Penseo 6

Decembro / 1990


karaj legantoj-amikoj:

  La fino de 1990 alvenas. Dum la duonjaro nia PENSEO restas vivanta kaj eĉ malmolatige Kreskas, draĵas dank¡¯ al viaj prizorgado kaj aspergado per la legado, kontribuado kaj distribuado-perantado! Elkore dankas vin ĉiujn! Tial ni, la redaktoro kaj la eldonanto, povas pretendi: Ni daŭrigos kultivi Ŝin en venonta(j) jaro(j) sub via aŭspicio. Kaj ni ankaŭ deziras igi PENSEO pli Linda al vi! En ĉi-numero mi aperigas novelon verkitan de la mezaĝa verkisto Xiaojian (ŝjaŭĝjan), en kiu la aŭtoro rakontas al vi korŝiran historian pri la nuna junulu kaj lia fratino, iama juna intelektulino en Ĉinio. Ĉu vi ŝatas tian novelon?

  Mia amiko s-ro Jorma el Finnlando, kiu volonte fariĝas peranto de nia revueto, demandis al mi, kiel oni mendas la revueton? Ĉu oni povas pagi al bankkonto? Temas pri la unua demando, ke ni ĝoje respondas: Ĉiu, kiu deziras legi PENSEON, povas skribi sian adreson rekte al la eldonanto, kaj li certe sendos la revueton al li aŭ ŝi; temas pri la lasta, ke oni ankoraŭ ne povas uzi bankkonton aŭ poŝtĉekkonton al la eldonanto, ho ve. Tamen ni povas akcepti rpk. Se vi volonte subtenas la eldonadon de PENSEO, do vi pagi al la eldonanto per rpk 2 porŝippoŝte aŭ 3 poraerpoŝte, por unu ekzemplero / numero, eble tio estas la unika rimedo, kiun ni kapablas preni nun. Do, ĉimomente ni deziras al vi ĉiuj.

    La Feliĉan Novjaron!

                                 La red.

 

PAĜO DE ĈINESKOJ

Shi Chengtai

MEDITADO

¡ª    LAŭ Ĉinesko Tiaoxiaoling

Suno, suno,

ardas en aŭtuno.

Senrikolte l¡¯ moko

al mi mem: jen rook!

Koro, koro,

kie ¡ª viv-valoro?

 

  Ŝvebas, ŝvebas

  jeto; l¡¯ raso strebas.

  Dum tempa galopo

  restas mond¡¯ en lopo.

  Polo, polo,

  Ĉu vi ¡ª nova rolo?

                       1990 / 09

 

Guozhu

TAGOJ

¡ª    laŭ ĉinesko Busuanzi

Pasintajn tagojn

mi ne katenas.

Ili jam forlasis min,

ne plui revenas.

 

Kaj nunaj tagoj

ankaŭ ĝenas,

taŭzante mian koron, multe ĉagrenas.

 

Lu Jixin

ĈE LAGO

¡ª    Laŭ ĉinesko Busuanzi

Ĉe susura arb¡¯

staras ruĝ-atend¡¯,

sub gracila okulhar¡¯

brilas or-atent¡¯.

 

El remila pluk¡¯

ŝvebas am-moment¡¯.

Post boato, laŭ sektor¡¯

flosas sentiment¡¯.

 

Wu Hua

BENO

¡ª    laŭ ĉinesko Busuanzi

Kara Penseo,

¡ª nur tri kolonoj,

modeste vi ridetas

inter cent floroj.

 

Gloroj alvenos

post pen-laboroj.

Printempo vin karesu!

per mil favoroj!

*Busuanzi: ĉina fiksforma poemo konsistanta el du strofoj same el versoj de 5, 5, 7, 5 silaboj kun duona rimo.

 

INTER NI

Dai Song¡¯en el ĈEL en Pekino, Ĉinio

  Tre aprobindas kaj valoras viaj klopodoj, kiuj celas instigi la lingvouzadon ankoraŭ tre maloftan en la ĉina Esperantio kaj riĉigi la Esperanto-kulturon ankoraŭ ne vaste konatan ekster la esperantista publiko, tamen montrantan la vivantecon kaj prakitkan valoron de Esperanto.

  Mi kore deziras sukceson kaj prosperon de PENSEO.

 

Xiaojian (1952¡ª)

 

LA MALPROKSIMA MONTO SENNEĜA

  La Malproksima Monto estas senneĝa.

  Xia Shan scias tion, ĉar lia pli aĝa fratino Xia Yun sciigis al li pri tio, kiam ŝi revenis al Pekino por viziti siajn familianojn de la loko ki ŝi fikse loĝis en kamparo.

  Ŝi diris, ke tie estis nur bruna tero kaj verdaj arboj, estis nur Taj-inoj kiuj banis sin nudaj kaj Ĝingpo-oj kiuj drinkadis tutajn tagojn.

  La fratino diris ke ŝi amas neĝon, kristalan kaj puran.

  Tamen, sub la neĝo ankoraŭ kaŝiĝis malpuraĵoj, ĉu ne? La neĝo ja degelos, degelos en nigrajn akvojn. Xia Shan iom dubis.

  La fratino brakumis lin, kaj ridetis amare.

  Tiujare, Xia Yun estis 17-jara, dum Xia Shan ¡ª nur 4-jara.

  Xia Shan ankoraŭ ne konas mondon, tamen Xia Yun eĉ jam unufoje travivis abortigon.

  Nature, Xia Shan komprenis kion signifas abortigo nur en sia 16-jara aĝo. Kvankam du el liaj kunlernantinoj jam travivis abortigon, tamen li neniel povis imagi kial lia fratino ankaŭ travivis la samon kiel 17-jara knabino.

  Oni ja nomis la du liajn kunlernantinojn kanajlinoj!

  En la menso de Xia Shan la fratino estis mistera, kiel la densejo de Xishuangbanna, nebula, kiu jen mergiĝis jen emerĝis en lia sonĝo.

  Depost sia 4-jara aĝo li neniam plu vidis la fratinon, inkluzive eĉ ŝian foton.

  La fratino neniam plurevenis al hejmo, nek sendis leteron.

  La fratino restis senspura ĝis la forpaso de la gepatroj, ĝis kiam Xia Shan diplomiĝis el mezlernejo, el universitato.

  Xia Shan volis serĉi sian fratinon, li ankaŭ volis vidi la senneĝan Malproksiman Monton.

  Li efektive vidis verdajn arbojn, vidis malklarajn riverojn, vidis brunan teron, kaj ankaŭ vidis la Malproksiman Monton senneĝan.

  Tamen, li ne vidis nudajn Taj-inojn sin banantajn, nek vidis Ĝingpoojn kiuj drinkadis tutajn tagojn, nek vidis la kabanon kie la fratino iam loĝis.

Kaj la plej ĉefa punkto estas ke li ne trovis sian fratinon!

Progresis la Taja j virinoj. Tre eble la freŝco farita de s-ro Yuan Yunsheng en la Pekina Aerodromo ekscitis ilian memestimon. Nun, kiam ili sin banas en rivero, ili ĉiuj portis sur si longan tubo-jupon, kvazaŭ mezepokan bankostumon.

Regresis la okcidentuloj. Ili funkciigas banejon por nuduloj. Kun nudaj postvangoj ili promenas tien kaj reen sur plaĝo, kvazaŭ la montpintaj kavernuloj antaŭ kvincent mil jaroj.

Iuj homoj kritikis kial oni ne pentris la Han­ojn nudaj en baniĝo. Kaj, la Pekina Pinakoteko ekspoziciis pentraĵojn kun nudaj figuroj kies modeloj senescepte estis Hanoj. Tiuj pentraĵojn estis centoble pli versimila j of tiu fresko en la Pekina Aerodromo, tiel ekzakte kiel veraj fotoj! Kaj krome, kvar pekinaj knabinoj tute senvestiginte sin saltis en Longtan-lagon, tial la polico eĉ kritikis ilin ŝokantaj publikan pudoron.

Neniu kritikis al la Tajaj virinoj. Ili ja memkonscie opinias ke , ili devas porti veston sur si dum baniĝo en rivero. Kvankam multaj el ili ankaŭ kaŝas en si la esperon, ke preferinde ili daŭrigu por eterne la elegantan konduton kiel en la modesta malnova tempo.

Tamen ili vivas ne por la aliaj homoj.

Sed kial netroveblas la Ĝingpooj tutajn tagojn-drinkantaj, Pri tio Xia Shan ne povis kompreni.

Mankas vinoj al drinkema nacio. Ili veas antaŭ vinoj.

Rilate al la fratino, homoj en la agrikultivejo diris ke oni trovis nenian informon pri ŝi jam ekde 1972.

Jam delonge kadukiĝis via kabano en putraĵojn.

¡°Kiai ŝi malaperis?¡± Xia Shan demandis.

Neniu povis respondi. Homoj en la agaikultivejo eĉ ne memoris klare ke iam vivis ĉi tie tiu juna intelektulino.

¡°Eble ŝi veturis aliĝi al Kompartio en Birmo?¡±

Tio estis unika elirejo tiam por ne malmultaj junaj geintelektuloj en sufero.

Xia Shan venis al Daluo.

Tio estas urbeto najbara al Birmo. Nudigante sian korpon, iu rivero fluas antaŭ la limŝtono.

La fratino povis transpasi landlimon nur de ĉi tie.

La Malproksima Monto ankoraŭ restas senneĝa.

Xia Shan atendas pramon. Li vidis ke birma kaj ĉina bankbileto j ambaŭ cirkulas ĉi tie.

Li ankaŭ vidis la grasetan virinon jam ne tre junan.

Kiam li eniris la longdistancan aŭtobuson en Kunming, li jam rimarkis tiun virinon en uniformo de armita policano kies epoletoj montris ke ŝi estas majoro.

En milita uniformo ŝi aspektis plumpa. Sed ŝia blanka vizaĝo kaj inteligentaj okuloj ankoraŭ radias elegante. Ŝi certe estis belulino dum sia junaĝo.

Xia Shan, ekatentis pri ŝi ne nur pro ŝia ne malplaĉa vizaĝo, sed des pli pro tio, ke sur ŝiaj orellobo j estas truetoj.

Ĉu armita policanino ankaŭ surportas orelringojn?

Probable ŝi estas membro de ensemblo, nature kantistino. Se ŝi dancus, certe similas al porkino konkuranta por manĝaĵoj.

Tamen, kiam ŝi reaperis en la rigardkampo de Xia Shan, ŝi portis sur si malhele verdan longen tubo-jupon kaj skarlatan nilonan veŝton, li sentis ke ŝi ne estas tiel dika kiel li imagis.

Oni poves etiketi tion per la adjektivo ¡®graseta¡¯ Li ŝatas la ¡®grasetan¡¯, ĉar lia amatino estas tiel maldika kiel kanabtigo, kun tiel plata brusto kiel aerodromo, kvankam ŝia vizaĝo ŝajnas sozio de Lin Qingxia.

Sed kial la virino nun transformiĝis en Tajinon? Ŝi ne nur portas paron da oraj orelringoj, sed ankaŭ oran kolieron. Sangruĝa ŝtoneto ŝanceliĝas en la valo inter ŝiaj mamoj, kvazaŭ kuglo trapikanta la bruston.

Ŝi estas skoltino de la Armita Polico!

Ekscita lumo radiis en la okuloj de Xia Shan, kiu sentas tre grandan memkontenton pro tiu ĉi diveno.

Ankaŭ la virino rimarkis lin, aŭ alivorte, ankaŭ rekonis lin.

Li estas tro facile rekonebla: longa hararo, tutkorpe en vakera vesto, Nake-modelaj turistaj ŝuoj, kaj kolĉeno el dikaj kornoj.

Moderna studento.

Nature, li havas ankaŭ adonisan vizaĝon neniam sunbruligeblan, kaj densan barbon kiun li intence rezervis por montri sian virecon.

La virino ĵetis al li amikan rideton, ne tian, kian ĵetis al li la samaĝaj knabinoj kokete, sed kia inter gefratoj.

Bedaŭrinde ŝi ne estas lia fratino.

Xia Shan sennombre foje rigardis la foton de la 17-jara fratino. La figuro de pura knabino kvazaŭ amatino profunde gravuriĝis en lian memoron. Tio estis ovara vizaĝo, kun paro da okulbulboj en amanda formo kaj ĉikatro mezgranda ĉe tempio. Ŝiaj haroj nature kurbiĝis, iomete  blondaj.

Tamen tiu ĉi virino havas rondan vizaĝon, duoble-faldajn palpebrojn, dike rigidajn nigrajn harojn kaj glatan senmakulan tempion.

  ¡°Enpramiĝu, Xia Shan!¡± La virino milde parolis, kvazaŭ ameme.

  Xia Shan ekgapis, ne komprenante kiel ŝi povis scii lian nomon. Konfuziĝo eknaĝis en liaj okuloj.

  ¡°Mi vidis vian legitimilon, kiam ni trapasis la ekzamenan stacion de landlima garnizono.¡± La virino gracie ridetis.

  Xia Shan kapbalancis. Sed li bone memoris ke ŝi trapsis la ekzamenadon ja pli frue ol li.

  Eble tio ĝuste montris la misteran sagacecon de detektivino en civila vesto.

  La enpramiĝis, tamen forgesis doni la vojaĝpagon. Kiam li ekpensis pri tio, la virino refoje ridis dolĉe kaj diris: ¡°Mi jam pages por vi.¡±

  Xia Shan fine sciis, ke la virino nomiĝis Zeng Yu, kaj havis Tajan nomon Yixiang.

  Kiam li demandis, ĉu ŝi estas detektivino de la Armita Polico, ŝi ankoraŭfoje ridetis milde, sen jesa aŭ nega respondo.

  Tamen Xia Shan povas certiĝi, ke ŝi ĉial estas ne ordinara persono.

  Kiam ili trapasis la sovaĝan bambuaron, ŝi montriĝis tiel singardema, kun tial leĝeraj paŝoj, kvazaŭ leopardino ĉiam preta en ĉasado kaj singardema kontraŭ ĉasisto.

  Xia Shan volis ŝin sekvi, por aldoni plezuron al sia ĉifoja longa vojaĝo kiu evidente ne povis atingi sian celon. Por diri fakte, li ankoraŭ estas en la aĝo de scivolemo.

  Ankaŭ Zeng Yu ne havis la tencon lin forlasi. De tempo al tempo ŝi ofte ĵetis al li rigardon, plenan je signifo kaj amo.

  ¡°Ĉu vi faras turismon al Daluo? Sed nun ne estas sezono de ferio.¡± Zeng Yu demandis mallaŭte, dum ŝiaj okuloj observadis ĉirkaŭen.

  ¡°Mi mem havigis al mi ferion. Kaj, se mi havus monon, mi ferios dum tuta vivo.¡± Kiam Xia Shan diris tion, kolero ekbruliĝas ĝis lia cerbo.

  Li estis magistro, sed li devis serĉi laboron per si mem en la lando, kie ofte aŭdiĝas propagandoj pri graveco de intelektuloj.

  Mortis liaj gepatroj. Li ne havis ĉian ajn parencon aŭ konaton kiuj povus doni al li helpon, aŭ alivorte, malantaŭan enirejon. Li nur povis sturmi per si mem.

  Li sturmis al de tri entreprenoj. Ĉie oni donis nur mokojn al lia magistra diplomo.

  La dekkvara estis fabriko, kies estro multe interesiĝis pri lia fako de komputero kaj tuj akceptis lin.

  La sekvantan tagon, atendis lin la tasko oferti tri japanajn komputorojn superstokitajn en tenejo. Tio estis kosto por unu monata rondvojaĝo de la fabrikestro tra Japanio, resume voloranta je miliono da usonaj dolaroj, sed la fabriko, kiu produktas brikofarajn maŝinjn, tute ne bezonas tiel kompleksajn objektojn.

  Xia Shan laboris tutan monaton, fine li donis al si mem ferion. Neniu volis aĉeti la transvendatan varon de tiu ĉi fabriko. Eventuala aĉetanto ĉiu preferas mendi rekte de Japanio. Kvankam oni devas pagi pli multe, tamen povas veturi al fremda lando!

  ¡°Fi al vi kiu prenas japanon kiel sian adoptopatron!¡± Xia Shan blasfemis al ĉiuj.

  Li forveturis, vendinte la koloran televidilon faritan de Ĉinio, kaj venis al la landlimo ok mil liojn malproksima disde sia hejmo por serĉi la fratinon, kiu estas lia unika intimulo eventuale ankoraŭ vivanta.

  ¡°Ĉu via fratino nomiĝas Xia Yun?¡± Zeng Yu demandis, eĉ sen kapreturno.

  Xia Shan subite staris.

  Ankaŭ Zeng Yu ekstaris: ¡°Ne miru! Mi iam vivis kun ŝi en sama roto. Ŝi rakontis al mi pri vi ¡ª petola, saĝa kaj aminda knabo.¡±

  ¡°Kie estas mia fratino?¡± Xia Shan ekkaptis la manon de Zeng Yu, apenaŭ kriis.

  Zeng Yu malsereniĝis. La Malprosima Monto sigelis en ŝiajn okulojn ondantan ombron. ¡°Ŝi mortis.¡±

  ¡°Kiel mortis?¡±

  ¡°Sindroniĝo. Ŝi saltis en Daluo-riveron.¡±

  ¡°Kie Sia kadavro?¡±

  ¡°Sen kadavro. Tiu rivero fluas translandlimen.¡±

  ¡°Kial ŝi sindroniĝis?¡± Xia Shan persiste demandis.

  Zeng Yu ekkoleris: ¡°Kial? Kial? Ankaŭ iuj el vi studentoj memmortiĝis, ĉu ne? Sed kial?¡±
 
Xia Shan trovis nenion por respondi.

Zeng Yu elspiris, dirante: ¡°Oni volonte mortus, kiam la vivo estas pli dolora ol la morto, kiam la suferoj dum vivo estas centoble pli multaj ol en morto.¡±

Xia Shan elprenis unu cigaredon, kun marko Changle.

Zeng Yu elpalpis unu skatolon da cigaredoj, kurr marko Moer.

Ambaŭ fumis.

¡°Ĉu vi povas rakonti al mi pri la doloroj kaj suferoj de mia fratino?¡± Xia Shan legis ne malmulte da noveloj pri la vivo de juna j intelektuloj en kamparo, esperante trovi ombron de la fratino, sed li ne sukcesis, ĉar li trovis tion tro kruela, eble la fratino ne tiom suferis.

¡°Nu, vespere, ĝis kiam mi revenos al urbeto Daluo,¡± Zeng Yu forĵetis longan stumpon de cigaredo.  Evidente, ŝi kutimiĝis je tia malŝparemo.

Fronte estas la limŝtono.

Ne tiel solena kiel Xia Shan iam imagis, nek marmora, nek granita, sed nur el cemento.

Neniu soldato en lanŝtofa uniformo gardstaras tie, nur kelkaj kadukaj bambuoj.

¡°Ĉu fotiĝi?¡± Zeng Yu proponis.

Jes. Fotiĝu. Finfine ĉi tie estas la landlimo. Ne ĉiu homo havus la ŝancon iri ĝis to senforma alta muro, kiun la homaro faris por sin mem mailiberigi kaj disapartigi.

Nur tiun momenton Xia Shan ekvidis ke trans la limŝtono kaŭris maljunulo en verda uniformo fumante per longa pipo. La lasta lumo de subiranta suno sunumis lin komforte varma.

Kaj sekve, Xia Shan ekvidis usonan mitralon apud la maljunulo.

Li ege surpriziĝis.

¡°Li estas komandanto de milita subregiono de la Birma Kompartio,¡± Zeng Yu ridis, ¡°antaŭe li estis juna intelektulo el Sichuan- province, sendita al kamparo en 1965.¡±

Xia Shan kvazaŭ aŭdis deliraĵon el dormo.

Li ja opiniis ke ĉio ĉi por li estis nur historio antaŭ multaj jaroj,, kiun oni povus gustumi nur en noveloj, kinofilmoj, dokumentoj aŭ historiaj objektoj.

Sed nun antaŭ li estas realo. Li kvazaŭ vidis la monstran beston en Ness-lago aŭ dinosaŭron!

¡°Ki-Kion li faras?¡±

¡°Li atendas ke tiaj subuloj revenas kun Wuliangye-brando, Hongtashan- cigaredoj kaj frandaĵoj aĉetitaj el Daluo.¡± Zeng Yu ne mallaŭtigis sian voĉon.

Sed la maljunulo, ho jes, ni devas diri ke la mezaĝulo restis indiferenta al ĉia ilia konversacio.

Xia Shan ankorau volas ion demandi.

Sed Zeng Yu haltigis Tin, rigardante al sia brakhorlogo: " Neniam vi komprenos. Guste kiel ni neniam komprenas nian antatan generacion. "

Vole-nevole Xia Shan devis konsenti.

Li staris antaŭ la limŝtono, sin premante al la obeliska fosto el cemento, kun vizaĝo fronte al la suno.

  Ĉio estas ŝanĝema, escepte nur la suno restas eterne la sama.

  Zigzaga pado sin etendis de la limŝtono al la densejo, mistera, soleca.

  Zeng Yu tamen kantas la malnovan kanton:

     Ho pado zigzaga, longa kaj streta,

     kondukas al malproksimo nebula¡­

  Xia Shan ne scipovas kanti tiel mornan kaj profundan kanton, anstataŭe li scipovas nur kriaĉe histerie:

     Sekvu post la sento,

     ke ĝi min gvidu¡­

  Zeng Yu ekhaltis, ŝi sin turnis, altiris Xia Shan kaj intime ĉirkaŭbrakumis lin.

  Xia Shan subite sentis varmon tra sia tuta korpo. La molaj sed ankoraŭ elastaj mamoj kunpremiĝas ĉe lia brusto ke lia spiro eĉ iom malfaciliĝis.

  Nur tia estas vera ĉirkaŭbrakumo de virino!

  Sed lia amatino scipovas nur rampi kiel porkido sur lia korpo, kaj kaŭzis al li eĉ frotdoloron.

  Li levis sian manon, eniĝinte en ŝian vestan refaldaĵon.

  Alvenas tri junaj soldatoj de la Armita Polico, ĉiuj ruĝiĝis ĝis la kolo kaj preterpaŝis eĉ sen strabo.

  Zeng Yu ekkisis Xia Shan, kaj eligis lian manon el sia sino kategorie.

  Xia Shan ekstultiĝis. Li subite komprenis ke la subita intimsceno far Zeng Yu estas nur por trompi la soldatojn de la Armita Polico. Kaj tiu kiso evidente nur esprimas dankon.

  En la kvieta arbaro, iu Taj-ino intime ĉirkaŭbrakumas kun viro en vakera vesto. Kiel normala sceno! Kiel konforma al la loka moro.

  Xia Shan jam delonge rimarkis ke la lokaj junuloj ankaŭ sin vestis vakere.

  Sed kial ŝi devas timi la membrojn de la Armita Polico? Ŝi mem ja estas majoro de la Armita Police, ĉu ne?

Mistere! Pli animpremiga ol  la neĝo de Climazalo (de E. Hemingway) .

Tamen Zeng Yu ne evitis ĉiun membron de la Armita Polico.

Kiam la arbsupron ĵus vualis malhela gazo, ĉe manioka kampo brunigita de  fulmtondro, Xia Shan vidis ke ŝi bonhumore, renkontis tri junajn soldatojn de la Armita Polico.

Origine la tri homoj kondutis tre arogante, sed kiam ili ekvidis Zeng Yu, tuj fariĝis verŝajne duonstature alta.

Xia Shan komprenas kion tio signifas.

La pli alta unu rango ja povas subpremi eĉ mortige. Aŭ, la soldato ĉiam tenas sin (es-) tima antaŭ la ĉefo.

La tri homo j deprenis du buntajn tornistrojn, kiujn soldatoj ofte uzis, metis sur la teron, ka j foriris en vico.

Zeng Yu mem portis unu tornistron sur siaj ŝultroj, aspektante iel komike strange.

Ŝi petis helpon de Xia Shan ke li portu la alian, tre konforme al la vaganta studento.

¡°Xia Shan, vi iru la unua, kaj atendu min en la hotelo Feniksvosta Bambuo en Daluo.¡±

  ¡°Vi¡­¡±

¡°Mi ankoraŭ  havas alian aferon. Dankon.¡± Zeng Yu tiel ridis ke neniu povis rifuzi al ŝi.

Ankaŭ Xia Shan ne volis rifuzi. Li volis ke okazos nenio malplezura inter li kaj Zeng Yu. Sed al li ne mankas la deziro koni sekretajn agojn de majorino de la Armita Poliro en civila vesto.

Xia Shan efektive vidis scenon kian li povus spekti nur en filmo.

Unu virino kontraŭ kvar viroj!

Tio okazis kvin minutojn post kiam Xia Shan, foriris. Sur la alia vojo al Daluo, Zeng Yu subite troviĝis en ĉirkaŭsieĝo de kvar viroj. .

¡°Kion vi volas? Ĉi tie ankoraŭ estas en Ĉinio!¡± Zeng Yu parolis en plena aplombo, eĉ kun iom da aroganteco, plus duobla malestimo.

¡°Sed heroino ne konas landlimon.¡± malalta ka j maldika viro rikanis.

Xia Shan sin kaŝis inter bambuaroj dekojn da metroj malproksime, tra fendoj li rigardis tiun ĉi animskuan scenon. Li neniam revenis sola al Daluo, sod ĉiam sekrete postsekvis Zeng Yu.

Li volis vidi la veran scenon de la sekretaj agoj de la detektivino de la Armita Polico.

Li vidis, ke eĉ devis memori tion dum tuta vivo.

¡°Se vi povos forpreni de miaj manoj, tio apartenos al vi.¡± Zeng Yu demetis la buntan tornistron kaj staris, kun brakoj kruciĝantaj antaŭ sia brusto.

Nature Xia Shan scias ke heroino estas narkotaĵo kaj li ekkomprenis kial Zeng Yu sendis lin foriri la unua; ĉar ŝi ne violas lasi ordinaran junulon vundita.

Kiam ŝi kaj li transprenis la du buntajn tornistrojn de la tri soldatoj, danĝero jam vualis de ĉiuflanke!

Sed kial ŝi ne ordonis al la tri soldatoj ke ili eskortu la buntajn tornistrojn kune al Daluo?

Eble, ĝuste por logi serpenton el ĝia truo?

Eble, plotono da soldatoj de la Armita Polico jam pretigis ĉioampleksan reton?

Jes, devas esti tiel, alie, kial unu mezaĝa virino povus resti tiel aplomba antaŭ kvar viroj?

La kvar  viroj elprenis revolverojn, proksimiĝis paŝon post paŝo al Zeng Yu.

Zeng Yu ankoraŭ restis tute senmova.

La koro de Xia Shan apenaŭ saltis el lia brusto. Kaj li preskaŭ eligis la  krion: ¡°Kial ankoraŭ ne aperas la embuskantaj soldataj de la Armita Polico?!¡±

Aperis neniu soldato. Sed Zeng Yu fulme kaptis la viron, kiu klinis sin por preni la buntan tornistron. Ŝi  firme premis lin al sia sino, kaj aperis en ŝia alia  mano revolvero kun dika tubo.

Xia Shan konis, ke tiu dika tubo estas dampilo.

Ĉu  Zeng Yu ne volas aŭdigi pafon?

Dum la sekunda stultiĝo de la aliaj tri viroj, trafis tri kugloj jam en ilian bruston.

Tri vivoj silente forlasis tiun ĉi ĥaosan mondon,

Laŭ supozo de Xia Shan, Zeng Yu certe heroece revenos al la urbeto Daluo, eskortante kaptiton.

Tamen Zeng Yu nur per pafilo devigis la ege teruritan viron transporti la tri kadavrojn en densejon de la bambuaro kaj ilin sepulti per bambuaj folioj. Poste ŝi ekpafis mortigante la kvaran viron.

Tiu homo rigide kuŝis sur tero, je malpli ol dek metroj disde Xia Shan. Li vidis lian frakasitan kapon, ĝuste kiel tiu de gipsa figuro, kiun li mem frakasis en infanago.

Li forte retenis sian spiron, kuraĝante ellasi neniom da bruo.

al li eksentis ke tiu virino ankoraŭ gracia estas tiel timinda kiel demon.

Kompreneble, la batalo kontraŭ negoco de narkotaĵo j en la tuta mondo ĉiam kaj tie estas kruela. Sed¡­ ĉu vere necesas mortigi ilin ĉiujn senescepte?

En la hotelo Feniksvosta Bambuo en urbeto Daluo, Zeng Yu ekkoleris kontraŭ Xia Shan.

¡°Ĉu vi scias, kiel danĝere estis? Se ili ekvidis vin kaj la buntan tornistron, ili mortigis vin, sen palpebrumo! Vi ne devas morti, vi devas bone vivi!¡±

Xia Shan vidis ke hirtiĝis ŝia j brovoj kaj hirtiĝis ankaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia brusto forte ondis, tremis ŝiaj ŝultroj.

Ŝi vere koleris, pri lia malobeo.

Vidante lin timema en granda maltrankvilo, Zeng Yu, kun moliĝinta koro, ekbrakumis lin, kaj, post longa silento, flustris: ¡°Finfine, la kontrabandistoj de narkotaĵoj devas morti, ĉu mortigitaj, aŭ ekzakutitaj, sen malsama fino."

Xia Shan komprenis ŝin, kaj ekkonsciis ke la mortigo al kvar homoj verŝajne devenas el bonintenco de la armita policanino, por forigi de ili la dolorojn de malliberigo kaj juĝado.

Li kapjesis.

¡°Iru, revenu en vian ĉambron, vin banu kaj poste mi rakontu al vi pri Xia Yun.¡± la voĉo de Zeng Yu refariĝis milda.

Xia Shan ne volis movi. Li eĉ deziris longe resti en tia varma kaj mola sino.

Tamen, Zeng Yu forpuŝis lin.

Li foriris malkontente.

Tio certe estas hotelo konstruita depost la jaroj de Reformado kaj Pordmalfermo, ĉar en ĉiu ĉambro estis malgranda tualetejo,  kie la gasto povas sin bani.

Kvankam sen varma akvo, tamen Xia Shan havis tre komfortan banon.

Li ne viŝsekigis sian korpon kaj eliris el la tualetejo, esperante ke la haŭto sekiĝis per natura vento, tiel ke la korpo sentos pli agrablan malvarmon.

Iu frapis je la pordo. Li volvis la bantukon ĉirkaŭ sian talion kaj malfermis la pordon senpripense.

Eniris pura knabino en blanka ŝelkorobo, kun mallonga hararo, dolĉa rido, maldika korpo kaj pintaj brustmontetoj.

Xia Shan prenis sin por servistino de la hotelo.

¡°Nu, aldonu iom da boligita akvo.¡± li montris al la malplena termoso.

¡°Nenecese.¡± la knabino ekvidigis depost sia dorso du skatolojn da Koka-Kola.

Nature. Xia Shan ne povus rifuzi ties varman oferton. Li elprenis bankbileton de 10 juanoj kaj ĵetis al la knabino.

La knabino gaje akceptis, kaj ŝi tuj malfermis la du skatolojn da trinkaĵo. Ŝi donis unu al Xia Shan kaj rezervis la alian por si mem.

Xia Shan sentis miron, ĉar li ja ne inviti ŝin trinki.

La knabino glutis dufoje, kaj alproksimiĝis al li, flustris kun rido ¡°Ĉu vi ankoraŭ ne banis vin? Lasu min bani vin.¡±

Dirante, ŝi demetis, en dekona sekundo, ŝia ŝelkorobon teren, kvazaŭ bunta serpento deĵetis sian haŭton. Restis sur sia korpo nur nigra korsaĵo kaj bikino ekstreme malgranda.

Vidante la pure blankan haŭton kaj masivan muskolon, Xia Shan sentis pli rapidan cirkulon de sango en si.

¡°Venu,¡± la knabino algluis sin al Xia Shan, kaj faligis verŝajne senintence la bantukon desur lia talio.

¡°Ne, ne¡­¡± Xia Shan sentis sekiĝon en sia buŝo, ne sciante kion fari, sed vole-nevole liaj manoj jam ĉirkaŭbrakumis la knabinon.

Ambaŭ ekfalis sur liton, kaj oni ne povis distingi, kiu pli iniciatis.

Malferrniĝis.la pordo. Zeng Yu staris antaŭ la pordo.

¡°Mi, mi ŝlosis la pordon¡­¡± la knabino balbutis panike.

¡°Tamen vi ne povas min ŝlosi.¡± Zeng Yu rikanis. Vidante la polican uniformon de Zeng Yu, la knabino tremis tutkorpe: ¡°Ja li, li delogis min.¡±

Zeng Yu donis al ŝi fortan vangfrapon kaj sur la vango de la knabino aperis sanga makulo.

¡°For!¡± denove flagris en la okuloj de Zeng Yu feroca lumo.

En dekona sekundo la knabino reportis sur sin la ŝelkorobon, kaj malaperis kiel forglita rato.

¡°Vestu vin!¡± Zeng Yu denove levis sian manon. Ŝi volis doni al li, kiel al la knabino, vangfrapon. Sed ŝi fine malrapide mallevis sian manon kun longa vespiro.

El ŝiaj okuloj fluas dolora bedaŭro, plus senhelpeco.

Xia Shan revestis sin. Ĉifoje, li ne maltrankviliĝis kiel kulpiginta knabo, male, li staris spiteme.

Tio estas absolute privata vivo, kiun neniu alia rajtas interveni.

Zeng Yu ellegis lian penson. Ŝi ne furioziĝis, anstataŭe nur diris mallaŭte: ¡°Ĉu nova generacio, kiu adoras al Qiong Yao, ankaŭ aĉetas virinan karnon per mono?¡±

¡°Ne rilatas al aĉeto. Ŝi ne menciis pri mono. ! Ŝi mem initiate frapis je mia pordo.¡± Xia Shan sin pravigis.

¡°Sed post la fino ŝi pagigos vin jen cent, eĉ du cent juanoj!¡±

¡°Eble ne? Ŝi tute ne similas al¡­¡±

Zeng Yu malvarme interrompis lian parolon: ¡°Ĉu vi opinias ke tiu, kiu faras tian aferon, devas simili al tiuj kokete ridantaj malĉastulinoj en kinofilmoj? Ŝi ja tentas vin ŝajnigante sin mezlerneja lernantino, sed ŝi havas almnenaŭ tri malsamajn venerajn malsanojn!¡±

Vidante ke li silentiĝis, Zeng Yu manglatigis lian senordan malsekan hararon kaj diris: ¡°Aŭskultu, ke mi rakontu al vi pri Xia Yun. Tion mi ja promesis al vi.¡±

Xia Shan sidiĝis.

¡°Tio estas tre longa travivaĵo dum homa vivo, tamen ankaŭ nekredeble mallonga.¡±

Zeng Yu rakontis prose, tute sen emocio.

¡°Xia Yun 17-jara gravediĝis. Tion kaŭzis amo. La frukton de la amo restigis en sian korpon junulo-intelekulo kiu sentis, same kiel ŝi, izolitecon, solecon, kaj preskaŭ estis mistordita de la seka laborado.

¡°Ili estis kaptita j kune en kaĉuka arbaro kaj kondukitaj al vaka placo por publika kritikado interligitaj tute nudaj.

¡°Xia Yun revenis al Pekino por ricevi abortigon. Fakte ankaŭ por adiaŭi al siaj familianoj. Ĉar Tiu junulo ne povis toleri tian malhonorigon, li forkuris al Birmo kaj aliĝis al gerilo. Jam en la unua batalo lin trafis kanonpafo kaj li tute dispeciĝis per eksplodo.

¡°Ankaŭ Xia Yun partoprenis en gerilo. Ŝi ĉiam sturmis plej fronte volonte morti. Sed la morto neniam vizitis ŝin.

¡°Ŝi promociiĝis ĝis estro de bataliono, komandante centojn da viroj, tuttage en pluvo de kugloj, mortigi aŭ esti mortigitaj.

¡°Dum ĝangala batalado pli ol dek jarojn longa, ŝia animo venis ĝis rando de disrompiĝo. En profunda noktmezo, kiam ĉio kvietiĝis, ŝi ofte soifis vidi neĝon. Ŝi ĉiam malbenis: Kial la monto estas senneĝa?

¡°Depost kiam ŝi forveturis de Pekino, ŝi neniam plu vidis neĝon, sed dum ŝia knabina aĝo, ŝi ja tiel amis neĝon..

¡°Poste, ŝi fine trovis la neĝon-surogaton. Tio estis heroino produktita ĉe la limregiono inter Tajlando, Birmo kaj Laoso. Tio estas veneno tiel blanka ke ĝi povas kaŭzi animtremon. Ĝi estas tiel pura kiel neĝo, sed samtempe kovras krimon.

¡°Ŝi trovis ke la Malproksima Monto estas kunneĝa. Post preno de narkotaĵoj, ŝi trovis ĉian revon en sia junaĝo, inkluzive eĉ amon.

¡°Ŝi forlasis tiun gerilon, kiu neniam povos akiri venkon, kaj partoprenis en vicaro de kontrabandistoj de narkotaĵoj. Ŝi volis disdoni tiun neĝon al ĉiu homo kiu aspiras forlasi la homan mondon.

¡°Fine, ŝi mortis, mortis je vera senco.

¡°Antaŭ la morto, ŝi sopiris nur unu homon, nome, sian fraton Xia Shan.¡±

Zeng Yu ĉesigis sian rakonton. Ŝi deprenis de sia kolo la kolĉenon kun ruĝa ŝtoneto, kaj pendigis ĝin sur la kolon de Xia Shan.

¡°Jen Xia Yun komisiis ke mi transdonu ĝin al vi se mi havus la ŝancon.¡±

¡°Ĉu nur tiom?¡± Xia Shan preskaŭ kriis, ¡°Kiel ŝi mortis? Kie enteriĝis?¡±

Zeng Yu amare ridis, kapskue.

Xia Shan ekkaptis la manon de Zeng Yu, svingadis kun peto: ¡°Vi certe scias, certe, certe, ĉar vi esters armita policanino!¡±

Zeng Yu refoje ĉirkaŭprenis lin, premante lian vizaĝon al sia sino.

Tenera patrinamo tra fluis la tutan korpon de Xia Shan.

Xia Shan subite forpuŝis ŝin kaj murmuris kiel infano: ¡°Mi volas vidi fratinon!¡±

¡°Ne povas reviviĝi la mortinto.¡± Zeng Yu ekrigardis al sia brakhorloĝo, kaj diris kvazaŭ senŝarĝite. Mi plenumis la komision de Xia Yun. Vi iru dormi!¡±

Ŝi sentis grandan malpeziĝon, kaj iris ekster la pordon paŝon post paŝo.

La pordo malfermiĝis senbrue, kaj fermiĝis senbrue.     

(daŭrige )


                                                   ·µ»ØĿ¼