PENSEO*64
feb.1997
Lu Jixin/SUR FONTETO EN ARBARO * |
Jana Cichova/MIZERO;KULPIGO * |
Bril.Jadov/BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (2) * |
Xie Xie (Ŝje Ŝje)/LA FRUAJ UMEFLOROJ * |
Marjam Nezami/LA STRANGOLO * |
Li Yin/trad.Guozhu/ZAN GUI * |
Wang Sengru/trad.Wu Hua/Printempa Sopiro * |
Lu Jixin/DUM LA VOJAĜO * |
Arbe, birdoj trile kveras,
kaj zefiro jam rondelas.
Eta ponto sonĝe revas
kribre suna lum’aresas.
Jen la freŝaj ridoj ĝermas,
kaj la verdaj koroj vervas.
Kvankam tempo sekve fluon
flosis, flosas for murmure,
sed la vivo kun la verdo
pompe kreskas jam susure.
Sur pavim' sin trenas sen kolero
la Mizer'
Ne satigas la aer'.
Nur la strato vin satigis
kiam junis vi kaj logis...
Vi ne havas pli ol ploron.
Per velkintaj mamoj ne varmigos
stratulino la marmoron.
Jam forfuĝis la amoro.
El fuĝinta bel' ĉifono restas,
vundoj kaj la pus'. Dividu ilin!
Surseligu la ĉifonon
sur la lumbon de ĉevalo,
kiu portas vin al tombo.
Mord-vundite mian lipon flame
pense estas vi ĉe la Alia
Nur kolero estas ĉio! Ame
apartenas ne al mi - la flamo via!
BABILADO EN POEZIA ĜARDENO (2)
Sceto: Mi tre ĝojas, ke ni nin revidas.
Cesto: Sed ne avidas...
S: Kion?
C: Nek perfidas...
S: Kion?
C: Vian personon.
S: Ho, nek perfide, nek persone, sed per-verse!
C: Ni do estas per-versuloj?
S: Versu do, versulo!
C: Nu,
Ĉe l' orient' de Luoyang, persik- kaj
Prunarboj vice kreskas apudvoje,
Folio sidas flanke ĉe folio
Kaj floro kontraŭ floro ridas ĝoje.
Ili balancas ondomove, kiam
Printempa vent' ekblovas iufoje.
Jen junulin' kun korbo tie iras
Por kolektado de morusfolioj.
Branĉeton ŝi ŝirrompas dum la iro
Kaj floroj flirtas kiel papilioj,
"Ho! kion ja mi faris, belulino,
Nun falas sur min la maljusta puno?"
"Kiam la perla ros' fariĝos prujno,
En rigoraj monatoj de aŭtuno,
La sorton de velkfal' vi ne evitos,
Kaj ne longdaŭri povos la parfumo."
"Kvankam velkfalos ni en la aŭtuno,
Tamen refloros dum printemp' sunrida;
Kiam juneco via vin forlasos,
Amĝoj' por ĉiam estos forgesita!"
Mi volas fini tiun ĉi kanteton,
Sed ĝi tro malĝojiga estas. Venu
Al la salono, trinku bonan vinon
Kaj kune kordan muzikilon prenu!"
S: Ĵus vi deklamis poemon de...
C: De sinjoro Saint Jules Zee...
S: Ve, kia eraro!
C: Eraro? Tute ne! Mi legis ĝin en lia poemaro.
S: Tio estas kolekto da antikvaj poemoj, tradukitaj de la karmemora Saint Jules Zee. La de vi deklamita peco portas la titolon Dong Jiaorao(ĝjaŭĵaŭ).
C: Kion tio signifas?
S: Dong Jiaorao estas nomo de virino aŭ fraŭlino, vivinta reale aŭ imagite antaŭ 2 000 jaroj. Tre amuze, ke Jiaorao fariĝis sinonimo de la vorto belulino, precipe en la dinastio Tang (618 - 907), multaj poetoj citis ĝin en siaj poemoj.
C: Vere, tre amuze.
S: La traduko estas tre fidela al la originalo. Simpla lingvaĵo entenas poezian ĉarmon.
C: Kion Luoyang signifas?
S: Ĝi estas nomo de loko, tiama ĉefurbo de la dinastio Orienta Han antaŭ 2 200 jaroj.
C: La poemo ŝajnas popola kanto.
S: Vere. Ĝin verkis Song Zihou, laŭ la stilo de la Muzika Domo...
C: Muzika Domo?
S: Muzika Domo, ĉine Yue Fu, estis kortega institucio, fondita en la Orienta Han, por kolektado de popolkantoj, komponado kaj orkestrado. Sekve iuj poetoj verkis popolkantecajn versaĵojn. La de vi deklamita peco estas sukcesa ekzemplo. Tamen ĝi diferencas de la muzikdomaj popolkantoj per tio, ke ĝi komenciĝas per priskribado de pejzaĝo, kiu servu kiel medio de homa agado, tiel ke la homa figuro fandiĝu en la medion.
C: Tre trafa estas via analizo.
S: Sed la plej grava karakterizaĵo de tiu ĉi poemo estas, ke la aŭtoro paroligis florojn kontraŭ junulino. Li elstare faris psikan priskribadon per simpla, tamen tre trafa dialogo.
C: Efektive. La floroj faris protestan parolon.
S: Jen junulino, paŝante al morusa kampo, plukas floron. La floro tre koleras kaj ŝin riproĉas.
"Nenion malbonan mi faris kontraŭ vi. Kial vi min rompis?"
La junulino, kies belecon la aŭtoro komparis per persika kaj pruna floroj, kokete kaj fiere respondas, "Baldaŭ vi velkos. Kion vi bedawas?"
Fine la floro sarkasme refutas, "Efektive! Tamen ni floroj repompos, kiam printempo alvenos. Sed via juneco neniam revenos!" Ĝiaj vortoj forte pikas ŝian koron.
C: Tio estas eterna leĝo de la naturo.
S: Kutime oni komparas la brilecon kaj perdiĝon de la juneco de virino per prosperiĝo kaj velkiĝo de floro. Tamen nia aŭtoro, kvazaŭ saltante el aparta sulko, montris la diferencon inter la du naturaj fenomenoj: repompiĝo de floroj kaj neniama rejuniĝo de homo.
C: Mi komprenas, ke la simpla poemo entenas filozofian ideon, tre profundan.
S: Vere, kaj la homa vivo estas tre mallonga. Jen kial "ĝi tre malĝojiga estas".
C: "Venu al la salono, trinku bonan vinon kaj kune kordan muzikilon prenu!"
S: Pri la kurteco de la vivo estas diversaj interpretoj. Cao Cao donis sian voĉon, kun "vintas’pleplena"...
C: Kiu estas Cao Cao?
S: En la venonta numero de Penseo ni parolu pri lia poemo!
C: Mi atendas.
Xie Xie (Ŝje Ŝje,poeto dum 557-589 ):
Por bonvenigi la primaveron
disfloras fruaj, spitante l' gelon.
Ĉar ili timas postresti. Sciu,
iu aprezos la tardan belon ?
Marjam Nezami (Varzande)
Sur ĉi terenaĉo nura,
Morteske dura dezerto
de l' intelekta inerto,
La soifanton sufokas
Arda soifo kultura.
Temp-altempe sturmas blovoj
Ruinopovaj malice,
Kaktoj atakemaj vice,
Radikas makisoj, veproj,
Efike pikaj subŝovoj.
Se hazarde krevus kernoj,
Markotoj apenaŭ kelkaj,
Kline kurbas baldaŭ velkaj,
Ŝrumpite medio-manke
Kaj aliĝas al eternoj.
Jen verva movo malkovra!
Drivas dornare ĵaluzoj,
Samume siblas akuzoj
Premi embrie la ĝermon
de l’nova talento povra!
Flori egalas kondamnon,
Bruligendas diableske
Kiu aŭdacis kreske
Brilon montri kaj ĵetindas
Momente en damnoflamon.
Asocio ĉirkaŭbrula!
Tumultas pompuloj pufaj,
Murmuras babiloj blufaj,
Kaj dum satana fajrfesto
Diseras cindro sanktula.
Aprilo 1995
Zan Gui, kiu vivis en Chang’an dum Tang-dinastio, estis sortbatita de unu post aliaj misfortunoj: unue, mortis al li patrino, kaj poste, incendio forbruligis ĉiom da lia havaĵo, kaj li fariĝis tiel malriĉa, eĉ havinte nenian rimedon por vivteni siajn ses gefilojn,kiuj, ĉiuj ankoraŭ estis en infanaĝo.
Iutage, la edzino diris al Zan: "Nun ni troviĝas en tiel severa malriĉeco, se ni ankoraŭ kunvivus kune, ni suferos nur malsaton kaj froston. Kaj restos por ni nenia elirejo. Tial mi volas vendi min por ke havigu vin kaj niajn infanojn iom da mono. Kiel vi opinias?"
Zan Gui respondis:
"En akcidento mi perdis mian havajxon, kaj nun troviĝas en mizero sen elirejo. Sed kiel mi povus lasi vin disiĝi de ni?"
"Tamen, se vi ne konsentas mian agon," diris la edzino, "ni ĉiuj certe mortos de frosto kaj malsato."
Nur tiam Zan malgraŭvole jesis.
Post kelkaj tagoj, Zan vidis ke venis maljunulo al lia pordo, kaj Zan invitis lin eniri. Dum konversacio Zan menciis i.a. pri tio ke lia edzino volas sin vendi por savi la infanojn.
Aŭdinte tion, la maljunulo kortuŝiĝis sentimentala dum longa momento, kaj diris al Zan Gui:
"Mi vivas ĉe la piedo de Lantian-monto. Dum generacioj mia familio estis bonhava. Antaŭ nelonge iu informis al mi pri la deziro de via edzino, kaj vi mem ankaŭ diris la samon al mi. Ĉu vi konsentus vendi ŝin al mi se mi pagus al vi cent miloj da monerojn?"
Zan Gui kaj lia edzino ambaŭ konsentis pri la sumo. Kaj, la sekvantan tagon la maljunulo revenis, paginte la sumon, li forkondukis la edzinon de Zan. Tamen, antaŭ sia foriro, li diris al Zan Gui:
"Se la infanoj sopiros pri sia patrino, venu al Lantian-monto viziti min, mi volonte helpos ilin revidi ŝin tie."
Tri jaroj forpasis. Ĉiuj infanoj de Zan Gui mortis kaj Zan Gui denove dronis en malriĉeco, li vivtenis sin kiel almozulo sur stratoj de Chang'an.
Iutage Zan Gui subite rememoris pri la promeso de la maljunulo kaj ekiris al Lantian-monto. Tie li vidis pompan domon kiu aspektis kiel templo sed ankaŭ kiel loĝejo de riĉulo. Ĉe enirejo Zan Gui estis demandita de la pordisto, sed tuj enlasita de la maljunulo, kiu ne nur donis al li manĝaĵon, sed ankaŭ venigis la edzinon intervidiĝi kun li.
Informiĝinte ke la gefiloj ĉiuj jam formortis, la edzino unue ploregis, kaj poste falis mortinta.
Surprizite la maljunulo eniris, kaj en furioza kolerego li volis mortigi Zan. Konsternite Zan forrapidis de la domo. Retrorigardinte, Zan trovi ke la domo jam malaperis kaj vidis ke lia edzino kuŝis mortinta antaŭ malnova tombo. Apud la tombo troviĝis kavo. Sub helpo de aliaj homoj Zan Gui fosis la tombon, kaj jen eliris de tie maljuna vulpo, nur tiam Zan konsciis ke lia edzino estis aĉetita de la maljuna vulpo.
—el vol. 455 de Taiping Guangji(Ampleksa Antologio de Taiping en Tang-dinastio)
elĉinigis Guozhu
※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※
Ekverdas branĉoj post neĝĉeso,
kaj akv’rebluas post degelo.
Aŭdiĝas oriola trilo—Ho, tiklas ĝia amrondelo !
Trad. Wu Hua
※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※ ※
PAĜO DE ĈINESKO
-- Tri ĉineskoj Tiaoxiaoling
1
Flama, flama,
vi en hor' romana.
Fore, el mia mut'
al vi okul-salut'
Tulas, tulas,
distanc' dum mi spuras.
2
Table, table,
sidas ni afable.
Verdaj koroj flutos
eĉ se l' sort' atutos.
Tostu, tostu,
por amika ŝos' nu!
3
Ha, Voss,
havos
bel-memoron. Gravos!
por nia hero' nu,
morgaŭ noble tronu,
nutro,
nutro.
Velu eta kutro!