P
E
N
S
E
O

jan.1997

n-ro 63          


   ENHAVO

            

  Bril.Jadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (1) *

Mao Zifu/NE NUR GUTO DA GRACO *

Liu Yiqing/trad.Guozhu/SAVIĜO DE LA KNABINO PENG E *

Lu Jixin/NI NE PLU BEDAŬRAS *

Chen Siyi/trad.Censinio/TRAFI LA TAŬGAN *

Jana Cichova/PASIO *

SCIIGO AL LEGANTOJ *




Bril.Jadov

BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (1)

Cesto: Saluton!

Sceto: Saluton!

C: Kion vi entreprenas?

S: Same pri Penseo.

C: Penseo? Penso aŭ ideo?

S: Efektive, Penseo havas internan ideon.

C: Ĉio havas, tiom pli poemoj.

S: Certe, ne nur modernaj, sed ankaŭ antikvaj.

C: Eĉ tiuj, aperintaj antaŭ jarmiloj.

S: Nia fama tradukisto kaj esperantologo Li Shijun (Lauxlum) jam tradukis multajn versaĵojn el la plej frua poemkolekto de Ĉinio.

C: El Shi Jing (Libro de Poezio)?

S: Ĝuste. Tiu ĉi kolekto, laŭdire editorita de Konfuceo (551 a.K.-479 a.K.), enhavas 305 poemojn, verkitajn respektive de registoj kaj popolanoj.

C: "Kiu diras..."

S: La historio!

C: Ne interrompu!

Kiu diras: Larĝas la Flava Rivero?

Jam fragmite oni povas ĝin transiri.

Kiu diras: Distas de Songo la tero?

Jen okule oni povas ĝin akiri.

 

Kiu diras: Larĝas la Flava Rivero?

Eĉ ŝipeto ŝajnas en gxi jam tro granda.

Kiu diras: Distas de Songo la tero?

En mateno oni estas atinganta.

S: Vi deklamas poemon el Shi Jing. Sed ĝi ne estas traduko de s-ro Laŭlum.

C: Tiu ĉi poemo lingvaĵe estas tre simpla, tamen ĝi entenas profundan ideon.

S: Kompreneble. Songo (ĉine Song) estis princujo en la 11a jarcento antaŭ nia erao. Ĝi ampleksis la orientan parton de la nuna provinco Henan, en la baseno de la Flava Rivero. Foje la edzino de Song Huan, la aŭtorino de via peco...

C: Mia peco? Braka karno aŭ suro?

S: Ĝuste via peco! La peco, kiun vi ĵus ĉantis.

La aŭtorino reiris al la gepatroj, kiuj loĝis en la regno Wei, situinta en la nuna provinco Shanxi. Ŝi longe restis tie. Pro kio, oni povas nur jarmile devenadi, ĉar ŝi mem ne diris la kaŭzon. Laŭ historia noto, post kiam ŝi atingis la gepatran hejmon, okazis milito, ekzemple invado kontraŭ la regno Wei aŭ ribelo en la princlando Song, kaj trupo persekutis ŝian edzon...

C: Sed iuj asertis, ke li repudiis ŝin.

S: Ankaŭ mi legis tiujn ĉi supozon, apenaŭ kredindan. Imagu, kiel ŝi povus tiel forte sopiri al li kaj la gefiloj, se ŝi estus forlasita de la edzo kaj eĉ elpelita?

Ŝi tiel patose kriis, "Kiu diras, ke la Flava Rivero estas larĝa? " Tiu ĉi poezia demando vekas fortegan eĥon. Ĉu la rivero estas larĝa?

C: Kia demando! Eĉ larĝega, kun la longeco de pli ol 5 464 kilometroj kaj la basena areo de 752 400 kvadrataj kilometroj, kaj ŝajnas alflui rekte de la ĉielo, kiel dirite de Li Bai (701 - 762):

la Flavrivera akvo fluas de l’ĉielo

S: Pli preciza traduko devas esti:

Ĉu vi vidas, ke l’Flava River’alflugas de l’ĉiel?

C: El kiu poemo?

S: El la poemo titolita Jiang Jin Jiu (Drinkigo). Ni gin aprecu poste,1) ĉu bone?

C: Bonege! Sed ni revenu al "mia peco", al tiu kompatinda virino, eble via proprapropra... praavino...

S: Eble ankaŭ via. La dua karakterizaĵo de tiu ĉi poemo estas, ke la du neaj demandoj ripetiĝas en la dua strofo. Tia ripeto donas akcentan tonon kaj fortan impreson. ĉu la kordoj de via koro ne vibradis, kiam vi ĝin deklamis?

C: Mi apenaŭ rimarkis tion pro via ĝeno. Sed mi ne komprenas, kiel ŝi povis jam tiam troigi la faktojn, nek sciante la longecon de la Flava Rivero, nek konante aliajn kontinentojn, nek havante aŭton aŭ flugilon aŭ aviadilon.

S: Jen kial posteuloj rigardas ĝin kiel modelon de hiperbolo. Kiu diras, ke la Flava Rivero estas larĝa? Tute ne! Eĉ per fragmito oni povas ĝin transiri; eĉ ŝipeto ŝajnas tro granda en ĝi. Tamen mi ne povas atingi la transan bordon por revidi miajn karulojn. Kia reliefigo! Tia energieco en troigo de fakto evidentigas ne sole ŝian sopiregon, sed ankaŭ la ŝanĝiĝemon de la socio.

C: Dankon pro via analizo!

S: Ne dankinde. Mi jam devas reveturi al Kantono.

C: Por penso kaj ideo?

S: Ankaŭ por cigaredo kaj teo.

Noto:1). vd. Ĉapitro (7).


Mao Zifu (1963 -)

NE NUR GUTO DA GRACO

-- al s-ino J.L.zeng

ratoj dividinte inter si

la duonpecon da pano

kiu estis mia havaĵo nurnura

forkuris rikanante

pri malriĉo mia klana

 

moskito borinte mian vangon

sen rikolto forflugis

murmurante: fi viva mortinto

aŭ mortinta vivanto

 

neĝada vetero

homoj verŝis l’akvon

piedlavan sur min

mokante je mia malsprito

 

pepe

en sonĝo ĉu taga aŭ nokta

venas birdo al mi nekonata

portante gutojn da roso

el fora monto

por mi kia fonto!

koro glacia ekbolas

sanga koagulaĵo fluiĝas

la radio gema

trapikas plumban volbon

mia ĉelo fariĝas ĉielo

la lotusfloro pompa lumas

mian vidkampan grizon.

 

ho Klota!

mi

abazia astazia

abulia

afazia afonia

agrafia aleksia

akinezia

amnezia

analgezia

anosmia

asfiksia

-- plantulo en vegeto

ekresaniĝas aŭforio!!

 

mi kuras sen hezitstaro

kun ŝtala volo

vokante per tuta koro

piedsigne verkas revivan raporton

ellegas estontan enigmon

svigante l’brakojn

forĵetas paseojn

dolorojn

marta ambrozio

testuda spirado...

 

pepo pulsas dolĉa

en mia kapo nokte tage

ĉe -- ĝis revido -- donas

vi al mi plumon blankan

por mi -- kovrilo milda

marto 1994, Changde

 


Liu Yiqing (403 - 444)

SAVIĜO DE LA KNABINO PENG E

Dum la kaosaj jaroj de Yongjia-erao (307 - 313), Jin-dinastio, prefektujoj kaj gubernioj ofte falis en manoj de malsamaj regantoj, el kiuj la pli potencaj tiranis super la malpli fortaj.

En gubernio Yiyang estis knabino, nomata Peng E, kiu vivis kun siaj gepatroj kaj fratoj en familio kun pli ol dek membroj.

Iutage, la ribela armeo sub Princo de Changsha venis ataki ŝian hejmlokon. Siatempe Peng E portis vazon por ĉerpi akvon de rivero. Informiĝinte pri la atako, ŝi rapide sin turnis hejmreveni. Kaj ĝuste vidis ke la muro jam estis trarompita. Kun granda malĝojo kaj tristo ŝi batalis kontraŭ la malamikoj kaj estis ŝnurligite konduktita al la riverbordo, kie oni volis ŝin mortigi.

Apud la rivero staris granda monto, kies klifo altis je centoj da futoj. Peng E levis sian kapon al

 

la ĉielo kaj laŭte kriis:

"Ĉu en la ĉielo vere estas dio? Kian krimon mi faris ke mi devas tiel suferi?"

Kaj ŝi ekkuris al la kruta klifo, kiu subite disapartigis kaj aperis placo, vasta je deko da futoj, kien kondukis ebena pado. Ŝi tuj kuris tien, kaj la malamikaj ribeluloj ankaŭ persekutis sekvante ŝin. Tiam la klifo reunuiĝis kun nenia spuro de dissplitiĝo. Ĉiuj malamikoj estis subpreme mortigitaj kun kapo restante ekster la klifo.

Peng E neniam plu eliris eksteren. La vazo, kiun ŝi forlasis, transformiĝis en rokon, tre similan al koko. Sekve la lokanoj nomis la monton Ŝtona Koko, kaj la riveron Rojo de Peng E.

-- el You Ming Lu (Rakontoj pri Fantomoj kaj Vivantoj)

trad. Guozhu


Lu Jixin (1953 -)

NI NE PLU BEDAŬRAS

Eble mia sopiro

ĉiam ne tiel pezas,

se ni ne renkontiĝis en zefiro.

 

Eble mia tut-vivo

neniam ne tiel pezas,

se ni ne renkontiĝis en soifo.

 

Nur en vojaĝa horo

jam povas aŭtuni

la somera koro.

 

Nur per unu okulumo

jam povas blovi

sur-koren tajfuno.

 

Kial ni ne aplombas?

kiam fi-aĉa sorto

grimace sombras.

 

Kial ni ne kolombas?

kiam sincera sento

nin instige kombas.

 

Oh, mi jam ravas ĝoje,

kiam via okulara

floras jam levkoje

 

Oh, vivo rulas survoje

ni ne plu bedaŭros

eĉ se nur interami foje.

 


Chen Siyi

TRAFI LA TAŬGAN

Antikvatempe, estis homo, kiu kultis Yao kaj Sun(1). Li ofte diris: "Se mi reĝus, mi cedu la tronon al la virta. Se mi fariĝus ŝtat-oficisto, mi rekomendu kompetentulon por la ofico kiam finiĝos la servoperiodo."

Pliposte, li ja akiris postenon de prefekto. "Estas tempo por efektivigi miajn vortojn," li ekpensis. Li klopodadis pri trovo de iu, kiu taŭgas por lin substitui. Por tri jaroj serĉado daŭris tra la prefektujo kaj rekomendatoj elde fore kaj vaste nombris pli ol dek mil, sed neniu el ili al li plaĉis.

Unutage, li renkontis en bazaro pupegoludanton. La figuro grandis kiel homo, kun facile moveblaj manoj kaj piedoj, oreloj kaj okuloj, tute obeemaj al la volo de l’ludanto. Ĝojplene, li alproksimiĝis bonvenige, kun kunmetitaj polmoj, aklamante, "Jen vere taŭga substituanto mia!"

Noto:

(1) Yao kaj Sun: legendaj ĉinaj monarkoj, antikvaj saĝuloj

-- el Novaj Paraboloj

elĉinigis Censinio

 


Jana Cichova

PASIO

Kirlo de la ŝaŭm’sangonda,

la okulojn rev-fermonta.

 

Kaj la kor’alarme ŝaltas

por atendo - spiro haltas.

 

Perdiĝante senrevene

ĝi kapablas cedi svene:

 

en imago al mi kisoj

en neglekt’de ĵurpromesoj.

 

Sopirante al mir-miro

-- sin etende en deliro --

 

Ĝi atendas dolĉan vorton,

en brakum’deziras morton.

Negranda sed grava

 


SCIIGO AL LEGANTOJ

Dum la pasintaj ses jaroj, Penseo povis regule aperi monate nur dank’al la senlaca laborado de du ĉefaj volontuloj, nome, s-ano Shi Chengtai, kiu redaktis en Tailai, kaj la ceterajn laborojn plenumis s-ano Lin Liyuan en Kantono.

Ĉar nun mankas al s-ano Lin Liyuan sufiĉe da libertempo por daŭre plenumi la temporaban eldonadon de Penseo, tial, post longa interkonsiliĝo inter koncernaj s-anoj, ni trovis en Hubei-provinco la daŭrigantojn kaj decidis,ke

1. Ekde tiu ĉi n-ro, la nova eldonanto de nia revueto estas s-ano Peng Zhengming, ĝenerala sekretario de Hubei-a Esperanto-Asocio, kies adreson legu sube .

2.Anstataŭ unu Liyuan, nun pluraj respondecaj redaktoroj-volontuloj plenumos la tajpadon, kompostadon kaj korektadon per sia komputilo.

3.Ĉar nia Penseo neniam estis profitĉasa, tial ĉiu interesito povus ricevi ĝin senpage. Tamen,ĉar ni neniam estis riĉa,tial ,por ke nia revueto vivdaŭru pli longe, ni tre volontas akcepti vian poŝtpagon.


                                                                        返回目录