Penseo 52

Oktobro / 1994


 

Gnail

 

AL PENSEO

La evuluo de ĉiu ajn lingvo ja intime rilatas kun la social vivo de la homaro. Disiĝinte de la social vivo de la homaro, lingvo certe paŝis al pereo.

La primara aplikado de la lingvo, estis la ĉiutaga interkomunikado de la vasta popolamaso, Dank¡¯ al tia interkomunikado, lingvo do fariĝis enkorpiĝo de la vivo, kiel okazis ĉe naciaj lingvoj, tiel ankaŭ ĉe la internacia lingvo.

Tamen, por altigi sin ĝis perfecta grado, lingvo bezonas rafinadon pli superan ol buŝa lingvo, kaj tiel ekestiĝis literature en skribo, kiu donis la plej bonan ŝancon por la evoluo de la lingvo. Kiu ajn riĉa lingvo, certe havis historion de literature kun brilaj sukcesoj en aplikado de tiu ĉi lingvo.

Esperanto havis historion de nur iom pli ol cent jaroj. Ĝi ankora estas en la infaneco de lingva evoluo.

En la unua tempo, kiam ĝi naskiĝis kiel nova lingvo kaj disvastiĝis al la mondo, la pioniroj jam komencis traduki per tiu ĉi lingvo parton da riĉaĵoj el la trezorejo de la monda literature, kaj, samtempe, ankaŭ verkis originale en la nova lingvo literaturaĵojn.

Preskaŭ ĉiuj stilistoj de Esperanto estis eksplutantoj sur virga tero de la Eso-a literature.

La vojo kreita de ili, kondukis al la pli kaj pli prospera Esp-a literature hodiaŭ. Nature, ke la Esp-a literature havis tiel brilan hodiaŭon, la merito ŝuldas ne al iu aŭ kelkaj homoj, sed dankas al ĉiuj laborantoj, kiuj persistas en la posteno por idealo.

Ni firme kredas, ke, same kiel ĉiu nacia lingvo, kune kun la senĉesa kresko de la riĉaĵoj de literature, la vivanta lingvo kun etna vivo ¡ª Esperanto havos brilan perspektivon.

Mi ne intencas preni Esp-an literaturon kiel specialan temon por babili. Ti one estas la cello de mia tiu ĉi mallonga artikolo; kaj tio ankaŭ multe superis kion mia kapablo povus atingi.

Pro diversaj limigecoj, ĝis nun mi ankoraŭ restas fremdulo por la Esp-a literature ekstere de Ĉinio.

Tamen, finfine, mi ankoraŭ memoras, ke, jam frue en la mezzo de la 70aj jaroj, kiam mi ekkontaktis kun literaturaĵoj, tradukitaj aŭ verkitaj de eŭropaj esp-istoj, mi rimarkis la ekstreme grandan diferencon inter ili kaj la literaturaĵoj, tradukitaj aŭ verkitaj de ĉinaj esp-istoj, nome, tiuj lastaj plej ofte estis nur transparoliloj de certa politico, dum la unuaj ¡ª plejparte voĉoj de homeco.

La rolo de literature devas esti tio ke ĝi igu la skuiĝantan vivon de la homa mondo ekvilibra kaj akorda.

Literaturo devas veki la konsciencon en la koro de homoj, kaj kuraĝigi la amason praktiki fratamon, ¡°rigardante la homaron unu granda familio¡±.

Mi iam estis profunde kortuŝita de la literaturaj verkoj plenaj de homeco kaj ne povis deteni min de larmado ¡ª literature ja tiel nutris human koron.

Literaturo devas paroli por homoj. Ĝi ne devis, laŭ ordono de potenco, fabriki fiaĵojn malhomecan aŭ, eĉ antihomecan.

Tio estas aparte pli grava por la Esp-a literature, ĉar Esperanto mem originis de nobla spirito.

Ĝis nun, inter la klasikaj verkoj de Esp-a literature, ankoraŭ troviĝis neniu verko, kreita de ĉina esp-isto. Tio eble estis kaŭzita de la specifa historia medio, sed ne aludis ke la spirita produktaĵo de tiu ĉ nacio neniam povis atingi la alton rekonatan de la mondo.

Kaj, literature povas esti akceptata de la homa koro nur tiam, kiam ĝi radikale liberiĝis de la katenoj de diversaj flankoj neliteraturaj kaj iris al la vojo de vera literature por la homo.

Ekde la mezzo de la 80aj jaroj, la moderna literature de Ĉinio havis relative pli grandan impeton. Kvankam aperies ankoraŭ neniu ĉefverko, tamen, estas jam ne malofte videblaj la longaj aŭ mallongaj verkoj plene saturitaj per homeco ¡ª tio estas fakto. Sed la viveco de la moderna ĉina literature ankoraŭ ne puŝmalfermis la kluzon de ĉina Esperanto-literaturo.

Ĉina Esperanto-literaturo ĝenerale ankoraŭ ne transiris la malnovan heĝon.

Nun, Grabowski-premio jam estas proklamita al malgranda Esp-a literature revuo Penseo, redaktita kaj eldonita de kelkaj senfamaj neprofesiaj esp-istoj. Tio estas aparta gloro, kaj ankaŭ grandega sprono de la internacia Esp-a rondo al la ĉinaj Esp-literaturistoj.

Mi volas, ke la amikoj, kiuj okupas sin per Penseo, utiligante tiun ŝancon, mem kritike revuu la sukcesojn kaj malsukcesojn en sia laboro, kaj kulturu Penseon literature ĝardeno, plene libere reliefiganta la noblan ideon de Esperanto kaj merita al Grabowski-premio. Tio sendube estos utila por la disvastiĝo de la internacia helpa lingvo, kaj, por evoluo de la internacia helpa lingvo, Penseo ankaŭ glore oferis sian forton.

                                  1994-08-30. Chengdu

                                   trad. Guozhu

 

Shi Chengtai

 

DUM STAFETO

¡ª al mia juna amiko Wang Hanping

Kial en Esp-movadon vi misiras?

al vi demandas Jad en kabineto.

Por ideala serĉo? En silento

pri tio vi nenion ride diras.

 

Via rigard¡¯ sur mi kaj Jad drapiras:

por kio, do, vi? Restu en sekreto.

Kial en Esp-movadon vi misiras?

al vi demandas Jad en kabineto.

 

Pri la zigzaga vojo ni babilas,

pri Tikos, Zensto kaj Armand, poeto¡­

La torĉon de l¡¯ movado dum stafeto

transdonu al vi, junaj ni deziras!

 

Kial en Esp-movadon vi misiras¡­

 

Cao Xueqing (1724¡ª1764)

 

PARFUMON SENDIS JAD¡¯ AMEME

¡ª el la 19a ĉapitro de la Sonĝo en la Ruĝa Domo

Jado eliris por viziti Jaspan, kiu siestas en sia lito. Ŝiaj servoknabinoj jam permesis al si okupiĝi pri io propra ekstere, kaj tial kvieto Regis en la ĉambro. Li levis la broditan kurtenon kaj paŝis en la internan ĉambron.

¡°Bona kuzino!¡± li vokis, ŝin puŝante. ¡°Kial tuj post la manĝo?¡±

Vidinte, kiu ŝin vekis, ŝi petis, ¡°Eksteren! Hieraŭ nokte mi maldormis. Mi sentas doloron tra la tuta korpo.¡±

¡°Iom da dolor one gravas, sed se vi endormiĝus, vi vere malsaniĝus. Mi vin distru, kontraŭ la dormemo.¡±

¡°Jam ne dormemas,¡± ŝi malfermis la okulojn. ¡°Mi iom ripozu kaj vi, pli bone, aliloken ludi! Poste revenu!¡±

¡°Sed kien? Ĉiu tedas.¡± Li milde ŝin kubutis.

Subpremita rido fine ellasiĝis kaj ŝi ¡ª

¡°Nu, se ivi nepre volas resti, iru sidi tie, pli dece. Kaj ni babilu!¡±

¡°Ankaŭ mi kuŝu!¡±

¡°Laŭ via plaĉo!¡±

¡°Sen alia kapkuseno. Ĝi do estu komuna!¡±

¡°Furze! Ĉu ne en la ekstera ĉambro? Iru por unu!¡±

Li trenis sin eksteren kaj tuj reenvenis. ¡°Naŭzas kusenaĉo stenka oldulina!¡±

Ŝi eksplodis per rido, ovrinte la okulojn, kaj sin levetis. ¡°Vi, vera plago! Do!¡± Ŝi puŝis sian kapkusenon al li kaj prenis alian por si. Ambaŭ kuŝiĝis, ŝi kontraŭ li. Rimarkinte, ke li portas butone grandan sangmakulon sur la liva vango, ŝi iom sin levis al li kaj finger ĝin tuŝetis.

¡°Kiu gratis?¡±

¡°Neniu. Mi ĵus miksis ruJon por la kanabinoj. Eble guto ŝprucis.¡±

Li forturnis sian vizaĝon kaj serĉis viŝilon, sed ŝi jam etendis la manon kun sia tuko.

¡°Vi, ĉiam tia!¡± Ŝia voĉo softies. ¡°Kaj eĉ postsignon vi kunportas! Se ne mia onklo mem, almenaŭ aliaj vidus ĝin, kaj ili prenus tion dralaĵo kaj tiel kaj tiel priskribus vin por gaj lian favoron. Fine la onklo aŭdus, kaj denove io malagrabla okazus.¡±

Anstataŭ aŭskulti, li flaris kuriozan parfumon emanantan el ŝia maniko kaj penetrantan ĝis liaj ostoj kaj animo. Li levis ŝian manikon por rigardi, kio kaŝiĝias en ĝi.

Ŝi ekridis. ¡°Kian parfumon oni povas porti vintre!¡±

¡°El kio, do?¡±

¡°Ankaŭ mi ne scias. Eble la ŝranka parfumo penetris en la vesto.¡±

Sed li skuis la kappon. ¡°Mi dubas. Tute unika la aromo. Tian ne entenas parfumaĵaoj pecoj, buloj kaj saketoj.¡±

¡°Ĉu ankaŭ al mi budhisto aŭ taoisto donis tiaĵon?¡± Ŝi pike ridetis. ¡°Mi ne havas fraton, ke li faru ĝin el stamenoj, burĝonoj, rosoj kaj neĝo, eĉ se mi ricevus similan raraĵon. Ĉio ĉe mi vulgaras!¡±

¡°Kiam mi parolas, ĉion vi sufloras!¡± Li sin levis sur genuojn. Blovade varmiginte la manojn, li energie tuŝis ŝin ĉe ŝiaj ripoj kaj akseloj.

Ŝi, denaske tikliĝema, preskaŭ sufokiĝis de hihiado sub tia atako.

¡°Jado! Mi koleros!¡±

Li ĉesis kaj demandis, ¡°ĉu ankoraŭ tian absurdon?¡±

¡°Ne plu! Ne plu!¡± Ŝi ridis, glatigante al si la hararon. ¡°Ĉu ¡®varma¡¯ aromo ĉe vi, se la unika ĉe mi?¡±

Li ne kaptis la sencon. ¡°Varma?¡±

Ŝi movis la kapon ĝemante. ¡°Stulta! Stupida! Vi portas jadon, iu alia oron por pariĝi. Kial vi ne ¡®varman¡¯ aromon, por kuniĝi al ties ¡®frida¡¯?¡±

Li fine komprenis ŝian aludon. ¡°Ha, ha, ha! Indulgon ĵus, sed pikon, pli fortan nun.¡± Li etendis la manojn.

¡°Bona kuzeto! Mi ne kuraĝas plu!¡±

¡°Bone, sed ĝin!¡± Li altiris ŝian manikon kaj ŝovinte la nazon en ĝin, snufis delice.

Ŝi retiris sian brakon. ¡°Sufiĉas! Jam for!¡±

¡°For? Ne povas. Do, babil¡¯ dum kuŝ¡¯ laŭdeca!¡± Sin etendinte en la lito, li parolis jen tio, jen pri io alia, tute senkohere, kaj demandoj kaskadis: Kiomaĝa ŝi venis al la metropolo? Kiajn pejzaĝojn kaj antikvajn vizitindejojn ŝi vidis survoje? Kiuj historioj kaj legendoj en Jangzoŭ? Kaj kutimoj kaj moroj tie?

Sed ŝi, kun poŝtuko sur sia vizaĝo, absolute silentis. Dume li timis, ke dormo kaŭzos al ŝi dispepsion.

¡°Aj ja!¡± li surprise kriis. ¡°Ĉu vi scias, ke fenomeno eksplodis en la prefektejo de Jangzoŭ?¡±

¡°Kio?¡± Ŝi prenis tion vero, leginte seriozecon sur lia vizaĝo.

Subpremante ridon, li komencis teksi. ¡°En Jangzoŭ tronas la monto Jasp kaj en ĝi faŭkas la kaverno Lin¡­¡±

¡°Mensogo! Neniam vidatas tia monto.¡±

¡°En la mondo multegaj montoj kaj riveroj. Kiel vi povas ĉion scii? Unue mi rakonton, fine vi kritikon!¡±

¡°Do!¡±

¡°En la kaverno Lin vivas grupo da rataj spiritoj. En la sepa tago de l¡¯ lasta monato de iu jaro, la rata patriarko saltis sur la tronon kaj ediktis:

¡°Morgaŭ estos la festo Vintra Kaĉo, ĉiuj familioj kuiros dolĉan kaĉon. Ni havas pokon da fruktoj en ĉi kaverno. Ni devas preni iom profite de ilia festo.¡±

¡°Kaj eltirinte ordonan sagon, sendis kapablan raton por spionado.

¡°Tiu revenis kaj raportis, ¡®Mi jam finis la serĉadon. Sole la templo ĉe la monta piedo havas abundan stokon¡¯.

¡°¡¯Kiom da specoj de grenoj? Kaj kiom da sekaj fruktoj?¡¯

¡°¡¯La tuta tenejo plenas de rizo, fazeolo, lento kaj fabo; mi ne povas kalkuli. Kvin specoj de sekigitaj fruktoj: jujubo, maroon, arakido, trapo kaj taro.¡¯

¡°Ekstaza, la patriarko prompte mobilizes la rattan armeon kaj levis ordonajn sagojn. ¡®Kiu ŝtelu rizon?¡¯

¡°¡¯Mi!¡¯ Tiu prenis la sagon.

¡°¡¯Kiu fabon?¡¯

¡°¡¯Mi!¡¯ Alia kaptis la duan sagon.

¡°Ĉiuj ricevis taskon. La patriarko eltiris la lastan sagon.

¡°¡¯Kiu ŝtelu taron?¡¯

¡°Alvenis ege eta kaj debila museto. ¡®Mi iru!¡¯ vidis, ke ĉi museto tiel timemas kaj feblas, do pensis, ke ĝi havas nenian sperton. Ili do ne permesis.

¡°¡¯Mi iom tro juna kaj neniom fortika posedas kaj grandan povon kaj lertan langon kaj prifundan saĝon kaj do certe pli bone faras ĉion tiom pli ŝtelon ol iu ajn el ili.¡¯

¡°¡¯Kiel pli bone?¡¯ demandis ratoj.

¡°¡¯Anstataŭ rekte ataki mi min ŝanĝos en taron kaj miksos inter la verajn dank¡¯ al kio oni neniel min rekonos nek min vidos okule nek min aŭdos orele kaj mi aplikos secrete magian disigon kaj la taroj rulos sin al ni unu post alia. Ĉu ne pli efika ĉi metodo ol la rekta ŝtelo?¡¯

¡°¡¯Vere bonas via metodo. Sed ni ne scias, kiel vi vin ŝanĝos. Montru do al ni!¡¯

¡°La museto ekridis. ¡®Facile! Vidu! Ek!¡¯ Kaj ĝi fariĝis la plej bela, plej ĉarma fraŭlineto en la mondo.

¡°Ĉiuj ridegas. ¡®Erare! Vi misŝanĝis! Vi diris, ke vi ŝanĝos en taron, kial aperies belullino?¡¯

¡°La museto reprenis sian formon. ¡®Vi ne vidas la mondon, vi tamen ne scias, ke la filino de Sinjora Moŝto Lin de l¡¯ Sala Administracio estas multe pli kara ol tara!*¡­¡±

Jaspa sin levis kaj lin premis. Ŝi ridante kriis ¡°Putru via langaĉo! Vi amuzas vin per mi!¡± Ŝi lin pinĉis kaj knedis, kaj li ŝin petis kaj petis.

¡°Bonan kuzineto! Indulgu min! Mi ne kuraĝos plu. Via parfumo tiom tiklis min, ke tiu historio venis al mi en la kapon.¡±

¡°Vi Spinis amuzaĵon kaj pretendas, ke tio estas historio¡­¡±

Aperis ĝuste tiam Ora kun radia vizaĝo.

¡°Kiu rakontas historian? Ankaŭ mi aŭskultu ĝin!¡± ŝi demandis.

Bonveniginte ŝin per sidiĝo, Jaspa diris,

¡°Kiu povas esti? Mem rigardu! Li min mokis kaj fine diris, ke tio estas historio.¡±

¡°Tio estas kuzo Jdo!¡± Ora ridetis, ¡°ne estas strange. En lia kapo estas multo da historioj. Sed estas bedaŭrinde, ke li estas forgesinta citi ion el historio, kiam oni devas ion fari. Se li hodiaŭ memorus, li devus memori ankaŭ tiuvespere la citaĵon en la poemo pri baŝoo. Sed li estas neniel povinta rememori. Oni preskaŭ tremis de frosto, dum li, ŝvitegis. Tamen li havas nun memoron!¡±

¡°Amitabo!¡± kriis Jaspa. ¡°Jen kial vi devas esti mia bona fratino! Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo. Ĝuste! Trafe!¡±

Tiumomente bruado aŭdiĝis el la ĉambro de Jado¡­

*en la ĉina lingvo taro kaj jaspa homofonas.

                             el la ĉina: Seimin

 

INTER NI

  el W Auld, Dollar, Skotlando, 1994-08-19

Hodiaŭ plezurigis min via letero enpoŝtigita en Kantono. Reveninte hejmen al via familio vi verŝajne trovis mian lastan leteron, en kiu mi skribis pri mia bonorda ricevo de 50 numeroj de Penseo. Intertempe mi ricevis el la bindejo, bele binditan, la kolekton de Penseo 1-50, kiu jam tre imponas. Foliumante ĝin, oni miras pri la kvanto de ege valora materialo prezentita en tiu t.n. ¡°modesta¡± eldonaĵo. Plej Koran gratulon, kaj gratulon ankaŭ pro la premio Grabowski! Mi ege ĝojas, ke la laboro de vi kaj Lin ricevis tiun konkretan rekonon. Novan poemon mi ne havas ĉi-momente, sed porn e tute ignore vian afablan inviton mi kunsendas duoblan artikoleton. Bonvolu aperigi ĝin NUR se vi trovas ĝin interesa ¡ª ne por ĝentilumi al mi!...

Jam delonge ne aperies en Monato novelo via, do ne forgesu ĝin, se kaj kiam vi disponos pri tia.

 

el d-ro Andre Albault, Toulouse, Francio, 1994-09-10

Dankante vin pro la sendo de Penseo, mi deziras okaze de via 50-a jubilee numero, longan vivon kaj prosperon al tiu nova floro, kia invadu la mondon elde Ĉinio.


                                                                                                               ·µ»ØĿ¼