Penseo 57

Marto / 1995


 

Laŭlum

 

TURDO KANTAS

Jen sur turo, turdo kantas;

al turisto ĝi demandas:

¡°Kial ĉiam vi silentas?

Ĉu vi nostalgion sentas?¡±

 

¡°Mi ne sentas nostalgion,

la belaĵojn korĝuas;

sed komprenas mi nenion,

fremdaj lingvoj ĉie bruas!¡±

 

¡°Vi ja solvos la demandon,

se vi lernos Esperanton.

Se la lingvon ĉiuj uzos,

nin vojaĝoj pli amuzos.¡±

 

Cao Xueqing (1715¡ª1764)

 

EL LA OKCIDENTA ĈAMBRO VENIS LUD¡¯ DEFIA

¡ª el la 23a ĉapitro de la Sonĝo en la Ruĝa Domo

Iun tagon en la triamonata mezzo, post matena manĝo Jado iris, kun La Okcidenta Ĉambro* en la mano, al la ponto super la Arompenetra Kluzo. Sidante sur ŝtono, kiu ĉeis al la sudo de persika arbo, li komencis ĝui la dramon. Ĝuste kiam li legis la vortojn:

Amase falas la petaloj ruĝaj,

persikaj floroj, taŭzite de vento, sinkis sur lian korpon, sur la libron kaj teron. Li volis skue deigi la petalojn, sed timante treti la surterajn li akceptis la falantajn per sia vesto kaj forportis por ilin ŝuti en akvon. La petaloj flosis kaj sekvante la fluon malaperis tra la Kluzo.

Reveninte li vidis ankoraŭ pli multajn florojn sur la tero. Kion fari pri ili? Ĉe tia hezito li aŭdis malantaŭ si la demandon:

¡°Kion ĉi tie?¡±

Li turnis la kapon. Jen Jaspa, kiu portis ŝultre hojon, sur kiu pendis silka sako, kaj mane balailon.

Li gaje ekridis. ¡°Bone! Tre bone! Venu kunbalai la florojn kaj sendi al la akvo! Mi ĵus ĵetis multe!¡±

¡°Net ion! Tie ĉi la akvo puras, sed ĝi stinkas ekstere, ĉar oni ŝutas aŭ verŝas ĉion sordidan kaj fetoran. Kaj la floroj suferos. Mi jam faris kavon en tiu angulo. Ni la florojn kolektu, metu en ĉi sakon por entombigi ilin! Ili iom post iom fandiĝos en la tero. Ĉu ne pureco el ĉi tio?¡±

Tiu ideo radiigis lian vizaĝon. ¡°Brave! Mi lasu la libron kaj poste vin helpu!¡±

¡°Kian?¡±

Tute konfuzite li, haste ĝin kaŝante, langumis, ¡°La Doktorino pri Mezismo, La Granda Lerno.¡±

Jaspa hihiis, ¡°Denove mistifike! Nu, al mi!¡±

¡°Bona kunjo! Timas ne vin. Menciu al neniu! Ja, ja, superba libro! Eĉ manĝaĵojn vi forgesos.¡±

Kaj li etendis ĝin, dum ŝi demetis la porflorajn ilojn. Ŝi ĝin ellegis. Tute absorbita, ŝi rapide atingis la deksesan scenon, nur en la tempo de unu manĝo. Lingvaĵo trafa kaj rava! Kaj ŝi sentis la buŝon plena do dolĉo post remaĉo. Finfine la legadon, ŝi neniom moviĝis, kun la spirito sora kaj la animo fora.

¡°Ĉu interesa, kuzineto?¡±

¡°Certe!¡± Kaj ŝi ridetis.

¡°Mi, ĝuste tiu ¡®malsanema kun sentimental¡¯,¡¯ kaj vi la ¡®bela, fascinanta l¡¯ urbon kaj la landon¡¯.¡±

Jaspa ruĝiĝis ĝis la oreloj. Subite hirtis ŝiaj brovoj, dube kurbaj, elstaris la okuloj, aŭ fermitaj aŭ ovritaj. La vangoj ekhavis tegon el indigno kaj la diafana vizaĝo flames de kolero. Ŝi finger almontris Jadon.

¡°Sensencaĵo! Vi alportas tian obscenaĵon kaj eĉ citas vortojn por min molesti! Mi denuncu vin al la onklo aŭ onklino!¡± Kiam ŝi eldiris la vorton ¡°molesti¡±, ŝiaj okuloj brilis de larmoj. Kaj ŝi sin forturnis.

Li ektimis kaj antaŭen saltis blockade al ŝi.

¡°Bona kunjo! Min indulge ĉi-foje! Neniom fiintence. Vin molesti? Mi dronu en lago kaj fava testutego min glutu. Kaj fine mi mem iĝu grandega kelonio por subteni tutvive vian steleon, kiam vi forpasos kiel sinjorino de l¡¯ unua rango al la paradizo en la okcidento!¡±

Ŝi jam ne povis sin regi de rido. Frotante la okulojn ŝi diris:

¡°Kial ĉiam sensencaĵon, se vi tiel timema? Ba! Vi, ¡®nespikkiĝema planto¡¯, ¡®lanckapo plimba, brila je arĝento¡¯!¡±

Li eksplodis per rido. ¡°Ankaŭ vi recitas! Jam mia vico denunci.¡±

¡°Ĉu mi ne povas kapti dek liniojn per unu rigardo, se vi kapablas parkere ekleginte?¡±

Repreninte la libron, Jado ridetis.

¡°Ni rapide enterigu la florojn,¡± li atentigis. ¡°Jam ne babilu plu pri tio!¡±

Ambaŭ kolektis falintajn florojn kaj entombigis ilin, kiam Penetra venis.

¡°Mi vin serĉis ĉie kaj trovis ĉi tie!¡± Ŝi raportis, ke Ĝa Se fartas malbone, la fraŭlinoj jam iras al li kaj Avino sendas ŝin por voki Jadon. Fine ŝi urĝis. ¡°Tuj! Unue iru ŝanĝi la vestojn!¡±

Tenante la libron Jado ĝisis Jaspan kaj trotis kun la ĉambristino al sia apartemento.

Jaspa sentis vakecon kaj pro la foriro de Jado kaj pro tio, ke fraŭlinoj faris tian viziton. Ŝi lante paŝis, direkte al sia ĉambro. Ĉe angulo de l¡¯ Piraroma Korto ŝi aŭdis flirtan flutadon kaj trilan kantadon trans la muro. Ŝi sciis, ke la dek du junaj aktorinoj faras provan ludon. Ne inklina al operaj tekstoj, ŝi neniom atentis. Interalie la du versoj ŝvebis kun klareco en ŝian aŭdon,

  Jen floroj sorĉe ruĝaj kaj brile purpuraj,

  Inter ruinoj putaj kaj stumpoj muraj.

La versoj tuŝis ŝian koron tiel forte, ke ŝi haltis kaj ekstreĉis la orelojn.

  Superba sceno en maten¡¯ kun bonaŭgur¡¯.

  Sed kiun en la kort¡¯ karesas la plezur¡¯?

Ŝi martelis per la kapo kaj ellasis longan ĝemon. ¡°Ankaŭ opero entenas precizajn vortojn! Sed bedaŭrinde, tro poke da operaj interesatoj povas kapti la veran sencon de la teksto.¡± Ŝi ekpentis pri la ĵusa distriĝo, ĝenanta la aŭskulton. Ŝi do denove koncentris la atenton.

  Ja por vi, kiu tiel ĉarmas kiel flor¡¯.

  Sed la junec¡¯ forfluas kiel akvoplor¡¯!

Ŝi sentis la koron forte bati kaj la animon agitiĝi.

  Vi sola en la ĉambro ame vin kompatas¡­

Jam ebrie kaj patosa, ŝi lasis ŝin sinki sur ŝtono kaj avideme remaĉis la vortojn,

  Ja por vi, kiu tiel ĉarmas kiel flor¡¯.

  Sed la junec¡¯ forfluas kiel akvoplor¡¯!

Subite ŝi rememoris, ke antaŭ tagoj ŝi legis la verson de antikva poeto,

  La akvofluo kaj florfal¡¯ ne konas kompaton,

Kaj ankaŭ jenajn el alies poemo,

  For la printempo kun florfal¡¯ kaj akvoflu¡¯,

  Ve, inter la ĉiel¡¯ kaj tero nur vaku¡¯!

Ŝi komparis tiujn versojn kun tiuj el la ĵus legita La Okcidenta Ĉambro,

  De floroj falaj l¡¯ akvo fluas ruĝa;

  senlime regas la aflikto muĝa.

Kiam ŝi meditis pri ilia senco, larmoj perils pro doloro en ŝia koro kaj febriĝo en la menso. Ŝi do tute ne atendis, ke frapo falis sur ŝian dorson. Ŝi returnis la kapon kaj¡­

  Bonvole legu la sekvantan ĉapitron!

  Efektive,

  Nek matena tualet¡¯ nek dorm¡¯

  en lanugaĵo tuŝis la animon;

  en la vento, kontraŭ la lunarko

  ŝi nur sentis Tristan malintimon.

 

*La Okcidenta Ĉambro ¡ª fama dramo verkita de Wang Shifu, la elstara dramatisto en Juan-dinastio, en kiu Wang reliefigis la amon de paro da gejunuloj. Ĉina Esperanto-Ligo eldonis la samnoman bildrakonton, adaptitan laŭ la dramo kun la belaj ĉinstilaj bildoj de Wang Shuhui kaj la esperanta teksto de Laŭlum.

                             trad. Seimin

 

Mao Zifu

 

DIABLA

inkunablo

sur tablo

antaŭ retablo

 

konestablo

en sonĝo establas

sian regnon fable

 

araneo kapablas

ludi vojon inter stablo

kaj fenestra gablo

agrable

ne per fera kablo

tra tempo spaco permeablaj

 

krablas

sue tegmento sabla

tanko probable

afabla

 

Cinabraj

 

steloj cinaablaj

sur arboj ¡ª kandelabroj

silento makabra

 

unu mi sabras

en kapo krabrojn

 

Cong Weixi (vejŝji, 1933¡ª)

 

LA MASTRO DE LA KATINO

(novelo)

Noktmeze en la lasta monato de la malfrua vintro, 1980. La griza katino, ligita en la verando de la kvina etaĝo, senĉese ve-miaŭis.

La ve-miaŭado, kiu detruis belan sonĝon, maltrankviligis la loĝantojn en la tuta etaĝdomo. Kaj la sekvantan tagon, loĝantoj, el 17 familioj sinsekve, ĉu frue aŭ malfrue, vizitis al la Komitato de Loĝantaro pridemandis, sed oni fine indulges tiun doloran animon. Ĉar la edzino de la mastro de la katino jam foriris. Li estas vidva.

Post nemalmultaj tagoj, la maestro de la katino elimininte la malfreŝan kaj entreprenante la freŝan, havigis al si novan edzinon.

Ĝuste en nupta nokto, altajdis malvarma fluo. La siblado, eligita de vento blovanta al elektraj fadenoj, similes al tio, kvazaŭ sorĉisto ludis centoj kaj miloj da fajfiloj, kaj miksite de la korŝira ve-miaŭado, vere kaŭzis timtremojn al homaj vervoj. Sed oni denove indulges tiun feliĉan animon: ĉar en la nupta nokto, la novedzo certe forgesis la tutan mondon, porn e paroli pri la katinoj.

Jam forpasis la miela monato de la maestro de la katino. Sed tiu ĉi katino ankoraŭ estis ŝnurligita al la fera balustrade de la verando. En kvietaj noktoj de vintro ĝi ankoraŭ senĉese aŭdigis malĝojan veadon¡­

Oficistino de la Komitato de Loĝantaro finfine per frapoj malfermigis la pordon de la maestro de la katino. Eliris ĝentila mezaĝulo. Li estis s-ro A, ĉefkuracisto en iu sekcio de hospitalo por mensaj malsanuloj.

¡°En la nomo de popolamaso mi transdonas al vi publican opinion!¡±

¡°Bonvenon!¡±

¡°La griza katino vekriis tro korŝire. Ĝi sentis sin tro malvarme. Ĉu vi povus lasi ĝin en ĉambron?¡±

¡°Kial enlasi? ĉar neniu rato troviĝas en mia ĉambro.¡± ¡°Pro kio do vi breads ĝin?¡±

¡°Se en eventuala okazo venus rato al nia etaĝo?¡±

¡°Sed vi ne devas lasi ĝin veadi pro frostiĝo!¡±

¡°Mia katino neniam kriis en alies verando. Ĝi ja vivas en mia loĝeja spaco.¡±

¡°Ho, k-do, kial vi komprenas nenian rezonon pri homaj interrilatoj? Loĝantoj de 17 familioj ĉiuj havas malkontenton pri vi.¡±

¡°Ĉu ili ĉiuj havas mensan malsanon?¡±

¡°Ĉu vi¡­ indas esti nomata kuracisto?¡±

Fine koleris la oficistino. ¡°Nun ni pledas por spirita civilizacio, sed vi havas eĉ neniom da ordinara sento. Kiel vi povas kuraci vian pacienton? Mi iru paroli al via edzino!¡±

¡°Ŝi foriris.¡±

¡°Kien¡­ ŝi iris?¡±

¡°Al juĝejo.¡±

¡°Pro kio?¡±

¡°Siaflanke peti eksedziniĝon.¡±

¡°Kial?¡±

¡°Ankaŭ mi mem ne povas diveni.¡± Kapklinis s-ro A, kaj diris iom sentimentale, ¡°Se pri rango, mi estas ĉefkuracisto; pri salajro, mi havas centoj da mono; sed ili ĉiuj perfidies min, mi jam eksedziĝis trifoje kaj tiu ĉi¡­ estas la kvara fojo. Ĉiuj virinoj estas flirtemaj¡­¡±

La oficistino ĵetis al li koleran strabon, kaj sinturnante, foriris, postlasinte admonon al la vidvo:

¡°Ne kalumniu al ni, virinoj! Unue, ekzamenu vian propran koron per X-radia esploro por konstati ĉu ĝi estas el karno?¡±

La katino ankoraŭ ve-miaŭis tutajn noktojn. Ĝis en iu nokto de la frua printempo, kiam vir-kato amorvokis malsupre de la domo, la griza katino multe suferinta turmentojn, per sia tuta forto liberigis sin el la ŝnurligo, forkuris serĉi sian amon.

S-ro A denove fariĝis vidva. Sed li prenis, de kie oni ne sciis, alian kat(in)on kaj ligis ĝin al la fera balustrade de la verando¡­

 

Cong Weixi ¡ª naskiĝis en prov. Hebei; ekde 1950 lernis en Pekina Normala Universitato; en 1954 eldonis du novelarojn Pluvo en Julio kaj Mateno kun Leviĝanta Aŭroro.

en 1957 estis titoligita kiel ¡°dekstremulo¡±, sed li persistis en verkado, malgraŭ tre malfacila medio; poste estis en proizono. Ekde 1978 denove rekomencis verki kaj gajnis plurajn enlandajn premiojn, kaj lia rememoraĵo En Abismon estas tre laŭdinda, kiel la Konfeso de la ĉina nunepoka intelektularo. Nun li funkcias kiel ĉefredaktoro de la Verkista Eldonejo, (kiu lastjare eldonis romanojn de Milan Kundera), Pekino.

                                                trad. Guozhu

 

Lu Jixin

 

BORDE

¡ªlaŭ ĉinesko Tiaoxiaoling

Borde,

bor¡¯ de

ard¡¯ kaj korpotorde.

Varm-torento de vi,

lukti, ĝemi, revi.

Vire,

vi re-

delektu enire!

 

Mao Zifu

 

VANTO

ĉaso de voj¡¯ honoron

havigas al ni rajton

fosi kaj fosi la skeletojn

de prauloj

neniama okazo ĉe kiu

troviĝas nia nomo ja perfecta

povas kontentigi l¡¯ vanton

 

gigantaj ŝultroj

sub tero

iam riĉa kapo jam vaka

kun okulaj truoj

ĉe niaj piedoj

kiu estas pretaj rampi

aŭdiĝas moke voĉo

vantuloj, vi volas suriri

mian kapon?

fajenco kaj bronzo

estas ne tiel fortikaj

kiel viaj tankraŭpoj!

flegu la teron

entombigontan vin mem

piedsignoj sed ne tombskribo

skribata sub via potenco

gajnos kultojn

fosu viajn proprajn

rizkampojn!

 


                                                                                                       ·µ»ØĿ¼