Penseo 56

Februaro / 1995


 

W. Auld

 

FLANKAJ PENSOJ

Ekzistas esperantistoj, kiuj, trovinte nuancon tre subtilan en sia nacia lingvo, emas tuj dekreti, ke Esperanto ne kapablas indiki saman nuancon. Kelkfoje ili pravas. Sed prave aŭ ne, ili emas sekve ¡°riĉigi¡± Esperanton per neologismo, kiu esprimu tiun nuancon, kiun ili tiom adoras, ĉar al ili tiu manko signifas, ke Esperanto estas malsupera al la koncerna nacia lingvo.

Sed ni inversigu la situacion. Jen esperantisto, kiu tiom amas sian lingvon kaj ties nuancojn, ke li juĝas nacilingvon malsupera pro manko de iu nuanco. Ni imagu, ke anglalingvo konstatas mankon en angla lingvo de diferencigo inter la esperantaj soleca kaj solema. Lia reago estas simpla. Li enkondukas neologismon to solem. ŝoleca en angla lingvo estas solitary, do solema estu¡­ solem? ¡°The solem reaper¡±? Ho ve, ne eblas, ĉar angle tio karambolus kun ¡°The solemn reaper¡± (La gravmiena falĉisto)! Ne eblas enkonduki tiun neologismon, kaj la angla lingvo devas resti malsupera! Stultaĵo, kompreneble. Ĉiu linvgo estas samtempe riĉa kaj mankohava.

Claud Piron estas psiĥanalizisto, kiu prefere nomas sin feliĉigisto. Anglalingve tio tradukiĝas: He-who-makes-people-happy. Ni memoras la protagonistinon de fama romano Rider Haggard, nome: She-who-must-be-obeyed. Aŭ en Esperanto: Obeendulino. Lingvoj ege diferencas inter si.

Ne subtaksu la anglan lingvon! Sed same ne subtaksu Esperanton.

                 *          *           *

Lastatempe mi devis atentigi alilandan esperantiston, ke la mondkonata kanto Auld Lang Syne neniel kaj neiam estis, ĉu oficiale ĉu neoficiale, la skota himno. Ĝin konas kaj jantas ĉiu skoto, sed NUR kiel adiaŭa aŭ festfina kantaĵo. Ni taksas ĝin universala, ne aparte skota, kaj certe neniam kantas ĝin en cirkonstancoj postulantaj nacian himnon. Tio ŝajnus al ni absurda.

Skotlando ne havas nacian himnon, teorie. Pri tio okazadis dum multaj jardekoj en la gazetoj kaj aliloke diskutoj kaj proponoj. Dum multaj jaroj la plej uzata kandidato estis Scotland the Brave (Skotlando la Brava), kies melodio estis la sakfluta marŝmuziko de la regimento en kiu servis mia patro dum la Unua Mondmilito, kaj por kiu verkis versojn konata skoto, kiu hazarde esits ankaŭ mia bona amiko. Tion oni multe uzis sur loko de nacia himno.

Poste, antaŭ dudeko da jaroj, okazis vere impona fenomeno. Amara skota kantista duopo (The Corries) verkis kanton Flower o¡¯ Scotland (Floraro skota), kiu kaptis la skotan fantazion kaj fakte akordiĝis kun leviĝanta politika separatismo en Skotlando kiu ĝis hodiaŭ prosperas kaj fortiĝas kaj ludas graven rolon en nia lando. Resulte, tiu kanto jam de dudek jaroj rolas kiel nia nacia himno, kiun oni kantas je ĉiuj neciaj naciaj kaj internaciaj renkontiĝoj (inkluzive de internaciaj futballudoj, k.s.). Ĉu monde unika fenomeno, ke nacia himno estis elektita de la popolo mem, sen registara intervene?

La himno aludas al batalo en 1314, per kiu la skotoj gajnis sian sendependecon disde la sklavigintaj angloj sub reĝoj Edvardo Ia kaj IIa. (Reperdinte ĝin en 1707). Jen mia esperanta traduko:

Floraro skota,

ĉu iam restariĝos band¡¯,

la batalintoj por sia monta land¡¯,

kiuj kontraŭstaris la reĝon anglan,

lin pelis hejmen sen lia vant¡¯.

 

Jam nudas montoj

kaj kuŝas densa foliar¡¯

tra l¡¯ lando velkinta de l¡¯ homoj sen kompar¡¯,

kiuj kontraŭstaris la reĝon anglan,

lin pelis hejme sen lia vant¡¯.

 

Jam pasis tio

kaj kuŝas en la histori¡¯,

sed eblas leviĝi, denove esti neci¡¯,

kiu kontraŭstaris la reĝon anglan,

lin pelis hejmen sen lia vant¡¯.

 

Mao Zifu

 

MANAE

je ora babao

jada kuracao

plenas reĝa vilao

sub sablo faraas

skeletoj hoao

drinkas akvan mokao

senvarma aŭskultas huraojn

virinajn morao

eĥiĝanta tra

diurno praa

en tempa kamerao

agaj agaaj

      sagaoj

kiel novao

ĉe budao

     mulao

daŭras viva utao

tankao

sen erao

sur stupao

staras kakao

jukao

sub venta balao

enazena kriaĉo ¡ª iao

 

Shi Chengtai

 

LA PALAJ TAGOJ SEN KISO

(novelo)

Juna samideano Iven alvenis en tiun sudan urbon. Kvankam jam estis la fino de novembro, tamen la vetero en la urbo restis tepida, eĉ la suno, kiu ĉiam kutime kaŝis sin post nubtavolo dum la aŭtuno, lastatempe ankaŭ dorlote ostentis. Helis la ĉielo, ankaŭ mienoj de la urbanoj heliĝis. Iven enloĝis mian domon kaj duŝis sin per frida akvo, trans-vestis sin en ŝika ĉemizo, altkosta pantaloon, kaj brosis la ledŝuojn ĝis kiuj okulpike brilmuaris. Kun ekzalta mieno li vizitis pionirojn en la urbo kaj esprimis sian decidon, ke li kunlabore kun s-ano Lin kaj mi funkcias en la Ora Ŝlosilo kaj revivigas la jam stagnantan firmaon Ora Ŝlosilo, kiun s-ano Lin iniciatis antaŭ du jaroj.

Vespere mi babilis kun Iven pri rutinaj temoj kaj kune rigardis la televidan programon, tiam la Centra Televidstudio dissendis la faman filmdramon La Tri Regnoj, ĉiuvespere en la ora tempo. Ni ĝoje pritaksis la protagonistojn en la dramo, ekz. Liu Bei, Zhuge Liang, Zou Yu k.a. La tempo fluis rapide¡­

Iuvespere, post drinkado de biero, Iven kun ruĝbrilanta mieno rigardis tra fenestro al buntflirtantajn neonlampojn de noktklubo fore de mia loĝejo, kaj murmurante al mi: ¡°Nu, ni promenu, ĉu?¡± Mi ne konsentis kun li, ĉar mi intencis verki novelon en la Lisoserio. Li prenis sian delikatan radioricevilon al sia ĉambro kaj serĉis Radio Pekino-n. Sed, ho ve, en la ricevilo nur elvoĉis klaktumultado. ¡°Eĉ en nia monturbo mi povis aŭskulti Radio Pekino-n, ĉi tie ne¡­¡± li grumbles. Malŝaltinte la ricevilon, li paŝetis ĉirkaŭ mia skribtablo, kaj prenis miajn ĵus tajpitajn manuskriptojn, eklegis, ¡°Ĉu la novelo pri kiso? Kia romanca historio?¡± li demandis kun rideto.

¡°Nu, vi mem legu!¡± mi eĥis lian scivolemon Kaj li revenis en sian ĉambron, kuŝis sur lito kun la tajpitaj folioj.

En la sekvanta mateno lid iris al mi: ¡°Via novelo tute estas ficiaĵo, falsaĵo! La verkisto devis skribi laŭ propra travivaĵoj, sed vi, nur fantazie fabrikas¡­ Ĉu vi havis tian sorĉan kison? nu?¡± Mi nur amare gargaris: ¡°Eble mi verkis tian, kia al mia vivo mankas¡­¡± ¡°Hm, hm¡­¡± li mokridetis.

Post la taglabora klopodado, ŝajnis al li, ke la vespera vivo mankis io, kia? mi ne klaris. Tamen mi atentis lian solecan kaj enuan mien-esprimon, ŝajnis al mi, ke li atendis ion.

Iuvespere la telefono tintis. Iven haste kaptis la aŭdilon, kaj de kiu ŝvebis arĝenta koketa sontrilo de ¡­ junulino!

¡°Halo! Mi ja estas Iven. Ĉu vi ¨C la Eta Kamelia?¡± Mi aŭdis ekstazantan nuancon en lia voĉo, kaj haltis miaj fingroj sur la klavoj de tajpilo. La telefonbabilo daŭris longatempe. ¡°Cu la vetero en nia monturbo jam tre frosta? Vi certe vestu vin pli dike!¡± Iven flate zorgis, ĉirkaŭ pli ol duonhoro li ankoraŭ rukulis: ¡°Dum via nokt-deĵorado vi nepre telefonos al mi, ĉu bone? mia kara¡­¡± Eble li gajnis la jesan permeson de tiu junulino Kamelia, tiel li kun bedaŭro dementis la aŭdilon¡­

Alinokte, la telefontintado akurate vokis. Iven ankoraŭ longatempe babilis, kolombumis. Mi aŭdis, ke lid iris kun kapjesado: ¡°Jes, jes, via ideo estas bona, bonega! Mi certe profitos la solan restadon en la suda urbo por ellerni lerte manipulon de komputilo, jes, jes! tio ja estas la plej bona maniero por neniigi enuadon dum la duonparula vivo¡­ Por via bona ideo, jen, kiso al vi!¡± Ankoraŭ post duonhoro, li kun bedaŭro demetis la aŭdilon.

Li vizitis kelkajn librovendejojn en la urbo, kaj kunportis faskon da libroj por komputilo, de La ABC DE KOMPUTILO ĝis LA KONCIZA GVIDLIBRO DE MS-DOS BAYCH FILES, kaj unuope pages pli ol ducent juanojn, ties sumo ja egalis al monata manĝelspezo por mi. De tiam sur la tablo aŭ lito amasiĝis tiuj libroj. Ĉiuvespere post kiam ni vespermanĝis, Iven komencis manovri sur la komputilo, eĉ ĝis frumeteno. Iufoje, jam estis je la 3a matene, kiam mi ellitiĝis por pisi, mi vidis, ke li kun la rondigantaj okuloj legis ion sur la ekrano. ¡°Nu, dormu!¡± mi urĝis lin, sed li nur eĥis min per la hm, hm¡­

Post semajno aŭ pli, Iven aĉetis plurajn seriojn da programaj disketoj, kiajn efikojn enhavas tiuj disketoj, eĉ ĝis hodiaŭ mi ne scias. Mi nur rimarkis, ke sur nia komputilo, kiu antaŭe nur estis uzata dum mi redaktis revueton PENSEO aŭ enigis la manuskriptojn, posedas novajn variaĵojn, ofte aperies sur la ekrano buntaj bildoj aŭ diversaj kradetaj signoj¡­ Poste Iven refoje aĉetis ion similan al sapskatoleto, nomatan Muson, de tiam li mantenante tiun ¡®muso¡¯n ludis, kaj sur la ekrano lumsigno trakuris tien-reen. Nur la telefonvoko kapablis foririgi lin de la komputilo.

La Zamenhofa Tago alvenis.

La urba Esperanto-Asocio organizes piknikon en la Orienta Parko. Ni kune ĉeestis kaj amuzis nin kun samideanoj gaje. Mi pli ofte interparolis kun s-ano Kurz, la germana junulo, kaj Iven dekomence jam dronis inter fraŭlinoj, eĉ tiu Kurz ankaŭ ne preferis mian fervoran akompanon, kiu ja estis mia ¡®tasko¡¯ difinita de s-ro prezidanto de la Asocio, kaj aliĝis en la gajan grupon de fraŭlinoj¡­

Vespere, reveninte en la loĝejon, mi sides antaŭ la tablo por verki novelon kun titolo La Komprenema Kiso, tiam Iven aplombe paŝetis antaŭ min: ¡°Vi ĉiam verkis tian novelon, tute fantazian, do, kiam kaj kie vi trovos vian romancon kun ardaj kisoj, kiajn vi priskribis?¡±

¡°Eble iam aŭ¡­ neniam.¡± mi honteme konfesis.

¡°Ha, ha, ha¡­ via iama amo tute estis platoneca, pala, ĉu? Mi ofte konsideras, kial vi povas toleri tiaĉan stoikan vivon, kaj en ĉi-domo nur plektas revajn novelaĉojn aŭ palajn versaĵoj. Ĉu laŭ Zamenhofismo? Ne!¡± li predikis filozofe, ¡°D-ro Zamenhof trumpetis pri Homar-amo, Homara Harmonio, kaj vi, adepto de Zamrenhof, vivas sen amo, sen kiso¡­ ho ve, kie Harmonio? Kun kiu Harmonio? Ĉu kun via propra ombro?¡± sur lia buŝangulo elrulis ruzeta ironirideto. Spite mian silentan obĵeton li plendis plu: ¡°Ho, kiaj palaj tagoj sen kiso! Mi jam ne toleras plu, mi certe revenos al la monturbo¡­¡±

Iven foriris post nelonge. Nur tiuj programoj kun la buntaj bildoj restas en la komputilo; la ¡®muso¡¯ kviete kuŝas sur la tablo. Ĉu li nun delicas dum la kisado kun tiu f-ino Kamelia aŭ ne, mi ne scias¡­

Kaj mi ankoraŭ restas en la palaj tagoj sen kiso¡­

                          1994-12-25, Kantono

 

PAĜO DE ĈINESKO

 ¡ª laŭ melodio Caitoufeng

 

Guozhu

FOR KAJ POR

Trivial

karnavar

dekadenca liberal

vanta hor

fi-amor

mon-avid

animstupor

for, for, for!

 

Bonmoral

ideal

por afer¡¯ nobla lojal

pura kor

penlabor

sindonema

serv¡¯ al popol

por, por, por!

 

Xuexun

AMO

Pasa am¡¯

pala flam¡¯,

vekis min debila gam¡¯.

Mi ja tre

scias ke

muro staras

inter nig e

Ne, ne, ne.

 

For a am¡¯,

iras jam,

ĝenis vin pala flam¡¯.

Ni ja tre

konis ke

ne revenos

brula pase¡¯.

Ve, ve, ve.

 

Lu Jixin

SOPIRĜEMO EN AŬTUNO

Sorĉa mond¡¯.

Vana sonĝ¡¯.

Pezas en mi vea hont;.

Sur viv-dun¡¯

velkis jun¡¯.

Jam tempion

lekas aŭtun¡¯,

nun, nun, nun.

 

Kruta mont¡¯.

Bola ond¡¯.

Vadas jen mi vagabon¡¯,

tra tajfun¡¯

kaj tra zum¡¯

mi serĉadas:

kie fortun¡¯?

Fum¡¯, fum¡¯, fum¡¯.

Caitoufeng, unu el la ĉinaj fiksformaj poemoj, kiu du strofoj po ok versoj de 3, 3, 7, 3, 3, 4, 4, 3 silaboj de rimaranĝo laŭ a, a, a, b, b, x, b, b, kaj la lasta verso estas tri samaj silaboj.

 

Pu Songling (1640¡ª1715)

 

PAŜTIST-KNABOJ

Du paŝtist-knaboj eniris montaron kaj venis al kaverno de lupo, kie troviĝis du lupidoj. Ĉiu el ili do kaptis po unu kaj surrampis respective sur arbon, kun distance de kelkdeko da paŝoj.

Post momento, revenis la lupo. Trovante ke malaperis la idoj, la lupo montriĝis tre maltrankvila.

Tiam paŝtist-knabo turne knedis orelon de lupido, intence igis ĝin laŭte krii. Aŭdinte la lupidan hurlon, la lupo kolere kuris al la arbo, hurlante kaj gratante al la trunko.

Sed la paŝtis-knabo sur la alia arbo ankaŭ faris la samon, igante la lupidon laŭte krii. Aŭdante tion, la lupo ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis. Ĝi do forlasis la unuan kaj kuris al la dua, hurlante kaj gratante kiel antaŭe. Tamen tiam aŭdiĝis lupida krio denove el la unua arbo, la lupo do rekuris sin turnante al ĝi. Tiel senĉese daŭriĝis kaj la kurado de piedoj, kaj la hurlado de buŝo. Post dekoj da kuro-rekuradoj, pli kaj pli malrapidiĝis ĝis kurado kaj senfortiĝis ĝis hurlado iom post iom ĝi fariĝis rigide kuŝanta, eĉ senmova dum longa tempo. La paŝtist-knaboj descendis de la arboj rigardi kaj trovis ke jam ĉesis spirado de la lupo.

Jen estis arogantulo, kun koleraj okuloj, tenante glavon li kvazaŭ volis lukti kaj manĝi iun. Tamen la objekto de lia kolero nur foriris ferminte post si la pordon. Tiel, ĝis lia raŭkiĝo kaj fortelĉerpiĝo, aperies neniu rivalo. Ĉu tio ne estas rava ekzaltiĝo? Ni ne scias, tamen, ĉu tia besta imponeco estus intenca propaganda aŭ nur ago por amuzo?


                                                                                                            ·µ»ØĿ¼