Penseo 5
                                            
novembro / 1990


el VOJAĜE EN JAPANIO

LA PACA PARKO EN HIROŜIMA

 

Cervoj paŝas sur gazon¡¯ libere,

gajaj knaboj ludas kun kolomboj.

Kie estas la viktimaj tomboj?

Blua fono klaras surĉiele.

 

Pikas nur kupol¡¯ al firmamento

sur ruino la atombombita.

Rememoras oni pri milita

la teruro antaŭ monumento.

 

Ĉirkaŭ la statuo junulina

mil paperaj gruoj sankte haĝas

kaj por la eternal PAC¡¯ omaĝas.

Do, al ĉiuj beno la anima!

 

LA NOKTA BABILADO

 

Delicas mi en verda Familio,

ĉu la vizito estas la pilgrima?

En hejm¡¯ de Osioka tre intima

kvieton ĝuas ni kun harmonio.

 

Nu, trinkas ni Maŭtajon* ĝis ebrio,

galopas babilado la senlima.

Delicas mi en Verda Familio,

ĉ la vizito estas la pilgrima?

 

Gajvoĉ¡¯ de Ŝia moŝto sinjorina:

¡°Ne drinku plu! Jen bier¡¯ kun glacio!¡±

Junaj koreoj venas per taksio,

pli viglas la babil¡¯ en Hiroŝima¡­

 

Delicas mi en Verda Familio.

 

*maŭtajo--la ĉina forta vino

 

LA BABILADO EN TOKIO

 

Hayasi Ken gustumas la viskion,

bibilas kun mi pri l¡¯ beletr-okupo.

La tem¡¯ pri lia da noveloj grupo

instigas nian humur-emocion.

 

MATEN¡¯ jukigis lian fantazion,

inter KVAROPO flirtis pimpa jupo¡­

Hayasi Ken gustumas la viskion,

babilas kun mi pri l¡¯ beletr-okupo.

 

La junulinoj tiklas la passion,

ĉu l¡¯ ĉefroruloj restas PUP¡¯ aŭ LUPO?

Al la aŭtoro pafas mia dubo:

Ĉu nun li kovas novan komedion?

 

Hayasi Ken gustumas la viskion.

 

*MATENO, KVAROPO, PUPO KAJ LUPO ¡ª la noveloj kun la gaja kaj interesa enhavo de Hayasi Ken

                                aŭg. / 1989

 

Su Shi (1037¡ª1101)

 

UNUA VIZITO AL LA RUĜA KLIFO*

 En la aŭtuno de l ajaro renxu (1082), je la deksesa de la sepa monato, mi plezurecele veturis per boato kun kelkaj amikoj al la Ruĝa Klifo. Blovis frida zefiro, kvieta estis la akvo. Mi levis pokalon kaj tostis al miaj amikoj, kaj ni skandas la odon pri la plenluno kaj kantis la versaĵon pri belulino. Post iom da tempo la luno leviĝis super la orientan monton kaj kvazaŭ vagis inter Ĉirpilo kaj Bovpaŝtisto**. La rivero vaste etendiĝis, kovrite de blanka vapornebulo, kaj la lumo sur la akvo kunfandiĝis kun la ĉielo. Ni lasis nian boaton flosi, kien ĝi volis, kiel fragmita folio sur la senlima akvomaso, kaj ni sentis nin tial liberaj, kvazaŭ ni rajdus sur facila vento, nin portanta al iu nekonata loko, kaj tiel malpezaj, kvazaŭ ni forlasus ĉi-homan mondon kaj fariĝus flugpovaj senmortuloj.

  La vino gajigis nin, kaj ni ekkantis, batante la takton sur la boatrandoj. Jen la kanto:

     Frapu la lunon rebrilantan en la akvo, kontraŭ lum¡¯ fluanta;

     Ĉar senlima, forta sopiro min tiras foren.

     Foren al mia kara, kiu estas tie en la alia fino de ĉielo.

  Iu el la amikoj, kiu estis bona flutisto, ludis akompanon al nia kanto. La tonoj ĝemis kaj singultis, kvazaŭ li estus plendanta, sopiranta, ion rakontanta. La ŝvebanta postsono tiriĝis kiel silka fadeno, kiu ne rompiĝis, ĝis ĝi vekis al dancado la drakojn, sin kaŝantajn en mallumaj kavernoj, kaj elvokis larmojn el vidvino, forlasita en sia soleca boato.

  Malĝoja en la koro, mi rektigis min sidante kaj demandis gravmiene mian amikon, kial lia muziko estas tiel trista. Li respondis:

     ¡°La luno estas bela, la steloj estas disaj,

     la korvoj kaj la pigoj flugas sudden¡­¡±

  Ĉu tiuj ĉi versoj ne estas de Cao Cao***? Rigardu okcidenten al Xiakou kaj orienten al Wuchang. Jen, kiel interplektiĝas la montoj kaj riveroj, kaj kiel imponaj ili sin prezentas en sia malhela verdo. Ĉu ĉi tie ne estas la loko, kie Cao Cao siatempe estis venkita de juna Zhou Yu****? Kiam li venkopleninte Jinzhou kaj konkerinte Jiangling, venis orienten laŭ la fluo de la rivero, liaj batalŝipoj sin intersekvis en vico mil liojn longa, kaj liaj flagoj kaj standardoj vualis la ĉielon. Kiam li enverŝis al si vinon vizaĝe al la rivero kaj skandis sian poemon kun lanco en la mano transverse, li estis la hero en sia tempo. Sed kie do li estas nun? Kompare kun li, ni estas nur fiŝkapistoj kaj arbohakistoj sur la riveraj insuloj, kun fiŝoj kaj salikokoj kaj cervoj kile kunuloj; ni veturigas nian boaton, tiel etan kiel folio, kaj tostas unu al alia trinkante vinon el botelkukurbaj ĉerpiloj. Ni estas nenio alia ol efemeroj, kiuj ĉi mondon vizitas tre mallongajn horojn, kaj ni estas tial malgrandaj, kiel greneroj en la vasta maro. Mi malĝojis, ke nia vivo estas pasema, kaj envias al ĉi potenca rivero, kiu fluas senfine. Mi dezirus kroĉiĝi al flugpova senmortulo kaj migri en la senlima spaco, aŭ brakumi la belan lunon por vivi kun ĝi eterne. Sed ve! Sciante, ke tio ne estas facile atingebla, mi konfidas ĉi tonojn, kiuj esprimas miajn sentojn, al la vento trista.¡±

  ¡°Ĉu ankaŭ vi iam pripensis la akvon kaj la lunon?¡± mi diris. ¡°Akvo ĉiam fluas, sed neniam foriĝas; la luno ĉiam Kreskas kaj malkreskas, sed nek pligrandiĝas nek malgrandiĝas. Se vi rigardas la ŝanĝiĝeman aspekton, la universo pasas en palpebruma daŭro; sed se vi rigardas la senŝanĝan aspekton, ĉiuj estaĵoj inkluzive de ni mem estas nepereeman. Nu, kial do via envoi? Cetere, ĉiu estaĵo en ĉi mondo havas sian posedanton, kaj eĉ unu hareton, kiu ne estas mia, mi neniel povas preni al mi. La solaj esceptoj estas la frida zefiro sur la rivero kaj la hela luno inter montoj. La antaŭa, kaptite de niaj oreloj, fariĝas muziko, kaj la dua, renkontite de niaj okuloj, ŝanĝiĝas al koloro. Ĉi tiujn du ni povas libere serviĝi al ni kaj ĝui por ĉiam. Ili estas neelĉerpeblaj trezoroj, liveritaj al ni de la Kreinto, kaj ni ĉiuj povas partopreni en ilia ĝuado.¡±

  Mia amiko ĝojiĝis kaj ekridis. Ni lavis la pokalojn kaj ree enverŝis al ni vinon. Post kiam ni finis la pladojn kaj fruktojn. La pokaloj kaj tereloj estis lasitaj en malordo. Kaj ni ĉiuj kuŝiĝis dormi en la boato, apogante la kapon unu sur alia, kaj ne rimarkis la lumiĝon jam ĉe la orienta horizonto.

 

*La Ruĝa Klifo¡ª konata kiel loko, kie estis batalkampo en la epoko de Tri Regnoj (220¡ª280), situas en la nuna gubernio Jiayu, prov. Hubei.

**la Ĉerpilo kaj Bovpaŝtisto¡ª nomoj de du konstelacioj.

***Cao Cao (155¡ª220)¡ª fama generalo kaj ŝtatestro dum Tri Regnoj, kiu volis konkeri Wu-regnon, sed estis venkita de Zhou Yu en 208 P.K.

****Zhou Yu¡ª generalo de Wu-regno dum Tri Regnoj, kiu venkis Cao Cao-n en la batalo ĉe la Ruĝa Klifo, tiam li nur estis 24-jara.

                                    elĉinigis Wang Chongfang

 

Pu Songling (1640 ¡ª 1715)

 

RUIYUN, LA FAMA PUTINO

(novelo)

  Ruiyun (ĵuj-jun), la fama putino en Hangzhou, estis kun senkomparaj belo kaj talento. Kiam ŝi atingis la aĝon de 14 jaroj, la prostituistino Cai volis devigi ŝin akcepti gastojn. Ŝi respondis: ¡°Ne tro hastu! Panjo, ĉar tio estas la komenco de mia dumviva karieo. La prezon, bonvole decidu laŭ via bontrovo, tamen la gaston, mi petas, lasu min mem elekti.¡±

  La prostituistino jesis kaj difinis la prezon de Ruiyun je 15 taeloj da oro. Ekde tiu tago la knabino komencis intervidiĝi kun gastoj.

  Ĉiu, kiu volas viziti ŝin, devis pagi. Tiu, kiu pages multe, povis ludi foje ŝakon kun Ruiyun aŭ ricevi de ŝi unu pentraĵon. Tiu, kiu pages malpli multe, povis resti nur momenton por trinki tason da teo ĉe ŝi. Ĉar Ruiyun estis fama jam delonge, tial ĉiutage ŝin vizitis multaj riĉaj komercistoj aŭ nobelaj sinjoridoj.

  Instruitulo He de Yuhang-gubernio ĝuis bonan reputacion pro sia talento, sed lia familio ne estis riĉa. Jam delonge He admires al Ruiyun, kvankam ne kuraĝis havi tro grandan revon esti ŝia amato, li ankaŭ prepares malgrandan summon por peti la ŝancon admiri ŝian belecon propraokule eĉ unufoje. Kiel malriĉa instruitulo, li havis la timon ke ŝi kredeble ne donus atenton al li, ĉar ŝi ja havis nubojn da vizitantoj. Tamen, tute ekster lia atendo, post interŝanĝo de kelkaj vortoj, Ruiyun akceptis lint re affable, kompleze. Ili kunsidis kaj babilis longan tempon. De ŝiaj rigardoj li povis legi senfinan amon. La knabino eĉ donacis al li improvizan poemon:

     Kial vi, kiu feliĉon aspiras,

     serĉas matene nur ĉe l¡¯ Blua Ponto?

     Se vi la jadan pistilon deziras,

     certe akiros en la homa mondo.*

  Instruitulo He ege raviĝis de la poemo. Ĝuste kiam li volas ion diri, la juna ĉambristino anoncis alvenon de alia gasto, do li adiaŭis haste.

  Reveninte hejmen, Instruitulo He legis la poemon foj-refoje, tute droninte en amo al ŝi, eĉ sonĝe. Ne povante ŝin deteni, post unu / du tagoj li prenis iom da mono kaj revizitis al la bordello. Ruiyun akceptis lin pli intime, kaj, sidante al pl pli proksime, ŝi demandis mallaŭte: ¡°Ĉu vi povas pasigi unu nokton ĉe mi?¡±

  ¡°Kiel malriĉa instruitulo, mi povas dediĉi al la koramatino, nur profundan amon,¡± respondis He, ¡°por la momenta intervidiĝo mi jam elĉerpis mian monrimedon. Nun mi vidas vin, do plenumiĝis jam mia longtempa deziro. Kiel ni aŭdacas havi nerealan plian revon vin tuŝi?¡±

  Aŭdinte tion, Ruiyun sentis grandan malĝojon. Ambaŭ eksilentis. Kiam la Instruitulo He restis tie longe, la prostituistino foj-refoje vokadis Ruiyun urĝigante ŝin akcepti alian gaston. Vole-nevole Instruitulo He devis foririr kun peza koro.

  Li ja volis konsumi sian tutan havaĵon por pasigi unu nokton ĉe Ruiyun. Sed, pensante pri la korŝira disiĝo en la sekvanta mateno, li sentas pli grandan doloron kaj tute elvaporiĝis lia am-sopiro. Deprimiĝinte li rompis ĉian rilaton kun Ruiyun.

  Kelkaj monatoj pasis, sed Ruiyun ankoraŭ ne decidis sian unuan amaton. Pri tio la prostituistino tiel malkontentis, ke ŝi eĉ havis la intencon perforte devigi ŝin akcepti viron.

  Iutage, pages instruitulo por viziti al Ruiyun. Li sides babilante kun ŝi nelonge, kaj, stariginte premis per fingro al ŝia frunto kun parolo: ¡°Ho, bedaŭrinde, bedaŭrinde!¡± kaj foriris.

  Kiam Ruiyun revenis sendinte sian gaston, ĉiuj vidis sur ŝia frunto inke nigran postsignon de fingro, kiu fariĝis pli okulfrapa post lavado. La nigra makulo pligrandiĝis dum kelkaj tagoj, kaj post jaro ĝi kovris eĉ ŝian nazon kaj vangon. Ĉiuj, kiuj vidis tion, mokis ŝin kaj venis por ŝi neniu vizitanto.

  La prostituistino senigis de ŝi ĉian ornamaĵon kaj laborigis ŝin kiel servistinon. Ruiyun malforta ne kapablis fari pezajn korplaborojn kaj velkis kun ĉiu tago.

  Informiĝinte pri tio, Instruitulo He vizitis tian kaj vidis ke ŝi laboris en kuirejo, kun taŭza hararo, aspektis kiel malbela fantomo. Kiam Ruiyun ekvidis lin,ŝi turnis ŝian vizaĝon al la muro. Kun granda kompato al ŝi, He diris al la prostituistino ke li volas aĉeti ŝin kiel edzinon. La prostituistino konsentis tion.

  Instruitulo He vendis sian bienon, vestaĵojn k.c. kaj elaĉetis Ruiyun hejmen.

  Enirinte la pordon, Ruiyun plorsingultis amare tenante lian manikon. Konsiderante sian malbelon, ŝi konsentis servi al li, anstataŭ kiel edzino, nur kiel kromedzino. Sed Instruitulo He diris: ¡°La plej kara en la vivo estas vera amo. Vi ne avaris vian amon al mi kiam vi estis fama, furora. Ĉu mi povas forgesi vin, kiam vi estas en malfortuno?¡±

  Instruitulo He do prenis ŝin kiel sian edzinon kaj rifuzis geedziĝi kun alia virino. Ĉiuj, kiuj informiĝis pri tio, lin mokridis. Sed li amis Ruiyun pli fidele kaj profunde.

  Post pli ol unu jaro, He hazarde vojaĝis al Suzhou kaj restis en la sama hotelo kiel alia instruitulo, kiu demandis al li: ¡°En Hangzhou estis fama putino nomata Ruiyun, ĉu vi scias, kiel ŝi vivas lastatempe?¡±

  Kiam He diris al li ke ŝi jam edziniĝis, li redemandis: ¡°Al kiu?¡±

  ¡°Al homo kiel mi.¡±

  ¡°Se ŝi edziniĝis al homo kiel vi, ŝi ja trovis taŭgan personon. Sed ĉu vi scias kiom li pages por ŝi?¡±

  ¡°La prezo estis ne alta, ĉar ŝi havis strangan malsanon. Alie, ĉu homo kiel mi povus aĉeti belulinon el bordello?¡±

  ¡°Ĉu estas vere, ke la homo similas al vi?¡± insiste demandis la gasto.

  He trovis la demandon ne ordinara, tial li ankaŭ demandis kial li estas tiel scivolema pri la vero, kaj tiu lasta respondis kun rideto: ¡°Por diri malkaŝe, mi mem ankaŭ vidis ŝin unufoje kaj tre bedaŭris pri tio, ke ŝi, tiel bla knabino, fariĝis tamen putino en bordello. Sekve mi uzis malgrandan magion senigi al ŝi la briloon tamen rezervante la senmakulan jadon pork e la vera fidela persono ŝin ricevu!¡±

  ¡°Vi do ankaŭ povas forigi la makulon kiun vi estigis al ŝi, ĉu?¡± urĝe demandis He.

  ¡°Jes, kompreneble!¡± la gasto ridis responde, ¡°sed tiu homo devas mem veni kaj sincere min peti.¡±

  He tuj stariĝis kaj riverencis al li, dirante, ¡°La homo, kiu edziĝis al Ruiyun, ja estas mi!¡±

  Kun ĝojo la gasto diris: ¡°En la mondo nu rla vera talentulo havas fidelan amon kiu ne ŝanĝiĝos por ekstera aspekto. Nun venu al via hejmo kaj mi rdonos belon al via edzino.¡±

  Ili revenis kune al la hejmo de He. Kiam He volis igi la edzinon aranĝi iom da vino aŭ manĝaĵo, la gasto lin haltigis dirante:

  ¡°Unue mi faru mian magion, por ŝin ĝojigi antaŭ prepare de drinkaĵo.¡±

  Laŭ ordono de la gasto alportiĝis vazo da pura akvo. Kaj, farinte kelkajn magiajn desegnojn per siaj fingroj en la akvo, la gasto diris: ¡°Lavu vizaĝon per tiu ĉi akvo kaj via edzino tuj resaniĝos. Sed ŝi eliru por danki la kuraciston!¡±

  Kun kora rido He portis la akvon en la ĉambron. Li staris tie rigardi kiel Ruiyun lavis al si la vizaĝon. Ĉie, kie la akvo lavis, fariĝis brila kaj purblanka, kaj ŝi aspektis tiel ĉarma kiel antaŭe.

  La geedzoj sentis grandan dankon al la gasto. Kiam ili kune eliris por diri tion, la gasto jam malaperis, nenie retrovebla. Ili kredis, ke li estis feo.

 

*La implica enhavo estis geedziĝ-propono. Laŭ kurioza rakonto de Tang-dinastio: Kiam instruitulo Pei Hong paŝis dum sia vojaĝo ĉe la stacio Blua Ponto, li petis al virino ke ŝi provizu al li iom da trinkaĵo, kaj ekfalis en amon al Yunying, la bela filino de la virino kiam la knabino servis al lid um trinko. La virino diris al li, ke ŝi havas feajn drogojn kiuj ankoraŭ bezonas pretigon¡ªpistadon per jadaj pistilo kaj pistujo, kaj ke ŝi donu la manon de sia filino al li nur li povus trovi kaj doni la jadajn pistilon kaj pistujon kiel gefianĉi-donacaĵojn. Fine, Pei plenumis tion kaj geedziĝis kun Yunying.

                                       elĉinigis Guozhu

 

Li Shangyin (813¡ª858)

 

CHANG  E

 

Sur glimekran¡¯ candela ombro fundas,

La Lakts Vojo en aŭror¡¯ profundas.

Ŝi pentas, ŝtelglutinte eliksiron,

soleco ĉiunokte ŝin inundas.

 

EN MALPROKSIMA ANGULO

 

Printempe subiras sunbrilo

en la malproksima angulo.

Sur l¡¯ altan petalon, triolo,

aspergu per via larmrulo.

                                   trad. Shi Chengtai

 

Paĝo de ĈINESKOJ

Laŭ ĉinesko CAISANGZI*

 

Li Weilun

 

PETRELO KAJ AGLO

 

Ŝtormas, muĝas mar-ondoj.

   Brilas stelo

   en malhelo,

Ho, ĝi estas petrelo!

 

Aglo ŝvebas tra nuboj.

   Ĉu kaĝbelo

   ĝia cello?

Al ĝi plaĉas ĉielo!

 

Lu Jixin

 

L¡¯ OKULPARO

 

Ridetas l¡¯ okulparo

   kiel suno

   kaj ol suno,

kun vivoplena juno.

 

Ĝi ankaŭ brilos nokte

   kiel luno

   kaj ol luno,

sur ondoplaŭda duno?

 

*CAISANGZI: ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvar versoj de 7, 4, 4, 7 silaboj, laŭ rimaranĝo de x, a, a, a. (x=senrima)

 

INTER NI

el W.Auld, Anglio

¡­

  Ankaŭ la unuan numeron de PENSEO mi ricevis, kaj mi dankas kaj varme gratulas vin. Mi deziras al via revueto longan vivon kaj daŭran sukceson. Aparte miriĝas kiu la poemformo tiaoxiaoling, kun ties kvar elstare sukcesaj ekzemploj. Kiel la poetoj ŝatas turmenti sin, ligante sin per ĉiam pli striktaj katenoj! Mi ne konas pli rigoran formon ol tiaoxiaoling! Sed tamen, kiel tafaj! Mi eble represos ilin en LA BRITA ESPERANTISTO, por iomete pli diskonigi la formon. Gratulon vere sinceran al Guozhu kaj Lu Jixin. Entute PENSEO ŝajnas al mi tre interesa legaĵo.

  ¡­

 

el Kuroda Masayuki, Japanio

  ¡­

  Gratulon! Estu prospera! Por via ekiro al la nova promesplena vojaĝo! Samtempe min konsternis la ĉefkolumno kun miaj nomo kaj hajkoj. Elkoran gratulon mi tre ĝoje esprimas al vi, konfirmante en la koro, ke vi ja certe burĝonigas promesplenan PENSEON, eĉ nur sur arida glebo.

  ¡­

  Via invito al PENSEO min kontribuigi devas esti por mi la plej honora plezuriga propono.

 

el s-ano Ĵelezo, Pekino, Ĉinio

  ¡­

  Ricevante vian leteron kaj PENSEON, mi ekstazas!

  ¡­ Hodiaŭ mi vidas, ke la beletra revueto aperas, kvankam ĝi estas sproso, tamen mi tre ĝojas. Mi jam estas 80-jara oldulo, sed mi propones al vi: vaste unuigu samideanojn, kune strebu! Mi volonte helpas vin, kiel subtenanto de PENSEO.
¡¡


                                                                                                                                                     ·µ»ØĿ¼