienoj¡­ (la red.)


                                                                                                                    ·µ»ØĿ¼