Penseo 53

Novembro / 1994


 

Jiashu:

¡°EKZISTAS NEK DIO, NEK MASTRO¡±

s-RO Shi Chengtai leteris al mi, sincere petante ke mi verku artikolon por la 90-a datreveno de naskiĝtago de Bakin. Ne povante rifuzi lian afablan inviton, mi ekprenis plumon. Mi la skribanto, havis la feliĉon intime interkomunikiĝi kun s-ro Lu Jianbo, la malnova amiko de Bakin dum preskaŭ 18 jaroj. De s-ro Lu Jianbo, kaj ankaŭ de aliaj amikoj, mi ekkonis la vojon, kiun Bakin kaj liaj amikoj en la junaj jaroj kune reapaŝis. Same kiel la intelektuloj vekiĝintaj kun bona konscio, Bakin ekde sia junaĝo jam sin dediĉis en arda social revolucio. Kvankam en la praktikaj laboroj profundiĝi en la socion Bakin faris multe malpli ol s-ro Lu Jianbo kaj liaj aliaj amikoj, tamen li verŝis, kun abunda sento, per plumo, sian sopiron al vero kaj strebon al libereco. Tiu paĝo de la vivo de s-ro Bakin jam estas registrita en la historio de ĉina anarkiismo-movado en ĝia malfrua tempo. Siatempe, Bakin ne estis ¡°dio¡±, li estis nur unu guto en la granda ondaro de socio.

Lastjare s-ro Bakin verkis eseon titolitan ¡°Ne Ekzistas Dio¡±. Tio sendube reaperigis lian kredon en junaĝo. La frazo ¡°ekzistas nek dio, nek maestro¡± iam estis rigardata de Bakin kiel maksimo, kaj la frazo siatempe estis presita sur leterpapero de Bekman, pioniro de anarkiismo estimate de Bakin, malgraŭ tio ke s-ro Bakin foje forgesis tion en sekvintaj tagoj. Pro troa superstiĉo, pro sin droniĝo en fabriko de ¡°dio¡±, ni gustumis ja multajn malfeliĉojn. Ne necesis ke mi elmetu ekzemplojn, ĉar multaj nuntempuloj tion multe spertis.

En la lastaj jaroj de 70-aj jaroj s-ro Bakin vekiĝis de koŝmaro. Finfine li trovis ke li ankaŭ forperdis  sian memon, kaj, li per tremanta mano ekprenis plumon kaj rakontis pri siaj pentoj kaj doloroj, malgraŭ ke en tiaj verkoj ankoraŭ troviĝas ĉirkaŭfrazoj. Bakin ne estas ¡°dio¡±. Li estas ordinara homo, kiu ankaŭ perdis direkton kaj stumble falis en la vojo de sia vivo.

En lia verko ¡°Serĉado¡± de ¡°Eseoj¡± troviĝas artikolo pri Esperanto. En tiu ĉi artikolo, Bakin konfesis ke li ¡°forlasis EM¡± ¡°depost la Evento ¡®La 28-a de januaro¡¯, 1932¡±. Tiujare Bakin estis 28-jara. Depost tiam, dum sufiĉe longa tempo Bakin preskaŭ tute sin izolis de Esperanto, eĉ en 70-aj jaroj, kiam s-ro Tikos, ¡°granda figuro¡±, lia samtempulo, vekigis aron da malnovaj esp-istoj, Bakin ankoraŭ resits silenta, kvankam li ne tute forgesis Esp-on en sia koro.

Homo ne estas dio!¡ª Eso-istoj nepre devas koni tiun ĉi veron. D-ro Zamenhof, la iniciatinto de Esp-o, dediĉis Esp-on al la diversnaciaj geviroj de la mondo ankaŭ kiel la komunan riĉaĵon de la tuta homaro. Li rezignis la titolon de ¡°Majstro¡±. En UK li sides kiel esp-isto inter s-anoj. Li ne fariĝis ¡°dio¡±, kaj s-anoj rigardis lin kiel intiman ¡°fraton¡±. D-ro Zamenhof, jen homo kiu fondis historian de Esperanto, restis nur tia ¡ª ordinara homarano.

Nur si mem estas sia propra maestro! Tenante tiun principon, ĉiu persona vivo ekhavas viglan vervon. Nur tiam antaŭ vi troviĝas brila perspektivo.

Okaze de la 90-a datreveno de naskiĝtago de s-ro Bakin, mi esperas ke ni ĉiuj memoras pri rakontoj de ¡°dio¡±, ¡°mastro¡± kaj ties sklavoj kaj lakeoj.

 

Bakin (1904¡ª)

 

LASTAJ VORTOJ

I

Kiam eldoniĝas la lasta volumo de la verkaro, nun mi povas diri la lastajn vortojn*. Shuji**, Koran dankon pro tio, ke vi konsentas akcepti nian komision redakti tiun Plenan Verkaron. Tial ke mi ŝarĝis vin per mia Plena Verkaro, ĉar mi kredas, ke vi certe kompilos ĝin utila por legantoj. Mi verkas, ĉiun pecon same, pro mia bezono. Kaj, ankaŭ legantoj legas pro sia bezono. Laŭ mia opinion, koni la bezonojn de ambaŭ flankoj pli facile helpos al la legantoj kontaktiĝi kun animo de la aŭtoro. Kelkatempe vi ankaŭ malkaŝe diris vian opinion pri miaj verkoj. Kaj, en la sama tempo vi kune vivis kun mi en la urboj Guilin kaj Chongqing. En la sekvantaj jaroj, en Ŝanhajo kaj Pekino ni havis pli multajn ŝancojn poe interbabilo. Kiom multe da leteroj senditaj de vi al mi! Ili montris viajn zorgojn kaj priatentojn pri mia vivo kaj miaj verkoj, eĉ pri iuj vortoj aŭ frazoj en ili. Mi ne ĉiam akceptis viajn konsilojn, sed tamen mi ĉiam serioze konsideris pri ili.

Nun mi volas fari ankoraŭfojan seriozan konsideron pri miaj propraj verkoj. Mi volas retrorigardi la vojon kiun mi trairis dum mia tuta vivo.

Mi deklaris, ke mi ĉesu mian verkadon formetinte mian plumon. Sed plurfoje mi reprenis la plumon, kies inko etos baldaŭ sekiĝinta, kaj skribis kelkajn ideogramojn legible netajn por oni. Mi sentas pennon, sed, verŝante kion en mia koro, mi sentas ĝojon! La amo kaj malamo, akumulitaj dum multaj jaroj, devas esti ĉiom elverŝitaj! Pro tio mi mem ankaŭ ofte sentis ke mi tro multe verkadis; kaj mi havis intencon ke mi eldonu mian verkaron nur en dek volumoj de elektitaj verkoj, dum ĉiuj la ceteraj ne estu represitaj.

Vi invitis de mi manuskriptojn, por redakti kaj eldoni mian Plenan Verkaron. Vi diris ke vi volas preni tion kiel vian lastan laboron. En via parolo montriĝis profunda sento. Vi vere devas ripozi, tamen vi neniel povis forgesi mian libron. Por eldoni Plenan Verkaron, vi iniciative parolis al mi plurfoje. Via fervoro kaj decidemo tuŝis min; via plano pri ĝia kompilado kaj eldonado konvinkis min. Post unu jaro mi fine konsentis. Komence mi havis ne aktivan sintenon, supozante, ke eble ĉiujare mi povus vidi unu volumon, kaj ke, kiam la tuta verkaro eldoniĝis kompleta, mi jam ne estu plu vivanta en la mondo; do, jam ne necesas ke mi ankoraŭ devas zorgi pri tiuj tekstoj. Jes, efektive mi net ion zorgis pri tiu afero. Tamen, poste, mi vidis, ke la libroj eldoniĝis unu post alia volumo, kaj, pere de librofoiro, transiris al la legantoj, tiam mi sentas ke kvazaŭ io premas sur mia koro kaj mi komencas senti iom da maltrankvilo, povante nek sidi nek stari tute senzorge. Ĉar, finfine, tio estas miaj skribaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj, mi neniel povas forpuŝi ĉiom da respondeco al vi kaj sintenus kvazaŭ mi havas nenian rilaton kun ili. Hodiaŭ, kiam ili estas kondukataj al la legantaro por juĝi, tiu, kiu devas ricevi la punon, devas esti mi! Eble vi ne konsentas pri tiu vorto ¡°puno¡±, do, ni aldonu alian vorton ¡°premio¡±, ke ekzistu kaj premio kaj la puno. Tamen, ĉiaokaze, la kritiko ĉiam estas pli multa ol la ¡°laŭda premio¡±. Kaj, la tiel nomata ¡°laŭda premio¡± ĉi tie estas nur la ¡°akcepto¡± de la legantoj. Supozu, se la verkaro frontas ĝeneralan malakcepton de la legantaro, tiam via ĉiom da klopodado estas fordisipita, ĉu ne? Tiam mi certe havos pli grandan konsciencriproĉon.

Estas tute eble ke la Plenan Verkaron trafos tia sorto. Pereu, aŭ estu forĵetita al la rubujo se ĝi estas nur feĉo! Mi havos nenian plendon pri tio, kaj vi devas esti sufiĉe preta pri tia situacio.

Pork e vi havu plu multan konon pri mi, mi devas iom rakonti pri mia verkaro. Ekde mia infanaĝo mi ne estis saĝa, kun ne eminenta inteligento. Eĉ se mi havis ne malbonan memorkapablon, tamen mi gajnis nur banalan poenton je mia verko tute pala, senverva. Post la Movado ¡°Kvara de Majo¡±, mi komencis lerni la parolan lingvon, kaj verkis kelkajn artikolojn por la lokaj gazetoj. Miaj verkaĵoj estis nenio alia ol mozaiko de transskribaĵoj, tamen mi mem estis sufiĉe sentima kaj memfida, opiniante ke mi verkas nur propaganda la novajn pensojn kaj tute ne celis ĉasi famon aŭ renomon, Poste, la gazetoj ĉesis aperi, kaj ankaŭ mi demetis mian plumon. Poste mi versis iom da poemetoj, prozoj aŭ longaj poemoj kiuj ne konsistigis kompleton. Iujn el ili mi verekis sub influo de siatempa literature, kaj la aliaj, ekz-e la longajn poemojn, mi versis nur por verŝi mian propran senton en tiu tempo. Mi ankoraŭ memoras, ke en kelkaj malfruaj noktoj de 1922 aŭ 1923, mia plej aĝa frato senbrue eniris en la palankenon sidantan en la halo kaj rompis la vitrojn de la palankena fnestro. Mia ĉambro estis tuj  najbara al la halo, apartigita nur de vico da lignaj pordoj. Sonojn en la palankeno mi aŭdis ĉiom bone. Mi sentas doloron, sed havas nenian rimedon. Mi ne povis legi, do ekprenis plumon verki ion. Mi eĉ versis nefinverseble longan poemon Ĝemo de Unu Animo. Tiaj noktoj okazis ĉirkaŭ 3 aŭ 4 foje. En mia ntkajero miskribis, forstrekis, kaj post forstrekado reskribis. Ĉiuj, kiujn mi skribis, estis nekompletaj versoj. Post 4 jaroj, en Parizo, en kvietaj noktaj horoj, aŭdante la sonoradon de la Preĝejo de la Sankta Virgulino, mi rememoris pri multaj homoj kaj multaj aferoj, ne povante trankvile sidi aŭ stari, mi do eltrovis de la malnova kofro elsub la lito la nefinitan manuskripton kaj reskribis daŭrigante, kaj, la sekvantan jaron, ĝi finfine aperies en la novelo Pereo kiel ¡°nefinita poemo¡±. Tio montras, ke mia unua novelo estis elverkita en soleco kaj doloro. Fakte, ĉiuj miaj verkoj senescepte estis elverkitaj en soleco kaj doloro. Mi verkis, por elverŝi mian senton, por eldiri kion en mia koro. Mi estas senkapabla, gajnis nenian sukceson dum miaj jaroj de lernanto kaj ne posedis la kapablon jugi lingvaĵojn. Mia plej aĝa frato helpis min forveturi de mia hejmloko Sichuan por lerni. Li esperis ke mi studu fakan scion. Tamen, veninte al Parizo, mi ne sciis de kie komenci. Al mi mankas kaj plano kaj memfido. Ĉiunokte, ĉiunokte la sonorado de la Preĝejo de la Sankta Virgulino batas mian koron, kvazaŭ demandis al mi: Kion fari?

Dum mia verkado de la Pereo, de komenco ĝis la lasta volumo, mi verkis, ĉesis, kaj post ĉeso reverkis. Mi ne havis la ambicion rilati kun literature kaj arto. Mankas al mi lerteco kaj kono pri artoj, tial mi volas ornami kion mi parolis. Mi volas akiri komprenon de homoj. Mi volontas elpreni mian koron kaj prezenti ĝin al la publiko. Mi volas elverki ĉion, kion mi vidis, aŭdis kaj sciis. Mi volas malkaŝi min tute senmaske, kaj ne eviti kritikojn seneskape.

Mi ellaboris unu post aliajn librojn. Neniam estingiĝis la flamo en mia koro. Mi ne povis ĉesi mian verkadon, kvankam mi verkas supraĵe, nemature, kaj kun tro multaj superfluaj frazoj. Tamen la legantoj kuraĝigis min verkadi. Legantoj bone akceptis ilin sen malŝato, La junaj legantoj diris ke mi eldiris kion en ilia koro. La junuloj en la 30-aj kaj 40-aj jaroj prenis min kiel ilian amikon. Miaj informoj, vokoj, eĉ tiuj nekompletaj plendoj, ili ĉiuj estas sinceraj paroloj. Mi neniam faris intencan trompon al miaj legantoj. Sed mi ne povas diri ke mi neniam faris trompon al mi mem. Do kiel mi povus diri ke miaj junaj legantoj ne estis trompitaj de mi? En la tagoj de 18- aŭ 19-a jaraĝo, fervoro ja similes al kaldrono da boligita oleo. Ĉiu ja volontas dediĉi sian karan sangon. Miaj libroj estis fojon post fojo transdonitaj al la manoj de la junaj legantoj. Mi sentas ke pli profundiĝis la amikeco inter ni. Tamen, post 20 jaroj, la junuloj de 50-aj ĝis 80-aj jaroj ne plu komprenas min. Mi sentas solecon, izoliĝon; ĉar mi jam maljuniĝis, kaj same ankaŭ miaj libroj maljuniĝis. Malgraŭ kiel ajnaj ornamado aŭ prilaborado, tio ne povus doni al ili iom da vivo.

Estas nenecese ke vi bedaŭras pri mi. Ne estas tio, ke ili disiĝis de mi; male, estas ke mi disiĝis de ili. Se mi jam komprenas min mem, mi ne sentas bedaŭron. Mi esperas ke ankaŭ la legantoj komprenu min.

Peti pri kompreno ne signifas peti indulgon. Post kompreno, miaj legantoj eble forĵetos du kvaronojn de miaj verkoj al rubujo, tiam la klopodo por verkado dum mia tuta vivo jam ricevis justan traktadon.

                         1989-07-28, trad. Guozhu

notoj: *Jen estas la Postparolo de la Plena Verkaro de Bakin.

     **Nome, Wan Yangchen, la respondeca redaktoro de la Plena Verkaro de Bakin.

              (daŭrigota en n-ro 54)

 

Laŭlum

SOMERA TAGO

Somera tago tre tre varmas,

someraj floroj tre tre ĉarmas.

 

En varma tago,

sur vasta lago,

ni naĝas, remas kun plezuro.

 

Kun gajaj krakoj,

flirtadas flagoj.

Je ĝojo plenas la naturo.

 

Mao Zifu

 

LUNO

tiom cignoj poezidelire

vin desegnas per la ditiramboj

kiom da paruloj vi envultas

per tenero deliciga bena

sed defies al ili eskapi

el sentimentalo post pasio

dirlididi! estas vi balzamo

deĉifriĝas vivo dank¡¯ al fazoj

viaj min delektas la lunarko

akra kiel la glav¡¯ de Damoklo

mi tre volas esti Endimiono

forsonĝadas longan nokton riĉe

 

tamen kiu kun mi rendevuas

ĉe via rondo UFO?

 

Gao Xiaosheng (1928¡ª)

PRAMI

(novelo en minuto)

Kvar homoj venis al pramejo, por veturi al la transa bordo.

El la kvar homoj, la unua estis riĉulo, la dua ¡ª fortikulo, la tria ¡ª potenctenanto, kaj la lasta estas verkisto. Ili ĉiuj petis transnavigi.

La pramisto diris:

¡°Ĉiu el vi dividu kaj donu ion el viaj plej valoraj objektoj al mi, kaj mi transbordigos vin. Alie, mi rifuzos tiun, kiu ne donos al mi.

La riĉulo pages iom da mono, kaj li ascendis la pramon.

Levante sian pugnon, la fortikulo diris:

¡°Ĉu vi povus toleri tion?¡± kaj li ankaŭ ascendis la pramon.

La potentenanto diris:

¡°Sendinte min al la transa bordo, ne okupu vin per la peniga laboro! Servu al mi kaj mi donos al vi facilan kaj puran laboron!¡±

Aŭdinte tion, la pramisto tre ĝojis, kaj braktenis lin ascnedi la pramon.

Lastvice la verkisto parolis:

¡°Kio por mi estas plej kara, nur verkado, sed mi ne povas verki en urĝeco. Lasu min kanti por vi.¡±

¡°Ankaŭ mi mem scipovas kanti. Kiu volas aŭskulti al vi?¡± diris la pramisto. ¡°Tamen, se vi havas nenion alian, mi konsentas, ke vi kanti. Se vi bone kantos, mi veturigos vin transborden.¡±

La verkisto kantis kanton.

Aŭskultinte, la pramisto skuis sian kapon, dirante:

¡°Kion vi kantis? Eĉ malpli bela ol kion li (la potenctenanto) diris.¡±

Kaj, li rifuzis la verkiston ascendi la pramon.

Ekmovinte sian bambuan stangon, li forigis la pramon dis de la bordo.

Tiam jam estis malfrua vespero. La verkisto sentis kaj froston kaj malsaton. Li pensis, ke, sur la transa bordo, en la hejmo, la edzino ankoraŭ atendis lin iamaniere aĉeti rizon kuiri fanon. La verkisto eksentis amaron en sia koro, kaj levante kapon li suspires veante:

¡°Dum mia vivo mi faris nenian kulpon, sed kial estas nenia vojo por mi?¡±

Aŭdinte lian vesuspiron, la pramisto removes sian pramon al la bordo kaj diris:

¡°Via vesuspiro aŭdiĝas ja pli bela ol la kanto, kiun vi ĵus kantis. Vi jam donis vian plej karan ¡ª sinceran al mi. Bonvole ascendu la pramon!¡±

Transnaviginte la riveron, la verkisto rulis en sia koro. Li sentis ke la pramisto parolis vere bone: Sen sincero verkisto ja devas havi nenian vojon.

La sekvantan tagon, la verkisto ekmemoris ke la pramisto jam foriris sekvante post la potenctenanto, nun jam estas neniu pramanto. Kiel tio povas esti?¡± Kaj li memvole fariĝis pramisto. Ekde tiam ŝanĝis sian profesion.

Funkciante kiel pramisto, la verkisto neniam estis allogita de riĉaĵo, aŭ submetiĝis al potenco; per sincero li regalis siajn klientojn kaj li esperas ke ili ankaŭ repagu al li per la samo.

Post kelka tempo, la verkisto sentis ke li mem verŝajne ne ŝanĝis sian profesion. Li komprenis, ke la verkado, same kiel pramado, havis la komunan celon transsendi homojn al la transa bordo.

 

¡ª pri Gao Xiaosheng (1928-07-08¡ª)

Loĝanto de Wujin, Jiangsu-provinco.

1953 per Wuxi-opera dramo Al Nova Vojo (kiel kunaŭtoro) gajnis premion en la drama festivalo de la Orienta Ĉinio.

1957 kun Lu Wenfu k.a. lanĉis gazeton la Serĉanto, en Julio publikigis novelon Malfeliĉo, pro tio li estis titoligita kiel ¡°dekstrulo¡± (ĉu tiu ¡°malfeliĉo¡± honoris sur lin mem?), kaj silentis dum 20 jaroj. Ekde 1987 denove verkis. Lia novelo-serio pri Chen Huansheng tre furoris kaj estis adaptita kiel kinofilmoj. Nun funkciis kiel vicprezidanto de la Jiangsu-provinca Verkista Asocio.

                                   tradukis Guozhu


                                                                                                               ·µ»ØĿ¼