Penseo 54

Decembro / 1994


 

Bakin

 

LASTAJ VORTOJ

(daŭrigo de n-ro 53)

II

1. Vi resendis al la postparolon por mia Plena Verkaro, kiun mi verkis antaŭ tri jaroj, kaj demandis ĉu mi deziras iom reĝustigi aŭ doni iom da kompletigo al ĝi?

Mia respondo estas: nek reĝustigi, nek kompletigi, sed verki alian, do, la duan Postparolon

Mi jam ne havas tempon por bombasti. Etendinte mian manon, mi volas fari unu firman manpremon. Mi babiladis jam 60 aŭ 70 jarojn, sekve, mi ne volas ankoraŭ malŝpari la karan tempon de miaj legantoj. Homo povas foriri, sed tio presita sur paperoj estas neforviŝebla. Mi devas respondeci pri tio kion mi skribis, malgraŭ ĉu mi diris veran aŭ malveran parolojn, ĉu mia penso ŝanĝiĝos aŭ ne, ĝi ĉiam moviĝis. Ankaŭ mi ĉiam havis pensfadenon. Mi neniam penis verki kiam mi havis nenion por diri. Tio estas fabriki mensogojn.

Vi ja konas, kial mi pli ol unu fojon konfesis al vi ke redaktado de mia Plena Verkaro estas puno al mi mem? Mi ne povas toleri mensogojn fabrikitajn, ĉu de ¡°monopolisto¡± aŭ ¡°laŭ onidiro¡±. Kial mi insistis intermeti kiel aldonon je la fino de la 14a volumo la interparolon kun k-do Xu Kailei? Mi ja volas ke la legantoj komprenu pri unu afero: Mi ne povas disiĝi  de la popolo. Mi pretas ¡°reformi min mem kaj komenci de Adamo. Tio estas, ŝanĝi unu plumon por verki pri novaj homoj kaj novaj aferoj. Mi tute senhezite elektis la novan vojon. Nur tio povas ekspliki pri la ŝanĝiĝo de mia penso kaj stilo. Mi eĉ konfesis pri mia kapitulaco. Ekde tiam mi faris turniĝon je 180 gradoj, publikigante novajn artikolojn, kiuj estis nomataj kiel de ¡°laŭdistoj¡±. Retrorigardante ilian naskiĝon, mi ne pentis ke mi verkis ilin. Eĉ se mi verkis kion mi mem ne komprenis, mi ankaŭ havis la esperon, ke miaj verkoj utilis por mia patrolando, por mia popolo. Mia sento estas sincera. Ne malmultaj intelektuloj ankaŭ sintenis tia. Post multaj kampanjoj unu sekvante post aliaj, mi foriĝis de miaj legantoj pli kaj plki malproksimen. Plej interese okazis en la printempo de 1958, sur la herbokovrita teo en mia korto mi batadis al kupra lavkuvo dum tuta ptm, je mia ago eĥa al la alvoko ¡°elimini la kvar malutilajn¡±, mi ja agis por batali kontraŭ paseroj. Nun en mia kolekto ankoraŭ rezerviĝis ne malmultaj similaj heroaj paroloj. Ke mi verkis ilin, nur por plenumi la taskon kiun oni asignis al mi. Siatempe ni faris tion por reciproke kuraĝigi, sed hodiaŭ ili montras ke kiel ni fabrikis fuŝproduktaĵojn.

Vi ne konsentis ke mi uzas la vorton fuŝproduktaĵo. Vi prenis tion mia modesta konduto. Vi ankaŭ ne konsentis la taskon ke fuŝ-produktaĵoj okupis duonon de mia verkaro. Tamen, relegante miajn malnovajn verkojn, mi neniel povis pardoni min. Oni riproĉe demandis kial mi faru min tiel dolora? La respondo estis ke mi ĝuste ne povis fari la heroajn vortojn sub mia plumo realaĵo. Ĉu mi intence mensogis, por protekti min mem?! Ĉu mi rajtis senrespondece babilaĉi, sub la preteksto ke veraj paroloj ne estas la vero? Mi ripetfoje eksplikis, veraj paroloj al la legantoj. Sed finfine, kiom da veraj paroloj mi diris? Kaj, mi lasis kiom da homoj vidi mian koron? Unuvorte, en la 20 volumoj, kiom da veraj kaj kiom da malveraj paroloj entenas? Mi mem ne faris respondon. Iuj diris: ¡°Do, legu lian ¡®Penseroj¡¯ (Eseoj)!¡±

2. La Penseroj estas mia lasta verko, estas libro por ekspliki kaj dissekci min mem. Tamen tio ankoraŭ nur estas komenco. Origine mi ankaŭ volis verki Repensojn, sed mi ne havis eblon, ĉar miaj tagoj ¡°jam estas ne multaj¡±. Kion mi ankoraŭ bezonas babili? Ripetade, superflue, eĉ se mi amasigos librojn unu sur la alian, ne estas cert eke mi povos konvinki la legantojn.

Mi rememoris pri Leo Tolstoj. Tiom multe da libroj li ja verkis. Lia Plena Verkaro konsistiĝis el 90 grandaj volumoj. Sed li ankoraŭ ne povis ricevi komprenon d ehomoj. Por konvinki legantojn, en sia 81a jaro, li foriris, kunportante kun si unu filinon, for de sia hejmo. Li decidis ŝanĝi sian vivon, sed li ne atendis, ke li duonvoje malsaniĝis kaj mortis en stacidomo.*

Tio estas la vojo, kiun montris la granda rusa verkisto. Ŝanĝi sian vivon, elimini la kontraŭdiron inter siaj paroloj kaj agoj. Tio estas diri veran parolon.

Nun mi klare vidis tiun vojon. Do mi iru, sen revenen.

Sed tio por mi jam estas tro malfrue. Por mi paroli nun estas penige, kaj skribi estas malfacile. En mia mano la plumo pezas kvazaŭ mil ĝinojn. Vole nevole, la senfinan senton mi nur povas engluti en mian ventron. Ne necesas mil kaj miloj da vortoj. Lasu nin lastefoje manpremi por adiaŭi!

La plej lastan strofon mi diras al miaj estimataj legantoj. Al ili mi nur diris: ¡°Mi amas vin!¡± Jes, neniam mi povas forgesi ilin.

noto: *Laŭdire, la letero, kiun skribis Leo Tolstoj por foriri de sia hejmo, estis ŝlosita en la tirkesto dum 25 jaroj. Ke li fine foriris, tio montras ke li volis realigi sian decidon, sed li ankoraŭ ne ŝanĝi sian vivon.

                                 1993-01-05

                                 el la ĉina: Guozhu

 

Liu Changyuan (1932¡ª)

 

CERVO

Per la plej milda okulparo

la mondon vi rigardis,

 

kaj iris elegante

kontraŭ la pafiltubo,

dum la fajfado ardis;

 

falante,

tenere gapas

vi al ĉasisto.

                          (1994)

                       elĉinigis Shi Chengtai

 

Laŭlum

 

FLAVA BOVO

La flava bovo vere fortas,

plugilon tiras, pezon portas.

Tamen pro multe nutra karno,

per glavo ĝi buĉite mortas.

 

Cao Xueqing (1724¡ª1764)

 

KAJ JASPA BALBUTANTON PRIMOKIS SERENE

¡ª el la 20a ĉapitro de la Sonĝo en la Ruĝa Domo

Siaflanke Jado gaje babilis kun Ora. Subite oni anoncis, ke Si Ŝangjun venas. Li tuj sin levis.

¡°Momenton! Ni kune iru ŝin vidi!¡± Ora glitis el la terlito.

Ambaŭ venis al la apartemento de Avino kaj aŭdis jam ekstere ridegon kaj laŭtan parolon de Ŝangjun. Tiu ĉi lasta, vidante ilin, ekkriis sian saluton. Kiam la alvenintoj faris reciprokon, Jaspa demandis Jadon: ¡°Kie vi?¡±

¡°Ĉe kuzino Ora.¡±

¡°Jen jen!¡± Aŭdiĝis akra tono de Jaspa. ¡°Vi alflugus antaŭ longe, se oni ne returnus vin!¡±

¡°Licas ludi nur kun vi kaj vin amuzi?¡± Li refutes kun rideto. ¡°Nur foje mi iris tien, sed vi jam diris tion!¡±

¡°Absurde! Kio min koncernas, ĉu vi iru aŭ ne? Mi neniam petis, ke vi donu amuzon. Vi povas lasi min sola de hodiaŭ!¡± Kaj ŝi kolere sin forturnis al sia ĉambro.

Li tuj ŝin sekvis. ¡°Kial vi koleras pro tio? Eĉ se mi misus, vi povus sidi almenaŭ momenton por bebili kun la aliaj, anstataŭ refali en la solecon.¡±

¡°Vi regas min?¡±

¡°Mi ne kuraĝas! Sed vi devas gardi vin kontraŭ propra ruiniĝo.¡±

¡°Ruiniĝo, ruiniĝo! Mi mortu! Kio vin koncernas!¡±

¡°Mort¡¯ malmort¡¯! Kial diri tian vorton en la unua monato de l¡¯ nova jaro!¡±

¡°Ĝuste morton morton morton! Mi mortu! Mortaĉu nun! Vi vivu malmortu cent jarojn, se vi timas malvivon! Nu?¡±

Li ridetis. ¡°Kian morton mi timas, se vi ĉiam tiel bruas? Prefere mortu!¡±

¡°Ja ja! Ĉiam tia bruo! Prefere mi mortu!¡±

¡°Mi diris, ke prefere mi mortu. Ne distordu miajn vortojn!¡±

Ĝuste kiam ili elane sin kunbekis, Ora envenis. Ŝi puŝis Jadon eksteren, flustrante, ¡°Kuzino Ŝangjun vin atendas.¡±

Jaspa ankoraŭ pli profundiĝis en la abismon de rankoro. Ŝi larmadis kontraŭ la fenestro.

Post la tempo malpli longa ol drinkado de du tasoj da teo, Jado revenis. Lin vidinte, Jaspa des pli snufe pufe singultis. Certa pri la neebleco tiumomente paciĝi kun ŝi, li fermentis milojn da mielaj vortoj. Tamen antaŭ ol li ovris la buŝon, ŝia voĉo jam aŭdiĝis. ¡°Pro kio devene? Nun vi havas jam tiun por kunludi. Tiu pli bone legas pli bone skribas pli bone versas pli bone parolas pli bone diras. Kaj ĝuste tiu, timante vin koleri vin forkondukis. Kial vi revenas? Morti aŭ vivi, mi mem zorgu!¡±

Jado proksimiĝis al ŝi kaj flustris, ¡°Vi tiel saĝa, kial ne komprenas eĉ ke distraj ne povas apartigi intimajn nek postaj okupi la loko de antaŭaj? Mi ŝtipa tamen ne tiel obskuras. Unue, vi patroflanka, dum Ora patrinflanka; vi do certe pli intima al mi laŭ la parenco ol ŝi. Due, vi venis multe pli frue ni prenis manĝaĵojn ĉe la sama tablo kaj dormis en la ĉambroj tute najbaraj kune kreskinte; sed ŝi venis nur antaŭ nelonge. Kiel mi povas fremdiĝi de vi por ŝi?¡±

Ŝi ekkraĉis. ¡°Ĉu mi diris, ke vi apartiĝu de ŝi? Kio prenas min? Nur por mia koro!¡±

¡°Ankaŭ mi, por la mian! Vi konas nur vian koron kaj nenion la mian?¡±

Ŝi klinis la kapon kaj silentis. Post longa tempo ŝi, softe:

¡°¡±Vi plendas nur, ke oni kulpigas vin. Vi tamen ne konscias, ke vi kaŭzas triston al alia. Ni prenu la hodiaŭan veteran kiel ekzemplon! Kial vi demetis la vulpofelan mantelon, kiam gelo Regis?¡±

Li ekridis. ¡°Mi portis ĝin. Sed kiam vi koleris, mi sentis brulon, kaj do ĝin for.¡±

¡°Hm!¡± Ŝi suspires. ¡°Se vi fridumus, diablo konsumus.¡±

Ŝangjun venis interrompe. ¡°Am-kuzo* kaj kuzino Lin! Vi povas kunesti ĉiutage. Sed mi havas maloftan ŝancon. Kial vi forturniĝis?¡±

¡°Ju pli langoprema, des pli parolema!¡± Jaspa hihiis. ¡°Sed ĉiam nur ¡®am-kuz¡¯, ¡®am-kuŝ¡¯! Kiom da amoj? Kiam ni kune ĵetos kubojn, vi certe krios ¡®unu, am, tri, kvar, kvin¡­¡¯¡­¡±

¡°Se vi ĉiam imitos, vi mem iĝos tia,¡± rimarkis Jado.

¡°Vi, tro pikema,¡± kriis Ŝangjun, ¡°vidas nur alian mankon. Se vi estus eĉ la plej perfecta en la mondo, tiom malpli decus, ke vi vin amuzu jen per tiu jen per alia! Mi montru al vi nun, kiun vi ne kuraĝas krie moki. Se vi farus, mi min submetu al vi!¡±

Jaspa demandis, pri kiu temas.

¡°Vi povas montri mankon de kuzino Ora? Se jes, rave! Tiam ne kalkulu min! Sed ĉu ŝi ne povas vin egali?¡±

Sardona rideto vidiĝis sur la vizaĝo de Jaspa. ¡°Ha! Ŝi! Mi pensis, ke estas iu alia. Kiel mi kuraĝus serĉi ŝian mankon!...¡±

Antaŭ ol ŝi finis, Jado forturnis la temon, sed Ŝangjun denove hahais.

¡°En la tuta vivo mi jam neniel povas min kompari kun vi. Mi do preĝu, ke vi fine havu tian edzeton, similan ĉi-flanke al mi! Kaj vi ĉiam, ĉiam aŭdu ĉe li ¡®am¡¯, ¡®em¡¯,¡­, ¡®ama¡¯, ¡®ami¡¯ Amitabo! Mi vivu almenaŭ ĝis tiu tago!¡±

Ĉiuj ekridis, kaj Ŝangjun sagis for, por eskapi de Jaspa.

¡°Ne stumble!¡± postkriis Jado. ¡°Ŝi ne povas atingi vin.¡±

La baris al Jaspa la vojon, disetendante la manojn, kiam ŝi kuris ĝis la pordo.

¡°Lasu ŝin ĉi-foje!¡± li petis kun rideto.

¡°Ĉi-foje? Mi do mortu!¡± ŝi kriis, provante faligi liajn brakojn.

Supozante, ke Jaspa ne povas eliĝi pro la blokado de Jado, Sangjun haltis kaj ridis.

¡°Bonvole min pardonu, bona kuzinetoj! Unu fojon!¡±

Ankaŭ Ora, kiu venis ĝis la dorso de Ŝangjun, provis pacigi ilin. ¡°Vi ambaŭ lasu tion ĉi, almenaŭ por kuzo Jado!¡±

¡°Ne!¡± kriis Jaspa. ¡°Vi komplotas, por vin amuzi per mi!¡±

¡°Kiu aŭdacas?¡± refutes Jado. ¡°Nenion ŝi dirus, se vi ne mokus ŝin.¡±

Kiam la kvar dronis en drasta atmosfero, oni vokis ilin al vespera manĝo, prenota ĉe Avino.

Apenaŭ tempis bruligi lampoon, venis Matrona Vang, Li Van, Feniksa, Incun, Tancun kaj Sicun. Post ioma babilado ĉiuj foriris. Ŝangjun sekvis Jaspan, noktonte ĉe ŝi. Jado ilin akompanis kaj lasis nur post la deka horo, malgraŭ tio, ke Penetra jam plurfoje urĝis, ke li reiru en sian ĉambron.

 

*en la ĉina lingvo oni prononcas ¡®dua¡¯ kaj ¡®du¡¯ kiel ¡®e¡¯, dum ¡®amo¡¯ kiel ¡®aj¡¯. La tradukanto, iom parodiis por¡­

                               trad. Seimin

 

PAĜO DE ĈINESKO

laŭ melodio Yumeiren (papaveto aŭ belulino Yu)

Guozhu (1938¡ª)

¡ª al Shi Chengtai, kiu esperantigis poemojn de Li He kaj Li Qingzhao tiam

Babilis ni letere

      vere libere.

Niaj ŝatataj temoj

estas poetoj kaj poemoj;

 

Pli Li He sur azeno,

    pri Sudĝardeno;

Pri Li Qingzhao talenta,

la poetino eminenta¡­

ĈENTONO

¡ª ties fonto el Esperanto Antologio, p. 257 k. 259

Sur trista voj¡¯ pilgrima

kaj fund¡¯ anima,

mi vagas kun revemo

kaj min ektordas sufokpremo.

 

En posttagmez¡¯ fruhora

vi staris sola.

Langvore revas floroj

pri adiaŭ, disigaj horoj.

 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

NOKTA KANTO

Mi, kviete pura font¡¯.

Vi, torent¡¯ el mond¡¯.

Kuras vi al mia kor¡¯,

viv¡¯ trankvila iĝas do en bol¡¯.

 

Mi, nigrega mut-ĉiel¡¯.

Vi, sentplena stel¡¯.

Vi per bril¡¯ karesas min,

ŝvebas revo do el mia sin¡¯.

 

ĈE RENKONTO

Ĉe renkonto vi ĉarmas,

sed ĝoje larmas.

La guto estas roso

defala de la am-mimozo.

 

Ĉe renkonto mi mutas,

rigardon ŝutas.

L¡¯ okulo estas fonto

al via kor¡¯ kun arda ondo.

 

Even (1963¡ª)

 

DISIĜO

Kiomfoje venis mi

nur sonĝe al vi.

Vere ĵus ĉe vi, tuj dis¡ª

Trajn¡¯ forportis min en frosta biz¡¯.

 

Kien ajn mi foriros,

vin mi sopiros.

Lun¡¯ kun forta am-inklin¡¯

en vojaĝ¡¯ la tuta lumas min.

 

KIOMFOJE

Verdlage ni reestas,

lun-ĉarmo restas.

Sub lun¡¯ ni mute remas,

kaj kore-al-kore komprenas.

 

Ĉiam vizaĝo via,

en sonĝo ĉia.

Temp¡¯ pliigas sopiron,

mi soifas vian amtiron.

 

¡ª Yumeiren ¡ª ĉina poemo de du strofoj po kvarversoj de 7, 5, 7, 9 silaboj kun para rimo.


                                                                                                         ·µ»ØĿ¼