Penseo 58

Aprilo / 1995


 

Lu Jixin

 

ENIRE VIAN OKULON

Enire vian okulon,

mi eniras ĝardenon.

Silente,

silente¡­

Animo fandiĝas

en la blua aromo.

Leĝeraj paŝoj

frappe sonigas

grapolon da rimoj,

kaj kion donas

al gutema verdaj folioj,

al sonĝe blua lago,

al surbranĉe birda trilo;

eble ĉio ĵus komencas,

eble ĉio jam findiritas.

Mi promenas pripense, pripense.

Palpebrumu,

ke min eterne estigu

en ĉi ĝardeno.

 

Pu Songling (1640¡ª1715)

 

HOMO, KIU ALFORMIĜIS EN KORVO

Yu Rong estis Hunan-ano, kies devenon forgesis la homo, kiu rakontis al mi ĉi rakonton.

Lia familio estis tre malriĉa. Foje, li devis reveni post malsukcesa ekzameno, sed seniĝis al li jam mono por veturo. Li sentis honton almozpeti. Tre malsata, li ripozis por momento en la Templo de la Reĝo Wu, kie li preĝis al la dio kun plendaj vortoj.

Kiam li eliris kuŝi en la koridoro, subite venis homo, kiu kondukis lin al la reĝo kaj raportis sugenuiĝinte: ¡°Ankoraŭ mankas unu en la trupo de nigravestitoj, kaj li povas kompletigi la mankon.¡±

La reĝo konsentis, kaj nigra vesto estis donita al Yu. Vestinte sin per la vesto, Yu tuj aliformiĝis en korvon, kiu, svingante siajn flugilojn, eliris, kaj vidis, ke kolektiĝis amaso da korvoj. Kune kun ili Yu Rong forflugis. La korvoj poste staris disde sur mastoj de velŝipoj. Pasaĝeroj en la ŝipoj konkure ĵetis al ili viandpecojn kaj la korvoj bekprenis en la aero. Yu ankaŭ imitis tion kaj post nelonge jam satiĝis. Li alflugis kaj ripozis sur la supro de arbo, sentante sin tre kontenta.

Post du aŭ tri tagoj, la reĝo kompatis pri lia manko de edzino kaj parigis al li inan, nomatan Zhu Qing. Geedzoj ekvivis en profunda amo.

Dum manĝaĵoĉaso Yu Rong agis ĉiam lantmova kaj sesprita. Pro tio Zhu Qing ofte admonish al li, sed li simple ne aŭskultis.

Iutage, manĉu-aj soldatoj preterveturis tie. Ili pafis kaj trafis bruston de Yu Rong. Feliĉe Zhu Qing beksavis lin, evitinte kaptiĝon. Ekkolere la korvoj, svingis siajn flugilojn por tajdigi la ondojn kaj fine renversis ĉiujn militŝipojn.

Zhu Qing ankoraŭ flegis, foje refoje nutrante per manĝaĵoj al Yu Rong. Sed lia vundo estis tro grava, kaj finfine li mortis je vespero. Tiam li subite vekiĝis, kvazaŭ el sonĝo, kaj trovis sin kuŝanta en la templo.

Okazis tiel: kiam lokaj loĝantoj vidis ke Yu mortis, ili ne sciis kiu li estis. Palpante al lia korpo, ili trovis lin ankoraŭ ne tute malvarmiĝinta, tial ili observes lin de tempo al tempo. Nun, trovante lin vekiĝinta, ili demandis pri lia deveno, kaj sendis lin reveni per kolektita monsumo.

Post tri jaroj, Yu Rong revojaĝis tien kaj vizitis la templon por saluti al la reĝo Wu. Li pretigis manĝaĵojn por korvoj. Kaj vere alflugis amaso da korvoj manĝi. Tiam Yu preĝis: ¡°Se Zhu Qing troviĝas inter vi, bonvole restu ĉe mi!¡±

Tamen, post satmanĝado, la korvoj ĉiuj forflugis.

Sukcesinte en la ekzameno, Yu revizitis la templon de la reĝo Wu kun ofero de kompletaj porkaĵo kaj ŝafaĵo. Post la oferrito, li disetendigis la oferaĵojn por regali al la korvoj, kaj pie preĝis.

Tiun nokton Yu loĝis en ŝipo sur lago. Kiam li ĵus sidiĝis ĉe kandelo, subite io ŝvebe falis antaŭ la tablo kvazaŭ birdo. Jen li ekvidis belulinon, ĉirkaŭ 20-jaran, kiu demandis kun serena rido: ¡°Kiel vi fartas post nia disiĝo?¡±

Surprizite Yu demandis kiu ŝi estas.

¡°Ĉu vi jam ne konas min Zhu Qing?¡± diris la belulino.

Yu ekstaze demandis de kie ŝi venis kaj tiu respondis: ¡°Nun mi funkcias kiel feino de Han-rivero, kaj tre malofte revenis al hejmloko. Ĉar la korvo-senditoj dufoje raportis pri via sopiro al mi, tial mi venas vin revidi.¡±

Yu des pli ĝojiĝis kaj ambaŭ raviĝis kvazaŭ geedzoj post longa disiĝo. Yu volis reveni kune kun ŝi al la sudo, dume ŝi volis invite lin al la okcidento. Portempe la planoj ambaŭ restis ankoraŭ ne difinitaj.

La sekvantan matenon, post vekiĝo Yu trovis ke la edzino jam ellitiĝis. Malferminte siajn okulojn, Yu vidis ke brilaj kandeloj prilumas pompan salonon ¡ª li mem troviĝas ja ne en la ŝipo! Surprizite li ellitiĝis kaj demandis: ¡°Kie estas ĉi tie?¡±

¡°Ĉi tie estas Hanyang,¡± respondis Zhu Qing. ¡°Mia hejmo ja estas ankaŭ la via. Kial ni devas veturi al la sudo?¡±

Iom post iom tagiĝis. Tiam venis multaj servistinoj, kun vino kaj frandaĵoj, kiujn ili metis sur malaltan tableton sur larĝa lito. Kaj la geedzoj kundrinkis unu kontraŭ la alia.

Yu demandis: ¡°Kie estas miaj servistoj?¡±

¡°En la ŝipo,¡± respondis Zhu.

Yu sentis maltrankvilon pro tio, ke la maestro de la ŝipo tre eble ne povis longe atendi. Sed Zhu respondis: ¡°Ne grave! Mi povas helpi vin informi al ili.¡±

Kaj ambaŭ intime babilis kaj kune drinkis tagnokte en tiel granda ĝojo ke li eĉ forgesis pri revenon.

Kiam la maestro de la ŝipo vekiĝis, konsternite li ektrovis sin jam en Hanyang. Kaj ankaŭ la servistoj de Yu nenie povis trovi sian mastron malaperintan senspure.

La maestro de la boato volis forveturi aliloken, sed li neniel povis malligi la ŝnurojn. Vole-nevole li devis tie atendi kune kun la servistoj de Yu.

Post pli old u monatoj, Yu subite volis hejmen reveni. Li diris al la junulino: ¡°Mi restas ĉi tie, senigita je ĉia kontakto kun parencoj kaj amikoj. Kaj ĉu estas dece ke ni, vivante kiel geedzoj, tamen eĉ ne viziti sian hejmon?¡±

¡°Tion mi ne povas fari,¡± respondis Zhu Qing. ¡°Eĉ se mi jes farus, en via hejmo ja troviĝas edzino, do kien vi lokigu min? Prefere mi restu ĉi tie kaj vi havas la duan hejmon.¡± Yu bedaŭris pri tio ke li ne povis ofte alviziti ĉi tien pro la longa distance. Tiam Zhu Qing, eldonante nigran veston, diris: ¡°Jen via malnova vesto. Kiam vi eksopiros min, vestu vin per tio kaj vi povos alveni, tiam mi malbutonumu por vi.¡± Kaj ŝi aranĝis solecan adiaŭfestenon honore al li. Ebriiĝinte Yu endormiĝis. Vekiĝinte li trovis sin en la ŝipo ĝuste je la malnova ankrejo ĉe Dongting-lago. Troviĝis ankaŭ la ŝipmastro kaj la servistoj., Ili sentis miregon, rigardante unu al la alia, kaj demandis al Yu kiel li estis malaperinta. Yu, ŝajnigis sin mem ankaŭ konfuzite mirigita. Li trovis ĉe kapkuseno pakaĵon. Kontrolinte li trovis en ĝi novajn vestojn kaj ŝuojn, donacitajn de la junulino, i.a. estis ankaŭ la nigra vesto, bonorde falditaj. Li trovis ĉe sia zono ankaŭ broditan monujon. Palpinte, li konstatis ke la monujo estis plena de oro kaj arĝento. Do li veturigis la ŝipon sudden. Atinginte borden, li donis abunde da rekompenco al la ŝipmastro.

Kelkajn monatojn post hejmreveno, Yu forte sopiris pri Zhu Qing. Li kaŝe vestis sin per la nigra vesto. Flugiloj subite kreskis el liaj akseloj kaj li ekflugis en la ĉielo. Post horoj li jam stingis Han-riveron. Girante li malsupren rigardis, kaj vidis, ke sur insulo estis vico da domoj. Dum Yu malsupren flugis, servistino jam lin vidis kaj ekkriis: ¡°Alvenas jen maestro!¡±

Post nelonge, eliris Zhu Qing. Ŝi ordonis ke la servistinoj malbutonumu la veston por Yu, kaj li sentis, kvazaŭ la plumoj tuj foriĝis. Ambaŭ kune eniris la domon man-en-mane, kaj Zhu Qing diris:

¡°Vi venas en bona tempo, ĉar mi baldaŭ akuŝos.¡±

Yu ŝerce demandis: ¡°Kiamaniere? Ĉu fete aŭ ove?¡±

¡°Nun mi jam fariĝis feino, ŝanĝiĝis al mi kaj haŭto kaj ostoj kiuj estas malsamaj ol antaŭe.¡±

Kelkajn tagojn poste, efektive ŝi naskis ion, en dika postnaskaĵo, tre similan al granda ovo. Rompinte ĝin, oni vidis bebon, virseksa. Yu tre ĝojis, kaj nomis la bebon Hanchan, kiu signifas ¡°naskita ĉe Han-rivero¡±.

Post tri tagoj, venis ĉiuj feinoj de Han-rivero kun vestoj, manĝaĵoj aŭ diversaj trezoraj donacoj gratuli. Ĉiuj feinoj aspektis tre belaj. Neniu el ili aĝis pli ol 30 jarojn. Unu post alia ili eniris la ĉambron. Venante al la lito ili per sia dika fingro malpeze premis al la nazo de la bebo, kio signifis ¡°aldonon de plia vivo¡±.

Post ilia foriro Yu demandis: ¡°Kiuj ili estas?¡±

¡°Miaj koleginoj,¡± respondis Zhu Qing, ¡°kiuj iris laŭvice, kaj blankvestite, ĝuste estis tiu en legendo pri ¡®jaddonaca ĉe Han-rivero¡¯.¡±

Yu Rong loĝis tie kelakjn monatojn. Zhu Qing sendis lin reveni per ŝipo sen velo kaj remiloj, kiu povis ŝvebe veturi per si mem. Kiam li atingis bordon, tie jam estis servisto kun ĉevalo lin atendanta, apudvoje. Tiel do Yu hejmen revenis, kaj de tiam ofte okazis veturoj ir-revenen.

Post jaroj Hanchan kreskis pli bela, Yu trek are tennis lin. Dume s-ino He, la edzino de Yu ĉiam ĉagreniĝis pri sia sterileco, kaj tre volis vidi la knabon Hanchan. Yu diris tion al Zhu Qing, kaj ŝi, pretiginte la pakaĵon, sendis la filon reveni kun la patro, laŭ interkonsiliĝo, por tri monatoj.

Post ilia reveno, s-ino He tiel amis la knabon kaj ŝi dorlotis lin pli ol kiel sian propran filon. Kaj eĉ post pli ol dek monatoj ŝi ne lasis la knabon reveni. Sed tiu subite pereis iutage. S-ino He sentis tiel grandan doloron ke ŝi mem preskaŭ ne volis plu vivi. Yu do veturis al Han-rivero por informi tion al Zhu Qing. Sed je lia miro, kiam li eniris la pordon, li vidis ke Hanchan kuŝis nudpiede sur la lito. Yu demandis, kaj Zhu Qing respondis, ¡°Ho, vi forgesis vian promeson, kaj mi tre sopiras la filon, sekve mi revenigis lin.¡±

Yu rakontis al ŝi kiel forte la s-ino He amis la filon. Aŭdinte tion, Zhu Qing respondis: ¡°Mi lasos Hanchan reveni, se mi refoje naskos.¡±

Post pli ol unu jaro, Zhu Qing naskis ĝemelojn, nome, filon namatan Hansheng kaj filinon nomatan Yupei.

Yu do revenis kun Hanchan, sed, ĉiujare li devis veturi tri- a kvar-foje. Li trovis tion maloportuna kaj fine transloĝiĝis al Hanyang.

Hanchan 12-jara jam eniris la gubernian lernejon. Ĉar Zhu Qing opiniis ken e troviĝis belulino en la homa mondo, tial ŝi venigis la filon al si kaj resendis lin nur post kiam havigis al li edzinon, kiu nomiĝis Zhiniang kaj estis filino de feino.

Poste, kiam forpasis s-ino He, la unua edzino de Yu, Hansheng kaj lia fratino ambaŭ venis kndolenci. Post sepulto de la mortinto, Hansheng restis tie, dum Yu foriris kun Yupei, kaj neniam revenis plu.

              el la Strangaĵoj de Liaozhai

                       trad. Guozhu

 

Rejna de Jong

 

PROMESO

Fine de januaro

trista tago

ĉielo plumbe griza

pluvadas

sed

sur nia ĝardena budo

subite staras la merlo

vigle movas la flugilojn

hele pepas

sin ekzercas

anoncas la printempon.

                 1995-01-29 Leiden

 

FORPASIS NIA ZENSTO

Kiam mi redaktas tiun ĉi numeron de Penseo, mi informiĝas ke nia kara Zensto forpasis je la 2a de marto en Pekino, tuj la granda tristo trafas min. Kvankam li, pioniro en la ĉina Esp-movado, jam aĝis pli ol 90 jarojn, tamen, li ankoraŭ restis vigla kaj entuziasma, ni certe kredis, ke li devus resti longaviveca kaj vivus daŭre inter ni! Antaŭ pli ol jaro ni omaĝis mian estimon al li per n-ro 40 de Penseo, por lia 90-jaraĝa jubilee, kiun li mem certe legis kaj reagis per letero al mi, lia ¡®malnova kompano¡¯, antaŭa lernanto. Memorante pri tio, ke mi povas elspiri longe ¡ª ah¡­

Kiel mi jam skribis, ke li ne verkis rememoraĵon pri sia esperantista aŭ revoluciula kariero, bedaŭrinde. Tamen lia afabla mieno kaj lia granda merito de dumviva klopodado por Esperanto ĉiam intimigas nin, liaj samideanoj. Nun, lasu min citi liniojn el leteroj de ¡®malnovaj kompanoj¡¯ de Zensto:

Kiam mi ricevis vian leteron, mi vizitis s-ron Zensto, ankaŭ petis lin verkis rememoraĵon.

Sed li neniam povas verki¡­ Antaŭ kelkaj horoj mi informiĝis, ke li jam forpasis¡­ Ĵus mi vizitis s-ron Laŭlum kaj s-inon An, kiam ni temis pri Zensto, ni tute triste ploris. Mi kaj Zensto havis amikecon de pli ol 50 jaroj, kvankam li estis pli aĝa ol mi je 20 jaroj, tamen mi povis babili pri ĉio, eĉ konfidenci kun li. Li ĉiam instigis min per letero dum lastaj jaroj¡­  (el Qing Keji, Pekino)

S-ro Zensto forpasis, pri tia informo, mi nur sciis, kiam mi vizitis Babaoshan Tombejon por ĉeesti la funebran kunvenon de iu forpasinta kolego. Mi haste venis al Hospitalo Anzhen, tie mi povis adiaŭi al mia instruisto Zensto lastfoje¡­ Konsiderante pri kelkaj forpasintaj veteranaj esperantistoj, kiuj, vivante, sen ajna egoismo, nur oferis sin por Esp-movado, eĉ dium mortanta momento ankaŭ nenion petis, tio ĉio ja estas la imitinda modelo, kaj ja estas estiminda senlime por ni, vivantoj, ankaŭ igas nin en profunda emocio¡­  (el Li Yuping, Pekino)

Mi ĉimomente neniel povas diri pli bone ol tiuj samideanoj, do, mi nur silente demetu mian plumon, ho ve¡­ Kaj mi aperigas poemon de la juna samideano por kondolenci.  (la red.)

 

Lu Jixin

 

ZENSTO

¡ª akrostike

Zefire,     Zefire,          Zeniten         Zomadas

Epoke     Efekta          Emblemo,     Ekzemplo.

Nebulo    Ne povas     Nigrigi          Noblecon.

Spuraro   Skribadas    Sindonan      Sonaton.

Tenante   Torĉ-fajron  Trairas          Turmenton

Ofere       Obstine       Oldulo,         Oj, Zensto!


                                                                                                        ·µ»ØĿ¼