Penseo 61

Julio / 1995


 

MESAĜO

Kiam mi pretigas manuskriptojn por n-ro 61 de Penseo, mi ekmemoras, ke nia povra revueto jam komencas sian sesan vivaĝon, nu, la tempo estas tiel rapidas, hastas, kaj urĝas nin, aktivulojn en la Esp-movado, pli konsideri, kion ni faris por kaj per nia kara Esperanto?

Honte, honte, ni certe faris poke, tro poke! Eĉ, en la nuna Ĉinio ne malmultaj samideanoj pli preferas ruligi sin en la nomata Ekonomia Tajdo Mara ol en la movado¡­ Kaj ni klare komprenas tiujn en la Maro, ĉar neniu ne deziras riĉigi sin kaj volonte suferus en la malriĉa turmentado¡­ Tamen, ni deziras mediti pri tio, ke la kultura laboro certe nenial mankas al la evoluado de la homara socio, ĉu ne? Preskaŭ ĉiu esperantisto ne ignores la idealon de d-ro Zamenhof, la Homara Harmonio, ekde kiam li aŭ ŝi eklernis Lernolibron de Esperanto. Eble ĝuste tia idealo animas nian lingvon kaj torentigas Esp-movadon, eĉ la du mondmilitoj ne kapablis setrui la movadan torenton. Ni, samideanoj, estas ideal-uloj, rev-uloj aŭ naiv-uloj, neniam ĉesis klopodadon por la idealo, tial, ĉe la bordo de la ekonomia martajdo en la nuna Ĉinio almenaŭ malmultaj naivuloj ankoraŭ ruligas sin en la movada lageto, tial nia povra revueto ganjas kultivadon kaj zorgadon, pro tiaj kultivado kaj zorgado (ne nur de la ĉinaj, ankaŭ de diverslandaj s-anoj) ĉi tie ni, redaktoro kaj eldonanto, elkore esprimas la sinceran dankon!

                                   la red.

 

Lu Jixin

 

ANTAŬTENI

Antaŭtenas jen mi mian ĉagren-floron,

kvankam kiun jam fojfoje

iuj fie tretis kiel senvaloron.

 

Antaŭtenas mi kaj origin-naivon

kvankam eĉ sur kiun iam

iuj kroĉis mistifan salivon.

 

Sed ankoraŭ antaŭtenas mi kun ardo,

mia koro brilu kiel jam iriza

sub diversaj rigardoj.

 

Qian Zhongshu (ĉjan zongŝu, 1910¡ª)

 

ETERNA ĜOJO

la diro ¡°Eterna ĝojo¡± ne nur estas tiel nebula, ke ĝi neniam povus esti reagebla, sed ankaŭ tiel absurda, ke ĝi neniam povus esti konstatebla.

Ĝojo neniam povus daŭri por eterne. Kiam ni parolas pri ¡°eternal ĝojo¡±, tio similas same mamkontraŭdira ĝuste kiel se ni parolas pri la kvadrata rondo aŭ pri la senmova moviĝo. En ĝoja momento, nia vivo estas aldonita per rapideco kaj akcelita per lubriko. Kiel Faŭsto, ni vane vokis al la tempo, kiu forpasis en palpebrumo, kriante: ¡°Restu por momento! Vi estas tro bela!¡± Je kio utilas tio? Se vi volas ricevi eternecon, vi devas serĉi en doloroj. Porn e paroli pri aliaj aferoj, sufiĉas jam unu sendorma nokto; aŭ unu posttagmezo kiun vi pasigis en vana atendado de nealveninta rendevuo; aŭ, foja aŭskultado de enuiga lekcio ¡ª ĉio ĉi tio, pli efike ol ĉia ajn religia kredo, povas igi vin gustumi kion signifas ¡°por eterne¡±. Dornoj de homa vivo ĝuste troviĝas en tio. Kio treniĝas, ne volante rapide iri for, ĝuste estas tio malplaĉe al vi.

En ĝoja homa vivo, ĝuste kiel sukerpeco por logi infanon preni medikamenton; aŭ pli simile al la elktra leporo en hunda vetkurejo por logi hundojn vetkuri, la kelkminuta aŭ kelktaga ĝojo tromplogis nin vivi tutan vivon, toleri multajn dolorojn.

Ni esperas, ke ĝi venu, restu, kaj revenu ¡ª tiuj tri esperoj resumis la historian de ĉiaj klopodoj far tuta homaro.

Dum ni strebis kaj atendis, la vivo nerimarkite forŝteliĝis. Eble ni estas nur kalkuliloj por konsumado de tempo. Trapasi tutan vivon estas nur fariĝi kunentombigitaĵo por la tagoj aŭ monatoj de la tuta vivo absolute sen ĝuo de ĝojo. Sed ĝis tombo ni ankoraŭ ne konsciis ke ni estas trompitaj. Ni ankoraŭ revis, ke post nia morto ekzistas paradizo, kie ¡ª dankon al Dio! ke ni fine havos tiun tagon ¡ª ni finfine ĝuos eternan ĝojon.

Rigardu, la logo de ĝojo, ne mur similas al logiloj, kia sukerpeco aŭ Elektra leporo, kiuj igis nin toleri vivon, sed ankaŭ similas al logaĵo sur fiŝhoko, kiu faras nin eĉ volonte morti. Tiel dirite, la homa vivo, kvankam estas dolora, tamen ne psimisma, ĉar ĝi ĉiam havas esperon pri ĝojo: por kvitigi la ŝuldon de estanteco ni anticipe elspezis la estontecon; kaj por ĝojo, ni eĉ volontas malrapide morti.

Senti la unuafojan malsaniĝon estas ¡°mirinda granda eltrovo¡±. Por tia homo, per kio la homa vivo ankoraŭ povas iel minaci? Tia ĝojo povas ŝanĝi toleron al ĝuo. Tio estas granda venko de spirito super materialo. Animo povas esti sendependa ¡ª samtempe, eble ankaŭ sintrompanta. Tiu, kiu povas ĉiam tennis sin je tia konduto, nature estas granda filozofo; sed kiu scias, ĉu li ankaŭ estas granda malsaĝulo?

Jes, tio estas iom kontraŭdira. Kontraŭdiro estas kosto de saĝeco. Tio estas ŝerco far la homa vivo al koncepto pri vivo.

                                trad. Guozhu

 

Marjam Nazami

 

FOLIOJ SUR LA ARBO

¡ª al forpasinta samideanino

Ŝi flugis, birdeto kvazaŭ

Ĉe nia fenestro sidinte,

Al la griza horizonto ankoraŭ

Rigardoj linie trenas,

Ŝian silueton tenas

Pli kaj pli magriĝinta

Jam punkto perdiĝinta.

 

Ŝi floris, floradis apenaŭ

Ĉe nia ĝarden¡¯ ĝerminte,

Ĝis uragano baldaŭ

Furioze feroce fatale

Ŝin disŝiris petale.

 

Kaj poste aŭtunis.

En ruĝbruna pulvor¡¯

Sombre sinkis nia kor¡¯

Dum la sezono sorta

Ŝin faligis velke morta;

Finiĝo tro fura

Folifalo silenta senbrua,

Eĉ ne sian arbon

Ŝi aŭdigis adiaŭon.

 

Jen ni, ĉiamaj geamikoj,

Sur la arbo folioj

Ankoraŭ ne falintaj,

Mankas kolegin¡¯ foresta.

Preter ĉi rondo ĉeesta,

Psas horo ankaŭ,

Palpebrume baldaŭ,

Blovas aŭtuno fortune,

Flavfolioj falas,

Ne-grave! La arbo eterne bravas.

                      Tehrano, 1988

 

Liu Yiqing (403¡ª444)

 

YAO NIU

En gubernio Xiangxian vivis 10-jara knabo nomata Yao Niu, kies patro estis murdita de unu el liaj najbaroj.

Yao Niu vendis vestojn kaj aliajn objektojn, per la ricevita mono li aĉetis ponardon kaj tranĉilon por venĝi sian patron.

Iutage li renkontis la malamikon antaŭ la oficejo de guberniestro kaj ekbuĉis lin inter homamasoj. La knabo estis arestita. Tamen, simpatiante pri lia fileca bonvirto, la guberniestro intence malpliigis lian kriminalan kulpon, kaj, okaze de amnestio al ĉiuj krimuloj, la knabo eskapis de mortpuno. Kaj fine liberiĝis dank¡¯ al la proparolo de la guberniestro al la superulo de prefektujo.

Kelkan tempon pli poste, foje la guberniestro iris ĉasi, dum persekuto al cervo li galopis en loko, kie troviĝas kelkaj malnovaj kaptfosaĵoj kovritaj de densaj herboj. Ĝuste kiam lia ĉevalo estis enfalonta en la falejon, subite aperies maljunulo, kiu batis per sia bastono al la ĉevalo, kiu, evitsaltante, ne atingis la cervon.

Kolere la guberniestro stereĉigis sian arkon celante al la maljunulo.

¡°Ĉi tie estas kaptfosaĵo,¡± diris la maljunulo, ¡°mi intervenas pork e vi ne misenfalu!¡±

¡°Sed kiu vi estas?¡± demandis la guberniestro. La maljunulo surgenuiĝis kaj respondis,

¡°Mi estas la patro de Yao Niu, kies vivon vi ja savis. Tial mi venas danki al via favoro.¡±

Kaj dirinte, la maljunulo ekmalaperis.

La guberniestro estis kortuŝita de la vizito de la fantomo, kaj li faris multajn bonojn favore al siaj popolanoj dum la jaro de sia funkciado.

           el You Ming Lu (Rakontoj pri Fantomoj kaj Vivantoj)

                          trad. Wu Hua

 

Mao Zifu

 

LEGACO

ĉiela palaco

tera placo

ĉie pajaco

pankracas

kun sis enlace

al vidantoj sian ridon donaci

sur dornmatraco

restigi en si nakuraceblan

vundon nekapitulace

tordiĝa grimace

por aliuloj ¡ª malagaca

gapa ŝmacado

boaco

senminaca

erinaco

neaŭdaca

ĉe mondo roloj sagacaj

antaŭ polarizitaj glacoj

kun glitaj surfacoj

per karapaco

teneca

kovras la koron malpacan

 

ĵetu min en maron

ke mi fariĝu unu el cetacoj

for de kampo spinaca

jen legaco

 

INTER NI

el Renato Corsetti, 1995-04-15, Italujo

Dankon pro la numeroj de via revuo, kiujn vi bonvolis sendi al mi.

Mi legis ilin kun granda intereso kaj klopodos disvastigi ĝin inter konataj esperantistoj okupiĝantaj pri kulturo kaj literature.

Intertempe mi sendas al vi multajn dankojn kaj tre amikajn salutojn!

el la red.

Ankaŭ mi kore dankas vin, kara s-ano pro via afabla reeĥo kaj klopodo disvastigi ĝin! Latatempe mi legis interesan artikolon de E. de Zilah en n-ro 54 de La Gazeto, Kial K.B. Kabeiĝis? Li diris: ¡°Ĉu estis ia malgranda gazeto, kiu provis kompreni la motivojn de la genia tradukinto? Ĉu estis almenaŭ unu klera esperantisto, kiu diris al Kabe, aŭ skribis al li, ke ¡®jen kiajn pensojn inspiras al mi la libro de Boleslaw Prus (La Faraono) kaj mi komprenas kial vi taksis ĝin necesa por la kulturo de esp-istoj?¡¯ Mi ne kredas. Mi eĉ kredas, ke ekzisto de tia gazeto, de tia esp-isto, malhelpintus Kabeon kabeiĝi¡±! Do, nia Penseo estas feliĉa, kaj favorata de ¡®tia(j) esp-isto(j) kaj tia(j) gazeto(j), jen kiuj menciis paĝe kaj leetere pri nia povra revueto, malgraŭ ĝi estas febla, ¡®turpa anasido¡¯; espereble, dank¡¯ al la sorĉbastonoj de favorantaj instigoj, kuraĝigoj, subtenadoj la turpa anasido farigontus cigno, iutage¡­

el s-ino Marjam Nezami, 95-05-12, Tehrano, Irano

Koran saluton! Pri via sukcesa aktiveco sur la Esperanta kampo informis nin nia kara amiko, Reza Khir Khan, kiun ni ĝojis akcepti antaŭ nelonge en Tehrano.

Laŭ lia rekomendo, mi donacas al vi ekzempleron de mia libro Kvar sezonoj, lastatempe aperinta en Irano.

¡­Mi ĝojos ricevi la aprezon de vi, kiel redaktoro de la revuo Penseo, pri kiu jam informis nin nia kara Reza.

Mi ŝatas esti leganto de via interesa revuo kaj deziras al vi plenan sukceson kaj brilon sur la literature tereno de Esperanto.

Ĉipere estas prezentita al vi kelkaj de mia poemaro, kiu montras mian ĝojan geston kontribui la poezian parton de vi revuo.

el la red.

Ankaŭ mi tre ĝojas, ke mi ricevis vian belan poemaron, kiu ostentas kun kvarlingva tekstaro en la verda Parnaso. Dankon por via donaco! Mi certe ŝatas legi, (eĉ prove versi) hajkojn, kies japaneska nuanco certe freŝigas ĝardenon de la esperanta beletro, ĉu jam kelkaj poetoj eŭropdevanaj versis laŭ tia metriko? ekz. Kalocsay, Waringhien, W. Auld k.a., nun vi, samideanino el la Mezazio kun la antikva kultur-tradicio, per via traduko amplifas influon de hajka formo! Ni tre ĝoje publikigas, os viajn poemojn sur paĝoj de Penseo.

el Ada Csiszar, 1995-02-06, Budapest

En aĝo de 74 jaroj en Budapeŝto mortis Feremche Sarkany stiffilino de Kalocsay. Ŝiaj cindroj estis lokitaj en la familia kripo apud sia patrino kaj K. Kalocsay.

el la red.

La poŝtkarto kun tiu ĉi trista sciigo atingis mian hejmon en Tailai jam delonge, nur lastatempe mia edzino transdonis ĝin al mi en la suda urbo Kanton, kaj mi aperigas la sciigon nur en ĉi-numero, pardonu min, kara Ada kaj geamikoj en Budapest!

Ĉi tie ni benas al s-ino F. Sarkany Pacon kaj Beatecon en paradizo kun la glora Kalocsay!

el Rikardo Ŝulco, 1995-01-14, Minden, Germanio

Mi multe ĝojas, ke vi ankoraŭ portas min en bona rememoro, kaj mi ankoraŭ ĝojas, ke via ĉarma revueto ankoraŭ ekzistas kaj trovas siajn legantojn. Mi mem pro mia alta aĝo (mi nun havas 88 jarojn) komencas retiriĝi el ĉiuj esperantaj aktivecoj. Mi estas danka al vi, se vi tion priatentus. Kun koraj salutoj.

el la red.

Kore dankas vin pro via korespondado spite vian altan aĝon kaj ¡®komencas retiriĝi¡¯ el Esp-aktivado. Certe vi, tre estimate pioniro de nia Esp-movado multe kontribuis, -as por la Sankta Afero! Ne nur mi, sed ankaŭ la tuta Verda Familio portas vin en bona rememoro! Viaj verkoj, tradukoj, kritikoj, eĉ disputoj riĉigas la historian de nia movado, certe! Mi imagas, ke vi fariĝas La Viro en la Luno, kiu, laŭ la ĉina legendo, estas feulo, kaj promenas, meditante pri la mondo laŭ pado de pitoreska parko en Minden, se vin kaptos hazarde la Muzoj, do, vi versu, kaj sur Penseo ĉiam restos paĝa spaco por vi!

Longaviveco kaj vigleco kun vi, kara Ŝulco!


                                                                                                                  ·µ»ØĿ¼