Penseo 60

Junio / 1995


 

Shi Chengtai

 

POETO, KIU KONDUTIS NEKUTIMA

Post la Nova Kulturo-Movado de la 4a de Majo, 1919, en Ĉinio ekaperis la nova poezia verkado. Multaj poetoj, kiuj versis per parola aŭ simpl-parola lingvaĵo kaj prenis liberan formon, debutis sur sceno de la nova literature, inter kiuj Xu Yunuo (ŝju junŭo) havis boan atingon.

Xu Yunuo naskiĝis en 1893, en Lushan de prov. Henan. En 1921 li diplomiĝis de la Unua Normala Kolegio de Henan, kaj samjare lia novelo Konscienco aperies en felietono de la Matena Ĵurnalo, Pekino. Sekve, liaj poemoj, novelij, prozoj kaj teatraĵoj aperies en gazeto kaj felietonoj de ĵurnaloj; precipe, liaj poemoj por li gajnis la famon. Li partoprenis en la tiama fama Literatura Studrondo, kaj fariĝis unu el ties ĉefaj poetoj.

En liaj poemoj plenas de malbeno al la obskura reala socio kaj aspiro al bela furuto; plenas de la tera odoro, aŭ senĝna aŭ freŝa. Tial, kiam Zhu Ziqing (1898¡ª1948), la elstara poeto, kompilis la Volumon de Poezio por Serio de Antologioj de la Ĉoina Novliteraturo (1917¡ª1927), li elektis liajn dek poemojn en tiun volumon.

Temas pri la propra vivo de poeto Xu, ke ni povas diri, tio ankaŭ estis longa poemo, en kiu plenis de nekutimaj detaloj aŭ strangaj kondutoj. Dum la komenco de 20aj jaroj, kiam li instruis en la Normala Kolegio de Henan, en urbo Luoyang, iutage li akompanis gaston ĝis stacidomo. La trajno jam alvenis, sed nia poeto Xu sentis sin ne sufiĉe babili kun la gasto, tial, kiam la gasto envagoniĝis, kaj Xu ankaŭ sekvis la gaston envagoniĝi. Ĝis urbo Zhengzhou, tie li ankoraŭ ne deziris adiaŭi, kaj kune atingis Pekinon. Poste la gasto foriris aliloken, kaj la poeto Xu sole restis en hotelo, ĉi-tempe lia poŝo jam malplenis, tamen tia situacio ne urĝis lian revenon, kaj li anoncis sin sur ĵurnaloj por serĉi laborpostenon, de profesora en universitato ĝis skribista de kabineto aŭ oficejo postenoj li tute kapablis bone funkcii laŭli mem. Sed kiam li ankoraŭ ne gajnis iun postenon, li akompanis la rusan blindan poeton Eroŝenko veturi al la Nordorienta Ĉinio. Kiam la blinda poeto foriris de Harbino al Eŭropo, kaj li restis en iu mezlernejo de Jilin, kiel instruisto. Baldaŭ li tedis en tiea instruista vivo, kaj denove forveturis, eĉ pli malproksimen, ĝis prov. Fujian, tie li ankoraŭ instruis en lernejoj. Ĝis kiam la revolucia armeo atingis lian hejmlokon, prov. Henan, jam en 1927, li vagade revenis al hejmloko. Kia akompano kaj adiaŭo al gasto! Entute kelkajn jarojn, li neniam informis la spuron al siaj familianoj kaj kolegio!

Li ĉiam estis kaprica kaj havis nekutiman strangan konduton. Kiam li instruis en lernejo, subite memoris pri azeno d sia hejmo, kaj letere sciigis familianon, ke kiu tirportis la azenon ĝis la lernejo, fore de cent lioj. Alifoje, li sopiris al bovo de la hejmo kaj petis de la lernejo permeson, revenis hejmen, kaj li eĉ tirportis la bovon en la lernejon.

Kia estis lia instrua agado? Se li donis lecionoon al lernantoj en klasĉambro ekzaltiĝa, kiam li tute forgesis la tempon fini la lecionon, eĉ ¡®invadis¡¯ alian lecionan tempon; se li sentis, ke li jam pri nenio devas paroli plu al la lernantoj, kiam li pli frue finis la lecionon. Iam oni demandis, kial li pli tro frue finis la lecionon? li aplombe respondis, ke jam nenio estis parolenda plu, kial afekte pozis antaŭ la lernantoj?...

Lia karaktero faris lin, ke li amikiĝis varme kaj affable kun aliaj, tamen, post disiĝo li ankaŭ tre rapide forgesis tiujn. Li harmonie rilatis kun kolegoj, sen plendoj aŭ malamo. Se iu intencis ofendi lint ion ankaŭ ne eblis, ĉar li tute ignores ĉion kaj opiniis, ke en la mondo ĉiuj estas bonuloj, eĉ li ĉiam prenis por si mem ¡®senrezistismon¡¯ do, kiu ajn povus iriti lin?... Sed lia poezio ankaŭ estis ignoranta la realan socian vivon? Ne! En liaj poemoj reliefiĝis la reala vivo, kaj li, kiel poeto, rigardis la suferon kaj aspiron de popolanoj, eĉ li ankaŭ filozofe konsideris pri nia surtera mondo:

Homaro estas simio trejnata de sorto.

¡­

Kaj:

Se mi ne havus memoron,

nun mi estus libera.

Sed homoj per memoro

ligas sin sur peza lignfosto¡­

Liaj noveloj vere spegulis la vivon de kamparo en Henan dum suferoj en bandita kaj soldata turmentado. La noveloj Perditaj Popolanoj kaj Mia Fino akiris laŭdon de Lusin. En 1922 lia poemaro la Futura Ĝardeno estis eldonita de Shangwu-Librejo, Shanghai.

Li vagadis tra la lando kaj instruis en urboj Fuzhou, Xiamen, Pekino, Luoyang, Yantai, Kaifeng, Xinyang, Xingtai kaj Lushan. En 1947, la Ĉina Popola Liberiga Armeo liberigis lian urbon Lushan kiam li laboris en la mezlernejo, unue kiel instruisto, poste, kiel direktoro. Ĉu li ankoraŭ kondutis tiel nekutima kaj kaprica, kiel dum la 20aj kaj 30aj jaroj? Mi nenie legis pri tio. Nur post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko li transposteniĝis en la Kultura Domo de urbo Kaifeng. Kvankam li, kiel poet one tute silentis dum siaj lastaj jaroj, tamen li certe verkis malmulte. En 1958 li mortis pro malsano.

En 1983, Henan Popola Eldonejo eldonis lian elektitan poemaron, kaj en 1987, lia volumo de elektitaj poemoj kaj noveloj estis eldonita de la Popola Literatura Eldonejo, Pekino.

 

Xu Yunuo (1893¡ª1958)

 

POEMETO

Suno jam subiras.

Montojn, arbojn, ŝtonojn kaj riverojn

ĉiun konstruaĵon nigra ombr¡¯ drapiras.

Homoj lampojn lumigis interese:

plezuras pro ĉio, kion ili vidas,

kaj deziras tion, kion ili avidas.

 

SEKVANTO

Ĉagreno estas longa serpento,

paŝante, mi vidas ĝian voston,

falĉante, mi vidas la talion ruĝan

kun nigraj makuloj,

dormante, mi vidas ĝian kapon.

Ĉagreno ankaŭ estas nenombraj

ruĝliniaj natrikoj,

kiel linoj troviĝas inter

kampoj kaj vilaĝoj.

Okulmalfermante: jen, ili,

okulfermante: ve, ankaŭ ili.

Ho, ĉagreno estas nenio!

Ĝi estas favora al mi sekvanto,

kiu fidelas al sia posteno,ĉiam ne for de mi.

                             el la ĉina: Shi Chengtai

 

Lu Jixin

 

ROJ-FLANKE

¡ªlaŭ Ĉinesko Tiaoxiaoling

Tange,

tanke,

premi min roj-flanke.

Flore, urse ĝemi.

Sinki, flosi, remi.

Mire,

Min re-

ravu, kara, vire!

REVE STREBI

Reve ŝvebi

reve strebi

en ĉi muzika kazino

dancas la juna animo

 

zefire moli

nebule ŝvebi

for-brule ardi

flor-spire febli

reve ŝvebi

reve strebi

kontraaŭ vento

tra torento

 

ĉu vi volas posedi nunon

aŭ mastradi vian junon

ĉu vi volas ĉarmigi lumon

aŭ deziras varmigi sunon

 

reve ŝvebi

reve strebi

en lazura revo

viglas juna mevo

 

Gan Bao

 

LA MIL-TAGA VINO

Di Xi, loĝanto de Zhongshan, povis fari vinon, drinko de kies unu glaso sufiĉis igi la drinkinton ebrii por mil tagoj.

En la sama prefektujo vivis iu nomata Liu Xuanshi, drinkemulo, kiu vizitis al Di Xi peti la vinon.

"Sed mia vino ankoraŭ ne estis tute pretigita," diris Di Xi, "tial mi ne kuraĝis doni al vi."

"Ne grave, eĉ se ĝi ne tute pretis." Liu insiste petis, "Bonvole donu al mi unu glason !"

Ne povante rifuzi, Di Xi do donis al Liu unu glason da vino kaj tiu tuj eldrinkis.

"Ho, bonege !" Liu diris. "Donu al mi ankoraŭ iomete, mi petas !"

Sed Di Xi respondis :" Bonvole hejmen revenu nuntempe kaj vizitu al mi en alia tago. Ĉar drinko de unu glaso povas igi vin dormi mil tagojn !"

Do Liu foriris, laŭaspekte kun iom da hontbedaŭro. Kaj, reveninte al sia hejmo, li falis mortinta en ebrio. Ĉiuj liaj familianoj kredis ke li jam mortis, ili ploris kaj sepultis lin.

Post tri jaroj, Di Xi diris al si mem : "Nun estas la tempo ke Liu vekiĝis de la ebrio kaj mi devas viziti al li."

Kaj Di Xi iris al la hejmo de Liu kaj demandis: " Ĉu s-ro Liu estas hejme ?"

Familianoj de Liu surprizite diris : "Ho, li mortis jam delonge kaj finiĝis eĉ nia funebrado por li en jartrio !"

Nun Di Xi estis surprizita kaj li diris: " La vino, kiun mi faris, estis tiel potenca, ke, drinkinte unu glason, oni devis dormi en ebrio mil tagojn. Kaj laŭ mia kalkulo, s-ro Liu vekiĝas hodiaŭ !"

Kaj Di Xi urĝis ilin fosi la tombon kaj malfermi la ĉerkon esplori.

Sur la tombo jen leviĝis forta ŝvita vaporo. Kaj, kiam la ĉerko estis malfermita, oni vidas, ke Liu ĵus malfermis siajn okulojn kaj buŝon, kaj aŭdis, ke li diris: "Ho, kiel rava ebrio !"

Kaj Liu demandis al Di Xi: "Kion vi elfaris ¡ª ke drinko de nur unu glaso jam ebriigis min tiel profunde ke mi vekigxis nur hodiaŭ ? Kiom alte nun leviĝas la suno ?"

Aŭdinte tion,ĉiuj rigardantoj ĉirkaŭ la tombo sentis en sia nazo atakon de la vin-odoro el la buŝo de Liu, kiu igis ilin obstine dormi en ebrio por tri monatoj.

--el Sou Shen Ji ( Rakontoj pri Feoj )

trad Guozhu

 

Mao Zifu

 

SOPIRO

fu-u-uaĵi herbojn kombas

kaj per halo¡¯ la sun¡¯ trarombas

suferas mi je panskoreo

la ombro via en mi trombas

 

aŭtuno daŭras sur la umbro

suspensas nubo kiel plumbo

kiam kun fonto vi revenas

rigardo mia jam en stumble

 

espero staras kandelstumpe

eĉ ĉelon sombro svarmas pumpe

forfluas via ĝis-revido

mi litanies lipoŝrumpe

 

foriris vi la koron haŭlas

kiu por ĉiam por vi fraŭlas

kiam ajn vokas vi trans maro

spite ŝarkaron mi tuj kraŭlas

 

aŭle debates ni batale

en klub¡¯ harmonie ni romances

vizia horo roza aĝo

vi jovialis kaj mi prancis

 

sun¡¯ azeleo ruĝ¡¯ ampleksas

ĉiel¡¯ rivero blu¡¯ kompleksa

svingis vi la veston flavan

etigis vaston nimb¡¯ perpleksa

 

mi sama kaj la sama tablo

kontraŭe sidas gapa ¡ª vak¡¯ ve

la arboj en dimanĉaj vestoj

pensigas min pri larm¡¯ gutakve

 

kia serena ĉi dimanĉo

rigardon pikas salikbranĉo

nia rakonto mejlolonga

fluas en Donkiĥota Manĉo

 

Koran Dankon

Nia revueto Penseo ĝis ĉi-monato havas la tutan kvin jaraĝon, tio estis ne antaŭjuĝita, eĉ de ni, la redaktoro kaj la eldonanto, mem. Penseo, la floreto en ĉarma Kreskas sub la aŭspicio dank¡¯ al toleremo de legantoj en Esperantujo, kaj eĉ kun ambicio, ke almenaŭ ĝi deziras aldoni iomete da ekzotika nuanco el la Oriento en la bunta Esp-kulturo, kvankam ni memkonscie klaras, ke ĝi nur estas ¡®malbela anaso¡¯, tamen, ni ankaŭ esperas, se vi, karaj penseanoj, ankoraŭ kultivas kaj zorgas ĝin per viaj kontribuado, kritikado, proponado por ĝia bonigo kaj¡­ eĉ monsubtenado, do, eble la ¡®malbela anaso¡¯ finfine fariĝus cigno! Ĉu ne?

Tie ĉi ni povas diri, ke Penseo certe kresku plu en bedo ĉe anglu de la Esperant-Kultura Ĝardeno, kaj ni al ĉiuj penseanoj ¡ª legantoj, aŭtoroj kaj mecenatoj, precipe s-ro Adam Goralski, kiu lanĉis la premion Grabowski honorintan nian revueton, esprimas la Koran Dankon!

                                   la red.

 

Lu Jixin

 

PERLO KAJ KONKULO

Jen perlo en konkulo

ĉe viv-insulo.

Li longe ŝin doloras,

briligi lin ŝi epiforas.

 

Konkulo kiel nobla!

Per sia propra

fidela sento-riĉo

valoron kreas per feliĉo.

 

SOLA VAGO

Stratoj dormas jam sub brum¡¯,

fridas stela lum¡¯.

Ĉie svenas taga paŝ¡¯,

tamen tondras nur kulara klaĉ¡¯.

 

Mornas mi en sola vag¡¯:

Kien mia trak¡¯?

Sub pal-lampoj de fatal¡¯,

ombra mi jen longas kaj jen mal.


                                                                                                      ·µ»ØĿ¼