Penseo 62

Aŭgusto / 1995


 

Lu Jixin (1953¡ª)

 

SERIOZA KVERO

                 Klakas vento, frostas la rivera flu¡¯,

                 La bravul¡¯ foriras, ne revenas plu!

                  ¡ª Kanto de Jing Ke

 

Li: Mi iros de vi baldaŭ senrevene for,

memoras min kaj ravajn horojn via kor¡¯?

 

Ŝi: Vi haste kunfandiĝos kun ora aŭror¡¯?

vin akompanu ĉie ĉiam mia kor¡¯!

 

Li: Se mi jam falos teren en batal-rigol¡¯,

silente do atendu ne min vi kun flor¡¯!

 

Ŝi: Se krutos dorme vi sub herbare konsol¡¯,

alserĉu mi do l¡¯ monton kun ruĝflor¡¯.

 

Li: Se ŝire fulmos, vi ne sinku en dolor¡¯,

sur ruĝo de vespero ridos mia kor¡¯.

 

Ŝi: Se bombe tondros, teron duŝu mi per plor¡¯,

sur rosoj de mateno brulu via glor¡¯!

 

Meva Maron

 

MIRAĜO

Ĉagrenas, ke mi devas verki mem. Pli bone, legi. Sed ĉar l¡¯ aŭtoro mankas ¡ª ĝuste tiu, kiun mi sopiras legi nun ¡ª mi devas rekonstrui: diveni la konturojn de poemo, la koloron. La vortoj venos poste. Aŭ ĉu nun la nomo gravas? la nomo de l¡¯ poeto, el kiu fontas ĉio kroma.

Paŝtela pala bluo. Blankaj muroj. La muroj ĉirkaŭ korto, ne de domo. Ĉar domon kun tegmento ruĝtegola aŭ ruĝlada mi facile trovu mem, tra verdaj kampoj. Ne, nur blanko kiun ne ĉirkaŭas verdo aŭ kronas ruĝo, nur pri tia blanko temas. Ne gravas pri lacerto aŭ eĉ figarbo kiu pandas per la fruktoj kaj folioj trans la muron. La blanka muro: ĉu farbita kalke? Ĉu sube brika aŭ ŝtona? Mi ne povas diri. Ĉu ĝi havas pordon? Mi ne scias. Eble tio net re gravas. Eble temen fendon, nigran ombron harstrekantan. Aŭ ĉu nur pri surĉielaj nuboj temas? Blanko, bluo. Prisunas sin lacerto sur la muro. Haŭtoŝanĝo. La miro ke mi restas mi. Ankoraŭ. Dum suno brulas, dum la haŭto skvamas. La miro ke¡­ Miraĝo. L¡¯ aero ŝvebas super vojo ¡ª kien? Mi timas sinki en miraĝan lagon. Mi timas, ke la tero min englutos. Mi falos el la guŝo de la mio. Akuŝo¡­

Lacerto malaperas en la fendon.

La nomon de l¡¯ poeto mi ne diros.

 

Shi Chengtai (1939¡ª)

 

LA PARO DE BRILAJ OKULOJ

(novelo)

Ŝajnas, ke li denove vidis tiun paron da brilaj okuloj en tenebra placo de lernejo, kaj li intencis voki al iu svaga svelte figuro, tamen li neniel elvoĉis en anhelado. La pezo premis sur la brusto kaj li klopodis for angoro¡­ Nu, li vekiĝis el sonĝo. Jam estis mateno. Printempa aŭroro ironie rigardis lin. Li haste ellitiĝis, matenmanĝis, kaj iris al sia oficejo en la lernejo. Sed li sentis iun maltrankviliĝon en sia koro, eĉ la sonĝsceno ĉiam efemeris antaŭ la okuloj. Li aranĝis plurajn aferojn al vicdirektoro kaj decidis veturi al urbo Naho, kie li studis en mezlernejo kaj travivis dum sia junectempo tri jarojn.

Kvankam estis aprilo, tamen nekutima frosto atakis lian regionon. La ĉielo malhelis eĉ dum tagmezo; neĝis dense. Sur tero kuŝis dika naĝtavolo. Kaj sur arbobranĉoj skvamiĝis neĝeroj, kiuj, kvazaŭ arĝentmanteloj, kovris arbojn; iuj degelitaj neĝeroj fariĝis glaciaj pendaĵoj en frosta ventmuĝo. Sed, malgraŭ ĉio ĉi li obstine envagoniĝis kaj veturis norden.

Posttagmeze li atingis Neho kaj tuj vizitis lernejon, kies direktoro, lia malnova konato, varme skceptis lin, surprizite, ¡°Kial vi veturas en ĉi tia fivetero?¡± Li nur amare ridetis, indifference dirante: ¡°Oh, dum ĉi semajno mi kaptas tempon¡­¡± Ili interbabilis nelonge, pri profesia laboro. La direktoro propones al li ripozon kaj volonte regales lin en fama restoracio de la urbo, sed, tion li rifuzis ĝentile. Li haste al la direktoro adiaŭis.

Li promenis en la centro de urbo, ties stratoj estis konitaj de li, eĉ jam post pli old u dek jaroj. Li aplombe iris al hejmo de s-ro Ĝan, lia kunlerninto en mezlernejo. Baldaŭ li trovis sin staranta ĉe la cello. Tiam Ĝan jam revenis de la oficejo kaj prepares vespermanĝon por siaj familianoj. Ĉe pordo li vokis: ¡°Malnova Ĝan!¡± Ĝan ovris la pordon kaj ĝoje demandis: ¡°Ho, vi! Kiam vi atingis tien ĉi?¡± ¡°Nur antaŭ horoj.¡± respondante li enĉambriĝis. Ĝan invitis lin sidi en gastĉambro kaj diris: ¡°Mi rapide pretigas pladojn kaj ni drinku laŭvole! Jam kvar jaroj pasis, de kiam mi vizitis vin en via urbo, ĉu?¡± ¡°Jes, ja! la tempo sagpafi.¡± Li eĥis. Nur nelonge la edzino kaj filino de Ĝan revenis, li kun ili salutis. Dum la vespermanĝo li kaj Ĝan gaje babilis, kaj li pridemandis pri fartoj de siaj kunlernintoj kaj instruistoj en la urbo, Ĝan detale respondis kaj li pacience aŭskultis. Kiam Ĝan temis pri kunlernintino Fenjo, li interrompis Ĝan kaj: ¡°Ĉu ŝi fartas bone? Kie ŝi loĝas?¡± Ĝan ridetis: ¡°Ŝi laboras en urbo Leho, kie vi konas. Ŝia edzo ankaŭ estas kuracisto, laboras en la sama hospitalo kun ŝi. Eble lastatempe li promociiĝis, kiel la vicestro de tiu hospitalo¡­¡± Li ekfalis en komteplon kaj kvazaŭ vidus la paron da brilaj okuloj, kies radio pikis rekte en lian koron, li murmuris: ¡°Ho, jam delonge mi ne aŭdis ion pri ŝi¡­¡±

En la sekvanta mateno li vizitis sian patrinlernejon. Nove konstruita kvaretaĝa domego anstataŭas la antaŭan domon. Li apenaŭ trovis spuron de hieraŭa patrinlernejo. Eĉ tiuj padoj en boskoj ankaŭ cedis avenuetojn. Sur la placo sonis ridbruadoj de gajaj lernantoj. Nu, ŝajnis al li, ke iu arĝent-tintila voĉo de knabino trafis liajn orelojn, antaŭ liaj okuloj nebuliĝis iu svelte gracila figuro, kiu ofte frekventis lin en sonĝo lastatempe. Subite vicoj da poploj starantaj ĉe la orienta limo renkontis kun lia rigardo. Li memoris klare, ke en printempo de la lasta semestro li kaj kunlernantoj plantis tiujn poplojn. Kiam li estis naiva junulo, ŝatis kanti kaj ludi violonon. Inter la arbidoj li kaj Fenjo kune kantis la Maja Moskvo-n en la rusa lingvo post la plantado. Iam ili promenis laŭ la padoj, babilante pri bela futuro kaj idealo, kvazaŭ ĉiu viva vojo larĝe antaŭ ili estus apertota. Ŝi parolis, ke ŝi fariĝos kuracisto por resanigi pacientojn, kaj li preferos uzi sian talenton por interfluado de la kulturoj tra la mondo. Li diligente studis la rusan lingvon, eĉ ilia instruisto de la rusa ofte laŭdis lin, helpis lian studadon post lecionoj, tio enviigis liajn lernantojn. Ili ambaŭ frekventis kinejon, la filmoj pri tristaj am-rakontoj de Liang Sanbo kaj Zhu Intaj dum la antikva Ĉinio kaj Anna sur Kolo de A. ĈeHov profunde kortuŝis la junan paron, ili per larmoj omaĝis sian simpation al tiuj malfeliĉaj geroloj, kaj sentis sin feliĉaj, ĉar ili vivas en la socialisma Nova Ĉinio¡­ Eble ĝuste dum la lasta semestro en iliaj koroj burĝonis la unua amo, kiu estas la plej por homoj. Li tre amis ŝin, eĉ ĝis hodiaŭ la scenoj de ilia unua amo tiklis la animon. Li stuporis tie, kaj klare konsciis, kio estis la cello de sia ĉi-veturo al urbo Naho.

Li urĝis sin envagoniĝi tagmeze al Leho.

La vetero malhelis, neĝo ankoraŭ ŝvebis. En vagono li denove dronis en rememoro pri paseo.

Ĝuste dum la lasta semestro iris la politika movado de Kontraŭ Dekstremuloj, tio tre konstrenis ilin. Ĉar iliaj instruistoj preskaŭ ¡®dumnokte¡¯ fariĝis dekstremuloj pliparte. Precipe, la instruisto de la rusa lingvo, kiu ĉiam bakis siajn lernatojn kun entuziasmo de patrioto, ankaŭ falis en ¡®grego¡¯ de dekstremuloj. Ĉu tia estimate eminenta intelektulo kun nobla animo kaj amo al siaj lernantoj ankaŭ povus ataki la socialisman patrujon? Ĉu tia klerulo povus esti malamiko de popolo? Li neniel komprenis tion. Alie, lia vicdirektoro de la lernejo, kiu ĉiam diligente laboris kaj prizorgis lernantojn, nur por senkulpigi siajn kolegojn en kunveno kun justa konscienco, estis ankaŭ kondamnita kaj li mem fariĝis dekstremulo. Kiam li sciis, ke dekstremuloj estis ekzilota al for a agrikultivejo, li ŝtelkaŝe vizitis hejmon de la instruisto de la rusa lingvo iunokte, kiu diris al sia amata lernanto, ke nubo neniel ĉiam kovros la sunon, oni komprenos purajn animojn de tiuj povraj intelektuloj iutage. Li admonish al sia lernanto diligente studi por la socialisma konstruado de sia patrujo, kaj donacis kelkajn verkojn de Puŝkin kaj Leo Tolstoj en la rusa al li.

La trajno atingis urbon Leho, ties eta stacidomo ankoraŭ estis antaŭa aspekto, eĉ lit re facile iris sur vojo al hejmo de Fenjo. En tiu somero de neforgesebla 1958a jaro li jam estis abituriento, antaŭ la ekzameno de enira universitato Fenjo invitis lin viziti sian familion, kiam ili jam falis en amoreton. Sur la vojo al ŝia hejmo ili aspiris pri bela futuro: eniri universitatojn por posedi sciojn, poste labori diligente por la kara patrujo, eĉ li imagis, ke li fariĝos erudiciulo, kaj ŝi, elstara kuracistino. La gepatroj de Fenjo varme kaj affable akceptis lin, jam permesis, ke ilia filino ligas la ruĝan fadenon sur tiu saĝa junulu. Li ankoraŭ klare memoris, ke en tiu nokto feliĉsopira deziro bruligis ilin. Li rimarkis, ke ŝiaj vangoj ŝajnis disfloranta peonio, kies ĉarmo akstazigis lin. Li kuraĝe metis siajn lipojn sur la ŝiaj unuafoje, kaj ŝi pro pudoro milde frapis lian frunton per karesplenaj polmoj¡­

Revenante en la realon el la penstorento, tiam li trovis sin staranta ĝuste antaŭ la pordo de ŝiaj gepatroj. Najbaro sciigis link e ŝiaj gepatroj jam forpasis antaŭ jaroj kaj ŝia propra hejmo estas en alia strato. ¡°K-do, vi povas trovi ŝin en la hospitalo nun, ŝi kaj ŝia edzo laboras tie.¡± Li adiaŭis al tiu afabla najbaro, turnis sin al la hospitalo.

En la hospitalo oni diris al li, ke geedzoj Fenjo ripozas tage, juna flegistino fervore gvidis lin sur vojo al ŝia hejmo. Tamen lin atendis seruro sur pordo. Kion fari? Li demandis sin. Subite ideo lumigis lin: unue vizitu alian kunlerninton, s-ro Cao, kiu ankaŭ vivas en la urbo. Li trovis Caon en lia kabineto, ambaŭ ĝojis pro renkonto post multaj jaroj. Cao regalis lin en restoracio. Dum la drinkado Cao rakontis ke Fenjo jam fariĝas sperta kuracistino, tre estimate de urbanoj. ¡°Ŝia edzo estis la kunklasano en universitato. Ili enamiĝis dum studo en universitato, post la diplomiĝo li sekvis ŝin alveni ĉi tie, kvankam lia hejmo estis en urbo Harbino, kaj li havis ŝancon labori en Harbino¡­¡± ¡°Do, kial Fenjo deziris reveni? Ĉu ĉi ne eblis resti ankaŭ en Harbino?¡±

¡°Vi, kia stulta demando! Kiu zorgis ŝiajn maljunajn gepatrojn, se ŝi ne revenis en Leho?¡± Cao reĵetis la demandon al li.

¡°Ho, jes, mi scias, ke Fenjo estis ilia solfilino¡­¡± li lirlis.

Post la manĝo Cao akompanis lin refoje viziti la hejmon de Fenjo. Sur vojo Cao demandis: ¡°Kiel vi travivis dum pli old u dek jaroj?¡± Tuj en lia menso kirliĝis paseo post 1958: Ĝuste kiam li kaj Fenjo revenis en la lernejo de Leho, la severa kunveno atendis lin en klasĉambro. Iu samklasano denuncis, ke li ŝtelkaŝe vizitis la instruiston de la rusa lingvo, tio ja estas arogantaĵo kontraŭ socialismo kaj Kompartio, ĉar li konsentis la dekstremulon, donis konsolon al la klasa malamiko. Kunlernantoj kun fridaj mienoj kritikis lin, eĉ iuj kondaminis lin komplico de dekstremuloj. Kompreneble li neniel komprenis tion, kaj ne konfesis, ke li estas kulpa. Lia respondo kolerigis gvidinton de tiu kunveno, la sekretario de komitato en la lernejo de Komunista Junulara Ligo. Post du tagoj denove okazis la kritiklukta kunveno por li, en kiu iuj samklasanoj laŭ indiko riproĉis lin kontraŭpartia, kontraŭsocialisma apaĉeto. Precipe, la sekretario de KJL malkovris antaŭ ĉeestantoj, ke lia patro estis membro de Kuomintango, nun ankoraŭ restas en Tajvano, tio ŝajnis ke oni sur fajro verŝas eleon, la tuta klasĉambro boliĝis. Multaj pugnoj antaŭ liaj okuloj svingis. Li deprimiĝis kiel malpufinta pilko, kaj deziris klarigi sin al ĉeestantoj, murmurante, ke li, nur por adiaŭi al la instruisto, ne oponis la Movadon Kontraŭ Dekstremuloj, neniel estas kontraŭpartia kaj kontraŭsocialisma. La larmoj pro maljusta trakto fluis laŭ la vangoj. En la grega ĥaoso de la klasĉambro li vidis la paron da brilaj okuloj kies radio karesis lian vunditan koron, eĉ ĝis hodiaŭ li ankoraŭ ne forgesis tian okulbrilon¡­

¡°He, pri kio vi pensas?¡± Cao retiris lin el meditmiraĝo per voko.

¡°Mi rememoras pri la paro da brilaj okuloj¡­¡± li somnambule gargaris en la gorĝo. La pensrojo daŭre torentis: Poste, iutage policanoj lin arestis, laŭ verdikto de juĝejo de la Popola respubliko, li, kiu ĵus aĝis 18 jarojn, abituriento, estis kondamnita al 15-jara malliberejo pro la krimo de ¡®Kontraŭ Revolucio¡¯, kaj ĵetita en prizonon. La sombreco kloŝos sur lin: Ĉu li certe perdis sian liberon kaj adiaŭis al bela futuro? al kara panjo, fraĉjoj¡­ kaj la unua amo? Do, kie estas la justeco en la mondo? Kial oni kondamnis lin kontraŭrevolucia, malgraŭ ke li sincere amas sian patrujon kaj la socialismon!

Post tri jaroj kaj duono la juĝejo refoje verdiktis, ke li estis senkrima, sed kun la ¡®pensa eraro¡¯, tial liberigite el prizono revenis li hejmurben. Li neniam veturis al Leho antaŭ ĉi-vizito.

¡°Dum la Granda Kultura Revolucio oni denove kondamnis min fi-ulo, kvankam tiam mi lukris kiel ĉarpentisto. La hejmlokanoj tolere traktis kaj komprenis min, pro tio mi trvivis sendanĝere en tiuj obskuraj tagoj¡­ eĉ mi povis legi aŭ versi post ĉiutaga laboro¡­¡± babilis li kun Cao, kiu eĥis hele: ¡°Finfine tuj koŝmaraj tagoj pasis, oh¡­¡± Li kapjesis. Cao daŭris, kun iom da konsolo aŭ instigoj: ¡°Nun vi jam estas direktoro de lernejo kaj mi ofte levis ciajn verkojn sur gazetoj aŭ la urba ĵurnalo. Niaj samklasanoj ofte ĝojas pro via sukceso¡­¡±

¡°En la suferaj tagoj mi ne perdis mian amon al la patrujo kaj kredis, ke mia patrujo ne ĉiam forĵetas sian fidelan filon. Mi ofte memoris instruon de nia instruisto de la rusa lingvo, ke homo vivas en la mondo, kaj devas diligente studi kaj labori por restigi spuron de la honesta homo, kaj mi kun espero al futuro vivas¡­¡± li murmuris plu.

Babilante ili alvenis antaŭ la hejmo de Fenjo. La seruro sur la pordo jam estis forprenita. Ho, la mastroj estas hejme! Cao gvidis lin enĉambriĝi kaj gaje voĉlaWtis: ¡°Fenjo, vi rigardu, kiu venas!¡± Sed eĥis lin nur iu knabina tintvoĉo: ¡°Onklo Cao, panjo ne estas hejme. Sidiĝu!¡± Knabino alceptis fervore ilin.

¡°Tiu onklo estis kunlerninto de via spanjo, li speciale vizitas ŝin.¡± Cao prezentis lin al la knabino. ¡°Bonvolu, mi tuj infuzas teon por vi.¡± La knabino prenis termoson kaj glason. Li rimarkis, ke la knabino havas sveltan kaj gracilan korpon, nigreta haŭtkoloron, precipe, la paro da gagatnigraj okuloj brilas sorĉe, kiu tre similas al la juna Fenjo! Ho, ŝia filino! Eĉ en ĉiu moveto de la filino li povis trovi ombron de Fenjo.

¡°Kien iras via panjo?¡± Cao demandis.

¡°Ŝi kaj paĉjo plantas terpomojn ekster urbon.¡± La filino respondis.

¡°Kio? Kial plantas terpomojn? Ĉu ilia salajro ne sufiĉas nutria sin?¡± Lia surpriza rigardo celis al Cao.

¡°Ve, Fenjo ankoraŭ restas tiel kaprica. Mi delonge admonish ŝin ne klopodi por bagatelaĵoj, sed ŝi ĉiam havas nekutimajn ideojn¡­¡± Kaj la knabino ankaŭ tuj sekvis la parolon de Cao: ¡°Ankaŭ mi ne konsentas kun la agoj de panjo, tamen ŝi ankoraŭ trenas paĉjo fati tion, kio ne indas fari¡­¡± Nu, mi rifuzis ŝin hodiaŭ kaj preferas resti hejme legi.¡± Ŝi petole ridetis. Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Kelkaj florvazo staras antaŭ fenestro, ĉie estas pura kaj bonorda. Sur muro pandas fotoj, unu inter kiuj atentigis lin, ke la juna Fenjo en uniformo de mezlernejanino ridetas al li, kiu estas ja Fenjo en lia memoro!

¡°Cao, rigardu, ke Fenjo ankoraŭ konservas tiun foton.¡±

¡°Ŝi ĉiam restas naiva kaj kaprica, same kiel dum lernejo.¡± Cao parolis, ¡°ŝia edzo estas bonula modelo, ĉiam volonte obeas ŝin, ili vivas harmonie¡­¡±

¡°Kompreneble, paĉjo amas panjon, sklavo de amo! Klasika amo!¡± la filino ridetante fiere aldonis, ¡°kaj mi ne deziras obei ŝin¡­¡±

¡°Vi ja estas petolema!¡± Cao kaj li ridis voĉe.

Jam vesperiĝis. Li iom post iom trankviliĝis. Li sentis sin plenumi sian celon de la ĉi-vizito: Jen la paro da brilaj okuloj ankoraŭ scintilas anĝele, kies radio akordas kun ĉi tiu familio. Li retrovis sian anim-ekvilibron kaj decidis foriri de ĉi tie.

¡°Nu, jam estas tempo por la lasta trajno, mi adiaŭis al vi, bona knabino! Kiam via panjo revenos, transdonu mian bondeziron al ŝi, ĉu bone? Ankaŭ bondeziron avia paĉjo!¡±

¡°Do, kion al mi?¡± la knabino ruzeme kaj petole ĉuis.

¡°La feliĉon al vi! kara infano.¡± dirinte li turnis sin al Cao, ili forlasis la hejmon de Fenjo.

La vetero subite ekheliĝis. Frosta vento ĉesis. Nur sur arbobranĉoj multiĝis pli arĝentaj glacipendaĵoj, kiuj flirtis en krepuska sunsubira lumo, ĉe for a horizonto buntaj nuboj viziis lin, ke la paro da brilaj okuloj rigardus al li, ties brilsorĉo penetrus en lian koron, kvazaŭ aprila brizo tepida karesis lin. Li sentis sin sufiĉa por ĉi tiu veturo.

La trajno venis, li decideme envagoniĝis kun la paro da brilaj okuloj kaj sankteco de la unua amo, jam fora, en sia korfundo¡­

                               1988-05, Tailai


                                                                                                            ·µ»ØĿ¼