Penseo 50

Aŭgusto / 1994


 

Jen, mi redaktas la 50an numeron de nia revueto, tiu ¡°la 50a¡± tuj tiklas min: tia nombro devas esti la jubilee (laŭ nia PIV), kiel ni ne gratulas pro tio, almenaŭ por ni mem, la redaktoro, eldonanto, kaj kunlaborantoj¡­ Sed, per kia maniero ni gratulas? Ŝajnas al mi, ke neniun mi trovas, krom mi mem babilas iomete kun niaj karaj legantoj-amikoj.

Kiam la revueto estis lanĉita je la Julio de 1990 en Ĉinio (Shi en la norda Tailai, Lin en la suda Kantono kaj Guozhu en la meza Huangshi interkonsiliĝis pri la eldona ebleco, kaj nia juna samideano Even fariĝis la unua mecenato), ni ne havis memfidon, ĉu ni povos eldoni la revueton pli longatempe? Tamen hodiaŭ nia Penseo vivas plu, eĉ posedas sian la 50an numeron, jubilean. Ĉi tie mi elkore dankas al niaj legantoj kaj kunlaborantoj (inter kiuj vi povas trovi nomojn de G. Waringhien, W. Auld, Kris Long, Meva Maron, Ada Csiszar, Daŝgupto, Kurada M, kaj aliaj), multaj leteroj el diversaj partoj de nia terglobo donis kaj donas al ni fervoran aŭ favoran subtenadon, kuraĝigojn, eĉ iuj amikoj monsubtenas nin; kaj kelkaj revuoj el la verda mondo, ekz. Esperanto, La Kancerkliniko, La Gazeto, Heroldo de Esperanto k.a., menciis pri Penseo, s-ino Mela de IEI en Hago donis la kritikon pri la lingva uzo en la revueto kaj porbonigan proponon; nia kolego Mine Yositaka ĉiam zorgas sorton de la revueto¡­

Do, ĝis aŭgusto de 1994 aperis sume 50 n-roj kun 200 ilustritaj paĝoj, en kiuj troviĝis originalaj poemoj, tradukaj poemoj de Li Bai, Du Fu, Li Qingzhao¡­ el la antikva epoko kaj kelkaj el la nuna Ĉinio; la juna s-ano Mao Zifu debutis ekde nia revueto (nun liaj poemoj jam eksterlanden aperies sur paĝo de Monato!); Guozhu omaĝis la interesajn mirrakontojn el la majstroverko Strangaĵoj de Liaozhai far Pu Songling kaj pecojn el novelojn de Tang-dinastio k.a.; eĉ la pecoj de la elstara traduko de la plej granda romano en la ĉina historio, la Ruĝdoma Sonĝo, elĉinigita de Seimin, donis al nia revueto la unuafoje aperan honoron! Ni ankoraŭ prove almiksis la ekzotikajn Ĉineskojn en la Verdan Parnason, tiu provo estas ¡®Ĉu sukceso aŭ fiasko¡¯? mi ne scias¡­

Kia hazardo! Mi mencias pri alia 50: nia eldonanto, s-ano Lin Liyuan en ĉi-julio havis sian 50an naskiĝtagon, do, dum ni ni gratulas la jubileon de Penseo, kiun li ĉiam zorgis, ni ankaŭ samtempe gratulas al s-ano Lin!

Karaj amikoj-legantoj, daŭre etendu viajn subtenajn manojn por pluvivigi nian revueton! Kaj ni, certe pli bone, pli zorge kultivos tiun ĉi floreton inter bedoj en la ĝardeno de nia Esp-kulturo!

Bis! la alia 50a jubilee numero! ni esperu!

                                       la red.

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

TRA AKCIDENTO

¡ª jubilee al Penseo

tra akcidento ĉevaleto

sub l¡¯ aŭtomedo galopadas.

troo da fajr¡¯ kaj akv¡¯ invadas

la vojon. spite per impeto

 

ŝi almilitas ilin, veto?

ne! ŝvito pena jen kaskadas

tra akcidento ĉevaleto

sub l¡¯ aŭtomedo galopadas

 

la serenade son-alseto

modestas tamen ne paradas;

¡°tra ra ra¡­¡± l¡¯ aŭtomed¡¯ ruladas.

eternen flugas kiel ĵeto

 

super nuraoj ĉevaleto¡­

 

Cao Xueqing (1715¡ª1724)

 

EN FERA SOJL¡¯ FENIKSA MONTRIS SIN FURIO

¡ª el la 15a ĉapitro de la Sonĝo en Ruĝa Domo

Ankaŭ Feniksa mallonge sides. Ŝi sin retiris en la ripozan ĉambron, akompanante de l¡¯ abatino, kiu, profite de tio, ke trovinte nenion por fari, ĉiuj oldaj kaj junaj servistinoj jam foriĝis trovi sian ripozon, krom kelkaj intimaj servoknabinoj, flustris:

¡°Mi havas ian aferon kaj devas iri al la Matrona Moŝto. Sed mi preferas aŭskulti unue vian instrukcion.¡±

La juna sinjorino demandis pri kio temas.

¡°Amitabo! Kiam mi servis en la monakinejo Sancaj de la gubernio Cang-an, ni havis grandan bienulon Zang kiel solidan apogon. Lia filino Zinge ofte venis al nip or oferi incensojn. Foje ŝin vidis sinjorido Li, Bofrato de la estro de Cang-an. Ŝi tuj plaĉis al li, kaj li sendis svatistinon. Sed ŝi estis jam fianĉinigita al la filo de la eksinspektoro de Cang-an. La familio Zang divenis, ke la eksinspektoro ne konsentos pri nuligo de la gefianĉeco kaj pro tio diris al la svatistino, ke la filino havas jam fianĉon. Sed sinjorido Li obstine volis preni ŝian manon. La familio Zang do havis nenian ideon kaj falis en duflankan malfacilon. Informite pri tio familianoj de la eksinspektoro venis insulti Zang. Anstataŭ fari demandon pri la fakto, ili riproĉis, ke unu ino estas donita al kelkaj homoj. Ili rifuzis repreni sian fianĉigan doton kaj eĉ faris akuzadon. La familio Zang forte koleris kaj sendis homojn al la ĉefurbo por trovi vojon, kondukontan al la dota redono.

¡°Mi scias, ke generalo Jun en Cang-an estas amiko de via familio. Se Matrono Vang konfidos al la Sinjorina Mosto, ke li skribu leteron al la generalo, ke tiu donu unu vorton al la antaŭa inspektoro, mi kredas, la inspektoro ne povas ne obei. Kaj se la afero tiel finiĝos, la familio Zang persone esprimos dankon kaj respekton, eĉ je la kosto de la tuta hejmo.¡±

Feniksa ekridis. ¡°Bagatelo! Sed bedaŭrinde nia Matrono jam ne tuŝas plu tiajn aferojn.¡±

Tiuokaze vi do povas decide.¡±

¡°Al mi ne mankas arĝento. Mi ne ŝovas la nazon.¡±

La abatino staris kun longa nazo, ellasinte sekan suspiron. Post longa paŭzo ŝi murmuris, kvazaŭ al si mem. ¡°Sed la familio Zang jam scias, ke mi petos helpon de la Domo. Ili povus pensi, ke neniu el tiel granda domo kapablas aranĝi la aferon. Kiel ili povus atendi, ke oni ne havas tempon nek avidas ilian arĝenton!¡±

Tiuj vortoj tiel ekscite spronis Feniksan, ke ŝi preskaŭ kriis.

¡°Vi bone konas min, mi neniam kredas inferan repagon. Mi volas, mi povas! Tri mil taelojn, kaj mi faciligos al li la spiron!¡±

Aŭdinte tion la olda monakino ege ĝojis.

¡°Bone! Bonege!¡± ŝi litanies.

¡°Mi ne estas tia, kia el la peristaĉoj, kiuj kaŝas nur monon. La trimil estas por tio, ke sendotaj servistoj gajnu iom da rekompenco pro la klopodo. Mi neniom prenos. Eĉ tridek mil taelojn mi povas elpoŝigi.¡±

¡°Vere, vere! Bonvole do ŝutu vian favoron morgaŭ!¡±

¡°Ĉu vi ne vidas mian okupitecon! Kie oni ne bezonas min? Sed mi rapide finos ĝin, se mi jam promesas al vi.¡±

¡°Tia afereto, se iu alia tuŝus ĝin, terure kirlus kaj rulus. Sed ĝi estas vera bagatelo en viaj manoj. Eĉ multe pli grandan vi facile manipulas. Kiel oni diris, ¡®La kapabla pli multe faru.¡¯ La Matrona Moŝto vidas vin tiel kapabla, ke vi bone faras ĉion, ĉu grandan, ĉu bagatelan, ŝi do lasas al vi ĉiajn aferojn. Sed aliflanke, mi esperas, ke vi bone fartas.¡±

Ju pli la oldulino flatis, des pli la koro de Feniksa ĝoje batis. Ŝi jam tute forgesis sian lacon kaj ankoraŭ pli vigle babilis kun la abatino.

Ekregis mallumo, kaj vidiĝis neniu. Profite de tio Cin Zong iris serĉi la amatinon. Atinginte la malantaŭan ĉambron li vidis ŝin lavi teservicon. Li alflugis, ŝin brakumis kaj kisis. Ŝi ektimis kaj, stamfante, krietis:

¡°Kio? Jam ne! Alie mi krios.¡±

¡°Kara mia!¡± petis Cin Zong. ¡°Mi preskaŭ mortas de sopirado. Se hodiaŭ vi denove rifuzos, mi min mortigos ĉi tie!¡±

¡°Kion vi volas! Atendu, ĝis mi saltos el ĉi tiu infero, for de tiuj inaĉoj!¡±

¡°Facile! Sed for a akvo ne sukcesas forigi la nunan soifon.¡±

Kaj li estingis la lampoon, antaŭ ol portis ŝin sur terliton. Kontraŭ lia manovrado Zineng baraktis kaj baraktis, kaj fine sin lasis al li, ne krii kuraĝante.

Kiam la knabo delicis, iu englitis kaj premis ilin, pro kio ambaŭ tiel panikis, ke eĉ moveton ili ne faris. Tamen la premanto, jam ne regante sin, ekhihiis. Jen Jado! Cin Zong tuj sin levis.

¡°Kio do!¡± li plendis.

¡°Mi alarmus, se vi ne farus laŭ mi,¡± ride diris Jado.

Ege honta, Zineng forkuris en la obskuro. Jado tiris sian amikon eksteren.

¡°Hm, vi obstine negis?¡±

¡°Estu bone. Diru al neniu! Mi plenumos ĉion, kion vi volos.¡±

¡°Nun lasu! Poste mi kalkulos kun vi, kiam ni kuŝos.¡±

Tempis enlitiĝi. Feniksa okupis la internan ĉambron, dum Jado kaj Cin Zong la eksteran, kaj iliaj servistinoj sin sternis sur la planko aŭ deĵoris garde. Timante, ke la animita jado perdiĝos, Feniksa ordonis, ke oni alportu ĝin post kiam Jado endormiĝos. Ŝi metis ĝin sub sian kapkusenon.

Kian kalkulon Jado faris kun Cin Zong? Mi ne vidis tial ne notis. Tio restu do en nebulo, ĉar mi ne aŭdace spekulativi.

Feniksa ordonis sekretigi la konfidon de l¡¯ abatino al Laj Vang. Kaptinte la sencon tiu ĉi lasta prompte kuris en la urbon kaj trovis la ĉefsekretarion, kiu skribu leteron en la nomo de Ĝa Lian. Samnokte Laj Vang rapidis kun letero al gubernio Cang-an, dista je kvindek kilometroj. En du tagoj la afero estis glate aranĝita. La generalo, nomata Jun Gŭang, kiu de longe ĝuis favoron de l¡¯ familio Ĝa, tuj akceptis la por li facile plenumeblan peton kaj skribis respondon.

¡­

Riceinte la respondon de Jun Gŭang, Feniksa komprenis, ke ĉio venis al ordo. La olda monakino informis al familio Zang, ke oni jam solves la problemon. Kaj vere, tiu eksinspektoro reprenis sian fianĉigan doton, glutante koleron el humiligo. Sed, kontraste al la gepatroj, kiuj avidis nur potencon kaj riĉecon, Zinge sin montris tiel principa kaj sentema, ke ŝi, sciiĝinte pri la rompo de l¡¯ gefianĉeco, prnis kanaban ŝnuron kaj sin pendumis. Aŭdinte per ŝia suicido, la filo de l¡¯ eksinspektoro, same fidela kaj amema, sin dronigis, por esti merita al la fianĉino. Ho, kia la du familioj, kiuj perdis kaj monon kaj homojn!

Tamen Feniksa facile akiris la trimil taelojn, pri kio Matrono Vang kaj aliaj neniom informiĝis. De tiam ŝi estis pli kaj pli aŭdaca kaj arbitra.

                      elĉinigis Seimin

 

Laŭlum

 

VULKANOJ

Vulkanoj erupcias,

tertremoj koluzias,

diluvo ruinigas,

tajfuno hysterias.

 

Ĉi tio jam sufiĉas,

ke l¡¯ mondo malfeliĉas,

aldone sed al tio,

malpacoj ĉe ni riĉas.

 

Per pulvo kaj fusiloj,

raketoj kun flugiloj,

bazukoj kaj obusoj

viglegas militiroj.

 

Se plagojn ni mem kreos,

certege ni pereos.

 

Li Yin

 

SINJORINO GUOGUO

 En Chang'an malriĉa bonzo ĉifone vestita vendis malgrandan simion, kiu komprenis homan parolon kaj povis servi al homo. Informiĝinte pri tio, S-ino Guoguo sendis alvoki la bonzon kaj, kiam li alvenis, ŝi donis aŭdiencon kaj demandis pri la detalo.

"Mi loĝis en la okcidenta Sichuan," respondis la bonzo, " kaj vivis en montaro pli ol 20 jarojn. Foje, grupo da simioj iris preter mia loĝejo kaj postlasis tiun ĉi simieton. Pro kompato mi prenis ĝin. Post nur duonjaro, la malgranda simio jam lernis kompreni homan volon kaj parolon. Nun ĝi povas fari kion ajn vi esperas, do mi havas kvazaŭ disĉiplon. Hieraŭ mi alvenis la urbon, sed mankas al mi mono, kiel mi povus ankoraŭ teni ĝin longan tempon ĉe mi? Tial mi vendas ĝin en foiro."

S-ino Guoguo diris: "Restigu la simieton ĉe mi kaj mi pagu al vi rulaĵon da silkaĵo."

La bonzo kore dankis kaj foriris.

Ekde tiam la simieto akompanis S-inon Guoguo tagnokte kaj tre plaĉis al ŝi. Post duonjaro, la Honorinda Damo Yang, la Imperiestra Nobledzino , donacis al ŝi ganodermon. S-ino Guoguo alvenigis la simieton aprezi kaj ludi. La simieto ekfalis teren antaŭ la S-ino kaj transformiĝis en knabon, belaspektan, 14- aŭ 15-jaran.

Surprizite S-ino Guoguo krie demandis kiu li estas?

La knabo respondis : "Mi naskiĝis en familio Yuan (simio). La bonzo, kiu vendis min, vivis en montaro de Sichuan, kie mia patro kolektis drogherbojn. Foje li kunportis min kun si kaj mi vivis en montaro tri jarojn. Mia patro ofte manĝigis min per drogherboj, kaj foje, mi ne sciis kial, mi ekfariĝis simieto. Mia patro ektimis kaj forlasis min. Tiel, mi estis prenita de la bonzo kaj li vendis min al via domo. Kvankam mi ne povis paroli, tamen memoris ĉiom da okazintaĵoj. Post mia alveno, mi estis favorita de via granda komplezo, mi vere volis rakonti ĉion al vi, sed mi ege bedaŭris kee mi povis paroli nenion. Sekve, en noktmezo mi ofte ploradis pri mi mem. Nun, senatendite, mi refariĝis homo, kaj mi ne scias kiel vi traktos min?"

Aŭdinte la strangan rakonton, S-ino Guoguo tre miris. Ŝi ordonis ke ke li vestu sin per silkaj vestoj kaj servu kiel unu el ŝiaj sekvantoj. Ŝi ĉiam tenis tion sekreta. En tri jaroj la knabo fariĝis ankoraŭ pli bela. Ankaŭ la Imperiestra Nobledzino plurfoje venis por vidi lin. timante, ke li estus forprenita de alia, S-ino Guoguo do fermis lin en kabineton, ne permesante lin eliri. La knabo havis specialan ŝaton al medicinaĵoj, kaj S-ino Guoguo ordonis ĉambristinon ofte sendi tion kiel lian manĝaĵon. Iutage, la knabo kaj la ĉambristino ambaŭ subite fariĝis simioj. Surprizite, la S-ino ordonis sagmortigi ilin, sed trovis , ke la knabo fakte estis ligna figuro !

         --el Volumo 368 de Taiping Guang Ji (Ampleksa Antologio de Taiping)

trad. Guozhu

 

Mao Zifu

 

PENSEA KONFESO

¡ª al s-ano Shi dum la alveno de la 50a n-ro de nia revueto Penseo

temp¡¯

flugas for el pen-kontempl¡¯

ne! ĉe vi

restas ben-printemp¡¯

 

re

freŝas velka mi kaj tre

viglas nun

spite al bore¡¯

 

se

mankus flego de vi, ve,

nu, jam mi

dronus en pere¡¯

 

temp¡¯

flugas for el ben-kontempl¡¯

ne! ĉe vi

regas bluprintemp¡¯

                       1994-06, Changde


                                                                                                   ·µ»ØĿ¼