Penseo 55

Januaro / 1995


 

Shi Chengtai

 

MESAĜO DE LA NOVA JARO

¡ª al niaj sinceraj amikoj dum la Novjaro, 1995

Nu, jam alvenas nova jaro!

Lamplum¡¯ sieĝas min silente.

Mure rigardas mi atente

al nova bilda kalendaro.

 

La tajda ekonomi-maro

ignoras l¡¯ aferon indiferente.

Nu, jam alvenas nova jaro,

lamplum¡¯ sieĝas min silente.

 

Mi staras sur pru¡¯ de korsaro,

malriĉ¡¯ minacas min turmente.

Por tento de la Misi¡¯ astente,

mi restas en la Verd-duaro¡­

 

Nu, jam alvenas Nova Jaro!

 

Laŭlum 

 

PENSEROJ PRI PENSEO

l     Kun tigo maldika, folioj verdverdaj, Penseo jam floris kvindekon da fojoj. Ankoraŭ centfoje, milfoje ĝi floru, floradu!

l     Penseo ne estas giganta pinarbo. Ĝi estas nur herbo. Ĉu herb one povas persisti, prosperi? Memoru la vortojn de nia poeto Bai Juyi: Ĝin ne ekstermos la fajro sovaĝa, printempa zefiro ja ĝin revivigos.

l     Limita ja estas la vivo de homo. Ĉu nia penseo vivados senfine? Mi kredas, esperas, ke tiel okazos. Ĉar ĝian ekziston prizorgas sinceraj amantoj, pli kaj pli multnombraj. Prosperu la rondo de la ĝardenistoj! Prosperu Penseo!

l     Penseo estas modesta en nia beletra ĝardeno de Esperantujo. Per ĝia ekzisto, per ĝia florado neniu pretendus alvenon de venko de nia afero. Sed pensu: Se multaj penseoj florados en nia ĝardeno, se multaj similaj florplantoj prosperos en nia ĝardeno, ĉu tio ne estos atesto pri venko de nia afero?

 

Li Xiaohong

 

SONĜANTE VIN

Se sen la luno

steloj ne volas pensi;

 

la blanka nubo

nur vagas dum ventblovo;

 

kaj pro pluvado

la rozoj pompe floras;

 

dum vi foriras,

la sonĝo rompas la flugilojn¡­

 

Aj Ĉing (1910¡ª)

 

SENTITOLE

Iam mi staris apud lampo,

kun nokt¡¯ por gardi ĉi silenton;

aŭskultis ekster ĉambr¡¯ muĝventon

mi, sopirante pri vi, trampo.

 

PLONĜO

De la dekmetra turo,

ravata, sub vi, de lazuro

inter saltotabul¡¯ kaj akvo,

aplombe strias vi kurbiron,

kaj la junec¡¯ instigas

blankan admiron!

 

Yu Qiuyu

 

LOĜANTE EN LONGHUA

La 15-an de decembro, 1988.

Mi loĝas en Longhua, ĉe la sudokcidenta angulo de Ŝanghajo. Longhua estas tre malnova loknomo. Nur se vi ekfermis viajn okulojn, jen ŝvebis al vi jam multe da vekigitaj vagpensoj pri malproksimaj eraoj. Tamen, hodiaŭ, en la koro de multaj urbanoj de Ŝanghajo, Longhua ĉefe fariĝis nur sinonimo de servejo por funebraj ceremonioj.

Mi memoras, ke, kiam la loĝejoj de nia Dramo-instituto translokiĝis ĉi tien antaŭ du jaroj, multaj amikoj trovis la lokon tro malproksima, dezerta kaj kun multe da maloportunaĵoj. Tiam iu plej grandanima instruisto diris ridante:

¡°Sed ĝi finfine havas unu oportunaĵon: Kiam vi sentas vin jam antaŭ la lasta minuto, ne necesos voki aŭton de la servejo por funebraj ceremonioj, ĉar sufiĉos via malrapida aliro per viaj propraj piedoj.¡±

S-ro Jiang Xingyu tuj rediris per konsolo: ¡°Kredu, ke ĝi ne prenos nur ĉeloke!¡±

Mi ĉiam estis optimisto, kredante ke mi povas senĝene diri tian ŝercaĵon kelkajn jardekojn. Tamen, lastatempe mi ekmalsaniĝis,eĉ ne malgrave, tial mi diras la ŝercaĵon iom pene.

Mi petis forpermeson pro malsano, puŝinte la diversajn laborojn de nia instituto al ceteraj amikoj. Mi rehavis iom da libertempo por legi literaturajn verkojn.

Hieraŭ nokte mi legis La Nacia Funebro, verkitan de Huo Da. Post lego de nur du paĝoj, la folioj jam estis malsekigitaj de larmoj.

Ili ankaŭ estas mezaĝaj.

Ili ankaŭ estas profesoroj.

Sed ili ĉiuj mortis.

Retrorigardinte al mi mem, mi havas la rajton iom paroli pri la kaŭzo de ilia morto.

Se oni luktas simple nur por laboro, malgraŭ kiom ajn peniga, ili ne mortis de laciĝo. La plej dolora ja estas dissplitigo de la vivo.

El sia vivo, kies plejparto jam estis forĝita de libroj kaj studado, oni devas dispartigi ankoraŭ plejparton por dediĉi al senfinaj ĝenoj. Ĉiu afero estis urĝa, farenda, eĉ solena, do, vole-nevole, ni devis en la noktmezo, kiam aŭdiĝis senĉesaj frapoj sur pordo kaj telefona sonorado, viŝinte al ni vizaĝon per malvarma tuko, komenci malfermi librojn, sterni manuskriptojn verkatajn, legi leterojn.

Jen estas alia mondo, kie ni ĝuste estis batalanta por konkuri kun niaj samfakuloj de diversaj landoj. Ĉar ni neniam havis la kutimon jesigi nian malvenkon, do ni devis subigi per mano nian oscedon kaj per taso da densa teo kuraĝige aklami al nimem.

Aŭroro venis nerimarkite. Post kelkaj horoj ni refoje devos kunveni, paroli. Ĉu laca? Jes, nature. Tamen, rememorante pri la tempo, kiam ni luktis sentime en la milita kultivejo, tiam ŝtele revenis jam la memfido pri eltena forto de nia korpo. Kiam eksonoris la alarmhorloĝo, ni tuj ellitiĝis, rapide, senprokraste, tute ignorant eke la demono-malsano jam delonge atendis en la domangulo.

Hodiaŭ mi rajtas ne iri al laboro. Mi povas ellitiĝi ĝuinte ĝissatan dormadon kaj poste, kunportante korbon, iri al bazaro aĉeti legomojn. La bazaro situas tre malproksime, por atingi ĝin, mi devas preteriri kaj la antikvan pagodon, kaj la antikvan templon. Mi fartas ne bone, do piediru malpli rapide, lasu min rigardi antikvajn pagoson kaj templon dum pli longa momento.

Tiu ĉi loko estas vere grandaĝa, eĉ Pi Rixiu, la poeto en Tang-dinastio (618¡ª907 p.K.), sentis rememoron pri praa tempo kiam li iris preter Longhua. Li versis jene:

La nuna templo, sed kun nom¡¯ antikva.

Sur prujno glita iras mir sur ponto.

Bedaŭre, mankas ĉivespere luno¡ª

Pagodo nevideblas en la ondo.

Pensante pri tiel malproksima kaj longa historio, mi estis tuŝita de inspire flosanta, kaj vere volas tuj verki.

Dum lasta unu jaro, mi continue publikigis popece mian serion da eseoj en folietono ¡°Kultura Amara Turismo¡± de la revuo ¡°Rikolto¡±. Mi intencis, pere de la vizitoj al pejzaĝoj, historiaj lokoj, esplori kaj serĉi la spurojn de penigaj vojaĝoj far ĉinaj kleruloj. Tiu verkado estis interrompita de iu ofica nomumo, kiun mi rifuzis dum multaj tagoj. Tamen, mi vere devas verki aldone pecon pri Longhua, pri ĝia observado per tiel maljunaj rigardoj de tiel proksima loko pri la prospero kaj malprospero de tiu ĉi moderna urbego. Tre eble estas multe da aferoj priparolindaj. Eĉ relate al la plej frivolaj ŝanhajaj kleruloj en la moderna epoko, la amplekso de ilia spirito ankaŭ, vole-nevole, devas esti ir-revenanta inter la antikva historio kaj modernaj tajdoj. Tiu, kiu plej eminente esploris pri tiu temo, estis historiisto Prof. Chen Xulu. Mi devas eltrovi kaj relegi lian verkon pri la strukturo de personeco de ĉinaj modernaj intelektuloj kaj la karakterizaĵoj de ŝanhajismo.

Post vizito al bazaro, mi rapide eniris mian legoĉambron, sed neniel povis trovi la artikolon de Prof. Chen Xulu.

Eksonoris telefono. Mi prenis la aŭskultilon aŭskulti kaj ekpaliĝis. Sed mi ne povas ne kredi la misteran supernaturan forton. En la aŭskultilo oni klare diris al mi:

¡°La ceremonio por adiaŭi al la restaĵoj de Prof. Chen Xulu okazos hodiaŭ posttagmeze je la 2-a horo en la servejo por funrbraj ceremonioj en Longhua.¡±

La amiko, kiu telefonas, aparte admonish min:

¡°Vi loĝas en Longhua, tre proksime de la servejo. Do nepre ĉeesti!¡±

En mia tirkesto ankoraŭ kuŝas la letero de Prof. Chen Xulu.

¡°Lastatempe mi havas iom da libertempo kaj vizitis al Changfeng-parko, kontente mi nomas min ermito de Changfeng.¡±

Tamen, la funebra parolado en la ceremonio por adiaŭi al liaj restaĵoj pruvis,, ke s-ro Chen Xulu absolute ne estis tiel senzorge libera. Li ĵus revenis de fremdaj lokoj por partopreno en 5 akademiaj simpozioj. Kelkajn horojn antaŭ sia morto li ankoraŭ donis lecionon al studentoj de postdiplomiĝa studo. Eĉ hodiaŭ, post lia eternal dormo, la manuskriptoj de junuloj, kiuj petas lian ekzamenan legadon, kaj liaj nefinitaj verkoj, ankoraŭ amasiĝas monte sur lia skribotablo.

Mi mem opinias ke mi estas unu el liaj malmultaj amikoj trans aĝlimo, tamen en la funebra halo, 600 aŭ 700 ĉeestantoj dolore ploris, inkluzive eĉ ŝoforo, kiuj antaŭe ne sciis lian nomon, ankaŭ ne povis sinteni en tia atmosfero.

Li estis penlabora patro, kies edzino mortis antaŭ 19 jaroj kaj li mem persone elvartis grupon da infanoj. Samtempe, li estis gvidanta instruisto de pli ol cent studentoj de postdiplomiĝa studo. Li senĉese eltiris 30 aŭ 50 jŭanoj el sia elspezo por familia vivo por monhelpi al malriĉaj studentoj, dume li mem silente eltenadis suferojn, turmentojn kaj interpuŝadojn traspertitaj de multaj ĉinaj intelektuloj. Li parolis tion al neniu, inkluzive siajn gefilojn kaj studentojn. Li nur kunpremis siajn dentojn kaj, tagon post tago, puŝis la studon de moderna historio al la unua rango atentita de dekmiloj da homoj.

Li forpasis en paco. Lia plejaĝa filino dankis al la funebrantaj gastoj kaj mallaŭte diris la lastan adiaŭon al sia patro: ¡°Paĉjo, hodiaŭ via pakaĵo denove estis preparita de mi. Bonan iron! Mi ne povas brakteni vin¡­¡±

La ceremonio finiĝis. Mi senvorte legis la diversajn funebrajn versparojn en la halo. Larmoj nefinviŝeblaj. Jen, subite, en la interna flanko de la okcidenta pordo de la halo, mi vidis funebran versparon, dediĉita de mia alia amiko al s-ro Chen Xulu. La dediĉinto nomiĝis Wang Shoujia, sed, strange, lia nomo troviĝas en miriga nigra kadro!

Mi haste demandis, kaj nekonato diris al mi, ¡°Ve! Estas malfeliĉe por la historia rondo de nia Ŝanhajo, jen sinsekve forpasis du historiistoj! Post dediĉo de funebra versparo al s-ro Chen Xulu, Wang Shoujia ricevis operacion, sed ne sukcesan.¡±

Vidante ke mi stultiĝis sen kompreno, la nekonato aldonis:

¡°Morgaŭ posttagmeze, ankaŭ ĉi tie, okazos ceremonio por adiaŭi al restaĵoj de Wang Shoujia.¡±

Mi vere ne povis min plu regi, kaj, starante antaŭ la funebra versparo manskribita de Wang Shoujia, ploregis por li.

Ĝuste antaŭ momento, mi ankaŭ serĉis lin ĉie en la halo. Li, ĉijare 46-jara, ankaŭ estas malofte videbla bona homo.

Antaŭ multaj jaroj, kiam li lernis kiel studento en Fudan-universitato, pro malriĉeco de sia familio, li ne havis monon por veturpago, ĉiu-semajne li faris longan piediradon ekde sia hejmo en la okcidenta parto de Ŝanhajo al la universitato. Tamen li malavare donacis, foj-refoje, siajn manĝbiletojn al la pli malriĉaj fremdlokaj kunlernantoj. Mi ne povas forgesi lian sinceran kaj Tristan rigardon, kvazaŭ volantan verŝi ĉion de sia koro al ĉiu sed samtempe ne dezirantan verŝi.

La fariĝis pli kaj pli malgrasa, dum liaj disertaĵoj publikiĝis pli kaj pli multe.

Lia vizaĝo kloris pli kaj pli malbela, dum liaj verkoj rafiniĝis pli kaj pli bela. Pri la ekonomio, politico, diplomatio, kaj eĉ pri la japanaj banditoj, ĉiuj brilaj, ravaj.

Li ofte diris en dialekto de Ningbo, ke li volas trovi la radikon de suferoj en la historio.

Prof. Chen Xulu iam diris al mi, ke Wang Shoujia estas unu el la mezaĝaj historiistoj kiujn li plej aplaŭdis.

Ĝis sia forpaso, Wang Shoujia ĉiam troviĝis en ekstrema okupateco kaj ekstrema malriĉeco. Lia testamento estis tre simpla: peti al kunlernantoj kaj intimaj amikoj helpi lian filon, nun ankoraŭ tre juna, ke li povos lerni en universitato.

Tio eble estas la plej tipa testamento de niaj samgeneracianoj.

Jes, mi loĝas tre proksime de la servejo por funebraj ceremonioj. Morgaŭ mi revenue, por adiaŭi al Shoujia.

Forpasis miaj amikoj, sed mi devis eltrovi artikolojn verkitajn de s-ro Chen Xulu, kaj bone legi, poste, mi ellaboru la pecon pri Longhua en mia Kultura Amara Turismo. Sed ĉivespere mi ne skribos. Ĉar mi estas malsana, kaj tiom multe larmis. Mi devas dormi pli frue.

Noto:

Yu Qiuyu (Ju Ĉiŭju, 1946¡ª)

  jam fama teoriulo pri arto kaj la ĉina kultura historio; rektoro de la Ŝanhaja Teatra Instituto. Liaj eseoj pri kulturo aperies sub la rubriko Kultura Amara Turismo en la fama literature magazine La Rikolto, Ŝanhajo, ĉefredaktata de Bakin. Poste, tiuj eseoj estis eldonita libroforme kaj faras debiton.

Tiu ĉi peco Loĝante en Honghua estis honorigita per la unua premio en varbado de eseoj sub titolo :Unu Tago de Ŝanhajanoj¡±.

                              trad. Guozhu

 

Mao Zifu

 

TERO KAJ VIVO

je lumbo rompita de vento

arbego ne mortas

en tero l¡¯ radikoj nun restas

vivo draĵe fortas

 

kaj semo gravedas je vivo

sed ja ĝi ne vivas

se ĝi for de l¡¯ ter¡¯ en aero

tien-reen drivas


                                                                                                     ·µ»ØĿ¼