Penseo 59

Majo / 1995


 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

MEM ĈUI

Neniam estas hel-ĉielo.

Ĉu evitiĝos pluva ŝvelo?

 

Neniam estas la oazo.

Serĉinda ĉu trankvila paco?

 

Neniam estas flugil-paro.

Iel ajn flosi, do, la maro?!

 

Neniam estas la kompreno.

Ne gravas beno aŭ malbeno?!

 

Neniam estas vera amo.

Do, la disiĝa, kia dramo?

 

Neniam estas geaj mi, vi.

Do, kion jam signifas vivi?

 

Neniam estas pura koro.

Malam¡¯ aŭ amo ¡ª samkoloro?

 

Neniam estas paradizo.

Timinda ĉu infera vizo?

 

Zhang Zhongxing (1909¡ª)

 

IOMETE PRI STRANGAĴOJ

Tio okazis ankoraŭ en la tempo, kiam mi estis lernanto de elementa lernejo, loĝante en komparo. Ne tro multe ŝarĝite de lecionoj, en la libertempo mi ofte legis romanojn aŭ novelojn. Ekz-e, pri historio ,la romanon Tri Regnoj; pri socia vivo, la rakontojn Mirindaj Spektakloj en Nuna kaj Antikva Tempoj; pri kavaliraĵoj, la romanon Sep Spadistoj kaj Kvin Kavaliroj. Tiuj libroj ĉiuj tre plaĉis al mi. Tamen, kiu plej interesis min, estis la novelaro Strangaĵoj de Liaozhai. Tiu ĉi libro, kiel ĝia titolo indikis, notis senescepte nur pri mirindaj strangaĵoj. Tamen, mi ne scias kial, ĉiam sentis ke ĝi povis enteni pli multe da liberaj imagoj, kaj estis pli proksima al nia propra vivo. Ekz-e, F-ino Liansuo, kiu en la ege trankvila noktmezo trans muro recitis versojn

Blovis malĝoje la vento noktmeze...

aŭ, F-ino Huang Ying, bela, sprita, tamen estis spirito de krizantemo; aŭ, Xiangqun, kiu post sia morto ankoraŭ povis pasigi ĉiutagan vivon kaj naski gefilojn. Kiel interese estus, se la mondo, kie ni loĝas, vere estas tia.

Tiam mi ankoraŭ ne kontaktis kun la tiel nomata scienco. La mondo en mia koro, mezurite per mezurilo, nature estis tre malgranda. Mi sciis tre malmulte eĉ pri la familio de la suno, por ne paroli pri la konstelacioj trans Lakta Vojo. Tamen, tio estas rigardata de la tiel nomata scienco; se ni rigardu de la poezia imago, la stato estis ĝuste la mala, nome, tiam la mondo estis por mi multe pli granda kaj kompleksa. Ĝuste kiel priskribita de la Strangaĵoj de Liaozhai, tre eble, ne malproksime trans muro aŭ sur vojo troviĝas f-inoj Liansuo aŭ Huang Ying. Unuvorte, ekster ĉiutagaĵoj, ekster birdoj kaj bestoj, ankoraŭ kaŝiĝis nekonata kaj senlime mistera mondo, kiu liveris al ni neatenditajn ŝancojn,sekve permesante nin libere flugigi nian imagon.

Nun mi pensas, ke, dank' al la favoro de "sen scienco", tiam mi kredis ke la mirindaĵoj priskribitaj de la Strangaĵoj de Liaozhai vere ekzistis, kvankam mi ankaŭ sciis ke ili estis malfacile renkonteblaj. Mi ja havis revon, iam eĉ tre urĝan, ke en iu nemalproksima tago, mi esperis,mi ankaŭ povus renkonti la mirindaĵojn priskribitajn de la Strangaĵoj de Liaozhai. Bedaŭrinde, tia "mirindaĵo" ĉiam malfrue aŭ simple neniam venis. En nia vilaĝo estis du temploj. Kiu sidis oriente, estis templo de la Loka Dio. Tre malalta, tiel ke oni povis eniri ĝin nur kliniĝinte. Tamen, laŭdire ĝi estis tre necesa, ĉar la Loka Dio kaj diabletoj ĉiuj loĝis tie ene. Kiu ajn el la vilaĝanoj, post sia morto, devis unue provizore loĝis tie kaj nur poste translokiĝis al la Hadeso. Kiu sidis iom okcidente, estis tmplo de la Regxo Guan Yu. Granda kaj vasta domego, kiu sidis fronte al la sudo. La granda dio Reĝo Guan Yu sidis tie supre, iom malantaŭe; kaj fronte dekstre staris Guan Ping, lia filo, blankvizaĝa; dume staris maldekstre Zhou Chang, lia spadotenanto, nigravizaĝa. Plejparto de mirindaj onidiroj rilatis kun tiuj du temploj. Ekz-e, Zhou Chang eliris en nokto tenante la grandan spadon; aŭ la Loka Dio sendis diableton aresti homojn ktp., tamen mi neniam renkontis tion.Ekzistis ankaŭ aliaj legendoj senrilataj kun la temploj. ekz-e, la Naŭa Avino funkciis kiel mediumo, kaj la feo vokita montris sian mirindan povon; aŭ, iu knabino de familio Zhang estis sorĉita de spirito de flava galputoro ktp.,sed tion mi ankaŭ neniam vidis.La strangaĵoj, kiujn mi mem travivis kaj siatempe prenis por la vero, estis nur dufoje. La unuafoje okazis kiam mian avon trafis grava malsano kaj ĉiuj miaj familianoj ekfalis en grandan konfuziĝon. Noktmeze, ĉirkaŭ je la dua nokta gardperiodo, mi estis sendita aĉeti drogojn al la urbeto, kiu situis unu aŭ du liojn oriente de nia vilaĝo. Mi ekiris. Preterpaŝante la grandan ponton ekster la okcidenta pordo de la urbeto, mi aŭdis tie interparolon, ke la unua demandis al la alia kiam li ekiros kaj tiu lasta respondis ke li iros je la lasta duono de la nokto. Tiam mi ankoraŭ kredis je superstiĉo, aŭdante la parolon, mi ekpensis pri la malsano de mia avo kaj teruriĝis ĝis harhirtiĝo. Mirinde hazarde, mia avo efektive mortis tiun nokton. La aliafoje okazis tiel: Aŭdinte la onidiron ke sude de nia vilaĝo, sur sovaĝa kampo, ofte aperis nokte lampo de vulpa feino, do mi ankaŭ iris rigardi. Ni kelkope staris ĉe la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kaj rigardis al la sudo. Post momento, subite aperis ronda lumaĵo, tiel granda kiel homa kapo,alta je unu- aŭ du-dek futoj super la tero, kiu fluis stabile kaj rapide,de okcidento al la oriento, kaj malaperis nur post sufiĉe malproksima moviĝado.

¡¡ Tre bedaŭrinde, finfine mi neniam renkontis la strangaĵojn kiaj F-inoj Liansuo aŭ Huang Ying. Kaj, post nelonge, mi forlasis hejmvilagxon kaj vojagxis al fremda loko por viziti modernan lernejon.Mi estis pli kaj pli malproksima for de la nigravizaĝa Zhou Chang. Mi ankoraŭ restis same legema pri diversaj libroj kun miksa kaj vasta enhavo, sed la legaĵoj jam estis tute alispecaj, kies plejparto estis pri praktiko, nome, la novaj scioj el la okcidento, kun plej diversaj enhavo, de Koperniko pri astronomo ĝis Darvino pri biologio.Ankaŭ la tempamplekso estis sufiĉe longa: de Aristotelo ĝis Ejnstejn. Resume, de la ĉielo ĝis la tero, kunigante la plej diversajn sciojn, tio verŝajne rakontis al ni per unu vorto, ke ni kaj ekster ni mem, la t.n. nia mondo fakte estas nur tia. Ni estas loĝantaj en la mondo laŭverŝajne kun rigoraj reguloj. En tia mondo, super la reguloj estas "granda strangaĵo". Eĉ pri tio, kial troviĝas tiaj reguloj, ĝis nun ni ankoraŭ ne komprenas klare. Sub la reguloj troviĝas neniu alia "strangaĵo". Jen, leviĝas la luno, subiras la suno, akvo fluas malsupren, oni manĝas, dormas, kaj de infano fariĝis maljunul(in)o, ĝis fine mortis kvazaŭ estingiĝis lampo. Ĉio estas tiel seka. En kelka tempo ni verŝajne renkontiĝis kun strangaĵo, tamen, se ni klarigus ĝin per scienca scio, tiam estos jam nenio stranga.La granda Naturo estas plej severe justa. Se vi volas trovi miraklon, nur nenion; se vi volas elsalti de ĝi, simple ne eblas.

Tio estas scienco. Scienco estas progresa. Se ĝi jam progresis, do estas neeble regresi. Tamen, la imagemo finfine malfacile neniiĝis. Tial, kelkafoje, kiam mi pensis ke la "strangaĵoj" en mia koro de infaneco fariĝis vakuo kaj nenieco, mi sentis iom da bedaŭro. Du aferoj povas klarigi pri tia bedaŭro.La unua fojo estis en la komenco de la kvardekaj jaroj. Tiam mi loĝis okcidente de la tambura turo de Pekino. Oriente najbare de mia loĝejo estis budha templo. Antaŭ la templo estis lago, kie ofte okazis dronigoj, sekve cirkulis legendo ke fantomoj de dronintoj iris serĉi anstataŭanton. Iufoje, mi revenis en noktmezo, de malproksime mi vidis ke virino sidis apudvoje antaŭ la templo, kun dorso al la lago. Se en pli fruaj jaroj, mi certe kredis ke tio estis "mirindaĵo" en la Strangaĵoj de Liaozhai, kaj ĉu mi devis senti grandan timon? Sed finfine la scienca scio superis. Mi konvinkiĝis ke ŝi ne estis fantomo kaj mi trankvile iris preter sxi. Tiu "trankvila" animstato montris nuliĝon de la mondo de mirindaj strangaĵoj. La alia fojo estis en la sepdekaj jaroj, kiam mi loĝis en la okcidenta antaŭurbo de Pekino, post la tertremo. Mi sola loĝis en budo kontraŭ tertremo apud lago. Nokte, la luno ŝtele rigardis tra mia fenestro kaj malĝoje ĉirpis griloj. La cirkonstanco ĝuste estis tia, kia en la Strangaĵoj de Liaozhai. Tamen ekster mia budo ĉiam regis nur kvieto. Mi sentis enuon kaj versis travestion:

 

Folioj amasiĝis sub pelo de la vento.

Veinde, ke la griloj trilĉirpis kun lamento.

Ankoraŭ preterŝvebis nur ombr' de l' Lun-feino.

Sed mankas al mi vulpa kaj la fantom-frekvento.

 

Ĉar neniu vulpa spirito aŭ fantomo alvizitis, tial mi sentas tedan solecon, kaj pretervole pensis pri la lampo de vulpa feino, kiun mi vidis en mia infanaĝo. Tamen, eĉ se mi revidis ĝin nune, mi jam ne plu kredis ke ĝi estis transformiĝo de vulpa feino.

                                     trad. Guozhu

 

Laŭlum

 

ETERNA HARMONIO

Eternas harmonio

en mia familio.

La patron e koleras,

patrino ne kverelas,

 

geavoj ĉion toleras,

gefratoj ĉiam sinceras.

Ĉio ĉe ni prosperas;

feliĉo ĉe ni riveras.

 

EN UNU TAGO

En unu tago dudek kaj kvar horoj

por dormo, lerno kaj laboroj.

Kaj en monato estas tridek tagoj

por hejmaj kaj sociaj agoj.

 

Ne perdu tempon en diversa faro,

plej multon faru dum la jaro.

Ja tre mallonga estas homa vivo,

do ŝparu tempon en aktivo.

 

Per bona utilig¡¯ d ĉiu horo,

vi venos al sukces¡¯ kaj gloro.

 

Mao Zifu (1963¡ª)

 

AMITABO

mane klabo

buŝe kanabo

promenas knabo

sur strato krabe

strabi

rabi ¡ª

Ali-bab

silabe

apelacias al Hamurab

en justa strabo

 

Hamurab ĉe tabloslabo

rigardas trabon

ŝvito kiel fabo

en cerbo karaboj:

li, el nababo¡­

ho saĝa arabo

kial baobabo

Kreskas sur lavabo?

 

¡­Hm

 

Tao Qian (365¡ª427)

 

LA REVIVIĜO DE LI CHU

Li Chu de Xiangyang mortis de epidemio. La edzino funebre gardis ĉe lia kadavro. Noktmeze, li subite leviĝis sidanta kaj urĝe kaptis la oran braceleton sur ŝia brako.

Sub ŝia helpo Li Chu deprenis la braceleton kaj, tenante ĝin en sia mano, li ekfalis remortinta kiel antaŭe.

La edzino atente observes, kaj, ĉe mateniĝo, ŝi trovis ke lia sino fariĝis varmeta, kaj iom post iom reakirinte konscion, Li Chu reviviĝis. Tiam li rakontis al sia edzino:

¡°Oficisto de transa mondo kondukis min foriri kun multe da aliaj, kaj mi rimarkis, ke kelkaj el ili per subaĉeto libeigis sin. Tial, mi promesis al la oficisto ke mi donacu al li oran braceleton. La oficisto lasis min reveni kaj preni la braceleton. Mi donis ĝin al li. Ricevinte la donacon, li lasis min foriri kaj limem foriris kun la braceleto. ¡°Fakte, li ne sciis ke la braceleto ankoraŭ restis en poŝo de la edzino. Sed ŝi ne kuraĝis plu porti ĝin sur la brako. Post kelkaj tagoj, la edzino sepultis la oran braceleton benitan per sorĉvortoj pork e la oficisto ricevu ĝin.

           ¡ª el Pliaj Rakontoj pri Feoj (Sou Shen Hou Ji)

                           elĉinigis Kolon

 

INTER NI

¡ª el Rejna de Jong, Leiden, Nederlando

  Koran dankon pro la numeroj 51-54 de Penseo. Iom honte mi konfesas, ke ili estis la unuaj ekzempleroj kiujn mi tennis en la manoj. Ili agrable surprizis min. Kaj la poezio kaj la prozo kaptis mian intereson kaj ŝaton. Kiel mi povas aboni?

  Ĉi-kune mi sendas poemeton kiun mi ĵus verkis, eble vi povas uzi ĝin.

                                      el la red.

  Ni volonte sendis al ĉiuj, kiuj volas legi la revueton. Tamen mi nur antaŭ nelonge trovis vian adreson sur la Fonto (el nomlisto de membroj de EVA) kaj sendis ilin al vi. Ni neniam petis abonpagon, nur laŭ tia principo distribuis la revueton, ke sendu al tiuj kiuj deziras legi ĝin, kvankam ni ankaŭ ricevis monsubtenon de fervoraj mecenatoj.

  Ni deziras, ke vi ne nur legas ĝin, sed pli kontribuas por ĝi kaj, ni kredas, ke viaj kontribuaĵoj certe faros nian revueton pli leginda kun ¡®intereso kaj ŝato¡¯.

 

¡ª el Usui Hiroyuki, Tokio, Japanio

  Kun iom da surprizo mi legis vian recenzon pri Japana Esearo, n-ro 1, aperintan en Riveroj¡­ Kaj mia surprizo pliiĝis, ĉar vi bonvolis mencii min unualoke. Mi ĝojas, ke mia ĉi-foja intenco iĝi pentristo ¡®taŭgas al viaj okuloj¡¯, nu, mi volas diri, ne malplaĉas al vi.

  ¡­ mi volas danki vin pro la daŭre sendado de Penseo, kiu ŝajne intertempe estas alte taksata de diverslandaj esp-istoj. Ĉu mia eseeto povus trovi sian lokon tie?...

                                         ¡ª el la red.

  Kial ne povas? Mi delonge deziris vian eblan kontribuon, sed vi per la longa silento atendigis min¡­ kaj sopirigis min al vi, mia talenta juna amiko, ho ve! Ĉi-foje vi nepre plenumos vian permeson, ĉu? Do, unue verku pri via pikturo, kiu ŝajnas al mi tro avangarda aŭ abstrakta¡­ tamen mi deziras per via komento altigi mian aprecan kapablon, ĉu bone? Eĉ mi povas diri, ke almenaŭ la ĉinaj legantoj de Penseo preferos vian tian ¡®eseeton¡¯. Jes!

 

PAĜO DE ĈINESKO

¡ª laŭ ĉinesko Longa Sopiro (Changxiangsi)

 

L. Aĉjo

KONATIĜO

Mi mutas.

Vi mutas.

La kapoj ambaŭ krutas

Rigardojn ŝutas.

 

Pluv¡¯ gutas.

Dir¡¯ gutas.

Kaj kiam koroj flutas,

Nin ardo glutas.

 

Lu Jixin

AMIKECO

Per am-kis¡¯,

sub am-kis¡¯,

ebeniĝu kora plis¡¯.

Svenu ĝen-latis¡¯!

 

Arde bis!

Arte bis!

kor¡¯ ĉe koron ni send is

iru tra makis¡¯!

 

Even

VENTRA SONĜO

Vi venas,

Mi venas.

Ni turne ĉirkaŭ prenas.

Kaj lage remas.

 

Vi svenas.

Mi ĝemas.

Min sonĝo daŭre trenas.

Kiu komprenas?

 

POR MORGAŬ

mia ven¡¯,

via ven¡¯,

por nek solen¡¯ nek festen¡¯.

Ni agu sen ĝen¡¯.

 

Via ben¡¯,

mia ben¡¯, ĉinesk¡¯ de l¡¯ ĉina haven¡¯

velu al mon-scen¡¯.

Changxiangsi (Longa Sopiro) ¡ª ĉina fiksforma poemo el du strofoj po kvarversoj de 3, 3, 7, 5 silaboj kun kontinua rimo.

 


                                                                                                             ·µ»ØĿ¼